La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAŬLO KAJ VIRGINIO

Aŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre

©2026 Geo

La Enhavo

3

La unua persono vidita de Paŭlo, reirante hejmen, estis la negrino Mario kiu, suririnte sur ŝtonego, rigardis la maran malproksimaĵon. Li kriis al ŝi de kiel eble plej malproksime: ”Kie estas Virginio?”

Mario turnis la kapon al sia juna mastro kaj ekploris.

Paŭlo, sensencigita, returnen iris kaj kuris al la haveno.

Li tie eksciis, ke Virginio enŝipiĝis je la tagiĝo, ke ŝia ŝipo tuj forveturis kaj ke ĝi ne estas plu videbla. Li reiris la loĝejon, kiun li trapasis, nenion dirante al iu.

Kvankam tiu ŝtonega zono ŝajnas post ni preskaŭ vertikala, tamen tiuj verdaj plataĵoj, kiuj dividas ĝian altecon, formas tiom da etaĝoj, per kies kelkaj malfacilaj vojetoj oni alvenas ĝis la piedo de tiu kliniĝanta kaj neatingebla ŝtonega konuso, nomata Dikfingro. Je la fundamento de tiu ŝtonego kuŝas ebenaĵo kovrata de grandaj arboj, sed tiel alta kaj kruta, ke ĝi estas kvazaŭ granda arbaro enaera, ĉirkaŭata de teruregaj profundegaĵoj. La nuboj, senĉese altiritaj de la supro de Dikfingro, provizas tie multajn riveretojn, kiuj falas tiel profunden en la fundon de la postmonta valo, ke de tiu altaĵo oni ne aŭdas la bruon de ilia falo. De tiu loko oni vidas grandan parton de la insulo kun ĝiaj montetoj, superataj de pintoj, interalie Pieter Booth kaj Tri mamoj, kun iliaj arbarplenaj valetoj; kaj poste la plenmaron kaj insulon Bourbon, kiu situas je kvardek leŭkoj de tie ĉi, okcidente.

De tiu altaĵo Paŭlo ekvidis la ŝipon, sur kiu forveturis Virginio. Li ĝin vidis malproksime, je pli ol dek leŭkoj, ŝajnanta kvazaŭ nigra punkto en la mezo de la maro.

Dum parto de la tago li tie restis, tute okupata je ĝia rigardado: ĝi jam estis malaperinta, kiam li kredis, ke li ĝin ankoraŭ vidas. Kiam ĝi perdiĝis en la horizonta nebulo, li sidiĝis en tiu sovaĝa loko, ĉiam batata de la ventoj, senĉese skuantaj la suprojn de la palmoj kaj de la tatamakoj. Ilia mallaŭta kaj muĝa murmurado similas malproksiman bruon de orgenoj kaj inspiras profundan melankolion.

Tie mi trovis Paŭlon, kun la kapo apogita kontraŭ ŝtonego kaj la okuloj mallevitaj al la tero. Mi marŝis al li jam de la sunleviĝo: mi kun granda peno decidigis lin remalsupreniri kaj revidi lian familion. Mi tamen rekondukis lin al lia loĝejo; kaj revidante sinjorinon de La Tour, li maldolĉe plendis, ke ŝi lin trompis. Sinjorino de La Tour diris al ni, ke, ĉar vento ekblovis je la tria horo matene, la ŝipo estis forveturonta; tiam la insulestro sekvata de parto el lia stabo kaj de la misiisto, palankene venis por serĉi Virginion. Malgraŭ ŝiaj propraj argumentoj, ŝiaj larmoj kaj la ploroj de Margarito, kriante ke tio estis por la bono de ĉiuj, ili forkondukis ŝian filinon duonmortintan.

”Se mi almenaŭ estus adiaŭinta ŝin,” diris Paŭlo, ”mi estus nun trankvila. Mi estus al ŝi dirinta: Virginio, se, dum nia kunvivado, mi diris ian ofendan parolon, antaŭ ol vin forlasi por eterno, diru al mi, ke vi tion pardonas.

