La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Boris Ĵitkov

©2026 Geo

La Enhavo

PRI ELEFANTO

Nia vaporŝipo proksimiĝis al Hindio. Matene ni devas veni tien. Post la vaĉo mi estis laca, sed neniel povis endormiĝi: senĉese pensis mi kiel estos tie. Kvazaŭ oni alportis al mi, infanaĝe, keston, plenan da ludiloj, sed malfermi ĝin permesis nur morgaŭ. Mi kuŝis kaj pensis: jen malfermos mi matene la okulojn, kaj: hindoj, nigraj, ekiros ĉirkaŭe, ekparolos nekomprene, tute aliaj ol sur ilustraĵoj. Bananoj – surarbe, urbo nova; ĉio ekmoviĝos, ekludos. Kaj elefantoj! Plej grave, elefantojn volis mi vidi. Ne kredeblis ke ili tie ne kiel en zooparko, sed libere iradas, transportas: laŭ strato subite tia grandegulo paŝegas!

Ne povis mi endormiĝi, eĉ la piedoj pro la senpacienco jukis. Ja kiam oni surtere veturas estas tute alie: oni vidas kiel ĉio poiome ŝanĝiĝas. Sed ĉi tie: du semajnoj da oceano; akvo, nur akvo, kaj, subite, nova lando. Kvazaŭ kurtenon en teatro oni levis.

Matene ekfrapis piedoj sur la ferdeko, fajfilegoj elsonis. Mi ĵetiĝis al la lumluko, la fenestro – prete: la blanka urbo sur la bordo staras; haveno, ŝipoj, apud nia ŝiprando – boatoj; en ili nigruloj en blankaj turbanoj: ili krias ion, la dentoj brilas, suno lumas plenforte, premas, ŝajne, per siaj radioj.

Ĉi tiam mi preskaŭ freneziĝis, eĉ sufokiĝis: kvazaŭ mi ne mi estas, kaj ĉio ĉirkaŭe estas nura fabelo. Matenmanĝi mi ne volis. Kamaradoj, karaj, ja mi anstataŭ vi dufoje en maro vaĉos; liberigu vi min rapide sur la bordon!

Elsaltis ni duope. En la haveno, en la urbo, ĉio kirlas, bojlas, homoj interpuŝiĝas, kaj ni, ekscititaj, eĉ ne scias kion rigardi; kaj ne iras ni, sed kvazaŭ portas nin io (post maro ja ĉiam estas strange sur tero iri).

Vidas ni: tramo. Eniris ni la tramon, mem ne scias ĝuste por kio ni veturas, gravas nur ke malproksimen: ja preskaŭ konscion ni perdis. La tramo impetas; ni rigardas flankojn, kaj eĉ ne rimarkis kiel venis al la urborando. Pluen la tramo ne veturas. Elvagoniĝis ni. Vojo. Ekiris ni sur la vojo. Ja venos ni ien!

Ĉi tie ni iom trankviliĝis, kaj rimarkis ke estas ege varme. La suno ĝuste super la kapo staras; ombro de ni ne sterniĝas, sed la tuta troviĝas sube: oni iras, kaj la propran ombron tretas.

Sufiĉe longe ni iris, jam homoj ne plu renkontiĝis; kaj vidas ni: elefanto iras. Kun ĝi – kvaropo da infanoj; ili kuras apude, laŭ la vojo.

Mi eĉ al propraj okuloj ne kredis: en la urbo nek unu ni vidis, sed ĉi tie li tute libere sur la vojo iras. Ŝajnis al mi ke el zooparko li fuĝis.

La elefanto ekvidis nin, kaj haltis. Iun timeton ni eksentis: neniu plenkreskulo estas apude, nur la infanoj. Sed kiu scias pri kio li pensas?

Svingos li unufoje per la rostro, kaj – prete.

Ankaŭ la elefanto, eble, samon pri ni pensis: iras iuj nekutimaj, kio okazos? Kaj haltis. Tuj la rostron li fleksis hoke. Knabo, la plej aĝa, surpaŝis la hokon ĉi tiun, kiel ŝtupeton; per la mano li je la rostro sin tenis, kaj la elefanto sendis lin, singarde, sur sian kapon. Tiu eksidis tie, inter la oreloj, kiel sur tablo. Poste la elefanto sammaniere sursendis la duopon, sed la lasta infano estis eta, kvarjara verŝajne; nur ĉemizeto mallonga estis sur li, al mamzono simila.

La elefanto al li la rostron proponas, kvazaŭ diras: iru ja, sidiĝu. Sed tiu artifikojn diversajn faras, ridegas, forkuradas. La plej aĝa krias al li desupre, sed tiu saltas kaj incitas: ja ne kaptos vi min!

