|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJAŭtoro: Boris Ĵitkov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Havis mi kamaradon-ĉasiston. Kaj jen, foje, antaŭ iri al la ĉasado, demandas li min:
– Kion venigi al vi? Diru, mi venigos.
Mi pensis: «Ja fanfaronas vi! Do elpensu mi iun ruzaĵon». Kaj diris:
– Venigu al mi vivan lupon. Jen kion.
La kamarado enpensiĝis, kaj diris, rigardante la plankon:
– Bone.
Kaj mi ekpensis: «Jen kiel mi embarasis vin! Ne fanfaronu!».
Pasis du jaroj. Mi jam forgesis tiun ĉi nian konversacion.
Kaj jen, foje, venas mi hejmen, kaj jam en la enirejo oni diras al mi:
– Oni al vi vir-lupon alportis. Iu homo venis, demandis pri vi. «Lupon li petis» – diras, – «do jen, transdonu al li». Kaj mem – al la pordo.
Mi, eĉ sen demeti la ĉapon, krias:
– Kie, kie? Kie estas la lupo?
– En via ĉambro li estas ŝlosita.
Mi estis juna, kaj ŝajnis honte al mi demandi kiel li sidas tie: ĉu ligita, aŭ alligita nur. Oni ja opinios ke mi timas.
«Sed» – pensas mi, – «ĉu ne povas okazi ke li estas libera en la ĉambro, kaj vagadas tie laŭplaĉe?»
Sed timi mi hontis. Plenigis mi la bruston per aero, kaj ensaltis la ĉambron. Mi pensis: «Ja ne ĵetiĝos li sur min tuj, kaj poste... poste mi iel ajn...» Sed koro mia batiĝis forte.
Mi rapidokule pririgardis la ĉambron – neniu lupo. Mi jam ekkoleris: oni ja trompis, priridis min.
Sed, subite, ekaŭdis mi el sub seĝo iun moviĝon.
Kliniĝis mi singarde, enrigardis, kaj ekvidis tie grandkapan hundidon.
Ja mi diras: «ekvidis hundidon», sed tuj videblis ke tiu ĉi ido ne estas hunda. Mi komprenis ke tio estas lupido, kaj ege ekĝojis: malsovaĝigos mi lin, kaj estos ĉe mi hejma lupo. Ne trompis min la ĉasisto-bravulo: venigis li al mi vivan lupon!
Mi singarde proksimiĝis, la lupido ekstaris sur siajn kvar piedojn, kaj streĉis la atenton. Mi pririgardis lin: ja kiel monstra li estas! Preskaŭ tuta konsistas li el kapo: kvazaŭ muzelo sur kvar piedetoj, kaj la muzelo tiu konsistas el buŝego, kaj la buŝego – el dentoj.
La lupido disigis minace la lipojn, kaj mi ekvidis ke li havas plenan buŝon da dentoj blankaj kaj akraj, kiel najloj. Korpo lia estas eta, kovrita per maldensa bruna hararo, simila al la porka; kaj malantaŭe – rata vosteto.
«Ja lupoj estas grizaj... Kaj, kutime, bestaj idoj beletas, sed tiu ĉi estas vera aĉaĵo: nur kapo kaj vosteto. Eble tio tute ne estas lupeto, sed simple io por priridi min. Trompis la ĉasisto, ĝuste tial forkuris li tuj».
Dum mi rigardis lin, la ido retroiris sub la liton.
Sed tiam venis la patrino, kaj vokis:
– Lupeto! Lupeto!
Vidas mi, la lupeto elrampas; la patrino prenis lin en la manojn, kaj karesas – aĉaĵon tian!
Evidentiĝis ke ŝi jam dufoje drinkigis al li lakton el telereto, kaj li tuj ekamis ŝin. Disvastiĝis de li akra bestaĉa odoro. Li ŝmacis kaj ŝovis la muzeleton en akselon de la patrino. La patrino diras:
– Se vi volas ke li restu hejme, do devas vi lavi lin, alie fetorigos li la tutan loĝejon. – Kaj forportis ŝi lin en la kuirejon.
Kiam mi eniris la manĝoĉambron, ĉiuj ridis ke mi enĵetiĝis tiel heroe, kvazaŭ tie troviĝas iu danĝera besto, sed tie estis nur ideto.
En la kuirejo la patrino lavis la lupidon per verda sapo kaj varmeta akvo; li staris obeeme en la lavkuvo, kaj lekis ŝiajn manojn.
Mi decidis ke oni devas plej frue instrui la lupidon; alie, kiam kreskos li je granda besto, estos jam malfrue. Ja li ankoraŭ etulo estas, sed la dentegoj en la buŝo jen estas kiaj. Kaj, kiam li elkreskos, nu gardu vi vin tiam.
Antaŭĉio, pensis mi, necesas instrui al li vorton «lasu». Por, kiam mi krios «lasu», li eĉ el buŝo liberigu kion kaptis.
