La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAŬLO KAJ VIRGINIO

Aŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre

©2026 Geo

La Enhavo

5

La ideo pri ŝia baldaŭa reveno flamigis la imagon de tiu junulo, kaj lia tuta maltrankvileco malaperis. Virginio ne skribis, ĉar ŝi estis revenonta. En malmulte da tempo oni veturas el Eŭropo kun favora vento! Li nombris la ŝipojn, kiuj faris tiun kvarmilkvincentmejlan vojaĝon en malpli ol tri monatoj. La ŝipo, en kiu ŝi enŝipiĝis, certe faros ĝin en malpli ol du monatoj! La konstruistoj estas nuntempe tiel instruitaj kaj la maristoj tiel lertaj! Li parolis pri la aranĝoj, kiujn li faros por ŝin akcepti, pri la nova loĝejo konstruota, pri la plezuroj kaj surprizoj, kiujn li ĉiutage pretigos, kiam ŝi estos lia edzino. Lia edzino! … Tiu ideo lin ravis. ”Almenaŭ, patro mia,” li diris al mi, ”vi faros nenion plu, krom por via propra plezuro.

Ĉar Virginio estos riĉa, ni havos multajn negrojn, kiuj laboros por ni. Vi ĉiam estos kun ni, havante neniun zorgon ol amuziĝi kaj ĝoji.” Kaj ekscitita, li iris al ŝia familio por ĝin sciigi pri sia ĝojego.

En malmulte da tempo grandan timon anstataŭas granda espero. La vivaj pasioj ĉiam ĵetas la animon en la kontraŭajn ekstremojn. Ofte, la postan tagon, Paŭlo revenis por min viziti, premegata de malĝojo. Li diris:

”Virginio ne skribas. Se ŝi forirus el Eŭropo, ŝi sciigus min pri sia forveturo. Ha! la diroj pri ŝi ja estas veraj!

Certe ŝia onklino ŝin edzinigis kun altranga nobelulo. La amo al riĉeco ŝin erarigis, kiel multajn aliajn. En tiuj libroj, kiuj tiel bone priskribas la virinon, virto estas nur temo por romano. Se Virginio estus virta, ŝi ne forlasus sian propran patrinon kaj min mem. Dum mi pasigas mian vivon pensante pri ŝi, ŝi forgesas min. Mi malĝojiĝas, ŝi amuziĝas. Ha! tia penso min senesperigas. Al mi malplaĉas ĉia laboro; ĉia societo min tedas. Dio volu, ke estu milito en Hindujo! Mi tien irus por morti.

”Filo mia,” mi respondis, ”kuraĝo, kiu nin puŝas al morto, estas nur momenta kuraĝo. Ofte ĝin ekscitas la vanaj homaj aplaŭdoj. Sed ekzistas unu kuraĝo, pli malofta kaj pli necesa, kiu helpas nin por elporti ĉiutage, senateste kaj senlaŭde, la malfeliĉojn de la vivo: ĝi estas la pacienco. Tiu ĉi sin apogas ne sur la aliula opinio aŭ sur la puŝo de niaj pasioj, sed sur la volo de Dio. Pacienco estas la kuraĝo de la virto.”

”Ha?” li ekriis; ”mi do ne estas virta! Min ĉio premegas kaj senesperigas.”

”Virto,” mi respondis, ”ĉiam egala, konstanta, neŝanĝebla, ne estas homa eco. Meze de tiom da pasioj, kiuj nin agitas, nia saĝo konfuziĝas kaj malklariĝas; sed ekzistas lumturoj, kie ni povas rebruligi ĝian torĉon: ĝi estas la belliteraturo.”

”Literaturo, filo mia, estas ĉiela helpo, ĝi estas kvazaŭ radioj de tiu saĝeco, kiu regas la universon; kiun homo, inspirita de la ĉielo, lernis fiksi sur la tero. Simila al sunradio, ĝi lumigas, ĝojigas, varmigas, ĝi estas dia fajro.

Kiel fajro, ĉi preparas la tutan naturon por nia uzo. Ni per ĝi kunigas ĉirkaŭ nin la lokojn, homojn kaj tempojn; ĝi rememorigas nin pri reguloj de la homa vivo; ĝi kvietigas pasiojn; ĝi haltigas malvirtojn; ĝi ekscitas virtojn per respektindaj ekzemploj de la bonuloj, kiujn ĝi famigas kaj prezentas en ĉiam honorataj figuroj; ĝi estas kvazaŭ angelo ĉiela, malsupreniranta sur la teron por ĉarmi la homajn malfeliĉojn. La famaj verkistoj, kiujn ĝi inspiras, ĉiam aperis dum la plej malfacile elporteblaj tempoj, la barbaraj kaj malvirtaj tempoj. Filo mia, literaturo konsolis multajn homojn pli malfeliĉajn ol vi:

Ksenofonton forpelitan de sia patrujo, en kiun li rekondukis dekmil grekojn; Scipion Afrikanan, teditan de la kalumnioj de la romanoj; Lukullon, teditan de iliaj subpostuloj;

Catinat, de maldankemo de la reĝo. La grekoj tiel lerte difinis por ĉiu el la Muzoj, kiuj prezidas al literaturo, parton de nia inteligenteco por ĝin regi: ni do devas regigi de ili niajn pasiojn, por ke ili trudu al ili juĝon kaj baron. La literaturo devas plenumi, rilate al niaj animaj potencoj, samajn funkciojn kiel Horoj, kiuj jungis kaj kondukis la ĉevalojn de suno.

Legu do, filo mia. La saĝuloj, kiuj verkis antaŭ ni, estas vojaĝantoj, kiuj nin antaŭiris sur la vojon al malfeliĉo; ili prezentas al ni la manon kaj nin invitas kuniĝi al ili, kiam ĉio nin forlasis. Bona libro estas bona amiko.”

”Ha!” ekkriis Paŭlo, ”mi ne bezonis legi, kiam Virginio estis ĉi tie; ŝi ne studis pli ol mi; sed, kiam ŝi rigardis min, nomante min sia amiko, neeble estis al mi ĉagreniĝi.”

”Sendube,” mi diris, ”ne ekzistas tiel agrabla amiko kiel amantino. Plie en virino estas malserioza gajeco, kiu forigas la viran malĝojon; ŝiaj graciaĵoj malaperigas la nigrajn fantomojn de la pripenso. Sur ŝia vizago vidiĝas dolĉaj allogoj kaj konfido. Kian ĝojon ne pliigas ŝia ĝojo?

Kian frunton ne sensulkigas ŝia rideto? Kian koleron ne pacigas ŝiaj larmoj? Virginio revenos pli filozofa ol vi nun estas. Tre surprizita ŝi estos, ne retrovante la ĝardenon tute rearanĝitan, ŝi, kiu sonĝas nur pri ĝia plibeliĝo, malgraŭ la persekutado de ŝia parencino, for de sia patrino kaj de vi.”

La ideo pri la baldaŭa reveno de Virginio rekuraĝigis Paŭlon kaj rekondukis lin al la kampkulturaj okupoj.

Feliĉa, meze de siaj ĉagrenoj, ĉar li proponis al sia laboro finon, kiu plaĉis al lia pasio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.