La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAŬLO KAJ VIRGINIO

Aŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre

©2026 Geo

La Enhavo

6

Matenon, je la tagiĝo – tio okazis la 24-an de decembro 1744-a, – Paŭlo, leviĝante, ekvidis blankan flagon altigitan super la monto de la Eltrovo. Tiu flago estis signalo pri ŝipo vidata sur la maro. Paŭlo kuris al la urbo, por ekscii, ĉu ĝi alportas informojn pri Virginio. Li tie restis ĝis la reveno de la havena piloto, kiu laŭ la kutimo enboati ĝis por ekkoni la ŝipon. Tiu homo revenis nur vespere.

Li sciigis al la insulestro, ke la signalita ŝipo estas nomata Saint-Géran, sepcentbarela, komandata de ŝipestro nomata sinjoro Aubin; ke ĝi estas je kvar mejloj sur la plenmaro kaj albordiĝos en Port-Louis nur la morgaŭan tagon posttagmeze, se la vento estos favora. Tiam tute ne blovis vento.

La piloto donis al la insulestro leterojn el Francujo, alportitajn de tiu ŝipo. Unu estis skribita de Virginio por sinjorino de La Tour. Paŭlo ĝin tuj prenis, rave kisis ĝin, metis ĝin sur sian bruston kaj kuris al la loĝejo. Kiam li ekvidis de malproksime la familion, kiu sur la Ŝtonego de la adiaŭoj, atendis lian revenon, li suprenlevis la leteron, ne povante paroli; kaj ĉiuj tuj kunvenis ĉe sinjorino de La Tour por aŭdi la legadon de la letero. Virginio sciigis al ŝia patrino, ke ŝi elportis multajn malbonaĵojn de sia onklino, kiu volis ŝin edzinigi, malgraŭ ŝia volo, poste ŝin senheredigis kaj fine forpelis ŝin dum tempo, kiu ebligis alveni al Ile-de-France nur dum la urugana sezono; ke ŝi vane provis pacigi sian onklinon, montrante kion ŝi suldas al ŝia patrino kaj al la infanaj kutimoj; sed estis nomata malsaĝulino, kies kapon malbonigis romanoj; ke ŝi nun pensas nur pri la feliĉo revidi kaj kisi sian karan familion, ke ŝi eĉ kontentigus tiun flaman deziron hodiaŭ mem, se la ŝipestro estus permesinta enŝipiĝi sur la boaton de la piloto, sed ke li kontraŭstaris tion pro la malproksimeco de la tero kaj la altondeco de la maro, kiu estas apude malgraŭ la kvieteco de la vento.

Apenaŭ tiu letero estis legita, la tuta familio ĝojega, ekkriis: ”Virginio alvenis!” La gemastroj kaj geservistoj kisas unu la alian. Sinjorino de La Tour diris al Paŭlo:

”Filo mia, iru antaŭsciigi nian najbaron pri la alveno de Virginio.” Domingo tuj bruligis lignan lumingon kaj Paŭlo kaj li vojiris al mia loĝejo.

Estis ĉirkaŭ la deka horo vespere. Mi estis ĵus estinginta mian lampon kaj kuŝiĝinta, kiam mi ekvidis tra la palisaroj de mia kabano lumon en la arbaro. Poste mi aŭdis la voĉon de Paŭlo, kiu vokis min. Mi leviĝis, kaj apenaŭ mi estis vestita, Paŭlo, ekscitita kaj senspira, saltis al mia kolo, dirante: ”Nu, nu, Virginio alvenis. Ni iru al la haveno; la ŝipo tie albordiĝos je la tagiĝo.”

Ni tuj ekvojiris. Kiam ni trapasis la arbaron je Longa monto kaj jam estis sur la vojo de Pamplemousses al la haveno, mi aŭdis, ke iu paŝas post ni. Estis negro, kiu rapide antaŭenpaŝis. Tuj kiam li min atingis, mi demandis lin, de kie li venas kaj kien li tiel rapide iras. Li respondis:

”Mi venas el la insula kvartalo nomata Orpudro; oni sendas min al la haveno por sciigi la insulestron, ke ŝipo el Francujo ĵetis ankron ĉe la insulo Ambro; ĝi pafegas por peti helpon, ĉar la maro ja estas tre malfavora!”

Tiel parolinte, tiu homo daŭrigis sian vojon, ne plu haltante.

Mi tiam diris al Paŭlo: ”Ni iru al la kvartalo Orpudro, al Virginio; ĝi estas nur je tri mejloj de tie ĉi.” Ni do ekiris al la norda parto de la insulo. La varmo estis sufoka.

La luno leviĝis: ĉirkaŭ ĝi oni vidis tri grandajn nigrajn rondojn. La ĉielo estis terure malhela. Oni distingis, je la ofta lumaĵo de fulmoj, longajn striojn da dikaj, malhelaj, nealtaj nuboj, kiuj amasiĝis super la mezo de la insulo kaj rapidege venis el la maro, kvankam oni ne sentis ian venton sur la tero. Irante ni kredis, ke ni aŭdas tondron, sed aŭskultante atente, ni rekonis, ke tio estas pafego, ripetita de la eĥoj. Tiuj malproksimaj pafoj kun la vidaĵo de fulmotondra ĉielo min tremigis. Mi ne povis dubi, ke ili estas signaloj de pereanta ŝipo. Post duonhoro, ni ne aŭdis plu ian pafon; kaj tiu silento ŝajnis al ni pli teruriga ol la antaŭa funebra bruo.

Ni rapidis, ne dirante unu vorton kaj ne kuraĝante interkomuniki niajn maltrankvilajn pensojn. Je noktomezo ni, tute ŝvitante, alvenis sur la marbordon en la kvartalon Orpudro. La maraj ondegoj disrompiĝis kun terurega bruo; ili kovris la ŝtonegojn kaj la bordojn per blankega ŝaŭmo kaj fajraj eroj. Malgraŭ la mallumo ni distingis, per tiuj fosforaj lumaĵoj, la pirogojn de la fiŝkaptistoj, tiritajn antaŭen sur la sablo.

Proksime de tie, ĉe la enirejo al arbaro, ni vidis fajron, ĉirkaŭ kiu kunvenis kelkaj insulanoj. Ni tien iris por ripozi, atendante la tagiĝon. Dum ni sidis apud tiu fajro, unu el la insulanoj rakontis al ni, ke dum la posttagmezo li vidis, sur la plenmaro ŝipon, portatan de marfluoj al la insulo; ke la noktiĝo malhelpis ĝin vidi; ke du horojn post la sunsubiro li aŭdis pafegon por peti helpon; sed ke la maro estis tiel malfavora, ke oni ne povis meti ian ŝipon eksteren por veturi al ĝi; ke poste li kredis vidi ĝiajn lanternojn lumigitaj kaj, en tiu okazo li timis, ke la ŝipo, veturinta tiel proksime al la bordo, pasis inter la tero kaj insulo Ambro, konfuzante tiun ĉi kun la loko Coin-de Mire, preter kiu pasas la ŝipoj alveturantaj en Port-Louis; ke, se tio okazis, kion li ne povas certigi, tiu ŝipo estas en plej granda danĝero. Alia insulano ekparolis kaj diris, ke li multfoje trapasis la kanalon inter la insulo Ambro kaj la marrando; ke li sondis ĝin, ke la sido kaj ankrofundo estas tre favoraj, ke la ŝipo tie estas tiel ekster la atingo de danĝero kiel en la plej bona haveno.