Prenis do mi la lupidon en mian ĉambron, alportis teleron kun lakto kaj pano, metis tion sur la plankon. La lupido entiris la aeron per la nazo, eksentis la lakton, kaj fuŝe ekpaŝis per la piedetoj al la telero. Tuj kiam li enigis la muzelon en la lakton, mi elkriis:
– Lasu!
Sed li ne reagas: ŝmacas kaj murmuras pro la plezuro.
Mi denove:
– Lasu! – kaj tiras lin retren.
Sed tiam li, subite, alblekis min, la kapon turnis, per la dentoj klakis – kiel per fulmo frapis. Kaj tiel arbare, beste, okazis tio ĉe li, ke mi pormomente konsterniĝis. Eĉ de plenkreska hundo ne aŭdis mi tion; jen kion signifas: lupo...
Nu, pensas mi, se li de junaĝo agas tiel, do kio okazos poste? Oni ne proksimiĝu tiam: formanĝos.
Ne, pensas mi, oni devas obeigi lin per timo: kutimiĝu li timi mian manon.
Mi denove elkriis «lasu», kaj batis lian kapon per la pugno. Li batiĝis kontraŭ la telereto, kaj ekjelpis ĝuste kiel bebo. Sed deŝiriĝi de la lakto li ne povis; ĉirkaŭlekis li la muzelon, kaj denove en la telereton.
Mi kriis kolervoĉe:
– Lasu ja, fiulo vi tia! – kaj denove batis lin per la pugno.
La lupido desaltis de la manĝujo, kaj fuŝe ekkuris sur la maldikaj kruretoj laŭ la muro. Li kuris kaj skuis la kapon pro la doloro. De la muzeleto gutis lakto, kaj hurlis li pro la ofendo. Ĉirkaŭkuris li laŭ muro la tutan ĉambron, kaj la piedoj mem venigis lin al la lakto.
Kvankam sentis mi honton ke batas tiel forte tiun etulon, sed, malgraŭ tio, decidis mi obstini pri la decido. Tuj kiam la lupido rekomencis manĝi, mi denove kriis «lasu». Li haste montris la dentojn, kaj plirapidigis la lekadon.
Mi batis lin per la pugno. Li ekhurlis, ĵetiĝis, kaj ne sukcesis mi kapti lin, kiam malfermis li jam la pordon per la muzelo, kaj rapide elkuris for. Li alkuris la patrinon, enigis la malsekan muzelon en ŝian jupon, kaj ekjelpis laŭtvoĉe. Ĉiuj alkuris, komencis karesi la lupon, kaj min insultis ke turmentas mi tiel malgrandan.
La tutan jupon malpurigis li al la patrino per la lakto kaj la salivo. Poste li la tutan tagon kuris post la patrino, kaj min ĉiuj insultis tiel, ke mi eliris promeni.
Mi ofendiĝis pri ĉiuj hejmanoj. Mi pensis: «estas bone al ili diri "Lupeto ĉarma kaj malfeliĉa" sed, kiam elkreskos el li bestego-lupego kun grandegaj dentoj, tiam ĉiuj hejmanoj komencos krii: "Rigardu kion la lupego faraĉas! Ja via li estas, forigu vi lin kien vi volas". Tiam pri ĉio oni nur min kulpigos.
"Ektenis vi", – oni diros, – "la beston en la hejmo, do nun forŝovu vi lin kien vi volas».
Tial decidis mi ke foriru mi el la hejmo, luu mi etan loĝejon, kaj loĝu tie kun miaj hundino, katino kaj lupo.
Faris mi ĝuste tion: trovis mi ĉambron kun kuirejo, luis ĝin, kaj translokiĝis kun miaj bestoj en tiun ĉi novan loĝejon.
Oni priridis min:
– Ha, rigardu, kia Durov[13] ĉe ni aperis! Kun bestoj li loĝos.
Sed mi pensis: «Ĉu Durov, ĉu ne Durov, sed estos ĉe mi hejma lupo».
Havis mi hundinon flavruĝan, etan. Karaktero ŝia estis malica kaj insida. Ŝia nomo estis Pliŝka.
Pliŝka estis iom pli granda ol la lupido. La lupido, kiam ekvidis, alkuris ŝin, ja volis li ludi, barakti.
Sed Pliŝka hirtiĝis, montris la dentojn, kaj elbojis:
– Rraf!
La lupido ektimis, ofendiĝis, kaj ekkuris serĉi mian patrinon. Sed mi loĝis jam sola. Li plorblekis, kuris en la ĉambro, serĉis en la kuirejo, kaj alkuris fine al mi. Mi prikaresis lin, sidigis apud mi sur la liton, kaj vokis na Pliŝka. Nu, pensas mi, nun mi interpacigu vin.
