La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Boris Ĵitkov

©2026 Geo

La Enhavo

NEĜBLOVEGO

Mi kaj la patro sur la planko sidis. La patro riparis la bareleton, kaj mi tenis. La daŭboj disŝutis, la patro insultis min, sakris: domaĝe estis al li ke ne lertas miaj manoj.

Subite eniras la instruistino Marja Petrovna[10], por ke veturigu ni ŝin en Uljanovo: kvin kilometroj, kaj la vojo estas bona, glatigita: antaŭ novjaro okazis tio.

Mi alrigardis na Marja Petrovna, sed la patro ekkriis:

– Ja tenu vi! Ne gapu!

La patrino diras:

– Bonvolu sidi.

Sed Marja Petrovna demandas severvoĉe:

– Ja diru vi rekte: ĉu veturigos vi min aŭ ne?

La patro diras tra la barbo:

– Ne estas ĉe ni kiu veturigu! – kaj eksakris la daŭbojn eĉ pli forte ol antaŭe.

Marja Petrovna turniĝis, kaj – al la pordo.

La patrino surĵetis la kaptukon kaj, en kio estis, – post ŝi.

Ankaŭ mi ekpensis ke estas honte. Ja tuta vilaĝo scias ke novan paron da ĉevalinoj ni aĉetis, kaj ke sledon ni havas urban.

La patrino revenis kolera:

– Tuj iru jungi, rapidu! Mi tenos.

Forpuŝis ŝi min, kaj eksidis ĉe la bareleto.

Vidas mi, la patro silentas. Eksaltis, kaj ekis mi surtiri la feltajn botojn.

Rapide jungis mi. Ĉar kio se la patro redecidos?

Jungis mi la novajn ĉevalinetojn en la urban sledon, enamasigis fojnon por la piedoj, eksidis la koĉerbenkon iom flanke, ŝike, kaj ekknaris mi per la sledo sur la strato, rekte al la lernejo. La tago estis suna, doloris la neĝon rigardi, tiel ĝi brilis; ĉevalpare mi veturas, kaj ĉe la dekstra ĉevalino la sonoriletoj tintadas. Eĉ se nur antaŭon de la sledo frapas mi per la viptenilo, hej, kia galopo!: junaj, nur detenu ilin.

Ŝike alglitis mi al fenestro de la instruistino.

Frapas mi la feneston, krias:

– Pretas jam, Marja Petrovna!

Apud la sledo mi staras, la pugnogantojn interfrapas; al la patro apartenas ili, do la manoj aspektas grandaj, kiel ĉe plenaĝulo.

Marja Petrovna krias tra la enirejo; el la pordo – vaporo, kaj ŝi kvazaŭ en nubo staras.

– Eniru varmiĝi, – krias ŝi, – ĝis ni vestiĝos!

– Ne gravas, – diras mi, – kutimaj ni estas.

Piedfrapas mi apud la sledo, flankrimenojn ordigas, fajfetas. Sed kial ne? Dekkvin-jarulo, ja vera kamparano mi, post nelonge, ekestos.

Jen eliris ili: Marja Petrovna kaj Mitja. Envolvis ŝi sian Mitja, eĉ la okuloj ne videblas.

Tuta li estas en tukoj, en longorela superĉapo, pelta palto malpropra sur la planko ŝoviĝas, apenaŭ iras li, implikiĝas, la vojon ne vidas.

La instruistino lin je la mano tiras, malgraŭ ke dektri-jarulo li estas jam. Somere ludis ni kune, interbatiĝis; kaj, memoras mi, batita li estis.

Hontas ke oni lin kiel pupon envolvis, disŝovas per la pugnoganto la superĉapajn orelojn; sed mi, speciale, liajn piedojn en la fojnon enigas, per la tuko kovras:

– Tiel pli varme estos.

Sursaltis mi la koĉerbenkon, la piedojn dismovis, retrorigardas:

– Ĉu permesatas ekveturi? – Kaj ektintis mi laŭ la vojo.

