|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PAŬLO KAJ VIRGINIOAŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sed envio, kiu naskiĝas eĉ antaŭ la feliĉo de la enviatoj, precipe en francaj kolonioj, disvastigis en la insulo famon, kiu tre maltrankviligis Paŭlon. La ŝipanoj, kiuj alportis la leteron de Virginio, certigis, ke ŝi estas edzini ĝonta: ili nomis la kortegulon, kiu edziĝos kun ŝi; kelkaj eĉ diris, ke tio okazis kaj ke ili tion vidis. Unue Paŭlo malestimis sciigojn alportitajn de komercaj ŝipanoj, kiuj ofte disvastigas malveraĵojn en la haltlokoj. Sed ĉar multaj insulanoj, instigitaj de perfida kompato, rapidis kondolenci lin pri tiu okazo, li komencis ĝin kredi. Cetere en kelkaj el la romanoj, kiujn li legis, li vidis, ke perfidaĵon oni konsideras kvazaŭ ŝercon; kaj ĉar li sciis, ke tiuj libroj estas preskaŭ fidela priskribo de la eŭropaj moroj, li ektimis, ke la filino de sinjorino de La Tour malvirtiĝos kaj forgesos siajn promesojn. Liaj sciaĵoj jam faris lin malfeliĉa. Dum ses monatoj de tiu tempo multaj ŝipoj alveturis ĉi tien el Eŭropo; neniu alportis ian sciigon pri Virginio: tio ankaŭ pliigis lian timon.
Tiu malfeliĉa junulo, agitata de ĉiuj animaj konfuzoj, ofte vizitis min, por ke mia societa sperto certigu aŭ forpelu lian maltrankvilecon.
Kiel mi diris al vi, mi loĝas je unu mejlo kaj duono de tie ĉi, sur bordo de malgranda rivereto fluanta laŭlonge de Longa monto. Tie mi pasigas mian vivon, sola, sen edzino, sen ido, sen sklavo.
Post tiu malofta feliĉo, – trovi bone samkarakteran edzinon, – vivi sola estas sendube la malplej mizera stato de la vivo: ĉiu homo, kiu devis multe plendi pro la homoj, serĉas izoliĝon. Eĉ estas tre rimarkinde, ke ĉiuj popoloj, malfeliĉaj pro siaj opinioj, moroj aŭ registaroj, naskis tutajn klasojn da regnanoj, dediĉitaj al soleco kaj fraŭleco. Tiaj estis la egiptoj dum sia faltempo, la grekoj de la Orienta imperio; tiaj estas nuntempe la hindoj, la ĉinoj, la unuaj grekoj, la italoj kaj plej multaj el la orientaj kaj sudaj popoloj. Soleco parte rekondukas homon al la natura feliĉo, forigante de li la societan malfeliĉon.
Inter niaj societoj, disigataj de tiom da antaŭjuĝoj, la animo estas senĉese agitata; ĝi kvazaŭ ruligas en si mem multegajn maltrankvilaĵojn kaj kontraŭajn opiniojn, kiujn membroj de ambiciema kaj mizera societo volas trudi unuj al aliaj. Sed en soleco, ĝi demetas tiujn eksterajn, konfuzajn iluziojn; ĝi rekonscias pri si, pri naturo kaj ĝia kreinto. Tiel same akvo de ŝlima torento ruiniginta niajn kampojn, okaze verŝiĝas en malproksiman akvokavon, reklariĝas, kaj, hela, rebrilas sur siaj propraj bordoj la surterajn verdaĵojn kaj ĉielan lumon. Soleco restarigas bone kaj la korpojn kaj la animajn harmoniojn. Inter la dezertuloj oni trovas la plej maljunajn homojn: tiaj estas la hindaj bramanoj. Fine, mi kredas, ke ĝi estas tiel necesa por la feliĉo en la mondo, ke ŝajnas al mi neeble ĝui daŭreblan plezuron de ia ajn sento aŭ reguligi sian konduton laŭ ia firma principo, se oni ne faras en si ian internan solejon, el kie tre malofte eliras nia opinio, kien neniam eniras alies penso. Mi tamen ne diros, ke homo nepre devas vivi sola: pro siaj bezonoj li estas ligita kun la tuta homaro; li do devas labori por la homoj kaj ankaŭ por la cetera naturo. Sed, ĉar Dio al ĉiu el ni donis organojn perfekte kunmetitajn kun la elementoj de la globo sur kiu ni vivas, piedojn por la tero, pulmojn por la lumo, ne ebligante interŝanĝi uzadon de tiuj sentoj, li rezervis por si, kreinto de la vivo, la koron, kiu estas la ĉefa organo.
