La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Boris Ĵitkov

©2026 Geo

La Enhavo

MEKANIKISTO SALERNO

1

Itala vaporŝipo iris al Usono. Sep tagoj naviĝis ĝi sur la oceano, sep tagoj da iro restis ĝis la bordo. La ŝipo troviĝis ĝuste en mezo de la oceano. Ĉi-loke estas trankvile kaj varme.

Kaj jen kio okazis meznokte dum oka diurno.

Hejtisto, post sia vaĉo, iris dormi. Li iris sur la ferdeko[1], kaj rimarkis kiel varma ĝi estas. Ja iris li nudpieda. Kaj jen, per la nudaj plandoj, sentas li ardon. Kvazaŭ oni iras sur forno.

«Kio estas tio?» – ekpensis la hejtisto. – «Provu mi kontroli permane.»

Li kliniĝis, palpis:

«Jes, ĝuste, tre varma. Sed ja ne povas okazi ke ĝi de la vespero ne malvarmiĝis. Iu malordo estas ĉi tie».

Kaj la hejtisto iris diri al la mekanikisto. La mekanikisto dormis en sia kajuto. Li disĵetiĝis pro la varmego.

La hejtisto ekpensis: «Sed kio se mi eraras, ke tio nur ŝajnas al mi? Insultos min la mekanikisto: kial vi vekas min, mi ja ĵus endormiĝis».

Ektimis la hejtisto, kaj ekiris al sia dormoloko.

Dum la irado denove tuŝis li la ferdekon.

Kaj denove: ŝajne tre varma ĝi estas.

2

La hejt isto enli t iĝis, kaj longe kuŝis sendorme. «Ĉu diri, ĉu ne diri,» – pensis li. – «Kio se oni priridos min?». Pensis li, pensis, kaj ekŝajnis al li ke varmegas en la kajuto kiel en forno. Kaj, ŝajnis al li, ke estas pli kaj pli varme. Ekrigardis li ĉirkaŭe – ĉiuj kamaradoj dormas, nur duopo ludas kartojn. Neniu sentas ion nekutiman. Li demandis la ludantojn:

– Ĉu vi sentas ion, knaboj?

– Pri kio vi? – ili diras.

– Ŝajne varmegas.

Ili ekridis:

– Ha, ĉu unuafoje? En tiuj ĉi lokoj ĉiam estas tiel. Hontu, vi ne estas ja novulo!

– Hm! – diris la hejtisto, kaj turniĝis flanken.

Sed subite batis lin penso: «Kio se plago proksimiĝas? Kaj matene estos jam malfrue?

Pereos ni ĉiuj. Ĉirkaŭe oceano – miloj da kilometroj.

Dronos ni kiel musoj en sitelo».

Ellitiĝis la hejtisto, surtiris la pantalonon, kaj elsaltis supren. Li kuris sur la ferdeko. Ĉi foje, ŝajnis al li, ĝi estas eĉ pli varma. Kurante li frapis pordon de la mekanikisto. La mekanikisto nur muĝis kaj anhelis. La hejtisto eniris, kaj frapetis lian ŝultron. La mekanikisto sulkis la brovojn, ekrigardis kolere, kaj, kiam ekvidis vizaĝon de la hejtisto, elkriis:

– Kio okazis? – surpiediĝis li salte. – Ĉu oni denove inerbatiĝas tie?

La hejtisto kaptis lian manon, kaj tiras lin eksteren.

– Palpu la ferdekon, sinjoro Salerno, – flustras la hejtisto.

La mekanikisto ĉirkaŭrigardas duondorme: ĉio estas trankvila. La ŝipo iras ritme. La maŝino malsupre murmuras kontente.

– Ja vi la ferdekon per la mano tuŝu, – flustras la hejtisto; kaptis li manon de la mekanikisto, kaj alpremis ĝin al la ferdeko.

Subite la mekanikisto elŝiris la manon.

– Uĥ, diablo, vere! – diris la mekanikisto flustre. – Staru ĉi tie, mi revenos.

La mekanikisto ankoraŭ dufoje palpis la ferdekon, kaj rapide foriris supren.

3

La supra ferdeko iris balkone super la malsupra.

Tie troviĝis kajuto de la ŝipestro.

La ŝipestro ne dormis. Li promenis sur la supra ferdeko. Atentis li la deĵoran helpanton, la stiristojn, la ŝiprandajn lumojn.

Pro la rapida kuro la mekanikisto anhelis.

– Ŝipestro, ŝipestro! – diras la mekanikisto.

– Kio okazis? – La ŝipestro proksimiĝis kontakte, enrigardis vizaĝon de la mekanikisto, kaj diris: – Nu, nu, iru ni en la kajuton.

La ŝipestro ŝlosis la pordon, fermis la fenestron, kaj diris al la mekanikisto:

– Parolu mallaŭte, Salerno. Kio okazis?

La mekanikisto enspir is profunde, kaj komencis flustri:

– La ferdeko estas tre varma. Plej varma – super la meza holdo[2]. Tie troviĝas stakoj da ŝpinaĵo, kaj tiuj bareloj.

– Ŝŝ! – diris la ŝipestro, kaj altigis la fingron.

– Pri kio estas en la bareloj scias nur vi kaj mi. En ili, vi diris, troviĝas klora salo? Ĝi ne flameblas, ĉu?

Salerno klinis la kapon.

– Ĉu vi mem, Salerno, rimarkis tion, aŭ iu diris al vi? – demandis la ŝipestro.

– Hejtisto diris al mi. Mi mem palpis permane.

– La mekanikisto tuŝis la plankon. – Jen tiel. Do…

La ŝipestro interrompis lin:

– Ĉu la ŝipanaro scias?

La mekanikisto levis la ŝultrojn.

– La pasaĝeroj sciu nenion. Ili estas ducentkvinopaj. Estos paniko. Tiam ni ĉiuj pereos eĉ pli frue ol la ŝipo. Necesas kontroli. Tuj.

La ŝipestro eliris. Irante li strabe rigardis la pasaĝeran halon. Tie brilis elektro. Preter lumantaj fenestroj promenadis sur la ferdeko bele vestitaj homoj. Ili jen aperis jen malaperis,
kvazaŭ papilioj ĉe lanterno. Aŭdeblis gaja parolado.

Iu sinjorino laŭte ridis.

4

– Iru trankvile, – diris la ŝipestro al la mekanikisto. – Sur la ferdeko eĉ ne vorton pri la holdo. Kie estas la hejtisto?

La hejtisto staris kie ordonis la mekanikisto.

– Alportu termometron kaj ŝnuron, Salerno, – diris la ŝipestro, kaj ekfumis. Li ĉirkaŭrigardis trankvile. Iu pasaĝero staras ĉe la ŝiprando. La ŝipestro surpaŝis la holdon. La cigaredo elfalis.

Levante ĝin li palpis la ferdekon. La ferdeko estis varmigita. Peĉo en foldoj gluiĝis al la manoj.

La ŝipestro gaje insultis la cigaredstumpon, kaj ĵetis ĝin trans la ŝiprandon.

Mekanikisto Salerno venis kun termometro kaj ŝnuro.

– La hejtisto mezuru, – ordonis la ŝipestro flustre.

