|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJAŭtoro: Boris Ĵitkov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi loĝis sur marbordo, kaj kaptis fiŝojn. Havis mi boaton, retojn kaj diversajn fiŝhokojn. Antaŭ la domo staris hundejo, kaj al ĝi estis alligita grandega virhundo. Vila li estis, kaj kun nigraj makuloj: Maklo[14]. Li gardis la domon. Nutris mi lin per fiŝoj.
Laboris mi kun knabo, kaj ĉirkaŭe je tri kilometroj loĝis neniu.
Maklo tiel kutimiĝis, ke mi konversaciis kun li; kaj ion, tre simplan, li komprenis. Demandas mi lin:
«Maklo, kie estas Volodja?».
Maklo svingas la voston, kaj turnas la muzelon kien Volodja foriris. Enspiras li aeron per la nazo, kaj ĉiam ĝuste.
Okazadis ke revenas mi de la maro senrezulte, sed Maklo fiŝojn atendas. Streĉas li la ĉenon, jelpetas. Turniĝas mi al li, kaj diras kolere:
– Malbonas niaj aferoj, Maklo! Jen kiel...
Li suspiras, kuŝiĝas, kaj metas la kapon sur la krurojn. Jam ne petas li, komprenas.
Antaŭ ol foriri en la maron por longe, mi ĉiam taŭze karesis lian dorson, kaj petegis ke gardu li bone. Kaj jen, kiam jam volas mi deiri, ekstaras li sur la malantaŭajn piedojn, streĉas la ĉenon, kaj
ĉirkaŭkaptas min per la kruroj. Kaj tiel forte, – ne lasas. Ne volas li por longe resti sola: enue estas, kaj malsate.
Bona hundo li estis!
Sed katon mi ne havis, kaj musoj damaĝis. Dispendas mi la retojn, sed musoj la retojn engrimpas, implikiĝas, kaj dismordas la maŝojn: difektas. Mi trovis en la retoj kiujn ne povis liberiĝi. Ankaŭ en la domo forŝtelas ili kion mi metas.
Do ekiris mi en la urbon. «Akiru», – pensas mi, – «gajan kateton; ĝi ĉiujn musojn por mi elkaptos, kaj vespere sidos sur miaj femuroj kaj murmuros.»
Venis mi en la urbon. Ĉiujn kortojn traserĉis – eĉ ne unu kato. Nenie! Mi komencis demandi homojn:
– Ĉu iu havas kateton? Mi eĉ pagos, nur cedu.
Sed oni ekkoleris:
– Ĉu teni katon? Ja oni malsatas ĉie, mem ne havas kion manĝi!
Kaj iu diris:
– Ja mi mem formanĝus katon, anstataŭ nutri ĝin, nenifarulon!
Jen kiel! Sed kien ĉiuj katoj malaperis?
Kato per ĉio preta kutimas vivi: satmanĝas ĝi, alŝtelas, kaj vespere sur la varma forno etendiĝas.
Sed jen tia plago subite! Fornoj ne estas hejtataj, kaj la mastroj mem malmolan pankruston ronĝas.
Ne restis kion ŝteli. Ankaŭ musojn en malsata domo oni ne trovos. Ekforestis katoj en la urbo... Kaj iujn, eble, malsataj homoj formanĝis. Do eĉ ne unu katon mi akiris.
Venis vintro, kaj la maro glaciiĝis.
Kapti fiŝojn ekestis jam neeble. Sed mi havis fusilon. Jen ŝargis mi ĝin, kaj ekiris laŭ la bordo.
Ion mi elĉasos: sur la bordo, en kavoj, sovaĝaj kunikloj loĝis.
Subite vidas mi: sur loko de kunikla kavo vasta truo estas elfosita, kvazaŭ eniro por granda besto.
Mi ekrapidis tien.
Ekkaŭris mi, kaj enrigardis la kavon. Mallume.
