La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Boris Ĵitkov

©2026 Geo

La Enhavo

SUFOK-SERPENTO

Komenciĝis de tio ke ludis mi en la klubo. Kaj ĉiam iel okazis ke malgajnis mi. Tutajn miajn salajrojn malgajnis. Fordonas mi la monon al la edzino, kaj poste tri-rublaĵojn de ŝi elpetas.

La edzino servis en oficejo. Tajpistino ŝi estis.

Mi mensogis, diris al ŝi ke aĉetis mi la peltan palton, sed estis ne tiel: mi prenis ĝin por pagi poparte, kaj la monon malgajnis.

Jen, foje, iris mi el la oficejo rekte en la klubon. Ludas, kaj prosperas al mi. «Jen kiam venis la feliĉo; ne preterlasu», – pensas mi, – «kaptu ĝin!».

Eĉ ne sufiĉas ja tempo enpoŝigi la monbiletojn: bule enŝovas mi ilin. Jen kiam revenos mi hejmen reĝ-maniere!

La edzino turmentas sin, ankaŭ hejme ŝi tajpas ĝismatene; jen kiam enspiros ŝi libere, kara mia! Ja eĉ ne scias mi kiel dorloti ŝin.

Al Serjoĵa, fileto mia, biciklon mi aĉetos. Veran!

Jen ĝojos li, stultuleto!

Al Nataŝa, la filino, – ĉapeleton: ĉiam volis ŝi trikitan, verdetan. Ĉu nur ĉapeleton?! Eĉ ne scias mi kion elpensi: diktas ŝi, povra, al la patrino ĝis raŭko, por la tajpilon tiun ĉi malbeni tan superkrii.

Nu, pensas mi, metos mi ankoraŭ kvindekon da rubloj, kaj fino. Frap! – batita la karto. Diable!

Surtabligis mi, por regajni, cent rublojn: eltiris el la poŝoj ĉifitajn dekrublaĵojn. Denove malvenko! Ja devus mi ĉesi, ne koleri, sed daŭre atendis mi ke retrovos al mi la feliĉo. Kaj plue, kaj plue.

Mi kovriĝis per ŝvito, kaj lastan jam monon tiras el la poŝoj, trirublaĵojn iujn. Kaj kvazaŭ frosto traigis min: Ja ĵus ili, karaj miaj, povis esti feliĉaj, fakte ja estis jam, sed subite... restis nenio.

Mi skrapis kolere mian malplenan poŝon, gratis ĝin per la ungoj. Tiam ekmemoris ke kunhavas mi kvincent rublojn. Ne miajn, fakte.

Morgaŭ oni devas enkasigi ilin.

Mi prenis dekrublaĵon. Se revenos la feliĉo... ja okazis jam ke oni de rublaĉo komencis kaj, post duonhoro, kun miloj de la tablo deiris.

Mi ŝiris kaj ŝiris dekrublaĵojn el la fasko, kaj tute egale ekestis al mi. Mi eĉĉesis kalkuli ilin.

Poste metis mi centon da rubloj, por tuj. Kaj la okulojn mi fermis, por ne vidi.

Post tio alkuris mi la pordiston:

– Karulo! Estimato! Restu ĉe vi garantio, palto mia, sed donu al mi rublon. Lastfoje, unu rublaĉon.

Sed li kapneas, kaj ne rigardas:

– Irus vi dormi, se karto ne venas.

Mi vestiĝis, kuras, kvazaŭ freneza, hejmen, al la edzino. Jam en enirejo aŭdis mi kiel tiu ĉi tajpilo frapas; rekte en mian koron ĝi najlojn enigas. Kaj Nataŝa penas, per raŭka voĉo diktas.

Horo, nur horo antaŭe, ĉu mi tiel, kvazaŭ batita hundo venus al vi? Kaj ne sciis vi, povraj...

Mi eniris la manĝoĉambron. La edzino eĉ ne retrorigardis, nur alkriis Nataŝon, por ke ŝi diktu, diktu! Serjoĵa, stultuleto, pafas sur la tablo lignajn soldatojn per pizo. Kaj mi eniris, kiel estis, en mia pelta palto, kaj diras; la voĉo raŭkas, ĉesiĝas ĝi:

– Nadja, – diras mi al la edzino, – Nadja! Mi scias, ne parolu! Petegas: malesperas mi. Savu!

Ŝi tuj ĉesis tajpi, rigardas min larĝokule; ankaŭ la infanoj fiksrigardas, atendas.

– Nadja, – diras mi, – mi scias, forestas mono. Donu broĉon de la avino. En lombardon, en lombardon. Elaĉetos ni. Ja senespera mi estas...

Ŝi eksaltis subite, la tuta vizaĝo kovriĝis per ruĝaj makuloj.

– Kaj mi, kaj mi! Kaj ni ĉiuj! – Kaj frapas, senzorge frapas ŝi la seĝon per la pugneto. – Ĉu ni ne estas senesperaj? Ĉu ni ĉion devas elteni?– kaj larmoj sur la okuloj.

Mi la ĉapon premis al la brusto, ĉio en mia interno ŝiriĝas.

– Nadja, – diras, – kara mia...

Sed ŝi subite ekkriis:

– For! For! – kaj per vasta mansvingo la pordon ŝi montras .

La infanoj ektremis. Vidas mi, ĉe Serjoĵa lipoj formiĝas plore.

Sed la edzino krias:

– Kial vi la infanojn rigardas? Pereigas vi ilin. Ne estas vi bezonata al ili. – Kliniĝis ŝi al Nataŝa, kaj krias: – Diru, tuj diru, ĉu vi bezonas lin? – Kaj rigardas, premas ŝin per la okuloj.

Mi alpaŝis na Nataŝa, filineton mian. Sed ŝi mallevis la kapeton, ne rigardas, kaj la papero en ŝia mano tremas.

– Tuj diru, – krias la edzino. Jes aŭ ne? Diru!

Nataŝa iom suprenigis al ŝi la okulojn kaj, vidas mi, preskaŭ nerimarkeble kapneis.

– Nataŝa, – diras mi, – ja kio vi?

Kaj la edzino:

– For! For! Sufiĉas! Ankaŭ infanoj vin pelas! For!

Foriris, kaj klakis post mi la seruro; ŝlosis ĝi de mi familion mian, miajn infanojn.

Estis ankoraŭ tute frue, ĉirkaŭ la deka vespere.

Kaj jen okazis mi sur la strato, kaj ne

2

havas kien iri. Malversaciis mi kvincenton da fiskaj rubloj. Do kien mi iru nun, al kiu diros, kiu kompatos min tian?

Intencis mi kuri al kamarado mia, eble li iel... Ja kune ni lernis. Sed ekmemoris: prenis mi kvindek rublojn de li, li ilin el la salajro, el la lastaj donis al mi. Promesis mi post semajno redoni, sed tri monatoj jam pasis. Kiel mi aperu ĉe li!

Mi iris pli kaj pli rapide, ja preskaŭ kuris mi, kaj puŝis pasantojn.

Ekestis malvarme al la manoj. Mi enigis ilin en la poŝojn, kaj subite en la dekstra poŝo eksentis mi per la frostiĝintaj fingroj: mono! Moneroj iuj. Mi tuj haltis, alkuris lanternon, kaj komencis kalkuli. Ĉiujn poŝojn de la peltaĵo traserĉis mi: akumuliĝis sepdek ok kopekoj. En la klubo oni permesas meti ne malpli ol rublon.

Mi daŭrigis la serĉadon, por nur dudek du kopekojn trovi. Eniris mi iun korton, kaj ĉiujn poŝojn elŝutis: eĉ ne unu kopeko pli.

Kaj jen ektiriĝis mi sur la strato. Serĉas mi per la okuloj: eble iun konaton renkontos.

Elpetos mi tiujn ĉi dudek du kopekojn.

Subite ekvidis mi konstruaĵon: lumigita ĝi estas brile, ĉe la eniro – nigra amaso da fiakristoj, afiŝoj grandegaj. Halt! Ja tio estas cirko! Iru mi en la cirkon, eble renkontos iun, pruntos. Eĉ rublon eble elpetos mi prunte.

Mi aĉetis bileton por galerio per kvardek kopekoj. La spektaĵon mi ne vidis, sed priserĉis rigarde vicojn da seĝoj, vizaĝojn, konatulon mi serĉis. Ja nun mi ankoraŭ estas homo, sed morgaŭ, morgaŭ mi estos malversaciulo[15], kaj oni serĉos min. Sed restis nokto ĝis tiam: oni ja povas regajni. Rublon, nur unu rublon!

Sed eĉ ne unu konatulo! Mi ĉirkaŭrigardas homajn vizaĝojn, ĉio ĉe mi pulsas interne, sed homoj ridas: ion ridindan faras la klaŭno. Ankaŭ mi komencis rigardi la arenon.

Dresisto montris blankan ĉevaleton. Li parolis france, kaj tre amuze, sed komprenis neniu, kaj neniu ridis.

Mi bone konas la francan, kaj subite ekpensis: dungiĝu mi en la cirkon, traduku kion diras la franco, purigu tiun ĉi ĉevaleton: tre simpatia ĝi estas, rondeta. Prezentos mi min alinome, kaj kaŝiĝos kiel blato en fendo.

Rigardas mi, la franco elkondukis kvinon da hundoj; nur tiam ekaŭdis mi ke orkestro ludas, ĉar, pro la angoro, la koro batiĝis tiel ke mi eĉ ne aŭdis la muzikon.

Oni anoncis interakton; tuta publiko leviĝis de la sidlokoj. Mi ekkuris en la ĉevalejon. La gaja publiko rigardas ĉevalojn; la ĉevaloj brilas, kiel lakitaj.

Apude staras ĉevalistoj. Bluaj jakoj, brilaj ĉevalistaj botoj, dividliniaj hararanĝoj. Deman du mi ĉu oni povas dungiĝi je ĉevalisto. Venis mi al unu el ili.

– Pardonu, – demandas mi, – ĉu multas laboro ĉe vi?

Li rigardas mian peltan palton, kaj respondas estime:

– Sufiĉas, civitano, sed ni ne ofendiĝas.

Ne, ne povas mi demandi: ĉu eblas dungiĝi.

Ekridos li nur. Sed mi diris:

– Ĉu, eble, vi bezonas ankoraŭ laborantojn?

– Tion vi en la kontoro, bonvolu.

Kaj turnis li sin al la ĉevalo, komencis ordigi ion.

Ĉu iru mi en la kontoron? Pereiga afero. Ja aspekto mia estas vere librotenista, sed subite – en ĉevalisto! Kial? Priridos oni min, aŭ eĉ en policon telefonos. Do kion fari?

Sed tiam la homoj ekmoviĝis al la lokoj, kaj mi denove engrimpis la galerion.

Kiam finiĝis la spektaklo, mi elŝiris paĝon el la notlibreto, kaj enskribis france:

«Sinjoro Golua (nomo de tiu ĉi franco estis Golua), tre petas mi ke venu vi la bufedejon: mi devas ion diri al vi». Kaj subskribis: Petrov. Sed mia familnomo estas Nikonov. Donis mi tiun ĉi paperon al servanto, por transdonu li tuj, kaj atendas mi en la bufedejo.

La franco venis, vestita kiel sur la areno: flavaj botoj kun blankaj reversoj, verda hungarstila jako, pomadigita, la lipharoj torditaj, kaj nemulthara dividlinia hararanĝo surkape.

La franco riverencis:

– Je via dispono...

Kaj mi komencis paroli ke mi estas ravita per lia arto. La franco ĝentile smajlas, sed la okuloj streĉiĝis.

Kaj mi elpafis:

– Volas mi dungiĝi al vi estiel ĉevalisto.

Li la okulojn elstreĉis, kaj eĉ la buŝon malfermis. Poste, vidas mi, komencas li sulkigi la brovojn, kaj jam neniu smajlo.

Tial mi diris rapide:

– Tio signifas ke mi estas tiel ravita per via arto, ke pretas eĉĉevaliste servi ĉe tiom granda artisto.

La franco eksmajlis, haste dankis min pro la komplimentoj, kaj tuj al la pordo.

En la bufedejo oni jam forigis ĉion, kaj fermadas la ŝrankojn.

Mi elkuris sur la straton. Morgaŭ oni jam scios ke kasisto Nikonov malaperis kun kvincent rubloj, kaj ke oni ekserĉis lin. Ankaŭ hejme oni legos pri tio. Kaj en la lernejo oni demandos na Nataŝa: «Ĉu tio estas via patro?»

2

Estis froste. Mi staris kaj pensis. Kaj subite
venis ideo: Mi decidis ke ĝuste en la mallumo, kiam oni ne vidas mian peltaĵon malbenitan, kaj mian librotenistan vizaĝon, ĝuste en la mallumo mi devas peti, petegi, postuli. Voĉo, nur voĉo mia aŭdeblos. Mi sentis ke se mi ekparolos, la voĉo estos senespera, sama al tiu de dronanto.

Krom tio en la mallumo estas pli facile: oni povas diri ĉion... eĉ sur la genuojn fali. Nur eliru iu el cirkaj laboruloj. Mi staros sur la genuoj, kaptos la baskojn. Ja tute egale estas al mi.

Do alkuris mi la malĉefan pordon de la cirko, el kiu eliras la aktoroj. Iradis mi sur la senhoma trotuaro preter la pordo, kaj eĉ spiron perdis pro la atendo.

La pordo frapiĝis. Iu eliris, kaj rapide ekpaŝis sur la trotuaro. Mi ne sukcesis ĵetiĝi al li.

Ne! Mi ĵetiĝos al naŭa, kiu eliros, kiu ajn tiu estos.

Mi transiris la strateton, kaj komencis atendi sur alia ĝia flanko.

Homoj eliris duope, triope; ili gaje konversaciis.

Mi kalkulis. Sekva estos naŭa. Mi tuta tremis.

Mi alvenis la pordon mem de la cirko, kaj ekstaris.

Sed ne, neniu.

Dio mia, ĉu mi preterlasis ĉiujn? Ne atendi mi devis, sed kuratingi la unuan... Mi volis jam kuri, sed kie mi trovu lin nun?

Ĉi-momente la pordo vaste malfermiĝis, kaj eliris grupo, kvinhoma grupo. Ili parolis laŭte, fortike, tra la tuta strateto.

Kaj aŭdas mi:

– Parolaĉas li si-lingve al mi, kaj per la fingro montras malsupren: ŝmiru mi la hufojn; sed mi ĉiuvespere...

Ĉe mi la koro ekbatis: ĉevalistoj, ĉevalistoj!

Sed tuj ĵetiĝi al ili mi ne povis. Mi decidis ke mi iru post ili, ja disiros ili iam, ĉu? Ĝuste tiam alkuros mi al unu el ili: kun unu estas pli simple...

Kaj mi eksekvis, kaj fikse rigardis ilin, por ne perdi en la homamaso.

Subite ili turniĝis maldekstren, trans la straton; ĉi tie estis tramoj; la ĉevalistoj transkuris, kaj tramo fermis ilin de mi. Kiam ĝi preterveturis, la ĉevalistoj jam malaperis. Mi preskaŭ ekploris. Ĵetiĝas mi diversflanken, kaj vidas subite: bierejo, kaj la pordo estas jam duonfermita per fera latkurteno. Ĉu, eble, ili estas tie?

Mi plonĝis sub la kurtenon. La bierejo estis preskaŭ malplena; kaj jen ili, ĉiuj kvin homoj, sidas ĉe unu el la tabloj. Mi eksidis ĉe la apuda.

La kelnero donis al ili bieron, kaj diris:

– Nur po unu, civitanoj, oni ja devas fermi: malfruas jam.

Mi sciis ke ĉe mi restis tridek ok kopekoj, kaj mendis mi botelon da biero.

Sed kiel komenci? Mi timis ke ili haste eldrinkos la bieron, kaj – for.

La pordan latkurtenon oni jam mallevis, kaj restis en la bierejo nur ĉevalistoj kaj mi.

Kaj jen aŭdas mi, unu, plej aĝa el ili, rakontas malhaste:

– Jes, karaj miaj, venas al mi duonfilino mia, tuta kun bluaĵoj. Ja tuta, kiel ĉevalo makula.

«Kiu ja vin tiel», – demandas mi, – «kara vi mia?» – «Ja denove», – diras ŝi, – «la edzo».

Kaj ploras.

– «Sed pro kio,» – diras mi, – «kripligas li vin?» – «Pro tio», – diras ŝi, – «ke strabulino mi estas, ofendigas lin tio». Kaj vere, strabeta ŝi estas ĉe ni.

– «Ne ĝis tiel», – diras mi, – «estas vi straba, por ke oni vin tiel batu. Loĝu», – diras mi, – «ĉe ni, kaj al diablo lin. Via patrino,» – diras mi, – «estas vario-kava, sed mi plenkore ŝin amas; kraĉu sur lin» – diras mi.

Mi kolektis la fortojn, kaj diras:

– Vi bone... kiel bone vi agis. – Balbutas mi, la voĉo ĉesiĝas. Kaj la ĉevalisto turniĝis al mi, kaj demandis karese:

– Kion vi diris, kamarado? Ne aŭdis mi.

Mi ekstaris, alvenis, kaj diras:

– Tre plaĉas al mi kiel vi agis. Pardonu ke mi enmiksiĝas.

Kaj larmojn mi sentas sur la okuloj.

Ĉiuj ĉevalistoj rigardas min. Kaj la plej aĝa enrigardis atente miajn okulojn, kaj diras:

– Alsidu nin, civitano, pli gaje estos al vi.