La pasaĝero ĉesis rigardi transranden. Li alproksimiĝis, kaj demandis per malsana voĉo:

– Ha, kion oni faras? Por kio, pardonu, tiu ĉi ŝnuro? Ĉu ŝnuro? – Kaj li komencis palpi la ŝnuron en manoj de la hejtisto.

– Nu certe ŝnuro, – diris la ŝipestro, kaj ekridis. – Vi ja pensis ke serpento, ĉu? Tio, ĉu vi scias… – La ŝipestro prenis la pasaĝeron je la butono. – Iru, – diris li al la hejtisto. – Tion, ĉu vi scias, – diris la ŝipestro, – ni faras ĉiam dum la vojo. La tubo iras de la ferdeko ĝis la fundo.

– Ĉu ĝis la mara fundo? Kiel interese! – diris la pasaĝero.

«Li estas stultulo,» – pensis la ŝipestro. – «Tio estas homoj plej danĝeraj».

Sed voĉe li ekridis:

– Ja ne! La tubo iras ĝis fundo de la ŝipo.

Per ĝi ni sciiĝas ĉu multas akvo en la holdo.

La ŝipestro diris veron. Ĉiuj holdoj estis provizitaj per tiuj tuboj.

Sed la pasaĝero ne trankviliĝis.

– Do la ŝipo enlasas akvon, ĝi likas, ĉu? – elkriis la pasaĝero.

La ŝipestro ekridis kiel eble pli laŭte:

– Kia strangulo vi estas! Ja tio estas akvo por la maŝino. Oni speciale provizas ĝin.

– Ve, do restis malmulte! – kaj la pasaĝero senespere ektordis la manojn.

– Tuta oceano! – Kaj la ŝipestro montris trans la ŝiprandon.

Li turniĝis, kaj ekiris for. En duonlumo li rimarkis la pasaĝeron. Okulvitroj, kadrigitaj per kornaĵo, longa nazo. Blanka, kun strioj, pantalono.

Ulo longa kaj magra.

Salerno, ĉe la holdo, strekis alumetojn.

5

– Nu, kiom? – demandis la ŝipestro.

Salerno silentis. Per la elstreĉitaj okuloj rigardis li la ŝipestron.

– Ja diru, diablo vin prenu! – kriis la ŝipestro.

– Sesdek tri, – elbalbutis Salerno.

Kaj subite de malantaŭe ekaŭdiĝis voĉo:

– Sankta Mario, sesdek tri!

La ŝipestro turnis la kapon. Pasaĝero. La sama, kun korne framigitaj okulvitroj.

– Madono putana! – elsakris la ŝipestro, kaj tuj faris gajan vizaĝon. – Kiel vi konsternis min!

Sed kial vi vagas sola? Tie, supre, estas pli gaje. Ĉu vi malpaciĝis tie?

– Mi estas homevitema, mi ĉiam solas ĉi tie, – diris la longa pasaĝero.

La ŝipestro amike prenis lian brakon. Ili iris, kaj la pasaĝero daŭre demandis:

– Ĉu sesdek? Dio mia! Ĉu tio estas vero?

– Sesdeko da kio? Vi ja ankoraŭ ne scias tion, sed ĉagreniĝas. Sesdek tri centimetroj. Tio tute sufiĉos por ĉiuj.

– Ne, ne! – la pasaĝero skuis la kapon. – Vi ne trompos min! Mi sentas.

– Drinku vi konjakon, kaj dormu, – diris la ŝipestro, kaj ekiris supren.

– Tiaj ĉiam pereigas, – murmuris li irante. – Li komencos babili, alarmigos. Disvastiĝos paniko.

Multe da okazaĵoj konis la ŝipestro. Timo disvastiĝas kiel flamo en pajlo. Ĝi kaptas ĉiujn.

Ĉiuj sammomente perdas la racion. Tiam homoj muĝas kiel bestoj. Ili amase kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Centope ili ĵetas sin al savaj boatoj. Per hakiloj forhakas manojn. Hurlante saltas en akvon. Viroj kun tranĉiloj atakas virinojn.

Ili trabatas al si vojon. Matrosoj ne obeas la ŝipestron. Ili premmortigas, disŝiras la pasaĝerojn. La sanganta amaso konvulsias, hurlas. Tio estas ribelo en frenezejo.

«Tiu ĉi longa ulo estas alumeto ĉe pajlo» – pensis la ŝipestro irante al sia kajuto.

Salerno atendis lin tie.

6

– Vi! – diris la ŝipestro tra la dentoj. – Elstreĉis la okulojn kvazaŭ droninto! Sed tiun ĉi napkapulon vi ne rimarkis, ĉu? Li enŝoviĝas, sekvaĉas min. Nazon sian li enigas, enigas, – la ŝipestro perfingre pikis aeron. – Ĉie li estas, ĉie! Ĉu ankaŭ ĉi tie? – Kaj la ŝipestro malfermis la pordon de la kajuto.

La blankaj pantalonoj ekpaŝis en la mallumo.

Ili haltis ĉe la ŝiprando. La ŝipestro fermis la pordon. Perfingre li montris postdorsen, kaj diris kolere:

– Ĉi tie, ĉi tie, jen li estas. Parolu flustre Salerno. Mi kantetos.

– Sesdek tri centigradoj, – flustris Salerno.

– Ĉu vi komprenas? Do…

– Kia termometro? – elflustris la ŝipestro, kaj denove ekzumis la kanteton.

– Kun kanaba kvasto. Ĝi ne povis varmiĝi en la tubo. La kvasto estis malseka. Mi rapide ĝin levis, kaj tuj alrigardis. Ĉu ni enlasu akvon en la holdon?

– Nenikaze! Amasiĝos vaporo. Ĝi eksplodigos la lukojn.

Iu tuŝis la pordan anson.

– Kiu estas tie? – kriis la ŝipestro.

– Ĉu mi povas? Nur minuton! Unu demando!

– ploretis de trans la pordo la longa pasaĝero.

La ŝipestro rekonis la voĉon.

– Morgaŭ, amiketo, morgaŭ, mi dormas! – elkriis la ŝipestro.

Li forte tenis anson de la pordo. Elŝaltis la lumon.

Pasis minuto. La ŝipestro flustre ordonis al Salerno:

– Unue, donu al la ŝipo movon plej rapidan.

Ŝparu nek la kaldronojn, nek la maŝinon. Ili sufiĉu por tri tagoj. Oni konstruu flosojn. Vi estru la laborojn. Iru ni al la matrosoj.

Ili eliris. La ŝipestro ĉirkaŭrigardis. La pasaĝero forestis. Ili malsupreniĝis. Sur la malsupra ferdeko maltrankvile iradis la pasaĝero en la blanka pantalono.

– Salerno, – diris la ŝipestro en orelon de la mekanikisto, – okupu tiun ĉi idioton per io ajn!

Per kion vi volas! Saltu rane! Anekdotu! Mensogu!

Sed li ne iru post mi. Ne perdu lin el la vido.

La ŝipestro marŝis al la prua[3] ferdeko. Li malsupreniĝis en la matrosejon. Duopo haste forsvingis ludkartojn sur la plankon.