Mi do pasigas mian vivon for de la homoj, kiujn mi volis servi kaj kiuj min turmentis. Travojaĝinte grandan parton de Eŭropo kaj kelkajn regionojn de Ameriko kaj Afriko, mi ekloĝis en ĉi tiu malmulte homohava insulo, allogita de la dolĉa temperaturo kaj de la solejoj: kabano, kiun mi konstruis en la arbaro kontraŭ arbo, malgranda kampo, kulturata de mi mem, rivereto fluanta antaŭ mia pordo, sufiĉas por miaj bezonoj kaj plezuroj.
Al tiuj ĝuoj mi aldonas legadon de kelkaj bonaj libroj, kiuj min instigos al plivirtiĝo. Ili ankaŭ faras utila por mia feliĉo la mondon mem, kiun mi forlasis; ili priskribas la pasiojn, kiuj faras ĝiajn loĝantojn tiel mizeraj; kaj komparante ilian sorton kun la mia, mi iel ĝuas negativan feliĉon. Kvazaŭ homo savita sur ŝtonego el ŝippereo, mi rigardas de mia solejo la ventegojn blovantajn en la cetera mondo. De la tempo, kiam la homoj ne aperas plu en mia vivo kaj mi en la ilia, ilin mi ne plu malamas, ilin mi priplendas. Se mi renkontas malfeliĉulon, mi penas ĝin helpi per miaj konsiloj, same kiel preteriranto sur torenta bordo proponas manon al dronanto. Sed nur simplulojn mi trovis atentaj pri mia parolo. Vane naturo vokas al si la ceterajn homojn; ĉiu el ili imagas pri ĝi, laŭ siaj propraj pasioj. Dum sia tuta vivo ili persekutas tiun erarigan fantomon kaj poste riproĉas la ĉielon pro sia propra eraro. Inter multaj malfeliĉuloj, kiujn mi kelkfoje provis rekonduki al la naturo, ĉiujn mi trovis fieraj pro siaj propraj mizeroj. Ili unue atente aŭskultis min, esperante, ke mi helpos ilin akiri famon aŭ riĉecon, sed vidante, ke mi volas nur instrui ilin pri maniero vivi sen tio ĉi, min mem ili trovis kompatinda, ĉar mi ne postkuris ilian mizeran feliĉon: ili mallaŭdis mian solecan vivon; ili certigis, ke nur ili utilas al la homoj kaj ili penis min logi en sian turniĝejon. Sed, se kun ĉiu mi komunikas, al neniu mi liveriĝas. Ofte mi estas sufiĉe instruata de mi mem. En la nuna kvieto mi rememoras pri la pasintaj maltrankvilaĵoj de mia vivo, kiujn mi kredis tiel valoraj: pri protektoj, riĉeco, famo, volupto kaj opinioj, kiuj batalas unu kontraŭ alia en la tuta mondo. Mi komparas tiujn homojn kiuj pro ĥimeroj furioze interinsultas sin, kaj kiuj ne plu ekzistas, kun la ondoj de mia rivereto, kiuj ŝaŭme disrompiĝas kontraŭ la ŝtonegoj de la fluejo kaj malaperas poreterne. Pri mi, mi lasas min kviete fortirigi al la riverego de la tempo, al la senlima oceano de la estonto; kaj, laŭ la vidaĵo de la nunaj harmonioj de la naturo mi altiĝas ĝis ĝis kreinto kaj mi esperas pli feliĉan sorton en alia mondo.
