|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PAŬLO KAJ VIRGINIOAŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Por tiuj familioj ĉiu tago estis feliĉa kaj paca. Nek envio, nek gloramo ilin turmentis. Ili ne deziris ekstere vanan famon, akiratan per intrigado kaj perdeblan per kalumnio; ili kontentiĝis, estante siaj propraj atestantoj kaj juĝantoj. En tiu insulo, kiel en ĉiuj eŭropaj kolonioj, oni avidas nur pri malicaj anekdotoj, kaj iliaj virtoj, eĉ iliaj nomoj estis nekonataj. Nur kiam preteriranto, pasante sur la vojo al Pamplemousses, demandis al kelkaj loĝantoj sur la ebenaĵo: ”Kiu loĝas tie supre en tiuj dometoj?” oni respondis, ne konante ilin: ”Ili estas bonaj homoj.” Tiel la violoj, sub domaĵoj, malproksimen dissendas sian dolĉan odoron, kvankam ili estas ne vidataj. Ili tute ne parolis pri la malbonaĵoj de la aliaj homoj, ĉar tio ĉi, kvankam ŝajne justema, nepre inklinas la koron al malamo aŭ al hipokriteco; estas ja neeble ne malami la homojn, se oni kredas ilin malbonaj kaj vivi kun la malbonuloj, ne kaŝante sian malamon al ili sub ŝajna afableco.
Tiel la mallaŭdo de aliaj devigas nin malami aŭ la aliajn aŭ nin mem. Sed ne opiniante pri homoj aparte, ili nur parolis pri la rimedoj bone agi por ĉiuj ĝenerale, kaj, kvankam ili tion ne povis, ili tamen tion senĉese deziris, kaj tio ĉi faris ilin ĉiam bonfaremaj.
Vivante en izoleco, anstataŭ fariĝi homevitemaj, ili do fariĝis pli homamaj. Se skandala anekdotaro de la societo ne estis temo por iliaj interparoloj, la naturo ilin plenigis per ĉarmo kaj ĝojo. Ili rave admiris la potencon de la Providenco, kiu, per iliaj manoj, naskis inter tiuj senfruktaj ŝtonegoj la malmankon, ĉarmojn kaj plezurojn purajn, simplajn kaj ĉiam renoviĝantajn.
Paŭlo, dekdujare, estis pli fortika kaj pli inteligenta ol dekkvinjara eŭropano; li plibeligis tion, kion nur kulturis Domingo. Li iris kun li en la proksiman arbaron por elradikigi junajn plantojn de citron- kaj oranĝarboj, de tamarindarboj, kies ronda kapo estas tiel bele verda; de daktilarboj, kies frukto estas plena de dolĉa kremo odoranta kvazaŭ oranĝfloro. Li plantis tiujn jam grandajn arbojn ĉirkaŭ la ŝtonega zono. Li tie semis arbograjnojn, kiuj havas florojn aŭ fruktojn jam en la dua jaro, nome agatio, de kiu ĉirkaŭpendas kvazaŭ lustraj kristaloj, longaj blankaj floraroj; persa siringo, kiu rekte altigas al la ĉielo siajn lingrizajn girlandojn; papajo, kies senbranĉa trunko, formita kiel kolono ornamita de verdaj melonoj, portas kapitelon el larĝaj folioj, similaj al la figarbaj.
Li ankaŭ plantis grajnojn kaj kernojn de terminalioj, mangarboj, avokadoj, psidioj, iakoj, kaj jambozioj. La plimulto de tiuj arboj liveris al sia juna mastro ombron kaj fruktojn. Lia laborema mano fruktodonigis eĉ la plej senproduktemajn lokojn de tiu korto. Diversaj alooj, kun raketformaj branĉoj ŝarĝataj de flavruĝe striataj floroj, dornaj kaktoj superis la nigrajn kapojn de la ŝtonegoj kaj ŝajnis atingi ĝis la longaj lianoj, ŝarĝataj de bluaj aŭ skarlataj floroj, pendantaj ĉi tie kaj tie sur la montaj krutegaĵoj.
Li aranĝis tiujn vegetaĵojn tiel, ke oni povis ĝui ilian vidaĵon unurigarde. Meze de tiu loko li plantis malaltajn herbojn, poste arbetojn kaj mezaltajn arbojn kaj fine grandajn arbojn, kiuj borderis la ĉirkaŭon: tiamaniere tiu vasta enfermaĵo ŝajnis, el sia centro, kvazaŭ verda, flora kaj frukta amfiteatro, enhavanta legomajn kreskaĵojn, herbejlimojn, riz- kaj tritik-kampojn. Sed aranĝante tiujn vegetaĵojn laŭ sia plano, li ne disiĝis de la difinoj de la naturo: gvidata de ĝiaj montroj, li metis en la altaj lokoj la kreskaĵojn, kies semoj estas flugemaj, kaj sur la rando de la akvo la kreskaĵojn, kies grajnoj emas flosi. Tiel ĉiu vegetaĵo kreskis en sia taŭga sidejo kaj ĉiu loko ricevis naturan ornamaĵon per sia vegetaĵo.
La akvo, fluanta de la supro de tiuj ŝtonegoj, formis en la fundo de la valo jen fontojn jen larĝajn kvazaŭspegulojn, kiuj rebrilis inter la verdaĵaro la florajn arbojn, la ŝtonegojn kaj la ĉielan bluon.
Malgraŭ la malebeneco de tiu terajo, ĉiuj plantejoj estis kaj tuŝeblaj kaj videblaj. Ni ja helpis al li per niaj konsiloj kaj subtenoj por tion efektivigi. Li aranĝis vojeton, kondukanta ĉirkaŭ tiu ĉi enfermaĵo kaj kies kelkaj branĉoj atingis la centron. Li uzis la plej malglatajn lokojn kaj akordigis, laŭ la plej lerta harmonio, la promeneblecon kun la termalebeneco, la dornajn arbojn kun la sovaĝaj. El tiu grandega kvanto da rulantaj ŝtonoj, kiuj nun embarasas tiujn vojojn kaj multajn lokojn de la insulo, li formis, ĉi tie kaj tie, piramidojn, en kies ŝtupoj li miksis teron kaj radikojn de rozujoj, poincianoj kaj aliajn arbetojn, kreskantaj sur la ŝtonegoj. En malmulte da tempo tiuj malhelaj kaj krudaj piramidoj tegiĝis per verdaĵoj aŭ plej belaj floroj. Sulkegoj, borderataj de malnovaj kliniĝantaj arboj, formis arkefleksitajn, nevarmigeblajn kavojn, kie oni refreŝiĝis dum la tago. Vojeto kondukis al sovaĝa arbareto, en kies mezo kreskis fruktoŝarĝita kulturarbo, ŝirmata kontraŭ la ventoj. Tie estis grenejo, ĉi tie fruktejo. Trans tiu aleo oni vidis la dornetojn; trans tiu alia oni vidis la neatingeblajn montosuprojn.
Sub densa arbareto de tatamakoj kunplektitaj kun lianoj oni ne distingis plu ian objekton dum la tagmezo; sur la pinto de ĉi tiu najbara ŝtonego, elflankiĝanta el la monto, oni vidis ĉiujn aĵojn de tiu korto kaj, malproksime, la maron, kie aperis kelkfoje ŝipo alvenanta aŭ reveturanta Eŭropon. Sur tiu ŝtonego la familioj vespere kunvenis, silente ĝuante la aeran freŝecon, la floran odoron, la fontan murmuron kaj la lastajn harmoniojn de la lumo kaj de la ombroj.
Nenio estis pli agrabla ol la nomoj donitaj al la plej ĉarmaj rifuĝejoj de tiu labirinto. La ŝtonego, pri kiu mi ĵus parolis, de kie oni vidis min venanta tre malproksime, estis nomata la Eltrovejo de amikeco. En siaj ludoj, Paŭlo kaj Virginio plantis tie bambuon, sur kies supron ili levis blankan tuketon por signali mian alvenon, same kiel oni altigas flagon sur la najbara monto, kiam oni ekvidas ŝipon sur la maro. Venis al mi la ideo gravuri skribaĵon sur la trunkon de tiu arbeto. Se mi havis plezuron en miaj vojaĝoj, vidante statuon aŭ antikvan monumenton, mi havas ankoraŭ pli grandan legante bone verkitan surskribaĵon: ŝajnas al mi tiam, ke homa voĉo eliras el la ŝtono, aŭdiĝas tra la jarcentoj kaj, alparolante la homon meze de la dezertoj, diras, ke li ne estas sola, ke aliaj homoj en tiuj samaj lokoj sentis, pensis, suferis same kiel li. Se tiu surskribo estas farita de ia antikva, ne plu ekzistanta nacio, ĝi vagigas nian animon tra la senfinaĵo kaj pruvas ĝian senmortecon, montrante, ke penso postvivis eĉ la ruinon de imperio.
Mi do skribis sur la flagmasto de Paŭlo kaj Virginio ĉi tiujn Horaciajn versojn:
Fratres Helenæ, lucida sidera
Ventorumque regat pater
Obstrictis aliis, præter Iapyga!Fratoj Helenaj, brilantaj stelaroj,
Kaj ventpatro vin direktu,
Kaj neniu blovu vento krom Zefiro!
Mi gravuris tiun Virgilian verson en la ŝelon de tatamako, ĉe kies ombraĵo Paŭlo kelkfoje sidis por rigardi la malproksime moviĝantan maron:
Fortunas at ille deos qui novit agrestes!
Kaj feliĉa kiu konas kampajn diaĵojn!
Kaj tiun alian super la pordo de la dometo de sinjorino de La Tour, en kiu okazis la kunvenoj:
At secura quies, et nescia fallere vita.
Tie kvieta saĝec’ kaj vivo ne scias trompadi.
Sed Virginio ne aprobis miajn latinaĵojn; ŝi diris ke tio, kion mi metis sur ŝian montrilstangon, estas tro longa kaj tro klera. ”Mi pli amus, ŝi diris: ĉiam agitata, sed konstanta.”
”Tiu ĉi devizo, mi respondis, pli bone konvenus por la virto.” Mia penso ŝin ruĝigis.