Mi igis na Pliŝka kuŝi apud la lupido. Tiu ĉi aĉulino konstante levis la lipon, montris la dentojn, kaj grumblis duonvoĉe: al ŝi, ŝajne, estis abomene kuŝi apud lupido. Sed la lupido provis priflari, kaj eĉ leketis ŝin. Pliŝka tremis pro la kolero, sed mordi la lupidon en mia ĉeesto ŝi ne kuraĝis.
«He», – pensas mi, – «ja kiel mi lasu ilin hejme, kiam mi iros labori? Mordados Pliŝka la lupidon, turmentos ŝi lin». Do mi decidis preni na Pliŝka kun mi. Ŝi estis ege trejnita, kaj matene, en la oficejo, mi pendigis mian mantelon sur vestokroĉon, kaj al Pliŝka mi diris ke ŝi gardu ĝin kaj de la loko ne moviĝu.
Kiam mi kaj Pliŝka revenis hejmen, la lupido tiel ekĝojis pri Pliŝka, ke ĵetiĝis al ŝi per ĉiuj siaj kurbaj kruretoj; kurante faligis li la hundinon, kaj alpremis ŝin al la planko. Pliŝka eksaltis risorte, kaj mi eĉ krii ne sukcesis, ŝi – mord! la lupidon je la orelo. Sed okazis ne tio: la lupido elbojis, kaj tiel klakis per la dentoj: rapide, kiel fulmo, ke Pliŝka transkapiĝis en angulon, premiĝis, kaj, malferminte la buŝon, muĝis per tima raŭko.
Katino Manefa eniris, memrespekte, en la ĉambron, spekti la skandalon. La lupido skuis la doloran orelon, kuris en la ĉambro, koliziis ĉion per sia fortika frunto. Manefa por ajna okazo sursaltis la tabureton.
Mi timis ke en ŝian kapon venos grati desupre la lupidon. Ne, Manefa eksidis plej oportune, kaj nur per la okuloj observis kiel ĵetiĝas la lupido.
Mi venis kun aveno kaj ostoj por la lupido, kaj donis ilin al kortist-edzino, al Anjo, por ke ŝi kuiru.
Kiam ŝi alportis la varmegan kaseroleton, ŝi tuj rimarkis la lupidon:
– Kio estas ja tiu ĉi tiel malbela hundido? – Kaj ŝi alsidis kaŭre. – Ja kiu raso estas tio?
Mi ne volis ke oni sciu en la domo ke enestas lupo, kaj pensis kion mensogi; sed Anjo fiksrigardis, kaj diras:
– Ĉu lupido? Ho jes, lupido. Aĥ kompatinda vi mia!
Vidas mi, ŝi jam karesas lin. Mi diris:
– Anjo, bonvolu rakonti al neniu. Mi volas kreskigi lin, estu li hejma.
– Ja por kio mi rakontu, – diras Anjo, – sed, vi ja scias, estas proverbo: kiom ajn oni lupon nutru, li ĉiam arbaron rigardas.
Kaj jen mi kontraktis kun Anjo ke ŝi purigu kaj kuiru por mi, kaj al la lupo ŝi preparu ĉiutage avensupon kun ostoj.
Mi donis al ĉiuj bestoj manĝi, al ĉiu en sia angulo, al ĉiu el sia manĝujo. La lupido ŝmacis sian avenaĵon, sed Pliŝka rapide formanĝegis siaĵon, retrorigardis min. Mi observis ŝin per spegulo, sed ŝi tion ne komprenis, kaj pensis ke mi vidas post mi nenion.
Kaj jen, vidas mi en la spegulo kiel ŝi laŭ la muro ŝteliĝas al la lupo. Ankoraŭfoje ŝi retrorigardis min, kaj silente proksimiĝas al li. Elmontris ŝi la dentojn, okulegoj malicas, kaj aliras ŝi paŝo post paŝo.
«Nu», – pensas mi, – «provu nur enŝoviĝi en lian manĝujon, bategos mi vin per leda zono, ja scios vi. Ĉion mi vidas, karulinjo».
Sed okazis alie. Tuj kiam enŝovis Pliŝka sian muzelon en la manĝujon, la lupo – bat! – klakis per la dentoj, kaj ne preter, sed ĝuste je muzelo de Pliŝka. Ŝi forsaltis jelpe, kaj ĉi tie okazis al ŝi vera paroksismo: ŝi kuregis en la ĉambro, en la kuirejo, ĵetiĝis en la enirejon, kaj hurlis tiel senespere, kvazaŭ la tuta hararo brulegas sur ŝi. Mi vokis ŝin, sed ŝi ŝajnigis neaŭdon, kaj nur plifortigis sian orelboran jelpadon.
Sed la lupido ŝmacis en sia manĝujo. Mi alverŝis tien lakton, kaj li rapidis, lekis, kaj paŭzis nur por enspiri. Mi forpelis Pliŝkan en la korton, kaj eĉ de tie aŭdis mi kiel ŝi provas skandali. Ĉiuj najbaroj pensis ke mi, hazarde, verŝis sur la hundinon bolantan akvon.
