|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOSAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni ĉiusomere loĝas en Vnukovo. Tio estas tre oportune, ĉar unurela trajno iradas tien, kaj de ĝi oni povas atingi somerdomon per dekminuta irado. En arbaro, aliflanke de fervojo, troviĝas fungoj: ruĝaj kaj malglataj boletoj, sed ili estas pli malmultaj ol tiuj, kiuj rikoltas fungojn.
Mi alveturadis al la somerdomo tuj de la zoo, kaj, anstataŭ ripozi, trafadis en tiean bolantan vivon. Kerno de tiu vivo estis najbara knabo Kolja, kiu estis fama en tuta Vnukovo per tio, ke li forprenadis ludilojn de infanoj. Al li eĉ psikologo arveturis el Vladivostoko kaj poste skribis disertaĵon pri la knabo Kolja. La psikologo esploris Kolja'n, dume Kolja manĝis konfitaĵon kaj lamentis dum tutaj tagoj. Por li mi alveturigis el urbo triradan fotonan raketon, por ke li malpli plendaĉu.
Ankoraŭ tie loĝis avino de Kolja, ŝi ŝatis paroladi pri genetiko kaj verkadis romanon pri Mendel; avino de Alisa, knabo Jura kaj lia patrino Karma, trio da ĝemeloj, kiuj loĝis en najbara strato kaj hore kantis apud mia fenestro, kaj, krome, fantomo.
La fantomo loĝis ie sub pomarbo kaj aperis antaŭ sufiĉe nelonge. Alisa kaj la avino de Kolja kredis je la fantomo, kaj neniu krom ili kredis.
Mi sidis kun Alisa sur teraso kaj atendis, kiam nova roboto de fabriko el Ŝjolkovo finkuiros semolinan kaĉon. La roboto rompiĝis jam dufoje, kaj mi kun Alisa mallaŭdis la fabrikon, sed ni mem preferis ne mastrumi, kaj nia avino forveturis en teatron.
Alisa diris:
– Li venos hodiaŭ.
– Kiu estas li?
– Mia fantomulo.
– Necesas diri "fantomo", sed ne "fantomulo", – mi aŭtomate ĝustigis, ne deturnante rigardon de la roboto.
– Bone, – Alisa decidis ne diskuti. – Do mi diru "mia konata fantomo". Kaj Kolja forprenis nuksojn de ĝemeloj. Ĉu tio ne estas mirinda?
– Estas. Kion do vi diris pri la fantomo?
– Li estas bona.
– Vi rigardas ĉiujn kiel bonaj.
– Krom Kolja.
– Jes, krom Kolja... Mi opinias, ke se mi alveturigus flamkraĉantan vipuron, do vi amikiĝus ankaŭ kun ĝi.
– Verŝajne. Ĉu ĝi estas bona?
– Neniu ĝis nun ne sukcesis konversacii pri tio kun ĝi. Ĝi loĝas sur Marso kaj ŝprucigas bolantan venenon.
– Verŝajne, oni ofendis ĝin. Kial vi, sciencistoj, forveturigis ĝin de Marso?
Al tio mi sukcesis respondi nenion. Tio ja estis pura vero. La vipuron oni ne demandis, kiam oni forveturigis ĝin de Marso. Kaj ĝi dum la vojo formanĝis ŝatatan hundon de la ŝipo "Kalugo", kaj pro tio ĉiuj kosmonaŭtoj ekmalamis ĝin.
– Nu, kio do estas pri la fantomo? Kion li similas? – mi ŝanĝis temon.
– Li vagadis nur tiam, kiam estas mallume.
– Kompreneble do. Tio ĉiam tiel estis. Vi tro aŭskultadis fabelon de la avinino de Kolja...
– La avino de Kolja rakontas al mi nur la historion de genetiko. Kaj kiel oni persekutis Mendel'on.
– Kaj, interalie, kion via fantomo faras dum bleko de virkoko?
– Nenion. Sed kial vi demandis?
– Oni devas scii, ke al honesta fantomo decas malaperi, terure malbenante ĉion, kiam virkoko matene blekas.
– Hodiaŭ mi demandos lin pri virkoko.
– Bone.
– Kaj hodiaŭ mi enlitiĝos pli malfrue. Mi bezonas paroli kun la fantomo.
– Konsentite. Bone, ni sufiĉe ŝercis. La roboto jam trokuiris la kaĉon.
Alisa sidiĝis por manĝi la kaĉon, kaj mi – por legi sciencajn raportojn de la Gviana zoo. Ili enhavas interesegajn artikolojn pri ukusamoj. Ĝi estas revolucio en zoologio. Oni sukcesis reproduktigi ukusamojn en mallibero. Idoj naskiĝis nigreverdaj, malgraŭ tio, ke ambaŭ gepatroj havis bluajn karapacojn.
Mallumiĝis. Alisa diris:
– Jen, mi iru.
– Kien?
– Al la fantomo. Vi ja promesis.
– Sed mi pensis, ke vi ŝercis. Tamen, se al vi estas tiom necese eliri en la ĝardenon, do iru, sed surmetu bluzon, ĉar malvarmiĝis. Kaj deiru nur ĝis la pomarbo.
– Kial do mi irus plu? Li atendas min tie.
Alisa forkuris en la ĝardenon. Mi duonokule observis ŝin. Mi ne deziris rompi la mondon de ŝiaj fantazioj. Do ŝin ĉirkaŭu kaj fantomoj, kaj sorĉistinoj, kaj kuraĝegaj kavaliroj, kaj bonanimaj grandeguloj de fabela blua planedo... Kompreneble, se dum tio ŝi ĝustatempe enlitiĝos por dormi kaj normale manĝos.