”Mi metus tie mian tutan havaĵon kaj dormus same trankvile kiel sur la tero.” Tria insulano diris, ke neeble estas al ŝipo flosi en tiun kanalon, kie apenaŭ ŝalupoj povas enveturi. Li certigis, ke li vidis ĝin ĵetantan ankron preter la insulo Ambro; tiel ke, se vento blovus en la mateno, ĝi povus veturi aŭ al la plenmaro aŭ al la haveno.

Aliaj insulanoj esprimis aliajn opiniojn.

Dum ili interdisputis, laŭ la kutimo de la senokupaj kreoloj, Paŭlo kaj mi tute silentis. Ni tie restis ĝis la tagiĝo; sed la ĉielo estis tro malhela, por ke oni povu distingi ian objekton sur la maro, kiu estis cetere kovrata de nebulegoj; ni nur vidis sur la plenmaro malhelan nubon; oni diris al ni, ke tio estas la insulo Ambro, situanta je kvaronmejlo de la bordo. Tra tiu malhela lumaĵo oni vidis nur la pinton de la marbordo, kie ni estis, kaj kelkajn suprojn de la mezinsulaj montoj, kiuj, de tempo al tempo, aperis inter la ĉirkaŭantaj nuboj.

Je la sepa horo matene ni aŭdis tamburadon en la arbaro: tio estis la insulestro, sinjoro de la Bourdonnais, kiu alrajdis, sekvata de taĉmento de pafilistoj kaj de multaj insulanoj kaj negroj. Li metis siajn soldatojn sur la marbordo kaj ordonis, ke ili ĉiuj samtempe pafu. Apenaŭ ili malŝarĝis, ni ekvidis sur la maro lumaĵon, preskaŭ tuj sekvitan de pafego. Ni opiniis, ke la ŝipo estas proksima kaj ni ĉiuj kuris al la flanko, kie ni vidis ĝian signalon. Ni tiam ekvidis tra la nebulo, korpon kaj velstangojn de granda ŝipo. Ni estis tiel proksime, ke malgraŭ la bruo de la ondegoj ni aŭdis la fajfilon de la manovrestro kaj la kriojn de la ŝipanoj, kiuj trifoje eldiris:

”Vivu la reĝo!” Ĉar tio estas la krio de la francoj kaj en danĝeregoj kaj en ĝojegoj; kvazaŭ, en la danĝeroj, ili petus helpon de sia princo, aŭ kvazaŭ ili volus montri, ke ili estas pretaj perei por li.

De la momento, kiam Saint-Géran ekvidis, ke ni povas ĝin helpi, ĝi ne ĉesis pafegi post ĉiu tria minuto. Sinjoro de la Bourdonnais bruligis grandajn fajrojn ie post ie sur la marbordo kaj serĉigis nutraĵojn, tabulojn, ŝnuregojn kaj malplenajn barelojn, ĉe ĉiuj najbaraj loĝantoj. Baldaŭ oni vidis multegon da ili, akompanataj de iliaj negroj, ŝarĝitaj de provizaĵoj kaj ŝnurarmiloj; ili venis el la loĝejoj de Orpudro, el la kvartalo Flaque kaj de la rivero Remparo. Unu el la plej maljunaj el tiuj loĝantoj proksimi ĝis al la insulestro kaj diris: ”Sinjoro, dum la nokto ni aŭdis mallaŭtajn bruojn sur la monto; en la arbaroj la arbofolioj senĉese moviĝas, kvankam la vento ne blovas; la marbirdoj rifuĝas al la tero: certe tiuj ĉi signoj antaŭmontras uraganon.”

”Nu, amikoj miaj,” respondis la insulestro, ”ni estas pretaj por tio, kaj certe la ŝipo ankaŭ.”

Efektive ĉio antaŭsignis baldaŭan uraganon. La nuboj, kiujn oni distingis je la zenito, estis terure nigraj en la centro kaj duonruĝaj ĉe la randoj. En la aero resonis la krioj de la mevoj, fregatoj kaj multegaj marbirdoj kiuj, malgraŭ la mallumo, alflugis el ĉiuj partoj de la horizonto por serĉi rifuĝejon sur la insulo.

Matene ĉirkaŭ la naŭa horo oni aŭdis el la maro teruregajn bruojn, kvazaŭ akvofaloj miksitaj kun tondroj ruliĝus de la supro de la montoj; ĉiuj ekkriis: ”Jen la uragano!” kaj samtempe terura turnovento forigis la nebulegon, kiu kovris la insulon Ambro kaj ĝian kanalon.

Saint-Géran tiam malkaŝiĝis kun sia homplena ferdeko, siaj velstangoj kaj bretmastoj, sia duonaltigita flago, kvar ŝnuregoj sur sia antaŭa parto kaj unu alligita sur la malantaŭa.

Ankron ĝi jetis inter la insulo Ambro kaj la tero, ĉiflanke de la rifzono ĉirkaŭanta Isle-de-France, kaj kiun ĝi transveturis en loko, kie neniu ŝipo pasis antaŭe; ĝi prezentis al la ondegoj de la plenmaro sian antaŭan parton, kiu je ĉiu ondego enfluanta la kanalon tute leviĝis, tiel ke oni vidis ĝian kilon en la aero; sed, dum tiu movo, ĝis posta parto malaperis ĝis la kronaĵo, kvazaŭ ĝi estus subakvigita. En tiu sido, vento kaj maro ĝin ĵetis al la tero kaj neeble estis al ĝi forveturi tra la alkondukinta vojo aŭ, tranĉante la ŝnuregojn, veni al la bordo, kiun apartigas alta fundo plena de rifoj; ĉiu ondego, kiu rompi ĝis kontraŭ la marbordo, muĝante antaŭensaltis ĝis la fundo de la golfetoj kaj ĵetis marŝtonojn ĝis pli ol kvindek futoj sur la teron; kaj, foriĝante, ĝi malkovris grandan parton de la bordo, kies ŝtonojn ĝi rulis kun raŭka kaj terura bruo. La maro, levata de la vento, ĉiumomente pli ŝvelis, kaj la tuta kanalo inter tiu ĉi insulo kaj la insulo Ambro estis vasta akvamaso da blanka ŝaŭmaĵo, sulkigata de profundaj ondegoj. Tiu ŝaŭmo amasiĝis en la fundon de la golfetoj je pli ol ses futoj alte kaj la vento, balaante la supraĵon, portis ĝin super la bordkrutaĵon ĝis pli ol duona mejlo sur la teron. Pro la blankaj, nekalkuleblaj ŝaŭmeroj, horizontale pelataj ĝis la malsupro de la montoj, oni kredis vidi neĝon eliĝantan el la maro. Je la horizonto prezentiĝis ĉiuj signoj de daŭra ventego; la maro ŝajnis konfuzita kun la ĉielo. Senĉese diseliĝis malbelegformaj nuboj, kiuj flugrapide trapasis zeniton, dum aliaj ŝajnis senmovaj, kvazaŭ grandaj ŝtonegoj. Oni vidis nenian bluan parton de la ĉielo; nur olivkolora kaj pala lumaĵo heligis ĉiujn terajn, marajn kaj ĉielajn objektojn.

