|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PAŬLO KAJ VIRGINIOAŭtoro: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sur la orienta flanko de la monto staranta post la urbo Port-Louis de la Ile-de France, oni vidas, en iam kulturita kampo, ruinon de du malgrandaj kabanoj. Ili estas preskaŭ en la mezo de ebenaĵo ĉirkaŭata de grandaj ŝtonegoj kaj kiu havas nur unu malfermiĝon al la nordo. Oni vidas maldekstre la monton nomatan Morne de la Découverte, de kiu oni signalas la ŝipojn albordiĝantajn al la insulo – kaj, sub tiu monto, la urbon nomata Port-Louis; dekstre, la vojon kondukanta al la kvartalo Pamplemousses; poste la samnoman preĝejon, kiu staras kun siaj bambuejoj meze de granda ebenaĵo; kaj, pli malproksime, arbaron etendiĝanta ĝis la limo de la insulo. Oni distingas antaŭ si, sur la marbordo, la golfon Tombo; iom dekstre la promontoron Malfeliĉa, kaj trans ĝi la solan maron, kie aperas akvosupre kelkaj neloĝataj insuletoj, interalie le Coin de Mire, kiu similas bastionon inter la ondaro.
Ĉe la eniro al tiu ebenaĵo, de kiu oni vidas tiom da objektoj, la eĥoj de la monto senĉese ripetas la murmuron de la ventoj skuantaj la apudan arbaron kaj la bruegon de la ondoj frakasiĝantaj malproksime sur la rifoj; sed ĉe la kabanoj mem oni ne plu aŭdas ian bruon, kaj ĉirkaŭ si oni jam vidas nur grandajn ŝtonegojn, krutajn kiel murojn. Arboj kreskas ĉe ilia malsupro, en iliaj fendoj kaj eĉ sur ilia supro, kie haltas la nuboj.
Pluvoj, altiritaj de iliaj pintoj, ofte aperigas la kolorojn de ĉielarko sur iliaj verdaj kaj brunaj flankoj, kaj provizas malsupre la fontojn, el kiuj formiĝas la rivereto Latania.
Granda silento regas en tiu zono, kie kvieta estas ĉio, aero, akvaro kaj lumo. Apenaŭ eĥo tie ripetas la murmuradon de la palmoj kreskantaj sur la altaj plataĵoj kaj kies longajn pintojn oni vidas ĉiam balancatajn de la ventoj. Dolĉa heleco lumigas la fundon de tiu ebenaĵo, kie suno brilas nur tagmeze; sed jam en la matenruĝo ĝiaj radioj atingas ĝian ĉirkaŭaĵon, kies pintoj, starante super la ombroj de la monto, ŝajnas oraj kaj purpuraj sur la ĉiela bluaĵo.
Mi ŝatas iri al tiu loko, kie oni ĝuas samtempe vastegan vidaĵon kaj profundan solecon. Iun tagon, kiam mi sidis apud la kabanoj kaj rigardis ilian ruinaĵon, viro jam maljuneta okaze preteriris. Laŭ la kutimo de la malnovaj insulanoj, li estis vestita per mallonga brustumo kaj longa pantalono. Li marŝis nudpiede kaj apogis sin sur ebonligna bastono. Liaj haroj estis tute blankaj, lia fizionomio estis nobla kaj simpla. Mi respekte salutis lin. Li respondis mian saluton kaj, konsiderinte min dum kelka tempo, li proksimiĝis al mi kaj ekripozis sur la altaĵeto, kie mi sidis. – Instigita de tiu konfida signo, mi ekparolis al li:
”Patro,” mi diris, ”ĉu vi povus min sciigi pri la posedintoj de tiuj du kabanoj?” Li respondis: ”Filo, en tiuj kabanoj kaj la senkultura kampo antaŭ dudek jaroj loĝis du familioj, kiuj tie vivis feliĉe. Ilia historio estas kortuŝa; sed sur ĉi tiu insulo, situanta survoje al Hindujo, kiu eŭropano povas interesiĝi pri la sorto de kelkaj senfamaj privatuloj? La homoj volas scii nur pri la historio de altranguloj kaj reĝoj, kiu servas por neniu.”