Kaj la lupon mi ĉiutage instruis al «lasu». Kaj la afero jam ekis progresi: tuj post krio «lasu», la lupido haste kuris for de la manĝujo.
Mi ĉiutage promenadis kun la bestoj. Pliŝka estis kutimigita kuri apud mia dekstra kruro, kaj Manefa sidis sur mia ŝultro. La stratoj apud mia loĝejo estis malplenaj, kaj, se diri veron, tio estis lokoj ŝtel-danĝeraj; do pasantoj estis maloftaj, kaj estis neniu por montri perfingre ke jen iras plenkreska viro kun katino sur la ŝultro.
Do mi decidis promeni kvarope: preni kun ni la lupon. Mi aĉetis por li koljungon kaj ĉeneton, por ke iru li apude.
Mi opiniis ke neniu rimarkos nin. Sed okazis alie: oni rimarkis, kaj ekskandalis. Ne homoj, sed hundoj.
Unue aperis hundetino, konatino de Pliŝka. Ŝi jam ekrapidis al ni, sed, subite, streĉis la atenton, eksnufis, kaj kaŝe ekiris post la lupido, por flari la spurojn. Post tio ŝi ĵetiĝis sub sian pordegon, kaj de tie ekbojis tiel maltrankvile, ke el ĉiuj kortoj reeĥis la hundoj. Mi eĉ ne supozis ke tiom da hundoj estas sur nia strato. Hundoj komencis elsalti el la pordegoj; maltrankvilaj, hirtaj; kun malica timo postiris ili demalproksime la lupon. Kaj li premiĝis al mia kruro, kaj turnadis sian fruntegan muzelon.
Mi jam ekpensis: ĉu prenu mi la lupidon sur la brakojn, kaj reiru ni hejmen, antaŭ ol hundoj ĵetiĝos sur lin. El pordegoj komencis jam elŝoviĝi homoj, rigardi kio okazas. Pliŝka de sobe rigardas mian vizaĝon, kvazaŭ demandas: kion do ni faru?
Jen kia tumulto pro tiu ĉi birdotimigilo muzelaĉa!
Sed mi jam ne timis: la hundoj ne kuraĝis veni al la lupido pli proksime ol je tri paŝoj. Ĉiu el ili akompanis nin, bojante, ĝis sia domo, kaj retroiris sian pordegon.
Ankaŭ la lupido trankviliĝis. Li jam ne turnis la kapon, sed postresti ne kuraĝis, do kuris premiĝe al mia kruro.
– Nu, – diris mi al Pliŝka, – ja venkis ni, ĉu?
Ni venis sur multhomajn stratojn, kie forestis hundoj; kaj, ĉar ĉiuj pordoj dum nia reveno ekestis jam ŝlositaj, la hundoj sur nia strato jam forestis.
Sed Lupeto tre ĝojis reveni hejmen. Li komencis barakti kiel hundido, renversis na Pliŝka, puŝe tiradis ŝin sur la planko; kaj Pliŝka toleris; ŝi ne kuraĝis ĉe mi minaci pri mordo.
Sekvonttage, kiam mi revenis, mi ekvidis en la korto Anjon: en lavkuvo ŝi lavis tolaĵojn, kaj apud ŝi, volviĝinte sub la suno, varmiĝis la lupido.
– Mi prenis lin al la suno, – diras Anjo. – Ja vere, eĉ lumon la besto ne vidas.
Mi vokis:
– Lupeto! Lupeto!
Li surpiediĝis nevolonte, disigis la krurojn, simile al difektita lito, kaj komencis streĉiĝi ĝuste kiel hundo. Poste li eksvingetis sian ŝnuran vosteton, kaj ekkuris al mi.
Mi tiom ekĝojis ke li iras al mia voko, ke surloke, sen iu ajn «lasu» manĝigis al li buterumitan bulkon.
Mi volis jam preni lin en la ĉambron, sed Anjo diras:
– Ĝuste nun pe-is mi, kaj la akvo restis; lavu mi ankaŭ lin, ĉar tro lupa estas ties odoro.
Kaptis ŝi la lupeton sur la brakojn, kaj starigis lin en la lavkuvon. Ŝi lavis lin, kiel ŝi volis, kaj li staris ridinda, tute blanka pro la ŝaŭmo. Li eĉ ne unufoje muĝis sur edzinon de la kortisto, kiam ŝi verŝis sur lin varmetan puran akvon. De tiu tempo li estis lavata ĉiusemajne.
Li estis pura, hararo lia ekbrilis, kaj mi eĉ ne rimarkis kiam, sed vosto de la lupido transformiĝis el nuda ŝnureto je lanuga; li komencis griziĝi, kaj transformiĝis en beletan gajan hundeton.