Knaras la glitiloj: la neĝo estas firma, frosta.

La kvin kilometrojn ĝis Uljanovo momente ni traveturis. Marja Petrovna senĉese al Mitja diris:

– Ne babilu, ja malvarmumos vi, se trablovos.

Kaj mi la ĉevalinojn alkrietas.

En Uljanovo ili ĉe tiea instruistino gastis, kaj mi al la onklo ekiris. Ankoraŭ la suno ne subiris, oni sendas alvoki min: veturu ni.

Uljanovo, devas mi diri, tuta en valeto troviĝas.

Kaj ĉirkaŭe estas stepo; cent kilometre – nur kampoj. La onklo elrigardis el la pordo, kaj diras:

– Rigardu, ĉu vi vidas, korvoj tie, ĉe malsupro de la deklivo kaŝiĝis, jen nigriĝas ili sur la neĝo; gardu vi vin, ja eblas ke ekblovos en la stepo! Se veturi, do rapidegu: eble trasaltos vi.

– En ordo, – diras mi, – ja kvin kilometroj nur. Ĝis! – kaj desvingis mi per la ĉapo.

Dum jungis mi, dum la instruistino na Mitja envolvis, komencis, vidas mi, griziĝi. Tuj kiam ekveturis mi, renkonten la onklo iras, en duonpeltaĵo, haste vestita.

– Prefere ne veturu vi antaŭnokte – diras li, – Restu ĝis la mateno.

Sed mi komencis krii speciale, por ke la instruistino ne aŭdu kion la onklo diras:

– Bone, transdonos mi la saluton. Ĝis!

Dankon! – Kaj vipis mi la ĉevalinojn, por malproksimiĝi de li rapide.

Elveturis ni el la malaltejo. Jen ĝi estas, la glata stepo. Kaj blovas malsupre, ĝis ĉevalinaj brustoj moviĝas la neĝo. Dum momento pensis mi: «Ĉu reveni?» Kaj tuj kvazaŭ puŝis min iu: vera kamparano ne timus; jen, oni diros, kio estas kun knabaĉo veturi: enveturigis, kaj noktu.

Nur kvin kilometroj. Alvipetis mi la ĉevalinojn, kaj kriis gaje:

– Hej, ne dormu! Moviĝu!

Aŭskultas mi kiel la ĉevalinoj tamburas: do ne superŝutita estas la vojo. Sed per la okuloj ĝi jam ne videblas: fluas la neĝo malsupre, kaj la ĉielo malklariĝis.

Ekvipetis mi brave, sed en la brusto haltetis io: ne okazu malfeliĉo. Ankaŭ Marja Petrovna, el sub la tuko, diras de malantaŭe:

– Ĉu ni revenu, Kolja[11]? Pripensu!

– Ja pri kio pensi, – diras mi, – nur kvin kilometroj. Sidu vi, kaj ne maltrankviliĝu. – Kaj ordigis mi la kovrilon sur ŝiaj genuoj.

Ja tie, ĝuste kilometron de Uljanovo, apudvilaĝeto staras, kvin domoj ĉe la vojo. Mi tien, sed jen neĝa duno. Albloviĝis montete. Mi volis ja deflankiĝi, sed, vidas mi, estas jam malfrue.

Se mi turnos, la timono[12] rompiĝos. Do ekpelis mi por trabatiĝi. Elsaltis mi, neĝo ĝis la zono, la ĉevalinojn mi alkrias krudvoĉe. Ili haltetas, retrovas la spiron, kaj denove ŝiras antaŭen.

Flugas la neĝo; kvazaŭ en rivero baraktas miaj ĉevalinetoj.

Hundo ekbojis pro mia krio. Elrigardis maljunulino, bluzo sur la kapo. Staris ŝi, – kaj en la kabanon.

Vidas mi: kamparanoj iras nerapide sur la neĝo. Ĉagrenis min tio: kvazaŭ ne scipovas mi sen ili. Puŝis mi plenforte la sledon, vipis la ĉevalinojn, rapidis liberiĝi mi antaŭ ol la kamparanoj venos, sed la ĉevalinoj haltis. Proksimiĝis la kamparanoj.