”Patro,” mi diris, ”laŭ via ŝajno kaj parolo mi facile konstatas, ke vi akiris grandan sperton. Se vi havas la necesan tempon, rakontu, mi petas, kion vi scias pri la homoj loĝintaj en ĉi tiu dezertaĵo, kaj kredu, ke eĉ homo plej malbonigita de la komunaj antaŭjuĝoj, ŝatas aŭdi pri feliĉo liverita de la naturo kaj de la virto.” Tiam, klopodante rememori pri diversaj okazintaĵoj, apoginte dum kelka tempo siajn manojn sur sian frunton, la maljunulo jene rakontis:
En jaro 1726-a, normanda junulo nomata sinjoro de La Tour, vane petinte militistan oficon en Francujo kaj helpon de sia familio, decidis veturi sur ĉi tiun insulon por riĉiĝi. Li havis kun si tre amatan kaj amantan edzinon.
Ŝi estis el malnova kaj riĉa familio de lia provinco, sed li kaŝe kaj sendote edziĝis kun ŝi, ĉar la gepatroj de lia edzino kontraŭis al tiu edziĝo, ĉar li ne estis nobela. Li lasis ŝin en Port-Louis, sur ĉi tiu insulo, kaj ŝipveturis al Madagaskaro, celante tie aĉeti kelkajn negrojn kaj tuj reveni por konstrui loĝejon. Li elŝipiĝis en Madagaskaro dum la malfavora sezono komenciĝanta en la mezo de oktobro; kaj baldaŭ post la alveno li mortis pro la pestecaj febroj, kiuj tie regas dum ses monatoj en ĉiu jaro kaj ĉiam malhelpos la tiean starigon de daŭraj eŭropaj kolonioj. La kunportitaj pakaĵoj estis disigitaj post lia morto, kiel ordinare okazas, kiam oni mortas ekster la patrujo. Lia edzino, restinta sur franca insulo, troviĝis vidvino, graveda, havanta nur unu negrinon kiel solan posedaĵon en lando, kie ŝi havis nek influon, nek rekomendon.
Volante nenion peti de iu ajn viro, post la morto de tiu, kiun sole ŝi amis, ŝi ĉerpis kuraĝon el sia malfeliĉo.
Ŝi decidis kulturi kun sia sklavino malgrandan teraĵon por trovi tion, kio estas necesa por la vivo.
Sur preskaŭ dezerta insulo, kies tero estis laŭvole okupebla, ŝi elektis la parton nek plej fruktodonan nek plej favoran por la komercado; sed, serĉante montaran kavaĵon, kaŝan rifuĝejon, kie ŝi povos vivi sola kaj nekonata, ŝi iris de la urbo al ĉi tiuj ŝtonegoj, por izoliĝi kvazaŭ en nesto. Rifuĝi en la plej sovaĝajn kaj dezertajn lokojn, tio estas instinkto komuna al ĉiuj estaĵoj sentemaj kaj suferantaj, kvazaŭ ŝtonegoj estus bariloj kontraŭ malfeliĉo, kvazaŭ la kvieteco de la naturo povus pacigi la malfeliĉajn animajn konfuzojn. Sed la Providenco, kiu helpas al ni, kiam ni bezonas nur necesaĵojn, difinis al sinjorino de La Tour bienon, kian povas doni nek riĉeco, nek altrangeco: tio estas amikinon.
En tiu loko de unu jaro loĝis vigla, bona, sentema virino; ŝia nomo estis Margarito. Ŝi naskiĝis en Britujo, el simpla vilaĝana familio, kiu ŝin amegis kaj estus farinta ŝin feliĉa, se ŝi ne estus fidinta al najbara nobelo, kiu al ŝi promesis edziniĝon. Sed li, satiginte sian pasion, foriĝis de ŝi kaj eĉ rifuzis certigi nutraĵon por la infano, je kiu li gravedigis ŝin. Ŝi tiam decidis forlasi por ĉiam sian vilaĝon kaj kaŝi sian kulpaĵon en koloniojn, for de sia patrolando, kie ŝi perdis la solan doton de malriĉa kaj honesta fraŭlino, la bonfamon. Maljuna negro, kiun ŝi aĉetis per iom da prunteprenita mono, kulturis kun ŝi anguleton en ĉi tiu insula parto.