Kaj vidas mi, disigas li la kunulojn. Mi kaptis mian botelon, kaj alsidis ilin. Ĉiuj eksilentis, kaj rigardas min.

Ĉi tie mi kvazaŭ deŝiriĝis, kiel de deklivo ekruliĝis.

– Ja vidu, – diras mi, – al vi estas kien iri, sed al mi – ne.

Kaj sentas mi ke larmoj ĉe mi gutas, kaj verŝas laŭ la lipharoj, laŭ la barbo ruliĝas. Kaj mi komencis rakonti kiel malgajnis mi ĉion, kiel la infanoj min el la hejmo forpelis, kiel la edzino hejme turmentiĝas, laborante.

Diras mi, kvazaŭ bojas: sufokiĝas la gorĝo pro la larmoj.

– Sed vi drinku, drinku, civitano kara, – diras la maljuna ĉevalisto, kaj verŝas li en mian glason.

Mi glutetis la bieron, iom pli facile eksentis mi min. Kaj ĉion rakontis mi al ili. Nur tion ne rakontis, ke malversaciulo mi estas, ke oni serĉos min morgaŭ.

– Jen, – diras mi, – parolis mi kun tiu ĉi franco, sed kiel mi petu? Neniam en la vivo petis mi, neniam klinis mi min. Des pli en tiu ĉi aspekto...

– Jes, – diras la plej aĝa, – aspekto via, se paroli antaŭrevolucie, – vere bienula estas.

Mi timis ke oni priridos min, kaj estis preta elteni ankaŭ tion, sed neniu eĉ eksmajlis. Nur unu el ili diris:

– Kaj iun alian laboron, laŭ via fako, aŭ...

La plej aĝa interrompis lin:

– Ja vidas vi ke la homo estas nek knabo, nek ebria, do estas ja io, pro kio li petas ekesti ĉevalisto.

Frapis li min je la genuo, kaj diras:

– Bone, kolombeto, pripensu ni tion. Viŝu vin vin. – Botelparon al ni! – kriis li al la kelnero.

– Pro via botelparo – rebatis la kelnero, – oni povas monpunon trafi! Elbalaiĝu, civitanoj: tempas jam.

– Donu sesopon! – kriis la ĉevalisto, ekiris al la mastro, kaj, nerimarke kapsignis al mi.

Mi ekstaris. Li flustras en la orelon:

– Antaŭĉio oni devas nun la knabojn regali.

Kion vi havas? Ĉu horloĝon?

– Nigra, – diras mi, – ŝtala.

– Taŭgas!

Mi rapide demeis la horloĝon, kaj donis al la ĉevalisto. Kaj tiu foriris flustri kun la mastro post la barilon.

Vidas mi, oni portas sesopon da boteloj, kaj du sekajn fiŝojn por almanĝeto. Sed ĉe mi ĉio tremas interne: kio se tio estas nur ĉarlatanaĵo, por mian horloĝon fordrinki, kaj primoki min?

Sed mi penis kredi al la ĉevalisto, kaj pro tio pli varme estis al mi.

– Nur rapidu, civitanoj, – diras la mastro.

Ĉiuj enverŝis, frapas mian kruĉon, kaj ĉiuj samon diras:

– Nu, feliĉon al vi!

El la bierejo eliris ni per malĉefa pordo. Mi penis teni min proksime al la maljuna ĉevalisto.

Lia nomo estis Osip.

«Nu», – pensas mi, – «diros nun ili "dankon", ĉiuj – diversdirekten, kaj min oni sur la trotuaro lasos». Ja tion mi atendas.

Estis la unua nokte, sed sur la stratoj vagadis multe da homoj; tial mi timis perdi na Osip.

Subite li haltis, kaj turnis sin al la kunuloj:

– Nu, diru vi dankon al la homo, kaj, tio, ne disblovu. La homo ja ĝisfine elpremiĝis, sed la sesopon al vi metis. Kaj mi kune kun li iros.

Ĉiuj adiaŭis min, premis la manon. Osip, duonturniĝe, atendas.

Iris ni flanko ĉe flanko.

– Noktos vi kie? – demandas Osip.

Mi, certe, povus iri al la konatuloj, sed timis mi eĉ por minuto lasi na Osip. Mi eĉ prenis lin je la mano, kaj ekpaŝis samtakte. Mi iris silente, timis pridemandi lin: ja povas okazi: koleriĝos li subite ke tedas mi, kaj tiam pereos ĉio.

Ni iris sur iuj stratoj: mi ne povis rimarki la vojon, tiel turniĝis pensoj en mia kapo; kaj, krom tio, ekfalis densa neĝo.

– Ja iel ordigu mi vin por la nokto, – diris Osip.

Li haltis apud ligna pordego. Ni ambaŭ estis blankaj pro la neĝo.

– Vi, gravas, ne timu. Rule, rule, kaj – sur la vojon vi elruliĝos. Ĉu vere mi diras? – Kaj frapas li mian ŝultron.

Tiam komprenis mi ke devas ĉion al li diri.

Do rakontis mi ke malgajnis mi fiskan monon, ke morgaŭ oni ekserĉos min. Sed Osip interrompis min:

– Ĉesu vi, kara mia, ja sen tio komprenis mi: de unuaj vortoj videblis via stato. Bone. Sed hejme ne babilu. Kaj ekfrapis li la pordegon. La peroneto sub ni ekgrincis froste. Jen ektiris Osip la glaciigitan pordon, kaj ni eniris.

Sufoke, vapore, mallume. Li puŝis min antaŭ si, kaj diris flustre:

– Jen, tie ĉi, sur kofro. Envolvu vi vin en la peltan palton, kaj dormu ĝis la mateno.

Mi alpalpis la kofron, surrampis, rektigis mi la malsekan kolumon, surtiris la ĉapon, kaj fermis la okulojn. Kaj, subite, liberiĝis en mia interno ĉio, kvazaŭ iu ŝnuro ŝiriĝis, kiu premis mian bruston, kaj spiri ne donis.

Mi ekpensis pri miaj infanoj, kaj diris:

«Dormu, karaj miaj. Ne gravas: rule, rule» – kaj ekdormis mi profundege.

3

Estis ankoraŭ mallume, kiam vekis min Osip:

– Eldormiĝu, iru ni.

Mi tuj saltleviĝis, kaj ekiris, tenante min ĉe Osip.

Ekstere estis mallume. Blanke kuŝas la pufa neĝo, kaj de ĉielo grandaj maturaj steloj rigardas serioze.

– Dume ne valoras ke oni vidu vin aspektanta tiel, – diris Osip. – Do iru, kaj reversu ni vin – unu, du. Antaŭe trinku ni teon; nehaste, rule.

– Rule, rule, – ripetis mi post Osip, kaj iris kiel eble proksime al li.

Ni eniris manĝejon, kie trinkis teon malvarmiĝintaj noktaj fiakristoj.

Mi trinkis sukeraparte malfortan teon, almanĝis per ringa kuketo.

Jam komenciĝis lumiĝo, ekbluetis fenestro de la manĝejo.

– Iru ni nun, frateto, al la pulbazaro, forpuŝos ni tie tiun ĉi vian peltan palton kaj, samloke, ordigos al vi iun jakon, similan al la mia.

Ankaŭĉapon tiun ĉi oni devas forigi. Donu vi ĝin al mi. – Osip ĉirkaŭrigardis mian peltan ĉapon.–

Jes, – diras li, – kvinrublaĵon ĝi ja certe pesas.

Kaj la palto pesos ĉirkaŭ tridek rubloj. Ĉu? Kion vi pensas?

– Al mi tutegale estas,– diras mi.

– Por kio ja vane tatarojn dorloti? Iru ni.

Neniam antaŭe estis mi en tiuj lokoj. Iun malproksimon enveturis ni per tramo. En la strateto estis humide, malklare. Ni englitis iun malluman enirejon, iris sur malluma ŝtuparo; mi komplikiĝis en mia longa pelta palto.

Osip puŝis pordeton, kaj min trafis fetoro de eluzita polva malnova ĉifonaro.

Sub lampo, sur podio, du tataroj turniĝis en amaso da ĉifonoj, kaj kverelis si-lingve. Pro la mucida polvo en la aero staris nebulo.

– Saluton, ĥano! – kriis Osip.

Ambaŭ tataroj saltleviĝis, kaj ambaŭ kroĉiĝis per la okuloj en mian palton. Unu el ili ne eltenis, kaj karesis la manikon.

Mi demetis la palton. Oni skuis ĝin, palpis, portis en la korton. Ili ĉifis la pelton en la manoj, kaj interinsultis triope: Osip, kaj la ambaŭ tataroj.

– Kvardek kvin, jen mia lasta vorto, – diris Osip, kaj ŝovis al mi la palton. – Vestu. Iru ni!

Mi komencis surtiri la manikojn, sed la tataroj kaptis la baskon, kaj elkriis samtempe:

– Kvardek tri!

– Surtiru! – fortike kriis Osip, kaj komencis butonumi la palton sur mi. Li puŝis min al la pordo. Ni eliris la ŝtuparon. Sur la interŝtuparo jam atendis nin aliaj tataroj. Triopo da ili ĉirkaŭis nin:

– Prenu kvardek kvin!

– Kvindek – diris Osip, kaj ekis malsupreniĝi sur la ŝtuparo.

– Kvardek sep! – elkriis oni desupre.

Osip haltis.

– Donu!

Oni ektiris nin reen. La tataroj elsalivis al ni kvardek sep rublojn. Mia ĉapo foriris per kvin rubloj. Kaj jen restis mi ĉe la tataroj senvesta, en tiu ĉi polvo kaj fetoro. Kaj Osip kun la mono foriris.

Pasis, ŝajne, horo, sed li ne aperis. Dio mia!

Kia stultulo mi estas! Restis mi sen ĉapo, sen pelta palto, neniu scias kie, ĉe iuj ĉifonvendistoj.

Ja disbabilis mi al tiu ĉi ĉevalisto ke estas mi malversaciulo, kaj ke mi timas policon. Scias li ke en policejon mi ne iros. Kion mi faru?

Mi vidis ke la tataroj jam pririgardas min suspekte. Ili dufoje demandis:

– Kio ja, ĉu kamarad via revenos rapida?

Surstrate estis jam tute lume. Mi aŭdis kiel sonoras kaj bruas tramo, kiel en la frosta korto laŭte kriaĉas tataraj infanetoj, kiel frapas ies piedoj sur la ŝtuparejo, kaj kverelas voĉoj.

Mi komencis pripensi, ĉu eble povas mi kontraŭ mia kostumo ricevi ĉe la tataroj iun ŝiritan kaskedon, kaj iun ajn ĉifonaĵon por eliri surstraten. Mi vidis ke ili atente pririgardas mian ŝeviotan pantalonon.

Mi imagis kiel aspektos mi en tiuj ĉi ĉifonoj, kun mia barbo, en ŝirita kaskedeto dum tiu ĉi terura frosto; kiel kaŝiĝos mi de polico, de homoj, kiel hundaĉo frostiĝanta. Hodiaŭ en «Vesperaĵo » estos jam publikite. Ĉio pereis jam!

Frapis la pordo; mi eksaltis renkonten – ne, ne li. Iu tataro. La tataro komencis babili kun la mastro, poste li kapmontris min, demandis. Mi vidis ke oni pri mi parolas. Nun, verŝajne, la tuta domo jam scias: iu suspektinda civitano...

Kio se oni alkondukos policon aŭ detektivon?

Ili demandos: ĉu oni priŝtelis, senvestigis vin rabe, ĉu oni trompis vin? Kio okazis? Kiu vi estas? Kaj ĉe mi denove io ekmoviĝis interne, kaj mi decidis ke ne estas kion atendi. Mi mem sendu la tatarojn por venigi policon. Ja estus eĉ bone eliri de la tataroj sen malhonoro; kaj tie, en policejo, diros mi ke estas mi malversaciulo, kaj ke oni arestu min. Estu do kio estos, gravas ke tuj. Poste sidos mi en prizono, kaj atendos la proceson.

Kaj mi decidis diri al la tataroj, ke iru ili en policejon. Mi ekstaris kaj diras:

– Jen kio, civitanoj karaj...

Sed subite aŭdas mi el post la pordo:

– Ĉesu! Ne vendas mi! Kaj enrompiĝas mia Osip, Osip kun brakpleno da vestaĵoj. Estas li tute ruĝa pro la frosto.

Ĉapo kun orelumoj, Jako kun ŝaf-pelta subŝtofo, blua jaketo, kaj pantalono. Ĉio estas uzita, sed sendifekta.

La tataroj ĵetiĝis:

– Kiom donis?

Kaj Osip kontrolas ĉu taŭgas, je la dorso min frapas:

– Rigardu, frato, kiel trafis mi!

Kiam ni eliris, en vitroj de la vendejoj ekvidis mi min, kaj ne povis rekoni. Restis nur razi min, kaj trovi taŭgajn uzitajn rajdistajn botojn.

Jes, post unu horo oni min eĉ hejme ne rekonus.

Osip alrigardis:

– Postrajdisto, vera postrajdisto, nur iom da kuraĝo oni aldonu. Paŝu nun kvazaŭ vi ne vi estas: neniu rekonos. Se oni demandos, diru: bofrato. Ĝuste tiel diru: al Osip Kozankov bofrato mi estas. De kie? El tvera gubernio. Kaj nenio pli. Nun galopu ni en la cirkon. Malfruas, rigardu, la kvina jam proksimiĝas.

Mi eksentis gajon, kaj vere ekŝajnis ke mi jam ne mi estas, sed parenco de Osip. Eĉ irmaniero mia ekestis alia, iom salteta; kaj tre libere kaj lerte sentis mi min post tiu longbaska pelta palto.

Ĉu rekonis min la ĉevalistoj, ĉu ne, sed ili neniel montris ke rimarkis min. Kaj mi tuj komencis helpi al Osip.

Oni ordigis la stalon. Neniam antaŭe prizorgis mi ĉevalojn. Sed mi tute ne timis: ŝajnis al mi ke tio estas ne mi, sed rajdisto, kiu ne havas kion timi. Mi eĉ ne atendis ke tiel lerte enmanigos mi sitelojn al Osip, kaptos brosojn, lavos per ŝvabrilo la lokojn, kiujn montris Osip.

Franco Golua staris apud sia ĉevalineto. Ĉe taga lumo mi ekvidis ke ĝi estas tute blua.

Golua trempis spongon en la sitelon, akvumis la ĉevalinon per bluiga substanco, kaj sakris france.

Mi, ne turnante la kapon, laŭte tradukis kion volas la franco. Kaj tiu miris ke la ĉevalistoj ekis kompreni. Sed li rapide konjektis ke tio estas mi kiu rediras.

Li alpaŝis min, kaj demandis france:

– Ĉu vi scipovas la francan?

Ĉiuj ekrigardis nin.

– Jes, – diras, – iom konas mi. – Kaj daŭrigas mi ŝvabri tutforte.

Kaj Osip diras al mi duonvoĉe:

– Ne ŝiriĝu, agu vi rule, – kaj okulsignas na Golua.

– Kie vi ellernis? – alsaltis min la franco.

– Dum la milito oni dum jaro tenis min en francia militkaptitejo; do nevole devis mi, iomgrade.

Kaj foriris mi post la ĉevalinon, kvazaŭ estas tiom da laboro, ke ne povas mi babili. Ĉe mi forte batiĝis la koro, do volis mi ke la franco lasu min dume. Sed li subsaltis la ĉevalinon, kaj denove okazis apud mi:

– Ĉu vi servas ĉi tie, ĉu vi estas novulo, ĉu vi ĵus dungiĝis? Ja parolu vi!

– Ne, – respondis mi, – senokupas mi, do venis mi helpi al parenco mia, – kaj kapmontras mi na Osip.

– Estu, estu bonvola, – ekrapidis la franco, – klarigu ke ili ne ŝmiru hufojn de mia ĉevalino.

Mi farbas ilin blue, sed ili nepre ŝmiraĉas nigre.

Kaj – neniu efekto. Neniu! Ju pli mi klarigas, des pli ili ŝmiras. Terure! Bonvolu.

Kaj la franco forkuris.

Ĉiuj tuj ĵetiĝis al mi:

– Kion, kion li diris al vi?

Mi rakontis.

– Ĝuste! – reagis Osip. – Ĝuste tiel ja estas.

Vere vi diris: ke estas vi senokupa, do venis helpi, ĉar bofratoj ni estas. Kaj fino. Sed li, certe, en la kontoron... Sitelon, Miron, donu al mi la sitelon.

Mi retrorigardis, sed tuj komprenis, ke tio estas mi, kiun Osip nomis "Miron". Osip eksmajlis, kaj, ricevante la sitelon, diris:

– Dankon al vi, bofrato mia, Miron Andreeviĉ.

Miron Andreeviĉ Korolkov.

Mi rigardis miajn piedojn en rajdistaj botoj, mian bluan pantalonon, kaj jam duonkredis ke vere mi estas Miron Andreeviĉ Korolkov.

Dume eniras en la ĉevalejon servanto, kaj diras:

– Osip! Ĉu vi aŭdas, Osip! Sendu vi tiun ĉi vian samvilaĝanon en la kontoron: la franco petas.

Ĉe mi koro ekfalis. Ekrigardis mi na Osip: ĉu iru mi?

Kaj Osip diras trankvile:

– Nur ne ŝiriĝu vi, sed rule, poiome.

Mi skuis permane la pantalonon, kaj ekiris post la servanto.

En la kontoro la franco rapidege diris ion al ĉetable sidanta homo. Tio estis helpanto de la direktoro.

Mi eniris. La franco eksilentis.

Mi staras sur la sojlo, kaj diras:

– Bonan vesperon. – Kaj riverencas mi vilaĝe.

Kaj tiel nature okazis, kvazaŭ mi vere venis ĵus el tver-gubernia vilaĝo.

La direktor-helpanto demandas:

– Ĉu vi, kamarado, estas parenco de Osip?

– Ja bofratoj ni estas – diras mi. Kaj denove riverencas.

– Jen, mesje Golua volas ke vi servu; sed ĉe ni forestas personarlokoj. Do mesje Golua proponas al vi servi ĉe li persone. Persone, ĉu vi komprenas?

– Persone, – diras mi, kaj denove riverencas.

– Alivorte, esti ĉevalisto ĉe li. Kaj hundojn liajn prizorgi.

– Ankaŭ hundojn scipovas ni, – respondis mi.

– Do klarigu vi al mesje Golua kiel okazas tio ĉe ni, en Sovetio: dunga dokumento, sindikato, asekuro... Unuvorte, ĉion. Kaj dume vi povas servi potage. Ja poste interkonsentu vi.

Li prenis plumingon.

– Kiu vi estas?

Tiam mi unuafoje nomis min nove:

– Miron estas mia nomo. Miron Andreeviĉ Korolkov.

Diris mi tion, kaj kvazaŭ detranĉis ion.

Kvazaŭ malaperis jam kasisto Nikonov. Kvazaŭ ie tie, en nebulo, en tatara polvo dormas li.

– Kaj gubernio, ja, ankaŭ estas tvera, ĉu? – demandis la helpanto. – Kial vi ĉiuj aŭ tveraj aŭ pskovaj...

Mi ekmoviĝis. La franco – post mi. Li kaptis min je la mano.

– Miron, kara mia! – kriis la franco. – Mi tuj montros al vi miajn hundojn, amikojn miajn. Iru ni, iru!

Sed mi, laŭ konsilo de Osip, ne rapidas, iras senhaste. Kaj demandas mi la francon:

– Do, mesje Golua, kio estos mia salajro?

– Ja vi, amiko mia, vi diru kiom vi volas! Vi purigos la ĉevalon, promenigos la hundojn, purigos ilin per broso. Tiel, tiel. – Kaj la franco movis la manon en aero. – Dufoje tage vi manĝigos ilin. Oni devas kuiri. Sed tio estas tre interese.

Mi tute ne sciis kiom peti. Mi ne sciis kiom prilaboras ĉevalistoj, tial decidis ke demandu mi na Osip.

La hundoj sidis en la kaĝo, kaj ĉiuj kvin ekbojis ekvidante na Golua. Tio estis kvar seteroj kaj nigra pudelo.

Ili aspektis kvazaŭŝmiritaj per oleo, tiel brilis iliaj hararoj. Poste mi eksciis ke la franco ŝmiras ilin per specifa pomado, kaj la seterojn alfarbas li ruĝe.

Golua malfermis la kaĝon. La hundoj ĵetiĝis al li, saltis, penis leki lian vizaĝon.

– Garde vu! senmove! – ordonis la franco.

La hundoj eksilentis, tuj eksidis linie sur la plankon, kaj senmoviĝis kvazaŭ lignaj.

– Jen, – diris Golua, – tio estas Gamen. – La pudelo retrorigardis. – Tio estas Grizet... – La franco nomis ĉiujn hundojn. – Ripetu.

Mi ripetis.

– Ho! Ja vi estas geniulo, amiko mia! Bonege por unua fojo... Sur la lokon! – alkriis li la hundojn, kaj trenis min al la ĉevalineto.

La ĉevalistoj jam pe-is la purigadon, kaj Osip preparis por si memfaran cigaredon.

– Kio ja, ĉu persvadas li labori ĉe li?

– Kiom peti? – kriis mi al Osip.

– Ne rapidu. Demandu: Ĉu devas vi sur la arenon eliri kun li, aŭ ne?

– Kio estas sur la arenon?

– Jen kio: ĉu laboru kun li dum la spektakloj, aŭ nur apud la hundoj troviĝos?

La franco kuntiris la brovojn, kaj rigardis jen min, jen na Osip.

Mi demandis la francon ĉu devos mi helpi al li sur la areno.

– Dio mia! Ĉu tio ne interesas vin? Mi permesas tion al vi.

– Mi dankas. Sed mi ne ŝatas labori publike.

– Ne gravas, vi alkutimiĝos, amiko mia. Nur unufoje, kaj poste...

Mi enrigardis okulojn de Golua, kaj demandis serioze:

– Ĉu vi dungas min kun, aŭ sen elpaŝo?

– Tion ni vidos, – malkontentis la franco, – ĉu taŭgas vi... – Kaj deturnis li la kapon.

– Kiel vi volas, – diris mi.

Osip kvazaŭ komprenis pri kio ni parolas, kaj diris, forsputante la tabakon:

– Sen elpaŝo petu de li sepdek kvin rublojn, kaj kun – centaĵon. Sed plej gravas, ne rapidu.

Redecidos la franco. Li turnas, kaj vi rule, rule...

Ja iru ni tagmanĝi.

Golua plektis kolharojn de sia ĉevalineto, kaj ne retrorigardis kiam mi kaj Osip iris al la pordo.

– Neniokaze cedu, – diris Osip, kiam ni en la manĝejo trinkis teon.

Tuj kiam malfermiĝis la pordo, apud kiu ĵetiĝis mi tiam, atendante naŭan homon, – ekaŭdis mi tiun akran cirkan alkrion, «Hop! Hop!», kaj klakojn de skurĝo.

– Italo Samario laboras, – diris Osip.

Sur la areno tumultis ĉevalo. Kvar aŭ kvin ĉevalistoj staris sur la barilo, disigante la manojn.

Kaj ĉirkaŭe malplenaj sidlokoj rigardis desupre per siaj lignaj apogiloj.

Brunet-vizaĝa nigra-harulo en verda jako, malkontent-miena, kolera, kriis, kvazaŭ batis per sia voĉo: «Hop! Hop!» – klakante per la longa skurĝo piedojn de la ĉevalino. La ĉevalino turniĝadis, baŭmis, elspiris vaporon en la malvarman aeron, strabe rigardis la mastron per la timanta okulo. Subite ĝi alpremis la orelojn, kaj ĵetiĝis en trairon, sur min.

– Tenu! – kriis la ĉevalistoj.

Mi kaptis la maldikan rimeneton, la ĉevalino turnis sin, ekbaŭmis, sed mi ne lasis, kaj ekpendis sur ŝia kolo. Tiam alkuris la ĉevalistoj.

Mi neniam farus tion antaŭe, mi desaltus, sed, se mi estas ĉevalisto Miron...

– Alle, alle! – kriis Samario.

Tiam iu kaptis min de malantaŭe je la mano.

– Mia kara amiko, mesje Miron! – Golua tiris min en la koridoron, kiu simile al malluma tunelo iras sub la seĝoj, – inter amikoj ne devas esti disputo. – Mono estas nenio. Arto, jen kio gravas.

Mi alrigardis lin; la franco ekis kapjesi:

– Cent rublojn, kaj laboro sur la areno.

Tiam mi rimarkis liajn okuletojn: plene nigraj, kvazaŭ du brilantaj butonoj. Por momento li fiksis ilin sur min, kaj en duonlumo de la koridoro ekestis al mi iom time.

– Hodiaŭ estas la dek-kvina. Ni komencu!

Vian manon! Iru ni.

Ĉio ruliĝis kvazaŭ en sonĝo, rapide kaj sendispute. Ja eĉ ne tago pasis, sed mi kavazaŭ duonvivon travivis estante Miron Korolkov. Kaj tiu ĉi Miron montris sin viro fortika, diligenta, kaj ne simplula.

Ĉiuj ĉevalistoj elŝutiĝis rigardi kiel ni, mi kaj la franco, provludos.

Li denove ripetis siajn ŝercojn. Mi tradukis unu el ili, kaj kriis al la ĉevalistoj. Ĉiuj ekridegis.

– Kion vi diris? – ĵetiĝis al mi Golua. – Ho, amiko, instruu min, por ke mi mem diru tion!

Mi iris kun Golua, kaj li ripetis post mi la rusajn vortojn.

– Malbon knabete alkroĉiĝi le tram!

Tio – kiam la pudelo pendis, kaptinte voston de la blanka ĉevalineto.

Poste la pudelo lasis la voston, kaj ekruliĝis sur la areno. Leviĝis ĝi vera diablo: ni ŝmiris ĝin per graso, kaj ĝi tuta kovriĝis per la segaĵoj.

– Beleta ni veni hejme, – diris Golua.

Mi mem elpensis diversajn stultaĵojn, kaj estis gaje al mi.

– Bezonatas ankaŭ io por infanoj, – diris la franco. – Dimanĉe estos matena porinfana spektaklo; ĉiuj lernejoj, knaboj, knabinoj; devas esti ridinde, kaj iom stulte.

Tiam mi ekpensis: ĉu, eble, ankaŭ Nataŝa venos kun sia lernejo?

Sur la areno ludis jam la orkestro, kaj el la trairo mi ekvidis ke ĉevalino de Samario sur la malantaŭaj piedoj paŝadas laŭ ritmo de la muziko; Samario staras sub ŝiaj antaŭaj piedoj mem, kaj minacas al ŝi per skurĝeto antaŭŝia nazo.

Homo en klaŭna vesto atente rigardis rajdistinon, kiu saltis ĉe gaja marŝo surdorse de peza ĉevalino.

Subite tiu ĉi homo faris stultegan mienon, ekkriaĉis per nehoma voĉo, kaj ĵetiĝis sur la arenon.

– Frue, frue! – kriis de la areno homo en palto. – Ja kalkulu vi, kiom foje mi diris jam: dum duono de la kvina turno estas via eliro...

Denove majstro! – kriis li al la orkestro.

Osip kaptis la ĉevalinon, la rajdistino alsidis bluan podieton sur ŝia dorso, la orkestro ekis la marŝon. Osip kuris kelkpaŝe, kaj lasis la ĉevalinon.

Mi aŭdis kiel la klaŭno, kuntirante la brovojn, kalkulas:

– Tri... kvar... Aj-ja-voj-vaj-va! – ekkriaĉis li subite plengorĝe per akuta voĉo, kaj ĵetiĝis al la rajdistino, alten ĵetante la genuojn dum la kuro.

Sed tiam Golua ektiris min:

– Amiko mia, mi forgesis: «alkroĉiĝi le tramo!...»

– Mi sufloros, – trankviligis mi lin.

– Bon, bon, amiko mia, bone. Mi estas certa. Bon.

Antaŭ la spektaklo Golua vestis sur min sur tuton kun galonoj; li mem nigrigis miajn brovojn, ruĝigis la vangojn, kaj dekoris la okulojn.

Nun ankaŭ mi ne rekonus min en spegulo.

Mi estis nervoza...

– Gravas kuraĝo, kuraĝo! – paroladis Golua.

– Kaj eĉ ne unu vorton ruse. Ni estas francoj.

Aktoro Golua kaj lia asistanto. Asistanto! Ĉu vi komprenas? – Golua levis la fingron. Ni ekiris al la hundoj.

En la trairo trembrilis antaŭ miaj okuloj la amfiteatro, plene ŝtopita per spektantoj, brilaj lanternoj ĉe la kupolo.

La blua rajdistino flanke sidis sur la dika ĉevalino.

La ĉevalino per ritmo-onda peza galopo moviĝis sur la areno.

– Vi riverencu tiel, nur tiel! – diris Golua. – Kaj mi faras per la mano – vualja. – Li brave svingis la manon, kaj suprenigis la mentonon.

– Dju kuraĵ, mesje Miron! Post Samario – la klaŭno, kaj tuj poste – nia elpaŝo. Jen! Ĉu vi aŭdas? Tio estas nia muziko. Prenu la hundojn... Gamen!

Se diri veron, mi malbone vidis la publikon.

Tuta ĝi fandiĝis en iun vivan muron ĉirkaŭ mi.

Mi riverencis ĉe la muziko. La franco brave levis la manon. Kaj tiel, kanajlo, levis, kaj tiel frostiĝis senmove, ke ĉiuj ekaplaŭdis.

La franco riverencis ĉiudirekten. Mi rimarkis ke Osip, en sia uniforma jako, atente rigardas min el la trairo.

Jes, nur hieraŭ mi sidis en galerio, en mia pelta palto, kaj rigardis, perdita, tiun ĉi prezentaĵon.

La orkestro komencis denove, kaj la hundoj ekis montri unu post la alia siajn prezentaĵ-erojn.

Mi sufloris al la franco rusajn vortojn, kaj li tiel ridinde prononcis ilin, ke la tuta cirko ridegis. Mi tiel nervumis, ke eĉ ne rimarkis kiel finiĝis nia prezentaĵo. Kaj mi, mem ne scias kial, eksaltis same al Golua, riverencis, kaj, saltante, elkuris post la hundoj.

En la koridoro Golua diris anhele:

– Ĉarme, mi entuziasmas... vi faros karieron. Post ses monatoj vi estos rantje... vi havos propran domon. – Li premis mian manon.

La hundoj hurletis apud ni, kaj Gamen puŝis per sia frunto mian genuon: ili atendis manĝon post la laboro.

– Jes, jes, – skuis min Golua je la ŝultro, kiam ni manĝigis la hundojn. – Mi ordigos prezentaĵon por vi, kaj tiam vi, vi estos aktoro, kaj mi – asistanto. Internacian prezentaĵon. Sed ne kun hundoj. Hundo estas en ĉiu korto... Ne donu multe al Grizet, ĝi faris erarojn ĉivespere...

Tio estos sensacio. Tuta gazetaro dum semajno okupiĝos pri vi. Jen mia vorto, kaj mia mano! – kaj li ŝovis al mi sian manon en ŝvita blanka ganto. – Morgaŭ matene mi montros al vi vian partneron. Ne forgesu pri ĉevalino Bul-de-Neĵ: hufoj, hufoj. Mi forkuras, adjo!

En la ĉevalejo Osip kaj la ĉevalistoj ĉirkaŭigis min.

– Kion diri: artisto, vera artisto, natura franco, kaj elirkapablo tia ke pli bonan eĉ ne postulu.

– Ja sitelon vi metu, ne malpli! – bruis miaj kamaradoj.

Post tio, en la hieraŭa bierejo, mi, per restaĵo da mia mono, regalis la ĉevalistojn.

Mi ne rimarkis kiel Osip elaĉetis mian horloĝon, kaj enigis ĝin en poŝon de mia nova jako.

Ĉi nokte mi noktumis en la ĉevalejo. La ĉevaloj pace krakis la avenon, kaj laŭte hufofrapis la lignan podion. Ĉiuj ili rigardis serioze, same al tiu klaŭno, kiu kalkulis en la trairo kvinan turnon de la rajdistino.

– Ĉu vi legis la ĵurnalon? – diris al mi deĵora ĉevalisto, kaj etendis al mi na «Vespeaĵo».

Mi prenis la ĵurnalon, kaj la okuloj mem venigis min al la loko.

Kio okazis dum la tago?

Kun 500 rubloj malaperis kasisto de Kredita banko P. N. Nikonov.

Lastatempe Nikonov multe ludis en klubo. Oni ekserĉis lin.

Jes, kasisto Nikonov forestas. Kiel oni serĉu lin?

Mi surŝovis fiskan ŝafpalton ĝis la oreloj, kaj ekdormis per profundega dormo de Miron Korolkov.

4

Matene mi purigis na Bul-de-Neĵ. Ĝuste kiam mi pe-is, eniris Golua.

Li salutis la ĉevalineton, poste min, kaj tuj ektiris min for:

– Iru ni, mi prezentu vin al via partnero! Tio vere estos prezentaĵo tuteŭropa. Tutmonda stelprezentaĵo. Reĝo de rivero Kongo.

Li serĉis en la poŝo, elprenis ŝlosilon, kaj malfermis pordon. El la mallumo surblovis min varmo kaj malsekeco.

Golua ŝaltis elektron, kaj mi ekvidis meze de la ĉambro grandan platan kaĝon. Golua silentis, kaj akre rigardis per la nigraj okuletoj jen min, jen la kaĝon.

Komence la kaĝo ŝajnis al mi malplena. Sed subite mi ekvidis ke sur la planko de tiu ĉi kaĝo kuŝas serpento, simila al kurba trabo. Mi ektremis.

Golua akre elfajfis tra la dentoj. La serpento ekmoviĝis, kaj, susurante per la ringoj, peze turniĝis, etendigis la kapon al la pordeto.

– Le boa! – diris Golua, kaj per la mano montris la kaĝon.

Tio vere estis boao. Ne boao sed boaego. Mi ne povis tuj taksi ĝian longon, sed ĝi estis dika, sata, kaj ene de ĉiuj ĝiaj turnoj sentiĝis forto, kvazaŭ iu peza fandita kaŭĉuko etendiĝas kaj kuntiriĝas en ringojn.

La serpento senmove rigardadis per la nigraj brilaj okuloj. En tiuj ĉi okuloj estis nur brilo, sen iu ajn esprimo: stulta trankvila idioto rigardis min. Sed mi ne povis forigi la rigardon de tiuj brilaj vitrecaj okuloj, kaj eksentis ke iu senindulga kaj kruela forto rigardas min el tiuj ĉi nigraj brilaĵoj. Mi jam ne opiniis ĝin idioto, sed rigardis, rigardis senĉese.

– Nu, kio? Ja vera reĝo, ĉu? Reĝo de arbaroj, reĝo de Kongo. Vi estas ravita, – diris Golua. – mi vidas tion. Sed sufiĉas. – Li turnis min al la pordo, kaj elŝaltis la lumon. – Labori kun tiu ĉi belulo estas, certe, feliĉo. Kion ajn vi vestu sur vin, vi ne igos milhoman halon rigardi vin senspire. Sed se vi eliros kun tiu ĉi belega monstro, – vi konkeris la mondon. Spektantaro perdos la spiron pro la admiro, pro la tremado.

Ĉu vi komprenas kion tio povas doni al vi? Ja vi, mesje Miron, vi estos aktoro, kaj mi – via asistanto!

Sed mi ne havis forton respondi ion. Mi ne povis deskui la rigidiĝon kaj timon, kiuj restis ĉe mi pro okuloj de la boao. Ŝajnis al mi ke ankaŭ ĉi tie, post ni, susuras ĝia pezega korpo. Kaj mi eĉ ektremis, kiam enrigardis nigrajn okulojn de Golua: boao! Same nigraj, fiksaj kaj brilaj truoj, per kiuj li premas kaj najlas, parolante.

Alvenis nin ĉevalisto Savelij:

– Iru, Miron, rapide, en la sindikat-komitaton.

Oni postulas. Tuj!

Ĉe mi subite la koro falis. En la komitato oni demandos, petos dokumentojn, pasporton, ion ajn, sed ĉe mi nenio, tute nenio; eĉ ne unu papereto.

Ĉu diru mi: «perdis»? Sed tiam oni devas informi policon. Polico demandos ĉe la loĝloko, kaj jen: tie, en tvera gubernio, sidas en la vilaĝo vera Miron Korolkov. Oni tuj ekscios ĉion, kaj mi pereis, pereis!

Golua atente rigardis min per siaj brilaj truoj. Mi kolere elŝiris mian manon, li ĉiam tenis min je la mano, kaj ĵetiĝis serĉi na Osip. Kaj Savelij kriis al mi:

– Kien vi? Supren, tien. Tie estas la komitato.

Osip forestis en la ĉevalejo; li tute forestis en la cirko: oni sendis lin transporti segaĵojn.

Kion fari?

Mi eniris stalon de Bul-de-Neĵ, kaj sencele plektis kaj displektis ŝian kolhararon.

Sed Savelij trovis min, kaj kriis plengorĝe:

– Ja ĉesu vi penadi! Iru, oni ne atendos vin ĝis-vespere.

– Sed kion ja ili bezonas? – demandis mi per speciale kolera voĉo.

– Ja iru ni! Tie vi ekscios.

Mi ekiris post Savelij. Mi rigardis flanken: kien malaperi, sed subite decidis: estu kio es tos! Kvazaŭ denove metis mi sur la karton mian lastan dekrublaĵon.

En la sindikata komitato sidis niaj kontoristo kaj biletistino. Ankaŭ Golua staris tie, malkontenta.

Li kolere rigardis la biletistinon, kaj batis sian boton per la skurĝeto.

– Ĉu viaj paperoj estas ĉe vi? – rekte demandis min la kontoristo.

Mi komencis per vilaĝa parolmaniero:

– Kiuj tiuj paperoj?

– Ja membrokarto sindikata.

Sed la biletistino enmiksiĝis:

– Kiel stranga vi estas! La homo ja ĵus el vilaĝo... krom tio li persone, ĉe Golua. Ĉi tie gravas asekuro. Demandu, Korolkov, vian mastraĉon, ĉu li intencas asekuri vin?

Ĉiuj aŭskultis kiel mi demandis france na Golua.

– Non! Non! – kriis la franco. – Aktoro! Vi estas aktoro. Aktoro memvole grimpas tien, sub kupolon de cirko, kaj li prenas pagon pro sia risko: li mem asekuras sin. Kial unu aktoro devas asekuri la alian? Sensencaĵo. Ne, ne.

– Ha! Li ne volas! ekkriis la biletistino. – Al diablo, kamaradoj, ni igos lin fari tion. Ja en Sovetio, en Sovetio vi estas! – kriis la biletistino en vizaĝon de la franco.

Mi timis ke ŝi montros al li la langon. En mano de la franco saltis la skurĝeto.

– Prenu vi, prenu! – la biletistino enmanigis al mi paperon, – plenigu la demandaron. – Skribu, kamarado, kaj, mi ne mi estos, sed eĉ ne post unu semajno havos vi sindikatan membrokarton.

Tiam provu li elturniĝi. Valutistaĉo[16]!

Mi kaptis la folion, faldis ĝin, kaj enpoŝigis.

– Vespere mi ĝin en la kason al vi alportos.

Mi devas cerbumi. En tiaj aferoj ni ne estas spertaj.

Mi riverencis, kaj eliris el la pordo. Iris mi tri paŝojn, kaj ekkuris; plenrapide kuris mi en la ĉevalejon.

– Miron! Miron! – kriis Golua de malantaŭe, per sama voĉo kiel al la hundoj.

Vespere mi rakontis al Osip kio okazis. En tuta mondo li estis nun sola al kiu mi povis eĉ ne vorton mensogi.

Mi petis inkon, kaj per malrekta, duonklera skribmaniero plenigis la demandaron. Sekvis el ĝi ke ĝis la revolucio servis mi ĉevaliste ĉe diversaj mastroj; poste oni mobilizis min, kaj mi trafis Francion. Tie mi restis militkaptito, kaj, post la revolucio, revenis en sian vilaĝon: tvera gubernio, ostaŝin regiono. Edziĝita, du infanoj, Sergej kaj Nataŝa. Estis agrable al mi enskribi tiun ĉi veron en la demandaron.

Jam nokte, post la spektaklo, Golua venis kun mi al la boao.

– Ĉu vi nervoziĝas? Ne gravas. Kutimo. Timi serpentojn estas miskredo de sovaĝulo, pardonu vi min. Vi hejtos ĉi tie ĉiutage. La reĝo ŝatas varmon. Kaj vi amikiĝos, mi vidas jam. – Kaj Golua denove ĵetis sur min la nigrajn okulojn. – Jen estas hejtlignaĵo, jen – termometro. Ne malpli ol dek sep gradojn. Jen la ŝlosilo. Adiaŭ.

La franco elsaltis. Mi restis sola kun la Reĝo, – Le Rua, kiel nomis ĝin Golua france.

Mi, penante ne rigardi tiun ĉi pezan rampulaĉon, venis singarde en la angulon, al la forno, trovis la tubon, kaj ekokupiĝis pri la hejtlignaĵo.

Sed ĉiam sentis mi post mia dorso tiun ĉi longan trunkon, kaj tio konvulsiis mian dorson: konstante ŝajnis ke la boao rigardas min per siaj magiaj vitraĉoj.

Mi malfermis la fornon, eksidis sur la plankon, kaj komencis rigardi la gajan betulan flamon. La ŝtipoj per energia incendio zumis en la forno. Subite mi, mem ne scias kial, retrorigardis, turnis la kapon, kaj tuj ekvidis la duopon da brilaj kaj nigraj okuloj. La serpento etendiĝis al la flamo, kaj sen-palpebrume rigardis.

«Sed, eble, tute ne min!» – ekpensis mi. Mi ekstaris, kaj deiris flanken. La boao, malrapide susurante per la ringoj, devolviĝis, kaj turnis la kapon al mi.

– Ĉu vere mi timas? – diris mi flustre. – Vera ĉevalisto Miron ridus nur.

Mi venis al la kaĝo mem, kaj apogis mian rigardon en la nigrajn vitraĉojn.

– Jen, rigardu, – diris mi laŭte. – Ja vidu ni kiu superrigardos!

Kaj mi montris al la serpento la langon.

Ni rigardis unu la alian; inter ni estis kvin centimetroj. Mi fikse, ĝis doloro rigardis en okulojn de la boao. Kaj subite eksentis mi ke, post unu sekundo, ekestos mi rigida, paralizita; ne moviĝos plu. Skuiĝis mi, kaj rapide forkuris en la angulon.

Mi foriris, kaj revenis post unu horo. Senlume, palpe fermis mi la tubon, kaj ŝlosis la ĉambron.

5

Dimanĉe estis taga porinfana spektaklo. Infanoj brue paroladis kaj ĉirpis, ĝuste kiel paseroj post pluvo. Mi staris en la trairo kaj rigardis, ĉu venis Nataŝa. Mi atente rigardis vicon post vico, pririgardis vizaĝojn de ĉiu knabino.

Estis du tre similaj, sed ne, ne ŝi. Ambaŭfoje mi eraris.

Nia prezentaĵo okazis plej gaja. Mi jam tute ne timis sur la areno; almetante barierojn mi alkriis la hundojn, kaj senzorge sufloris al Golua. Kaj li ripetis kiel papago, komprenante nenion. Pro tio okazis eĉ pli ridinde.

Kiam Gamen kaptis nukon de Grizet, kaj ektiris ŝin for de la areno, mi improvize kriis per kripla lingvo:

– Patrin la knabin – el cirko en kirko!

La infanoj ridegis tiel, ke la hundoj ektimis, kaj komencis boji kiel surstrataj. Du prezenteroj fiaskis pro tio.

Fine Golua tiel brile plenumis sian adiaŭan geston, ke nia klaŭno ne eltenis; li eksaltis, kaj faris ĝuste kiel la franco. Tio forestis en la programo.

Golua ekkoleris, tranĉe alrigardis, kaj skurĝis piedojn de la klaŭno. Sed tiu lerte eksaltis, la bato preterpasis, kaj la klaŭno sidis jam sur la areno, kaj montris la nazon al la franco.

Golua kuris plendi al la direktoro:

– Neniu disciplino, kvazaŭĉiuj ĉirkaŭe estas italoj!

Poste Golua alvenis min, kaj diris kolere, batante per la skurĝo sian boton:

– Vi devas tuj diri al mi: ĉu vi laboros morgaŭ kun la Reĝo aŭ ne. Se ne, ni ne estas amikoj, kaj, do, mi eraris pri vi. Matene devas veni via respondo, ĉu jesa, ĉu nea.

Kaj li turne montris al mi sian dorson.

Osip estis okupata sur la areno, do mi ne povis konversacii kun li.

Kutime la hundojn manĝigis Golua mem, mi nur donis al li la porciojn. Sed hodiaŭ Golua tuj forveturis en la hotelon. Mi sola manĝigis la hundojn; ili estis ekscititaj, ŝoviĝis al mi, penis leki, kaj mi murmuris al ili, kiel stultulo: «Ja kion mi faru, hundetoj vi miaj?»

Morgaŭ mi devas doni la respondon. Mi sciis ke se mi rifuzos labori kun Le Rua, la franco senhezite maldungos min.

Sed, eble, mi scipovas; eble ne tiel timiga ĝi, tiu ĉi boao, estas; mi enrigardos ĝiajn okulojn amike, bonintence; eble estas en ili eĉ fajreto de io viva, varma, eĉ guteto de tio. Eble oni vere povas amikiĝi kun ĝi?

Mi prenis la ŝlosilon, kaj kuraĝe eniris ĉambron de la boao. Mi elfajfis de la sojlo mem, kiel Golua, kaj la serpento eksusuris, ekturniĝis; mi vidis kiel fleksiĝas tabuloj sur planko de la kaĝo. La boao levis la kapon, kaj fikse alrigardis min. Mi venis, kaj diris per gaja voĉo:

– Boao, boaĉjo, ja kio vi? Kio? – Kaj ŝmacis per la lipoj kiel al hundo.

Mi rigardis ĝiajn okulojn, serĉis iun vivan fajreron, sed la senmovaj, brilaj, atentaj okuloj rigardis senindulge, kruele, krude taksante la distancon. Neniu animo videblis post ili, neniu: tio estis ŝnuro, kiu rigardas nur por vidi kiun ĝi sufoku. Malgraŭ tuta mia deziro malsukcesis mi trovi eĉ fajreton de varmo en tiu ĉi rigardo.

– Ja rekonsciiĝu vi, diablo malbenita! – ekkriis mi per senespera voĉo.

La boao eĉ ne palpebrumis. Mi elkuris en la koridoron.

La spektaklo jam finiĝis. En la ĉevalejo, apud sia ĉevalino, kaŭre sidis Samario. Li zorge tenis en la manoj ŝian hufon, kaj lamentis itale.

Osip forestis: Samario sendis lin al veterinaro.

Mi angore iradis en la malplena cirko, kaj eniris malluman, malplenan loĝion. Lasitaj program- folioj blankis sur la bariloj. Mi levis lasitan ĵurnalon, kaj venis al lumo. Apogante min je muro, sub lampo, mi komencis legi, por iel ajn okupi sin ĝis reveno de Osip.

Komprenante nenion kuris mi per la okuloj laŭ la linioj, kaj subite trafis mian familnomon.

Per etaj literoj estis skribite:

Proksimuloj de Nikonov, malaperinta kasisto de Kredita banko, supozas rabon aŭ sinmortigon. Pri la malaperinto oni ĝis nun sukcesis trovi neniun informon.

Ili opinias ke mi mortigis min! Jen kial Nataŝa forestis en la cirko.

Malfeliĉaj, kion ili faras tie? Turmentiĝas, ĵetiĝas verŝajne... Sed ĉu ne povas esti ke ili diris tion pro la honoro... aŭ por deflankigi la serĉadon.

Mi volis tuj ekkuri, sendi poŝtkarton, ne! – telegramon. Sed, eble, oni kaŝobservas, kontrolas ĉiujn sendaĵojn. Ĉu mi sciigu ilin per la kamarado? Sed ĉu bonas enmiksigi lin en tiun ĉi aferon?

Kaj subite imagis mi ke ĉirkaŭ nia domo svarmas detektivoj, ke en la loĝejo oni ĉiam priserĉas, aŭ eĉ embuskas... kaj ili turmentiĝas tie, eble, eĉĝis sin-dronigo.

Ĉu mi kuru, tuj kuru al ili, brakumu ilin ĉiujn: ili pardonos min; ankaŭ mi ilin pardonos, kaj, post tio, venu mi mem en policejon.

Sed mi decidis atendi na Osip. Mi ĵetiĝis en la ĉevalejon. Osip troviĝis jam tie, kaj helpis al Samario teni ties ĉevalinon, na Esmeralda: veterinaro atente prifosis ŝian hufon.

– Helpu, bofrato, helpu! – kriis al mi Osip; li estis jam tute anhela.

Mi ĵetiĝis helpi. Samario trankviligis la ĉevalinon, karese frapis ŝin je la kolo. Li ekvidis min, kaj neamike diris france:

– Ha, vi estas ĉi tie! Mi opinias ke tio estas faro de via mastro, sakramento!

La veterinaro ekpikis, la ĉevalino ŝiriĝis; ni triope pendis sur ŝia kolo. La veterinaro tenis en pinĉilo sangitan feran spliton. Ĉiuj ĉevalistoj lasis la laboron, kaj ĉirkaŭis na Samario.

Samario elkaptis de la veterinaro la pinĉilon, kaj al ĉiuj laŭvice prezentis la sangitan spliton.

Kaj ĉiu multsignife balancis la kapon.

Mi aŭdis ke la ĉevalistoj interflustris:

– Sed kiam la franco sukcesis fari tion!

Samario zorge envolvis la spliton en paperon, kaj kaŝis ĝin en la flankan poŝon. Mi eĉ forgesis por kio enkuris mi la ĉevalejon.

Sed subite mi elmemoris ĉion, kaj ĵetiĝis al Osip. Mi tiris lin el la ĉevalejo, kaj li iris, malfacile spirante, viŝis per la maniko ŝviton de sur la frunto, kaj diris:

– Ja kia ulcero! Sed kiam li sukcesis?

Mi rakontis al Osip pri la ĵurnalo, kaj pri ĉio kion mi pensas.

– Bagatelaĵo! – diris Osip. – La knabino ja vizitas la lernejon, ĉu? Do tiel: vi skribu kelkajn vortojn, kaj mi, frumatene – al la lernejo. Kaptos mi iun ajn knabinon je la harplektaĵo: «Ĉu vi konas na Nataŝa tiun kaj tiun?» – «Konas» – «Jen prenu, enmanigu al ŝi». Ja transdonos ŝi.

Ege simple.

Mi tuj prenis paperon, kaj skribis la letereton:

«Nataŝa, kara mia, pardonu min, kaj la patrino min pardonu. Mi estas viva, sana, kaj, post nelonge, mi repagos ĉion. Lernu, ne ĉagrenu. Via patro».

Tiun ĉi letereton mi donis al Osip. Li volvis ĝin en tukon, kaj enigis en krurumon de la boto.

Mi tuj trankviliĝis, kaj komencis rakonti al Osip pri la boao.

– Fju! – elfajfis Osip. – Jen kion li ordigas!

Jes, turniĝis li apud ni, sed ni ja komprenas nenion el kio li balbutas... Ĉu ĝi estas timiga?

– Iru ni, mi montros, – diris mi, kaj ni eniris la malluman ĉambron, kie troviĝis kaĝo kun Reĝo.

Osip kelkfoje ĉirkaŭiris la kaĝon. Mi elfajfis.

La boao levis la kapon, ekmoviĝis.

– Ja kia rampulaĉo! – sputis Osip. – Al kukolo ĝin! Tiu eĉ bovon sufokos senprobleme.

Sed kiel labori kun ĝi, ĉu li diris?

Jes, vere, eĉ ne unufoje demandis mi na Golua el kio konsistas laboro kun la boao. Mi ne volis pensi ke devos okupiĝi pri tiu ĉi rampulaĉo, do ne volis paroli pri tio. Kaj Golua, eble, ne rapidis timigi min, kaj tial silentis. Li atendis kiam mi kutimiĝos al la serpento.

– Tion ĉi oni devas priparoli, pripensi. Serioza afero. Prezentaĵo ĉetambura. Ja rigardu vi la trabon tiun. Iru ni, al kukolo ĝin. – Osip puŝis mian ŝultron. – Elŝaltu, elŝaltu, lasu ni ĝin.

Morgaŭ mi decidis pridemandi na Golua: el kio konsistos mia boao-prezentaĵo, rule priparoli tion kun Osip, kaj poste respondi.

6

Matene aperis Golua. Li riproĉe pririgardis la ĉevalinon, kaj malatente salutis min.

Mi silentis, kaj preskaŭ ne respondis al liaj riproĉoj, ĉar, se diri la veron, ne pri tio mi pensis.

Osip forkuris al la lernejo kun mia letereto.

Mi tre timis ke oni diros al li ke Nataŝa ne vizitas la lernejon, kaj tiam ĉio fiaskos. Tial estis simple al mi trankvile kaj malvarme aŭskulti malkontentajn parolaĉojn de la franco.

Mi respondis mistrafe kaj malatente. Golua eĉ ekrigardis min unu-du foje, premis per siaj rigardiloj.

– Hej, Miroĉjo! – ekaŭdis mi subite voĉon de Osip. Mi ne ĝisaŭskultis na Golua, kaj kure ĵetiĝis al Osip.

– Nu kio, kio?

Jam laŭ ruza smajlo de Osip mi komprenis ke la afero sukcesis. Kaj li duonfermetis la okulojn, kaj nerapide rakontas:

– Ili iras, iras, panjo mia! «Kiun el ili,» – pensas mi, – «elkapti, por ne ektimu ŝi?».

Rigardas mi, iras duopo, kaj per neĝobuloj, kiel knabaĉoj... Mi: «Haltu! Kial» – diras mi – «petolaĉas vi?» Kaj kapt! unun el ili. «Nu,» – diras mi, – «respondu, kiujn Nataŝojn vi konas?» Ŝi: tiun, alian, kaj jen, – vian.

«Karulino vi mia!» – diras mi, – «Ĝuste al ŝi transdonu la letereton». Donis mi la letereton, kaj lasis ŝin: «Kuru, por ne malfrui». Kaj kio pri li? – Kaj Osip kape montris na Golua.

– Ĝis nun li diris nenion.

– Bone. Ne ŝiriĝu. Tiu ĉi afero, frato vi mia, vere malagrablas.

– Miron! – eljelpis Golua. – Miron, venu ĉi tien.

Mi venis senhaste.

– Nu? – diris Golua. – Via respondo. Mi aŭskultas, – kaj kliniĝis li flanken.

– Pri kio? – demandis mi kiel eble trankvile.

– Pri Reĝo, boao, serpento! Mi atendas! – kriis Golua.

– Sed kion vi fakte volas? Ja mi ne scias pri kio ni interkonsentas.

– Ja pri laboro, pri laboro kun la serpento!

– Aŭskultu, – diris mi severe. – Golua mire ekrigardis min. – Aŭskultu, Golua: mi ne estas stultulo aŭ simplulo, vi ja scias tion. Klarigu al mi detale, el kio konsistas prezentaĵo kun la boao; vi ja volas vendi al mi leporon en sako.

Kaj subite la franco eksmajlis ĉarme, kiel al publiko. Li kaptis min je la mano kaj, enrigardante la vizaĝon, ektiris min el la ĉevalejo.

– Hm! – diris Osip post ni.

– Amiko mia, – ekparolis Golua karese, mesje Miron! Inter amikoj ne devas esti kvereloj: mi ne aŭdacos proponi al mia amiko ion malfacilan aŭ senpripensan. Ĉi tie oni bezonas nenion krom kutimiĝo kaj akurateco. Serpento estas maŝino. Stulta senanima maŝino.

Lokomotivo povas dispremi vin, ĉu?, sed oni ne staru sur la reloj. Tio estas tiel simple...

La afero konsistas el tio ke la serpento ĉirkaŭvolvos vin per siaj ringoj. Ĝi serĉos oportunan pozicion, por ekpremi vin. – Golua montris sian kunstreĉitan pugnon. – Sed ne timu, kara mia! Ja premas ĝi nur ĉe unu konkreta stato, ĉе tiu stato en kiu ĝi alrampas sian viktimon.

Dum ĝi alrampas, ĝiaj ringoj estas malfortaj, ili pendas, ili estas liberaj, moveblaj. Sufiĉas deŝovi ilin, kaj la serpento neniam, neniam! ĉu vi komprenas, neniam premos vin.

Ĝi faros duan turnon ĉirkaŭ vi, – Golua desegnis linion ĉirkaŭ sia ventro; sed vi akurate kaj trankvile deŝovas ankaŭ tiun ĉi ringon. Ĝi faras la trian – kia efekto! Ĉu vi imagas la spektaĵon?

La publiko dum tio ne spiras. Sed vi manipulas kaj deŝovas ankaŭ tiun ĉi trian ringon.

La serpento ne havas lokon por survolvi la kvaran, kaj derampas.

Sed ĝi tuj komencas sian laboron denove, kiel aŭtomato, kiel maŝino. Kaj tiel trifoje: la publiko ne eltenas pli. Histerio, krioj! Oni elportas infanojn! Ĉi-momente en la kaĝon, ankaŭĝi troviĝas sur la areno, oni enŝovas kuniklon, kaj la serpento impetas tien, por engluti ĝin.

La kuniklon oni eltiras tra malantaŭa fenestreto, kaj la pordeto fermiĝas. La prezentaĵo finiĝis. Tri minutoj.

Kaj tio estas tutmonda afero. Afiŝoj, kaj literoj dumetraj. Kun tiu ĉi prezentaĵo por vi malfermiĝos pordoj de plej gravaj cirkoj de Novjorko. Parizo estos ĉe viaj piedoj: Damoj! Floroj! Gloro! Kaj, post duonjaro, vi malfermas kafejon sur Itala bulvardo... Miron, Miron! – Kaj li frapis min je la dorso.

La franco enrigardis miajn okulojn, kaj plenforte smajlis.

– Oni devas pripensi, – diris mi.

– Kion pripensi? Pensu pri tio ke vi ricevos de mi ĉiuvespere dudek rublojn! Tio estos... – Kaj li nomis iun amason da frankoj.

– Kaj monate! – kriis Golua. – Monate, amiko mia, nur dum unu monato vi prilaboros dekmilojn da frankoj.

Golua haltis, kaj faris la geston, pro kiu ĉiuvespere aplaŭdis lin la tuta cirko.

– Vian manon! – Kaj li per brava gesto etendis al mi la manon en glacea ganto.

– Mi pensos, – diris mi, kaj nerapide ektreniĝis en la ĉevalejon.

– Nu, pri kio li voĉadis tiel? – demandis min Osip.

Mi rakontis. Osip balancis la kapon, rigardis la plankon, kaj silentis.

– Ial tro zorge penadas li apud vi. Kontraŭ tiu ĉi prezentaĵo deŝiros li de la direktoro – estu certa. Per dolaroj, kanaljo deŝiros... Ja kion vi pensis? Ili ĉiuj estas valutuloj.

– Sed eble mi provu? – diris mi.

– Kiu provo! – eksplodis Osip. – Se tiu ĉi vin provos, ja nur unu fojo sufiĉos. Premos ĝi, kaj – fino. Krak! kaj la intestoj eksteren.

Sed mi pensis jam pri tio ke post kvin fojoj ricevos mi cent rublojn, kaj, post monato, elpagos mi tiun ĉi malbenitan kvin-cent-rublajon.

Ne! Mi sendos po cent rubloj al la edzino, kaj po cent – en Kreditan bankon. Du monatoj, kaj mi estos libera. Tiam ja oni juĝu min. Ne ŝtelisto, ne ŝtelisto mi estos tiam.

Kaj mi imagis kiel en la banko oni miros:

«Rigardu ja, Nikonov!». Kaj ĉiuj parolos: «Mi ĉiam diris ke li estas honesta homo. Jes, okazis, pasiiĝis li, ja ĉiun povas trafi tio, sed ja ne ĉiu...».

Kaj hejme! Subite cent rubloj! De la patro!

Kaj samtempe ili ekscias ke ankaŭ en la banko oni ricevis...

Ĉe mi ekflirtis, ektumultis tiuj ĉi pensoj, kiel floroj, kaj la spiro malaperis.

– Osip, kara mia, – diras mi, – lasu min, mi provu, ja scias vi...

Osip eksvingadis per la mano: – Ja kion vi! Gardu vin Dio, ĉu mi tenas vin? Kio mi estas al vi, ĉu patro aŭ komandanto iu? Sed atendu, atendu! Malpli ol kvaroncentaĵo, ne-ne! Neniel!

Dudek kvin pro eliro. Kaj cent rublojn – antaŭpago.

Ĉar kio se, gardu Dio, post eĉ unua fojo okazos io? Kaj pri la hundoj, tio aparte. Ja se via afero estas tia...

– Kia afero? – demandis de post lia dorso ĉevalisto Savelij.

– Al kukolo, nur vi mankis ĉi tie! Osip depuŝis lin perŝultre. – Sen vi iros la afero.

Mi ekiris al Golua. Golua senpacience iradis sur la koridoro. Li ĵetiĝis al mi renkonten.

– Nu, nu?

– Dudek kvin rublojn, – diris mi severe. Kaj cent rublojn antaŭe.

Golua por momento kuntiris la brovojn, sed tuj ordigis ravan smajlon, kaj svinge frapis mian plandon:

– Jen mia mano. Honoro, mesje Miron, estas honoro. Vualja! Kaj asekuro? A, ĥa-ĥa-ĥa! – Li ekridis kiel aktoro, kliniĝante malantaŭen. – Se mi enigos tri sovetiajn rublojn en tri sovetiajn kasojn, tio, verŝajne, ne timigos nian Reĝon, sed jen vera asekuro, jen! – li elpoŝigis puretan pistolon, kaj frapis ĝin per la mano. – Tiu ĉi pistolo, kaj mia arto, jen la asekuro... Iru ni!

Li entiris min en ĉambron kie troviĝis la boao.

– Jen mia vizitkarto.

Li rapide elpoŝigis silveran krajoneton, kaj desegnis meze de la karto nigran punkton, grandan ne pli ol pizo. Li lerte sputis sur la muron, kaj algluis la karton.

– Tio estas okulo de Reĝo. Unu, du, tri – kvin paŝojn. Fermu la pordon.

La franco elkaptis la pistolon, kaj elpafis, preskaŭ ne celante. La karteto falis. Mi levis ĝin. La nigra punkto estis trapafita.

– Algluu! – komandis la franco. – Vualja!

Paf! Nova truo forestis. Golua pafis kuglon en kuglon.

– Sed vi povas diri ke kapo de la serpento moviĝas, ĝi ja ne estas sako, ne estas muzea pajlo-ŝtopaĵo. Bonege! Ĵetu la karton supren. Ne, pli supren!

Mi ĵetis, kaj la karto ekturniĝis en la aero.

Paf! La karteto ĵetiĝis flanken. Estis klare ke la franco ne preterpafis.

– Ĉu vi kontentas? Ĉu vi estas mirigita? Vorto de mia honesto: ĝuste tiel estos trapafita kapo de Reĝo, se ĝi nur dum sekundo igos vin eksenti maloportune, – vorto de aktoro. Vi povas antaŭĉiu eliro kontroli mian arton. Por la areno mi ŝargas eksplodajn kuglojn. Tial vi pli certe manipulos ringojn de Reĝo... Le Rua! – turniĝis li al la boao, – hodiaŭ ni komencas labori; post la tagmanĝo. Nu!

La serpenton maltrankviligis la pafoj. Ĝi levis la kapon, kaj senmove ekrigardis min. Denove min...

7

Mi kaj Osip iris tagmanĝi en la transstratan restoracion. Savelij trudiĝis al ni. Mi preskaŭ ne povis manĝi.

– Nu, ne gravas, – diris Osip, – tio estas eĉ pli oportune por la laboro. – Kaj rigardis li precipe sian teleron.

Paroli kun Osip ĉe Savelij mi ne povis.

Savelij enrigardis mian vizaĝon, kaj, kiam ni peis jam la tagmanĝon, eksmajlaĉis per la oblikva buŝo, kaj diris:

– Ja decas, ŝajne, gratuli vin, ĉu? Pri la nova engaĝo?

– Kio? Pri kio vi? – diris Osip, kvazaŭ li sciis nenion.

– Ja prezentaĵo lia kun la serpento. Aŭdis mi. La franco en la kontoro la kontrakton jam ordigis. Jes, kvindek dolarojn vespere. Oni povas pensi ke al vi – duono. Do ankaŭ vi estas nun valutulo. – Li puŝis min per la kubuto, kaj okulumis. – Ne pekus ja surmeti paron da boteloj. Rigardu, silentas li!

– Ĉesu vi, ne trudiĝu, – diris Osip. – Ne tio en kapo de la homo, sed vi «paron da boteloj»: gutas vi jam per la salivo. Ja vidu ni...

Kaj ekpaŝis li pli rapide. Savelij ŝajne estis malkontenta.

Sed vere, neniun scipovis mi atenti. Mi pensis pri tio ke iras mi tuj sur la arenon por komenci...

En la cirko Golua jam atendis min. Sur la areno estis multe da homoj. La direktoro mem en palto kaj klak-ĉapelo staris, enpoŝiginte la ambaŭ manojn. Ankaŭ na Samario mi rimarkis pretere. Li staris en la trairo, kaj malserene rigardis kiel vantas Golua.

La orkestro duonforte ludis novan marŝon.

Mi ne aŭdis ĝin antaŭe en la cirko. Poste mi eksciis ke tio estas mia marŝo: «por-boa-a» muziko. La marŝo tondra, kiel deŝiriĝinta torento.

Golua entiris min en la tualetejon. Li algluis al mi nigrajn lipharojn, surtiris iun veŝton: ĝi estis malgranda por mi, kaj vastan tuban pantalonon, tute flavan.

– Tion oni bezonas por ke vi estu alia kun la boao, ol kun la hundoj. Krom tio la boao konas tiun ĉi kostumon. Sed, kio gravas, manipulu la ringojn. Mi montros al vi. Obeu min strikte, tiam ĉio estos absolute sendanĝera, kiel glaso da kafo. Unuan ringon vi ŝovu malsupren. Donu la manon. – Li ŝovis mian manon sur la veŝto malsupren.

– Ne multe – dudek centimetrojn. Duan ringon vi ŝovu same, sed supren. Jen tiel. Trian – denove malsupren. Ĝi estos ĉi tie, sur la ŝultroj. Ni iru. Dju kuraĵ. Ne timu! Tio estas via kariero. Ni iru!

Ĉiuj laborantoj, ĉiuj ĉevalistoj estis sur la areno. Ĉiuj rigardis min per seriozaj severaj okuloj.

– Staru ĉi tie, meze! Tiel! komandis Golua.

– La piedojn metu pli vaste! Pli da apogo: via partnero estas ne el malpezaj.

Mi sentis ke ĉe mi iom tremas genuoj.

– Enportu! – komandis Golua.

La direktoro signis, kaj seso da ĉevalistoj ekiris, – mi sciis, – por venigi la kaĝon. Ĉe mi batiĝis la koro, mi spiris nervume.

Se ĉirkaŭstarantaj homoj ne rigardus min, mi forkurus de la areno. Sed mi hontis forkuri, do staris, penante pli bone fiksiĝi sur la segaĵoj de la areno.

– Dju kuraĵ, dju kuraĵ, – duonvoĉe alparolis Golua.

Mi vidis kiel la seso da ĉevalistoj enigas la kaĝon, sed mi penis ne rigardi. La kaĝon oni metis kontraŭ la trairo.

– Maestro! – kriis la franco.

La orkestro ekludis la marŝon.

Golua venis al la kaĝo, kaj mi ekaŭdis kiel ekjelpis la pordeto kiam la franco levis ĝin... La tuta sango mia alfluis la koron, kaj per flanko de la okulo mi ekvidis ke la serpento elkaĝas sur la arenon. Mi timis rigardi, kaj fermis la okulojn por ne forkuri.

Mi aŭdis kiel susuras sub ĝi la segaĵoj, pli kaj pli proksime. Kaj jen – apud mi. Ĉi tie! Mi aŭdis jam susuron de ĉiu segaĵ-ero ĉe miaj piedoj mem. Jen mi eksentis ke la serpento peze surkuŝis mian piedon. La piedo tremis.

Mi sentis ke mi falos.

– Dju kuraĵ! – kriis Golua, kiel skurĝis.

Mi sentis jam la serpenton ĉirkaŭ mia zono; la pezo tiris malsupren; mi decidis ke estu fino, ja premu ĝi. Mi pli forte fermis la okulojn, kunpremis la dentojn.

– Manipjule! Manipjule! – kriaĉis la franco.

Li kaptis miajn manojn: ili estis senfortaj; premis ilin per siaj, kaj komencis kapti per ili la malvarman kaj pezan trunkon.

Mi volis elŝiri la manojn: nenion mi bezonas, premu ĝi, nur rapide, kiom eble rapide...

– Manipjule! Manipjule donk! – aŭdis mi, kvazaŭ en sonĝo, kriojn de Golua, – trian ringon malsupren!

Li tiris per miaj senvivaj manoj tiun ĉi elastan pezan tubon.

Ĉi momente ekklakis la kaĝo, kaj mi eksentis ke per fortaj elastaj puŝoj la boao deiras.

Mi malfermis la okulojn. Unua kion mi ekvidis estis pala vizaĝo de Osip tie, malproksime, en la trairo.

Golua subtenis min ĉe la mano. Piedoj miaj fleksiĝis, kaj mi timis ke, se mi ekpaŝos, falos mi. Osip kuris al mi sur la areno. Mi aŭdis kiel klakis pordeto de la kaĝo. Golua smajlis.

– Bravo, bravo! – diris li, subtenante min je la brako.

– Ĉu vi sentas vin malbone? – demandis min la direktoro france.

– Ho, tio estas bravulo, – diris Golua, – vera franco, brava viro. Ne maltrankviliĝu, mesje, iom da konjako – kaj ĉio!

Per necertaj paŝoj iris mi apud Golua. Ni haltis, por preterlasi kaĝon kun la boao.

Mi sidis en la tualetejo, disĵetante la piedojn.

La franco babilis, kaj verŝis al mi konjakon, glaseto post glaseto. Mi malfacile trovis la buŝon, ĝis tiom tremis la manoj. Mi volis iri al Osip, mi volis ekkuŝi en la ĉevalejo, sed mi sciis ke nun mi ne kapablas veni tien.

8

Antaŭ la spektaklo mi ekiris promeni ĉe la frosto. Osip estis okupata; mi iris sola. Ĉe la pordo atingis min Savelij.

– Ja kiel vi faris tion! Mi pensis: jen vi ekfalos.

Tiu ĉi prezentaĵo certe sukcesos al vi. – Li altrudiĝis kun mi sur la straton. – Oni devas drinki pri tio, tiel ja decas.

Mi ne parolis, nur klinis la kapon.

– Nu bone, vespere do. Ja, malgraŭĉio nia, sovetia aktoro vi estas.

Li demetis la kaskedon, riverencis, kaj ekkuris reen en la cirkon.

Mi revenis horon antaŭ la komenco. En duonluma koridoro, sub la sidlokoj, mi ekaŭdis nerusan konversacion. Mi enrigardis, kaj tuj, sur fono de malforta elektra lumo ekvidis longan silueton de Golua. Samario, malalta, kun pugne muskola staturo, staris kontraŭ li, kaj diris tra dentoj kun itala akĉento:

– Ja tio vi, vi faris tion. Neniu: ne Miron, ne iu alia. Ĉi tie estas nur unu kanajlo.

– Kio? Kiel! Kion vi diris?

Golua siblis, kaj, ŝajne, timis krii. Mi vidis ke li levetis sian skurĝon, same, kvazaŭ, flustre.

Mi eĉ palpebrumi ne sukcesis kiam Samario vangofrapis la francon. Tiu batiĝis kontraŭ la muro, kaj tuj ĉirkaŭrigardis.

La italo elŝiris el liaj manoj la skurĝon, kaj tranĉis per ĝi la ambaŭ vangojn tiel, ke estis dolore aŭdi; la skurĝo ekflugis, kaj falis apud mi.

– Fripono! Trampo! – kriis Samario, kaj enŝovis la manojn en poŝojn de sia jako.

Mi foriris en la ĉevalejon.

Vespere Golua venis al la laboro kun algluitaj vango-barboj.

Mi laboris tre malatente. Diablo scias kio okazis ĉe ni dum tiu ĉi vespero. La hundoj eraris, kaj Grizet subite subpremis la voston, kaj ekkuris al la trairo, for de la areno. Golua ekpostkuris.

Li kaptis ĝin je la orelo en la ĉevalejo.

Estis videble al mi ke vizaĝo lia, pro la kolero, deformiĝis konvulsie. Per la skurĝo li batis kaj tranĉis na Grizet kien trafos. La hundo jelpis tiel, ke la publiko komencis brui. Mi volis jam kuri de la areno, sed tiam elkuris Grizet, kaj, post ĝi, gaje saltante elkuris Golua. Li smajlis al la publiko per brila smajlo.

Iel tiel ni pe-is la prezentaĵon. Golua faris sian faman geston. Ĉi foje la publiko ridegis malpli ol kutime.

Mi staris en la trairo, kaj rigardis kiel anhelas sur la tapiŝo du ŝvitaj luktistoj.

Min, tre proksimen, alpaŝis Samario. Li ektiris mian manon soben, kaj kapsignis: «Iru ni».

Ni eniris la koridoron.

Samario rigardis miajn okulojn, movis la densajn brovojn, kaj diris per malbona franca:

– Via mastro estas move-sjuze! Kanajlo! Ĉu vi scias tion? Ne? Vi laboras kun boao. Mi devas diri al vi, ke en pasinta jaro mi legis en alilanda gazeto «Aktoro» pri unu okazo. Katastrofo.

Ankaŭ tio estis boao kiu ĉirkaŭvolvis homon, kaj ankaŭĝin prezentis iu franco.

En Berlino tiu boao pe-sufokis homon. Ĉe la publiko. Ĉu vi komprenas? Mi ne memoras la familnomon. Sed tio ne gravas. Nomon faras afiŝo. Sed ŝajnas al mi ke vi vestas kostumon de tiu ĉi sufokita homo, kaj ke la serpento estas sama. Eble. Sed jen kio certas: vi laboras ĉe fiulo.

Ĉu vi estas franco? Neniom? Vian manon.

Samario forte premis mian manon, kaj ekiris for. Irmaniero lia estis firma, ŝajnis ke li enigas la piedojn en la teron. Liaj kalkanumoj sonore frapis platojn de la koridoro.

Mi longe rigardis lian dorson, kaj pensis:

«Ĉu vere mi vestas kostumon de mortinto?». Mi ne volis kredi: La italo malamas na Golua. Eblas ke li intence mensogas por fiaskigi ties prezentaĵon: venĝas pro difektigo de ĉevalino Esmeralda.

Mi volis kuratingi na Samario, demandi ĉu, eble, li ŝercas, por timigi min.

Nokte ni, ĉevalistoj, sidis en nia bierejo. Mi regalis.

Savelij denove parolis kun mi estime, kaj nomis min «civitano, pardonu, Korolkov». Kiam ni eliris surstraten, li malantaŭis kun mi, kaj diris:

– Donu vi dekrublaĵon al mi, por feliĉo! Ĉu?

Ja pro la ĝojo?

Kiu, al diablo, estas ĝojo. Golua promesis ke morgaŭ okazos dufoja ĉirkaŭigo per la boao.

Mi enpoŝigis la manon, kaj donis al Savelij dekrublaĵon.

Fordrinkis ni dek unu rublojn. El la centaĵo restis ĉe mi nur sepdek ses rubloj. Mi decidis jam morgaŭ sendi en la bankon kvindek, kaj dudek kvin – hejmen.

Tiel mi faris. Sekvonttage mi sendis du poŝtmandatojn. Sur tiun por la banko skribis ne mi. Kontraŭ kvinkopeka monero skribis iu maljunulo en ŝirita militpalto. Familnomon kaj adreson de sendanto mi elpensis, kaj en «skriba informo» petis enmeti tion: «Laŭ komisio de P. N. Nikonov, por kovro de lia 500-rubla ŝuldo. Restas 450».

Poŝtmandaton hejmen mi skribis mem.

Ankaŭĉi tie familnomon de la sendanto mi elpensis, sed sur alia ĝia flanko mi skribis al la edzino france: «Kara mia, mi estas viva kaj sana. Mi laboras, kaj pagas ŝuldon al la banko.

Tiun ĉi monon mi sendas al vi. Se vi pardonas min, aĉetu, kara mia, verdan trikitan ĉapelon al Nataŝa, ŝi ja petegis ĝin. Via Petro. Petegas mi, ne serĉu min. Mi revenos kiam ĉio ordiĝos.»

Mi volis ankoraŭ multon alskribi, sed komencis tiel vaste, ke ekestis malfacile trovi lokon ankaŭ por tio.

La kvitancojn mi kaŝis en la ĉapon, en subŝtofon.

Sur la strato mi marŝis brave. Mi sentis ilin, tiujn ĉi kvitancojn en la ĉapo. Ŝajnis al mi ke ion grandan portas mi en ĝi, ke la ĉapo estas enŝtopita, kaj mi iras kvazaŭ kolportisto kun la kesto surkape.

Sed kiam mi eniris la cirkon, mi elmemoris ke devas mi hejti la boao-ĉambron. «Ne gravas»

– pensis mi, – «jen, la boao helpas. Alkutimiĝos mi!». Kaj mi diris al mi, kiel Golua: «Dju kuraĵ!».

Mi hejtis, kaj ne rigardis na Reĝo. Stultaĵo!

Maŝino. Al diablo ke ĝi estas viva. Ja oni ne timu aŭton en garaĝo, ĉar ĝi dispremos, se oni kuŝos sur ĝia vojo!

Sed kiam la serpento eksusuris en sia kaĝo, mi eksentis min malpli bone. Mi alrigardis ĝin pretere, kaj lasis la ĉambron.

Post la tagmanĝo mi denove algluis lipharojn, kiel hieraŭ. Mi intence disŝiris la veŝton, kiam surtiris ĝin. La tuta kostumo ŝajnis al mi mortotuko. Mi demandis na Golua, ĉu povas mi labori en mia vesto.

– Ho ne! La serpento kutimiĝis ĝuste al tiu ĉi.

– Ĉu iu jam laboris en ĝi? – demandis mi.

– Mi! Mi! Mi mem laboris en ĝi, mi instruis la serpenton fari la prezentaĵon. Vi estas nun manekeno, nura manekeno. Estus pli simple vesti tiun ĉi kostumon sur iun pupon. Ja certe ĝi ne tremus kiel kuniklo!

Golua tiel kriaĉis, ke unu el la vango-barboj degluiĝis, kaj mi ekvidis ruĝan cikatron sur lia vango.

Sur la areno ripetiĝis preskaŭ samo, kiel hieraŭ.

Dum la dua alrampo mi malfermis la okulojn.

Sed per la manoj mi ĝis nun agis ne mem.

Golua laboris per ili, kaj kriis:

– Manipjule vu mem! Vi mem penu, mem!

Dju kuraĵ!

Li denove rekonsciigis min per konjako. Li laŭdis min, diris ke nun li vidas ke la afero prosperos, ke li mendos afiŝon. Post unu semajno oni povas jam komenci.

– Sed, – diris li, kiam mi, balanciĝante, eliris el la tualetejo, – sed la konjakon vi aĉetu mem. Serioze. Vi elektos laŭ via gusto.

La biletistino, nia delegatino, alportis al mi, antaŭ la spektaklo, mian membrokarton. Ŝi longe ne donis ĝin al mi: ŝi frapis la membrokarton je sia pugneto, kaj instruis min:

– Vi, kamarado, estas nun ano de la sindikato, do devas vi postuli de via valutulo ke asekuru li vin. Postuli! Ĉu vi komprenas? Kaj se io malglatos, tuj informu min. «Ja trovis vi», – diru al li, – «stultulon! Jen membrokarto al vi, kaj tuj, morgaŭ, asekuru vi min!»

Mi faris stultan vizaĝon, kaj rigardis planken, precipe ĉar la membrokarto estis falsa.

Nun, kiam en mia poŝo estis membrokarto al nomo de Miron Korolkov, mi tre volis esti Miron, sed en mia ĉapo kuŝis tiuj ĉi kvitancoj, kaj pro ili estis al mi kaj agrable kaj time.

Mi deiris de la biletistino, kaj samloke, sur la ŝtuparo, atendas min Savelij.

– Sindikat-gratulon al vi! – Kaj li svingis per sia ĉapo. – Hodiaŭĉe vi iris aĥ kiel perfekte!

Aktoro, vera aktoro. Alt-popola aktoro de Sovetio!

Li iris post mi sur la ŝtuparo. Ni trairis la malplenan bufedejon, kaj tie Savelij diris:

– Ĉu vi povas trovi tri-rublaĵeton por mi?

Ĉe mi estis du rubloj, kaj iom da moneroj.

– Ĉu vi volas rublon? – Kaj etendis mi la bankbileton al li.

– Ja kio vi? – snufis Savelij. – Kio estas tio?

Ĉu kiel al almozulo? Rigardu kia burĝo vi ekestis! Ĉu multe da tempo pasis de kiam vi enrampis ĉi tien?

– Ja ne havas mi trirublaĵon, ĉu vi komprenas?

– Jes, komprnis ni! – Savelij svinge levis la mentonon, kaj ekpaŝis.

9

Kun la boao ni laboris jam po tri rondoj, kiel diris Golua. La boao ĉirkaŭrampis min trifoje. Mi komencis jam movi la ringojn, kaj la franco, kun sia mano preta, ordonis:

– Malsupren, pli malsupren! Kaptu la duan ringon.

Kaj mi sentis sub la fingroj pezan, firman trunkon de la serpento: viva kaŭĉuko.

Nun la orkestro ĉesis jam sian marŝon tuj kiam la boao alrampis min, nur la tamburo batis maltrankvile, pli kaj pli forte. Pasintece oni tamburis dum ekzekutoj. Post tria «rondo» la tamburado ĉesiĝis; sonoris fenestreto de la kaĝo, la boao hastis kapti kuniklon, kaj onde, kiel ŝnuro, finon de kiu oni skuas, rapide forrampis en la kaĝon.

Mi jam ne fermis la okulojn, kaj ne balanciĝis sur la piedoj.

Dimanĉe vespere devis okazi unua ĉepublika boao-prezentaĵo. Restis kvar tagoj.

– Ja vidas vi, amiko mia, – diris al mi Golua, ke tio estas simple, kiel glaseto da brando. Tiu ĉi falsa risko nur ebriigas, ĉu ne? Jes, ĝi vigligas!

Kaj vi estas jam sur bona vojo. Tri minutoj, kaj – dudek kvin rublojn. Kaj vi, mi rimarkis tion, jam malbezonas konjakon, friponeto vi mia! – Kaj la franco brakumis mian talion, kaj tiklis mian flankon, ruze okulumante.

Mi vestiĝis, kaj ekiris promeni. Iris mi tute ne pensante pri vojo, kaj, nerimarke okazis mi ĉe mia domo.

Rekonsciiĝis mi nur kiam eniris mi la pordegon.

Nia kortisto, kun la helpanto, degratis neĝon de la trotuaro. Mi pormomente haltis.

– Hej, kiun vi serĉas, civitano? – alkriis min la kortisto.

Mi tuj elpafis:

– Ĉu Korolkov-familio loĝas ĉi tie?

– Forestas ĉe ni tiu ĉi varo, – diris la helpanto.

Li apogis sin je la gratilo, kaj fiksrigardis min suspekte. Mi turniĝis, kaj deiris.

Post la angulo mi rapidigis la paŝojn. La strato estis preskaŭ malplena, kaj mi estis preta jam turni post alian angulon, sed ekvidis subite du knabinojn. La knabinoj iris, kaj svingis la lernejajn librosakojn. Ili babilis tiel, ke vidis nenion.

Mi rekonis: dekstre – mia Nataŝa. Mia koro faletis: ĉu mi voku ŝin? Se ŝi estus sola... Mi preteriris, venis la angulon, turniĝis, kaj kriis laŭte:

– Nataŝa! Nataŝa!

Nataŝa abrupte haltis. Kelksekunde ŝi, ruĝa pro la frosto, ekscite, elstreĉante la okulojn rigardis la nekonatan homon, kaj staris ŝi, kiel enfosita.

– Nataŝa! – kriis mi ankoraŭfoje, svingis al ŝi per la mano, kaj preterkuris la angulon.

Ĉi tie estis pli da homoj, kaj mi tuj perdiĝis en la homamaso. Ĝis la cirko mi iris ne retrorigardante, per rapidaj paŝoj, kaj anhelis veninte.

Super cirka pordo de malproksimo ĵetiĝis en okulojn nova afiŝo. Per grandegaj ruĝaj literoj estis skribite:

MIRONJE!

Mi proksimiĝis, kaj komencis legi:

AL ĈIUJ! ĈIUJ! ĈIUJ!

Dimanĉe okazos unua prezentaĵo de fama dresisto, sentima MIRONJE.

Unue en Sovetio!

Sur la areno de la cirko: giganto el afrika Kongo belulo-boao REĜO.

Ege malofta ekzemplero de beleco kaj forto. 6 metroj longa!

Lukto de homo kontraŭ boao!

Ni petas ne kunpreni infanojn.

Mironje luktos kontraŭ la monstro.

Samloke estis desegnita viro en samaj veŝto kaj flava pantalono, en kiuj mi laboris, kaj tiun ĉi homon ĉirkaŭvolvis boao.

Boao malfermegas la buŝon, kaj eligas longegan pikilon, sed Mironje per la dekstra mano premas ĝian gorĝon.

Jen kiun afiŝon ordigaĉis la franco.

Mi sentis abomenon: al mi tre plaĉis ke sur niaj cirkaj afiŝoj oni vere kaj precize desegnas sencon de la prezentaĵo. Eĉ la aktoroj estis similaj.

Kaj, krom tio, kial li, ne demandante, nomis min Mironje?

Vizaĝaĉo mia sur la afiŝo aspektigis kvazaŭ mi pereas honore, defendante Veron.

En la ĉevalejo troviĝis jam ĉiuj kaj, ĉar oni ne komencis ankoraŭ prepariĝi al la vespero, ĉiuj babilis. Mi eniris. Osip ekridis karese:

– Ĉu vi vidis? – Li prenis pozon de Mironje sur la afiŝo, levis la manon supren – heroego!

Ĉiuj ekridis.

– Mironje! Mironje! – diris Savelij. Li staris en provoka pozo, apoginte la kubuton je ĉevalstalo, kaj piedojn – tondile. Li tenis sigaredon, flanken deŝovinte la etfingron. – Konas ni tiajn Mironje. Multe da ili jam brediĝis.

Ĉiuj rigardis lin.

– Boa-isto! – snufis Savelij. Lipharojn li algluas.

Prefere vi, bienula moŝto, vian barbeton realgluu. Ja pli sonore ekestos.

Savelij parolis plengorĝe tien, en la pordon.

Ĉiuj retrorigardis. En la pordo nia delegatino alfiksis anoncon de loka komitato.

– Bofratoj! Pro pelta palto bofratiĝis ili. En sovetia tempo, en ŝtata cirko oni tiujn aferojn ordigas...

La biletistino jam turnis al ni sian vizaĝon.

Mi ekpaŝis al ŝi.

– Ha, kamarado Korolkov! – kapoklinadis la biletistino.

– Kia li, al diablo, Korolkov! – kriis Savelij.

– Konas mi, konas, – ekridis la biletistino, – Mironje li estas de nun. – Iru ni, Mironje, – afero estas.

Ŝi kaptis min je la mano, kaj ektiris kun si.

Mi aŭdis ke Savelij krias ion, sed la ĉevalistoj ekbruis tiel, ke oni povis kompreni nenion.

Kaj la biletistino diras:

– Kiel kriaĉas ili! Iru ni pli malproksimen.

Kaj ni eniris la bufedejon. La biletistino postulis ke mi prezentu petskribon en la sindikaton, ĉar Golua igas min fari vivdanĝeran laboron, sed asekuri rifuzas.

– Ja vi, stultulo, ne estas etata laboranto, vi estas dungita private, ĉu vi komprenas, Miron?

Maldecaĵo ja estas tio!

Mi promesis ion, sed parolis mistrafe, ĉar aŭskultis mi ĉu aŭdeblas voĉoj de malsupre, de la ĉevalejo.

– Ja tute stultiĝis vi pro tiu ĉi boao! – koleriĝis la biletistino. – Morgaŭ matene venu en la lokan komitaton.

Mi devis prepari na Bul-de-Neĵ, kaj ekiris en la ĉevalejon. Tie ĉiuj silentis, kaj ĉiuj estis malserenaj. Savelij elgrumblis ion kolere, kaj elkondukis la dikan ĉevalinon por la blua rajdistino.

Mi komencis deplekti kolharojn de Bul-deNeĵ.

Samario elkondukis na Esmeralda: ŝi jam ne lamis. Li iris sur la arenon, kaj la ĉevalino postiris lin kvazaŭ hundo. Ŝi etendis la kolon, kaj spiris ĉe nuko mem de la italo.

– Alle! – kriis Samario. Esmeralda suprenĵetis la kapon, kaj ekimpetis antaŭen.

Samario piedfrapis la teron, eksaltis, kaj kvazaŭ algluiĝis al la ĉevalino.

Mi elkondukis na Bul-de-Neĵ promeni sur la areno. Golua atendis min. Samario haltis sian ĉevalinon apud ni.

– Mi donas al vi semajnon, – diris li al Golua, kuntirante la brovojn, – finu viajn aferojn ĉi tie. Se ne, ne nur vango-barbojn, sed tutan kapon vi devos alglui. Ĉu vi komprenas?..

Alle! – Kaj li ekrajdis pluen.

– Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis kion diris tiu ĉi bandito? – Golua kapmontris la italon. – Vi estas atestanto! Mi diros al guberniestro rekte... ne, tio jam estas "soveto"! Rekte en la soveton.

Ĉe mi estas kvin mil frankojn da kontrakta monpuno. Vi estas atestanto, mesje Miron. Mi vokus lin al duelo, kaj depafus lian langon, se mi volus, sed kun banditoj oni parolas nur en policejo.

Post nia prezentaĵo mi demandis na Osip:

– Nu, kiel statas?

– Post kiam pe-purigos ni, tuj iru en la bierejon. Mi venigos na Savelij; faru ni konversacion.

– Kaj Osip fermetis la okulojn. – Ĉu vi komprenas? Ja oni bezonas...

Sed li forkuris: sur la areno oni volvis tapiŝon post la luktistoj.

Mi atendis en la bierejo, drinketis poiome bieron, kaj pensis. Ŝajnis al mi ke nenion oni povas ripari, ke Savelij vizitis jam la lokan komitaton. Eblas ke li jam prezentis tie la deklaron... aŭ rekte denuncis en policejon.

Mi volis rapide forveturi de ĉi tie en iun alian urbon. Estus bone se Samario ankoraŭfoje frapus vizaĝaĉon de Golua, por ke jam morgaŭ ordigu li forveturon kun la serpento, kun hundoj kaj kun mi! Sed kio se ĉio, ĉio jam finiĝis, kaj mi devas forkuri tuj, eĉ el de tiu ĉi bierejo?

La bierejon oni intencis jam fermi, do mi petis ankoraŭ botelon. La kelnero rapidigis. Mi decidis ke, se ne ĝisatendos mi na Osip, ne revenos mi en la cirkon.

Oni mallevis la ladkurtenon. Mi sciis jam ke post minuto oni min decide forpetos de ĉi tie.

Por afabligi la mastron mi mendis seson da boteloj, kaj promesis eldrinki ilin rapide. Oni ankoraŭ ne surtabligis la botelojn, kaj jen: oni frapas malantaŭan pordon. Enrompiĝas Savelij kaj, post li, Osip.

Ni sidis, kaj silente dirnkis botelon post botelo. Osip petis ankoraŭ sesopon.

Savelij volis jam malfermi la buŝon, sed Osip interrompis lin:

– Ja diru al mi, kial vi kamaradon vian dronigas? Ha? La homo ja tian timon akceptas, sed vi tiujn ĉi liajn moneretojn volas elturmenti, ĉu? Ja tiu ĉi kamarado...

– Kiu kamarado? – per kruda voĉo diris Savelij.

– Ja Korolkov.

– Ĉu vere li estas Korolkov? – Kaj Savelij enrigardis okulojn de Osip: jen, prenu vi.

– Ne Korolkov? Do kiu li estas? – Kaj Osip ekrigardis lin per iom fermitaj okuloj.

– Ne scias mi kiu.

– Kaj ankaŭ ne scis vi, – Osip nehaste prenis gorĝeton de botelo, – ne scias vi, frateto, kio pli fortika estas: ĉu botelo ĉi tiu, – kaj Osip ekfrapetis la botelon je sia manplato, – aŭ kapaĉo via, ekzemple. Ĉu? Ne scias? Ankaŭ mi ne scias. Sed eblas, vidu vi, provi tiun ĉi aferon, – Osip kliniĝis, kaj fikse rigardis per duonferma okulo na Savelij.

Ekestis silente. Savelij rigardis sub la tablon.

– Ja tio... certe... – ekbalbutis li, – ja estas konate... – Kaj subite prenis li sian glason, frapis je mian: – Ja drinku ni, kaj kvite!

Ni intertuŝis la glasojn, kaj eldrinkis.

– Tiel estas ja pli bone, – diris Osip, kaj malhaste metis la botelon sur la tablon.

– Ĝisdrinku, kaj iru ni, – subite gaje diris Savelij, kvazaŭ okazis nenio. – Kaj pri la ĉevalino povas vi ne klopodi, ja mi intertempe, unu – du. Sed vi – post la boao. Vere, timo ja estas kia.

– Forveturi vi devas, – flustris Osip en mian orelon, antaŭ la disiro. – Pe-manĝos li vin, tiu ĉi Savelij...

10

Dimanĉe okazis porinfana spektaklo. Ĉi foje mi ne serĉis per la okuloj, mi tuj ekvidis inter malhelaj ĉapoj la verdan lumeton: brile lumiĝis verda trikita ĉapeleto.

Nataŝa sidis sur dua seĝ-linio, maldekstre.

Kaj, kvankam mi konstante turniĝis sur la areno dum nia prezentaĵo, eĉ per la dorso sentis mi kie ĝi estas, tiu ĉi verda ĉapeleto.

Mi vokis na Osip, kaj el la trairo montris ŝin al li. Osip eksmajlis: rigardu kia beleta! Jen tiu, vi diras, kiu ekstaris!

– Ne, jen, apude, kun la verdaĵo.

– Nu, tiu eĉ pli bona, – eksmajladis Osip. – Ĉu mi voku ŝin? Dum la interakto? Aŭ danĝeretas: subite rimarkos iu! Ĉu?

Alvenis nin la klaŭno:

– Kiun vi elrigardas? Ĉu vi konas iun?

– Knabinon, ŝajne, konas mi, – diris Osip.

– Kara mia, bonvolu, eĉ unu, ege bezonas mi!

Osip rigardis min, kaj mi nerimarke kapklinetis.

– Jen tiun, verdetan: jen-jen, sur la duaj seĝoj. Ŝajnas ke Nataŝa estas ŝia nomo.

La klaŭno kapklinadis.

Dum oni surmetis barierojn por la ĉevaloj, la klaŭno, kiel ĉiam, vantis, kaj malhelpis al ĉiuj.

Infanoj ridis. Kaj subite la klaŭno ekkriis per ofendita voĉo:

– Ĉu vi opinias ke, se mi estas klaŭno, do stultulo mi estas? Ankaŭ mi lernis... jen... jen...

– la klaŭno movis, serĉante, la fingron, – jen kun tiu ĉi knabineto. – Kaj li montris na Nataŝa.

Li staris sur aren-barilo, kaj aerpikis perfingre.

Mi vidis kiel ŝi ridegas, kaj kuntiriĝas sur sia loko. Ĉiuj rigardis ŝin.

– Jen kun tiu, en verda ĉapeto. Jes! Mi eĉ memoras ŝian nomon.

La klaŭno premis fingron al sia frunto;

Nataŝa kaŝis la kapon post la najbarino.

Unu momento regis silento.

– Nataŝa! – elpafis la klaŭno, kaj falis surdorsen de la bariero, suprenĵetante la piedojn.

– Ĝuste! – ekpepis kelkaj voĉoj, kaj ĉiuj ekaplaŭdis, ekridegis.

Nataŝa, ruĝa, ridis en ŝultron de sia amikino.

Dum la interakto infanoj amase ĵetiĝis en la ĉevalejon. Ankaŭ mi estis tie, sed mi ne povis tra densa infanaro proksimiĝi al Nataŝa, kaj nur de malproksime observis mi la verdan ĉapeleton.

Vespere unuafoje okazis publika boaoprezentaĵo.

Sed mi tre leĝere pensis pri ĝi: mi volis kiel eble rapide ricevi miajn dudek-kvinon da rubloj. Kaj mi kalkulis pense:

«Dimanĉe – unu. Lunde – ni ne laboras.

Marde – jam kvindeko da rubloj; en la bankon...

Ne, al ili! Kaj en la bankon – vendrede».

Mi imagis kiel ili ricevos tie, hejme. Respondon de ili mi jam havis: sur Nataŝa estis verda, laŭ mia peto, ĉapeleto.

Cirko estis ŝtopita, oni diris ke ĉe la biletkaso estas skandaloj kaj polico. Mia elpaŝo devis esti lasta.

La direktoro trovis min, kaj demandis serioze, duonvoĉe:

– Ĉu vi sentas vin bone?

Mi sentis min bonege.

La spektaklo estis parada. Samario ludis kun sia Esmeralda futbalon. Osip kaj la klaŭno estis teamanoj. Esmeralda trifoje sendis golon al Samario. Fine la klaŭno alpremis la pilkon per la genuoj al sia ventro, kaj elruliĝis de la areno.

Esmeralda klinis sin, kaj riverencis antaŭ la publiko. Poste ŝi kaptis kolumon de Samario, kaj forportis lin de la areno. Pro tiu ĉi boao mi eĉ ne rimarkis kiam la italo sukcesis ordigi la prezentaĵon.

Nia elpaŝo kun la hundoj kaj kun Bul-de-Neĵ pasis brile, kiel neniam antaŭe. Oni elvokis na Golua, kaj li trifoje ripetis sian geston.

Nun sub la kupolo, sen garda reto, laboris aeraj gimnastoj.

Tiam Golua kaptis min je la brako, kaj ektiris al la boao.

– Mi devas montri al vi mian arton.

Li longe desegnis ion sur la vizitkarto.

– Ĵetu! – enmanigis li ĝin al mi.

Mi enrigardis. Sur la karto estis desegnita, sufiĉe simile, kapo de Samario, en ĉevalista kaskedo.

– Ĵetu. Denove! Denove! Komence ni turmentu lin.

La franco pafis, kaj ĉiufoje trafis la karteton.

– Nun algluu ĝin!

Mi algluis la vizitkarton sur la muron.

Pif! Paf! – Golua enigis du kuglojn apude, sur okulojn de kartona Samario.

Mi eniris la arenon en mia senmanikaĵo. La vastaj gambumoj de mia flava pantalono pendaĉis kiel veloj...

Mi signis permane al la spektantoj, kaj klinis min. Ĉiuj ekaplaŭdis.

– Jen efiko de la afiŝo! Kiu kredito! – diris al mi la franco.

Kiam oni enigis la kaĝon, la publiko ekzumis ekscite. Tiu ĉi ekscito eniris ankaŭ min. Mia koro batis rapide. Sed jen ektondris mia marŝmuzikaĵo, ekknaris la pordeto. La boao ekiris sur min.

Mi manipulis la ringojn ĉe akraj sonoj de la tamburo. La tamburado plifortiĝis, plirapidiĝis.

Antaŭ tria fojo la publiko ekkriis:

– Sufiĉas! Sufiĉas!

La boao rampis sur min trian fojon. Hurlado kaj krioj superis la tamburadon.

La boao rampis jam al sia kaĝo. La orkestro denove ekludis mian marŝon. Mi ĉirkaŭrigardis.

La tuta spektantaro staris sur la piedoj. Oni aplaŭdis, kriis, piedfrapis. Mi klinis min. La publiko ne trankviliĝis. Oni ĵetiĝis de la lokoj.

– For de la areno! – akre alkriis min Golua.

– Ili ĵetados vin supren!

Mi elsaltis antaŭ la kaĝo, kiun laborantoj portis jam post la kulisojn. La kaĝon oni metis en la koridoro, la publiko amasiĝis kaj interpuŝiĝis: ĉiuj volis rigardi Reĝon.

Golua, en la tualetejo, brakumis min.

– Vi, mia ĉarma amiko, devas danki min; sed mi estas ĝoja, mi gratulas vin, kaj fieras pri vi! – Kaj li premis min el ĉiuj fortoj.

Mi ekmemoris pri lia kvindeko da usonaj dolaroj, kaj demandis pri la mono.

– Jes, amiko mia, sed vi ricevis jam por kvar vesperoj antaŭe, ĉu?

Jes, vere, mi prenis de Golua cent rublojn eĉ antaŭ unua probo.

– Sed, se vi bezonas monon, mi pretas. Jen dudek-kvino. – Donante la monon li amplene rigardis miajn okulojn, – kaj eĉ... tridek. Mi ne estas avarulo, – kaj li ŝike enfrapis en mian manon aĉan kvinrublaĵon. – Ĉu vi estas feliĉa?

Kisu min.

Kaj mi devis kisiĝi kun li.

– Aŭskultu, amiko mia, – diris Golua, brakumante miajn ŝultrojn, – vi ja estas franco en via animo: ĉe vi estas aŭdaco de gallo, eleganteco de romiano, kaj saĝeco de frankoj. Vi kunsentas min, ĉu? Diru, kion prefere oni entreprenu kontraŭ tiu ĉi korsika bandito? Vi ja ne rifuzos esti atestanto, ĉu?

Mi sciis nur tion: oni devas kiel eble rapide forveturi de ĉi tie. Kaj mi diris al Golua:

– Ankaŭ Samario povas trovi atestantojn...

Splito, fera splito... Ĉu vi komprenas?

– Tio estas kovarda absurdo! – kriis Golua.

– Liaj okuloj kuntiriĝis, pikis min.

– Jes, sed pri tio oni parolas, ĉiuj parolas.

La franco turniĝis, kaj malice frapis sian femuron.

Sed subite li humiliĝis, kaj per mistera voĉo demandis:

– Ĉu vi konas tiun ĉi ĉevaliston? – Kaj li montris permane malaltan staturon, kaj grandajn lipharojn.

Mi rekonis na Savelij, kaj kapklinis.

– Ja li, – flustre daŭrigis la franco, – li diris al mi ke kvazaŭ li vidis, kaj li petis ke mi donu al li dek rublojn. Tio estas absurdo, li povis vidi tion en sonĝo. Sed li estas malriĉa homo. Salajroj ĉi tie estas tiel mizeraj. Mi kompatis lin... kaj donis dek rublojn. Kion vi opinias pri tio?

– Mi opinias ke oni devas forveturi, kaj nenion pli.

– Ĉu vi opinias?

– Jes, – diris mi firme.

– Vian manon, amiko mia, mi kredas al vi, – kaj Golua tenere enrigardis miajn okulojn.

Post semajno Golua fiksis daton de la forveturo.

Invitoj estis multegaj. Oni proponis eĉ pripagi rompon de la kontrakto.

Dum tiu ĉi semajno mi sukcesis sendi kvindek rublojn en la bankon, kaj dudek kvin hejmen.

Mia ŝuldo estis nun kvarcent-rubla.

Post adiaŭa spektaklo Samario denove alvenis min, kaj diris:

– Ankoraŭfoje mi diras al vi: via mastro estas fripono!

– Mi scias, – diris mi.

Samario movis la ŝultrojn.

– Nu... vi estas nek stultulo, nek timulo.

Adju, adju, sinjoro Mironje! – Kaj li forte premis mian manon.

En tago de la forveturo mi kuris al la lernejo.

Mi staris kontraŭĝi, ĉe trama haltejo, kaj preterlasis tramojn unu post la alia. Eliris lernantoj, sed ne Nataŝa. Povas esti ke mi preterrigardis ŝin...

Vespere, en la stacidomo, mi ĵetis en poŝtkeston sendaĵon: longan leteron hejmen. Mi skribis nenion pri tio kie kaj kiel mi laboras. Ne skribis mi ankaŭ ke mi forveturas. Ĝismorte timis mi ke oni trafos mian spuron antaŭ ol mi elpagos la malbenitajn kvincent rublojn.

Ĉevalistoj akompanis min; Osip frapis per la mano mian manon, kaj diris:

– Nu, feliĉon al vi, bofrato! Skribu, okaze.

Ne ŝiriĝu vi, sed rule, penu vi rule. Do, feliĉon.

Kaj mi diris nur «Dankon, dankon», kaj neniujn aliajn vortojn sukcesis mi trovi.

11

Nun mi loĝis jam en gastejo; oni registris min laŭ mia sindikata identigilo. En tiu ĉi fremda urbo min konis neniu. En la cirko oni akceptis min estiel aktoron Mironje kun ties fama prezentaĵo: lukto de homo kuntraŭ boao.

Golua longe marĉandis en la kontoro, por ke por-boaan ejon oni hejtu je konto de la cirko.

Ĉi tie jam tri tagoj pendis la afiŝoj, kaj ĉiuj biletoj estis disvenditaj laŭ beneficaj prezoj. La orkestro lernis mian marŝon. Oni ne povis ŝanĝi la muzikon: Reĝo kutimiĝis labori ĉe ĝi.

Mi eksciis ke al Golua oni pagas nun sepdek kvin dolarojn por prezentaĵo, do mi postulis ke li pripagu miajn loĝ-elspezojn.

Golua indigniĝis:

– Tio estas ĵur-rompo! – kriis li tuthotele, – honoro estas honoro!

Sed mi aludis ke mi povas malsaniĝi, kaj eĉ faris acidan vizaĝon. La franco foriris, frapinte la pordon. Sed nokte, post la spektaklo, li grumble diris en la koridoro:

– Pli ol sep rublojn tagnokte mi ne povas pagi por vi, – kaj plonĝis li post la pordon.

«Ne gravas, rule», ripetis mi al si, endormante.

Aferoj miaj prosperis. Mi ricevis la monatan salajron. Ĉiujn cent rublojn mi sendis en la bankon. Tio estis lastaj cent rubloj. Tiutage mi sentis min kvazaŭ tio estis mia naskiĝtago.

Nun mi pensis nur pri kolekto de ankoraŭ iom da mono por la familio. Mi decidis ke mi ŝparu por ili sescent rublojn: dum oni juĝos min, dum mi troviĝos en prizono, vivu ili iom pli bone.

Ni veturis el urbo en urbon. Golua parolis jam pri eksterlando. Al la boao mi preskaŭ kutimiĝis.

Mi diras «preskaŭ», ĉar ĉiufoje, kiam malfermiĝis sur la areno la kaĝo, min traflugis tremo.

Ni prezentadis sude, kaj jam sentiĝis printempo.

La boao ekestis pli gaja; ĝi pli vigle alrampis, ĉirkaŭigis min per hastaj kaj fortaj ringoj. Tion neniu povis rimarki, eĉ Golua mem.

Eksenti tion povis nur mi, sub kies manoj ludis elastaj muskoloj de la boao. Mi sentis ke la boao lasis sian vintran maldiligenton.

Nia prezentaĵo daŭris du minutoj, kaj mi ĉiufoje aŭdis enspiron de tuta cirko. La franco ne mensogis: la spektantoj preskaŭ ne spiris dum la boao, kvazaŭ venĝe pro la malsukceso, furioze ĉirkaŭis min per la nova ringo.

Mi havis jam sescent rublojn. Sed la mono mem venis en miajn manojn. Mi ludis sen malgajno.

Nun mi mem elektis kien mi deŝovu ringon de la boao, supren aŭ malsupren. Mi manipulis la serpenton kiel mi volis. Tiu ĉi kaŭĉuka idioto ĉiam malgajnis, vane surmetante siajn spiralojn. Al mi eĉ plaĉis ludi kun ĝi, kiam ĝi troviĝis sur mi; mi jam tute ĝin ne timis.

Mi decidis pliigi mian ŝparmonon ĝis du miloj. Tutan mian salajron pro laboro kun la hundoj mi sendis hejmen.

Tio, memoras mi, estis festotago; spektantoj, kiel ĉiam dum niaj prezentaĵoj, estis multegaj.

Estis varme, la homamaso estis bunta, virinaj roboj en la seĝovicoj lumis hel-makule.

Sur la areno sentiĝis odoro de ĉevalejo. Estis dumtaga spektaklo: ĉi tage mi havis du boao-prezentaĵojn. La orkestro vigle ekludis mian marŝon; la tuta publiko ekstaris de la seĝoj kiam ekrampis la boao.

Per rapidaj ondoj ĝi glitis al mi, susurante per segaĵoj de la areno. Golua staris apude, kiel ĉiam tenante sub la pelerino sian pistolon.

La boao surĵetis sian trunkon ringe, sed mi kutim-maniere ŝovis ĝin ŝupren. La boao glitis daŭren. Mi laboris memfide, ludante. Iris tria turno. Mi jam maldiligente movadis la ringojn.

Subite mi ekaŭdis:

– Manipjule! Manipjule!

Ĉi-momente mi eksentis ke la serpenta ringo premas min per senkompato de maŝino.

Mi batis la ringon per la pugno, kvazaŭ gisan tubon, kaj nenion plu mi memoras.

Poste oni rakontis al mi ke Golua elpafis, ke la tuta cirko hurle ĵetiĝis de la lokoj, virinoj histeriiĝis.

Ĉevalistoj kaj estingistoj ĵetiĝis al mi.

Rekonsciiĝis mi en hospitalo. Mi malfermis la okulojn, ĉirkaŭrigardis la tro blankajn murojn, sen iu ajn najlo aŭ bildeto, ekvidis sur mi fiskan litkovrilon, kaj tuj komprenis ĉion. Mi ne sciis mian staton, kaj timis ekscii. Mi timis movi eĉ iun ajn membron, por ne scii, nenion scii, kaj fermis la okulojn... Ĉio malaperis.

Vekis min voĉo: iu nelaŭte, sed insiste parolis super mi:

– Mironje! Ĉu vi aŭdas min, Mironje?

Mi malfermis la okulojn: super mi, en blanka kitelo, staris kuracisto kun oraj okulvitroj. Post li staris flegistino en blanka hospitala kaptuko.

– Kiel vi sentas vin? – demandis la kuracisto france.

– Mi estas ruso, – respondis mi. – Dankon.

Mi ne scias. Diru, kuracisto, ĉu mi tute ruiniĝis?

– demandis mi, kaj eksentis ke larmoj plenigis miajn okulojn, kaj ke la kuracisto dissolviĝas: ne videblas plu. Mi nevole movis la manon por viŝi la okulojn. La mano estis sendifekta.

Sed la kuracisto ekkriis:

– Ne moviĝu, vi ne devas faru tion! Sed problemo ne estas serioza. Vi resaniĝos. Nenio grava. Iom ĉifita vi estas. Sed tio, kiel evidentiĝis, estas pli bone ol el sub tramo...

Ĉu vi donis kuracilojn? – demandis li la flegistinon.

Mi vidis ke ĉiuj malsanuloj, ni estis en la ĉambro tridekopaj proksimume, – turniĝis al mi.

Iuj supreniĝis iomete, apogante sin per la kubuto.

– Bonan matenon! – oni diris al mi; kaj ĉiuj smajlis.

– Flegistino, kio pri mi? – demandis mi, kiam la kuracisto foriris. – Kiel okazis tio? Ĉu mi vivos?

– Vivos ni, amiko! – diris la najbaro. – Sed ni pensis – franco.

– Mi havas la ĵurnalon, – diris la flegistino – vi mem legos. Mi ne estis tie, ne vidis .

Kaj jen legas mi ne novan ekzempleron de loka ĵurnalo:

TERURA OKAZAĴO EN LA CIRKO

Hieraŭ, sur areno de la cirko, okazis terura dramo. Turnea aktoro, dresisto Mironje, prezentis lukton de homo kontraŭ boao.

La prezentaĵo konsistis el tio ke monstra serpento ĉiukaŭvolvis la dresiston. Sed Mironje per sukcesaj manovroj liberiĝis el ĝiaj brakumoj.

Hieraŭ, kiam la serpento trian fojon ĉirkaŭigis trunkon de la aktoro, tiu ĉi ial prokrastis, kaj la monstro ekpremis la malfeliĉulon per sia fera brakumo.

La asistanto, staranta apude kun preta pistolo, elpafis, kaj disbatis kapon de la monstro per eksploda kuglo. En la cirko okazis nekutima paniko.

Konvulsiaj movoj de la serpento daŭrigis sian aferon. Alkurantaj servistoj kaj kamaradoj de la viktimo, kun helpo de la estingistoj, liberigis la malfeliĉan aktoron helpe de hakilo, okazinta ĉe deĵora estingisto.

Mironje, en senkonscia stato, estis transportita en hospitalon.

Ĉe la suferanto okazis rompitaj tri ripoj, kaj liva klaviklo. Oni timas komplikiĝon pro interna sangelfluo.

Ni opinias ke tiu ĉi okazaĵo malfermos okulojn al ŝatantoj de «fortaj impresoj», kiuj proksimigas nian cirkon al tempoj de malĉasta Romia imperio.

«Tri ripoj kaj klaviklo!» – pensis mi. – «Jen la feliĉo!». Kaj mi kuraĝe ekmovis piedojn.

Piedoj funkciis sendifekte.

Mi demandis kiu tago estas nun. Okazis ke mi troviĝas en la hospitalo jam trian tagnokton.

12

Sekvonttage, matene, mi jam el la koridoro ekaŭdis paroladon de Golua. Li babilis, kaj iris post la flegistino. Ŝi komprenis nenion, kaj ridis.

– Ho, mesje Miron! – kriis Golua de la sojlo.

– Kia malfeliĉo! Sed vi estas viva, kaj tio gravas. Vivo estas ĉio. Sed Reĝo, Reĝo! Reĝo jam forestas. Mi disbatis ĝian kapon. Kia belulo!

Ĉu vi scias, oni dishakis ĝin je pecoj, – vi same al mi plorus, mi estas certa, super tiuj ĉi pecoj.

Ili ankoraŭ vivis, fleksiĝis kaj tremis tre longe.

Mi eĉ ne povis rigardi. Terure! Kaj ĉio pro unu via malzorga movo.

Jes, jes! Tio estas via neglekto. Vi neglektis.

Mi ja kriis al vi: «Manipjule!» Tiam ankoraŭ estis tempo. Ĉu vi komprenas kion mi perdis? Ja se mi simple vendus ĝin en iun ajn zoologian ĝardenon tio donus al mi kapitalon. Tia ekzemplero estis nenie. En Berlino oni proponis al mi dek-milojn da markoj. Mi konfidis al vi tiun ĉi trezoron. Ho, Miron, Miron!

Golua kaptis la kapon, kaj angore klinis ĝin de flanko al flanko.

– Sed eble vi resaniĝos. Eble vi perlaboros al mi, ne nervoziĝu, mesje Miron, estas malutile al vi, ĉu?... Jes, mesje, ni pripensu tion. Sed tio estas dekoj da miloj... Mi, fakte, estas bankroto.

Mi iros almozpeti kun miaj hundoj. – Golua leviĝis, kaj dum minuto sopire skuis la kapon.

Fine li diris per perdita voĉo: – Adiaŭ!

Tiam mi ekmemoris la nokton kiam mi, ludante, ne povis halti, ne povis ĝustatempe foriri de la tablo. Ankaŭ nun, mi ja fiksis al mi du milojn, sed jen, ne sukcesis mi ĝustatempe lasi tiun ĉi malbenitan laboron. Se estus apud mi Osip, kaj diradus «rule, ne ŝiriĝu...».

Ekstere estis printempo, kaj mi vidis kiel suno lumigas freŝajn kaj verdajn transfenestrajn foliojn.

Mi povus esti nun hejme. Nelonge, nur unu tagon promenus mi, kurus kun Nataŝa, ludus kun Serjoĵa, kaj poste irus en policejon. Oni juĝus min... Sed nun mi estas kriplulo.

Mi vokis la flegistinon, kaj petis paperon por skribi leteron. Oni ne permesis al mi skribi, do mi diktis la leteron:

«Kara amiko Osip! Min premvundis la boao.

Eble vi scias tion el ĵurnaloj. Nun mi estas en hospitalo, kaj resaniĝas. Klinas mi antaŭĉiuj».

Kaj nenion plu povis mi diri. Mi ekbedaŭris miajn infanojn kaj edzinon, kiuj vidos min kripla. La edzino kulpigos sin, kvankam mi mem venigis min ĝis tiu ĉi stato. Mi sciis ke ankoraŭ longe kuŝos mi en gipsaj bandaĝoj.

Golua venadis al mi, kaj ĉiam tedis ke li suferas pro mi, ke li havas neniun por labori surarene, ke mi bankrotigis lin.

Sed foje, post ĉiutaga pririgardo de malsanuloj, la kuracisto denove venis al mi.

– Pardonu, Korolkov, – diris li, – tio fakte ne estas mia afero. Sed mi komprenas kion diras al vi la franco. Li estas via mastro, ĉu?

– Jes, estas tiel.

– Sed grandegan parton ricevis li, vi ricevis nur salajron, ĉu? Kial do, post tio, li kuraĝas kulpigi vin ke vi lin bankrotigis? Ĉu vi komprenas nenion? Ja vi neniam plu laboros en cirko: vi perdis cent procentoj de via cirka kariero. Tio estas li kiu devas vin kompensi, sed ne vi – perlabori al li. Ja indignaĵo estas tio. Ĉu vi havas familion?

La kuracisto eĉ ruĝiĝis. Ĉiuj malsanuloj aŭskultis, neniu babilis. Ĉiuj rigardis min.

– Mi havas du infanojn, – diris mi.

– Sufiĉas, – diris la kuracisto. – Nun mi scias kion mi faru.

La kuracisto foriris, kaj mi vidis laŭ lia irmaniero, ke li tuj okupiĝos pri tio.

Mi ne sukcesis halti lin. Mi timis ke, se komenciĝos la afero, evidentiĝos antaŭtempe ke mi ne estas Korolkov, ke mi mensogis al loka sindikato, ke ankaŭ Osip estas mensogulo, ke mi estas fuĝinta malversaciulo, kasisto Nikonov.

Potenculoj okupiĝos pri mi, vidos ke la afero estas malklara; sed Golua, dume, forglitos, kaj pagos nenion.

Tiu penso turmentis min la tutan tagon. Kaj, plej grave, mi timis malutili al Osip.

Mi ne eltenis ĝis la mateno, kaj, malfrunokte, petis voki al mi la kuraciston. Mi diris ke mi sentas min malbone.

Tio estis vero: mi tiel turniĝis pro la angoro, ke ekdoloris ĉiuj miaj rompitaj ostoj.

La kuracisto venis kolera kaj severa. Li ordigis la okulvitrojn, kaj kliniĝis al mi.

– Nu, kio okazis? – Li parolis flustre, por ne veki la malsanulojn.

Mi ekparolis; komence mi stumblis, mia flustro ĉesiĝis, mi parolis, parolis, kaj rakontis al la kuracisto ĉion, de komenco, kio okazis pri mi: kaj pri la kartludo, kaj pri la malversacio.

La kuracisto eĉ ne unufoje interrompis min.

– Ĉu ĉio? – demandis li, kiam mi eksilentis.

– Ĉio.

– Do jen kio, Petro Nikiforoviĉ, – oni unuafoje dum tiu ĉi tempo nomis min per mia vera nomo, – ĉio ĉi ordiĝos. – Li diris per tia voĉo, per kiu oni konversacias kun konatuloj. – Morgaŭ mi sendos al vi mian amikon: li estas advokato.

13

Post tri tagoj mi eksciis ke oni devigis na Golua ne forveturi el la urbo. La advokato prezentis al li, de mia nomo, juĝan postulon je tri mil rubloj.

Mi scipovis jam sidi sur la lito. Jen sidas mi foje, kaj atendas juĝesploriston, kiu venos por preni de mi atestojn: mi jam deklaris ke mi estas kasisto Nikonov, kiun oni serĉas. Sed mi sentis min leĝere. Kiel eble rapide volis mi demeti de mi tion, kio jam preskaŭ duonjaro pendas super mia kapo.

La flegistino diris ke oni volas vidi mi. Mi ordigis la litkovrilon, kaj diris:

– Bonvolu, mi petas.

Mi ekaŭdis mallongajn sonorajn paŝojn sur la plateta koridora planko, kaj ĉe mi, mi ne komprenis kial, ekbatis la koro.

Eniris la edzino; ŝi tenis manon de Nataŝa.

Mi vidis ke ŝi serĉas per la okuloj inter la litoj, kaj ne rekonas min. Sed ĉe mi premiĝis la brusto, kaj forestis voĉo por voki ilin.

Subite Nataŝa ĵetiĝis al mi:

– Patro! Paĉjo!

La edzino ne rekonis min, ĉar hararo mia ekestis tute blanka.

Tio estis Osip. Tra la lernejo li trovis mian familion, kaj poiome, «rule» rakontis al ili ĉion: kio okazis pri mi, kaj kie mi troviĝas.

Poste oni min juĝis, kaj aljuĝis jaron kondiĉe. Golua pagis al mi du milojn... Jes, sed deformita je deksta flanko mi restis por ĉiam.

1927.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.