– Haltu, ne pelu, stultulo: necesas eljungi.

Ankaŭ oldulo venis kun ili. Malforta tia olduleto.

Eljungis ni la ĉevalinojn.

La instruistinon kaj na Mitja sur la brakoj ili elportis. Eltiris ili la sledon: ja ĉiu povas, se kvarope!

– Noktu, – diras la oldulo – ĉi tie: blovas en la kamparo.

– Bone, – mi diras, – la instruistino – laŭdezire, sed mi veturos, ne havas mi tempon por tiaĵoj! – Kaj komencis mi jungi. La manoj malvarmas, la rimenoj frostiĝis, malfleksiĝis. – Veturas mi, kaj punkto! – diras mi.

Kaj la oldulo:

– Bonon mi diras; aŭdu kaj memoru: avertis mi vin, ne mia peko, se okazos io.

Mi eksidis la koĉerbenkon.

– Nu, – krias mi, – ĉu vi veturas? – Kaj prenis mi la stirrimenon.

Marja Petrovna eksidis.

Mi ekveturis kaj retrorigardis. La oldulo staras meze de la vojo, kaj krias al mi:

– Revenu!

Preskaŭ ne aŭdis mi lin pro la vento.

Nevolonte ekmoviĝi s la ĉevalinoj. Ĉu reveni?!

– Al diablo! Ek! – kaj frapis mi la ĉevalinojn per la vipo.

Ekgalopis ili. Mi retrorigardis: videblas jam nek la domoj, nek la bariloj: blanka malklaraĵo tegis tiun ĉi apudvilaĝeton. Galopas mi antaŭen, sed jen la ĉevalinoj ekpaŝis mole, kaj rimarkis mi ke enneĝas iliaj piedoj.

Mi haltis kaj, ne deirante, enŝovis la viptenilon en la neĝon.

– Kio? Kio? – maltrankviliĝis Marja Petrovna.

– Ĉu devojiĝis ni? Ĝuste tion mi timis.

– Ja kion timi? Jen ĝi estas, la vojo. – diras mi, kvankam la viptenilo ĝismeze enneĝis. – Hej, eldormiĝu! – Kaj tiretis mi la stirrimenon.

La ĉevalinoj ektrotis singarde. Kaj jen vidas mi, ke la neĝo jam de la ĉielo falegas, desupre; portas ĝin la vento, kirlas, kvazaŭ ĝuste tion atendis la neĝblovego, ke forveturu mi de la apudvilaĝeto. Jen, kvazaŭ speciale, allogis ĝi nin kaj kaptis. Kaj tuj enpenetris min malvarmo: pereis ni! Kaptis nin la neĝblovego, scias ĝi kie ni troviĝas, kaj superblovos ĝi nin per la neĝo, tute, ĝismorte superblovos; rapidas kaj hurlas ĝi, hastas...

– Kio? Kio? – krias la instruistino.

Sed mi jam ne respondas: ja ĉu ne vidas vi kio? Enlogis nin la neĝblovego en la kaptilon. Ja mi mem, stultulo, galopis ĉi tien. Sed nun fino!

Kaj ekmemoris mi la olduleton, kiel sur la vojo li staras; ŝancelas lin la vento: «Revenu!»

Kaj subite ekhurlis Mitja, muĝe ekhurlis, per iu timiga, ne sia voĉo:

– Reen, reen! Aj, reen! Ne volas mi! Ne volas! Reen! – Kvazaŭ vermo ektordiĝis li en siaj volvaĵoj.

La patrino tenas lin; li baraktas, elŝiriĝas kaj hurlas, ploregas, kvazaŭ en tombejo; superĉapon sian deŝiras.

La instruisino al li:

– Mitja! Mitja! Ja vere, kio estas tio? Miĉjo!

– Kaj krias al mi: – Returnu, returnu!