Nutris mi foje miajn bestojn; Manefa, sidante sur la tabureto, manĝis fiŝeton. La lupeto formanĝis siaĵon, kaj ŝoviĝis al la katino. Li ekstaris per la antaŭaj piedetoj sur la tabureton, kaj ekis etendi la muzelon al la fiŝo. Mi eĉ ne sukcesis krii «lasu» kiam Manefa eksiblis, la vosto kiel balailo, kaj – bat! bat! – ekbatis ŝi muzelon de la lupo. Li ekjelpis, fleksis la krurojn, kaj subite, kiel vera besto, ĵetiĝis sur la katinon.
Tio okazis dum unu sekundo: la lupo renversis la tabureton, sed la katino eksaltis sur ĉiujn kvar piedojn, kaj sukcesis per la ungoj grati lian nazon; mi timis ke ŝi elgratos la okulojn. Mi kriis «lasu», kaj ĵetiĝis al la lupo. Sed li mem kuris jam al mi, kaj la katino atakis lin de malantaŭe, kaj penis grati lin tra la hararo. Mi komencis karesi kaj trankviligi la lupidon. La okuloj estis en ordo, sed okazis sufiĉe granda grataĵo sur la nazo. Videblis sango, kaj la lupido lekis per la lango la doloran lokon. Pliŝka dum la batalo malaperis. Estis malfacile elvoki ŝin el sub la lito. Tie estis flako.
Vespere la lupo kuŝis sur sia sternaĵo. Manefa, – la vosto balaile, – promenis en la ĉambro kiel reĝino. Kiam ŝi preteriris la lupon, li grumblis, sed Manefa eĉ la kapon ne turnis, sed trankvile frotiĝis je mia kruro kaj murmuris sate.
En la domo jam ĉiuj sciis ke ĉe mi estas du hundoj. Kiam oni demandis min pri Lupeto, mi diris ke tio estas specif-rasa ŝafhundo; oni donacis ĝin al mi.
Sed unufoje, nokte, mi vekiĝis pro stranga sono. Komence, duondorme, ŝajnis al mi ke iu ebriulo hurlas ekster la fenestro. Sed poste mi komprenis kio okazas. Lupo. La lupo ekhurlis...
Mi bruligis kandelon. La lupo sidis meze de la ĉambro, levante la muzelon al la plafono. Li ne reagis la lumon, kaj eltiradis noton; kaj tiel arbaran bestan angoron eligis li plenvoĉe, ke iĝis terure.
Jen kio estas, «ŝafhundo de specifa raso». Tiel li la tutan domon vekos, kaj, post tio, mi jam ne povos kaŝi ke tio estas lupo. Oni diros «aĥ» kaj «oĥ»: «Lupo en la domo». Ĉiuj virinoj ekskandalos, kaj jam matene oni forpelos min el la domo kun ĉiuj miaj katoj kaj ŝafhundoj. Supre vidvino de generalo loĝas, malica kaj kverelema. «Pardonu», – diros ŝi, – «oni loĝas kiel en arbaro: ja tutajn noktojn lupoj hurlas. Dankas mi elkore». Tion mi sciis certe, do oni devis tuj ĉesigi tiun ĉi hurlon.
Mi saltleviĝis, alsidis ĉe la lupo, komencis karesi lin, sed li nur alrigardis min, kaj denove retroklinis la kapon. Mi ektiris lin je la koljungo, kaj faligis lin sur la plankon. Li, ŝajne, rekonsciiĝis, leviĝis, skuiĝis, tintis per la bukoj. Mi enkuris la kuirejon, kaj prenis dikan oston el la supo. La lupo ekkuŝis sur la sternaĵo, kaj ekronĝis. Kiel krakenojn ronĝis li grandajn virbovajn ostojn per siaj blankaj dentoj.
Nur krakado aŭdiĝis.
Mi estingis la kandelon, komencis jam endormiĝi, sed jen ekis mia lupo la noton, eĉ pli laŭtan ol antaŭe. Mi haste vestiĝis, kaj eltiris la lupon en la korton. Mi ludis kun li, kuris en la korto. Kaj ĉi-nokte mi rimarkis ke, se mi ne scius, mi opinius lin granda korta hundo. Kaj jen kion neniu atentis: mia hundo neniam bojis. Estos malbonege se oni sciiĝos ke nokte ĝi hurlas!
De tiam mi perdis la noktan trankvilon. Okazis iam ke mi horon sidis kaj admonis la lupon; mi distris lin, ŝovis al li ostojn, por ke li iumaniere forgesu pri la hurlado. Mi flegis lin kiel malsanulon, ĉe kiu okazas paroksismoj.
Post du semajnoj, proksimume, li ĉesis la hurladon. Sed dum tiu ĉi tempo ni amikiĝis. Kiam mi revenis hejmen, li metis la krurojn sur miajn ŝultrojn, kaj mi sentis kiom fortaj ili estas: kiel feraj bastonoj.