La elefanto ne atendis, mallevis la rostron kaj ekiris: ŝajnigis li ke ĉi-artifikojn de la bubaĉo li eĉ rigardi ne volas. Iras li, la rostro ritme balanciĝas; kaj la knabaĉo kuradas turniĝe apud liaj kruroj, grimacas. Kaj ĝuste kiam li atendis nenion, la elefanto lin subite per la rostro kapt! Kaj tiel lerte! Kaptis li lin je la ĉemizeto malantaŭe, kaj levas singarde supren.

Tiu per la manoj kaj la kruroj, kiel skarabeto.

Sed ne! Nenio helpos. Levis lin la elefanto, kaj mallevis singarde sur sian kapon; tie la infanoj akceptis lin. Ankaŭ tie, sur la elefanto, penis li barakti.

Ni atingis la elefanton; iras ni flanke de la vojo, la elefanto – laŭ flanko alia, kaj rigardas li nin atente kaj singarde. Ankaŭ la infanoj gapas nin kaj flustras inter si. Sidas ili kvazaŭ sur domo, sur tegmento.

«Jen» – pensas mi, – «kiel bonege: ili povas neniun timi tie. Eĉ se tigro aperos renkonten, la elefanto la tigron kaptos, ĉirkaŭvolvos ĝin per la rostrego transverse, premos, ĵetos ĝin pli alten ol arbo, kaj, se per la dentegoj ne alkroĉos, tretos ĝin per la piedegoj, ĝis platigos. Sed ĉi tie prenis li la knabaĉon kiel insekton, per du fingretoj: singarde kaj atente.»

La elefanto preteriris; vidas ni, turnas li de la vojo, kaj enrompiĝas arbustaron. La arbustoj estas fortikaj, dornaj, kiel muro ili kreskas. Sed li tra ili – kiel tra herbaĉo; nur branĉoj kraketas; trairis li la arbustojn, kaj ekiris al la arbaro.

Haltis li apud arbo, prenis per la rostro branĉon, kaj fleksis ĝin al la infanoj. Tiuj tuj surpiediĝis, kaptis la branĉon, kaj ion de ĝi deprenas.

Ankaŭ la etulo saltas, penas kapti ion por si; vantas li, kvazaŭ ne sur la elefanto, sed sur tero li staras. La elefanto lasis la branĉon, kaj alian alfleksis. Denove la samo. Ĉi tie la etulo, ŝajne, tute sian rolon eniris: surgrimpis li tiun ĉi branĉon, por ke ankaŭ li havu ion, kaj laboras tie. Ĉiuj finis, la elefanto lasis la branĉon, kaj la etulo, vidas ni, ekflugis kune kun la branĉo.

Nu, pensas ni, pereis li; flugas li nun, kiel kuglo, en la arbaron. Ĵetiĝis ni tien. Sed ne, ne eblas! Ne scipovas ni trairi la arbustojn: pikaj ili estas, densaj kaj interplektitaj. Vidas ni, la elefanto en la folioj per la rostro serĉas. Elpalpis li la etulon: li tie, verŝajne, kiel simieto kroĉiĝis; elprenis li lin, kaj sidigis sur la lokon.

Poste la elefanto eliris la vojon antaŭ ni, kaj ekiris reen. Ni iras poste.

Li iras, kaj iam retrorigardas nin: por kio ja tiuj nekonatoj postiras min?

Tiel, post la elefanto, venis ni al domo.

Ĉirkaŭe – plektobarilo. La elefanto malfermis per la rostro pordeton, kaj singarde enŝoviĝis la korton; tie li surterigis la infanojn.

En la korto hindino komencis ion krii al li.

Nin ŝi ne tuj rimarkis. Kaj ni staras, trans la plektobarilo rigardas.

La hindino kriaĉas la elefanton; la elefanto nevolonte turniĝis, kaj venis al puto. Ĉe la puto staras du enterigitaj fostoj, kaj inter ili – levigilo; sur ĝi estas ŝnuro volvita, kaj flanke estas kranko.

Vidas ni, la elefanto prenis la krankon per la rostro, kaj komencas ĝin turni; turnas li, kvazaŭ malplenan; eltiris: akvujo estas tie, sur la ŝnuro, ne malpli ol deksitela. La elefanto apogis radikon de la rostro je la kranko, por ne turniĝu ĝi, fleksis la rostron, kaptis la akvujon, kaj, kiel kruĉon da akvo, metis ĝin sur randon de la puto.

La virino prenis iom da akvo, ankaŭ la infanojn igis ŝi portadi: ŝi lavis tolaĵojn. La elefanto denove la akvujon mallevis, kaj, plenan, elturnigis supren. La mastrino denove komencis insulti lin.