Sed iom poste vidas mi: tie, en la profundo, du okuloj lumiĝas.
«Kiu», – pensas mi, – «besto aperis ĉi tie?»
Deŝiris mi vergeton, kaj – en la kavon. Kaj de tie – siblego. Mi eĉ retroiris. Ha! Ja tio estas kato!
Jen kien katoj el la urbo transloĝiĝis!
Mi komencis voki:
– Kis-kis! Kisjo! – kaj enigis mi la manon en la kavon. Kaj tiu ĉi kisjo elblekis, kaj tiel beste, ke mi la manon konvulsie forigis. Al kukolo vin, tiel koleran!
Mi ekiris pluen, kaj rimarkis ke multaj kuniklaj kavoj estas plivastigitaj. Tio katoj venis el la urbo, elpelis ili la kuniklojn, plivastigis la kuniklajn kavojn, kaj ekvivis sovaĝe.
Mi komencis mediti kiel allogi katon en mian
domon. Jen foje renkontis mi katinon sur la bordo.
Grandan, grizan, vastmuzelan. Ŝi, kiam ekvidis min, desaltis flanken, kaj eksidis. Per la malicaj okuloj rigardas ŝi min. La tuta ŝi streĉiĝis, senmoviĝis, nur la vosto tremetas. Atendas ŝi kion mi faros. Kaj mi prenis el la poŝo pecon da pano, kaj ĵetis al ŝi.
La katino rigardetis kien falis la peco, sed de la loko ne moviĝas. Denove fiksrigardas min. Mi preteriris ŝin flanke, kaj retrorigardis: la katino saltis, kaptis la panon, kaj ekkuris en sian hejmon, en la kavon.
Tiel ni renkontiĝis ofte, sed la katino neniam permesis proksimiĝon.
Foje, dum krepusko, mi misopiniis ŝin kuniklo, kaj estis jam preta elpafi.
Printempe mi komencis fiŝkapti, kaj apud mia domo aperis fiŝa odoro. Subite aŭdas mi, bojas mia Maklo. Sed iel ridinde li bojas: sensence, diversvoĉe, kaj jelpetas. Mi eliris, kaj vidas: sur la printempa herbo paŝas nerapide al mia domo granda griza katino. Mi tuj rekonis ŝin. Ŝi tute ne timis Maklon, eĉ ne rigardis lin, sed zorge elektis lokojn por paŝi pli-malpli seke.
Kiam la katino ekvidis min, ŝi eksidis; rigardas ŝi min, kaj ĉirkaŭlekas la muzelon. Mi rapide enkuris la domon, prenis fiŝeton, kaj ĵetis. Ŝi kaptis ĝin, kaj saltis en herbojn. Mi, de la peroneto, vidis kiel avide ŝi ekmanĝegis. Ha, pensas mi, delonge vi fiŝojn ne manĝis.
De tiam la katino komencis gasti ĉe mi. Mi ĉiam allogis kaj persvadis ŝin translokiĝi al mi. Sed la katino daŭre sovaĝis, kaj ne permesis al mi proksimiĝi. Formanĝegas ŝi la fiŝon, kaj forkuras.
Kiel sovaĝa besto. Foje mi sukcesis karesi ŝin, kaj la besto ekmurmuris.
Maklo ne albojis ŝin, sed streĉis la ĉenon kaj plorblekis: tre volis li konatiĝi kun la katino.
De tiam la katino tuttage okupiĝis apude, sed loĝi en la domo ŝi ne konsentis. Foje ŝi ne revenis sian kavon, sed restis nokti ĉe Maklo, en ties ejo.
Maklo tute kuntiriĝis, por doni lokon al ŝi.
Maklo tiel enuis, ke estis ĝoja al la katino.
Foje pluvis. Mi vidas tra la fenestro: kuŝas Maklo en flako apud la hundejo, tute malseka li estas, sed ne eniras ĝin. Mi eliris kaj krias:
– Maklo! En la hundejon!
Li ekstaris, svingas pardonpete la voston, turnadas la kapon, paŝas surloke, sed en la hundejon ne eniras.
Mi alvenis kaj enrigardis ĝin. Sur la planko grave etendiĝis la katino. Maklo ne volis eniri, por ne veki ŝin; tial malsekiĝis li sub la pluvo.
Li tiel ŝatis vizitojn de la katino, ke provis eĉ leki ŝin, kiel hundidon. La katino hirtiĝis kaj skuiĝis.
Mi vidis kiel Maklo per la kruroj detenis la katinon kiam ŝi, pe-dorminte, foriris al siaj aferoj.
Kaj aferoj ŝiaj estis jen kiaj. Foje aŭdas mi, kvazaŭ bebo ploras. Mi elsaltis; vidas mi: hastas mia Murka laŭ deklivo. En dentoj ŝiaj pendolas io.
Alkuris mi, vidas: kuniklido. La kuniklido skuas konvulsie la kruretojn, kaj krias ĝuste kiel bebo. Mi deprenis ĝin de la katino. Rekompence mi donis al ŝi fiŝon. La kuniklido resaniĝis, kaj poste loĝis ĉe mi, en la domo.
Alian fojon mi rimarkis na Murka kiam ŝi peadis manĝi grandan kuniklon. Ĉenita Maklo envie lekis de malproksime sian muzelon.
Kontraŭ la domo estis kavo trion-metre profunda.
Vidas mi el la fenestro: sidas Murka en la kavo, streĉiĝis bule, la okuloj sovaĝas, sed ĉirkaŭe – neniu.
Mi komencis observi. Subite Murka eksaltis; mi eĉ palpebrumi ne sukcesis, sed ŝi jam disŝiras hirundon. Ja proksimiĝis pluvo, kaj hirundoj flugis ĉe la tero mem. Sed en la kava embusko atendis la katino. Dum horoj sidis ŝi streĉita kiel risorto: atendis kiam hirundo glisos super la kavo. Kapt! kaj jam alkroĉis ŝi la fluganton per siaj ungoj.
Alifoje mi trovis ŝin ĉe la maro. Tempesto elĵetis konkojn sur la bordon. Murka singarde iradis sur la malsekaj ŝtonoj, kaj perpiede ŝovelis la konkojn al seka loko. Ŝi dismordis ilin kiel nuksojn, grimacis, kaj elmanĝis la internaĵon.
Sed jen venis plago. Sur la bordo aperis senmastraj hundoj. Are kuradegis ili laŭ la bordo, malsataj, sovaĝaj. Kun bojo kaj jelpo preterkuregis ili nian domon.
Maklo tuta hirtiĝis, streĉiĝis. Li grumblis obtuze kaj rigardis malice. Volodja kaptis bastonon, kaj mi ĵetiĝis en la domon por preni la fusilon. Sed la hundoj preterkuregis kaj, post nelonge, ili ne aŭdeblis jam. Maklo longe ne povis trankviliĝi: li grumblis kaj rigardis kien forkuris la hundoj. Sed Murka tute ne reagis: ŝi sidis sub la suno, kaj grave ĉirkaŭlekis la muzelon. Mi diris al Volodja:
– Rigardu, Murka ja timas neniun. Se alkuros la hundoj, ŝi salt! sur la foston, kaj de tie – sur la tegmenton.
Volodja diras:
– Kaj Maklo la hundejon enrampos, kaj tra la enirtruo defendos sin kontraŭ iu ajn hundo. Kaj mi en la domo fermos min. Ne estas kion timi.
Mi foriris en la urbon.
Kiam mi revenis, Volodja rakontis al mi:
– Ne pli ol unu horo post via foriro revenis la sovaĝaj hundoj. Okopaj, proksimume. Ĵetiĝis ili na Murka. Sed Murka ne forkuris. Apud la muro, ĉe la angulo, vi ja scias, troviĝas ŝia deponejo. Tien ŝi enfosas manĝrestaĵojn. Jam multe kolektiĝis tie.
Murka ĵetiĝis en la angulon, eksiblis, supreniĝis iom sur la malantaŭaj piedoj, kaj eligis la ungojn. Triopo da hundoj ŝoviĝis al ŝi. Murka tiel eklaboris per la piedoj, ke de la hundoj eĉ hararo disflugis. Sed ili jelpas, hurlas, kaj jen, unu super la alia, grimpas al Murka, al Murka!
– Kaj vi kien rigardis?!
– Sed mi ne rigardis. Mi rapide – en la domon, kaptis la fusilon, kaj el ĉiuj fortoj ekis batadi la hundojn per la kolbo, per la kolbo. Ĉio miksiĝis. Mi pensis ke de Murka nur ŝiraĵoj restos. Do batis mi sendistinge. Rigardu, jen batspuroj sur la kolbo. Ĉu vi insultos?
– Sed Murka, kio pri Murka?
– Ĉe Maklo ŝi estas, kuraclekas li ŝin. En la hundejo ili troviĝas.
Jes, estis tiel. Maklo volviĝis ronde, kaj centre kuŝis Murka. Maklo ŝin lekis, kaj kolere rigardis min. Verŝajne li timis ke mi malhelpos: forportos na Murka.
Post semajno Murka estis jam tute sana, kaj komencis ĉasadi.
Subite vekiĝis ni nokte pro fortega bojado kaj jelpo. Volodja elsaltis kaj krias:
– Hundoj, hundoj!
Mi kaptis la fusilon kaj, en kio estis, elsaltis la peroneton.
Aro da hundoj baraktis en la angulo. Ili hurlis tiel, ke ne aŭdis mian eliron. Mi elpafis supren. La hundaro panike ĵetiĝis for. Mi elpafis ankoraŭfoje, post ilin. Maklo ŝiriĝis de la ĉeno, furiozis li, sed disŝiri la ĉenon ne povis: li volis ĵetiĝi post la hundoj.
Mi vokis na Murka. Ŝi muĝis kolere, kaj ordigis sian kaŝejon: superŝutis la kaveton per la piedo.
En la ĉambro, ĉe lumo, mi pririgardis la katinon.
La hundoj serioze mordis ŝin, sed la vundoj ne estis danĝeraj.
Mi rimarkis ke Murka dikiĝis: baldaŭŝi devis naski katidojn. Mi provis lasi ŝin dumnokte en la loĝejo, sed ŝi miaŭis kaj gratiĝis, do mi devis liberigi ŝin. La senmastra katino kutimiĝis loĝi libere, kaj tute ne volis resti en la domo.
Lasi ŝin tiel estis neeble. Ŝajnis ke la sovaĝaj hundoj jam trovis vojon al ni; alkuros ili kiam mi kaj Volodja estos en la maro, kaj pe-mordos na Murka. Tial decidis ni forveturigi na Murka malproksimen, kaj lasi ŝin loĝi ĉe niaj konatuloj-fiŝkaptistoj.
Ni prenis la katinon en la boaton, kaj ekveturis surmare. Malproksimen, post pli ol kvindek kilometroj forveturigis ni na Murka. Tien la hundoj ne alkuros.
Tie loĝis multaj fiŝistoj. Ili havis trenreton. Ĉiumatene kaj ĉiuvespere enveturigis ili la retegon en la maron, kaj trenis ĝin sur la bordon. Ili ĉiam havis multe da fiŝoj. Tre ĝojis ili kiam ni venigis al ili na Murka. Ili tuj ĝissate regalis ŝin per fiŝoj. Mi diris al ili, ke la katino ne loĝos en domo, ke oni konstruu por ŝi neston: ŝi ne estas ordinara katino, ŝi loĝis senmastre, kaj ŝatas liberon.
Ili faris por ŝi dometon el kanoj, kaj Murka restis gardi la retegon kontraŭ musoj.
Kaj ni revenis hejmen. Maklo longe hurlis kaj plore bojis, ankaŭ nin li albojis: kien ni forigis la katinon?
Longe ne estis ni ĉe la trenretaj fiŝistoj, nur aŭtune ekveturis ni al Murka.
Venis ni matene, kiam oni trenis la retegon. La maro estis tute trankvila, kiel akvo en telero. La laboro jam pe-iĝis, kaj sur la bordon, kune kun fiŝoj, oni eltiris aron da maraj kankroj: krabojn. Kiel grandaj araneoj ili estas: lertaj, rapidkuraj kaj malicaj.
Baŭmas ili, kaj klakas super la kapo per siaj pinĉiloj: timigas. Kaj se kaptos ili fingron, do sciu: ĝis la sango.
Subite vidas mi: ene de tiu ĉi tumulto iras trankvile nia Murka. Ŝi lerte forĵetis la krabojn de sia vojo. Alkroĉas ŝi ĝin de malantaŭe, kie la krabo ne povas ŝin domaĝi, kaj ĵet! foren. La krabo baŭmas, penas aspekti fortegulo, klakas per la pinĉiloj kiel hundo per dentoj, sed Murka ne atentas tion, deĵetas kiel ŝtonetojn.
Kvaro da plenkreskaj katidoj observis ŝin de malproksime, sed eĉ proksimiĝi al la trenreto ili timis.
Sed Murka eniris la akvon, ĝis la kolo, nur la kapo elstaras. Iras ŝi sur la fundo, kaj per la kapo la akvon disigas. La katino palpis per la piedoj surfundajn fiŝetojn, kiuj eskapis la retegon. Tiuj fiŝetoj kaŝiĝis sur la fundo, enfosiĝis la sablon; kaj ĝuste tie kaptadis ilin Murka. Trovas ŝi palpe per la piedeto, kroĉas per la ungoj, kaj ĵetas sur la bordon, al siaj idoj. Ili estis jam katoj tute plenkreskaj, sed eĉ paŝi ion malsekan ili timis. Murka portis al ili vivajn fiŝojn sur sekan sablon; tiam ili voris kaj muĝis malice. Jen kiaj ĉasistoj!
La fiŝistoj ne ĉesis laŭdi na Murka:
– Jen kia katino! Batalema! Sed la idoj tute ŝin ne similas. Sentaŭguloj kaj nenifaruloj ili estas.
Sidas kiel aristokratoj, kaj ĉion al ili en la buŝon enmetu. Rigardu kiel ili sidaĉas! Ĝuste kiel porkoj.
Jen kiel komfortiĝis. For, aĉuloj!
La fiŝisto svingis minace la manon, sed la katoj eĉ ne moviĝis.
– Nur pro la patrino ni ilin toleras. Decus forpeli ilin.
La katoj tiel maldiligentis, ke eĉ per muso ili ne volis ludi.
Mi vidis foje ke Murka alportis al ili muson en la dentoj. Ŝi volis instrui ilin kapti musojn. Sed la katoj maldiligente movis la piedojn, kaj lasis la muson.
Murka ĵetadis sin kuratingi, kaj denove alportis ĝin al ili. Sed ili eĉ rigardi ne volas: kuŝaĉas ili sub la suno, sur la mola sablo, kaj atendas la tagmanĝon, por sen iuj ajn zorgoj satmanĝi fiŝajn kapetojn.
– Dorlotuloj aĉaj vi estas, – diris Volodja, kaj ĵetis sur ilin sablon. – Eĉ rigardi vin estas abomene.
Jen, ricevu!
La katoj skuis la orelojn, kaj renversiĝis sur alian flankon.
Maldiligentuloj!
1926.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.