La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Boris Ĵitkov

©2026 Geo

La Enhavo

MUNGOTO

Mi tre volis havi veran, vivan mungoton.

Propran. Kaj mi decidis: kiam nia vaporŝipo venos al insulo Cejlon, mi aĉetos por mi mungoton, kaj donos tiom da mono kiom oni postulos.

Kaj jen nia ŝipo troviĝas ĉe insulo Cejlon. Mi volis jam kuri rapide sur la bordon, por trovi kie ili, tiuj ĉi bestetoj, estas vendataj. Sed jen venas nian ŝipon nigra homo (ĉiuj tieaj homoj estas nigraj), kaj la ŝipanoj ĉirkaŭis lin; amasiĝas ili, ridas, bruas. Kaj iu elkriis: «Mungotoj!». Mi ĵetiĝis, dispuŝis ĉiujn, kaj vidas: en la manoj de la nigra homo troviĝas kaĝo, kaj, ene de ĝi – grizaj bestetoj. Mi tiel timis ke iu kaptos ilin, ke kriis en vizaĝon de tiu ĉi homo:

– Kiom?!

Li eĉ ektimis, tiel mi kriis. Poste li komprenis, montris tri fingrojn kaj enmanigis al mi la kaĝon.

Do nur tri rubloj, kune kun la kaĝo, kaj ne unu, sed du mungotoj!

Mi tuj pagis, kaj enspiris malstreĉe: pro ĝojo mi eĉ la spiron perdis.

Tiom ekĝojis mi, ke forgesis demandi la nigran homon per kio oni nutru la mungotojn, ĉu estas ili dresitaj aŭ sovaĝaj. Ĉu, okaze, ili mordas? Mi tuj ekkuris post la homo, sed li jam malaperis.

Do decidis mi esplori, ĉu mordas aŭ ne mordas ili, kaj enigis la fingron inter vergoj de la kaĝo. Eĉ enigi mi ne sukcesis, sed sentas mi: prete; oni kaptis mian fingron.

Kaptis ĝin etaj piedoj, kroĉaj, kun ungetoj.

Ege rapide mordas la mungoto mian fingron.

Sed tute ne dolore: ne malice sed lude faras ĝi tion. Kaj la alia premiĝis al angulo de la kaĝo, kaj strabe rigardas min per siaj nigraj brilaj okuloj.

Mi rapidis preni en la manojn, kaj karesi kiun mordas ŝerce.

Tuj kiam malfermetis mi la pordeton, tiu ĉi mungoto salt! kaj kuras jam en la kajuto.

Ĝi vantis, kuris sur la planko, priflaris ĉion, kaj grakis: krrak! krrak! Kiel korvo. Mi volis kapti ĝin, kliniĝis, etendis la manon; momente la mungoto preterhastis mian manon, kaj okazis en la maniko. Mi levis la manon, prete: la mungoto estas jam sur la brusto. Ĝi elŝoviĝis de tie, elgrakis gaje, kaj denove kaŝiĝis. Kaj jen sentas mi, estas ĝi jam ĉe la akselo, penetras la alian manikon, kaj forsaltas el ĝi. Mi volis karesi ĝin, kaj proksimigis la manon, sed subite la mungoto eksaltis supren per la kvaro da piedoj samtempe, kvazaŭ sub ĉiu el ili troviĝas risorto.

Mi eĉ la manon forigis konvulsie, kvazaŭ de pafo. Kaj la mungoto alrigardis min de malsupre per la gajaj okuletoj, kaj denove: krrak! Kaj vidas mi, ĝi mem surgrimpis jam miajn genuojn, kaj tie ĉi siajn artifikojn montras: jen volviĝas, jen rektiĝas momente, jen voston hirtas, jen subite la kapon inter la malantaŭajn piedojn enigas. Tiel tenere, tiel gaje ludis ĝi kun mi, sed subite oni frapis la pordon, kaj elvokis min al la laboro.

Oni devis ŝarĝi kaj fiksi sur la ferdeko ĉirkaŭ dek-kvinon da grandegaj trunkoj de iuj hindiaj arboj. Ili estis malrektaj, kun derompitaj branĉoj, multkavaj, dikegaj, enŝelaj, sen iu ajn prilaboro. Sed, de flanko kiu estis segita, videblis kiel belaj ili estas interne: rozkoloraj, ruĝaj, tute nigraj!

Ni metis ilin stake sur la ferdekon, kaj preme fiksis per ĉenoj, por ke en la maro ili ne dismoviĝu. Mi laboris kaj pensis: «Kiel fartas tie miaj mungotoj? Ja mi nenion lasis al ili manĝi».