Sinjorino de La Tour, akompanata de sia negrino, trovis en tiu loko Margariton, kiu mamnutris sian filon. Ŝi ĝojis renkonti virinon en stato, kiun ŝi opiniis simila al sia. Per malmultaj vortoj ŝi rakontis pri sia estinta stato kaj estantaj bezonoj. Margarito estis kortuŝita de la rakonto de sinjorino de La Tour; kaj dezirante meriti ŝian konfidon pli ol ŝian estimon, konfesis senkaŝe sian kulpan nesingardemon. ”Mi,” ŝi diris, ”mi meritis mian sorton; sed vi sinjorino … vi, saĝa kaj malfeliĉa!” kaj plorante, ŝi proponis sian kabanon kaj amikecon. Sinjorino de La Tour, kortuŝita de tiel amema bonakcepto, diris, ĉirkaŭpremante ŝin en siaj brakoj: ”Ha! Dio volas fini mian ĉagrenon, ĉar ĝi inspiras al vi pli multe da boneco ol mi iam mi trovis ĉe miaj parencoj.”
Mi konis Margariton; kaj kvankam mi loĝas je mejlo kaj duono de ĉi tie, en la arbaro, post Longa monto, mi tamen konsideris min ŝia najbaro. En la eŭropaj urboj strato aŭ simpla muro malhelpas samfamilianojn kunveni dum tutaj jaroj; sed en la novaj kolonioj oni konsideras najbaroj homojn, de kiuj oni estas apartigata nur per arbaroj aŭ montoj. Precipe en la tiama tempo, kiam ĉi tiu insulo malmulte komercis kun Hindujo, simpla najbareco estis kaŭzo por amikiĝo, kaj gastado al fremduloj estis devo kaj plezuro. Kiam mi eksciis, ke mia najbarino havas kunulinon, mi vizitis ŝin, por laŭeble utili al ambaŭ. Mi trovis, ke sinjorino de La Tour estas interesa, nobla kaj melankolia persono. Ŝi estis tiam baldaŭ akuŝonta. Mi diris al tiuj du sinjorinoj, ke konvenas, por la bono de iliaj infanoj kaj precipe por malhelpi la enlo ĝiĝon de iu alia, ke ili dividu inter si la fundon de ĉi tiu ebenaĵo, kiu konsistas el proksimume dudek ”arpenoj” da tero. Ili fidis al mi por tiu divido. Mi formis du preskaŭ egalajn partojn: unu enhavis la supran parton de tiu zono, komence de tiu ŝtona pintego kovrata de nuboj, el kiu eliras la rivero Latania, ĝis tiu krutega malfermaĵo en la supro de la monto, kaj kiun oni nomas la Pafejo, ĉar ĝi efektive similas paffenestron por pafilego.
La fundo de tiu tero estas tiel plena de ŝtonoj kaj sulkaĵoj, ke oni apenaŭ povas marŝi; tamen ĝi produktas grandajn arbojn kaj estas kovrata de fontoj kaj malgrandaj riveretoj.
En la alian parton mi enmetis la tutan malsupran parton sterniĝantan laŭ la rivero Latania ĝis ĉi tiu malfermaĵo, kie ni staras, kaj kie la rivero komencas flui inter du montetoj ĝis la maro. Vi tie vidas kelkajn herbejrandojn kaj teron sufiĉe ebenan, sed ne pli bonan ol la alia; ĉar dum la pluva sezono ĝi fariĝas marĉa – kaj dum la seka tempo ĝi estas malmola kvazaŭ plumbo: kiam oni volas fosi, oni estas devigata ĝin hakiltranĉi.
Farinte tiun dividon, mi admonis ambaŭ sinjorinojn, ke ili lotu. La supran parton havis sinjorino de La Tour kaj la malsupran Margarito. Ambaŭ estis kontentaj pri sia lotaĵo; sed ili petis, ke mi ne disapartigu iliajn loĝejojn, por ke, ili diris, ”ni povu ĉiam vidi kaj helpi unu la alian.”
Tamen ĉiu el ili devis havi privatan hejmon. La dometo de Margarito sidis meze de la ebenaĵo, ĝuste sur la limo de ŝia terparto. Mi konstruis tute apude, sur la teraĵo de sinjorino de La Tour alian dometon; tiamaniere ambaŭ amikinoj estis samtempe najbaraj kaj restis sur sia posedaĵo. Mi mem hakis palisarojn sur la monto; mi alportis lataniajn foliojn de la marrando por konstrui tiujn du kabanojn, kie vi nun vidas nek pordon, nek tegmenton.