Ĉe mi la manoj ektremis. Mi ektiradis la stirrimenon.

La vento vipas, larmigas la okulojn, ŝtopas per la neĝo. Amaras min kaj miaj larmoj, kaj tiu ĉi hurlo de Mitja, sed ŝi, aldone, preĝas plenvoĉe.

Sed kien, je kukolo, turni? Ja ĉie samo: neĝo kaj neĝo. Hirtas, levas ĝin la vento, kaj pelas, kirlas ĝis la ĉielo mem.

Subite kliniĝis la instruistino, kaj, aŭdas mi, en la orelon mian ŝi krias:

– Lasu la ĉevalinojn, ili mem elveturigu, mem!

Mi lasis la stirrimenon. La ĉevalinoj ekiris paŝe. Kaj la instruistino lamentas:

– Ĉevalinetoj! Karaj! Karaj ĉevalinetoj!... Ja kio estas tio? Dio mia!

Mi turniĝis de la vento, alrigardis: ŝi kaj Mitja estas blankegaj pro la neĝo, kvazaŭ el la neĝo skulptitaj. Rigardas, ankaŭ mi estas sama.

Kaj imagis mi kiel superŝutos, kovros nin la neĝo; kaj poste oni trovos nin triope glaciiĝintajn, sidantajn kuntiriĝe en la sledo; kaj se, gardu Dio, restos mi viva: jen, frostigis, pereigis.

Kaj denove la oldulo alŝajniĝis, «Avertis mi vin, ne mia peko se okazos io». Sed tutegale venos ni nun nenien.

Sed subite ekvidis mi, ke alveturis ni sledan spuron. Rigardas: ja de urba, de nia sledo estas la spuro. Kaj komprenis mi ke ĉirkaŭveturas la ĉevalinoj. Ja kien ili veturigu? Semajnon estas ili ĉe ni; nur foje veturis la patro en la regioncentron, por la paperojn ordigi.

Elŝiris mi faskon da fojno, tordis, deiris, kaj entretis ĝin en la neĝon. Kaj jen denove trafis ni la sledan spuron, kaj jen ĝi, mia fasko, hirtas, eĉ ne superŝutita ankoraŭ: ĉi tie ni, sur la loko ĉirkaŭveturas.

Kaj komprenis mi subite, ke cent kilometrojn oni povas en tiu ĉi neĝblovego veturi, veturi, kaj veni nenien, kvazaŭ restis en la mondo nur neĝo kaj la sledo nia.

– Nu kio? Kio? – demandas la instruistino.

– Ĉirkaŭas, – diras mi, – iras ili nenien, ne scias.

Ekploris ŝi. Kaj jen frapis min: kion mi faris!

Pereigis, pereigis mi , kiel murdisto. Kaj ekdeziris mi elsalti, kaj kuri, kuri... Frostiĝu mi, superŝutu min ĝis la kapo, al diablo min!

Sed subite Marja Petrovna diras:

– Ne gravas, ĉi tie ni noktu. Eble ordiĝos. Ja kune ni estos, se okazos io... Trankvile tiel parolas ŝi. Sed ĝuste tiam kvazaŭ eniris min io.

Haltis mi la ĉevalinojn. Eliris.

– Engrimpu vi, – diras mi, – Marja Petrovna kun Mitja malsupren, mi kovros vin. Engrimpu, bonon mi diras. – Kaj ekis mi disŝovi la fojnon.

Kvazaŭ mi ne mi ekestis, tiel decide ĉe mi ekiris. Vidas, obeas ŝi, engrimpas, kaj na Mitja enŝovas tien. Kuntiriĝis ili tie. Mi per la fojno, per la tuko ĉirkaŭkovris, kaj tuj superŝutis ilin la neĝo; nur mi scias ke tie ili estas, ke varmas al ili, kvazaŭ estas ili miaj idoj, kaj mi – patro al ili.