Tiuj feliĉaj familioj alsignis siajn sentemajn animojn al ĉio ilin ĉirkaŭanta. Ili plej ameme nomis la objektojn ŝajne plej indiferentajn. Rondo da oranĝ-, bananarboj kaj jambozioj plantitaj ĉirkaŭ herbejo, en kies mezo Virginio kaj Paŭlo kelkfoje dancis, estis nomata Kunakordi ĝo. Malnovan arbon, sub kies ombro sinjorino de La Tour kaj Margarito estis reciproke rakontintaj siajn malfeliĉaĵojn, oni nomis Viŝitaj ploroj. Ili nomis Britujo kaj Normandujo malgrandajn teraĵojn, en kiuj ili semis grenon, fragojn kaj pizojn. Domingo kaj Mario, laŭ la ekzemplo de siaj mastrinoj, rememorante pri siaj naskolokoj en Afriko, nomis Angolo kaj Fujpinto du lokojn, kie kreskis la herbo, per kiu ili faris korbojn kaj kie ili plantis krescencion. Tiel per tiuj produktaĵoj de sia klimato, la elpatrujiĝintaj familioj konservis la dolĉajn iluziojn de sia lando kaj kvietigis la bedaŭrojn al ĝi en fremda tero.
Ho ve! vivplenaj estis tiuj ĉarme nomataj arboj, fontoj, ŝtonegoj, en tiu nun renversita loko kiu, simila al greka kampo, prezentas nur ruinaĵojn kaj kortuŝajn nomojn.
Sed, el ĉio enfermita en tiu enmontaĵo, nenio estis pli agrabla ol la Ripozejo de Virginio. Malsupre de la ŝtonego Eltrovejo de amikeco, estas sulkaĵo, el kiu eliras fonto, kiu formas tuj ĉe sia fonto marĉaĵeton, en delikata herbejo.
Kiam Margarito naskis Paŭlon, mi donacis al ŝi hindan kokosnukson, kiun oni iam donis al mi; ŝi plantis tiun frukton sur la bordon de tiu marĉaĵeto, por ke la devenonta arbo iam estu kvazaŭ kalkulsigno pri la aĝo de ŝia filo. Sinjorino de La Tour, laŭ ŝia ekzemplo, plantis alian, en simila celo, tuj kiam ŝi naskis Virginion. El tiuj du fruktoj kreskis du kokosarboj, kiuj estis la solaj arkivoj de ambaŭ familioj: unu estis nomata arbo de Paŭlo kaj la alia arbo de Virginio. Ambaŭ kreskis en sama proporcio, kiel iliaj junaj gemastroj; ili estis iom malegale altaj, sed superis post dekdu jaroj la altecon de la dometoj.
Jam ili interligis siajn branĉojn kaj iliaj kokosaroj pendis super la fonto. Escepte de tiu plantejo, oni lasis tiun ŝtonegan sulkaĵon en la stato kiel la naturo ĝin ornamis. Sur ĝiaj brunaj kaj malsekaj flankoj radiis, kvazaŭ verdaj kaj nigraj steloj, larĝaj adiantoj kaj blovis al la vento skolopendraj tufoj, pendantaj kvazaŭ longaj purpurverdaj rubandoj. Apude kreskis vinkoj, kies floroj preskaŭ similas la ruĝan levkojon, kaj kapsikoj, kies sangokoloraj ŝeloj pli brilas ol koralo. En la ĉirkaŭaĵo, ĝentilmentoj kun siaj korformaj folioj kaj kariofilodoraj bazilikoj elsendis la plej dolĉajn parfumojn. El la supra krutaĵo de la monto pendis lianoj similaj al plenblovaj drapiraĵoj, kiuj formis sur la flankoj de la ŝtonego grandajn verdaĵajn kurtenojn. La marbirdoj, allogitaj de tiuj trankvilaj ripozejoj, venis tien por pasigi la nokton. Je la sunsubiro, oni vidis flugantajn laŭlonge de la maro la korvon kaj la maralaŭdon kaj supre en la aero la nigran takipeton kun la tropika blankbirdo, kiuj forlasis, kiel la taga astro, la solaĵojn de la Hinda oceano. Virginio ŝatis ripozi ĉe la rando de tiu fonto, samtempe belege kaj sovaĝe ornamita. Ofte ŝi venis tien por lavi la tolaĵojn de la familio ĉe la ombro de la du kokosarboj. Kelkfoje ŝi alkondukis siajn kaprinojn por ilin paŝti. Dum ŝi preparis fromaĝon el ilia lakto, ŝi plezuris vidi ilin manĝantajn la adiantojn sur la krutaj flankoj de la ŝtonego kaj starantajn sur kornico kvazaŭ sur piedestalo. Paŭlo, vidante, ke tiun lokon ŝatas Virginio, alportis nestojn de ĉiuspecaj birdoj el la najbara arbaro. La gepatroj sekvis siajn idojn kaj loĝiĝis en tiun novan kolonion. Virginio disĵetis al ili de tempo al tempo grajnojn de rizo, maizo kaj milio. Tuj kiam ŝi aperis, la fajfemaj merloj, la bengalfringoj, kies pepado estas tiel dolĉa, la fajrokoloraj ruĝbirdoj, forlasis siajn arbetaĵojn; konuroj, verdaj kiel smeraldoj, malsuprenflugis de la najbaraj latanioj; perdrikoj alkuris inter la herbo; ĉiuj intermiksitaj antaŭenvenis kvazaŭ kokinoj ĝis ŝiaj piedoj. Paŭlo kaj ŝi ĝojege sin amuzis per iliaj ludoj, apetitoj kaj amoj.
Amindaj infanoj, vi tiel pasigis en simpleco viajn unuajn tagojn, vin ekzercante pri la bonfaroj! Kiom da fojoj en ĉi tiu loko viaj patrinoj, premante vin en siaj brakoj, laŭdegis al la ĉielo, ke vi estas ilia konsolo, ĉar vi tiam ekvivis sub tiel favoraj aŭspicioj! Kiom da fojoj, ĉe la ombro de ĉi tiuj ŝtonegoj, mi partoprenis kun ili niajn kampajn manĝojn, kiuj ne oferigis la vivon de ia ajn besto! Botelnuksoj plenaj de lakto, freŝaj ovoj, rizkukoj sur bananfolioj, korboj ŝarĝitaj per patatoj, mangoj, oranĝoj, granatoj, bananoj, daktiloj, ananasoj, kune prezentis la plej sanigajn nutraĵojn, la plej gajajn kolorojn kaj la plej agrablajn sukojn.
La interparolo estis tiel malkruela kaj tiel simpla kiel tiuj festenoj. Paŭlo ofte parolis pri la hodiaŭaj kaj morgaŭaj laboroj; ĉiam li meditis pri io utila por la familio.
Tie ĉi la vojetoj ne estis sufiĉe oportunaj; tie oni sidis malbone; tiuj novaj laŭboj ne liveris sufiĉe da ombro;
Virginio estus pli bone en tiu alia loko.
Dum la pluva sezono ili pasigis la tagon ĉiuj kune en la dometo, gemastroj kaj geservistoj, okupataj pri farado de herbaj matoj kaj bambuaj korboj. Oni vidis, plej orde aranĝitajn kontraŭ la muroj, rastilojn, hakilojn, fosilojn; kaj apud tiuj kampaj iloj, la produktaĵojn akiritajn per ili: sakojn da rizo, garbojn da greno kaj fruktarojn da bananoj. Delikateco ĉiam akompanis la malmankecon.
Virginio, instruita de Margarito kaj de sia patrino, preparis glaciaĵojn kaj refortigajn trinkaĵojn el la suko de sukerkanoj, citronoj kaj cedratoj.
Kiam noktiĝis, ili vespermanĝis je lumo de lampo; poste sinjorino de La Tour aŭ Margarito rakontis aventurojn de vojaĝantoj nokte perdiĝintaj en eŭropaj arbaroj, plenaj de ŝtelistoj, aŭ la pereon de ŝipo, ĵetita de ventego sur ŝtonegojn de senhoma insulo. Aŭdante tiujn rakontojn, la sentemaj animoj de la infanoj ekscitiĝis; ili preĝis Dion, ke li favoru ilin iun tagon, liverante okazon por gastado al tiaj kompatinduloj. Poste la familioj disi ĝis por ripozi, senpacience atendante la morgaŭan revidi ĝon. Kelkfoje ili ekdormis je bruo de pluvo falanta riverece sur la tegmenton de iliaj dometoj aŭ je muĝado de la ventoj alportantaj la malproksiman murmuron de maraj ondoj frakasiĝantaj kontraŭ la bordo, ili dankegis Dion pro sia propra kvieteco, kies sento pliiĝis pro la malproksima danĝero.
De tempo al tempo sinjorino de La Tour publike legis kortuŝan rakonton el la Malnova aŭ Nova Testamentoj.
Ili malmulte disputis pri tiuj sanktaj libroj, ĉar ilia teologio konsistis nur en sento kiel la teologio de la naturo kaj ilia moralo estis agema kiel la moralo de la evangelio.
Ili ne havis tagojn dediĉitajn al ĝojo kaj aliajn al malĝojo; ĉiu tago estis por ili festa tago kaj ĉio ĉirkaŭa dia templo, kie ili senĉese admiris la senfinan, ĉiopovan kaj homaman Inteligenton. Tiu konfido al la supera potenco konsolis ilin por la estinto, kuraĝigis por la estanto kaj esperigis por la estonto. Jen kiel tiuj virinoj, devigitaj pro malfeliĉo vivi laŭ la naturo, pliigis ĉe si kaj ĉe siaj idoj la sentojn donitajn de la naturo, por ke ni ne falu en malfeliĉon.
Sed kiel konfuzoj okazas kelkfoje en la plej reguligita animo, tiel same, kiam iu familiano ŝajnis malĝoja, ĉiuj aliaj ĉirkaŭvenis kaj forpelis de ĝi la malgajajn pensojn, pli per sento ol per argumentoj; ĉiu uzis por tio sian specialan karakteron: Margarito vivan gajecon; sinjorino de La Tour dolĉan teologion; Virginio amemajn karesojn;
Paŭlo sincerecon kaj korecon; eĉ Mario kaj Domingo helpis al ĝi. Ili malgajiĝis se ĝi estis malĝoja, ili ploris, se ĝi ploris. Tiel same, malfortaj kreskaĵoj interligiĝas por kontraŭstari al la ventegoj.