Ve! tro multe restas ankoraŭ por mia memoro.
La tempo, kiu tiel rapide detruas la monumentojn de la imperiestroj, ŝajnas respekti en ĉi tiu dezerto la konstruaĵojn de amikeco, por daŭrigi miajn bedaŭrojn ĝis la fino de mia vivo. Apenaŭ la dua kabano estis finita, sinjorino de La Tour naskis filinon. Mi estis baptopatro de la filo de Margarito, nomata Paŭlo. Sinjorino de La Tour petis ankaŭ, ke mi nomu ŝian filinon kune kun ŝia amikino.
Tiu ĉi nomis ŝin Virginio: ”Ŝi estos virta,” ŝi diris, ”kaj ŝi estos feliĉa. Mi estis malfeliĉa, nur kiam mi malzorgis la virton.”
Kiam sinjorino de La Tour restariĝis, tiuj du bienetoj komencis iom fruktodoni pro mia zorgetado kaj precipe dank’al la diligentaj laboroj de la gesklavoj: la negro de Margarito, nomata Domingo, estis jolovo, ankoraŭ forta, kvankam jam maljuneta. Li estis sperta kaj nature bonjuĝema. Li kulturis sen diferenco sur la du bienoj la terojn ŝajne plej fruktodonajn kaj enmetis la plej taŭgajn semojn. Li metis milion kaj maizon en la malbonetaj lokoj, iom da tritiko en la bonaj teroj, rizon en la marĉaj malaltaĵoj, kaj apud la ŝtonegoj diversajn kukurbojn kaj kukumojn, kiuj sin ligas al ili. En la sekaj lokoj li plantis patatojn, kiuj fariĝas tie tre sukeraj; kotonarbojn sur la altaĵoj, sukerkanojn en la fortaj teroj, kafarbojn sur la montetoj, kie la grajno estas malgranda, sed bonega; laŭlonge de la rivero kaj ĉirkaŭ la dometoj bananarbojn, kiuj liveras dum la tuta jaro longajn fruktarojn kaj belan ombron; kaj fine kelkajn tabakŝtipojn por distri la zorgojn de si mem kaj de la bonaj mastrinoj. Li hakis brullignon sur la monto kaj disrompis ŝtonojn tie ĉi kaj tie por ebenigi la vojojn. Li faris ĉiujn laborojn vigle kaj taŭge, ĉar li faris ilin fervore.
Li estis tre korligita al Margarito kaj ankaŭ al sinjorino de La Tour, kun kies negrino li edziĝis post la naskiĝo de Virginio. Li pasie amis sian edzinon, nomatan Mario; ŝi naskiĝis en Madagaskaro, kie ŝi estis iom edukita pri laborado, precipe pri farado de korboj kaj teksado de ŝtofoj per herboj kreskantaj en arbaroj; ŝi estis lerta, pura kaj tre fidela; ŝia tasko estis preparado de manĝaĵoj, zorgo pri kelkaj kokinoj kaj de tempo al tempo ŝi iris al Port-Louis por vendi la malgrandan superfluaĵon de ambaŭ loĝejoj. Aldonu al tio du kaprinojn vivantaj kune kun la infanoj kaj dikan hundon, kiu atentis ekstere pri la domoj dum la nokto, – kaj vi havos ideon pri la tuta produktaĵo kaj mastraĵo de tiuj du bienetoj.
La amikinoj ŝpinis kotonon dum la tago. Tiu laboro liveris sufiĉe por la bezonoj de ili kaj iliaj familioj, – sed cetere al ili tiel mankis ĉiuj flankaj oportunaĵoj, ke ili marŝis nudpiede en sia loĝejo kaj vestis ŝuojn nur dimanĉe frumatene por iri al la meso en la preĝejo de Pamplemousses, kiun vi povas vidi tie malproksime. Tamen ĝi estas multe pli malnajbara ol Port-Louis, sed la sinjorinoj malofte iris en tiun urbon, timante, ke oni malŝatos ilin, ĉar ili estas vestitaj per dikaj bluaj bengalaj tolaĵoj, kvazaŭ sklavinoj. Cetere, ĉu la publika estimo egalvaloras hejman feliĉon? Se tiuj sinjorinoj iom suferis ekstere, ili revenis hejmen kun des pli granda plezuro.