En la balanciĝoj de la ŝipo, kion oni timis, tio okazis.

La ŝnuregoj de ĝia antaŭa parto rompiĝis kaj, ĉar ĝi estis jam tenata nur de unu ankreto, ĝi jetiĝis sur la ŝtonegojn, je sesklafta interspaco de la bordo. Ni ĉiuj dolorkriis.

Paŭlo volis sin ĵeti en la maron, sed mi kaptis lin en la brako: ”Filo mia, mi diris, ĉu vi volas perei?”

”Mi helpu al ŝi aŭ mi mortu!” li ekkriis. Ĉar la malespero forprenis de li la saĝon, por eviti lian pereon, Domingo kaj mi ligis ĉirkaŭ lia talio longan ŝnuron, kies ekstremaĵon ni tenis. Paŭlo tiam antaŭeniris al Saint-Géran jen naĝante, jen marŝante sur la rifoj. Kelkfoje li esperis atingi la ŝipon, ĉar la maro, en siaj neregulaj movoj, lasis la ŝipon preskaŭ seka, tiel ke oni povus piede ĉirkaŭmarŝi; sed poste, revenante kun nova furiozeco, ĝi kovris la ŝipon per grandegaj akvarkaĵoj, kiuj levis la tutan antaŭan kilon kaj reĵetis malproksimen sur la bordon la malfeliĉan Paŭlon duondronintan, kun sangantaj kruroj kaj kontuzita brusto. Apenaŭ tiu junulo rekonsciiĝis, li restariĝis kaj reiris kun nova fervoro al la ŝipo, dume dispecigata de la teruregaj marskuoj.

La tuta ŝipanaro, tiam malesperante pri sia saviĝo, sin ĵetegis en la maron sur velstangoj, tabuloj, kokokaĝoj, tabloj kaj bareloj. Oni tiam vidis ion eterne kompatindan: juna fraŭlino aperis sur la ferdeko de Saint-Géran, levante la brakojn al tiu, kiu tiel klopodis por ŝin savi.

Estis Virginio; ŝi rekonis sian amanton laŭ lia kuraĝego.

La vido de tiu amindulino, riskanta tiel teruran danĝeron, nin plenigis je doloro kaj malespero. Virginio, kun nobla kaj sentima sinteno faris signojn, kvazaŭ por diri eternan adiaŭon. En la maron sin ĵetis ĉiuj ŝipanoj; nur unu, tute nuda kaj muskolita kiel Herakio, restis sur la ferdeko. Li respekte alproksimiĝis al Virginio: ni vidis lin genufleksanta kaj eĉ penanta forŝiri ŝiajn vestojn; sed ŝi inde forpuŝis lin kaj deturnis la kapon. Oni tuj aŭdis tiujn multajn kriojn de la vidantoj: ”Savu ŝin, savu ŝin, ne forlasu ŝin!” Sed en tiu momento, kvazaŭ akvomonto terure grandega, ensaltegis inter la insulo Ambro kaj la marbordo kaj, muĝegante, antaŭenkuris al la ŝipo, kiun ĝi minacis per siaj nigraj flankoj kaj ŝaŭmantaj pintoj.

Je tiu terura vidaĵo, la ŝipano sola sin ĵetis en la maron; kaj Virginio, vidante, ke morto estas neevitebla, metis unu manon sur sian veston kaj la alian sur sian koron, kaj, alten levante serenajn okulojn, ŝi ŝajnis kvazaŭ anĝelo forflugonta al la ĉielo.

Ho, terurega tago! ho ve! ĉio englutiĝis. La ondego renversis sur la teron parton de la rigardantoj, kiujn humaneco instigis antaŭeniri al Virginio, kaj la ŝipanon, kiu volis ŝin savi, naĝante. Tiu ĉi homo, evitinte certan morton, genufleksis sur la sablon, dirante: ”Ho, Dio mia!

Vi savis al mi la vivon; sed mi volonte ĝin oferus por tiu inda fraŭlino, kiu neniam volis senvestiĝi, kiel mi.”

Domingo kaj mi fortiris el la ondoj la malfeliĉan Paŭlon, senkonscian, sangantan ĉe la buŝo kaj oreloj. La insulestro liveris lin al kirurgoj, kaj, niaflanke, ni serĉis sur la marbordo la korpon de Virginio: sed la vento subite aliiĝis, kiel okazas en uraganoj, kaj ni ĉagreniĝis, pensante, ke ni eĉ ne povos honori al tiu malfeliĉulino per entombigaj ceremonioj. Ni ĉiuj foriris el tiu loko, premegataj de konsterno, malĝojegaj pro tiu perdo, en ŝippereo, kie multaj mortis; la plimultaj el ni dubis pri la ekzisto de Providenco, post tiel malgajega morto de virtulino; ĉar okazas tiel teruraj kaj nemerititaj malfeliĉoj, ke eĉ la espero de saĝulo ŝanceligas.

Tamen oni metis Paŭlon rekonsciantan en najbara domo, ĝis li provis transportiĝi al sia loĝejo. Mi revenis kun Domingo por sciigi la patrinon de Virginio kaj ŝian amikinon pri tiu malfeliĉega okazo. Kiam ni alvenis al la enirejo al la valo de la rivero Latania, la negroj diris al ni, ke la maro reĵetas multajn ŝiprubojn en apudan golfeton.

Ni tien malsupreniris kaj la unua objekto, kiun mi vidis sur la bordo, estis la korpo de Virginio; ŝi estis duonkovrita de sablo, kun sama sinteno, kiun ni vidis, kiam ŝi pereis; ŝiaj trajtoj ne estis videble aliigitaj; ŝiaj okuloj estis fermitaj, sed sereneco ankoraŭ vidigis sur la frunto; nur pala morta violkoloro konfuziĝis sur siaj vangoj kun la ĉasteca rozkoloro. Unu el ŝiaj manoj estis sur la vestoj kaj la alia, apogita sur la koro, estis forte fermita kaj rigida. Mi pene eltiris el ĝi skatoleton; sed kiel mi surpriziĝis, kiam mi vidis, ke tio estas la portreto de Paŭlo, kiun ŝi promesis neniam forlasi dum sia vivo! Vidante tiun lastan signon de konstanteco kaj amemo de tiu malfeliĉulino, mi maldolĉe ploris. Domingo frapis al sia brusto kaj dolorkriis. Ni portis la korpon de Virginio en kabanon de fiŝkaptistoj, kie ni ĝin gardigis de malabraj mizerulinoj, kiuj ĝin zorge lavis.

Dum ili sin okupis pri tiu malgaja ofico, ni supreniris al la loĝejo. Ni tiam trovis sinjorinon de La Tour kaj Margariton preĝantajn, atendante sciigojn pri la ŝipo.

Tuj kiam sinjorino de La Tour nin ekvidis, ŝi ekkriis: ”Kie estas mia filino, mia karulino, mia infanino?” Ne povante dubi pri ŝia malfeliĉo, laŭ mia silento, ŝi subite premi ĝis je sufoko kaj dolora korpremo; ŝia voĉo konfuziĝis je sopiro kaj ploregoj. Margarito ekkriis: ”Kie estas mia filo? mi ne vidas mian filon!” kaj ŝi svenis.