Kvankam de mia arbarmeza izolejo oni ne vidas tiel multajn objektojn, kiel ni tie ĉi vidas pro la alteco de la loko, kie ni estas, tamen troviĝas tie interesaĵoj; precipe por miaspeca homo, kiu pli amas enpensiĝi internen ol eksteren disrevi. La rivero, fluanta antaŭ mia pordo, rekte pasas tra la arbaro, tiel ke ĝi prezentas longan kanalon ombratan de diversfoliaj arboj: tie estas tatamakoj, ebonlignoj, speco tie ĉi nomata pom-, oliv- kaj cinamlignoj; palmaretoj ĉi tie kaj tie starigas siajn nudajn kolonojn, longajn je pli ol cent futoj, supre ornamatajn de palma bukedo, kaj ŝajnas super la aliaj arboj kvazaŭ arbaro plantita sur alia arbaro. Diversfoliaj lianoj kunplekti ĝas de arbo al alia kaj formas ĉi tie florajn arkaĵojn, tie longajn verdaĵajn kurtenojn. Aromaj odoroj eliĝas el la plejmulto de tiuj arboj kaj iliaj odoroj tiel influas eĉ la vestojn, ke homon pasintan tra arbaro oni ĉi tie flaras du horojn post lia eliro. En la sezono, kiam ili produktas florojn, ili ŝajnas kvazaŭ duonkovritaj de neĝo. En la fino de la somero, multspecaj fremdaj birdoj, instigataj de nekomprenebla instinkto, flugas el nekonataj regionoj, trans vastaj maroj, por rikolti la grajnojn de la ĉi tieaj vegetaĵoj, kaj ilia hela koloro kontrastas kun la arba verdeco, brunigita de la suno. Tiaj estas interalie diversaspecaj bluaj kolomboj, ĉi tie nomataj holandaj kolomboj.
La simioj, loĝantoj de tiuj arbaroj, ludas sur iliaj malhelaj branĉoj, el kiuj vidiĝas ilia griza, duonverda hararo kaj tute nigra vizaĝo; kelkaj pendas ĉe la branĉoj per la vosto kaj balanciĝas en la aero; aliaj saltas de branĉo al branĉo, portante siajn idojn en la brakoj. Neniam mortiga pafilo terurigis tiujn idojn de la naturo. Oni tie aŭdas nur ĝojkriojn, nekonatajn pepadojn de kelkaj aŭstraliaj birdoj, kies voĉon malproksime ripetas la eĥoj de tiuj arbaroj. La rivero, kiu muĝe fluas sur ŝtonaĵo, tra la arboj, rebrilas ĉi tie kaj tie sur sia klara akvo iliajn respektindajn verdojn kaj ombrajn masojn kaj la ludojn de iliaj feliĉaj loĝantoj: je milo da paŝoj de tie, ĝi sin ĵetegas el diversaj ŝtonegaĵoj kaj formas ĉe ŝia falejo kristalglatan lageton, kiu, falante, ŝaŭmonde rompiĝas. Multegaj konfuzaj bruoj eliras el tiu brueganta akvo, kaj, disigitaj de la ventoj tra la arbaro, jen ili malproksimen foriĝas, jen ili samtempe alproksimiĝas kaj surdigas kvazaŭ sonoj de preĝejaj sonoriloj. La aero, senĉese renovigita de la akvomovo, provizas sur la bordo de tiu ĉi rivero, malgraŭ somera varmeco, verdaĵaron kaj freŝecon, kiujn oni malofte trovas sur ĉi tiu insulo, eĉ sur la supro de la montoj.
Proksime de tie staris ŝtonego, sufiĉe malproksime de la akvofalo, por ke oni ne estu surdigata de la akvobruo kaj sufiĉe proksima, por ke oni povu ĝui ĝian vidaĵon, freŝecon kaj murmuron. Dum la varmega tempo sinjorino de La Tour, Margarito, Virginio, Paŭlo kaj mi kelkfoje iris sub la ombron de tiu ŝtonego por tagmanĝi. Virginio, ĉar ŝi ĉiam faris eĉ siajn sensignifajn agojn utilaj por la aliaj, ne manĝis frukton en la kamparo sen meti en la teron la kernon aŭ grajnojn.
”El tio, ŝi diris, kreskas arboj, kiuj havigos siajn fruktojn al iu vojaĝanto aŭ almenaŭ al iu birdo.”
Iun tagon, kiam ŝi manĝis papajon sub tiu ŝtonego, ŝi plantis semojn de tiu frukto. Post malmulte da tempo tie kreskis multaj papajarboj, interalie virinseksa, tio estas portanto de fruktoj.
Tiu arbo ne estis tiel alta kiel la genuo de Virginio, kiam ŝi foriris; sed, ĉar ĝi rapide kreskas, post du jaroj ĝi estis alta je dudek futoj kaj ĝis trunko estis ĉirkaŭplektita ĉe la supra parto de multaj rangoj da maturaj fruktoj.