Apenaŭ Mario kaj Domingo ilin ekvidis de tiu altaĵeto, sur la vojo al Pamplemousses, ili alkuris malsupren por ilin helpi dum la suprenirado. Ili vidis en la okuloj de siaj sklavoj, kiom tiuj ĉi ĝojas pro ilia reveno. Hejme ili trovis purecon, liberecon, posedaĵon akiritan nur per sia propra laboro, kaj fervorajn, amemajn servistojn. Ili mem, kunigitaj de samaj bezonoj, suferinte preskaŭ la samajn malfeliĉojn, nomis unu la alian per la dolĉaj nomoj amikino, kunulino, fratino, kaj havis nur unu volon, unu intereson, unu tablon. Inter ili ĉio estis komuna. Sed se malnovaj sentoj, pli vivaj ol la sentoj de la amikeco, revekiĝis en ilia animo, tiam pura religio, helpata de ĉastaj moroj, gvidis ilin al alia vivado, same kiel flamo leviĝas al la ĉielo, kiam ĝi ne havas plu ian nutrilon sur la tero.
La naturaj devoj ankaŭ pliigis la feliĉon de ilia kunestado.
Ilia reciproka amikeco plivarmiĝis je la vido de iliaj infanoj, fruktoj de amo same malfeliĉa. Plezurigis ilin meti ilin en la saman banon, kaj kuŝigi en la saman lulilon. Ofte ili mamŝanĝis ilin. ”Amikino,” diris sinjorino de La Tour, ”ĉiu el ni havos du infanojn kaj ĉiu el niaj infanoj havos du patrinojn.” Kiel du burĝonoj restantaj sur du samspecaj arboj, kies ĉiujn branĉojn rompis ventego, produktas pli dolĉajn fruktojn, se ĉiu el ili, disigita de la patra trunko, estas enŝovita en la najbaran trunkon: tiel same tiuj infanetoj, senigitaj de ĉiuj parencoj, fariĝis pli amplenaj ol gefiloj, ol gefratoj, kiam la naskintaj amikinoj ilin mamŝanĝis. Jam iliaj patrinoj priparolis ilian geedziĝon, apud iliaj luliloj, kaj tiu antaŭrigardo al geedza feliĉo, per kiu ili distris sian propran malĝojon, tre ofte elvokis poste iliajn larmojn, ĉar unu memoris, ke ŝia malfeliĉo devenis de la needziniĝo, kaj la alia, de la edziniĝo; unu, ĉar ŝi volis superi sian rangon, la alia, ĉar ŝi delasiĝis. Sed ili konsolis sin, pensante ke iam iliaj infanoj, pli feliĉaj, ĝuos for de la kruelaj eŭropaj antaŭju ĝoj samtempe la plezurojn de amo kaj la feliĉon de egaleco.
Nenio ja estis komparebla kun ilia jama amikeco. Se Paŭlo ekplendis, oni montris al li Virginion; ŝin vidante, li ridetis kaj kvietiĝis. Se Virginio suferis, la krioj de Paŭlo sciigis pri tio; sed tiu amindulino tuj malmontris sian suferon, por ke li ne ĉagreniĝu pro ŝia doloro. Kiam mi alvenis, mi ĉiam vidis ilin ambaŭ, tute nudajn, laŭ la landa kutimo; ili kapablis apenaŭ paŝi, kaj tenis unu la alian per la manoj kaj sub la brakoj, kiel oni prezentas la stelaron de la Ĝemeloj. Eĉ dum nokto ili ne disiĝis, oni ofte trovis ilin kuŝantaj en la sama lulilo, vango ĉe vango, brusto ĉe brusto, kun la manoj reciproke ĉirkaŭprenantaj iliajn kolojn: ili dormis inter la brakoj unu de la alia.