– Veku ĉiujn! Ĉiujn ĉi tien! – ordonis la ŝipestro. – Sed mallaŭte.

Postnelonge en la komunĉambro kuniĝis dek ok hejtistoj kaj matrosoj. Maltrankvile rigardis ili la ŝipestron. Silentis, ne interflustris.

– Ĉu ĉiuj? – demandis la ŝipestro.

– Ceteraj deĵoras, – diris la ĉefmatroso.

7

– Milita stato! – per firma voĉo diris la ŝipestro.

La homoj staris kaj ne moviĝis. – Disciplino – jene. – Kaj la ŝipestro frapis la tablon per revolvero. Li ĉirkaŭrigardis ĉiujn. – Sur la ŝipo – incendio.

La ŝipestro vidis: la vizaĝoj paliĝas.

– Brulas en holdo numero du. Estingi estas jam malfrue. Ĝis danĝero restis tri tagoj. Dum la tri tagoj ni pe[4]-konstruu flosojn. Savboatoj ne sufiĉas. La laboron montros mekanikisto Salerno. Obeu lin. Al la pasaĝeroj diru: la ŝipestro punis nin pro kartludado kaj interbatiĝoj.

Se iu elbabilos pri la incendio – kuglon surloke.

Inter vi – eĉ ne vorton pri tio. Ĉu vi komprenis?

La homoj nur klinis la kapojn.

– Hejtistoj, – daŭris la ŝipestro, – nia savo – en rapideco. Ne ŝparu la fortojn!

La ŝipestro supreniĝis sur la ferdekon. Obtuze ekzumis malsupre la matrosoj. Antaŭ si la ŝipestro ekvidis: Salerno staras ĉe la pasaĝero.

La maljuna mekanikisto elstreĉis la ventron kaj balanciĝis.

– Kredu al mi, kara mia, – anhelis la mekanikisto, – aŭskultu, tio estis en Alĝerio… je Dio… kaj nigrulinoj… ventrodanco… Jen tiel!

La pasaĝero skuis la nazon kaj kriis:

– Mi ne kredas, ja restis sep diurnoj!

– Mi ĵuras je sankta Nikolao! – La mekanikisto anhelis kaj turnis la ventron.

– Kaptis, kaptis! – gaje kriis la ŝipestro.

La mekanikisto turnis la kapon.

La pasaĝero ĵetis sin al la ŝipestro.

– Ĉiuj tie ludis kartojn. Kaj ĉiuj interbatiĝis.

Tio pro nenifarado. Nun ĝis la haveno ili laboru.

Elpensu al ili laboron, Salerno! Kaj malfacilan, ja nenifaruloj ili estas! Sufiĉas! De nun ili faru kion ajn. Ili rabotu. Segu. Forĝu. Iru, Salerno, laŭ la freŝa spuro. Butonumu vi la tunikon!

8

– Ni iru, sinjoro. Vi plaĉas al mi… – La ŝipestro ĉirkaŭprenis talion de la pasaĝero.

– Ne, mi ne kredas, – diris la pasaĝero obstine, kun larmoj. – Ĉe ni estas unu pasaĝero.

Iama maristo. Mi lin demandos. Ja io okazas. Vi trompas min. – La pasaĝero ĵetiĝis antaŭen. – Vi ne volas diri. Sekreto! Sekreto!

– Mi diros. Jes, vi pravas, okazas io, – mallaŭte diris la ŝipestro. – Ni staru ĉi tie. Ĉi tie bruas la maŝino. Neniu aŭdos nin.

La ŝipestro apogis sin sur la ŝiprandan balustradon. La pasaĝero staris apude.

– Mi klarigos al vi detale, – komencis la ŝipestro. – Ĉu vi vidas tie, jen tie, – la ŝipestro kliniĝis trans la balustradon, – elŝprucon de akvo? Ĝi iras el la maŝino transranden.

– Jes, jes, – diris la pasaĝero, – nun mi vidas.

Ankaŭ li rigardis malsupren, subtenante la okulvitrojn.

– Ĉu vi rimarkas ion? – diris la ŝipestro.

La pasaĝero rigardis pli kaj pli atente.

Subite la ŝipestro kliniĝis. Momente li kaptis krurojn de la pasaĝero. Impete li levis lin, kaj puŝis trans la balustradon. La pasaĝero renversiĝis kaj malaperis. La ŝipestro turniĝis, kaj ekiris for. Li elprenis cigaron, demordis la finaĵon.

Forsputis ĝin malproksimen. Dum la ekbrulado rompis la alumetojn.

9

La ŝipestro venis supren, kaj ordonis turni norden. Li diris al la ĉefnavigiso:

– Ni devas hasti norden, al ĉefa vojo. Multaj ŝipoj iras tie. Tie estas pli da ŝancoj trovi helpon.

La maŝino kvazaŭ rekonsciiĝis post la dormemo. Ĝi haste turnis la helicon. La ŝipo senteble tremis. Altfrekvence vibris ĝia korpo: tiel rapide turnis la maŝino.

Post unu horo Salerno raportis al la ŝipestro:

– Oni jam konstruas la flosojn. Mi ordonis rompi lignajn intermurojn. La maŝino donas nun okdek du turnojn minute. Sekurklapoj de la kaldronoj estas ŝtopitaj. Se la kaldronoj eltenos…

– Kaj Salerno disigis la brakojn.

– Do penu doni okdek kvin turnojn. Sed singarde, Salerno, singarde. Se la maŝino difektiĝos, ni pereis. Ĉu la homoj estas trankvilaj?

– Dume ili silentas kaj laboras. Dume… Sed oni devas atenti ilin. Tie troviĝas la dua mekanikisto. La tria – ĉe la maŝino. Fu! – diris Salerno lace.

Li demetis la kaskedon. Sidiĝis sur la benkon. Skuis la kapon. Subite li surpiediĝis.

– Mi mezuru la temperaturon.

– Halt! – ordonis la ŝipestro.

– Ho jes, – flustris Salerno, – tiu ĉi idioto!

Kie li estas? – Kaj Salerno ĉirkaŭrigardis.

La ŝipestro respondis ne tuj.

– Li dormas. – La ŝipestro kurte ekfajfis la fajfilon, kaj ordonis al la deĵoranto: – La trian navigiston al mi!…

– Aŭskultu, Gropani, vi ja aĝas dudek kvin jaroj, kaj…

– Dudek tri, – korektis la navigisto.

– Bonege, – diris la ŝipestro. – Ĉu vi scipovas salti sur unu piedo? Ruliĝi rade? Do per ĉiuj viaj fortoj vi distru la pasaĝerojn! Ludu ĉiujn stultaĉajn ludojn! Por ke eĉ ĉi tie aŭdeblu via rido! Amindumu la sinjorinojn. Eligu ĉiujn viajn stultaĵojn. Kriu koke. Boju hunde. Kraĉas mi pri tio. La tria mekanikisto helpos al vi, la tutan tagon. Mi instruos vin kion mensogi.

– Sed kio pri mia deĵoro? – Elhihiis[5]

Gropani.

– Tio estas via deĵoro. Ĉiujn viajn stultaĵojn elŝutu. Kiel el sako. Kaj nun – dormi!

– Jes! – diris Gropani, kaj ekiris al la pasaĝeroj.