Kaj kvazaŭ rekonsciiĝis mi. Blovas la vento en mian orelon; deŝovis mi la ĉapon aliflanken, kaj ekmemoris: ja en maldekstran orelon blovis, kiam el la apudvilaĝeto mi veturis. Blovu ĝi nun en la dekstran, kaj venos mi reen; ne pli ol kilometron forveturis mi, ne eblas ke pli; ĉi tie devas ili esti, bariloj tiuj. Ekpelis mi la ĉevalinojn, kaj ekiris apud ili. Iras mi kun la dekstra orelo al la vento.

Aŭdas mi, krias ion Marja Petrovna el la sledo, preskaŭ neaŭdeble, kvazaŭ el de kilometro.

Mi alvenis.

– Kion al vi, ĉu reordigi?

– Ne deiru de la sledo, Kolĉjo, – diras ŝi, – ne deiru, kara, poste engrimpos vi, varmiĝos.

Alkriu la ĉevalinojn, por ke aŭdu mi.

– Bone, – mi diras, – ne maltrankviliĝu.

«En ordo», – pensas, – «vivaj ili estas tie ĉe mi».

Vidas mi, la ĉevalinoj ekstaris, ĝis ventro en la neĝo. Ekiris mi antaŭen. Kaj ĉiam la sledon retrorigardas: ne perdu mi ilin. La ĉevalinoj levis la kapojn, atente rigardas min.

Vidas mi, tie estas pli kaj pli da neĝo. Mi ekis turni poiome laŭ la vento. «Neĝa duno estas tio», – pensas mi, «preterveturu mi ĝin».

Sed tuj kiam mi denove al la apudvilaĝeto turnis, – alia neĝduno. Kaj vidas mi: ne eblas al la apudvilaĝeto trabatiĝi; sed, se veturu mi maldekstren, laŭ la vento, tie devas esti Emeljanovo, post sep kilometroj.

Ekiris mi laŭ la vento, kaj vidas: malpliiĝis la neĝo: do altaĵĉenon ni alvenis: forblovis la vento neĝon de ĝi. Ekis mi agi same: iras iom, kaj revenas al la ĉevalinoj. Je la brido kondukas mi ilin. Deiras, ĝis kiam la sledo videblas, kaj denove al la ĉevalinoj, kondukas mi ilin. Kaj kiam iras mi apud ĉevalino, ŝi varmon sur min spiras, anhelas.

Kaj jen denove ne eblas laŭvente iri: neĝaj dunoj staras antaŭe; envenis mi ilin: ĝis la brusto.

Sed nun scias mi ke laŭ altaĵĉeno ni iras; ravino estas tie, kaj trans la ravino – Emeljanovo.

Ĉevalino sian kapon sur mian ŝultron metis, kaj tenas tiel, ne lasas. Mi ĉiam diras al mi mense: «Tie, tie Emeljanovo», – kaj speciale per la vipo mi montras, por ke pli certe estu ke tie.

Iras mi apud la ĉevalino, kaj ekŝajnis al mi subite ke jam centjaron ni iras, ke estas ni nenie, kaj ke neniu Emeljanovo ekzistas, ke estas ni tute aliloke, kaj ke ĉirkaŭiras ni neniu scias kie.

Tiam Marja Petrovna elŝoviĝis.

– Kie, kie vi estas, Kolja, Kolĉjo? Kial ne aŭdeblas vi? Voĉu tempo de tempo! Eniru, varmiĝu, mi eksteros.

– Kio? Kio? – krias mi. – Sidu, bonordas mi.

Kaj ŝi svingas per io:

– Vestu, vestu la superĉapon, Nikolaj!

Mi eĉ ne eksentis la strangaĵon tiam, ke ŝi min «Nikolaj» nomas. De Mitja estis tiu superĉapo.

Kaj denove batis min: «Ja ne venos ni ĝis Emeljanovo! Pereiganto mi estas via!» Ne volis mi la superĉapon preni, ja mi unua devas glaciiĝi.

Pe-frostiĝu mi, sed ilin oni trovu vivaj.

Sed ŝi krias:

– Prenu, alie forĵetos mi ĝin!