Ni kuris al ŝi; kaj ŝin malsveniginte mi certigis al ŝi, ke Paŭlo vivas kaj ke la insulestro zorgas pri li. Rekonscii ĝinte, ŝi sin okupis pri sia amikino, kiu de tempo al tempo longe svenis. Sinjorino de La Tour pasigis la tutan nokton en tiaj kruelaj suferoj; kaj, laŭ ilia longedaŭreco, mi juĝis, ke neniu doloro egalvaloras patrinan doloron.

Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi obstine rigardis al la ĉielo. Vane ŝia amikino kaj mi premis ŝiajn manojn en niaj, vane ni vokis al ŝi per la plej amemaj nomoj; ŝi ŝajnis nesentema pri tiuj atestaĵoj de nia malnova amikeco, kaj el ŝia premita brusto eliĝis nur mallaŭtaj ĝemoj.

En la mateno oni alportis Paŭlon kuŝanta en palankeno.

Li rekonsciiĝis, sed ne povis eldiri unu vorton. Lia intervidiĝo kun sia patrino kaj sinjorino de La Tour, pri kiu mi unue timis, pli bone efikis ol ĉiuj miaj ĝisnunaj zorgoj. Konsola radio aperis sur la vizaĝoj de tiuj ambaŭ malfeliĉaj patrinoj. Ili ambaŭ sidiĝis apud li, premis lin en siaj brakoj, lin kisis; kaj iliaj larmoj, ĝis nun haltigitaj de troa ĉagreno, ekfluis. Paŭlo baldaŭ ankaŭ ekploris.

Kiam la naturo tiamaniere kvietigis ĉi tiuj tri malfeliĉuloj, longa dormetado anstataŭis ilian konvulsian doloron kaj havigis letargian, vere mortsimilan ripozon.

Sinjoro de La Bourdonnais sekrete sciigis al mi, ke, laŭ lia ordono, la korpo de Virginio estis portita en la urbon kaj ke de tie oni ĝin translokos en la preĝejon de Pamplemousses.

Mi tuj malsupreniris al Port-Louis, kie mi trovis, ke ĉiukvartalaj loĝantoj kunvenis por ĉeesti ŝian funebron, kvazaŭ la insulo perdis tion, kion ĝi plej amas.

En la haveno la ŝipoj krucigis siajn velstangojn, duonlevis la flagojn kaj pafegis de tempo al tempo. Grenadistoj antaŭmarŝis la irantaron. Ili mallevis siajn pafilojn: iliaj tamburoj, kovritaj per longaj krepoj, aŭdigis nur funebrajn sonojn, kaj oni vidis, premitaj de malĝojo, tiujn militistojn, kiuj tiom da fojoj estis sentime mortontaj en bataloj. Ok junulinoj, la plej nobelaj en la insulo, blanke vestitaj kaj tenantaj palmofoliojn en la mano, portis la florkovritan korpon de ilia virta kunulino. Ĥoro da infanetoj ĝin sekvis, kantante himnojn: post ili marŝis la plej altrangaj insulanoj kaj stabanoj, la insulestro, sekvata de la popolamaso.

Jen tio, kion ordonis la registaro por honori la virton de Virginio. Sed kiam ŝia korpo alvenis malsupren de tiu monto, je la vido de tiuj samaj kabanoj, kiujn ŝi faris tiel longe feliĉaj, kaj nun malgajegaj pro ŝia morto, la funebra ceremonio malordiĝis: la himnoj kaj kantoj ĉesis; en la ebenaĵo oni aŭdis nur sopirojn kaj ploregojn. Oni vidis la najbarajn junulinojn tiam alkurantajn por tuŝigi de la ĉerko de Virginio tukojn, rozariojn kaj kronojn, vokante al ŝi kvazaŭ al sanktulino. Patrinoj petis de Dio saman filinon; junuloj tiel konstantajn amantinojn; malriĉuloj tiel ameman amikinon; sklavoj tiel bonan mastrinon.

Kiam la ĉerko alvenis sur la tombon, madagaskaraj negrinoj kaj mozambikaj kafrinoj ĉirkaŭmetis fruktokorbojn kaj alpendigis ŝtofpecojn al la najbaraj arbaretoj, laŭ la kutimo de sia lando; bengalaj kaj malabraj hindinoj alportis kaĝojn plenajn de birdoj, kiujn ili liberigis apud ŝia korpo: tiom perdo de aminda persono interesas ĉiujn naciojn! Kaj tiel granda estas la povo de malfeliĉa virtulo, ĉar ĝi kunigas ĉiujn religianojn ĉirkaŭ sia tombo!

Oni devis starigi gardistojn apud ŝia tombo kaj forigi kelkajn junajn malriĉulinojn, kiuj obstine volis sin ĵeti internen, dirante, ke ili ne plu esperas konsolon en tiu ĉi mondo kaj ke ili devas morti kune kun sia sola bonfarintino.

Oni entombigis ŝin apud la preĝejo Pamplemousses, sur ĝia orienta flanko, proksime de bambuareto, kie, venante al la meso kun sia patrino kaj Margarito, ŝi ŝatis ripozi, sidante apud sia tiama frato.

Revenante el tiu funebra ceremonio, sinjoro de La Bourdonnais, sekvata de multenombra popolamaso, ĉi tien supreniris. Li proponis al sinjorino de La Tour kaj al ŝia amikino ĉiujn eblajn helpojn. En malmultaj, sed indignaj vortoj, li parolis pri ŝia malbona onklino; kaj, alirante Paŭlon, li diris ĉion, kion li kredis taŭga por konsolo.

”Mi deziris,” li diris, ”vian feliĉon kaj la feliĉon de via familio. Dio atestas pri tio. Amiko mia, iru Francujon; mi havigos al vi militistan oficon. Dum via foresto, mi zorgos pri via patrino kvazaŭ pri la mia.” Kaj samtempe li prezentis al li sian manon; sed Paŭlo metis la sian kaj deturnis la kapon por lin ne vidi.

Mi restis en la loĝejo de miaj malfeliĉaj amikinoj por doni al ili kaj al Paŭlo ĉiujn eblajn helpaĵojn. Post tri semajnoj Paŭlo povis marŝi; sed ju pli refortiĝis lia korpo, des pli kreskis lia ĉagreno. Li estis nesentema pri ĉio; liaj rigardoj estis malvivaj kaj li nenion respondis al ĉiuj demandoj. Sinjorino de La Tour, kiu estis mortanta, diris ofte al li: ”Filo mia, kiam mi vidas vin, mi kredas vidi mian karan Virginion.”

Aŭdante tiun nomon ”Virginio” li ektremis kaj foriris, malgraŭ la admonoj de lia patrino, kiu revokis lin al sia amikino. Sola li rifuĝis en la ĝardenon, sidiĝis sub la kokosarbo de Virginio, obstine rigardante al ŝia fonto.

La kirurgo de la insulestro, kiu plej zorge flegis lin kaj la sinjorinojn, diris ke, por forigi de li la melankoliecon, ni devas fari ĉion, kio plaĉas al li, neniel kontraŭstarante; ke nur tiu rimedo povus venki lian obstinan silenton.