Kiam ili komencis paroli, la unuaj nomoj, kiujn ili uzis, estis ”frato”kaj ”fratino.” La infaneco, kiu konas pli amemajn karesojn, ne konas pli dolĉajn nomojn. La edukado pliigis ilian amikecon, ĝin utiligante por iliaj reciprokaj bezonoj. Baldaŭ ĉio rilatanta la mastrumadon, purecon, preparadon de modesta manĝo, estis la laborkampo de Virginio, kaj ŝiaj laboroj ĉiam elvokis la laŭdojn kaj kisojn de ŝia frato. Li senĉese agis; li fosis en la ĝardeno kun Domingo aŭ, kun hakileto en la mano, li sekvis lin en la arbarojn; kaj, se dum tiuj iroj, bela floro, bona frukto aŭ birdnesto aperis antaŭ li, por ilin alporti al sia fratino li tuj surrampis la arbon, eĉ se ili estis sur ĝia supro.
Kiam oni renkontis unu el ili en iu loko, oni estis certa, ke la alia ne estas malproksima. Iun tagon, kiam mi malsupreniris de la pinto de ĉi tiu monto, mi ekvidis ĉe la ĝardenlimo Virginion kuranta hejmen, kun la kapo kovrita per sia jupo, kiun ŝi levis malantaŭe por sin ŝirmi kontraŭ pluvego.
Estante malproksime, mi kredis, ke ŝi estas sola, sed alirinte por helpi al ŝi, mi vidis, ke per la brako ŝi tenas Paŭlon, preskaŭ tute envolvitan en la sama ŝirmilo, ridante ambaŭ pro la elpenso de tiu nova pluvombrelo.
Tiuj du ĉarmaj kapoj, sub tiu ŝvelblovata jupo, rememorigis min pri la infanoj de Leda, enfermitaj en la sama konko.
Ilia sola zorgo estis plaĉi unu la alian kaj sin interhelpi.
Cetere ili estis malkleraj kiel kreoloj kaj sciis nek legi, nek skribi. Ili ne okupis sin pri tio, kio okazis en la antikva kaj malproksima tempo: ilia scivolemo ne celis trans tiun ĉi monton. Ili kredis, ke la mondo finiĝas tie, kie limiĝas ilia insulo, kaj ili ne imagis ion ameblan en loko, kie ili ne estas. Ilia reciproka amo kaj la amo al la patrinoj sole okupis ilian animan agemon. Neniam senutilaj sciencoj ilin plorigis; neniam lecionoj de malgaja moralo ilin enuigis. Ili ne sciis, ke oni ne rajtas ŝteli, ĉar ĉio inter ili estis komuna; nek ke oni ne rajtas esti malsobra, ĉar ili havis laŭvole simplajn nutraĵojn; nek esti mensogema, ĉar ili bezonis nenion kaŝi. Neniam oni terurigis ilin, dirante, ke Dio severege punos la sendankajn infanojn; ĉe ili la filan amon naskis la amo patrina. Oni instruis al ili pri religio nur tion, kio faras ĝin aminda, – kaj se ili ne preĝis longtempe en la preĝejo, ĉie kie ili estis, en la domo, sur la kampoj, en la arbaroj, ili levis al la ĉielo senkulpajn manojn kaj prezentis koron plenan de amo al siaj patrinoj.
Tiel forpasis ilia plej juna infaneco, kiel bela tagiĝo anoncanta belan tagon. Jam ili kun siaj patrinoj partoprenis en la mastrumaĵoj. Tuj kiam la koka krio anoncis la revenon de la matenruĝo, Virginio leviĝis, ĉerpis akvon el proksima fonto kaj reiris hejmen por prepari la matenmanĝon. Poste, kiam la suno ornamis la pintojn de tiu montozono, Margarito kaj ŝia filo iris al sinjorino de La Tour; tiam ili ĉiam kune komencis preĝon sekvatan de matenmanĝo; ofte ili faris tion sidante antaŭ la pordo, sur herbo, sub laŭbo de bananarboj, kiuj liveris al ili samtempe tute pretan manĝaĵon per siaj nutremaj fruktoj, kaj tablotukojn per siaj longaj, larĝaj, glataj folioj.
Saniga kaj malmanka nutraĵo rapide kreskigis la korpojn de tiuj gejunuloj, kaj dolĉa edukado montris en ilia fizionomio la purecon kaj kontentecon de ilia animo.