Kaj vidas mi ke forĵetos. Prenis mi ĝin, envolviĝis.

Fordonos, kiam pe-frostiĝo venos.

Decidis mi turni al Emeljanovo; provu mi tion. Iom malantaŭe devas ĝi esti nun. Ŝoviĝis mi, kaj trafis en la neĝon kiel en akvon.

Subite kaptis min malvarmo, la tutan skuas, eĉ batas min, kaj nenion mi povas: «disŝiros», – pensas mi, – «disigos min tiu ĉi skuego je pecetoj.

Jen kiel», – pensas mi, – «jen kiel oni pefrostiĝas ». Ja kiu sciis ke ĝuste tiel pereos mi?

Ordinare tiel; sed, kvankam ordinare, forestas revojo.

Ekiris mi alian direkton. Ĉiam retrorigardas mi la sledon, kaj la ĉevalinoj rigardas min. Vidas mi, malpli da neĝo estas ĉi tie; komencis mi per la piedo provi. Kaj subite ekiris, ekiris la piedo malsupren... kaj tuta mi falas, flugas, ŝoviĝas malsupren; kaj – mallumo.

Jen staras mi jam sur io, kaj ege silente estas, apenaŭ aŭdeblas susuro de la neĝblovego super la kapo. Kvazaŭ tombon mi trafis. Ekpalpis mi: malvaste estas, kaj pikaj ŝtonoj ĉirkaŭe. Komprenis mi ke puton mi enfalis.

Fosas ĉe ni homoj putojn en la stepo, laŭ ĵurpromeso. Malvastajn, kiel tubojn, kaj ĉirkaŭe ŝtonojn masonas, por ne disfalu.

Daŭre skuigis, disŝiris min la malvarmo, kaj decidis mi ke pereis jam ĉio, ke ĉi tie mi pefrostiĝu, kaj superŝutu min la neĝo. Ekploros kaj mortos mi ĉi tie, sed ili, povas esti, iumaniere ĝisvivos la matenon. Kurbiĝis mi, kaj sidas.

Ne scias kiom mi sidis tiel. Sed ĉesis bati min la malvarmo, varmiĝis mi en la puto... Kaj subite rekonsciiĝis mi! Eĉ kvazaŭ ekvidis kiel sidas ili tie en la sledo, kaj superŝutas ilin la neĝo: kaj la ĉevalinojn kaj la sledon, sed Mitja estas ja tie, kaj Marja Petrovna. Elgrimpi, elgrimpi!

Kaj komencis mi grimpi sur la ŝtonoj supren, piedojn dise, per la manoj grimpas mi, kiel blato.

Elgrimpis mi per lastaj fortoj, kaj ekkuŝis dorse sur la neĝon. Hurlas la neĝblovego, rivere la neĝo fluas. Saltleviĝis mi, kaj – nenio; forestas la sledo. Mi ekkuris iom: nenio. Perdis, kaj pereis nun ĉio. Sola mi estas, kaj ŝtopas, batas la neĝo. Eĉ pli malice la neĝblovego ekkirlis, post du paŝoj videblas nenio.

Ekkriegis mi per la tuta voĉo, senhalte; staras mi ĝisgenue en la neĝo, kaj kriaĉas: Hej!

Ho! Ehe! Elkrios mi tutan mian voĉon, kaj kuŝos; superŝutu min, kaj fino.

Paŭzis, por repreni aeron, sed ĝuste super mia orelo aŭdas mi:

– Ho hu, Nikolaj!

Mi eĉ skuiĝis: ŝajnas tio al mi... Kaj pro la timego eĉ pli forte mi ekkriaĉis:

– Go-go!

Kaj tiam ekvidis mi: la sledo, la ĉevalinoj staras, per la neĝo kovritaj; kaj Marja Petrovna staras, blanka, apenaŭ videbla, kaj flirtas la vento ŝian baskon.

Mi tuj rekonsciiĝis.

– Engrimpu, – diras mi, – veturu ni.

– Ne foriru vi, – krias ŝi, ne faru tion! Eniru la sledon. – Sed, vidas mi, apenaŭ staras ŝi pro la vento.

– Engrimpu, veturu ni. Mi scias, proksime ni estas.

Ŝi staras.

– Engrimpu, – diras mi, – ankaŭ al Mitja estos tie pli varme; sed mi, mi moviĝas, ne frostiĝos mi. – Kaj puŝas mi ŝin en la sledon.

Eniris ŝi. Denove mi ekmovigis. Kaj ekŝajnis ke vere estas proksime, kaj tuj, tuj, venos ni ien.

Enrigardas mi la neĝblovegon, kaj vidas: sonoril-turoj staras antaŭ ni ĉi tie, trans la neĝo; altaj ili estas, kaj blankaj. Ankaŭ preĝejoj, preĝejoj, kaj kvazaŭ sonorilojn aŭdas mi.

Subite ekvidis mi antaŭe, malproksime: homo iras. Kaj superĉapo lia pinte elstaras. Mi ekis kriadi:

– Onklo! Onklo! Hej, onklo!

Marja Petrovna el la sledo elŝoviĝis.

– Onklo! – Haltis mi la ĉevalinojn, kaj – al li renkonten. Sed tio fosteto estis interkampa, du paŝojn antaŭe, kaj supro ĝia estas ĉirkaŭhakita pike. Nur ŝajnis al mi ke estas ĝi malproksima.

Alvokis mi la ĉevalinojn, kaj venis ili al mi, kiel hundoj. Staras mi apud tiu ĉi fosto, kaj ial ekŝajnis al mi, ke venis mi ien. Apogis mi min je ĉevalino, kaj sentas ke tremegas ŝi tuta. Mi venis, karesis ŝian muzelon, kaj elpensis: donu mi fojnon al ili.

Eltiris mi faskon el la sledo, kaj komencis per la mano ŝovi al la ĉevalinoj. Ili etendiĝis antaŭen, kaj ekvidis mi kiel tremas piedoj ĉe la pli juna: laciĝis ŝi. Eligas ŝi la piedeton antaŭen, kaj tremas ŝia genuo. Kaj mi ŝovas kaj ŝovas fojnon al ili. Plenigis mi la baskon, kaj tenas, por ke la vento ne forŝiru. Se finiĝos ilia forto, pereos ja ĉio. Mi nutris kaj karesis ilin. Elprenis mi du plektitajn bulkojn, kiujn la onklo donis al mi. Frostiĝis, ŝtoniĝis ili. Mi tenas ilin en la manoj, ĉevalino kaptas per la dentoj, kaj derompas; kaj vidas mi ke koleras ŝi, ke malforte mi tenas. Tiel staris ni. Alrigardis mi la sledon: alŝutita ĝi ekestis flanke, kaj jam trans la sledon la neĝo ruliĝas.

Tuj kiam prenis mi la ĉevalinon je la brido, ekiris ambaŭ samtempe, kvankam diris mi nenion.

Inter ili mi iras, tenas mi min je la timono; triope ni iras. Nerapide. Mi ne pelas: iru ili kiel povas, nur iru. Iras mi, kaj pensas jam pri nenio, scias nur, ke estas ni triopaj: mi kaj la ĉevalinetoj; aŭdas mi kiel spiregas ili. Jam ne retrorigardas mi la sledon, kaj demandi timas.

Subite muro antaŭ mi, preskaŭ per la timono trafis ni ĝin. Tuj haltis ni, la tuta triopo...

Konsterniĝis mi. Ĉu ŝajnas? Puŝis mi per la viptenilo: barilo! Frapis per la felta boto: barilo, tabuloj! Kvazaŭ ekflamis io en mi. Mi – al la sledo:

– Marja Petrovna! Venis ni!

– Kien?!

Mitja el la sledo elruliĝis, implikiĝis, manpiede ekstaris li, kriaĉas post la patrino:

– Kien, kien?

– Diablo scias kien! Venis ni!

1927


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.