Paŭlo, okaze pasinta en tiu loko, ĝojis vidante tiun grandan arbon produktitan de grajneto, kiun lia amikino plantis; kaj samtempe, li fariĝis malgajega, revidante tiun atestaĵon pri ŝia longa foresto. La objektoj, kiujn ni kutime vidas, ne montras la rapidecon de la vivo; ili kun ni netakseble maljuniĝas; sed se ilin ni subite revidas, ne atentinte dum kelkaj jaroj, tiam ili nin sciigas pri la rapida fluo de la riverego de la vivo. Paŭlo estis tiel surprizita, tiel konfuzita, vidante tiun fruktoŝarĝitan papajarbon, kiel vojaĝanto post longa foresto el sia patrolando, kiam li ne retrovas plu siajn samtempulojn, kaj vidas infanojn, antaŭe mamnutritajn, kiuj fariĝis patroj.
Jen li volis dehaki la papajarbon, ĉar ĝi montris tre klare la longecon de la tempo pasinta de la foriro de Virginio; jen, konsiderante ĝin kiel monumenton de ŝia bonfaremo, li ĉirkaŭprenis la trunkon kaj diris al ĝi amajn kaj bedaŭrajn vortojn. Ho, arbo, kies idaro ankoraŭ ekzistas en niaj arbaroj, mi mem vin vidis kun pli granda intereso kaj respekto ol la triumfarkojn de la romanoj!
Naturo, kiu ĉiutage detruas la monumentojn de la ambicio de reĝoj, multigu en niaj arbaroj la signojn de la bonfaremo de malriĉa junulino!
Sub tiu papajarbo mi do estis certa, ke mi renkontos Paŭlon, kiam li venis en mian regionon. Iun tagon, mi trovis lin premata de melankolio kaj mi havis kun li interparolon, kiun mi tuj raportos al vi, se mi ne estas tro enuiga pro miaj longaj flankaj paroloj pardoneblaj al mia maljuneco kaj al miaj lastaj amikaĵoj. Mi ĝin rakontos al vi dialoge, por ke vi juĝu pri la natura saĝeco de tiu junulo, vi facile distingos la interparolantojn laŭ la senco de liaj demandoj kaj de miaj respondoj. Li diris al mi:
”Mi estas tre ĉagrenita. De du jaroj kaj du monatoj fraŭlino de La Tour foriris; kaj de ok monatoj kaj duono ŝi ne sciigis nin pri si. Riĉa ŝi estas; mi estas malriĉa: ŝi forgesis min. Mi intencas enŝipiĝi; mi veturos Francujon, mi servos la reĝon, mi riĉiĝos kaj la onklino de fraŭlino de La Tour donos al mi sian nevinon kiel edzinon, kiam mi estos nobelo.”
LA MALJUNULO
Ho, amiko mia! Ĉu vi ne diris, ke vi ne estas nobelo?
PAŬLO
Tion diris mia patrino; ĉar mi, mi ne scias, kio estas nobeleco.
Mi neniam rimarkis, ke mi havas malpli nobelan naskiĝon ol aliaj.
LA MALJUNULO
Via manko da nobeleco malebligas, ke vi en Francujo plenumu altrangajn oficojn; vi eĉ ne povas esti akceptata en eminentan kaston.
PAŬLO
Vi multfoje diris al mi, ke unu el la kaŭzoj de la fameco de Francujo estas la egaleco de ĉiuj regnanoj por la oficoj kaj vi citis multajn glorulojn, kiuj devenis el malaltrangaj metioj, sed honoris sian patrujon: ĉu vi do volis trompi mian kuraĝon?
LA MALJUNULO
Filo mia, neniam mi ĝin malincitos. Mi diris al vi la veron pri estintaj tempoj; sed la aferoj nun estas ŝanĝitaj: ĉio en Francujo fariĝis aĉetebla; ĉio estas hereda propraĵo de malmultaj familioj aŭ apartaĵo de la kastoj. La reĝo estas la suno, kiun ĉirkaŭas, kvazaŭ nuboj, nobeloj kaj kastoj; preskaŭ neeble estas, ke unu el ĝiaj radioj brilu al vi. Antaŭe, kun malpli komplika administracio, oni vidis tiajn fenomenojn. Tiam talentoj kaj meritoj ĉialoke disvolviĝis, same kiel teroj, ĵus ekkulturitaj, produktas per sia plena suko. Sed maloftaj estas grandaj reĝoj, kiuj konas kaj bone elektas la homojn. Ordinara reĝo sin lasas gvidi de la ĉirkaŭantaj altranguloj kaj kastanoj.