Mi estus al ŝi dirinta: Ĉar mi vin neniam revidos, adiaŭ, kara Virginio mia, adiaŭ! Vivu malproksime de mi, kontenta kaj feliĉa.”

Kaj, ĉar li vidis, ke lia patrino kaj sinjorino de La Tour ploras, li diris: ”Nun serĉu alian ol min por viŝi viajn larmojn!” kaj li foriris ĝemante kaj vagis tien ĉi kaj tien en la loĝejo. Li trairis ĉiujn lokojn plej amitajn de Virginio.

Li diris al ŝiaj kaprinoj kaj al la kapridetoj, kiuj lin sekvis, blekante: ”Kion vi petas de mi? vi ne revidos plu kun mi tiun, kiu proponis nutraĵon al vi en ŝia mano.” Li iris al la Ripozejo de Virginio kaj je la vido de la ĉirkaŭflugetantaj birdoj, li ekkriis: ”Malfeliĉaj birdoj, vi ne plu flugos al via bona nutrantino.” Kaj vidante Fidelan flaranta ĉi tie kaj tie kaj antaŭmarŝanta flarserĉante, li ekĝemis kaj diris: ”Ho! neniam vi ŝin retrovos.” Fine li sidiĝis sur la ŝtonegon, kie li parolis kun ŝi la hieraŭan tagon; kaj je la vido de la maro, sur kiu li vidis la forveturantan ŝipon malaperanta, li ploris.

Dume ni sekvis lin paŝe-post-paŝe, timante ian pereigan sekvon de lia spirita konfuzeco. Lia patrino kaj sinjorino de La Tour petis, per plej karesaj esprimoj, ke li ne pliigu ilian doloron per sia malespero. Fine tiu ĉi lasta sukcesis lin kvietigi, ripetante la plej esperigajn nomojn: ŝi nomis lin sia kara filo, sia bofilo, la edziĝonto de sia filino; ŝi admonis, ke li reiru hejmen kaj manĝu ian nutraĵon.

Li sidiĝis ĉe la tablo, apud la loko ordinare difinita por sia kunulino; kaj, kvazaŭ ŝi ankoraŭ okupus ĝin, li alparolis ŝin kaj prezentis la manĝaĵojn, kiujn ŝi plej ŝatis; sed, tuj kiam li ekvidis sian eraron, li ekploris. La sekvantajn tagojn li kolektis ĉion, kion ŝi uzis por siaj propraj bezonoj, la lastajn bukedojn portitajn de ŝi, kokostason, el kiu ŝi kutime trinkis; kaj kvazaŭ tiuj restaĵoj estus la plej valoraj objektoj en la mondo, li kisis ilin kaj metis sur sian bruston. Sukceno ne havas tiel dolĉan odoron, kiel objektoj tuŝitaj de amatino. Fine, vidante, ke liaj bedaŭroj pliigas la ĉagrenon de lia patrino kaj de sinjorino de La Tour, kaj ke la familiaj bezonoj postulas senĉesan laboradon, li ekriparis la ĝardenon, kun la helpo de Domingo.

Baldaŭ tiu junulo, indiferenta kiel ĉiuj kreoloj pri la aferoj okazantaj en la mondo, petis, ke mi instruu lin legi kaj skribi, por ke li povu korespondi kun Virginio. Li volis poste studi geografion por koni la landon, en kiun ŝi elŝipiĝos, kaj la historion por ekscii pri la moroj de la societo, en kiu ŝi vivos. Tiel same, pro la amo, li perfekti ĝis en terkulturado kaj en agrabla aranĝado de la plej malebena teraĵo. Sendube plej multajn sciencojn kaj artojn la homoj ŝuldas al la ĝuado instigita de tiu flama kaj malkvieta pasio, kaj de ĝia manko naskiĝis filozofie, kiu instruas konsoliĝi pri ĉio. Tiel naturo farinte el amo la ligilon de ĉiuj estaĵoj, faris ĝin la unua kaŭzo de niaj societoj kaj la instigilo de niaj sciaĵoj kaj plezuroj.