Mi decidis obei tiun konsilon. Tuj kiam Paŭlo sentis sin iom reforta, li foriris el la loĝejo. Ĉar mi senĉese observis lin, mi marŝis post li, kaj diris al Domingo, ke li kunprenu nutraĵon kaj nin akompanu. Ju pli tiu junulo malsupreniris el tiu monto, des pli lia ĝojo kaj forteco ŝajnis renaskiĝi. Li unue sekvis la vojon al Pamplemousses, kaj kiam li estis apud la preĝejo, en la bambualeo, li rekte iris al loko, kie li vidis teron freŝe fositan; li tie genufleksis kaj, levante la okulojn al la ĉielo, li longe preĝis. Lia faro ŝajnis al mi bona antaŭsigno pri la reveno de lia saĝo, ĉar tiu konfido al la Supera Estulo montris, ke lia animo denove nature funkcias. Domingo kaj mi genufleksis, laŭ lia ekzemplo, kaj ni preĝis kun li. Poste li leviĝis kaj iris al la nordo de la insulo, ne tre atentante pri ni. Estante certa, ke li ne nur ne scias, en kiun lokon oni metis la korpon de Virginio, sed ke li eĉ ne scias, ĉu oni eltiris ĝin el la maro, mi demandis lin, kial li preĝis al Dio sub tiuj bambuoj; li respondis: ”Ni tiel ofte tien iris!”

Li daŭrigis sian iradon ĝis la enirejo al ĉi tiu arbaro, kie nokto nin surprizis. Tie mi admonis lin, ke li sorbu iom da nutraĵo, laŭ mia ekzemplo, poste ni dormis sur herbo, sub arbo. La morgaŭan tagon, mi ekkredis, ke li decidiĝos returnen iri. Efektive, li kelkatempe rigardis sur la ebenaĵo la preĝejon Pamplemousses kun ĝiaj longaj bambualeoj, kaj moviĝis kvazaŭ li volis tien reiri; sed li subite ensoviĝis en la arbaron, ĉiam irante al la nordo.

Mi divenis lian intencon kaj mi vane klopodis lin deturni. En la tagmezo, ni alvenis en la kvartalon Orpudro. Li rapide malsupreniris sur la marbordon, al la loko, kie pereis Saint-Géran. Vidante la insulon Ambro kun la tiam spegulglata kanalo, li ekkriis: ”Virginio! Ho, kara Virginio mia!” kaj li tuj svenis.

Domingo kaj mi portis lin en la arbaron, kie ni pene malsvenigis lin. Tuj kiam li rekonsciiĝis, li volis reiri sur la marbordon; sed mi petegis, ke li ne renovigu sian doloron kaj la mian per tiel kruelaj rememoroj, kaj ekiris aliloken. Fine, dum ok tagoj, li iris en ĉiujn lokojn, kie li trovigis kun sia infana kunulino. Li trapasis la vojeton, kiun ŝi sekvis por peti la pardoniĝon de la sklavino de la Nigra rivero; li poste revidis la bordojn de la rivero Trimama, kie ŝi sidiĝis, ne povante plu marŝi, kaj la arbaron, en kiu ŝi perdigis; ĉiuj lokoj, kiuj rememorigis lin pri maltrankviliĝoj, ludoj, manĝoj, bonfaremo de lia amatino; la rivereto de la Longa monto, mia dometo, la najbara akvofalo, la papajarbo plantita de ŝi, la herbejoj, kie ŝi ŝatis kuri, la arbaraj vojkruciĝoj, kie ŝi kantis, lin unu post la alia plorigis; kaj la samaj eĥoj, kiuj tiel ofte resonadis iliajn kunajn ĝojkriojn, nun malgaje ripetis tiujn dolorajn vortojn: ”Virginio! ho, kara Virginio mia!”

En tiu sovaĝa kaj amema vivo, liaj okuloj kaviĝis, lia vizaĝa koloro flaviĝis kaj lia farto pli kaj pli malboniĝis.

Konvinkita, ke sento pri niaj malfeliĉoj multobliĝas per rememoro pri niaj plezuroj kaj ke la pasioj pliiĝas en izoleco, mi decidis forigi mian malfeliĉan amikon el la lokoj, kiuj lin rememorigas pri la perdo de sia amatino, kaj transmeti lin en ian lokon de la insulo, kie estas multaj plezuroj. Por tio, mi kondukis lin sur la loĝatajn altaĵojn de la kvartalo Williams, kien li neniam iris. Terkulturado kaj komerco faris tiun parton de la insulo bruplena kaj diversa. Tie troviĝis ĉarpentistoj, kiuj kvadratigis lignaĵon kaj aliaj, kiuj ilin tabuligis, veturiloj iris kaj venis laŭlonge de la vojoj; grandaj brutaroj da bovoj kaj ĉevaloj sin pastiĝis sur vastaj herbejoj, kaj la kamparo estis kovrita de diversaj loĝejoj. La teralteco ebligis en multaj lokoj kulturadon de diversaspecaj vegetaĵoj el Eŭropo. Oni vidis ĉi tie kaj tie grenrikoltojn sur ebenaĵo, fragarojn en arbaraj maldensejojn kaj rozajn plektobarilojn laŭlonge de la stratoj. La aerfreŝeco, streĉante la nervojn, estis eĉ favora por la sano de la blankuloj. De tiuj altaĵoj, situantaj meze de la insulo kaj ĉirkaŭataj de grandaj arbaroj, oni vidis nek la maron nek Port-Louis nek la preĝejon Pamplemousses nek ion, kio povus rememorigi Paŭlon pri Virginio. Eĉ la montoj, kiuj prezentas diversajn ĉenerojn ĉe la flanko de Port-Louis, estas, ĉe la flanko de la Williams-aj ebenaĵoj, rekta kaj perpendikula promontoro, el kie altiĝas multaj longaj ŝtonpiramidoj, ĉirkaŭ kiuj kuniĝas la nuboj.

Sur tiujn ebenaĵojn mi do kondukis Paŭlon. Mi senĉese lin agadigis, marŝante kun li sune kaj pluve, tage kaj nokte, vagante tra arbaroj, displugitaj kampoj, por distri lian spiriton per korpa laceco kaj okupi lin per la nescio pri la loko kaj perdita vojo. Sed animo de amanto ĉie retrovas postsignojn de la amatino. Nokto kaj tago, kvieteco de solejoj kaj bruo de loĝejoj, eĉ tempo, kiu forprenas tiom da rememoroj, nenio povis lin distri. Same kiel magneta montrilo tuŝita, se oni ĝin agitas, turniĝas al la altiranta poluso, kiam ĝi restaras, tiel, kiam mi demandis al Paŭlo, perdita meze de la Williams-aj ebenaĵoj;

”Kien ni nun iru?” li turnis sin al la nordo kaj diris:

”Jen niaj montoj, ni reiru al ili.”

Mi ja komprenis, ke ĉiuj miaj rimedoj por lin distri estas senutilaj kaj ke mi devas ataki lian propran pasion, uzante por tio ĉiujn fortojn de mia malforta saĝo. Mi do respondis: ”Jes, jen la montoj, en kiuj loĝis via kara Virginio kaj jen la portreto, kiun vi donis al ŝi; mortante ŝi portis ĝin sur sia koro, kies lastaj batoj estis por vi.”