– Kien? – kriis la ŝipestro. – Dormi!

10

La ŝipestro ne dormis la tutan nokton. Antaŭ la mateniĝo li ordonis mallevi la termometron.

Ĝi montris 67. «Okdek kvin turnoj» – raportis oni el la maŝinejo. La vaporŝipo tremis kvazaŭ februlo. Buloj da altegaj ondoj disiris de la pruo.

La suno eliris dekstre. Frua pasaĝero venis sur la ferdekon. Li rigardis la sunon el sub la mano.

Eliris diketa abato en flava monaĥa robo. Ili konversaciis, montris la sunon. Ambaŭ ekiris la
komandan ponton.

– Ŝipestro, ŝipestro! La suno supreniĝis dekstre, sed antaŭe ĝi eliris post la pobo. Ĉu vi ŝanĝis la direkton? – duvoĉe parolis la pasaĝero kaj la pastro.

Kure supreniĝis Gropani.

– Ho, certe, certe! – diris li. – Antaŭ ni troviĝas Sargasa maro. Ĉu vi konas ĝin? Tio estas mara ĝardeno. Tie algoj similas serpentojn. Ili ĉirkaŭvolvos la helicon. Tio estas kvazaŭ brasiksupo.

Ĉu vi ne sciis? Ni ĉiam flankiĝas de ĝi. Tie enkaptiĝis jam kelkaj vaporŝipoj. Antaŭ multaj jaroj.

Nejuna sinjorino en matena vesto eliris aŭdante la voĉojn.

– Jes, jes, – diris Gropani, – tie sinjorinoj mastrumas kiel ĉe si hejme.

– Sed kion ili manĝas? – demandis la sinjorino.

– Fiŝojn! Ili fiŝojn kaptas! – hastis Gropani.

– Kaj mevojn. Ili jam kaptis iom da mevoj. La mevoj metas ovojn, kaj kovas mevidojn. Kiel kokinoj. Kaj kokoj tie krias: «kokeriko!».

– Absurdo! Absurdo! – ridis la sinjorino.

Sed Gropani frapis sian bruston kaj kriis:

– Mi ĵuras je ĉiuj drinkaĵoj!

Ankaŭ aliaj pasaĝeroj eliris sur la ferdekon.

Moviĝema hispano vantis antaŭ la publiko.

– Gesinjoroj, dum ankoraŭ ne varmegas, ludu ni goldon[6]! – kriis li france, kaj turnis siajn nigrajn okulojn. – Estu vi viro, – diris la hispano, kaj skuis manon de Gropani, – invitu la sinjorinojn! – Unun ludon ĝis la kafo! Mi petegu!

– La hispano surgenuiĝis, kaj ridinde movis akrajn lipharojn.

– Jen, ĝuste tiel vi ludos, – kriis Gropani, – sur la genuoj!

– Jes! Jes! Sur la genuoj! – kriis la sinjorinoj.

Ĉiuj ridegis. La hispano faris grimacojn, ridigis ĉiujn, kaj kriis:

– Invitu sinjorinojn!

Gropani kliniĝis al la abato kaj fleksis la brakon:

– Bonvolu.

La abato svingis la manon:

– Ho, pardonu, mi estas miopa.

Al ĉiuj ekestis gaje. Iu altrenis klabojn kaj grandajn malmolajn diskojn. Komenciĝis la ludo; sur la ferdeko oni desegnis krucetojn. Per la klaboj oni puŝis la diskojn.

11

– Hodiaŭ skuas pli ol kutime, – diris subite la hispano. – Mi sentas per la genuoj. Ĉu vere?

Ĉiuj aŭskultis dum minuto.

– Ja vi rigardu kiel ni iras! – elkriis Gropani.

La publiko ĵetiĝis al la ŝiprando.

– Tio estas sekreto, sekreto, – diris Gropani; li levis la fingron, kaj duonfermis la okulon.

– Mateo! – kriis Gropani malsupren. – Rapide, rapide, kuru!

Demalsupre elkuris la tria mekanikisto. Li estis malgranda, nigra. Ĝuste kiel simieto. Li kuris facile, trotante per la piedetoj.

– Hop! – kriis Gropani, kaj la mekanikisto kursaltis trans la hispanon. Ĉiuj ekaplaŭdis.

– Ĉu oni povas diri la sekreton? – demandis Gropani. – Ĉu oni punos nin?

– Tion mi prenas sur min, – diris la eta mekanikisto, kaj eksmajlis[7] per la blankaj dentoj sur la malhela vizaĝo.

Ĉiuj ĉirkaŭis la maristojn. La hispano degenuiĝis.

– Post du tagoj, – komencis per mallaŭta voĉo la mekanikisto, – estos nomtago de nia ŝipestro. Ĉi-tage li ĉiam haltas la ŝipon. Ĉiuj devas supreniri la ferdekon, kaj gratuli la oldulon.

Preskaŭ tri horoj staras ni ĉiuj, gratulas lin.

Eĉ dum ŝtormo. Tial li ordonis hasti, por ne malfruu ni en la havenon. Strangulo-maljunulo! Eĉ promenon iun li entreprenas, maran piknikon, – tute mallaŭte aldonis la mekanikisto. – Sed mi petas, silenton! – Kaj per la harkovrita mano li fermetis la buŝon.

– Ha, kiel interese! – diris la sinjorinoj.

La bufedisto sonoris al kafo.

La mekanikisto kaj Gropani deiris al la parapeto.

– Ĉe ni en la hejtejo, – flustris rapide la mekanikisto, – intermuro varmiĝis tiel ke eĉ mano ne eltenas. Kiel gladilo. Ĉu vi komprenas?

– Sed la holdon oni ne povas malfermi, – diris Gropani. – Eniros aero, kaj tuj ĉio flamiĝos.

– Kiel vi opinias, ĉu ni eltenos du tagojn?

Kiel vi opinias? – La mekanikisto enrigardis okulojn de Gropani.

– Incendio; ni povas sufokiĝi en la fumo, sed, cetere, diablo scias.

Ili ekiris sur la komandan ponton. La ŝipestro renkontis ilin.

– Iru ĉi tien, – diris li.

Li tiris la mekanikiston je la mano. En la kajuto li montris al li etan ruleton, novan, brilantan.

– Jen globeto. – La ŝipestro alproksimigis ĝin al nazo de la mekanikisto. – Ili turnu, ili ĵetu la kugleton, ili ludu je mono. Diru: «Tio estas sekrete de la ŝipestro.» Tial ili sidos malsupre.

Almenaŭ viroj… Virinoj rimarkos nenion. Prenu, ne perdu la globeton! – Kaj la ŝipestro enmanigis la ruleton al la mekanikisto.

La tria mekanikisto eliris sur la ferdekon. La kelneroj ludis violonojn. Du paroj jam dancis.

12

La ŝipanaro laboris, malmuntis elmigrantajn tabulkuŝejojn. Sub la ferdeko estis varmege kaj sufoke. La homoj, malsekaj pro ŝvito, senvestiĝis.

– Nek minuton, nek sekundon ni perdu! – diris maljuna Salerno; li helpis deŝiri dikajn ŝtipojn. – Poste vi fumos, poste! – anhelis la maljunulo. – Nu, kial vi haltis? – kriis Salerno al juna matroso.