Paŭlo ne tre ŝatis studadon de geografio, kiu, anstataŭ priskribi la naturon de ĉiu lando, prezentas nur ĝiajn politikajn dividaĵojn. Historio, kaj precipe nuntempa historio, ne interesis lin pli multe. Li vidis en ĝi nur ĝeneralajn kaj periodajn malfeliĉojn, kies kaŭzojn li ne konis; senpravajn kaj sencelajn militojn, malklarajn intrigojn kaj malhumanajn regnestrojn. Li preferis legadon de romanoj, kiuj, ĉar ili sin okupas pli multe pri homaj sentoj kaj interesoj, prezentis kelkfoje statojn similajn al la lia. Tial neniu libro tiel plezurigis lin kiel Telemako, pro ĝiaj priskriboj de kampara vivado kaj naturaj homkoraj pasioj. Li legis al sia patrino kaj al sinjorino de La Tour ĝiajn preferitajn eltiraĵojn; tiam, ekscitita de kortuŝaj rememoroj, lia voĉo konfuziĝis kaj larmoj fluis el liaj okuloj. Al li ŝajnis rekoni en Virginio la noblan fierecon kaj saĝecon de Antiopo, kun la malfeliĉoj kaj amemo de Eŭkario. Aliflanke li estis tute terurigata de la legado de niaj modaj romanoj, plenaj de malmoralaj moroj kaj sentencoj, kaj, kiam li eksciis, ke tiuj romanoj vere priskribas la eŭropajn societojn, li ektimis, ne sen ia praveco, ke Virginio malvirtiĝos aŭ lin forgesos.

Efektive, pasis pli ol unu jaro kaj duono, dum kiu sinjorino de La Tour havis nenian sciigon pri sia onklino kaj sia filino: ŝi nur eksciis, per alia persono, ke Virginio feliĉe alvenis Francujon. Fine ŝi ricevis, per ŝipo alveturanta Hindujon, pakaĵeton kaj leteron skribitan de Virginio.

Malgraŭ la singardemo de ŝia aminda kaj indulgema filino, ŝi juĝis, ke ŝi estas tre malfeliĉa. Tiu letero tiel bone priskribas ŝian staton kaj karakteron, ke mi ĝin preskaŭ laŭvorte rememoras.

”Tre kara kaj amata patrineto,

Jam multajn leterojn mi skribis al vi; sed, ĉar mi ne ricevis respondon, mi timas, ke ili ne alvenis al vi. Mi esperas ke ĉi tiu, dank’al mia antaŭzorgo, sciigos vin pri mi kaj ebligos al mi ricevi novaĵojn pri vi. Mi verŝis multajn larmojn de nia disiĝo, mi, kiu antaŭe preskaŭ neniam ploris, escepte pri la malfeliĉoj de aliaj personoj. Mia onklino estis tre konfuzita je mia alveno, kiam min demandinte pri miaj talentoj, mi diris al ŝi, ke mi scias nek legi, nek skribi; ŝi demandis min, kion mi do studis de mia naskiĝo; kaj kiam mi respondis, ke mi povas zorgi pri mastrumado kaj fari ŝian volon, ŝi diris, ke tio estas edukiteco de servistino. La postan tagon ŝi kondukis min apud Parizo en abatejon, kie mi havis ĉiuspecajn instruistojn:

ili edukis min, interalie, pri historio, geografio, gramatiko, matematiko kaj ĉevalrajdado; sed mi tiel malmulte inkliniĝas por ĉiuj tiuj sciencoj, ke mi ne progresos kun tiuj sinjoroj. Mi sentas, ke mi estas sensprita mizerulino, kiel ili diras. Tamen la bonaĵoj de mia onklino ne malpliiĝas: ĉiusezone ŝi donas al mi novajn vestojn; ŝi metis apud mi du servistinojn, kiuj estas tiel bone ornamataj kiel altrangaj sinjorinoj; ŝi donis al mi la titolon grafino; sed ŝi aliigis mian nomon La Tour, kiu estis al mi tiel kara kiel al vi, pro ĉio, kion vi rakontis pri la suferoj elportitaj de mia patro por edziĝi kun vi: ŝi anstataŭis vian edzinan nomon per la familia, kiu tamen estas al mi ankoraŭ kara, ĉar ĝi estas via fraŭlina nomo. Vidante min tiel riĉa, mi petegis, ke ŝi sendu al vi kelkajn helpaĵojn. Kiel raporti ŝian respondon? Sed vi ĉiam admonis, ke mi diru la veron.