Mi demandis la nigrajn ŝarĝistojn, lokulojn, kiuj venis de la bordo, ĉu scias ili per kio oni nutru mungoton, sed ili komprenis nenion, nur smajlis.

Kaj la niaj diras:

– Donu ion ajn, ili mem komprenos kio bezonatas.

Mi elpetis de la kuiristo viandon, aĉetis bananojn, alportis panon, telereton da lakto. Ĉion tion mi metis meze de la kajuto, kaj malfermis la kaĝon. Surgrimpis mi la liton, kaj komencis observi. El la kaĝo elsaltis la sovaĝa mungoto kaj, kune kun la dresita, ĵetis sin sur la viandon.

Ili ŝiris ĝin per la dentoj, grakis kaj murmuris, lektrinkis la lakton; poste la dresita kaptis bananon, kaj fortiris ĝin en angulon.

La sovaĝa salt! kaj ankaŭ ĝi jam apudas. Mi volis rigardi kio okazos, delitiĝis haste, sed malfrue! La mungotoj jam kuras reen. Ili ĉirkaŭlekas la muzeletojn, kaj de la banano restis sur la planko nur ŝeloj, kvazaŭ ĉifonetoj.

Matene ni estis jam en la maro. Tutan mian kajuton ĉirkaŭpendigis mi per banan-girlandoj.

Ili sur ŝnuretoj pendolis sub la plafono. Tio por la mungotoj. Mi donos poiome, do sufiĉos por longe. Mi liberigis la dresitan mungoton, kaj ĝi kuris nun sur mi, kaj mi kuŝis senmove, duonfermante la okulojn. Vidas mi, la mungoto alsaltis la breton, kie troviĝas libroj. Jen ĝi algrimpis klapon de la ronda ŝipa fenestro. La klapo iom moviĝis, ĉar la ŝipo balanciĝis. La mungoto instalis sin tie, alrigardis min de supre.

Mi ne moviĝis. La mungoto puŝis per la piedeto la muron, kaj la klapo ekmoviĝis flanken. En momento kiam la klapo ekestis kontraŭ banano, la mungoto saltis impulse, kaj per la ambaŭ piedetoj kaptis bananon. Momenton ĝi pendis en la aero, sub la plafono mem. Sed la banano deŝiriĝis, kaj la mungoto frapiĝis sur la plankon.

Ne! Frapiĝis la banano. La mungoto surplankiĝis sur ĉiujn kvar piedojn. Mi saltleviĝis rigardi, sed la mungoto okupiĝas jam sub la lito. Post minuto ĝi eliris kun malpura muzeleto. Ĝi grakis pro la plezuro.

Ha! Ekestis necese rependigi la bananojn al centro de la kajuto: la mungoto jam provis algrimpi per la viŝtuko.

Grimpis ĝi kiel simio: piedetoj ĝiaj similas manetojn. Kroĉaj estas ili, lertaj kaj viglaj. Ĝi tute ne timis min.

Mi liberigis ĝin sur la ferdekon, promeni sub la suno. Ĝi tuj mastre priflaris ĉion, kaj kuris sur la ferdeko kvazaŭ neniam estis aliloke, kaj ĝuste ĉi tie estas ĝia hejmo.

Sed ĉe ni, sur la ŝipo, estis propra, delonga mastro de la ferdeko. Ne, ne ŝipestro, sed virkato. Grandega li estis pro bona nutrado, kun kupra kolaĵo. Li grave promenadis sur la ferdeko, kiam estis seke.

Ankaŭ ĉi-tage estis seke. Kaj la suno troviĝis jam super la masto mem. La kato eliris el la kuirejo, kontroli ĉu ĉio estas en ordo. Ekvidis li la mungoton, kaj ekiris rapide, poste komencis ŝteliri ĉase. Li iris sur fera tubo. Ĝi etendiĝis sur la ferdeko. Kaj ĝuste ĉe tiu ĉi tubo vantis la mungoto. Ĝi kvazaŭ ne vidis la katon. Sed la kato estis jam super la mungoto. Restis al li nur etendi la piedon, por enkroĉigi la ungojn en ĝian dorson. Li atendis nur ke ekestu pli oportune.

Mi tuj komprenis kio okazos. La mungoto ne vidas, ĝi staras dorse al la kato, kaj priflaras la ferdekon, kvazaŭ okazas nenio. La kato jam pretiĝis. Mi ĵetis min kuri. Sed ne alkuris. La kato etendis la piedon. Kaj, sammomente, la mungoto enigis la kapon inter la malantaŭaj piedoj, malfermegis la buŝon, elgrakis laŭte, kaj la voston, grandegan vilan voston, suprenigis foste, kaj ekestis ĝi kiel broso, per kiu oni kerosen-lampajn vitraĵojn purigas. Unumomente transformiĝis ĝi en nekompreneblan, neviditan monstron.