Virginio estis nur dekdujara; ŝia talio jam estis pli ol duone formita; grandaj blondaj haroj ombris ŝian kapon; ŝiaj bluaj okuloj kaj kvazaŭ koralaj lipoj plej agrable brilis sur ŝia juneca vizaĝo; ili ĉiam akordiĝe ridetis, kiam ŝi parolis; sed kiam ŝi silentis, ilia natura klineco al la ĉielo faris ilin tre sentesprimaj kaj eĉ iom melankoliaj. La vira karaktero de Paŭlo montriĝis jam en la fraŭliĝaj ĉarmoj.
Lia talio estis pli alta ol la talio de Virginio; lia vizaĝa koloro pli bruna, lia nazo pli agleca kaj liaj nigraj okuloj estus estintaj iom fieremaj, se la kvazaŭ penikaj forradiantaj okulharoj ne farus ilin plej dolĉegaj. Kvankam li ĉiam movis sin, tuj kiam lia fratino aperis, li trankvili ĝis kaj sidiĝis apude. Ofte ili nenion diris dum la tuta manĝo. Pro ilia silentado, pro la naiveco de ilia sinteno, pro la beleco de iliaj nudaj piedoj, oni kredus vidi antikvan statuaron el blanka marmoro, prezentanta kelkajn el la infanoj de Niobo; sed laŭ iliaj renkontiĝemaj rigardoj, iliaj ridetoj respondataj per pli amaj ridetoj, oni povus ilin konsideri kiel tiujn infanojn de la ĉielo, kiel tiujn feliĉajn spiritojn, kies esenco estas amo, kaj kiuj ne bezonas esprimi la senton per pensoj kaj la amikecon per vortoj.
Tamen sinjorino de La Tour, vidante ke ŝia filino tiel ĉarmoplene kreskas, sentis, ke ŝia malkvieteco pliiĝas kun ŝia amemo; ŝi diris al mi kelkfoje: ”Se mi mortus, kio okazus al la malriĉa Virginio?”
Ŝi havis en Francujo onklinon, nobelan, riĉan, maljunan kaj pieman, kiu tiel malkompate rifuzis helpon, kiam ŝi edziniĝis kun sinjoro de La Tour, ke ŝi promesis nenion plu peti de ŝi, en kia ajn okazo. Sed iĝinte patrino, ŝi ne timis plu honton de forrifuzoj. Ŝi skribis al sia onklino pri la neatendita morto de ŝia edzo kaj la embaraso, en kiu ŝi estas, senhelpa, for de sia patrujo kaj ŝarĝata de infano. Ŝi ne ricevis respondon. Antaŭe fieranima, ŝi ne ŝanceliĝis humiligi sin kaj maltimis la riproĉojn de sia parencino, kiu neniam estis pardoninta ŝian edzini ĝon kun viro nenobela, kvankam virta. Ŝi do skribis al ŝi, uzante ĉiujn okazojn por veki ŝian kompaton al Virginio.
Sed multaj jaroj pasis, kaj ŝi ne ricevis ian memorsignon de ŝi.
Fine, en 1738, tri jarojn post la alveno de sinjoro de La Bourdonnais sur ĉi tiun insulon, sinjorino de La Tour eksciis, ke tiu insulestro havas leteron de ŝia onklino por transdoni al ŝi. Tuj ŝi kuris al Port-Louis, ne timante nun sin montri en malbona vestaĵo, ĉar la patrina ĝojo maltimigas la mokon. – Sinjoro de La Bourdonnais efektive donis al ŝi leteron de ŝia onklino. Tiu ĉi sciigis al sia nevino, ke ŝi tute meritas sian sorton, ĉar ŝi edziniĝis kun aventuristo, diboĉulo; ke la pasioj entenas sian propran punon, ke la frutempa morto de ŝia edzo estis justa puno de Dio; ke ŝi pli bone agis, forirante en koloniojn ol se ŝi estus restinta en Francujo por tie senhonorigi sian familion; ke ŝi entute estas en taŭga lando, kie ĉiuj riĉiĝas, escepte la maldiligentuloj. Tiel riproĉante, ŝi fine laŭdis sin mem: por eviti, ŝi diris, la ofte malfeliĉajn sekvojn de geedzeco, ŝi ĉiam rifuzis edziniĝi. La vera afero estis, ke, ambiciema, ŝi volis edziniĝi nur kun nobelego; sed kvankam en la kortego oni indiferentas pri ĉio, escepte de la mono, neniu volis ligiĝi kun tiel malbela kaj senkora fraŭlino, malgraŭ ŝia riĉegeco. Ŝi aldonis en postskribo, ke tamen ŝi forte rekomendis ŝin al sinjoro de La Bourdonnais. Efektive ŝi rekomendis ŝin, sed, laŭ la nuna ofta kutimo, kiu faras la protektanton pli timinda ol estus vera malamiko: por pravigi antaŭ la insulestro sian malbonkorecon por sia nevino, ŝi kalumniis ŝin, ŝajnante ŝin kompati.