Al mi do ŝi respondis, ke malmulto utilas al vi por nenio kaj multo vin embarasus pro via simpla vivo. Mi unue provis vin sciigi pri mi per fremda mano, pro manko de mia. Sed, ĉar alvenante ĉi tien mi konis neniun konfidindan, tage kaj nokte mi penis lerni legadon kaj skribadon; Dio bonvolis, ke mi sukcesu post malmulte da tempo. Mi komisiis al la ĉi tieaj sinjorinoj sendadon de miaj unuaj leteroj; mi pensas, ke ili redonis ilin al mia onklino. Tiu ĉi fojon, mi turnis min al kunedukatino mia: viajn respondojn mi petas, ke vi skribu laŭ ŝia ĉi tie aldonita adreso.

Mia onklino malpermesis al mi ĉian korespondadon eksteren, ĉar tio povus, laŭ ŝia opinio, kontraŭstari al ŝiaj grandaj projektoj pri mi. Nur ŝi povas min viziti tra krado, kaj ankaŭ maljuna nobelo el ŝiaj amikoj, kiu, ŝi diris, min tre ŝatus. Vere parolante, mi tute ne ŝatus lin, eĉ se mi povus iun ami.

Mi vivas meze de brilo de riĉeco kaj mi ne povas disponi eĉ unu moneron. Oni diras ke, se mi havus monon, tio povus havi gravajn sekvojn. Eĉ miaj vestoj apartenas al miaj servistinoj, kiuj interkverelas pri ili, antaŭ ol mi ilin formetis. Inter riĉaĵoj, mi estas multe pli malriĉa ol mi estis, kiam mi vivis kun vi, ĉar mi havas nenion por donaci.

Kiam mi vidis, ke la grandaj kapabloj, pri kiuj oni min instruas, ne ebligos eĉ iomete bonfari, mi turnis min al mia kudrilo, pri kies uzo vi feliĉe min instruis. Mi do sendas kelkajn de mi faritajn parojn da ŝtrumpoj por vi kaj panjo Margarito, ĉapon por Domingo kaj unu el miaj ruĝaj tukoj por Margarito. Al ĉi tiu pakaĵeto mi aldonas grajnojn kaj kernojn el la fruktoj de miaj manĝaĵoj kun ĉiaspecaj arbosemoj, kiujn mi kolektis en la abateja parko dum la ludaj horoj. Mi ankaŭ aldonis semojn de violoj, lekantoj, akraj ranunkoloj, grenpapavoj, cejanoj, skabiozoj, kiujn mi kolektis sur la kampoj.

”En la ĉi tieaj herbejoj estas pli belaj floroj ol en niaj, sed neniu atentas pri ili. Mi estas certa, ke vi kaj panjo Margarito estos pli kontentaj pro ĉi tiu sako da grajnoj ol pro la sako da piastroj, kaŭzo de nia disiĝo kaj de miaj larmoj. Estos al mi granda ĝojo, se vi havos iam plezuron vidi, ke pomarboj kreskas apud niaj bananarboj kaj ke fagoj miksas sian foliaron kun la folioj de niaj kokosarboj.

Vi kredos, ke vi estas en Normandujo, kiun vi tiel amas. ”Vi postulis, ke mi sciigu vin pri miaj ĝojoj kaj ĉagrenoj: ĝojon mi ne havas plu, for de vi, la ĉagrenojn mi malpliigas, pensante, ke mi estas en loko, kien vi sendis min laŭ la volo de Dio. Neniu ĉi tie parolas kun mi pri vi, kaj kun neniu mi povas pri vi paroli: jen estas mia plej granda ĉagreno. Miaj servistinoj, aŭ pli guste la servistinoj de mia praonklino, ĉar ili estas pli ŝiaj ol miaj, diras, kiam mi provas ekparoli pri miaj geamatoj: ”Fraŭlino, rememoru, ke vi estas francino kaj ke vi devas forgesi la landon de la sovaĝuloj!” Ha! pli volonte min mem mi forgesus, ol la lokon, kie mi naskiĝis, kie vi vivas! Tiu ĉi lando, kie mi nun loĝas, estas por mi lando de sovaĝuloj; ĉar mi vivas sola, konante neniun konfidindan por priparoli la amon, kiun ĝis en la tombo havos por vi, tre kara kaj amata patrineto, Via obeema kaj amema filino,

VIRGINIO DE LA TOUR.