Tio forĵetis la katon kavazaŭ de arda feraĵo.

Li tuj turniĝis kaj, levinte la voston bastone, ekimpetis for, sen retrorigardi. Sed la mungoto, kvazaŭ okazis nenio, denove vantas kaj priflaras ion sur la ferdeko.

Sed de tiam la katon-belulon oni vidis tre malofte. La mungoto sur la ferdeko – la katon oni ne trovos. Oni vokis lin kaj per «kis-kis», kaj per «Vasjo». La kuiristo penis allogi lin per viando, sed ne eblis trovi la katon, traserĉu eĉ la tutan ŝipon. Anstataŭ li apud la kuirejo kuradis nun la mungotoj; ili grakis, postulis de la kuiristo viandon. Nur dum noktoj enŝteliĝis kompatinda Vasjo kajuton de la kuiristo, kaj tiu nutris lin per viando. Vasjo povis veni nur nokte, kiam la mungotoj troviĝis en sia kaĝo.

Kaj jen foje, nokte, vekiĝis mi pro krio sur la ferdeko. Alarme, time kriis homoj. Mi vestiĝis rapide, kaj elkuris. Hejtisto Fjodor kriis ke iris li ĵus post la vaĉo, kaj jen de tiuj ĉi hindiaj arboj, el tiu ĉi stako, elrampis kaj tuj rekaŝiĝis serpento.

Kaj ne simple serpento, dika ĝi estis jen! kiel homa mano, kaj preskaŭ kvar metrojn longa.

Kaj eĉ sur la hejtiston ĝi ŝoviĝis.

Neniu kredis al Fjodor. Sed la hindiajn arbojn oni rigardadis time. Ja kio se vere serpento?

Nu, ne tiom dika, sed venena? Sed oni ja preteriras ĉi tie nokte! Iu diris: «Ili varmon ŝatas, nokte en litojn de dormantoj enrampas».

Ĉiuj eksilentis.

Subite ĉiuj turniĝis al mi:

– La bestetojn, la mungotojn viajn, ĉi tien!

Ja por ke ili...

Mi timis ke nokte forkuros la sovaĝa. Sed mankis tempo por pripensoj: iu enkuris jam mian kajuton, kaj portas la kaĝon.

Mi malfermis ĝin ĝuste apud la stako; tie finiĝis la arboj, kaj videblis nigraj trairoj inter la trunkoj. Iu enŝaltis elektron. Mi vidis ke la dresita enkuris la nigran trairon. Kaj, post ĝi, – la sovaĝa. Mi timis ke tiuj ĉi pezaj traboj pinĉos al ili krureton aŭ voston. Sed estis jam malfrue.

La ambaŭ mungotoj jam eniris tien.

– Alportu rompilon! – kriis iu.

Kaj Fjodor staras jam kun hakilo. Poste ĉiuj eksilentis kaj ekaŭskultis. Sed aŭdeblis nenio krom knaro de la traboj. Subite iu kriis:

– Rigardu, rigardu! Vosto!

Fjodor svingis la hakilon, aliaj deŝoviĝis. Mi kaptis manon de Fjodor. Pro timo li preskaŭ hakis la voston; sed la vosto estis ne serpenta sed mungota.

Ĝi jen elŝoviĝis, jen entiriĝis. Poste aperis malantaŭaj piedetoj. La piedetoj kroĉiĝis je la arbo. Videblis ke io tiras la mungoton reen.

– Helpu iu! Ĉu vi ne vidas ke ĝiaj fortoj ne sufiĉas! – kriis Fjodor.

– Sed kial ne vi mem? Rigardu la komandanton!

– respondis iu el la homamaso.

Neniu helpis, sed retroiris ĉiuj, eĉ Fjodor kun la hakilo. Subite la mungoto lertiĝis; videblis kiel ĝi tordiĝas, kroĉante sin je la traboj. Ĝi impetis, kaj eltiris post si serpentan voston. La vosto svingiĝis; ĝi suprenigis la mungoton kaj ekfrapis ĝin sur la ferdekon.

– Mortigis, mortigis! – kriis oni ĉirkaŭe.

Sed mia mungoto, tio estis la sovaĝa, tuj surpiediĝis. Ĝi enkroĉiĝis la voston per siaj akraj dentetoj, kaj tenis ĝin. La serpento kuntiriĝis, tiris la sovaĝan reen en la nigran trairon.

Sed la sovaĝa apogis sin per ĉiuj piedetoj, pli kaj pli eltiris ĝi la serpenton.