Mi tiam prezentis al Paŭlo la portreton, kiun li donis al Virginio, ĉe la rando de la fonto sub la kokosarboj. Je tiu vidaĵo, pereiga ĝojo ekflamis en liaj okuloj. Li avide kaptis per siaj malfortaj manoj tiun portreton, kiun li metis sur sian buŝon. Lia bruste tiam premiĝis kaj en liaj duonsangantaj okuloj ploroj haltis, ne fluante.

Mi diris: ”Filo mia, aŭskultu min, kiu estas via amiko; kiu estis amiko de Virginio; kiu, meze de viaj esperoj, ofte penis fortigi vian saĝon kontraŭ la neantaŭvideblaj okazoj de la vivo. Kion vi tiel maldolĉe bedaŭras? Ĉu vian malfeliĉon? Ĉu la malfeliĉon de Virginio?

Vian malfeliĉon? Jes, sendube ĝi estas granda. Vi perdis la plej amindan fraŭlinon, kiu estus estinta la plej inda edzino; ŝi oferis sian interesaĵon por via, kaj vin preferis ol la riĉecon, kiel solan indan rekompencon de ŝia virto. Sed ĉu vi scias ĉu la amatino, de kiu vi atendis tiel puran feliĉon, ne estus estinta por vi kaŭzo de multegaj penoj? Senbiena kaj senhereda ŝi estis; vi de tiam estus devinta dividi kun ŝi vian solan laboradon. Reveninta pli delikata pro sia edukiteco kaj pli kuraĝa pro sia malfeliĉo mem, ŝi ĉiutage estus pli lacegiĝinta, penante labori kun vi. Kiam ŝi estus naskinta idojn, ŝiaj kaj viaj pripensoj estus pliiĝintaj pro la malfacileco subteni, sola kun vi, la maljunajn patrinojn kaj naskiĝantan familion.

Vi diros: la insulestro estus al ni helpinta. Sed ĉu vi scias, ĉu vi havos ofte estrojn, similaj al sinjoro de La Bourdonnais, en insulo, kiu tiel ofte ŝangas registon? Ĉu ne venos senmoralaj kaj senvirtaj estroj? Ĉu, por havi ian mizeran helpaĵon, via edzino ne estus devinta amindumi?

Aŭ ŝi estus estinta malforta kaj vi estus plendinda; aŭ ŝi estus saĝa kaj vi restus malfeliĉa: feliĉa se, pro ŝia beleco kaj virto, vi ne estus persekutita de viaj esperitoj protektontaj!

Mi havus ankaŭ, vi diros, feliĉon, sendependan de riĉeco, protekti la amatinon, kiu alligiĝas al ni laŭ sia malforto mem; sin konsoli per miaj propraj maltrankviloj; ŝin ĝojigi per mia malgajeco kaj pliigi mian amon per niaj reciprokaj ĉagrenoj. Sendube, virto kaj amo ĝuas siajn maldolĉajn plezurojn. Sed ŝi ne estas plu kaj restas tio, kion al plej amis ekster vi, ŝia patrino kaj la via, kiujn via nekonsolebla doloro entombigos. Helpu ilin kaj, kiel por ŝi, tio estos via feliĉo. Filo mia, bonfarado estas feliĉo de virto; ne estas sur la tero alia pli certa, nek pli granda. Projektoj pri plezuro, ripozo, ĝojego, plenegeco, gloro ne konvenas por la homo, malforta, vaganta kaj pasanta. Vidu, kiel paso al riĉeco vin ĉiujn enkondukis de malfeliĉo en malfeliĉon. Vi ja vere kontraŭstaris; sed kiu ne estus kredinta, ke la vojaĝon de Virginio ne finos ŝia kaj via feliĉo? Invitoj de riĉa kaj maljuna parencino, konsiloj de saĝa insulestro, aplaŭdoj de kolonio, admonoj kaj aŭtoritato de pastro decidis la malfeliĉon de Virginio.

Ni tiel kuras al nia perdiĝo, trompitaj de la prudento mem de niaj regantoj. Pli bone estus sendube ne kredi al ili, nek fidi al la voĉo kaj esperoj de trompa mondo. Sed fine, inter tiom da homoj okupataj sur ĉi tiuj ebenaĵoj, inter tiom da homoj, kiuj iras Hindujon por riĉiĝi, aŭ hejme ĝuas ripoze en Eŭropo la laborojn de la unuaj, ĉiu el ili iam perdos, kion ĝi plej amas: famecon, riĉecon, edzinon, idon, amikon. La pli multaj aldonos al sia perdaĵo rememoron pri sia propra senprudentaĵo.

Enpensiĝante, vi neniel povas vin riproĉi. Vi estis fidela je via fido; dum juneco vi havis la prudenton de saĝulo, ĉar vi ne forigis de la naturo. Viaj projektoj estis rajtaj, ĉar ili estis puraj, simplaj, malprofitemaj kaj ĉar vi havis sur Virginio sanktajn rajtojn, neniel kontraŭstareblajn de ia ajn riĉeco. Vi perdis ŝin, nek pro via senprudento, nek via avareco, nek via malvera saĝeco, sed pro Dio mem, kiu uzis aliulajn pensojn por forpreni de vi la amatinon; Dio, de kiu vi ĉion havas, kiu vidas ĉion konvenan por vi kaj kies saĝeco allasas nenian pretekston por pento kaj malespero, kiuj venas post la malfeliĉoj kiujn ni mem kaŭzis.

Jen estas tio, kion vi povas diri en via malfeliĉo: tion mi ne meritis. Nu, ĉu la malfeliĉon de Virginio, ŝian fini ĝon, ŝian nunan staton vi bedaŭras? La sorton rezervitan al nobeleco, beleco kaj imperioj mem ŝi suferis.

Homa vivo kun ĉiuj siaj projektoj staras kvazaŭ tureto, kies morto estas kronaĵo. Naskiĝante, ŝi estis difinita por morto. Feliĉa ŝi estis, ke ŝi malligis la ligilojn de la vivo pli frue ol ŝia patrino, ol la via, ol vi, tio estas, ke ŝi ne mortis la lasta el ĉiuj.

Morto, filo mia, estas bono por ĉiuj homoj; ĝi estas la nokto de tiu malkvieta tago nomata la vivo. En morta dormo ripozas poreterne malsanoj, doloroj, ĉagrenoj, timoj, kiuj senĉese agitas la malfeliĉajn vivantojn. Ekzamenu la ŝajne plej feliĉajn homojn; vi vidos, ke sian falsan feliĉon ili tre kare akiris: publikan estimon per hejmaj malfeliĉoj; riĉecon per malsaniĝo, la tiel maloftan plezuron de la amo per senĉesaj oferoj: kaj ofte, je la fino de vivo oferita al aliula profito, ili vidas ĉirkaŭ si nur malverajn amikojn kaj sendankajn parencojn. Sed Virginio estis feliĉa ĝis la lasta momento. Tia ŝi estis kun ni per la naturo, for de ni per la virto; kaj eĉ en la terura momento, kiam ŝi pereis, ŝi estis ankoraŭ feliĉa; ĉar, ĉu rigardante la tutan kolonion, kiun ĉagrenegas ŝia perdo, ĉu vin, kiu tiel kuraĝe kuris al ŝia helpo, ŝi vidis, kiel ŝi estas kara al ĉiuj; ŝi fortiĝis kontraŭ la estonto per la rememoro pri sia senkulpa vivo; ŝi tiam ricevis la premion, rezervitan de la ĉielo al la virto: superan kuraĝon en danĝero. Al la morto ŝi prezentis serenan vizaĝon.