PAŬLO
Sed mi eble trovos iun altrangulon, kiu min protektos?
LA MALJUNULO
Por esti protektata de altranguloj, estas necese servi ilian ambicion aŭ plezuramon. Neniam vi sukcesos en tio, ĉar vi estas malnobela kaj honesta.
PAŬLO
Sed mi agos tiel kuraĝe, mi estos tiel fidela al mia promeso, tiel fervora kaj konstanta en mia amikeco, ke mi fariĝos inda esti adoptita de iu el ili, kiel mi vidis en la antikvaj historioj, kiujn vi lasis min legi.
LA MALJUNULO
Ho, amiko mia! Ĉe la grekoj kaj ĉe la romanoj, eĉ dum ilia dekadenco, altranguloj respektis virton; sed ni havis multajn ĉiuspecajn glorulojn, devenintajn el ĉiuj popolaj rangoj, kaj mi ne konas iun el ili, kiun adoptis nobela familio. Sen niaj reĝoj, virto en Francujo estus eterne malnobela. Kiel mi diris, ili kelkfoje honoras ĝin, kiam ili ĝin ekvidas; sed nuntempe privilegioj, antaŭe rezervitaj por ĝi, estas donataj nur por mono.
PAŬLO
Pro manko de altrangulo, mi klopodos plaĉi al iu kasto.
Mi tute alprenos ĝiajn spiriton kaj opiniojn; mi faros min aminda por ĝi.
LA MALJUNULO
Vi do agos kiel la ceteraj homoj; vi forlasos vian konsciencon por riĉiĝi?
PAŬLO
Ho, ne! mi ĉiam serĉos nur la veron.
LA MALJUNULO
Anstataŭ fariĝi amata, vi kredeble estos malamata. Cetere, kastoj malmulte interesiĝas pri serĉado de la vero; ĉia opinio estas indiferenta al la ambiciuloj, se nur ili regas.
PAŬLO
Kiel malfeliĉa mi estas! Ĉio min forpelas. Mi estas kondamnita pasigi mian vivon en malfama laboro, for de Virginio! – kaj li profunde ekspiris.
LA MALJUNULO
Dio estu via sola mastro kaj la homaro via kasto. Estu ĉiam ligita al ambaŭ. Familioj, kastoj, popoloj, reĝoj, havas siajn antaŭjuĝojn kaj pasiojn; ofte per malvirtoj, oni devas servi al ili; Dio kaj homaro nur virtojn postulas de ni.
Sed kial vi volas distingiĝi de la ceteraj homoj? Tio estas kontraŭnatura sento, ĉar, se ĉiu estas tia, ĉiu militus kontraŭ sia najbaro. Kontentiĝu, plenumante vian devon, en la stato al vi trudita de la Providenco; malplendu pri via sorto, kiu ebligas al vi havi propran konsciencon, kaj kiu ne devigos vin, kiel la altrangulojn, konsistigi vian feliĉon laŭ la opinio de la malaltranguloj, kaj, kiel la malaltrangulojn, rampi al la altranguloj por ricevi tion, kio estas necesa por vivi. Vi estas en lando kaj en situacio, kie por vivi vi bezonas nek trompi, nek flati, nek vin malaltigi, kiel devas fari la plej multo el tiuj, kiuj en Eŭropo celas al riĉiĝo; via stato malhelpas nenian virton; vi povas esti senpune bona, vera, sincera, klera, pacienca, sobra, ĉasta, indulgema, piema, ne timante, ke iu ridindigo velkigu vian ankoraŭ ekflorantan saĝon. La ĉielo donis al vi liberon, sanon, bonan konsciencon kaj amikojn; la reĝoj, kies favoron vi ambicias, ne estas tiel feliĉaj.
PAŬLO
Ha! Virginio mankas al mi! Sen ŝi, nenion mi havas; kun ŝi, ĉion mi havos. Nur ŝi estas mia nobeleco, gloro kaj riĉeco. Sed ĉar fine ŝia parencino volas, ke ŝi edziniĝu kun famulo, per studado kaj libroj oni fariĝas klera kaj konata: mi tuj studos. Mi estos klerulo: mi utile servos al mia patrujo per mia klereco, malutilante al neniu, ne dependante de iu; mi fariĝos fama kaj mia gloro apartenos nur al mi.