Dum la bela sezono ili iris ĉiudimance al la meso, en la preĝejo Pamplemousses, kies sonorilejon vi vidas sur la ebenaĵo. Tien palankene venis riĉuloj, kiuj multfoje deziris konatiĝi kun tiel kunigitaj familioj kaj invitis ilin al festoj; sed ili ĉiam honeste kaj respekte malakceptis iliajn proponojn, konvinkitaj, ke la potenculoj konatiĝas kun la malpotenculoj nur por havi servantojn, kaj ke oni estas servanto nur flatante la pasiojn de la aliaj, bonajn aŭ malbonajn. Aliflanke, ili ankaŭ zorge evitis la rilatadon kun la mezaj insulanoj ordinare ĵaluzaj, kalumniemaj kaj maldelikataj. Iuj konsideris ilin timemaj, aliaj fieraj; sed ilian saĝan konduton akompanis tiel sindonemaj ĝentilaĵoj, precipe al la mizeruloj, ke ili, iom post iom, akiris respekton de la riĉuloj kaj konfidon de la neriĉuloj.
Post la meso oni ofte petis ilin por ia bonservo. Aŭ malĝoja persono deziris konsilon, aŭ infano petis, ke ili venu al lia malsana patrino en najbara kvartalo. Ili ĉiam havis kun si kelkajn utilajn receptojn por la ordinaraj malsanoj de la insulanoj kaj al tio ili aldonis afablecon, kiu faras tiel valoraj la malgrandajn servojn. Ili precipe sukcesis forpeli la spiritajn ĉagrenojn, tiel neelporteblaj en soleco kaj en kripla korpo. Sinjorino de La Tour parolis tiel konfide pri Dio, ke la aŭskultanta malsanulo kredis, ke li ĉeestas. Virginio tre ofte revenis kun okuloj malsekaj de ploroj, sed ĉiam kun ĝoja koro, ĉar ŝi estis povinta fari bonon; ŝi preparis antaŭe la sanigilojn necesajn por la malsanuloj kaj prezentis ilin kun nedirebla afableco. Post tiuj homamaj vizitoj ili kelkfoje iris tra la valo de la Longa monto ĝis mia hejmo, kie mi atendis ilin por tagmanĝi sur la rando de apuda rivereto. En tiuj okazoj mi provizis kelkajn botelojn da malnova vino, por pliigi niajn hindajn manĝojn per tiuj dolĉaj kaj karaj produktaĵoj el Eŭropo. Alifoje ni kunvenis ĉe la marbordo, ĉe la enfluejo de kelkaj aliaj malgrandaj riveroj, kiuj estas tie nur grandaj riveretoj. Ni alportis el la loĝejo vegetajn provizaĵojn kaj ni plie havis la multegajn marproduktojn. El la bordoj ni kaptis platfiŝojn, polipojn, ruĝfiŝojn, palinurojn, markankretojn, krabojn, marerinacojn, ostrojn kaj ĉiuspecajn konkojn. La plej teruraj lokoj ofte liveris la plej trankvilajn plezurojn.
Kelkfoje, sidante sur ŝtonego ĉe ombro de velurarbo, ni vidis mezmarajn ondegojn frakasiĝantaj sub niaj piedoj kun terurega bruego. Paŭlo, kiu cetere naĝis kvazaŭ fiŝo, kelkfoje antaŭeniĝis sur la rifojn, renkonte al ondegoj; kaj kiam ili alproksimiĝis, li fornaĝis al la bordo antaŭ iliaj ŝaŭmaj, muĝantaj rulondoj, kiuj lin persekutis ĝis la sablobordo. Vidante tion Virginio kriegis kaj diris, ke tiuj ludoj ŝin terurigas.
Niajn manĝojn sekvis kantoj kaj dancoj de la gejunuloj.
Virginio kantis pri la feliĉo de la kampa vivado kaj pri la malfeliĉo de la maristoj, kiujn avareco instigas veturi sur furioza elemento plivole ol kulturi la teron, kiu tiel sendanĝere liveras tiel multajn bonaĵojn. Kelkfoje, laŭ la negra maniero, ŝi faris kun Paŭlo pantomimon.
Pantomimo estas la unua homa lingvo: ĝin konas ĉiuj nacioj; ĝi estas tiel natura, tiel esprimema, ke la blankuloj konis ĝin, kiam ili vidis la negridojn ekzerciĝantajn.
Virginio, rememorante el la legaĵoj de sia patrino la plej tuŝantajn rakontojn, naive reproduktis iliajn ĉefajn okazintaĵojn.
Jen, je la tamtamo de Domingo, ŝi montriĝis sur la herbejo portante kruĉon sur la kapo; ŝi timeme antaŭeniris al la najbara fonto por ĉerpi akvon. Domingo kaj Mario, prezentantaj la paŝtistojn de Mediano, malhelpis, ke ŝi antaŭenpaŝu kaj ŝajnis ŝin forpeli. Paŭlo alkuris por helpo, venkis la paŝtistojn, plenigis la kruĉon de Virginio kaj metante ĝin sur ŝian kapon, li samtempe ornamis ŝin per ruĝa vinkoflora krono, kiu plividigis la blankecon de ŝia vizaĝo. Tiam, partoprenante al iliaj ludoj, mi prezentis Raguelon kaj mi donis al Paŭlo mian filinon Seforon kiel edzinon.
Alifoje ŝi prezentis la malfeliĉan Ruton, kiu reiras, vidvino kaj malriĉa, en sian landon, kie ŝi troviĝas preskaŭ fremda post tiel longa foresto. Domingo kaj Mario imitis la rikoltistojn. Virginio ŝajnis postkolekti ĉi tie kaj tie kelkajn grenspikojn. Paŭlo, imitante patriarkan gravecon, demandis ŝin: tremante ŝi respondis liajn demandojn.
Baldaŭ, kortuŝita de kompato, li regalis la senkulpan malfeliĉulinon; li plenigis la antaŭtukon de Virginio per ĉiuspecaj provizaĵoj kaj kondukis ŝin al ni, kvazaŭ antaŭ la urbaj maljunuloj, deklarante, ke li edziĝos kun ŝi, malgraŭ ŝia malriĉeco. Je tiu vido sinjorino de La Tour rememoris pri sia propra forlasiĝo de ŝiaj parencoj, pri vidviniĝo, la bonakcepto de Margarito, nun sekvata de la espero pri feliĉa edziĝo inter iliaj gefiloj kaj ŝi ne povis deteni siajn plorojn; kaj je tiu konfuza rememoro pri feliĉo kaj malfeliĉo, ni ĉiuj verŝis larmojn de doloro kaj ĝojo.
Tiuj dramoj estis tiel vere prezentataj, ke oni kredis esti en la siriaj aŭ palestinaj kampoj. La ornamaĵoj, iluminoj kaj orkestroj taŭgaj por tiu vidaĵo, ne mankis. La scenejo estis ordinare vojkruciĝo de arbaro, kies malfermaĵoj formis ĉirkaŭ ni multajn foliarajn arkaĵojn. Ni estis, en la centro, ŝirmataj kontraŭ la varmeco dum la tuta tago; sed kiam la suno subiris ĉe la horizonto, ĝiaj radioj, rompitaj de la arbotrunkoj, disiĝis tra la ombroj de la arbaro en longaj lumaj faskoj, kiuj plej majeste elrigardis.
Kelkfoje ĝia plena disko aperis ĉe la fino de aleo kaj faris ĝin lumbrilega. La foliaro de la arboj, sube lumigataj de ĝiaj safrankoloraj radioj, brilis kvazaŭ topazo kaj smeraldo; iliaj muskotegitaj kaj brunaj trunkoj ŝajnis fariĝi kolonoj el antikva bronzo; kaj la birdoj, jam silente foririntaj sub la malhelan foliaron por pasigi la nokton, mirantaj pro la revido de dua tagiĝo, ĉiuj kune salutis la lumastron per miloj da kantoj.
Tre ofte la nokto nin surprizis en tiuj kampaj festoj; sed la aera pureco kaj la klimata dolĉeco ebligis al ni dormi sub branĉa rifuĝejo, meze de la arbaroj, sen ia ajn timo pri ŝtelistoj. La morgaŭan tagon, ĉiu reiris en sian dometon kaj retrovis ĝin en sama stato, kiel li ĝin lasis.
La konfido kaj la simpleco en tiu insulo tiam senkomerca estis tiel grandaj, ke oni ne ŝlosis la pordojn de multaj domoj kaj seruro estis kuriozaĵo por multaj kreoloj.
Sed en la jaro ekzistis por Paŭlo kaj Virginio grandfestaj tagoj: tio estis la datrevenoj de iliaj patrinoj. La antaŭan tagon, Virginio ne forgesis knedi kaj baki kukojn el tritika faruno, kaj ŝi sendis ilin al malriĉaj blankaj familioj, naskitaj en la insulo; ĉi tiuj neniam manĝis eŭropan panon kaj sen helpo de la negroj, ili estis devigataj sin nutri je manihoto meze de la arbaroj; kaj por elporti la malriĉecon, ili havis nek la malspritecon, kiu akompanas sklavecon, nek la kuraĝon, kiu venas de bonedukiteco. Tiuj kukoj estis la solaj donacoj, kiujn povis fari Virginio el la superfluo de la loĝejo; sed ŝi aldonis al tio afablecon, kiu faris ilin grandvaloraj. Unue Paŭlo mem devis porti ilin al tiuj familioj kaj ĉi tiuj, ricevante ilin, promesis veni la morgaŭan tagon al sinjorino de La Tour kaj Margarito. Oni tiam vidis patrinon alvenanta kun du aŭ tri mizeraj, flavaj, malgrasaj filinoj, tiel timemaj, ke ili ne kuraĝis levi la okulojn. Virginio baldaŭ malĝenis ilin; ŝi servis refreŝigajn trinkaĵojn, kies bonguston ŝi pliigis per ia specialaĵo kiu, laŭ ŝia opinio, faris ilin pli allogaj: tiun likvoron preparis Margarito; ĉi tiun alian ŝia patrino; tiun frukton ŝia frato mem kaptis sur arbo; ŝi admonis Paŭlon ilin dancigi; ŝi ne forlasis ilin, antaŭ ol ili estis kontentaj kaj ĝojaj: ŝi volis, ke ili estu ĝojaj pro ŝia familia ĝojo. ”Oni feliĉiĝas, ŝi diris, nur sin okupante pri la feliĉigo de aliaj.” Kiam ili foriris, ŝi admonis, ke ili forportu ĉion plezurigan kaj ŝi akceptigis siajn donacojn, pretekstante ilian novecon aŭ strangecon.