Filo mia, Dio elportigas de la virtulo ĉiujn okazojn de la vivo por montri, ke ĝi sola povas ilin uzi kaj el tio trovi feliĉon kaj gloron. Kiam Li rezervas famon, Li altigas ĝin sur altan teatron, ĝin bataligas kun morto; tiam ĝia kura ĝo utilas por ekzemplo kaj la rememoron pri ĝiaj malfeliĉoj ploras poreterne la posteuloj. Jen la senmorta monumento rezervita al ĝi sur la tero, kie ĉio pasas, kie eĉ rememoro pri la plimultaj reĝoj baldaŭ forgesiĝas poreterne.

Sed Virginio ekzistas ankoraŭ. Filo mia, vidu ke ĉio sur la tero aliiĝas, kaj tamen nenio perdiĝas. Neniu homa arto povos neigi la plej etan materieron; kaj kio estis saĝa, sentema, amanta, virta, religia, tio pereus, kiam korpaj elementoj estas nedetrueblaj! Ha! se Virginio estis feliĉa kun ni, ŝi nun estas feliĉa pli multe. Dio ekzistas, filo mia; la tuta naturo tion montras; tion mi ne bezonas pruvi. Nur la malboneco de la homoj neigas justecon, kiun ili timas. Sento pri Li estas en via koro kaj en Liaj verkoj antaŭ vi. Nu, ĉu vi kredas, ke Li lasos Virginion senrenkompence? Ĉu vi kredas, ke la sama Potenco, kiu enigis tiel noblan animon en tiel belan formon, en kiu vi sentis dian arton, ne povus sin savi el la maro? Ke tiu, kiu aranĝis la nunan homan feliĉon per nekonataj leĝoj, tiu ne povos prepari alian al Virginio per same nekonataj leĝoj? Kiam ni estis en nenieco, se ni estus povintaj pensi, ĉu ni povus havi ideon pri nia ekzisteco? Kaj nuntempe, kiam ni estas en tiu malluma, forfluganta ekzisto, ĉu ni povas antaŭvidi trans la morto, kio ni fariĝos poste? Kiel teatron de sia inteligento kaj boneco, ĉu Dio bezonas, kiel homo, nian malgrandan terglobon, kaj ĉu Li povis disvastigi la homan vivon nur en la kampoj de la morto? En la oceano ne estas akvoguto, kiu ne estas plena de vivantaj estaĵoj, rilatantaj kun ni; kaj nenio por ni ekzistus inter tiom da astroj, rulantaj super niaj kapoj! Kiel! Supera inteligento kaj dia boneco ekzistus ĝuste nur kie ni estas! Kaj en tiuj radiantaj kaj sennombraj globoj, en tiuj senfinaj ĉirkaŭaj lumkampoj, neniam malheligitaj de fulmotondroj kaj noktoj, estus nur vana spaco kaj eterna nenieco! Se ni, kiuj nenion donis al ni, kuraĝus starigi limojn al la potenco de Tiu, de kiu ni ĉion ricevis, ni povus kredi, ke ni estas tie sur la limoj de Lia imperio, kie vivo batalas kun morto, kaj senkulpeco kun tiraneco!

Sendube virto ie ricevas rekompencon. Virginio nun estas feliĉa. Ha! Se el la anĝelejo ŝi povus komuniki kun vi, ŝi dirus kiel en siaj adiaŭoj: Ho, Paŭlo! vivo nur estas elproviĝo. Mi estis trovata fidela al la legoj de la naturo, amo kaj virto. Mi traveturis la marojn por obei miajn parencojn; mi forlasis riĉecon por konservi mian fidon kaj mi pli amis perdi vivon ol malrespekti la ĉastemon.

La ĉielo trovis mian vivon sufiĉe plena. Mi foriĝis poreterne el malriĉeco, kalumnio, agiteco, vidaĵo de la aliulaj doloroj. Neniu el la malfeliĉoj, kiuj timigas al la homoj, de nun povas min atingi; kaj vi kompatas al mi! Mi estas tiel pura kaj nedifektebla kiel lumero; kaj vi min revokas al la nokto de la vivo! Ho, Paŭlo! ho, amiko mia!

Rememoru pri tiuj feliĉaj tagoj, kiam de la mateno ni ĝuis la volupton de la ĉielo, leviĝante kun la suno sur la pintoj de tiuj ŝtonegoj kaj disiĝanta kun ĝiaj radioj en niajn arbarojn. Ni sentis ravadon, kies kaŭzon ni ne povis kompreni. En niaj senkulpaj deziroj ni volis ĉion vidi por ĝui la riĉajn kolorojn de la matenruĝo; flari la odoron de niaj plantoj; aŭdi la kantadon de niaj birdoj; korsenti tiujn bonfarojn. Nun ĉe la fonto de la beleco, el kie venas ĉio, kio estas agrabla sur tero, mia animo vidas, gustumas, aŭdas, tuŝas senpere tion, kion ĝi antaŭe sentis per malakraj organoj. Ha! kiu lingvo povus priskribi tiujn senlimaĵojn, kiujn mi eterne loĝas? Kion senfina potenco kaj ĉiela boneco povis krei por konsoli malfeliĉulon; kion amikeco de multegaj estuloj, ĝojigitaj pro sama ĝojo, povas harmoniigi en komunaj entuziasmoj, ĉion ĉi ni senmikse sentas. Elportu do vian ricevitan elproviĝon, por pliigi la feliĉon de via Virginio per senfinaj amoj, per neestingebla edzeco. Tie mi pacigos viajn bedaŭrojn; tie mi viŝos viajn larmojn. Ho, amiko mia! juna edzo mia! Altigu vian animon al la senfino por elporti momentajn ĉagrenojn.”

Mia propra kortuŝiĝo finis mian paroladon. Paŭlo, obstine rigardante al mi, ekkriis: ”Ŝi ne estas plu! Ŝi ne estas plu!” Kaj longa senkonscio sekvis tiujn dolorajn parolojn.

Poste, rekonsciante, li diris: ”Ĉar morto estas bono, ĉar Virginio estas feliĉa, mi ankaŭ volas morti por kuniĝi al Virginio.” Tiel miaj konsolaj pravigoj nur utilis por pliigi lian malesperon. Mi estis kvazaŭ homo volanta savi sian amikon, kiu dronas en la mezo de riverego kaj ne volas naĝi. Doloro lin superpremis. Ho ve! malfeliĉoj dum juneco preparas homon por la vivo, kaj ilin neniam estis elportinta Paŭlo.

Mi rekondukis lin al lia loĝejo. Mi trovis lian patrinon kaj sinjorinon de La Tour en pli granda konsumiĝo.

Margarito estis la plej premegata. La vivaj karakteroj, kiujn ne atingas malgravaj malfeliĉoj, malplej bone kontraŭstaras al la gravaj ĉagrenoj. Al mi ŝi diris: ”Ho, bona najbaro mia, al mi ŝajnis ĉi nokte, ke mi vidas Virginion, blanke vestitan, meze de laŭboj kaj ravaj ĝardenoj; al mi ŝi diris: Mi ĝuas enviindan feliĉon. Poste, ŝi, ridetante, alproksimiĝis al Paŭlo kaj forprenis lin kune kun si. Penante deteni mian filon, mi sentis, ke mi lin sekvas kun neesprimebla feliĉo. Tiam mi volis adiaŭi al mia amikino; mi subite vidis ŝin, kiu postvenas kun Paŭlo kaj Domingo.