LA MALJUNULO
Filo mia, talentoj estas ankoraŭ pli maloftaj ol nobeleco kaj riĉeco; kaj ili sendube estas pli grandaj bienoj, ĉar nenio povas ilin forrabi, ĉar ĉie ili faras nin indaj je publika estimo. Sed ili kostas multe.
Oni akiras ilin nur per ĉiaspecaj malĝuoj per treega sentemo, kiu faras nin malfeliĉaj interne kaj ekstere pro la persekutoj de niaj samtempanoj. En Francujo, magistratano ne envias gloron de militisto, nek militisto la gloron de maristo; sed tie ĉiu sin okupos pri vi, ĉar ĉiu sin opinias sprita. Vi servos al la homoj, vi diris? Sed tiu, kiu produktigas el la tero unu plian grengarbon, tiu servas pli al ili ol tiu, kiu verkas libron.
PAŬLO
Ho! la plantintino de ĉi tiu papajarbo faris por la loĝantoj de tiuj arbaroj pli utilan kaj pli dolĉan donacon ol se ŝi estus stariginta bibliotekon.
– Kaj samtempe, li ĉirkaŭprenis tiun arbon kaj ĝin fervorege kisis.
LA MALJUNULO
La plej bona el la libroj, la Evangelio, kiu predikas nur egalecon, amikecon, humanecon kaj fratecon, estis preteksto de la eŭropanaj fuziozagoj dum multaj jarcentoj.
Kiom da publikaj kaj privataj tiranoj fariĝas ankoraŭ sur la tero je ĝia nomo! Post tio, kiu povas esperi, ke li utilos al homoj per libro? Rememoru pri la sorto de la plimultaj filozofoj, kiuj predikis saĝecon. Homero, kiu ĝin montris en tiel belaj versoj, almozpetis dum sia vivo.
Sokrato, kiu donis al la atenanoj tiel amindajn instruojn en siaj paroloj kaj moroj, estis venenita post juĝistara ordono. Lia altega instruito, Platono, estis sklavigita de la princo mem, kiu lin protektis; kaj antaŭ ili Pitagoro, kiu etendis humanecon ĝis al bestoj, estis vive bruligita de la krotonianoj. Kion mi diras? La plimulto el tiuj gloraj nomoj venis al ni kripligitaj de iaj karakterizaj satiroj, ĉar la homa sendankemo volonte rekonas ilin per tio; kaj se en la amaso la gloro de kelkaj atingis nin klara kaj senmiksa, tio estas ĉar tiuj gloruloj vivis for de la tiama societo: simile al tiuj statuoj, sendifekte eltiritaj el la grekaj aŭ italaj kampoj, kiujn preterlasis barbaraj fuziozaĵoj, ĉar ili estis antaŭe enterigitaj.
Vi do vidas, ke por akiri la maltrankviligan gloron literaturan, oni devas esti altvirta kaj preta oferi sian propran vivon. Cetere, ĉu vi kredas, ke en Francujo tia gloro interesas la riĉulojn? Ili tute ne okupas sin pri literaturistoj, kies klereco havigas nek altan oficon en la patrujo, nek regadon, nek korteganecon! Oni malmulte persekutas en ĉi tiu jarcento, indiferenta pri ĉio ekster riĉeco kaj volupto; sed klereco kaj virto kondukas al nenio eminenta, ĉar ĉio en la ŝtato estas aĉetebla. Antaŭe ili estis certe rekompencataj per diversaj ekleziaj, magistrataj, administraciaj oficoj; ili hodiaŭ nur servas por verkado de libroj. Sed tiu frukto, malmulte ŝatata de la altranguloj, ĉiam estas inda de ŝsia ĉiela deveno. Per tiuj libroj oni povas aparte glorigi senbruan vivon, konsoli malfeliĉulojn, instrui naciojn kaj diri la veron; eĉ al la reĝoj. Tio sendube estas la plej nobla funkcio, per kiu la ĉielo povas honori estulon sur la tero. Kiu homo ne konsoli ĝas pri la maljusteco aŭ malestimo de la altaj donantoj, kiam li pensas pri sia verko, kiu, jarcenton post jarcento kaj nacion post nacio, estos barilo kontraŭ eraroj kaj tiraneco; kiam de la malfamo, en kiu li vivis, ŝprucos gloro, kiu forstrekos la famon de la plejmulto de la reĝoj, kies monumentoj forgesite pereas, malgraŭ la flatuloj, kiuj ilin starigas kaj laŭdas?