– Tial! – plengorĝe respondis la matroso.

Ĉiuj momente lasis la laboron. Ĉiuj rigardis na[8] Salerno kaj la matroson.

Venis silento. Kaj ekaŭdeblis la gaja muziko.

– Ja kio vi? – diris Salerno; kun ŝraŭbŝlosilo en la mano li iris kontraŭ la matroson.

– Tie oni dancas, sed ni, ĉi tie, la intestojn ŝiras! – La matroso ŝoviĝis antaŭen kun hakilo en la mano. – Venigu ilin ĉi tien! – kriis la matroso.

– Ĝuste, veron li diras! – ekzumis la matrosoj. – Al kiu la flosoj? Por ni boatoj sufiĉos.

– La flosojn ili mem faru por si!

Ĉiuj proksimiĝis al Salerno, ĉiu kun io, kun martelo, hakilo, ĉizilo.

– Al diablo! Sufiĉas! – kriis ĉiuj. – Haltu la ŝipon! – Iu ĵetiĝis jam al la ŝtuparo.

– Halt! – elkriis Salerno, kaj levis la manon.

Por momento ili silentiĝis. Haltis.

– Fratoj matrosoj! – diris anhele la maljunulo. Ja tio estas pasaĝeroj. Ni devigis nin alveturigi ilin… Sed okazas… okazas… ke ni ilin… pereigas… Ja ili ne droni surŝipiĝis, sed veturi…

– Ankaŭ ni dungiĝis ne por forbruli! – kriis la juna matroso en vizaĝon de la mekanikisto.

Kaj, dispuŝante ĉiujn, li ĵetiĝis al la ŝtuparo.

13

La ŝipestro aŭdis la kriojn. Li malleviĝis sur la malsupran ferdekon. Li iris kaj aŭskultis.

«Ribelo», – pensis la ŝipestro. – «Ili batas na Salerno. Fino. Provu mi trankviligi, se ne – eksplodu mi, al diablo, la ŝipon, pereu ja ĉio!».

Kaj la ŝipestro rapide ekpaŝis al la luko.

Subite renkonten – matroso kun hakilo. Li, kurante, trafis la ŝipestron. La ŝipestro kaptis lin je la kolumo. La matroso eĉ ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam la ŝipestro enpuŝis lin en la lukon.

La matrosoj, demalsupre, puŝis lin supren. Ĉiuj haltis kaj rigardis la ŝipestron.

– Suben! – elmuĝis la ŝipestro.

La homoj iom retiriĝis. La ŝipestro iris malsupren.

– Ja kion atendi?! – kriis iu.

La homoj ekmoviĝis.

– Silenton! – diris la ŝipestro. – Aŭskultu kion mi diros.

La ŝipestro staris sur la ŝtuparo iom pli alte ol ĉiuj aliaj. Ĉiuj rigardis lin. Spiris varme.

Atendis.

– Se ne estos flosoj – pereos la pasaĝeroj.

Mi respondecas pri ili antaŭ mondo kaj la konscienco.

Ili konfidis sin al ni. Ducent kvin vivaj animoj. Ni estas kvardek-ok-opaj…

– Ja ni ligos ilin, kiel ŝafojn! – kriis matroso kun la hakilo. Estu certa!

– Tio ne okazos! – firme diris la ŝipestro. – Neniu aĉulo tuŝos ilin eĉ per fingro. Mi eksplodos la ŝipon!

La homoj ekzumis.

– Mortigu min ĉi tie! – La ŝipestro rektiĝis, paŝis antaŭen. – Sed provu nur ŝoviĝi sur la ferdekon, kaj la ŝipo eksplodos! Ĉio ja pretas, ankaŭ sen mi estas kiu faros tion. Vi volas pereigi ducent animojn: virinojn kaj etajn infanojn.

Mi ĵuras: vi pereos kune kun ili. Ĉiuj.

La homoj silentis. Iu mallevis malicajn okulojn; iu rigardis la ŝipestron kaj kapjesis.

La ŝipestro dum minuto rigardis la homojn.

La juna matroso impete levis la kapon, sed la ŝipestro ekparolis.

– La flosoj estas preskaŭ pretaj. Restis nur munti ilin, kaj fari mastojn. Laboro por ses horoj. Ni ja havas tagnokton. Dudek kvar horojn.

Pasaĝeroj en akvo estas kvazaŭ infanoj. Se ili ekscios pri la malfeliĉo, ili pereigos sin. Ili konfidis al ni siajn vivojn. Kamaradoj maristoj! – laŭte kriis la ŝipestro, – pli bone estas perei estante honesta, ol vivi kanajle! Diru nur «Ni pereigos ilin», – la ŝipestro ĉirkaŭrigardis ĉiujn, – kaj mi tuj sendos kuglon en mian frunton. Ĉi tie, sur la ŝtuparo. – Kaj la ŝipestro enpoŝigis la manon .

Ĉiuj ekzumis obtuze, kvazaŭ ekĝemis.

– Nu, jes, ja vi estas honestaj homoj, – diris la ŝipestro. – Mi sciis tion. Vi laciĝis. Drinku po botelo da ruĝa vino. Mi ordonos disdoni ĝin. Peu rapide, kaj – dormi. Sed niaj infanoj, – la ŝipestro kapsignis supren, – ili ludu. Vi savos ilin, kaj estos por ĉiam gloro al vi. Al vi, maristoj de Italio. – Kaj la ŝipestro ekridetis. Ekridetis li gaje, kaj tuj plijuniĝis lia vizaĝo.

– Brave! – kriis la juna matroso. Li rigardis la ŝipestron.

La ŝipestro per rapidaj paŝoj suprenkuris sur la ŝtuparo.

– Gropani! – kriis la ŝipestro sur la ferdeko.

La navigisto kuris renkonten. – Iru malsupren, – diris la ŝipestro, – laboru kun ili plenforte! Kaj – po botelo da vino al ĉiuj. Tuj. Ĉu tie oni dancas?

Bone. Mi sendos por vi, se ili ekos enuiĝi. Nu, rapide!

– Jes! – kriis Gropani, kaj kure ĵetiĝis al la luko.

14

La ŝipestro eniris sian kajuton. Li eksidis la liton, streĉis plenforte la pugnojn.

«Elteni, elteni», – diris la ŝipestro, – «el ĉiuj fortoj elteni! Nur diurnon, nur unu diurnon!».

Tamen tio tute ne trankviligis la ŝipestron. Li sciis ke ne post diurno, sed post unu horo, post unu minuto ĉio povas perei. Kriu tiu matroso kun la hakilo: «Incendio!» – kaj fino.

«Ĉu oni donis vinon al ili?» – ekpensis la ŝipestro, kaj surpiediĝis salte. Sed tiumomente en la kajuton enrompiĝis Salerno.

La maljunulo ŝanĝiĝis dum tiuj ĉi du tagoj.

Li kaptis la ŝipestron je ŝultroj, komencis skui lin. Li skuis kaj senĉese rigardis en la okulojn, kaj vizaĝo lia grimaciĝis. Subite ĝi tute sulkiĝis, kaj li ekploris, ekhurlis plenvoĉe. Li svinge sidiĝis sur la liton, kaj premis la vizaĝon al kuseno.