La elefanto lasis la akvujon fali en la puton, skuis la orelojn, kaj ekiris for; ĉesis li la akvon elpreni, eniris sub ombraĵon.

Ja tie, en angulo de la korto, sur nefortikaj fostetoj estis instalita ombraĵo, sufiĉa por ke elefanto enrampu sub ĝin. Supre estas kanoj surĵetitaj, kaj iuj folioj longaj.

Tiumomente hindo venis, la mastro. Ekvidis li nin.

– Venis ni la elefanton rigardi, – diras ni.

La mastro konis iom la anglan. Demandis li kio ni estas; mian rusan kaskedon li montras. Mi diras: rusoj. Kaj li ne scias kio estas tio, rusoj.

– Ne angloj?

– Jes, – diras mi, – ne angloj.

Li ekĝojis, ekridis, tuj aliiĝis; invitis nin al si.

Ja hindoj ne toleras anglojn: angloj antaŭ delonge ilian landon konkeris, komandas tie kaj hindianojn sub sia kalkano tenas.

Mi demandas:

– Kial la elefanto ne eliras?

– Ja ofendiĝis, – li diras, – kaj certe ne vane. Nun li kontraŭ nenio laboros, ĝis trankviliĝos.

Vidas ni, la elefanto eli r is el sub la tegmenteto al la pordeto, kaj – for de la korto.

Nun, pensas ni, li tute foriros. Sed la hindo ridas.

La elefanto venis al arbo, apogis ĝin per sia flanko, kaj komencis frotiĝi. La arbo estas grandega, sed, malgraŭ tio, ĝi tuta skuiĝas.

Gratiĝas la elefanto, kiel porko ĉe barilo.

Finis li gratiĝi, plenigis la rostron per polvo, kaj tien, kie gratis, la polvon, la teron: el-spir!

Fojon, kaj pli, kaj pli! Tiel li puriĝas, por ke nenio loĝu en la faltoj: tuta haŭto lia estas malmola, kiel plando, sed en la faltoj estas ĝi iom malpli dika; sed en sudaj landoj estas amaso da diversaj insektoj mordemaj.

Ja rigardu kia li estas: je fostetoj de la ombraĵo ne frotiĝas li, por ne disfaligi ilin; tien li ja singarde enŝoviĝas. Al arbo iras li gratiĝi.

Mi diras al la hindo:

– Kiel saĝa li estas, via elefanto!

Sed tiu ridegas:

– Nu, – diras, – se ankaŭ mi jarcenton kaj duonon vivus, eĉ ne tion mi ellernus. Kaj li, – montras li la elefanton, – mian avon vartis.

Mi alrigardis la elefanton: ŝajnis al mi ke ne la hindo estas mastro, sed la elefanto; la elefanto estas plej ĉefa ĉi tie.

Mi diras:

– Ĉu li estas maljuna?

– Ne, – respondas la hindo, – li estas centkvindek-jara, plej produktiva aĝo. Elefantidon mi havas, filon lian dudekjaraĝan, tiu estas ja vera infano. Atendu iom, venos la elefantino, vidos vi kiel eta ĝi estas.

Venis la elefantino kaj, kune kun ŝi, – la elefantido, granda kiel ĉevalo, sen dentegoj; post la patrino kiel ĉevalido ĝi iris.

La infanoj de la hindo ekis helpi al la patrino, eksaltadis ili, prepariĝas ien. Ankaŭ la elefanto ekiris; la elefantino kaj la elefantido – kune kun ili.

La hindo klarigas ke ili iras al rivero. Ankaŭ ni – kun la infanoj.

Ili ne flankiĝis de ni. Ĉiam provis konversacii: ili – sialingve, ni – ruse, kaj ridegis ni dum la tuta vojo.

La etulo okupigis nin pli ol ĉiuj aliaj: mian kaskedon li surkapigis, kaj ion ridindan kriadis, eble pri ni.

Aero en la arbaro estas bonodora, spica, densa. Iras ni tra la arbaro. Venis al la rivero.

Ne rivero estis tio, sed torento; rapidegas ĝi, la bordojn ronĝas. Ĉe la akvo estas krutaĵeto, ĉirkaŭ unumetra. La elefantoj eniris la akvon, prenis kun si la elefantidon.

Ili starigis ĝin kie la akvo atingis ĝian bruston, kaj komencis duope lavi ĝin. Plenigas ili la rostrojn per funda sablo kun akvo, kaj, kiel el kaŭĉuka tubo, surverŝas la elefantidon. Kaj tiel forte, nur ŝprucoj disflugas.

Sed la infanoj timas la akvon eniri: la torento estas rapida: forportos. Saltas ili sur la bordo, kaj jen komencas sur la elefanton ŝtonetojn ĵeti. Por li tio ne gravas, li eĉ ne atentas tion; daŭre lavas li sian elefantidon.