Se ŝi rimarkis, ke iliaj vestoj estas disŝiritaj, ŝi elektis, kun la konsento de sia patrino, kelkajn el siaj kaj komisiis al Paŭlo, ke li kaŝe metu ilin antaŭ la pordon de iliaj dometoj; ŝi tiel bonfaris laŭ la ekzemplo de Dio: kaŝante la bonfarintinon, montrante la bonfaraĵon.
Vi eŭropanoj, kies spirito pleniĝas jam en la infaneco per tiom da kontraŭfeliĉaj antaŭjuĝoj, vi ne povas kompreni, ke la naturo povas havigi tiom da klereco kaj tiom da plezuroj. Via animo, enfermita en malgranda nombro de homaj scioj, baldaŭ atingas la finon de la artefaritaj ĝuadoj: sed la naturo kaj la koro estas neelĉerpeblaj.
Paŭlo kaj Virginio havis nek horloĝojn, nek almanakojn, nek librojn de kronologio, historio aŭ filozofio. La periodojn de la vivo ili kalkulis laŭ la naturo. Ili konis la horojn de la tago laŭ la ombro de la arboj; la sezonojn laŭ la tempo de la floroj aŭ de la fruktoj; la jarojn laŭ la nombro de la rikoltoj. Tiaj dolĉaj komparoj ĉarmis iliajn interparolojn: ”Jen tempo de tagmanĝo,” diris Virginio al la familio, ”la ombro estas ĉe la malsupro de la bananarboj;” aŭ: ”La nokto proksimiĝas, la tamarindarboj fermas siajn foliojn.” – ”Kiam vi venos nin viziti?” demandis kelkaj najbaraj amikinoj. – ”Je la sukerkanoj,” respondis Virginio.” – ”Via vizito estos al ni des pli dolĉa kaj agrabla,” aldonis la junulinoj. Kiam oni demandis pri ŝia aĝo aŭ tiu de Paŭlo: ”Frato mia,” ŝi diris, ”havas la aĝon de la granda kokosarbo apud la fonto. Kaj mi estas samaĝa kiel la pli malgranda. La mangarboj liveris siajn fruktojn dek du fojojn kaj la oranĝarboj siajn florojn dudek kvar fojojn, de mia naskiĝo.” Ilia vivo ŝajnis ligita kun la arboj, kiel tiu de faŭnoj kaj de driadoj. Alian historian epokon ili ne konis ol la vivo de siaj patrinoj; alian kronologion ol tiu de la fruktokampoj; alian filozofion ol la bonfarado al ĉiuj kaj la rezignigo al la Dia volo.
Cetere, kial bezonus tiuj gejunuloj riĉecon aŭ klerecon, kiel ni? La bezonoj kaj la malklereco ankoraŭ pliigis ilian feliĉon. Ili lernis unu de la alia ĉiutage helpon aŭ scion: jes scion; kaj eĉ, kvankam ĝi okaze estus estinta erara, la purulo ne konas danĝeran eraron. Tiel kreskis tiuj infanoj de la naturo. Neniu timo sulkigis iliajn fruntojn; neniu trouzo putrigis ilian sangon; neniu malfeliĉa pasio senpravigis ilian koron: amo, senkulpeco, pieco ĉiutage pliigis ilian animan belecon en neesprimeblaj graciaĵoj en trajtoj, sinteno kaj movoj. En la komenco de la vivo, ili havis kvazaŭ matenan freŝecon; tiel same, en la Edena ĝardeno, aperis niaj unuaj prapatroj kiam, elirinte el la Dia mano, ili vidis unu la alian, alproksimiĝis kaj interparolis, unue kvazaŭ frato kaj fratino. Virginio, dolĉa, modesta, konfida, kiel Evo; kaj Paŭlo, simila al Adamo, havanta viran talion kun infana simpleco.
Kelkfoje, sola kun ŝi (ĉi tion li milfoje rakontis al mi), li diris, post la fino de siaj laboroj: ”Kiam mi estas laca, min senlacigas via apero. Kiam de la montosupro mi vidas vin en la fundo de tiu valo, vi ŝajnas al mi kvazaŭ rozburĝono. Kiam vi marŝas al la domo de niaj patrinoj, perdriko kuranta post siaj idoj havas malpli belan talion, malpli gracian iron. Kvankam tra la arboj vi ne estas plu videbla, mi ne bezonas vin vidi por vin retrovi; kvazaŭ neesprimebla io el vi restas por mi en la aero, tra kiu vi pasis, sur la herbo, kie vi sidis. Kiam mi proksimiĝas al vi, ĉiujn miajn sentojn vi ravas. La ĉiela bluo estas malpli bela ol viaj bluaj okuloj; la bengalfringa kanto malpli dolĉa ol la sono de via voĉo. Se mi nur per mia fingro tuŝetas vin, mia tuta korpo tremas de plezuro.
Rememoru pri la tago, en kiu ni pasis sur la rulemaj ŝtonoj de la rivero Trimama. Alvenante sur ĝian bordon, mi estis jam tre laca; sed kiam vin mi prenis sur mian dorson, ŝajnis al mi, ke mi havas birdflugilojn. Diru, per kia ĉarmo vi povis min tiel ravi? Per via spirito? Sed niaj patrinoj havas tion pli ol ni ambaŭ. Per viaj karesoj? Sed ili kisas min pli ofte ol vi. Mi kredas, ke per via boneco. Mi neniam forgesos, ke vi nudpiede marŝis ĝis la Nigra rivero por peti pardonon por mizera forkurinta sklavino.
Prenu, kara mia, prenu ĉi tiun citronfloran branĉon, alportitan de mi el la arbaro; vi ĝin metos, dum la nokto, apud via lito. Manĝu ĉi tiun ĉi mielan ĉelaron: por vi mi ĝin prenis el supro de ŝtonego. Sed, antaŭe, ripozu sur mia brusto kaj mi mallaciĝos.”
Virginio respondis: ”Ho, frato! La matenaj sunradioj super tiuj ŝtonegoj malpli ĝojigas min ol via apudesto.
Mi tre amas mian patrinon, mi tre amas vian; sed ilin mi ankoraŭ pli multe amas, kiam ili vin nomas ’filo mia’.
Iliaj karesoj al vi pli tuŝas ol tiuj, kiujn mi ricevas de ili.
Vi demandas, kial vi amas min; sed ĉio kune edukita sin amas reciproke. Vidu niajn birdojn edukitajn en la samaj nestoj, ili amas unu la alian, kiel ni; ili ĉiam kune estas kiel ni. Aŭskultu, kiel ili sin reciproke vokas kaj respondas de arbo al arbo: same, kiam la eĥo aŭdigas al mi la ariojn, kiujn vi ludas per fluto, sur la monto, mi rekantas iliajn versaĵojn ĉe la fundo de tiu ĉi valo. Kara vi estas al mi, precipe de la tago, kiam por mi vi volis batiĝi kun la mastro de la sklavino. De tiu tempo multfoje mi pensis: Ha! mia frato havas bonan koron; sen li, mi estus mortinta de teruro. Mi ĉiutage preĝas al Dio por mia patrino, por la via, por vi, por niaj malriĉaj geservistoj; sed kiam mi elparolas vian nomon, ŝajnas, ke pliiĝas mia pieco. Mi tiel insiste petas al Dio, ke nenio malfeliĉa okazu al vi! Kial vi iras tiel malproksimen, tiel alten, por serĉi por mi fruktojn kaj florojn? Ĉu ni ne havas sufiĉe da ili en la ĝardeno! Kiel laca vi estas! Vi tute ŝvitas.” Kaj per sia blanka tuketo, ŝi viŝis lian frunton kaj vangojn kaj faris al li kelkajn kisojn.
Sed, de kelka tempo, Virginio sentis, ke nekonata malsano agitas ŝin: ŝiaj belaj okuloj ĉirkaŭnigriĝas; ŝia vizaĝa koloro flaviĝas; plena konsumiĝo premas ŝian korpon.
Sereneco ne vidiĝas plu sur ŝia frunto, nek rideto sur la lipoj. Subite ŝi montriĝis sen ĝojo kaj malgaja sen ĉagreno, forkuris de siaj simplaj ludoj, siaj dolĉaj laboroj kaj la kunesto kun sia amata familio; ŝi vagis ĉi tie kaj tie en la plej izolitaj lokoj de la loĝejo, ĉie serĉanta ripozon, nenie ĝin trovante. Kelkfoje, vidante Paŭlon, ŝi iris al li petolante; kaj alirante, ŝi subite embarasiĝis; ŝiaj palaj vangoj ruĝigis kaj ŝiaj okuloj ne kuraĝis plu rigardi liajn.
Paŭlo diris: ”Verdaĵo kovras ĉi tiujn ŝtonegojn, niaj birdoj kantas, kiam ili vin vidas; ĉio ĉirkaŭ vi estas gaja; vi sola estas malgaja.” Kaj li provis refortigi ŝin per siaj kisoj; ŝi deturnis la kapon kaj, tremante, forkuris al sia patrino. La malfeliĉulino sentis, ke ŝin konfuzas la karesoj de ŝia frato. Paŭlo nenion komprenis pri tiel novaj kaj tiel strangaj kapricoj.
Malfeliĉo neniam sola okazas.