– Ja kio ci? – Unuan fojon la ŝipestro diris al li «ci». – Ja kio ci! Salerno…

La ŝipestro turniĝis, prenis anson de la pordo.

La maljunulo iom rekonsciiĝis.

– Momenton! – diris la maljunulo.

Li anhelis, kaptis karafon, kaj trinkis el ĝia gorĝeto. Malsekiĝis. Per alia mano li tenis la ŝipestron.

– Ja estiel kanajlo mi mortos, – diris la maljunulo tra larmoj. – La brulado ne estingiĝos.

En tiuj bareloj, vi ja ne scias pri tio, troviĝas bertoleta[9] salo!

– Kio? – demandis la ŝipestro. – Sed vi diris: klorata iu salo…

– Jes, jes! Tio ja estas bertoleta. Mi ne mensogis. Mi sciis ke vi ne komprenos.

– Sed mi demandis vin: Ĉu danĝere? Sed tio ja signifas… eksplodon!

– Ne, ne, – ploris la maljunulo, – ne eksplodon!

Kiam ĝi varmiĝas, ĝi eligas oksigenon, ja pro tio la brulado. Pli kaj pli forta brulado. – La maljunulo petege rigardis la ŝipestron. – Nu, pardonu, almenaŭ vi pardonu min, je Dio! – La maljunulo tordis la brakojn. – Neniu, neniu pardonos…

– La okuloj de Salerno vagis en la kajuto.

– Tricent lirojn oni donis al mi por ke mi ordigu… diablo donis… tiujn dudek barelojn. Sed kio nun? Kio? – Salerno glutis aeron. Jesuo, sankta, kara…

– Iru al la abato, premiĝu al lia robo. Ne?

Do jen revolvero – pafu vin! – diris la ŝipestro, kaj frapis la revolveron sur la tablon. La maljunulo movis la elstreĉitajn okulojn. – Ankaŭ tion vi ne volas? Tiam mortu ĉe la laboro. Marŝ
al la ŝipanaro!

– Ŝipestro, – raŭke diris Salerno, – sur la termometro… hieraŭ ne sepdek ok estis, sed okdek sep…

La ŝipestro suprenĵetis la brovojn, ektremis.

– Mi ne povis diri… – La maljunulo falegis de la lito, ekstaris sur la genuoj.

La ŝipestro svinge frapis vizaĝon de la maljunulo, eliris, kaj frape fermis post si la pordon.

15

La ŝipestro prenis ŝnuron kun la termometro.

Li mem remezuris la temperaturon – estis 88 centigradoj.

La eta mekanikisto venis kaj diris (li, malseka pro la ŝvito, vestis nur retĉemizon):

– Sur la intermuro farbo krispiĝas, kvazaŭ sur ŝafido, sed ni priverŝas ĝin… Vaporo abundas… homoj sufokiĝas… Ni laboras kun dua mekanikisto…

La ŝipestro proksimiĝis al la hejtejo. Li rigardis ĝin de supre, sed tra la vaporo videblis nenio. Aŭdiĝis nur: klakas ŝoveliloj, grincas skrapiloj. La eta mekanikisto surpaŝis la ŝtuparon, kaj malaperis en la vaporo.

La suno iris malsupren. Ruĝe rebrilis ŝaŭmantaj ondoj ĉe flankoj de la ŝipo. Densa serpento da nigra fumo elamasiĝis el la tubo. La ŝipo el ĉiuj fortoj flugis antaŭen. En ĝia holdo brulis mortiga fajro. La pasaĝeroj agrable kantis hispanan kanton. La hispano svingis la manon.

Li staris pli alte ol aliaj, sur tabureto, kaj ĉiuj rigardis lin.

– Kantu ni preĝon, – diris la hispano. – Al lia moŝto estos agrable.

La hispano donis la tonon. La ŝipestro rapide ekiris malsupren, al matrosoj.

– Unu momento… jam prete! – kriis renkonten Gropani.

Li, nuda ĝis la zono, laboris per ĉizilo.

Maljuna Salerno, vila, malseka, hakis laŭlonge.

Li hakis senpense, kolerege frapis per la hakilo.

– Halt’! Sufiĉas jam! – kriis al li ŝipa ĉarpentisto.

Salerno, ruĝa, malseka, nekomprene ĉirkaŭrigardis.

– Ankoraŭ po botelo da vino, – diris la ŝipestro.

– Eldrinku ĉi tie, kaj – al la litoj. Duopon – en la hejtejon, por helpi al la kamaradoj. Ili – en infero. Deĵoro pohora.

Ĉiuj lasis la laborilojn. Nur Salerno daŭre staris kun la hakilo. Ankoraŭ dufoje frapis li la ŝtipon. Ĉiuj ekrigardis lin.

La ŝipestro eliris sur la ferdekon. La ferdeko, super la holdo, vezikiĝis ene de fendoj. La vezikoj bloviĝis kaj krevis. La peĉo gluiĝis al piedoj. Sur la ferdeko iris nigraj spuroj.

La suno jam subiris. Brile eklumiĝis la salono; de tie pace zumis paroloj de la pasaĝeroj.

Gropani kuratingis la ŝipestron.

– Mi raportos, – gaje diris Gropani, – tre bone, la flosoj vere estas rimarkindaj… kaj Salerno…

– Mi vidis ĉion, – diris la ŝipestro. – Preparu provianton, akvon, privat-botelojn, signal-raketojn. Tuj…

– Sed Salerno, li vere estas strangulo! – kriis Gropani, kaj ekkuris klopodi.

16

Nokte la ŝipestro iris mezuri la temperaturon.

Li mezuris ĉiuhore. La temperaturo malrapide proksimiĝis al 89 centigradoj. La ŝipestro atente aŭskultis, ĉu ne bruas ene de la holdo. Li alpremis la orelon al la holda luko. Estis varmege, sed la ŝipestro toleris. Ne tio gravas.

Li aŭskultis: ne, nenio – tio estas murmuro de la maŝino. Oni ĉie aŭdas ĝin.

Al la ŝipestro komencis ŝajni: jen tuj, post minuto, la ŝipo ne eltenos. Eksplodos la luko, liberiĝos flamo, kaj – fino: krioj, hurloj, sanga kaĉo. Kiu scias, ĉu eltenos la ŝipo ĝis la mateno? Kaj la ŝipestro denove palpis la ferdekon.

Iam li trafis likvan peĉon en fendoj. Denove mezuris li per la termometro, jam ĉiun duonhoron.

Per senpaciencaj paŝoj iradis la ŝipestro sur la ferdeko. Li rigardis la horloĝon. La mateniĝo estis ankoraŭ malproksima. Malsupre Gropani pakis en barelojn krakenojn, konservaĵojn.

Ankaŭ Salerno okupiĝis ĉi tie. Li obeis la navigiston, kaj senprokraste plenumis liajn ordonojn.

La maljunulo rigardis la ŝipestron kiel knabo, kvazaŭ li volis diri: «Nu, ordonu, rapide, kaj mi ĵetiĝu en la akvon!»

