|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KNABINETO, AL KIU NENIO OKAZOSAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Al renkonto kun labucianoj oni preparis sin solene. Ĝis nun gastoj de tiom malproksima stelo ne vizitis la Sunan sistemon eĉ unufoje.
Komence la stacio sur Plutono ricevis ilian signalon, kaj post tri tagoj la Londela observatorio komunikiĝis kun ili.
La labucianoj dume estis malproksime, sed kosmodromo Ŝerjementjevo-4 estis tute preta por akcepti ilin. Junulinoj de la oranĝerio "Ruĝa rozo" ornamis ĝin per girlandoj da floroj, kaj lernantoj de Supera Poeta Kurso finis provludi muziko-beletran spektaĵon. Ĉiuj ambasadorejoj rezervis al si lokojn por spektantoj, kaj ĵurnalistoj pasigis noktojn en kosmodromaj restoracioj.
Tiam Alisa loĝis ne tre malproksime, en la somerdomo de Vnukovo, kaj serĉadis vegetaĵojn por herbokolekto. Ŝi deziris, ke ŝia herbokolekto estu pli plena ol tiu de Vaĉja Ŝpic el grupo de pliaĝuloj. Do Alisa ne kontribuis por preparado al la solena renkontiĝo. Ŝi eĉ nenion pri ĝi sciis. Ĝi ankaŭ al mi mem koncernis ne rekte. Mia laboro devis komenciĝi poste, kiam la labucianoj jam alteriĝos.
Kaj dume eventoj sinsekvadis tiamaniere.
8-an de Marto la labucianoj informis, ke ili ĝisiras la cirklan orbiton. Kaj ĉagrena okazaĵo hazarde estiĝis proksimume en tiu sama tempo. Anstataŭ la ŝipo de la labucianoj, radiolokigiloj sekvis la svedan sputnikon "Nobel-29", perditan antaŭ du jaroj. Kiam oni ekkonsciis sian eraron, evidentiĝis, ke la ŝipo de la labucianoj malaperis. Ĝi komencis alteriĝon, kaj kontakto kun ĝi esis perdita por kelka tempo.
9-an de Marto la labucianoj informis, ke ili alteriĝis en ĉirkaŭ 55°20' nordan latitudon kaj en 37°40' orientan longitudon, laŭ tera koordinatsistemo, kun eventuala 15'-a eraro; alivorte, en ĉirkaŭaĵon de Moskvo.
Poste la kontakto ĉesis, kaj oni ne sukcesis rekontaktiĝi, krom unu okazo, pri kiu mi rakontos malsupre. Nun evidentiĝis, ke surteraj radioj difektadis aparataron de la labucianoj.
Centoj da aŭtoj kaj miloj da homoj tuj ĵetis sin en la regionon, kie la gastoj alteriĝis. Vojoj estis plenaj je tiuj, kiuj intencis trovi la labucianojn. La kosmodromo Ŝerjementjevo-4 iĝis tute senhoma. Eĉ unu ĵurnalisto ne restis en ĝia restoracio. Pendantaj aŭtogiroj, helikopteroj, birdopteroj, ventoflugiloj kaj aliaj flugaparatoj plenigis la ĉielon ĉirkaŭ Moskvo. Ŝajnis, ke amasoj da grandaj kuloj, kiel nubegoj, leviĝis super la teron.
Se la ŝipo de la labucianoj eĉ subteriĝus, do ankaŭ tiuokaze oni sukcesus trovi ĝin.
Sed oni ne trovis ĝin.
Eĉ unu el ĉi-tieaj loĝantoj ne vidis alteriĝon de la ŝipo. Tio estis tre stranga afero, ĉar dum tiuj horoj preskaŭ ĉiuj loĝantoj de Moskvo kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵo direktedis siajn rigardojn en la ĉielon.
Sekve, fuŝo okazis.
Vespere, kiam mi revenis en somerdomon post laboro, la normala vivo de planedo estis tute rompita. Homoj timis, ke io malbona okazis al la gastoj.
– Povas esti, – oni diskutis en trajno, – ili konsistas el la antimaterio, do eniĝante en la teran atmosferon ili neniiĝis, ĉu?
– Sen eksplodo, senspure, ĉu? Jen sensencaĵo!
– Sed ĉu ni scias multe pri kvalitoj de la antimaterio?
– Sed kiu radiis, ke li alteriĝis?
– Eble, iu ŝercemulo, ĉu?
– Kia mirinda ŝercemulo! Sekve, al Plutono parolis ankaŭ li, ĉu?
– Povas esti, ke ili estas nevideblaj?
– Ne gravas, oni per iu ilo ja trovus ilin...
Tamen hipotezo pri nevidebleco de la gastoj atingadis pli kaj pli multe da adeptoj...
Mi sidis sur la verando kaj pensis: ĉu ili alteriĝis tuj apuden, sur najbaran kampon? Nun ili staras, kompatindaj, ĉe sia ŝipo kaj miras, kial homoj ne volas rimarki ilin. Kaj baldaŭ ili ofendiĝos kaj forflugos... Mi jam estis malsupreniĝonta kaj ironta al la supremenciita kampo, kiam ekvidis vicon da homoj, irantaj el arbaro. Tiuj estis loĝantoj de najbaraj somerdomoj. Ili prenis la manojn unu de la alia, kvazaŭ ludantaj infanoj. Mi komprenis, ke pensoj, samaj al miaj, antaŭe venis al miaj najbaroj kaj nun tiuj palpe serĉas nevideblajn gastojn.