Unu el tiuj someroj, kiuj de tempo al tempo ruinigas la intertropikajn landojn, okazis. Tio estis ĉirkaŭ la fino de decembro, kiam la suno je Kaprikorno dum tri semajnoj varmigas Ile-de-France per siaj vertikalaj radioj. La sudorienta vento, kiu tie regas preskaŭ dum la tuta jaro, ne blovis plu. Longaj polvturniĝoj altiĝis super la vojoj kaj restis pendantaj en la aero. La tero ĉiaflanke fendiĝis; la herbo estis brulita; varmaj haladzoj eliĝis el la flanko de la montoj kaj la plimulto de la riveretoj estis sekiĝintaj. Neniu nubo venis el la maro. Nur dum la tago duonruĝaj vaporoj altiĝis super la ebenaĵoj kaj je sunsubiro ŝajnis kiel flamoj de ia dombrulo. Eĉ la nokto neniel malvarmigis la bakejecan atmosferon. La lunglobo leviĝis tute ruĝa ĉe la nebulega horizonto, supermezure granda. La brutaroj, duonfalintaj sur la flankoj de la montetoj, la kolo streĉita al la ĉielo, enspirante aeron, resonigis en la valoj malgajan blekadon. Eĉ la Kafro kondukanta ilin kusiĝis teren por tie trovi freŝecon; sed ĉie la tero estis varmega kaj la sufoka aero resonis la zumadon de la insektoj, kiuj provis sensoifiĝi en homa kaj besta sango.
En unu el tiuj flamaj noktoj Virginio sentis, ke pliiĝas ĉiuj antaŭsignoj de ŝia malsano: ŝi leviĝis, sidiĝis, rekuŝiĝis, neniel trovante dormon aŭ ripozon. Je la lunbrilo ŝi ekiras al sia fonto; ŝi vidas la fonton, kiu, malgraŭ la sekeco, ankoraŭ fluigis kvazaŭ arĝentajn fadenetojn sur la brunaj flankoj de la ŝtonego; ŝi sin subakvigas en la kavo.
Unue la malvarmetaĵo revigligas ŝiajn sentojn kaj multegaj agrablaj rememoroj prezentiĝas antaŭ ŝia spirito; ŝi rememoras ke, dum ŝia infaneco, ŝia patrino kaj Margarito sin amuzis banante ŝin kun Paŭlo en tiu sama loko; ke poste Paŭlo, rezervinte por ŝi tiun banejon, plikavigis la fluejon, kovris la fundon per sablo kaj semis sur la bordoj aromajn herbojn. En la akvo, sur siaj nudaj brakoj kaj sia brusto, ŝi ekvidas la rebrilojn de la du palmoj plantitaj okaze de la naskiĝo de ŝia frato kaj de ŝi mem: ili interplektas super ŝia kapo siajn verdajn branĉojn kaj junajn kokosnuksojn; ŝi pensas pri la amikeco de Paŭlo, pli dolĉa ol la odoroj, pli pura ol la fontakvo, pli forta ol la kunigitaj palmoj, kaj ŝi sopiras, ŝi revas pri la nokto, pri la soleco; kaj flama pasio premas sin. Subite ŝi eliras, terurigita, el tiuj danĝeraj ombroj, el tiu akvo pli brulema ol la varmega suno; ŝi kuras al sia patrino por serĉi subtenon kontraŭ si mem. Kelkfoje, volante rakonti al ŝi siajn ĉagrenojn, ŝi premis ŝiajn manojn en siajn, kelkfoje ŝi estis tuj elparolonta la nomon de Paŭlo, sed ŝia premegata koro konfuzis ŝian langon; kaj metante sian kapon sur la patrinan bruston, ŝi povis nur plori.
Sinjorino de la Tour ja bone suspektis la kaŭzon de la malsano de ŝia filino, sed ŝi mem ne kuraĝis ekparoli al ŝi pri tio. ”Filino mia,” ŝi diris, ”turnu vin al Dio, kiu disponas, laŭ volo, sanon kaj vivon. Li hodiaŭ elprovas vin, por morgaŭ vin rekompenci. Pripensu, ke ni estas sur la tero nur por esti virtaj.”
Jen, tiu vetera varmego altigis el la oceano vaporojn, kiuj kovris la insulon, kvazaŭ vasta sunombrelo. La montosuproj amasigis ilin ĉirkaŭ sin kaj longaj fajraj fulmoj eliĝis de tempo al tempo el iliaj nebulkovritaj pintoj.
Baldaŭ timigaj tondroj resonis en la arbaroj, sur la ebenaĵoj kaj en la valetoj: teruraj pluvoj, similaj al riverfaloj, falis de la ĉielo; ŝaŭmaj torentoj sin ĵetegis laŭlonge de la flankoj de tiu monto; la fundo de tiu ĉi enfermaĵo fariĝis kvazaŭ maro; la plataĵo, kie situas la kabanoj, fariĝis insuleto; kaj la enirejo al tiu valeto fariĝis kluzo, de kie eliĝis, intermiksite kun brueganta akvo, tero, arboj kaj ŝtonegoj.
La tuta tremanta familio preĝis al Dio en la dometo de sinjorino de La Tour, kies tegmento terure krakis pro la penado de la vento. Kvankam la pordo kaj la fenestraj kovriloj estas fermitaj, ĉiuj objektoj distingiĝis tra la kunligiloj de la ĉarpentaĵo, tiel rapidaj kaj oftaj estis la fulmoj. Paŭlo, netimigebla, sekvata de Domingo, iris de unu dometo en la alian, malgraŭ la furioza ventego, ĉi tie firmigis muron per apogilo, kaj tie enŝovis foston; li reeniris por konsoli la familion, esperigante pri baldaŭa reveno de bela vetero. Efektive, en la vespero la pluvo ĉesis; la sudokcidenta kutima vento reblovis kiel ordinare, kaj la subiranta suno aperis ĉe la horizonto.
Revidi sian ripozejon estis la unua deziro de Virginio.
Paŭlo timeme alproksimiĝis al ŝi kaj prezentis sian brakon por sin helpi. Ridetante, ŝi akceptis kaj ili kune eliris el la dometo. La aero estis freŝa kaj sonora. Blankaj fumoj montriĝis sur la flankoj de la monto, ĉi tie kaj tie strekitaj de ŝaŭmo de la ĉiaflanke sekiĝantaj torentoj. La ĝardeno estis tute renversita je teruraj kavaĵoj; plej multaj fruktarboj estis elradikigitaj; grandaj sablamasoj kovris la herbejlimojn kaj plenigis la banejon de Virginio.
Tamen la du kokosarboj ankoraŭ staris tute verdaj; sed en la ĉirkaŭaĵo ne estis plu herbejo, nek laŭbo, nek birdo, escepte de kelkaj bengalfringoj, kiuj sur pinto de najbaraj ŝtonegoj ploris per plendaj kantoj la perdon de siaj idoj.
Vidante tiun ruinegaĵon, Virginio diris al Paŭlo: ”Vi alportis tien ĉi birdojn; ilin mortigis la ventego. Vi plantis tiun ĝardenon, ĝi estas detruita. Sur la tero ĉio pereas; nur la ĉielo ne ŝanĝiĝas.”
Paŭlo respondis: ”Mi povu doni al vi ion el la ĉielo! sed mi nenion posedas, eĉ sur la tero.”
Virginio diris ruĝiĝante: ”Vi posedas la portreton de sankta Paŭlo.”
Apenaŭ ŝi parolis pri tio, li kuris al la dometo de sia patrino por ĝin serĉi. Tiu portreto estis miniaturo prezentanta la ermiton Paŭlon: Margarito ĝin respektegis: ŝi longe portis ĝin pendanta ĉirkaŭ sia kolo, dum ŝi estis fraŭlino; poste, iĝinte patrino, ŝi metis ĝin ĉirkaŭ la kolo de sia ido. Eĉ okazis, ke dum sia gravediĝo, forlasita de ĉiuj, ŝi tiel admiris la figuron de la feliĉega dezertulo, ke ŝia filo iom similis lin; tio decidis ŝin doni al li la nomon de la sanktulo, kiu pasigis sian vivon for de la homoj, kiuj ŝin mem trompis kaj forlasis.
Virginio, ricevante de Paŭlo tiun portreton, diris kortuŝe:
”Frato mia, dum mi vivos, ĝi neniam estos forprenata de mi kaj neniam mi forgesos, ke vi donis al mi vian solan posedaĵon en la mondo.”
Aŭdante tiun amikan parolon, tiun neesperitan revenon al senĝeneco kaj amemo, Paŭlo volis ŝin kisi; sed tuj, vigla kiel birdo, ŝi forkuris, lasante lin mireganta, neniel komprenanta tiel eksterordinaran konduton.
Dume Margarito diris al sinjorino de La Tour: ”Kial ni ne geedziĝu niajn gefilojn? Ili havas unu por la alia egan pasion, kiun mia filo ne ankoraŭ konscias. Kiam la naturo lin tuŝos, vane ni gardos ilin, ĉio estos timinda.”
Sinjorino de La Tour respondis: ”Ili estas tro junaj kaj tro malriĉaj. Kia ĉagreno al ni, se Virginio naskus idojn mizerajn, kiujn ŝi eble ne povus nutri! Via negro Domingo ja estas lacega; Mario estas kripla. Mi mem, kara amikino, de dek kvin jaroj sentas, ke mi tre malfortiĝis.
Oni rapide maljuniĝas en varmaj landoj, kaj ankoraŭ pli rapide en ĉagrenado. Paŭlo estas nia sola espero. Ni atendu, ke la tempo estu forminta lian temperamenton kaj ke li povu nin subteni per sia laborado. Nun, vi scias, ni havas nur la ĉiutagan necesaĵon. Sed, veturigante Paŭlon al Hindujo dum kelka tempo, komercado liverus al li sumon necesan por aĉeti sklavon; kaj kiam li revenos, li edziĝos kun Virginio, ĉar mi kredas, ke neniu povas fari mian Virginion pli feliĉa ol via filo Paŭlo. Ni parolos pri tio al nia najbaro.”
Efektive, tiuj sinjorinoj konsiliĝis kun mi kaj mi same opiniis kiel ili.