Meznokte oni raportis al la ŝipestro: duopon oni elportis el la hejtejo pro sveno. Sed la maŝino daŭrigis turni, kaj la vaporŝipo flugis rekte al la trafika vojo.

La ŝipestro povis eksidi eĉ ne por momento.

Li iradis laŭ la tuta ŝipo. Li malsupreniĝis en la hejtejon. Tie, en varmega vaporo, t intis pordetoj de fajrujoj. Flamo hurlis sub la kaldronoj. Ŝvitvarmigitaj homoj per ĉiuj fortoj ĵetis la karbon. Ili ne trafis, kaj denove ĵetis obstine.

Ili blasfemis, kiel ploris.

La ŝipestro kaptis ŝovelilon, kaj komencis ĵeti. Li sufokiĝis en la vaporo.

– Agu, agu, ni finas jam, – diris la ŝipestro.

Oni fermis la ŝraŭbingojn. La ŝipestro elgrimpis supren. Ŝajnis al li ke sur la ferdeko estas malvarme. Sed kio estas tio? En la mallumo iuj figuroj okupiĝas ĉe boato.

La ŝipestro enpoŝigis la manon, palpis la revolveron.

Alproksimiĝis. Tri matrosoj kaj hejtisto transrandigis la boaton.

– Mi ne ordonis prepari boatojn, – per mallaŭta voĉo diris la ŝipestro.

Ili silentis kaj daŭrigis la aferon.

– Dum tiel rapida iro oni ne povas mallevi boaton, – diris la ŝipestro iom pli laŭte. – Vi mem pereos kaj la boaton perdigos.

La ŝipestro detenis sin: ja oni ne povas alarmi.

La matrosoj jam transrandigis la boaton.

Restis mallevi ĝin. Duopo ensidis la boaton. Alia duopo estis jam preta ĝin surakvigi.

– Ho, diablo! – ekkriis unu en la boato. – Remiloj forestas. Ili kaŝis la remilojn kaj la velon. Fino. Donu la remilojn! – kriis li en vizaĝon de la ŝipestro. – Donu!

Ne kriaĉu, – diris mallaŭte la ŝipestro, – eliros homoj, ili mortigos vin!

La ŝipestro deiris flanken. Li vidis kiel la homoj elgrimpas el la boato.

Ĝis la mateniĝo restis tri horoj. La ŝipestro ekvidis ankoraŭ unu figuron. Li fiksrigardis – Salerno. La maljunulo, duonnuda , iris, ŝanceliĝante.

Li iris rekte al la ŝipestro. La ŝipestro haltis.

– Salerno!

La maljunulo proksimiĝis.

– Kion mi faru nun? Ordonu. – Salerno rigardis per frenezaj okuloj.

– Vestiĝu, – diris la ŝipestro, – kombu kaj lavu vin. Vi transdonos infanojn sur la flosojn.

Salerno senespere svingis en aero la pugnojn.

La ŝipestro ekmarŝis al pruferdeko. Laŭ la vojo li denove mezuris: estis preskaŭ 90 centigradoj.

La ŝipestro volis elpeli la sunon, eligi ĝin per iu levigilo.

Restis 2 horoj 45 minutoj ĝis la lumiĝo. Li eniris la matrosejon. La ĉefmatroso ne dormis.

Li sidis ĉe la tablo kaj trinkis akvon el kruĉo.

Homoj dormis kape sur tablo, nur malmultaj kuŝis en la litoj. Iliaj brakoj, kruroj, pendis kiel ĉe mortintoj. Iu, ĉe angulo, okupiĝis pri sia kofreto. La ŝipestro perfingre alvokis la ĉefmatroson.

La ĉefmatroso salte surpiediĝis. Maltrankvile rigardis li la ŝipestron.

– Jen estas ordo por la mateno, – mallaŭte diris la ŝipestro. Kaj li komencis flustri en orelon de la ĉefmatroso.

– Jes… jes… – resonis la ĉefmatroso.

La ŝipestro rapide suprenkuris sur la ŝtuparo.

Li senpaciencis remezuri. La termometro sur la ŝnuro estis ĉe li en la mano. La ŝipestro mallevis ĝin, kaj tuj eltiris. Li rigardis, sed ne povis trovi hidrargon. Diablo! Li prenis per la mano la malsupron, kaj konvulsie forigis la manon: la kanaba kvasto brulvundis la fingrojn.

Preskaŭ kure supreniĝis li en la kajuton. Ĉe elektra lumo ekvidis: la hidrargo atingis la supron mem. La termometro krevis.

Ĉe la ŝipestro deteniĝis la spiro. Unuan fojon dum tiu ĉi tempo ektremis la genuoj. Kaj subite lia nazo eksentis odoron de brulo. Pro ekscitiĝo la ŝipestro ne tuj eksentis ĝin. Sed de kie? Li ĉirkaŭrigardis. Subite li ekvidis fumeton.

La fumeto supreniĝis el liaj manoj. Nun la ŝipestro ekvidis: kelkloke bruletas la ŝnuro. Li tuj komprenis: la tubo en la holdo varmiĝis ĝisruĝe.

La incendio atingis ĝin.

La ŝipestro ordonis al la ĉefmatroso akvumi la ferdekon. La akvo tuttempe iru el kaŭĉuka tubo. De la ferdeko ĉi tie, super la holdo, supreniĝis vaporo. La ŝipestro eniris kajuton de Salerno.

La maljunulo ŝanĝis la ĉemizon. Li elplonĝis el la kolumo, kaj ekvidis la ŝipestron. Ĉesis moviĝi.

– Donu kemion, – diris la ŝipestro tra la dentoj. – Vi havas kemion.

Salerno kaptis de breto libron – unuan, duan…

– Kemio… kemio… – balbutis la maljunulo.

La ŝipestro prenis la libron, kaj eliris.

«Ĉu povas eksplodi?» – maltrankvile pensis la ŝipestro. Ĉe si en la kajuto li foliumis la libron.

«Eksplodas pro bato», – tralegis la ŝipestro pri la bertoleta salo, – «kaj pro subita varmigo».

– Sed kio se okazos tie ke… subite… Aĥ, diablo!

La ŝipestro nervoze moviĝis sur la seĝo. Li ekrigardis la horloĝon: ĝis la lumiĝo restis dudek sep minutoj.

17

Se halti la ŝipon dum la mallumo, ĉiuj pasaĝeroj vekiĝos, kaj en la mallumo estos kaĉo kaj batalo. Sed en kiu minuto venos eksplodo?

En kiu el la dudek sep? Aŭ la salo eligas oksigenon?

Simple oksigenon, kiel en lernejo, dum leciono pri kemio?

La ŝipestro ŝoviĝis mezuri, ekmemoris, kaj ĉagrene piedfrapis la ferdekon.

Nun la ŝipestro kvazaŭ ŝtoniĝis: li iris firme, per fortaj paŝoj. Kiel viva statuo. Li eniris la matrosejon.

– Veku! – diris la ŝipestro al la ĉefmatroso.

– Duopon al la levmaŝino! Flosojn sur la ferdekon!

Muntu!

La homoj vekiĝis, palaj kaj maltrankvilaj.