PAŬLO
Ha! tiun gloron mi volus nur por disŝuti super Virginion kaj fari ŝin kara al la universo. Sed vi, kiu estas tiel klera, diru al mi, ĉu ni geedziĝos. Mi volus esti klera, almenaŭ por scii pri la estonteco.
LA MALJUNULO
Kiu volus vivi, filo mia, se li konus la estontecon? Unu sola antaŭvidita malfeliĉo donas al ni tiom da vanaj maltrankviloj!
Vidaĵo de certa malfeliĉo venenus ĉiujn antaŭpasontajn tagojn. Ni eĉ ne devas tro detale esplori nian ĉirkaŭaĵon; kaj la ĉielo, kiu donas al ni pripenson por antaŭvidi niajn bezonojn, donis al ni bezonojn por limigi nian pripenson.
PAŬLO
Per mono, vi diras, oni akiras en Eŭropo privilegiojn kaj honorojn. Mi veturos Bengalujon por riĉiĝi kaj poste Parizon por edziĝi kun Virginio. Mi tuj enŝipiĝos.
LA MALJUNULO
Kiel! vi forlasus ŝian patrinon kaj la vian?
PAŬLO
Vi mem konsilis, ke mi veturu al Hindujo.
LA MALJUNULO
Virginio tiam estis tie ĉi. Sed nun vi estas la sola subtenanto de via kaj de ŝia patrinoj.
PAŬLO
Virginio bonfaros al ili per sia riĉa parencino.
LA MALJUNULO
La riĉuloj plej ofte bonfaras nur al tiuj, kiuj honoras ilin en la mondo. Ili havas parencojn pli kompatindajn ol sinjorinon de La Tour, kiuj, pro manko de helpo, oferas sian liberecon por pano kaj pasigas sian vivon en mona ĥejoj.
PAŬLO
Kia lando estas Eŭropo! Ho! Virginio nepre devas reveni tien ĉi. Vere, ĉu ŝi bezonas riĉan parencinon? Tiel kontenta ŝi estis sub tiuj kabanoj; tiel beleta kaj bone ornamita kun ruĝa tuko aŭ floroj ĉirkaŭ la kapo! Revenu Virginio!
Forlasu viajn hotelojn, vian altrangecon. Revenu al ĉi tiuj ŝtonegoj, al la ombro de ĉi tiuj arbaroj kaj de niaj kokosarboj. Ve! vi eble nun estas malfeliĉa! … – kaj li ekploris.
Patro, nenion kaŝu al mi: ĉar vi ne povas diri, ĉu mi edziĝos kun Virginio, almenaŭ sciigu al mi, ĉu ŝi min ankoraŭ amas, meze de tiuj altrangaj nobeluloj, kiuj parolas al la reĝo kaj ŝin vizitas.
LA MALJUNULO
Ho, amiko! Mi estas certa, ke ŝi vin amas pro multaj kaŭzoj, sed precipe ĉar ŝi estas virta. – Aŭdante tiujn vortojn, li ĝojege saltis al mia kolo.
PAŬLO
Sed ĉu vi kredas, ke la eŭropaj virinoj estas tiel hipokritaj, kiel oni montras ilin en la libroj, kiujn vi pruntedonis al mi?
LA MALJUNULO
La virinoj estas hipokritaj en landoj, kie viroj estas tiranoj; ĉie perforto elvokas ruzon.
PAŬLO
Kiel oni povas esti tirano de la virinoj?
LA MALJUNULO
Edzinigante ilin sen konsiliĝo kun ili: junulinon kun maljunulo, sentemulinon kun indiferentulo.
PAŬLO
Kial ne geedzigi kune tiujn, kiuj konvenas unu por alia: junulojn kun junulinoj, amantojn kun amantinoj.
LA MALJUNULO
Ĉar en Francujo la plimultaj junuloj ne estas sufiĉe riĉaj por edziĝi kaj ili akiras riĉaĵojn, nur kiam ili estas maljunaj.
Junaj, ili delogas la edzinojn de siaj najbaroj; maljunaj, ili ne povas fiksi la amon de siaj edzinoj. Junaj, ili trompas; maljunaj, ili estas siavice trompataj. Tio estas unu el la reagoj de la universala justeco, kiu regas super la mondo: troaĵo ĉiam egalpezas kun alia troaĵo. Tiel la plimultaj eŭropanoj pasigas sian vivon en tia duobla malordo; kaj tiu malordo pliiĝas en societo laŭ tio, ke la riĉaĵoj estas amasigataj de pli malgranda nombro da anoj. La ŝtato similas ĝardenon, en kiu arbetoj ne povas kreski, ĉar arbegoj ombrumas ilin; sed estas tiu diferenco: la beleco de ĝardeno povas esti konsekvenco de malmulteco de arbegoj, dum la prospero de ŝtato ĉiam dependas de la multeco kaj egaleco de la regatoj, kaj ne de la malmulteco de la riĉuloj.
PAŬLO
Sed kial oni bezonas esti riĉa por edziĝi?
LA MALJUNULO
Por pasigi sian vivon en plenegeco, nenion farante.
PAŬLO
Kaj kial ne labori? Mi ja laboras mem!
LA MALJUNULO
En Eŭropo manlaborado senhonorigas: oni ĝin nomas mekanika laborado. Terplugado estas la plej malŝatata el ĉiuj. Metiiston oni multe pli estimas ol kamparanon.
PAŬLO
Kiel? Laboradon, kiu nutrigas la homojn, oni malŝatas en Eŭropo! Mi ne komprenas vin.
LA MALJUNULO
Ho! Neeble estas al homo, edukita en la naturo, kompreni la societajn malpravegaĵojn. Oni havas precizan ideon pri ordo, sed ne pri malordo. Beleco, virto, feliĉo havas konturojn; ilin ne havas malbeleco, malvirto kaj malfeliĉo.
PAŬLO
La riĉuloj ja estas feliĉaj. Nenio malhelpas ilin; ili povas plezurigi siajn amatojn.
LA MALJUNULO
La plimultaj estas tedataj de ĉiuj plezuroj pro tio, ke ili kostas nenian penon: ĉu vi ne spertis, ke la plezuro de ripozo akiriĝas per antaŭa laciĝo; la plezuro de manĝo per antaŭa malsatiĝo; la plezuro de trinko per la soifo?
Nu! amon kaj amiĝon oni akiras nur per multaj malĝuoj kaj oferoj. La riĉaĵoj malebligas al la riĉuloj ĝui tiajn plezurojn, ĉar ili antaŭe forigas iliajn bezonojn. Aldonu al la enuo, sekvo de ilia sateco, la fieregecon kaŭzatan de la riĉeco kaj vundeblan de la plej malgrava malĝuo, kiam eĉ la plej grandaj ĝuoj ne flatas ĝin plu. La odoro de multegaj rozoj plaĉas nur dum mallonga tempo; sed la doloro, kaŭzita de unu sola el iliaj dornoj, daŭras longe post la piko. Malfeliĉo en la mezo de plezuroj estas por la riĉuloj kvazaŭ domo meze de floroj. Kontraŭe, por la malriĉuloj, plezuro meze de malfeliĉoj, estas kvazaŭ floro meze de domoj: ili multe gustumas ĝian ĝuon. Jes, ĉia efiko estas pliigata de ĝia kontrasto. Naturo ĉion egalpezigis. Cetere, kiun staton vi preferas: havi preskaŭ nenion por esperi kaj ĉion por timi, aŭ havi preskaŭ nenion por timi kaj ĉion por esperi? La unua eco estas la stato de la riĉuloj kaj la dua estas la stato de la malriĉuloj.
Sed tiajn ekstremaĵojn same malfacile toleras homoj, kies feliĉo konsistas en modereco kaj virto.
PAŬLO
Kion vi nomas virto?
LA MALJUNULO
Filo mia! Vi, kiu subtenas viajn parencojn per viaj laboroj, ne bezonas, ke mi ĝin klarigu al vi. Virto estas klopodo kontraŭ ni mem por aliula bono kun la intenco plaĉi nur al Dio.
PAŬLO
Ho! kiel virta estas Virginio! Pro virto ŝi volis riĉiĝi por bonfari. Pro virto ŝi forveturis de ĉi tiu insulo; tien ĉi la virto ŝin rekondukos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.