Sinjorino de La Tour, kiun neniu indiferentulo povis vidi seninterese aŭ senrespekte, estis severe akceptita de sinjoro de La Bourdonnais antaŭavertita kontraŭ ŝi. Li respondis nur per malafablaj vortetoj al ŝia klarigo pri la stato de ŝia familio: ”Mi vidos … ni vidos … post ia tempo … multaj malfeliĉuloj estas … kial kolerigi tiel respektindan onklinon? … Vi estas la malpravulino.”
Sinjorino de La Tour reiris hejmen kun la koro plena de doloro kaj maldolĉeco. Alveninte, ŝi sidiĝis, sur la tablon ĵetis la leteron de sia onklino kaj diris al la amikino:
”Jen la sekvo de dek unu jaroj da paciencado!” Sed, ĉar en la aro nur sinjorino de La Tour sciis legi, ŝi reprenis la leteron kaj legis ĝin antaŭ la tuta kunveninta familio.
Apenaŭ ŝi finis, Margarito tuj ekkriis: ”Ĉu ni bezonas viajn parencojn? Ĉu Dio nin forlasis? Ĝi sola estas nia patro. Ĉu ni ne vivis feliĉe ĝis nun? Kial do ĉagreniĝi? Vi ne havas kuraĝon.” – Kaj vidante, ke sinjorino de La Tour ploras, ŝi ĉirkaŭprenis ŝin en siaj brakoj: ”Kara amikino!” ŝi kriis, ”kara amikino!” – Sed ŝiaj propraj ekploroj konfuzis ŝian voĉon. Vidante tion, Virginio, ekploregante, premis alterne la manojn de sia patrino kaj de Margarito kontraŭ sian buŝon kaj bruston; kaj Paŭlo, kun koleregaj okuloj, kriis, krispis la pugnojn, piedbatis, ne sciante kiun ataki. Je tiu bruado, Domingo kaj Mario alkuris, kaj en la dometo oni aŭdis nur tiujn dolorkriojn:
”Ha! … sinjorino! … bona mastrino! … patrino! … ne ploru!”
Tiel dolĉaj amikaĵoj forigis la ĉagrenon de sinjorino de La Tour; ŝi ĉirkaŭprenis Paŭlon kaj Virginion kaj diris kontente: ”Infanoj miaj, vi estas la kaŭzo de mia ĉagreno; sed vi estas mia ĝojo. Ho! karaj infanoj, la malfeliĉo venis al mi nur de malproksime; la feliĉo estas tute apud mi.” Paŭlo kaj Virginio ne komprenis; sed kiam ili vidis ŝin trankvila, ili ridetis kaj karesis ŝin. Tiel ili daŭrigis la feliĉan vivadon kaj tio ĉi restis nur kvazaŭ fulmotondro dum bela sezono.
La bonaj emoj de tiuj infanoj ĉiutage pliiĝis. Iun dimanĉon, je matenruĝo, kiam la patrinoj estis foririntaj al la preĝejo Pamplemousses por la unua meso, forkurinta negrino aperis sub la bananarbojn ĉirkaŭ la loĝejo; ŝi estis malgrasega kvazaŭ skeleto, kaj estis vestita nur de viŝtuka peco metita ĉirkaŭ la lumboj. Ŝi ĵetis sin al la piedoj de Virginio, kiu preparis la familian matenmanĝon, kaj diris: ”Juna fraŭlino, kompatu al mizera forkurinta sklavino; de unu monato mi vagas sur tiuj montoj, turmentata de malsato, ofte persekutata de ĉasistoj kaj iliaj hundoj. Mi forkuris de mia mastro, riĉa loĝanto ĉe la Nigra rivero; li agis kun mi, kiel vi povas vidi.” Kaj samtempe ŝi montris sian korpon strekita de profundaj cikatroj kaŭzitaj de skurĝobatoj. Poste ