La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAŬLO KAJ VIRGINIO

Aŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre

©2026 Geo

La Enhavo

8

La rando de tiu longa promontoro, kiun ni vidas je tri mejloj, duonkovrata de marondegoj, kiun Saint-Géran ne povis preterpasi la tagon antaŭ la uragano por eniri la havenon, estas nomata Promontoro malfeliĉa: kaj jen estas antaŭ ni, ĉe la rando de tiu valeto, la golfo Tombo, kie oni trovis Virginion en la sablo, kvazaŭ la maro volis reporti ŝian korpon al ŝia familio kaj laste honori al ŝia ĉastemo sur la samaj bordoj, honorigitaj de ŝia senkulpeco.

Gejunuloj tiel ame kunigitaj! malfeliĉaj patrinoj! kara familio! tiuj arbaroj, kiuj vin ombris, tiuj fontoj, kiuj fluis por vi, tiuj montetoj kie vi ripozis, ankoraŭ ploras pro via perdo.

Neniu, post vi, kuraĝis kulturi tiun dezertan teron, nek restarigi tiujn humilajn kabanojn. Sovaĝiĝis viaj kaprinoj; detruiĝis viaj kampoj; forflugis viaj birdoj; oni nur aŭdas la kriojn de nizoj, rondeflugantaj super tiu ŝtonaĵo.

De la tempo kiam mi ne vidis vin plu, mi estas kvazaŭ amiko, kiu ne plu havas amikon, kvazaŭ patro, kiu perdis siajn infanojn; kvazaŭ vojaĝanto, vaganta sur tero, kie mi sola restas.

Dirante tiujn vortojn la bona maljunulo foriris, ellasante larmojn, kaj miaj ploroj multfoje fluis dum tiu malgaja rakonto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.