”La Hindaj maroj estas belaj,” mi diris. ”Elektante favoran sezonon por veturi Hindujon, oni bezonas pleje sessemajnan vojaĝon kaj tiom same por la reveno. En mia kvartalo ni aranĝos komercaĵaron por Paŭlo, ĉar mi havas najbarojn, kiuj lin tre amas. Eĉ se ni donos al li nur krudan kotonon, kiun ni ne uzas pro manko da senŝeligiloj, ebonlignon, tiel oftan ĉi tie, ke oni ĝin uzas por hejtado, kaj kelkajn rezinojn, kiuj perdiĝas en niaj arbaroj: ĉio ĉi sufiĉe bone vendiĝas en Hindujo kaj estas al ni tute senutila tie ĉi.”
Mi prenis sur min la zorgon peti de sinjoro de La Bourdonnais permeson enŝipiĝi por tiu vojaĝo; kaj, antaŭ ĉio, mi volis pri tio sciigi Paŭlon. Sed kiel mi miregis, kiam tiu junulo diris al mi kun saĝo tre supera al sia juna aĝo: ”Kial vi volas, ke mi forlasu mian familion por ia nekonata projekto de riĉiĝo? Ĉu en la mondo ekzistas komerco pli profita ol kulturado de kampo, kiu kelkfoje redonas kvindek kaj cent por unu? Se ni volas komerci, ĉu ni ne povas tion fari, portante nian superfluon de ĉi tie al la urbo, ne bezonante, ke mi kuru tra Hindujo?
Niaj patrinoj diras, ke Domingo estas maljuna kaj lacega; sed mi estas juna kaj ĉiutage plifortiĝas. Dum mia foresto povus okazi ia malfeliĉo, precipe al Virginio, kiu jam estas malsaneta. Ho ne, ne, mi ne povos decidi ilin forlasi.”
Lia respondo ĵetis min en grandan embarason; ĉar sinjorino de La Tour ne kaŝis al mi la farton de Virginio kaj ŝian deziron atingi profiton de kelkaj jaroj, disigante tiujn gejunulojn. Tiujn kaŭzojn mi ne kuraĝis eĉ suspektigi al Paŭlo.
Dume ŝipo alveturinta el Francujo, alportis al sinjorino de La Tour leteron de ŝia onklino. La timo pri morto, sen kiu netuŝeblaj koroj neniam estus sentemaj, ŝin premis; ŝi ĵus suferis gravan malsanon longiĝintan kaj ne elkuraceblan pro ŝia maljuneco. Al sia nevino ŝi sciigis, ke ŝi veturu Francujon, aŭ, se ŝia farto malhelpus fari tiel longan vojaĝon, ŝi sendu Virginion, al kiu ŝi rezervos bonan edukon, edziĝon kun kortegulo kaj donacon de ĉiuj siaj bienoj; ŝi efektivigos siajn promesojn, ŝi diris, nur se ŝiaj ordonoj estos obeitaj.
Apenaŭ tiu letero estis legita en la familio, ĉiuj malgajegi ĝis. Domingo kaj Mario ekploris. Paŭlo, senmova de miro, ŝajnis preta ekkoleri. Virginio, insiste rigardante al sia patrino, ne kuraĝis eldiri unu vorton. ”Ĉu vi povus nin forlasi nuntempe?” diris Margarito al sinjorino de Tour.
”Ne, amikino mia; ne, infanoj miaj,” respondis sinjorino de La Tour, ”mi ne forlasos vin. Mi vivis kun vi kaj kun vi mi volas morti. Feliĉon mi konis nur per via amikeco.
Se mia farto estas malbona, aliaj ĉagrenoj estas la kaŭzo de tio. Mi estis korvundita de la maldolĉeco de miaj parencoj kaj de la perdo de mia kara edzo. Sed de tiu tempo, mi konsoliĝis kaj feliĉiĝis kun vi, en ĉi tiuj mizeraj kabanoj, pli multe ol mi povis iam esperi el miaj familiaj riĉaĵoj en mia patrujo.”
Aŭdante tiun parolon, ĉiuj verŝis larmojn de ĝojo.
Paŭlo, premante sinjorinon de La Tour en siaj brakoj, diris al ŝi: ”Mi ankaŭ ne forlasos vin; mi ne veturos Hindujon.
Ni ĉiuj laboros por vi, kara patrineto; nenio iam mankos al vi kun ni.”
Sed el la tuta societo, Virginio estis plej ĝoja, kvankam ŝi tion ne montris. Dum la fino de la tago, ŝi ŝajnis dolĉe gaja kaj la reveno de ŝia trankvileco plej grandigis la ĝeneralan kontentecon.
La morgaŭan tagon je sunleviĝo, kiam ili ĵus kune preĝis laŭ kutimo antaŭ la matenmanĝo, Domingo sciigis ilin, ke rajdanta sinjoro sekvata de du sklavoj venas al la loĝejo. Tio estis sinjoro de La Bourdonnais. Li eniris la dometon, en kiu la tuta familio sidis ĉirkaŭ la tablo. Laŭ la tiea kutimo, Virginio ĵus servis kafon kaj rizon akve kuiritan. Al tio ŝi aldonis varmajn patatojn kaj freŝajn bananojn. La tuta teleraro konsistis el duonaj botelnuksoj kaj la tolaĵaro estis nur folioj de bananarbo. La insulestro miris pro la malriĉeco de tiu dometo. Poste, alparolante sinjorinon de La Tour, li diris, ke la ĝeneralaj aferoj kelkfoje malhelpas, ke li pensu pri la privatuloj, sed ke ŝi havas multajn rajtojn kontraŭ li. ”Vi havas,” li aldonis, ”sinjorino, en Parizo nobelan kaj tre riĉan onklinon, kiu konservas por vi siajn riĉaĵojn kaj atendas vin.”
Sinjorino de La Tour respondis, ke ŝia malbona farto ne ebligas al ŝi fari tiel longan vojaĝon.
”Almenaŭ,” diris sinjoro de LaBourdonnais, ”vi ne povus senigi vian filinon je tiel granda heredaĵo sen maljusteco.
Mi ne kaŝas al vi, ke via onklino petis la aŭtoritaton, ke oni venigu ŝin al ŝi. La oficistoj pri tio skribis, ke mi uzu mian potencon, se necese; sed ĉar mi ĝin uzas nur por feliĉigi la kolonianojn, mi esperas de via propra bonvolo kelkjaran oferon, de kiu dependas la establiĝo de via filino kaj la bonstato de via tuta vivo. Kial oni venas en tiun insulon? Ĉu ne por riĉiĝi? Ĉu ne estas pli agrable trovi la riĉecon en sia patrujo?”
Dirante tiujn vortojn, li metis sur la tablon dikan sakon da piastroj, portitan de unu el liaj negroj. ”Jen,” li kromdiris, ”la preparaĵoj de via onklino por la vojaĝo de via filino.”
Fine li afable riproĉis sinjorinon de La Tour, ke ŝi ne turnis sin al li, kiam ŝi bezonis ion kaj li tamen laŭdis ŝin pro ŝia nobla kuraĝo. Paŭlo tuj ekparolis kaj diris al la insulestro: ”Sinjoro, mia patrino sin turnis al vi kaj vi ŝin malbone akceptis.”
”Ĉu vi havas alian idon, sinjorino?” demandis sinjoro de La Bourdonnais sinjorinon de La Tour.
”Ne, sinjoro,” ŝi respondis, ”tiu ĉi estas filo de mia amikino, sed li kaj Virginio estas komunaj inter ni kaj same karaj.”
”Junulo,” diris la insulestro al Paŭlo, ”kiam vi eksperimentos pri la societo, vi konos la malfeliĉon de la registoj; vi scios, kiel senpene oni povas ilin antaŭaverti; kiel facile ili donas al intrigemaj malvirtuloj, tion ŝuldatan al tro modestaj merituloj.”
Invitita de sinjorino de La Tour, sinjoro de La Bourdonnais sidiĝis ĉe la tablo apud ŝi. Li matenmanĝis laŭ kreola maniero, kafon miksitan kun akve kuirita rizo. Li estis ĉarmita de la ordo kaj pureco de la malgranda dometo, de la agordo de tiuj ambaŭ ĉarmaj familioj, eĉ de la fervoro de iliaj maljunaj geservistoj. ”Estas tie ĉi,” li diris, ”nur lignaj mebloj; sed oni trovas ankaŭ kvietajn vizaĝojn kaj bonegajn korojn.” Paŭlo, ĉarmita de la popolamo de la insulestro, diris: ”Mi deziras esti via amiko, ĉar vi estas honesta homo.” Sinjoro de La Bourdonnais plezure akceptis tiun insulanan amikaĵon. Li premis la manon de Paŭlo kaj certigis, ke li povos konfidi al li.
Post la manĝo li parolis aparte kun sinjorino de La Tour kaj diris, ke estos baldaŭa okazo por sendi ŝian filinon en Francujon sur tuj forveturonta ŝipo; ke li rekomendos ŝin al sia parencino kunvojaĝanta; ke ŝi ne rajtas forlasi tian grandegan riĉaĵon por kelkjara kontentiĝo. ”Via onklino,” li diris, ”ne povos viveti pli ol du jarojn, ŝiaj amikoj sciigis min pri tio. Pripensu bone; riĉeco ne venas ĉiutage. Konsiliĝu kun vi mem; ĉiuj saĝuluj opinios kiel mi.”
Al li ŝi respondis, ke, ĉar ŝi ne deziras en la mondo alian feliĉon ol feliĉon de sia filino, ŝia forveturo en Francujon estas decidota laŭ ŝia plaĉo.”
Sinjorino de La Tour ne bedaŭris trovi okazon por disigi dum kelka tempo Virginion kaj Paŭlon, tiel preparante por la estonto ilian reciprokan feliĉon. Al sia filino ŝi do parolis aparte kaj diris: ”Infano mia, niaj geservistoj estas maljunaj; Paŭlo estas tre juna, Margarito maljuniĝas; mi jam estas kripla: se mi mortus, kio okazus kun vi, malriĉa, meze de ĉi tiuj dezertaĵoj? Vi do restus sola; neniu povus tre helpi al vi; vi devus, por vivi, senĉese terkulturi kvazaŭ dungatino? Tia ideo al mi doloras.”