Mi promenis kun li tage, kaj ĉiuj rigardis la grandan hundon kun nekutima irmaniero. Kiam li kuris, li tre facile risortis la malantaŭajn krurojn; li scipovis retrorigardi plene turnante la kapon al la vosto, kaj kuri dum tio rekte antaŭen.
Li estis tute hejma, kaj konatuloj, kiam ili venis, karesis lin kaj hirtis lian dorson kvazaŭ tio estas ordinara hundo.
Kaj jen foje sidas mi en parko sur benko. Sur la tero, inter miaj genuoj, sidas la lupo, kaj spiras varme, eliginte la longan langon trans la dentojn.
Etaj infanoj ludis en sablo, kaj vartistinoj sur la benkoj kraketadis sunflorajn semojn.
La infanoj komencis veni al mi.
– Kiel bona hundo! Lanughara kaj la lango ruĝa.
Ĉu ĝi mordas?
– Ne, – diras mi. – ĝi estas kvieta.
– Ĉu oni povas iomete karesi ĝin?
Mi diris al la lupo «lasu». Li jam tre bone konis tion, kaj la infanoj, la pli kuraĝaj, komencis singarde karesi lin. Mi karesis kune kun ili, por ke la lupo sciu ke ankaŭ mia mano ĉeestas.
La vartistinoj proksimiĝis, demandis:
– Ĉu ĝi ne mordas?
Unu el la vartistinoj venis, alrigardis, kaj ekkriis subite:
– Ho, panjo mia: lupo!
La infanoj ekjelpis, dissaltis kiel kokidoj. La lupo tiel ektimis, ke turbe turniĝis surloke, kaŝis sian muzelon inter miaj genuoj, kaj alpremis la orelojn.
Post kiam ĉiuj iomete trankviliĝis, mi diris:
– Ja tio estas vi kiuj timigis la lupon. Rigardu kiel kvieta ĝi estas.
Sed ĉio jam estis vana. La vartistinoj tiras la infanojn for, eĉ retrorigardi ne permesas. Nur du knaboj, senvartistinaj, venis al mi je unu metro, kaj diras:
– Ĉu vere – lupo?
– Vere, – mi diras.
– Ĉu vera?
– Vera.
– Nu, – ili diras, – ĵuru.
– Je Dio, – diras mi, – vera.
– Ehe, – ili diras, – jen kial vi ĝin al la mano alligis.
Nu, permesu ankoraŭfoje karesi ĝin. La veran.
Estis ĝuste tiel: la ĉenon de la lupo mi ligis per rimeno al mia maldekstra mano: eĉ se la lupo, okaze, tiriĝos aŭĵetiĝos, ja ankaŭ tiam li ne apartiĝos de mi. Eĉ se mi falu, ankaŭ tiam li ne elŝiriĝos.
Anjo tiel alkutimigis la lupon, ke li, kiam unusola, trans la pordegon – neni-okaze. Aliras li pordeton de la pordego, rigardas la straton, per la nazo la aeron entiras, flaras; preterirantajn hundojn almuĝas, sed la sojlon eĉ per unu kruro li ne transpaŝas. Povas esti ke li mem timis elsalti unuopa.
Revenis mi foje hejmen. Anjo sidas en la korto, kudras sub la suno, apud la fenestro, kaj la lupo ĉe ŝiaj kruroj volviĝinte kuŝas: griza grandega besto.
Mi vokis; la lupo saltis al mi. Sed ĉi-momente ekmemoris mi ke forgesis mi aĉeti cigaredojn. Kolportisto staris nur dek paŝojn de la pordego.
Mi elsaltis, la lupo – post mi. Prenas mi de la kolportisto monrestaĵon, kaj aŭdas de malantaŭe hundan bojadon, blekegon, kunpuŝiĝon. Retrorigardis mi: aĥ, malfeliĉo! Sidas mia lupo, premiĝis li al angulo de la pordego, kaj du grandaj hundoj sursaltas lin, alpremas, atakas. La lupo turnas la kapon, la okulegoj brilas, kaj la dentoj klakas rapide, kiel pafoj: klak! klak! Dekstren, liven!
La hundoj premas, serĉas iun loketon por kapti, kaj bojo staras tia, ke mia krio ne aŭdeblas. Mi ĵetiĝis al la lupo. La hundoj, ŝajne, komprenis ke la homo kuras por helpi, kaj jen, unu el ili alsaltis la lupon.
Mi eĉ palpebrumi ne sukcesis kiam la lupo kaptis ties nukon, kaj ĵetis la hundon sur la pavimon.
La hundo ekruliĝis kaj, jelpante, ekkuris for. La alia salte kaŝiĝis post mi.