La serpento estis du fingroj dika, ĝi frapis la ferdekon per la vosto kvazaŭ per vipo, kaj sur la pinto teniĝis la mungoto. Ĝi estis ĵetata de flanko al flanko. Mi volis forhaki tiun ĉi voston, sed Fjodor malaperis ien kune kun la hakilo. Oni vokis lin, sed li ne respondis. Ĉiuj time atendis aperon de serpenta kapo. Nun venos fino, kaj elimpetos la tuta serpento.

Sed kio estas tio? Tio ne estas kapo de la serpento, tio estas mungoto!

Jen ankaŭ la dresita sursaltis la ferdekon; ĝi enkroĉiĝis flankon de la serpenta kolo. La serpento kurbiĝas, ŝiriĝas, ĝi frapas la mungotojn sur la ferdekon, sed ili teniĝas kiel hirudoj.

Subite iu elkriis:

– Batu! – kaj frapis la serpenton per la rompilo.

Ĉiuj ĵetiĝis, kaj per kio ajn komencis batadi.

Mi timis ke en la tumulto oni mortigos la mungotojn, kaj deŝiris de serpenta vosto la sovaĝan.

Ĝi tiagrade koleris, ke mordis mian manon; ĝi ŝiriĝis for, kaj gratis min. Mi deŝiris mian ĉapon, kaj ĉirkaŭvolvis ĝian muzelon. La dresitan deŝiris mia kamarado.

Ni enigis ilin en la kaĝon. Ili kriis, ŝiriĝis, kaptis per la dentoj vergojn de la kaĝo. Mi ĵetis al ili pecon da viando, sed ili eĉ ne atentis tion.

Mi elŝaltis en la kajuto lumon, kaj ekiris prilabori per jodo la morditajn manojn. Tie, sur la ferdeko, oni daŭrigis bati la serpenton. Poste oni forĵetis ĝin trans la ŝiprandon.

De tiam ĉiuj tre ekamis miajn mungotojn, kaj regalis ilin per kion oni havis. La dresita konatiĝis kun ĉiuj, kaj malfacilis alvoki ĝin vespere: ĉiam ĝi gastas ĉe iu.

Ĝi lerte rampis sur la ŝnuraro. Kaj, foje, antaŭvespere, kiam oni enŝaltis jam elektron, la mungoto ekrampis al la masto laŭ ŝnuregoj kiuj iras de la ŝiprandoj. Ĉiuj admiris ĝian lertecon, retroklinis la kapojn, rigardis. Sed jen la ŝnurego venis al la masto. Poste iras nur glita nuda ligno. Sed la mungoto fleksis la trunkon, kaj kroĉiĝis je kupraj tubetoj. Ili iris laŭ la masto por gardi elektrajn dratojn al supra lanterno.

La mungoto rapide rampis pli alten. Ĉiuj malsupre ekaplaŭdis. Subite elektristo elkriis:

– Tie estas nudaj dratoj! – kaj forkuris elŝalti elektron.

Sed la mungoto jam kaptis per la piedeto tiujn ĉi dratojn. Pro frapo de la elektra kurento ĝi falis de tiu ĉi alteco soben. Oni subkaptis ĝin, sed ĝi estis jam senmova.

Ĝi estis ankoraŭ varma. Mi rapidis porti ĝin en kajuton de la kuracisto. Sed lia kajuto estis ŝlosita. Mi ĵetiĝis al mia, singarde metis la mungoton sur la kusenon, kaj ekkuris serĉi nian kuraciston. «Eble li savos la besteton» – pensis mi. Mi kuradis tra la tuta ŝipo, sed iu jam diris al la kuracisto, kaj li rapide iris al mi renkonten.

Mi volis ke li iru pli rapide, kaj tiris la kuraciston je la brako. Ni eniris mian kajuton.

– Sed kie ĝi estas? – diris la kuracisto.

Vere, kie? Sur la kuseno ĝi forestis. Mi enrigardis sub la liton. Komencis palpi tie per la mano. Kaj subite krrak! krrak! – kaj la mungoto elsaltis el sub la lito kvazaŭ okazis nenio: sanega.

La kuracisto diris ke la elektra kurento, verŝajne, nur portempe kontuzis ĝin, kaj dum serĉis mi lin, la mungoto rekonsciiĝis.

Kiel mi ĝojis! Mi karesis ĝin, kaj premadis al la vizaĝo.

Tiam ĉiuj ekis viziti min, ĉiuj ĝojis, kaj karesis la mungoton: tiel oni ĝin amis. Post iom da tempo ankaŭ la sovaĝa alkutimiĝis, kaj mi venigis la mungotojn en mian hejmon.

1935.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.