Virginio respondis: ”Dio kondamnis nin laboradi. Vi instruis min, ke mi laboru kaj benu Lin ĉiutage; Li ĝis nun ne forlasis nin; Li ankaŭ ne forlasos nin. Lia Providenco aparte zorgas pri la malfeliĉuloj. Tiom da fojoj vi tion diris al mi, patrino mia! Mi ne povus decidi vin forlasi.”
Sinjorino de La Tour, kortuŝita, aldonis: ”Vin feliĉigi, kaj iam edzinigi kun Paŭlo, kiu ne estas via frato, jen mia sola projekto. Pripensu nun, ke lia riĉeco dependas de vi.”
Amanta junulino kredas, ke neniuj scias pri tio; ŝi metas sur la okulojn sian surkoran vualon; sed kiam ĝin sublevas amika mano, tiam foriĝas la sekretaj amoĉagrenoj kvazaŭ tra malfermita barilo, kaj la antaŭajn singardojn kaj misterojn anstataŭas dolĉaj konfidoj. Virginio, danka pro la novaj certigoj pri la boneco de sia patrino, rakontis siajn internajn batalojn, kiujn sole Dio vidis; ŝi diris, ke ŝi vidas helpon de la Providenco en la aprobo de amema patrino, kiu gvidos ŝin per siaj konsiloj; ke nun, kiam ŝi estas subtenata de ŝia helpo, ĉio admonas ŝin, ke ŝi restu apud sia patrino, sen timo por la estanto nek por la estonto.
Vidante, ke ŝia konfidaĵo havas efikon kontraŭan al ŝia espero, sinjorino de La Tour diris: ”Infano mia, mi ne volas vin perforti; konsiliĝu kviete kun vi mem; sed kaŝu al Paŭlo vian amon. Kiam koro de junulino kaptiĝis, ŝia amanto ne plu havas ion por peti de ŝi.”
En la vespero ŝi estis sola kun Virginio, kiam eniris altkreska homo, vestita de pastra blua vesto. Li estis ekleziulo, misiisto en la insulo kaj konfesprenanto de sinjorino de La Tour kaj de Virginio. Li estis sendita de la insulestro: ”Infanoj miaj,” li diris, enirante, ”estu laŭdata Dio! Jen, vi estas riĉaj. Vi povos kontentigi vian bonan koron, bonfaradi al la malriĉuloj. Mi scias, kion diris al vi sinjoro de La Bourdonnais kaj kion vi respondis.
Bona patrino, via malbona farto vin devigas resti ĉi tie; sed vi, juna fraŭlino, vi ne havas ian pretekston. Oni devas obei la Providencon, niajn maljunajn, eĉ maljustajn parencojn. Tio ne estas ofero, sed ordono de Dio. Li donis sin por ni; laŭ Lia ekzemplo, ni devas nin doni por la familia bono. Via vojaĝo Francujon feliĉe finiĝos; ĉu vi ne volas tien veturi, kara fraŭlino?”
Virginio, mallevinte la okulojn, respondis tremante:
”Se tia estas la ordono de Dio, mi obeos. Estu la volo de Dio!” ŝi diris, plorante.
La misiisto foriris por raporti al la insulestro pri la sukceso de lia komisio. Tamen sinjorino de La Tour sendis al mi Domingon por peti, ke mi iru al ŝi, ĉar ŝi volas konsiliĝi kun mi pri la forveturo de Virginio. Mi tute ne opiniis, ke ŝi foriru. Mi konsideras kiel nepran principon de feliĉo, ke oni devas preferi la naturajn profitojn al riĉeco kaj ke ni ne serĉu malproksime tion, kion ni havas ĉe ni. Mi uzas tiun regulon por ĉio, senescepte. Sed kion povis miaj moderaj konsiloj kontraŭ iluzioj pri granda riĉeco kaj miaj naturaj argumentoj kontraŭ societaj antaŭjuĝoj kaj aŭtoritato, sankta por sinjorino de La Tour? Tiu ĉi sinjorino do konsiliĝis kun mi nur por konveneco. Kaj ŝi ne ŝanceliĝis plu post la decido de ŝia konfesprenanto. Eĉ Margarito, kiu malgraŭ la profitoj espereblaj por ŝia filo sekve de la riĉigo de Virginio, forte kontraŭstaris al ŝia foriro, estis konsenta.
Paŭlo, kiu ne sciis pri la decido, miris pri la sekretaj interparoloj de sinjorino de La Tour kun sia filino kaj maldolĉe malgajiĝis. ”Oni ion komplotas kontraŭ mi, ĉar oni sin kaŝas de mi.”
Sed la famo pri la riĉiĝo de tiuj ŝtonanoj disvastiĝis en la insulo, kaj oni vidis ĉiuspecajn negocistojn tien alkurantajn.
En tiuj mizeraj dometoj ili montris la plej riĉajn hindajn ŝtofojn: belegajn gondelurajn kotonaĵojn, paliakcitajn kaj mazulipatanajn tukojn, glatajn dakajn muslinojn, strekitajn, broditajn, travideblajn kvazaŭ taglumo, suratajn baftasojn tiel bele blankajn, ĉiukolorajn kaj plej maloftajn hindajn, katunojn kun nigra fundo kaj verdaj branĉetoj. Ili malvolvis belegaĵn ĉinajn silkoŝtofojn, ”lampasojn” tratranĉitajn, damaskojn brilblankajn, aliajn herboverdajn, aliajn ruĝegajn; rozkolorajn taftojn, dikegajn atlasojn; pekinsilkojn dolĉajn kiel drapo, blankajn kaj flavajn nankinsilkojn, eĉ madagaskarajn antaŭtukojn.
Sinjorino de La Tour volis, ke ŝia filino aĉetu ĉion, kion ŝi deziras; ŝi nur atentu la prezon kaj la kvaliton de la komercaĵoj, timante ke la negocistoj ŝin trompos. Virginio elektis ĉion agrablan por sia patrino, Margarito kaj ŝia filo. ”Tio,” ŝi diris, ”taŭgas por mebloj, tio por la uzao de Mario kaj Domingo.” Fine la sako da piastroj estis jam malplenigita kaj ŝi ne ankoraŭ estis pensinta pri siaj propraj bezonoj. Oni devis repreni ŝian porcion el la donacoj, kiujn ŝi faris al la societo.
Paŭlo premata de doloro ĉe la vido de tiuj riĉaj donacoj, kiuj antaŭmontris la foriron de Virginio, venis al mi post kelkaj tagoj. Li diris al mi, premegate: ”Mia fratino baldaŭ foriros; ŝi jam antaŭpretigis ĉion por la vojaĝo.
Venu hejmen, mi vin petas. Uzu vian influon al la spirito de ŝia kaj de mia patrino por ŝin reteni.” Mi cedis al la petegoj de Paŭlo, kvankam estante certa, ke miaj konsiloj estos senefikaj.
Se Virginio, vestita per blua bengala tolo kun ruĝa tuko ĉirkaŭ la kapo, ŝajnis al mi ĉarma, tiu impreso ankoraŭ pliiĝis, kiam mi vidis ŝin ornamita laŭ la maniero de la ĉi tieaj sinjorinoj; ŝi estis vestita per blanka muslino kaj rozkolora tafta subŝtofo; ŝia gracia kaj alta talio aperis perfekta sub la korseto, kaj ŝiaj blondaj haroj, plektitaj en du harligoj, mirinde akordiĝis kun ŝia virga kapo; ŝiaj belaj bluaj okuloj estis melankoliaj kaj ŝia koro, agitata de batalata pasio, donis vivan koloron al la vizaĝo kaj kortuŝan tonon al la voĉo. La kontrasto mem de ŝia eleganta ornamaĵo, kiun ŝi ŝajnis konservi kontraŭvole, faris ŝian konsumiĝon pli kortuŝa. Neniu povis ŝin vidi, nek aŭdi, senkompate. La malĝojeco de Paŭlo pliiĝis pro tio.
Margarito, malĝojigita de la stato de sia filo, diris al li aparte: ”Kial nutri vanan esperon, kiu faras la malriĉecon ankoraŭ pli maldolĉa, filo mia? Jen venos la tempo por malkovri al vi la sekreton de via kaj mia vivo. Fraŭlino de La Tour, per sia patrino, estas parenca kun riĉa nobelino: vi estas nur filo de malriĉa kamparanino kaj, des pli malbone, vi estas bastardo.”
Tiu vorto bastardo tre mirigis Paŭlon, kiu neniam aŭdis ĝin; li demandis pri ĝia signifo sian patrinon, kiu respondis: ”Vi ne havis laŭleĝan patron. Kiam mi estis fraŭlino, amo instigis min fari senprudentaĵon, kies frukto vi estas. Mia kulpo vin senigis de via patra familio kaj mia pento vin senigis de via patrina familio. Malfeliĉulo, mi estas via sola kunfamiliano en la mondo!” Kaj ŝi ekploris.
Paŭlo, premante ŝin en siaj brakoj, diris: ”Ho, patrino mia! Ĉar vi estas mia sola parencino en la mondo, mi vin amos pli multe. Sed kian sekreton vi ĵus malkovris al mi!
Mi nun komprenas, kial fraŭlino de La Tour sin fortenas de mi de du monatoj kaj kial ŝi decidis nun forveturi.
Ha! sendube ŝi malsatas min!”
Tamen, je la horo de vespermanĝo, oni sidiĝis ĉirkaŭ la tablon, kie tiu el la manĝantoj, agitata de diversaj sentoj, malmulte manĝis kaj ne parolis. Virginio, la unua, eliris kaj sidiĝis en la lokon, kie ni nun estas. Paŭlo baldaŭ sekvis ŝin kaj sidiĝis apude. Ambaŭ profunde silentis dum kelka tempo. Tio estis dum unu el tiuj ravaj noktoj, tiel oftaj en la tropikoj, kaj kies belecon ne reproduktus la plej lerta pentristo. La luno, ĉirkaŭata de nuboj, iom post iom forigataj de siaj radioj, aperis meze de la ĉielo; ĝia heleco netakseble disvastiĝis super la montoj de la insulo kaj la pintoj, kiuj brilis arĝenteverdaj. La ventoj kvazaŭ retenis sian blovadon. En la arbaroj, ĉe la fundo de la valoj, sur la supro de la ŝtonegoj, oni aŭdis krietojn, dolĉajn murmurojn de birdoj, kiuj ĝojigitaj de la hela nokto kaj kvieta aero, sin karesis en la nestoj; ĉiuj, eĉ insektoj, bruetis en herbo.