Ĉiuj rigardis la ŝipestron. La ŝipestro eliris. De la pobferdeko rigardis lin la ŝiprandaj lumoj: la ruĝa kaj la verda. Brilaj, streĉaj.

La ŝipestro jam aŭdis malantaŭe obtuzan bruon, frapon de traboj. Klakadis la levmaŝino.

Ekbrilegis la ŝarĝlumigilo.

– Gropani, al la pasaĝeroj! – diris la ŝipestro dum la irado.

Li aŭdis voĉon de Salerno. – Salerno, al mi!

– kriis la ŝipestro. – Komandu vi mallevon de la flosoj. Sed eĉ ne unu eraron!

La dua navigisto kun matrosoj transrandigis boatojn. Dek unu boatojn. La ŝipestro rigardis la horloĝon. Restis dek sep minutoj. Sed oriento daŭre nigriĝis dekstre.

– Ĉiujn supren! – diris la ŝipestro al la eta mekanikisto. – Unu homon lasu ĉe la maŝino.

La vaporŝipo impetis, ŝajne, eĉ pli rapide: lastfoje, senpripense.

La ŝipestro surpaŝis la komandan ponton.

– Orientiĝu laŭ la steloj, – diris li al ĉefa navigisto, – ni devas scii nian ĝustan lokiĝon en la oceano.

Facila vento blovis de la oriento. Sur la oceano iris vastaj trankvilaj ondoj. La ŝipestro staris sur la komanda ponto, kaj rigardis munton de la flosoj. Salerno komandis precize, sen alkrioj, kaj manoj de la homoj laboris unuanime, konkorde. La ŝipestro paŝis dekstren.

Kvazaŭ vento ekblovis lumo de trans la maro.

– Halt’ maŝino! – ordonis la ŝipestro.

Kaj tuj mortis la interna sono. La vaporŝipo kavazaŭ senfortiĝis. Pro inercio ĝi, ankoraŭ, kuregis antaŭen. La homoj por momento lasis la laboron. Ĉiuj ekrigardis supren, la ŝipestron. La ŝipestro serioze klinis la kapon, kaj la homoj kroĉiĝis en la laboron.

18

La abato vekiĝis.

– Ni, ŝajne, staras, – diris li al la hispano, kaj ŝaltis elektron. La hispano rapide vestiĝis.

Oni leviĝis ankaŭ en aliaj kajutoj.

– Ho jes! La nomtago! – kriis la hispano.

Li enŝoviĝis la koridoron, kaj elkriis per gaja voĉo:

– Sinjoroj kaj sinjorinoj! Mi petas vin! Bonvolu!

Ĉiuj vestiĝu blanke! Nepre!

Ĉiuj kolektiĝis en la salono. Gropani jam estis tie.

– Sed kial tiom frue? – diris bele vestitaj pasaĝeroj.

– Oni devas prepari la piknikon, – laŭte diris Gropani. Kaj poste flustre: – Kunprenu la valoraĵojn.

Ĉiuj eliros, sed la servistaro, ĉu vi scias, ne estas fidinda.

La pasaĝeroj disiris al siaj valizoj.

– Mi timas, – diris juna fraŭlino, – en boato, sur ondoj…

– Mi certigas vin, sinjorino: kun mi eĉ en infero oni ne timu, – diris la hispano. Li metis la manon al la koro. – Ni iru. Ŝajne ĉio jam estas preta!

Gropani malŝlosis la pordojn.

La ŝipo staris. Kvino da flosoj flekse balanciĝis sur la ondoj. Ili havis mastojn. Sur la mastoj videblis nodigitaj flagoj.

La ŝipanaro staris duvice. Inter la vicoj – eniro al la ŝtuparo.

La pasaĝeroj malleviĝis sur la malsupran ferdekon.

La ŝipestro severe rigardis la pasaĝerojn. La hispano eliris antaŭen, brako en brako kun la sinjorino. Li ridetis, kapklinis al la ŝipestro.

– De nomo de la pasaĝeroj… – komencis la hispano, kaj elegante kliniĝis.

– Mi deklaras, – interrompis lin la ŝipestro per firma voĉo, – ni devas lasi la ŝipon. Unuaj deiros virinoj kaj infanoj. Viroj, ne moviĝu! Alie kuglo surloke.

Kvazaŭ ĝemo ekblovis super la homoj. Ĉiuj staris ŝtonigitaj.

– Virinoj, antaŭen! – ordonis la ŝipestro. – Kiu kunhavas infanojn?

Gropani jam puŝetis antaŭen sinjorinon kun knabino.

Subite la hispano forpuŝis sian kunulinon. Li dispuŝis la homojn, sursaltis la ŝiprandon, kaj estis jam preta salti sur la floson. Klakis pafo, la hispano falegis trans la ŝiprandon. La ŝipestro lasis la revolveron en la mano.

Palvizaĝaj homoj iris inter la matrosoj.

Salerno lokigis la pasaĝerojn sur la flosoj kaj en la boatoj.

– Ĉu ĉiuj? – demandis la ŝipestro.

– Jes. Ducent tri homoj! – kriis Salerno de malsupre.

La ŝipanoj malsupreniĝis silente, pounuope.

La flosoj deŝipiĝis, facila vento movis ilin flanken. Virinoj premiĝis al mastoj, forte premis al si la infanojn. Dek boatoj tenis sin unu apud la alia. Unu boato per la velo kaj la remiloj ekiris antaŭen.

La ŝipestro diris al Gropani:

– Donu scii pri ni al renkonta ŝipo. Nokte elpafu signal-raketojn!

Ĉiuj rigardis la ŝipon. Ĝia tubo eligis iom da fumo.

Pasis du horoj. La suno staris alte. Jam malaperis el vido boato de Gropani. La ŝipo staris sola. Ĝi jam ne spiris. Morta, lasita, ĝi balanciĝis sur la vastaj trankvilaj ondoj.

«Ja kio estas tio?» – pensis la ŝipestro.

– Do por kio ni forveturis? – elkriis infano, kaj ekploris.

La ŝipestro de la boato rigardis jen la infanon, jen la ŝipon.

– Bedaŭrinda, bedaŭrinda… flustris la ŝipestro.

Kaj li mem ne sciis – ĉu pri la infano, ĉu pri la ŝipo.

Sed subite super la ŝipo ekflugis blanka nubo, kaj tuj poste supreniĝis eksploda flamo.

Murmuro, bruo ekiris super la homoj. Multaj surpiediĝis plenstature, rigardis senspire.

La ŝipestro deturnis, ŝirmis la okulojn per la mano. Al li estis dolore: brulas viva vaporŝipo.

Sed li denove ekrigardis tra la larmoj. Li forte streĉis la pugnojn, kaj rigardis, rigardis senĉese.

Vespere videblis la ruĝa ŝipkorpo. Ĝi ardis malproksime. Poste estingiĝis. La ŝipestro ankoraŭ longe rigardis, sed videblis jam nenio.

Tri tagoj balanciĝis la pasaĝeroj sur la flosoj. La trian diurnon, vespere, venis vaporŝipo.

Sur ĝia ferdeko Gropani renkontis sian ŝipestron.

La homoj transiris sur la ŝipon. Forestis maljunulo Salerno. Kiam li malaperis, – kiu scias…

1932.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.