Mi rekomendas al via boneco Marion kaj Domingon, kiuj tiel multe zorgis pri mi dum mia infaneco; karesu por mi Fidelon, kiu retrovis nin en la arbaro.”

Paŭlo tre miris, ke Virginio tute ne parolas pri li, dum ŝi forgesas eĉ ne la doman hundon: sed li ne sciis ke, kiel ajn longa estas letero de virino, sian plej karan penson ŝi metas nur en la fino.

En postskribo, Virginio speciale rekomendis al Paŭlo du specojn da grajnoj: la violojn kaj la skabiozojn. Al li ŝi donis kelkajn sciigojn pri la naturo de tiuj kreskaĵoj kaj pri la lokoj, kie oni povas ilin semi.

”La violo,” ŝi skribis, ”produktas malpalan violkoloran floreton, kiu emas sin kaŝi sub la tufegoj, sed ĝia ĉarma odoro tuj malkovrigas ĝin.” Li ŝirmu ĝin, ŝi admonis, ĉe la fontbordo, apud ŝia kokosarbo. ”La skabiozoj,” ŝi aldonis, ”kreskigas beletan palebluan floron, kun nigra fundo blanke punktita. Oni kredus, ke ĝi estas en funebro; tial oni nomas ĝin ankaŭ floro de vidvino; ĝi ŝatas la malglatajn lokojn, batatajn de la ventoj.” Tiun floron, ŝi petis, li ŝirmu sur la ŝtonegon, kie ŝi parolis kun li dum la nokto por la lasta fojo kaj tiun ŝtonegon li nomu, pro amo al ŝi, Roko de la adiaŭo. Tiujn semojn ŝi enfermis en tre simpla teksita monujeto, kiu ŝajnis altegvalora al Paŭlo, kiam li ekvidis P. kaj V. kunplektitajn kaj formitajn el haroj, kiujn li opiniis aparteni al Virginio, pro ilia beleco.

La letero de tiu sentoplena kaj virta fraŭlino plorigis la tutan familion; ŝia patrino respondis, en la nomo de la societo, ke ŝi povas, laŭ sia plaĉo, resti aŭ reveni; ŝi certigis, ke ili ĉiuj perdis la plej bonan parton de sia feliĉo kaj ke ŝi mem precipe estas ne konsolebla.

Paŭlo skribis al ŝi tre longan leteron, en kiu li certigis, ke li tuj faros la ĝardenon inda je ŝi kaj miksos la eŭropajn plantojn kun la afrikaj, same kiel ŝi intermiksis la nomojn en sia trikaĵo. Li sendis perfekte maturajn fruktojn de la kokosarboj de ŝia fonto. Alian insulan semon li ne aldonis, li skribis, por ke la deziro revidi tiajn produktojn ŝin decidigu baldaŭ reveni. Li petegis, ke ŝi plej rapide kontentigu la flamajn dezirojn de ilia familio kaj liajn aparte, ĉar li nun povas ĝui nenian ĝojon, estante malproksime de ŝi.

Paŭlo zorge, plej zorge semis la eŭropajn grajnojn, kaj precipe la violojn kaj skabizojn, kies floroj ŝajnis iel simili la karakteron kaj staton de Virginio, kiu tiel speciale rekomendis ilin; sed, ĉu ĉar ili velkis dum la vojaĝo, ĉu, pli kredinde, ĉar la klimato de tiu parto de Afriko ne estas favora por ili, nur malmultaj ĝermis; kiuj ne povis kreski ĝis sia perfekta stato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.