La lupo ĵetiĝis, faligis min, sed mi sukcesis kapti lin je la kolringo, do li tiris min kelkpaŝe sur la pavimo. La kolportisto saltis flanken. La lupo penas liberiĝi; mi sur la dorso baraktas, sed la kolringon ne lasas.
Tiumomente elkuris el la pordo Anjo. Ŝi premis la lupan muzelon al siaj genuoj.
– Lasu, – ŝi krias, – mi jam kaptis lin!
Vere: Anjo prenis la lupon je la kolringo, kaj ni duope forkondukis lin hejmen.
Kiam mi, iom poste, eliris el la pordego, mi ekvidis sangon. La sanga strieto iris sur la placo kien forkuris la hundo. Mi ekmemoris ke multaj homoj kuniĝis spekti tiun ĉi nian skandalon, el la fenestroj elklinis loĝantoj, kaj iu kriis:
– Rabia! Rabia!
Tio estis la general-vidvino, kiu loĝis super mi.
Du tagoj ne ellasis mi la lupon en la korton, nur vespere promenigis mi lin per la ĉeneto. La duan nokton li ekhurlis, kaj hurlis netolereble: laŭte, kiel trumpeto, kaj tiel senespere, tiel angore, kvazaŭĉe mortinto li ploras. Oni frapis mian plafonon.
Elsaltis mi kun la lupo en la korton. Mi vidis ke en fenestroj ekbrilis lumo, intermitis ombroj. Verŝajne la sinjorino malkvietiĝis.
Matene mi aŭdis kiel ŝi krias en la korto al la kortisto:
– Malindeco! Ja kie estas permesate teni en la domo rabian hundon? Lupe ĝi hurlas dum noktoj. La tutan nokton mi ne dormis. Tuj mi plendos. Tuj!
Anjo, larm-okula, alportis avenaĵon por la lupo.
– Kio okazis, – demandas mi.
– Tre malbone: skandalas la sinjorino. En policon, – diras ŝi, – mi plendon prezentos! La kortiston tiun, – edzon mian, – for el la domo: rabiajn hundojn li kaŝas, zorgas pri nenio. Sed li estas al mi kiel parenco.
– Pri kiu vi? – mi diras.
– Ja pri Lupeto! – kaj ŝi eksidis ĉe li, karesas. – Manĝu, manĝu, kara mia. Orfeto vi mia!
Kiam mi iris de la oficejo hejmen, haltis min surstrate polic-oficiro.
– Pardonu, ĉu tio estas vi kiu tenas lupon?
Mi rigardis la oficiron, kaj ne sciis kion diri.
– Ja mi delonge jam scias, – diras la policoficiro.
Smajlaĉas li, kaj lipharon sian tordas. – Al ni, ĉu vi scias, venis plendo. De general-vidvino Ĉistjakova.
Sed jen kion mi volus konsili al vi: donacu vi vian beston al mi, je Dio. – Kaj la policoficiro eksmajlis pete. – Je Dio, donacu. Ĉe mi, en la bieno, estas ŝafoj; ŝafhundoj gardas ilin. Jen tiaj. – Kaj li montris preskaŭ metron de la tero. – Ja de via lupo bonaj idoj elkreskos: koleraj, altkvalitaj. Ankaŭ li kun la hundoj amikiĝos, vivos libere. Ĉu? Ja vere.
Sed en la urbo nur skandalojn vi havos pro ĝi. Tion mi garantias, ke estos skandaloj. – La oficiro faltis la brovojn. – Unu plendo jam venis. Konsideru vi tion. Do, ĉu ni interkonsentis?
– Ne, – diras mi. – Ne volas mi donaci. Ordigu mi iel ajn tiun ĉi aferon.
– Do vendu! – kriis la policoficiro. – Vendu, diablo prenu! Kiom vi volas?
– Ne, ankaŭ ne vendos, – diris mi, kaj rapide ekiris for.
– Do forŝtelos mi! – kriis la oficiro al mia dorso.
– Ĉu vi aŭdas: for-ŝte-los!
Mi svingis per la mano, kaj ekiris eĉ pli rapide.
Hejme mi rakontis al Anjo kion diris la polic-oficiro.
– Gardu la lupon, – diris mi.
Anjo respondis nenion, nur la brovojn faltis.
En la korto mi kunpuŝiĝis kun general-vidvino Ĉistjakova. Ŝi subite baris al mi la vojon. Rigardas ŝi kolere en miajn okulojn, kaj tremas ĉe ŝi soba lipo. Subite ŝi frapis per la ombrelo la teron:
– Ja kiam ni liberiĝos de la danĝero?
– De kiu? – demandas mi.
– De la hundo rabia! – krias la general-vidvino.
– Sajnas, sinjorino, ke iu jam mordis vin, sed ne mia. – Kaj mi ekiris al la pordego.
Pasis kvin aŭ ses tagoj. Mi troviĝis en mia oficejo.