La steloj brilis sur la ĉielo kaj rebrilis sur la maro, kiu reproduktis iliajn tremantajn figurojn. Virginio senatente rigardis la vastan, malhelan maran horizonton, diferencigatan de la bordo de la ruĝaj fajroj de la fiŝkaptistoj.
Apud la enirejo al la haveno ŝi ekvidis lumon kaj ombron: ĝi estis la lumo kaj korpo de la ßipo, sur kiu ŝi estis veturonta Eŭropon; preta por forveturi, ĝi atendis ankre la finiĝon de la mara kvieteco. Je tiu vido, ŝi konfuziĝis kaj turnis la kapon, por ke Paŭlo ne vidu ŝian ploron.
Sinjorino de La Tour, Margarito kaj mi sidis, je kelkaj paŝoj, sub la bananarboj; kaj tra la silento de la nokto ni klare aŭdis ilian interparolon, kiun mi ne forgesis.
Paŭlo diris: ”Fraŭlino, vi foriros, oni diras, post tri tagoj.
Vi ne timas la mardanĝerojn … la maron, kiu vin tiel terurigas.”
”Mi devas obei miajn parencojn, mian devon,” respondis Virginio.
”Vi forlasas nin,” aldonis Paŭlo, ”por malproksima parencino, kiun vi neniam vidis!”
”Ve!” diris Virginio, ”mi volis resti ĉi tie; tion ne volis mia patrino. Mia konfesprenanto diris, ke mia foriro estis la volo de Dio, ke la vivo estas elprovado … Ho! ĝi estas vere maldolĉa provado!”
”Kiel!” respondis Paŭlo, ”tiom da kaŭzoj vin decidis kaj neniu vin retenis! Ha! ekzistas ankoraŭ unu, kiun vi ne diras. Riĉeco estas alloga. Vi baldaŭ trovos en la nova mondo iun, kiun vi nomos frato, ĉar vi min ne plu nomas tiamaniere. Tiun fraton vi elektos inter viaj samranguloj, kiuj prezentos al vi nobelecon kaj riĉecon, kiujn mi ne povas proponi. Sed por esti pli feliĉa, kien vi volas iri? En kiun teron vi elŝipiĝos, pli karan ol via naskoloko?
Kie vi formos pli amindan societon ol tiun, kiu vin amas? Kiel vi vivos sen la kutimaj karesoj de via patrino?
Kio fariĝos de ŝi mem, jam maljuna, kiam ŝi ne plu vidos vin apud si, ĉirkaŭ la tablo, en la domo, sur la promenejo, kie ŝi sin apogis sur vin? Kio fariĝos de mia patrino, kiu vin amegas tiom, kiom la via? Kion mi diros al unu kaj al la alia, kiam mi vidos ilin plorantaj pro via foresto? Kruelulino! Mi ne parolas pri mi; sed kio de mi mem fariĝos, kiam mi ne plu vidos vin kun mi en la mateno, kiam ni ne estos kune ĉe la noktiĝo? Kiam mi ekvidos tiujn ĉi du palmojn, plantitaj je nia naskiĝo kaj tiel longe atestantaj pri nia reciproka amikeco? Ha! Ĉar nova sorto vin tuŝas, ĉar vi serĉas alian landon ol vian naskolokon, alian bienon ol tiun preparitan de miaj laboroj, lasu min akompani vin sur la ŝipo, per kiu vi forveturos.
Mi vin trankviligos dum la ventegoj, kiuj tiel terurigas al vi sur la tero. Mi ripozigos vian kapon sur mia brusto, mi varmigos vian koron kontraŭ mia koro kaj en Francujo, kien vi iras por serĉi riĉecon kaj altrangecon, mi servos al vi kvazaŭ sklavo. Feliĉa pro via sola feliĉo, en tiuj hoteloj, kie mi vin vidos servata kaj adorata, mi estos ankoraŭ sufiĉe riĉa, sufiĉe nobla por fari al vi la plej grandan oferon, mortante ĉe viaj piedoj.”
La ploregoj konfuzis lian voĉon kaj mi tuj aŭdis Virginion, kiu diris al li tiujn vortojn interrompatajn de ĝemoj:
”Por vi, mi foriras … por vi, kiun mi vidis ĉiutage lacigita de laborado por nutri du kriplajn familiojn. Se mi konsentas la okazon riĉigi, ĝi estis por milfoje redoni al vi la bonon, kiun vi faris al ni; ĉu riĉeco estas preferinda al via amikeco? Kion vi diras pri via naskiĝo? Ha!
Se estus ankoraŭ eble doni al mi fraton, ĉu alian mi elektus ol vin? Ho! Paŭlo! ho, Paŭlo, multe pli kara ol frato vi estas por mi! Kiom mi suferis por vin forigi de mi! Mi volis, ke vi helpu min mem disduiĝi, ĝis la ĉielo povos beni nian kuniĝon. Nun mi restas, mi foriras, mi vivas, mi mortas: faru el mi, kion vi volas. Senvirtulino! mi povis kontraŭstari al viaj karesoj, kaj vian doloron mi ne povas elporti!”
Andante tiujn vortojn, Paŭlo ŝin prenis en siajn brakojn kaj premegante, li ekkriis kun terura voĉo: ”Mi foriros kun ŝi! Nenio povas min forpeli de ŝi!”
Ni ĉiuj kuris al li. Sinjorino de La Tour diris: ”Filo mia, se vi nin forlasos, kio fariĝos de ni?”
Li, tremante, ripetis tiujn vortojn: ”Filo mia … filo mia … Vi, patrino,” li diris, ”vi kiu disigas fraton de fratino!
Ni ambaŭ suĉis vian lakton; ambaŭ, edukitaj sur viaj genuoj, ni lernis de vi ami unu la alian; ni ambaŭ tion diris multfoje. Kaj nun vi forigas ŝin de mi! Vi sendas ŝin en Eŭropon, en tiun barbaran landon, kiu rifuzis al vi rifuĝejon, al kruelaj parencoj, kiujn vi mem forlasis. Vi diros al mi: Vi ne havas plu ian rajton sur ŝi; ŝi ne estas via fratino. Por mi ŝi estus ĉio, mia riĉeco, mia familio, mia nobeleco, mia tuta bieno. Alian mi ne konas. Nur unu tegmenton, nur unu lulilon ni havis, nur unu tombon ni havos. Se ŝi foriras, mi devas ŝin sekvi. La insulestro tiun malhelpos? Ĉu li malhelpos, ke mi ĵetu min en maron? Mi sekvos ŝin naĝante. La maro ne povos esti pli pereiga ol la tero. Ĉar mi ne povas vivi tie ĉi kun ŝi, almenaŭ mi mortos antaŭ ŝiaj okuloj, for de vi, kruela patrino! Senkompata virino! Tiu oceano, sur kiun vi ŝin metas, neniam redonu ŝin al vi! Reportu ĝiaj ondoj mian korpon kaj ĝin rulante kun ŝia korpo inter la ŝitonoj de tiu marrando, ili anoncu al vi eternan doloron pro la perdo de viaj ambaŭ infanoj.”
Je tiuj vortoj, mi prenis lin en miajn brakojn; ĉar la malespero forpelis de li la saĝon. Liaj okuloj brilegis; lia brulanta vizaĝo ŝvitegis; liaj genuoj tremis kaj mi sentis, tra lia flama brusto, rapidegan korbatadon.
Virginio terurigita diris: ”Ho, amiko mia! mi certigas, pro la plezuroj de nia infaneco, viaj kaj miaj malfeliĉoj kaj ĉio, kio kunligas por eterne du malfeliĉulojn, ke, se mi restos, nur por vi mi vivos; se mi foriros, iam mi revenos por aparteni al vi. Vi ĉiuj, kiuj min edukis dum mia infaneco, kiuj disponas mian vivon kaj vidas miajn larmojn, estu miaj atestantoj. Mi tion ĵuras je la ĉielo min aŭdanta, je la maro transirota de mi, je la aero, kiun mi enspiras, kaj neniam malpuriĝis per mensogo.”
Kiel suno fandas kaj ĵetegas glacion el Apenina supro, tiel same malaperis la bolanta kolero de tiu junulo, ĉe la aŭdo de la voĉo de la amatino. Lia fiera kapo malleviĝis kaj ploregoj fluis el liaj okuloj. Lia patrino, miksante siajn larmojn kun liaj, ĉirkaŭprenis lin, ne povante paroli.
Sinjorino de La Tour, elrenversita, diris al mi: ”Mi ne kuraĝas kontraŭstari; mia animo estas disŝirata. Tiu malfeliĉa vojaĝo ne okazos. Najbaro mia, provu forkonduki mian filon. De ok tagoj, neniu dormis tie ĉi.”
Mi diris al Paŭlo: ”Amiko, via fratino restos. Morgaŭ ni parolos al la insulestro; lasu vian familion ripozi kaj venu al mi por pasigi la nokton. Estas malfrue, estas noktomeze; la suda stelkruco estas rekta ĉe la horizonto.”
Li lasis sin konduki, nenion dirante kaj post tre malkvieta nokto leviĝis ĉe la tagiĝo kaj reiris en sian loĝejon.
Sed ĉu mi bezonas daŭrigi pli longe tiun rakonton?
Nur unu flanko en la homa vivo estas agrabla por konati ĝi: Simila al nia globo turnanta, nia rapida rotado daŭras nur unu tagon, kaj parto de tiu tago povas ricevi lumon, nur se la alia estas en mallumo.
”Patro,” mi diris, ”mi petegas vin, daŭrigu rakonti tion, kion vi tiel kortuŝe komencis. La raportoj pri feliĉo plaĉas al ni ; sed tiuj pri malfeliĉo nin instruas. Kio fariĝis, mi petas, el la malfeliĉa Paŭlo?”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.