Mi malŝaltis lumon sur la teraso, por ke tiu lumo ne malhelpu al mi observadi Alisan. Jen ŝi aliris la pomarbon, kiu estis maljuna kaj multbranĉa, kaj staris sub ĝi.
Kaj tiam... Blueta ombro deiĝis de la pomarba trunko kaj movis sin al ŝi. La ombro kvazaŭ naĝis tra aero, ne tuŝante herbon. Sekvantan momenton, kaptinte ion pezan, mi jam malsuprenkuris tra ŝtuparo, transsaltante tri ŝtupojn per unu paŝo. Tiu okazaĵo komencis ne plaĉi al mi. Aŭ tio estas malsprita ŝerco de iu, aŭ... Mi ne elpensis, kio estas "aŭ".
– Pli atentu, paĉjo! – Alisa laŭte flustris, aŭdinte miajn paŝon. – Vi fortimigos lin.
Mi kaptis Alisan je brako. Blueta figuro dissolviĝis en aero antaŭ mi.
– Paĉjo, kion vi faris! Mi ja preskaŭ savis lin.
Alisa hontinde ploraĉis, dume mi portis ŝin sur terason.
Kiu estis sub la pomarbo? Ĉu halucinaĵo?
– Kial do vi faris tion? – Alisa ploregis. – Vi ja promesis...
– Mi faris nenion, – mi respondis, – fantomoj ne ekzistas.
– Vi mem ja vidis lin. Kial vi diris malveron? Kaj li ja ne toleras movojn de aero. Ĉu vi ne komprenas, ke oni devas aliri lin malrapide, por ke vento ne forblovu lin?
Mi ne sciis, kion respondi. Pri unu afero mi estis certa: kiam Alisa ekdormos, mi tuj eliros en la ĝardenon kun lanterno kaj traserĉos ĝin.
– Li donis leteron al vi. Sed post tio mi ne donos ĝin al vi.
– Kiun do leteron?
– Mi ne donos.
Nun mi rimarkis paperfolion, kiu estis enpremita en ŝia pugno. Alisa ekrigardis al mi, mi – al ŝi, kaj poste ŝi ja donis la paperfolion al mi.
Sur la paperfolio tabelo pri nutrado de ruĝaj krumsoj estis skribata per mia skribmaniero. Mi serĉis tiun paperaĵon jam dum tri tagoj.
– Alisa, kie vi trovis mian skribaĵon?
– Vi ja turnu ĝin. La fantomo ne havis paperon, do mi donis vian al li.
Sur la inversa flanko estis en la angla lingvo skribite per nekonata skribmaniero:
"Estimata profesoro!
Mi kuraĝis direkti min al vi, ĉar mi falis en malbonan situacion, el kiu mi ne povas eltiri min sen helpo de alia homo. Bedaŭrinde, mi ne povas ankaŭ forlasi rondon kun unumetra radiuso, kaj centro de tiu rondo estas la pomarbo. Oni povas vidi min en mia kompatinda stato nur dum mallumo.
Dank'al via filino, kiu estas delikatsenta kaj kompatema persono, mi finfine sukcesis ekkomunikiĝi kun la ekstera mondo.
Mi, profesoro Kuraki, estas viktimo de malsukcesa eksperimento. Mi eksperimentis pri transiĝado de la materio trans la spaco. Mi sukcesis transloki du meleagrojn kaj katon el Tokio en Parizon. Miaj kolegoj senprobleme ricevis ilin. Sed en tiu tago, kiam mi decidis eksperimenti pri mi mem, elektroklapoj rompiĝis ĝuste dum eksperimento, kaj energio mankis por translokado. Mi disiĝis en spaco, kaj mia plej koncentrita parto situas apud via estimata somerdomo. En tiu malĝoja stato mi estadas jam duan semajnon, kaj, sendube, oni opinias min pereinta.
Mi petegas vin, kiam vi ricevos mian leteron, tuj telegrafu en Tokion. Do iu ajn riparu elektroklapojn en mia laboratorio. Tiam mi sukcesos materiiĝi.
Antaŭdanke,
Kuraki".

Mi longe fiksrigardis mallumon sub la pomarbo. Poste malsupreniĝis de sur teraso kaj aliris pli proksime. Blueta, apenaŭ videbla brilaĵo balanciĝis ĉe la trunko. Enrigardinte, mi rimarkis konturon de homo. La "fantomo" petegante (tiel al mi ŝajnis) etendis la manon al la ĉielo.
Mi ne perdis tempon plu, ĝiskuris fervojon kaj de stacidomo videofonis en Tokion.
Ĉiuj tiuj agoj entute okupis dekon da minutoj.
Nur revenante hejmen, mi rememoris, ke mi forgesis enlitigi Alisan. Mi plirapidigis mian paŝojn.
Lumo en la teraso ne estis malŝaltita.
Tie Alisa montris siajn kolektojn de vegetaĵoj kaj de papilioj al nealta lacega japano. La japano tenis kaseroleton per la manoj kaj, fikse rigardante trezorojn de Alisa, delikate manĝis semolinan kaĉon.
Ekvidante min, la gasto riverencis kaj diris:
– Mi estas profesoro Kuraki, via eterna servisto. Vi kaj via filino savis mian vivon.
– Jen, paĉjo, tiu estas mia fantomo, – Alisa diris. – Nun vi kredas je ili, ĉu?
– Kredas, – mi respondis. – Tre agrable estas konatiĝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.