Oni diris ke atendas min iu virino, ke iru mi tuj, senprokraste. Mi ekkuris. Sur la ŝtuparo staris Anjo.
– Oj, kuru, – diras ŝi, – rapide kuru: nian lupon la policoficiro en la policejon prenis. Tie Lupido sidas.
Mi kaptis la ĉapon. Dum la iro Anjo rakontis ke la policoficiro ordonis al la kortisto konduki la lupon en la policejon, kaj ke la kortisto ne aŭdacis rifuzi: li forkondukis kaj alligis Lupeton en korto de la policejo.
Kiam mi malfermis pordeton de la policeja pordego mi tuj ekvidis en malproksima parto de la korto amason da homoj; policistoj kaj fajrobrigadistoj staris dense, bruis, kriadis. Mi rapide transiris la korton kaj, kiam proksimiĝis, aŭdis mi ke oni krias:
– Kio, grizulo, ja kaptiĝis vi?
Mi trapuŝiĝis inter la homoj. La lupo per la ĉeneto estis ligita al ringo. Li sidis sur la malantaŭaj kruroj, subtiris la voston, kaj mord-minacis la policistojn.
La lupo unua rimarkis min. Li ŝiriĝis, baŭmis, kaj streĉis la ĉenon. Ĉiuj desaltis. Mi demetis la ĉenon disde la ringo, kaj rapide volvis ĝin sur la manon. Ĉirkaŭe oni elvoĉigis:
– Kien vi ĝin? Ĉu ĝi estas via?
– Se vi estas la mastro, do prenu ĝin! – kriis mi.
Ĉiuj disŝoviĝis. Subite iu ekkriaĉis:
– Ŝlosu la pordeton, rapide!
Kaj unu el la policistoj ekkuris al la pordego.
– Haltu! Ja liberigos mi la lupon! – ekkriis mi laŭte.
La policisto desaltis kaj haltis.
Kaj la lupo tiras min tiel, ke mi eĉ kurante apenaŭ sekvas lin. Ni alkuris la pordeton; mi forpuŝis ĝin, la lupo transsaltis la sojlon, kaj ĵetis sin dekstren, hejmen. Malantaŭe oni fajfis. Ni troviĝis jam post angulo. Nun estos la placo, post la placo – nia domo. Mi aŭdis ke malantaŭe frapas piedoj, fajfas fajfiloj. Sed mi kuris, ne retrorigardis. Jen estas la placo. La placo estas malplena. Kaj jen Anjo staras ĉe la pordego.
Mi lasis la ĉeneton, kaj la lupo per gigantaj saltoj ekimpetis al la domo. Anjo kaŭriĝis, kaj mi vidis kiel ŝi brakumas lian kolon. Mi enspiris libere kaj retrorigardis: duopo da policistoj haltis. Unu el ili kolere kraĉis la teron, kaj svingis la manon.
Mi decidis translokiĝi en alian urboparton, kie tiu ĉi policoficiro ne estas estro, kie li signifas nenion.
Mi komencis serĉi alian loĝejon.
Riproĉis mi la kortiston pri lia kovardo:
– Ja kial vi forkondukis la lupon? Kial vi faris al mi la aĉaĵon?
– Ja vi, – li diras, – komprenu mian staton: por vi la lupo estas amuzaĵo, sed mi senlabora restus, se ne alkondukus lin kiam oni ordonas. Ja nur per balailo scipovas mi perlabori. Se oni forpelos min, kien mi iru? Ĉu vi nutros min? Aŭĉu mi dungiĝu al vi por esti lupo?
Mi jam ne sciis kion diri. Bone, mi transloĝiĝos.
Foje mi vidis la oficiron trans la strato. Li faris ruzan mienon, kaj malicete minacis min per la fingro.
Kaj mi respondis al li same.
Mi aĉetis buŝumon por la lupo. Komence li penis deŝiri ĝin per la piedoj, sed, fine, alkutimiĝis, kaj nun, kun la koljungo kaj la buŝumo, li estis ĝuste kiel hundo. Tutan liberan tempon iradis mi kun la lupo: ni serĉis loĝejon. Mi jam, fakte, trovis ĝin, restis nur translokiĝi.
Kaj jen, foje, revenas mi hejmen de la oficejo.
Ĉe la pordego staras Anjo, larmigita.
– Denove! Denove!
– Kio, ĉu oni denove forkondukis? – Kaj ĵetiĝis mi por kuri en la policejon.
Sed Anjo kaptis min je la maniko:
– Vane vi iros. Forveturigis li Lupeton, forveturigis, malbenito, al si! Mi mem vidis kiel sur ĉaron oni lin metis. Ligis lin – kaj sur la fojnon. Kaj la ĉevaloj estis preskaŭ nedeteneblaj.
Tamen mi kuris al la policejo. La oficiro forestis: li forveturis en sian bienon.
Mi sciiĝis: ĉio estis kiel diris Anjo.
1929
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.