Poste, mi vidas, plenigis li la rostron per akvo, turniĝis subite al la knaboj, kaj al unu el ili rekte sur la ventron la akvostrion ŝpruc!; tiu eĉ eksidis. Kontentas, ridegas li. Sed la elefanto denove sian idon eklavis. La infanoj eĉ pli ol antaŭe per la ŝtonetoj lin ĝenas. La elefanto nur orelojn skuas: ne tedu, ja vidas vi ke ne havas mi tempon por petolaĵoj!

Kaj ĝuste kiam la knaboj ne atendis: pensis ili ke sur la idon li la akvon elŝprucos, turnis li subite la rostron, kaj – sur la infanojn. Ili ĝojas, transkapiĝas.

La elefanto surpaŝis la bordon, la ido al li sian rostron etendas, kiel manon. La elefanto plektis sian rostron ĉirkaŭ la ĝia, kaj helpis al li la bordon surgrimpi.

Ekiris ĉiuj hejmen: triopo da elefantoj, kaj kvaropo da infanoj.

Sekvonttage mi informiĝis kie oni povas spekti elefantojn ĉe la laboro.

Sur arbarrando, ĉe rivero, oni amasigis kvazaŭ urbon da prilaboritaj arbotrunkoj: stakoj staras, kaj ĉiu estas alta kiel vilaĝa domo. Ĉi tie troviĝis unu elefanto. Tuj videblis ke li estas jam ege maljuna: haŭto sur li pendas tute libere, kaj estas ĝi neelasta; kaj la rostro – kiel ĉifono pendaĉas. La oreloj estis kvazaŭ ĉirkaŭmorditaj.

Vidas mi, el la arbaro iras alia elefanto. En la rostro lia balanciĝas arbotrunko: grandega prilaborita trabo. Ducent-kilograma, verŝajne.

La portisto peze, balance iras. Venas li al la maljuna elefanto. La maljunulo kaptas flankon de la trunko, kaj la portisto movas la rostron al flanko alia.

Mi rigardas: kion do ili faros? Kaj la elefantoj kune, kvazaŭ laŭordone, levis la trabon per la rostroj supren, kaj metis ĝin akurate sur la stakon. Kaj tiel rekte kaj ĝuste, kiel ĉarpentisto ĉe konstruado. Kaj eĉ ne unu homo estis apud ili.

Poste mi eksciis ke tiu ĉi maljuna elefanto estas ĉefa en la brigado: li jam maljuniĝis en tiu ĉi laboro.

La portisto foriris nerapide en la arbaron, kaj la maljunulo pendigis la rostron, turniĝis de la stako, kaj ekis rigardi la riveron, kvazaŭ volis li diri: «Tedis al mi ĉio ĉi, eĉ ne rigardus mi».

Sed el la arbaro iras jam tria elefanto kun arbotrunko.

Ni – tien, de kie eliris la elefantoj.

Ja vere honte estas rakonti kion ni ekvidis tie. La elefantoj portis tiujn ĉi arbotrunkojn el arbara labortereno al la rivero. En unu loko, staris, ambaŭflanke de la vojo, du arboj; kaj tiel proksime unu al la alia, ke elefanto, kun arbotrunko, ne povis inter ili trairi. Venas elefanto ĝis tiu ĉi loko, mallevas la arbotrunkon sur la teron, fleksas la genuojn, volvas la rostron, kaj per la nazo, per radiko mem de la rostro, puŝas li la trunkon antaŭen. Pecoj da tero, ŝtonoj disflugas; frotas kaj plugas tiu trunko la teron, kaj la elefanto rampas kaj puŝas. Videblas kiel malfacilas al li rampi sur la genuoj.

Poste li ekstaras, trankviligas la spiradon, kaj, sed ne tuj, reprenas la trunkon. Denove turnas li ĝin laŭlarĝe sur la vojo, denove fleksas la genuojn. Metas li la rostron sur la teron, kaj per la genuoj ruligas li la trunkon sur la rostron.

Kial ne dispremiĝas la rostro! Kaj jen, denove, leviĝas li, kaj portas.

Balanciĝas la elefanto kiel peza pendolo, la arban trunkegon sur la rostro tenas.

Ili, la elefantoj-portistoj, estis okopaj, kaj ĉiu el ili devis puŝi trunkojn per la nazo: homoj ne volis forsegi tiujn ĉi du arbojn, kiuj baris la vojon.

Al ni estis malagrable rigardi kiel streĉiĝas la maljunulo apud la stako, kaj bedaŭris ni la elefantojn, kiuj rampas sur la genuoj. Ni staris nelonge, kaj foriris.

1925


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.