Kaj tiumomente ĉiuj radiostacioj en la mondo subite ekparolis. Ili dissendadis komunikaĵon surbendigitan fare de radioamatoro el Norda Aŭstralio. En la komunikaĵo oni ripetis koordinatojn, kaj poste sekvis la vortoj: "Ni troviĝas en arbaro... Ni ekspedis unuan grupon por serĉi homojn. Ni estos ricevantaj viajn radiosendaĵojn. Tre mirinda estas malesto de kontaktoj..." Post tio la komunikaĵo ĉesis.
La hipotezo pri nevidebleco de la gastoj tuj atingis kelkajn milionojn da pliaj adeptoj.
De sur la treaso estis videble, ke vico da homoj haltis kaj poste direktis sin reen al arbaro. Kaj en tiu momento Alisa supreniĝis sur la terason, portante korbeton da fragoj en sia mano.
– Kial ili ĉiuj kuradas? – ŝi demandis sen saluti min.
– Kiu estas "ili"? Decas diri "Saluton", se vi ekde la mateno ne vidis vian unusolan patron.
– Ekde la vespero. Mi dormis, kiam vi forveturis. Saluton, paĉjo. Sed kio okazis?
– La labucianoj perdiĝis, – mi respondis.
– Mi ne konas ilin.
– Neniu ankoraŭ konas ilin.
– Sed kiel do tiuokaze ili povis perdiĝi?
– Ili flugis al Tero, ĝisflugis kaj perdiĝis.
Mi sentis, ke mi diras sensencaĵon. Sed tio ja estis pura vero.
Alisa suspektante ekrigardis min:
– Sed tio ne povas okazi, ĉu ne?
– Ne povas. Kutime ne povas.
– Ĉu ili ne trovis kosmodromon?
– Verŝajne.
– Kie do ili perdiĝis?
– Ie apud Moskvo. Povas esti, ke tute proksime al tie ĉi.
– Kaj oni serĉadas ilin per helikopteroj kaj piede?
– Jes.
– Sed kial ili mem ne aliras?
– Verŝajne, ili atendas, kiam homoj aliros ilin. Ili ja unuafoje estas sur Tero, do ne malproksimiĝas de la ŝipo.
Alisa iom silentadis, kvazaŭ ŝi kontentiĝis per mia respondo. Ŝi dufoje transiris la terason, ĝis nun prenante la korbeton da fragoj per siaj manoj.
– Ili troviĝas ĉu en kampo aŭ en arbaro?
– En arbaro.
– Kial do vi scias tion?
– Ili mem diris. Per radio.
– Do bone.
– Kio estas bona?
– Tio, ke ili estas ne en kampo.
– Kial?
– Mi ektimis, ke mi vidis ilin.
– Kiel do?!
– Neniel, mi serĉis...
Mi eksaltis de sur seĝo. Certe, Alisa estas granda fantaziulino, sed...
– Mi ne iris en arbaron, paĉjo. Mi ĵuras, ke ne iris. Mi estis sur kampeto. Do mi ne vidis ilin.
– Alisa, diru ĉion, kion vi scias. Kaj ne aldonu proprajn fantazaĵojn. Ĉu vi vidis en arbaro strangajn... homojn?
– Mi ĵuras, ke mi ne estis en arbaro.
– Bone, sur la kampeto.
– Mi faris nenion malbonan. Kaj ili tute ne estas strangaj.
– Respondu ja laŭ homa maniero: kie kaj kiun vi vidis? Ne turmentu min kaj tutan homaron en mia persono!
– Ĉu vi estas la homaro?
– Alisa, komprenu...
– Bone. Ili estas ĉi tie. Ili venis kun mi.
Mi nevole ĉirkaŭrigardis. La teraso estis senhoma. Se oni ne konsiderus grumblantan burdon, do oni povus trovi sur ĝi neniun, krom mi kaj Alisa.
– Ne, vi rigardas ja ne tien, – Alisa enspiris, aliris pli proksime kaj diris: – Mi intencis restigi ilin kun mi. Mi ja ne scias, ke la homaro serĉadis ilin.

Kaj ŝi etendis la korbeton da fragoj al mi. Ŝi alportis la korbeton preskaŭ ĝis miaj okuloj, kaj mi, ne kredante al mi mem, klare ekvidis du figuretojn, vestigitajn per skafandroj. Ili malpuriĝis per fraga suko kaj sidis duope sur unu bero, kiel sur ĉevalo.
– Mi ne kaŭzis doloron al ili, – Alisa diris per pentanta voĉo. – Mi opiniis, ke ili estas gnomoj el fabelo.

Sed mi jam ne aŭskultis ŝin. Zorge alpremante la korbeton al la koro, mi rapidis al videofono kaj pensis, ke al ili herbo povas ŝajni alta arbaro.
Tiel homoj unuafoje renkontis labucianojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.