Sed ion mi trovas ankoraŭ pli stranga: sinjorino de La Tour havis, tiun saman nokton, sonĝon akompanatan de samaj cirkonstancoj.”

Mi respondis: ”Amikino mia, mi kredas, ke nenio en la mondo okazas sen permeso de Dio. Sonĝoj kelkfoje antaŭmontras veron.”

Sinjorino de La Tour rakontis al mi tute similan sonĝon, okazintan dum tiu sama nokto. Mi neniam rimarkis, ke tiuj sinjorinoj estas iel superstiĉemaj; mi do tre miris pri la konformeco de iliaj sonĝoj kaj mi ne dubis, ke ĝi efektiviĝos. Opinio pri montrado de la vero dum nia dormeto estas kutima ĉe ĉiuj popoloj en la mondo. La plej famaj antikvuloj kredis je tio; interalie Aleksandro, Cesaro, Scipio, ambaŭ Katonoj kaj Brutuso, kiuj ne estis kredemuloj. La Malnova kaj Nova Testamento prezentas multajn ekzemplojn de sonĝoj, poste efektiviĝintaj.

Pri tio mi bezonas nur mian propran sperton; kaj mi multfoje sentis, ke sonĝoj estas avertoj al ni donataj de ia inteligento, kiu interesiĝas pri ni. Neeble estas, ke oni kontraŭparolu aŭ defendu per rezonado tiel superhomajn aferojn. Tamen, se la homa saĝo estas nur figuro de la Dia, ĉar plenaĝulo povas konigi siajn intencojn ĝis mondlimo per sekretaj kaj kaŝitaj rimedoj, kial universega inteligento ne uzus similajn rimedojn por sama celo? Amiko konsolas sian amikon per letero, kiu trapasas multegajn landojn, rondiras meze de naciaj malamoj, kaj alportas ĝojon kaj esperon al unu sola homo; kial la supera Protektanto de la senkulpeco ne povas helpi, per ia sekreta vojo, al virta animo, kiu konfidas al ĝi sola? Ĉu Li bezonas ian eksteran signon por efektivigi sian volon, tiu, kiu senĉese agas en ĉiuj siaj verkoj per interna laborado. Kial dubi pri songoj? Ĉu la vivo, plena de tiom da pasantaj kaj vanaj projektoj, ne estas sonĝo?

Kio ajn estas, la sonĝo de miaj malfeliĉaj amikinoj baldaŭ efektiviĝis. Paŭlo mortis du monatojn post la morto de sia kara Virginio, kies nomon li senĉese elparolis.

Margarito kun ĝojo ebligita nur de virto, vidis ke la morto alproksimiĝas al ŝi, ok tagojn post la morto de ŝia filo. La plej amajn adiaŭojn al sinjorino de La Tour ŝi diris, ”esperante dolĉan kaj eternan kuniĝon. Morto estas la plej granda bono,” ŝi aldonis, ”oni devas ĝin deziri.

Se vivo estas puno, oni devas deziri la finon; se ĝi estas elproviĝo, oni devas ĝin peti mallonga.”

La registaro zorgis pri Domingo kaj Mario, kiuj ne povis plu servi kaj ne postvivis longe siajn mastrinojn.

La malfeliĉa hundo Fidela mortis de konsumigo proksimume en la sama tempo, kiel ĝia mastro.

Mi kondukis al mia hejmo sinjorinon de La Tour, kiu elportis tiel grandajn perdojn kun nekredebla grandanimeco.

Paŭlon kaj Margariton ŝi konsolis ĝis lasta momento, kvazaŭ ŝi elportus nur ilian malfeliĉon. Kiam ŝi ne vidis ilin plu, ĉiutage ŝi parolis al mi kvazaŭ pri karaj najbaraj amikoj. Tamen ŝi postvivis ilin nur unu monaton.

Anstataŭ riproĉi sian onklinon pro siaj malfeliĉoj, ŝi preĝis al Dio, ke Li pardonu ŝin kaj ke Li pacigu la terurajn spiritkonfuzojn, kiuj ŝin atakis, tuj post kiam ŝi tiel malhumane forpelis Virginion.

Tiu malsaĝa parencino baldaŭ ricevis punon pro sia malbonkoreco. Mi eksciis de alveturantaj ŝipoj, ke ŝi estas agitata de malsanoj, kiuj faris ŝian vivon kaj morton same netolereblaj. Jen ŝi riproĉis sin pro la frumatura finiĝo de ŝia ĉarma nevino kaj la sekvinta perdo de ŝia patrino; jen ŝi laŭdis sin, ke ŝi forpelis du mizerulinojn, kiuj, ŝi diris, senhonorigis sian familion per siaj malnoblaj inklinoj. Kelkfoje, koleranta pro la multegaj mizeruloj, kiuj plenigis Parizon, ŝi ekkriis: ”Kial oni ne forpereigas tiujn sentaŭgulojn en la koloniojn?” Kaj ŝi aldonis, ke humanaj, virtaj, religiaj ideoj, alprenitaj de ĉiuj popoloj, estas nur elpensaĵoj de la politiko de iliaj regnestroj.

Kaj, sin ĵetante subite en kontraŭan ekstremon, ŝi liveri ĝis al superstiĉaj teruroj, kiuj timegigis ŝin. Grandegan almozaĵon ŝi alportis al riĉaj monaĥoj, kiuj ŝin regis, petegante, ke ili pacigu Dion per la ofero de ŝia riĉeco: kvazaŭ bienoj rifuzitaj al malfeliĉuloj povus plaĉi al la Patro de la homoj! Ofte ŝia imago prezentis brulantajn kampojn, flamajn montojn aŭ malbelegajn fantomojn, kiuj vagis, vokante al ŝi per grandaj krioj; ŝi genufleksis antaŭ siaj konsilistoj kaj imagis kontraŭ si mem punegojn kaj turmentegojn, – ĉar la ĉielo, la justa ĉielo, sendas al kruelanimuloj teruregajn religiojn.

Tiel ŝi pasigis multajn jarojn laŭvice ateista kaj superstiĉa, same abomenante morton kaj vivon. Sed la sama kaŭzo pro kiu ŝi oferis naturajn sentojn, finis tiel malbonan vivon.

Vidante, ke ŝiajn riĉaĵojn poste heredos malamataj parencoj, ŝi ĉagreniĝis; ŝi do provis vendi la pli bonajn partojn el ili; sed la heredontoj, profitantaj ŝian malsani ĝon, malliberigis ŝin kiel frenezulinon kaj administris ŝiajn bienojn. Tiel ŝiaj riĉaĵoj mem ŝin finigis; kaj, same kiel ili faris malbona la koron de tiu, kiu posedis ilin, tiel same ili malsaĝigis tiujn, kiuj ilin deziris. Do, ŝi mortis, kio estas plej malfeliĉega, sufiĉe konscia por scii, ke ŝi estis senigita kaj malŝatata de la samaj personoj, kies opinio regis ŝin dum ŝia tuta vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.