La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PAŬLO KAJ VIRGINIO

Aŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre

©2026 Geo

La Enhavo

7

Oni metis apud Virginio, sub la samajn kanojn, ŝian amikon Paŭlon kaj ĉirkaŭe iliajn amemajn patrinojn kaj fidelajn geservistojn. Oni ne starigis marmoraĵon super ilia humila altaĵeto, nek gravuris enskribon pri iliaj virtoj; sed rememoro pri ili restas neforigebla en la koro de iliaj ŝuldantoj. Iliaj ombroj ne bezonas famon, pri kiu ili ne zorgis dum sia vivo; sed se ili ankoraŭ interesiĝas pri tio, kio okazas sur la tero, sendube ili ŝatas vagi en pajlotegmentaj dometoj, loĝataj de laboremaj virtuloj; konsoli malriĉulojn malkontentajn pri sia sorto; eksciti ĉe junaj geamantoj daŭreblan pasion, guston al naturaj bienoj, amon al laboro kaj timon al riĉeco.

La popola voĉo, kiu silentas pri monumentoj starigitaj por la gloro de reĝoj, donis al kelkaj partoj de tiu insulo nomojn, kiuj eterne rememorigos pri la perdo de Virginio.

Oni vidas apud la insulo Ambro, meze de la rifoj, lokon nomata Pasejo de Saint-Géran, laŭ la nomo de la ŝipo, kiu tie pereis, rekondukante Virginion el Eŭropo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.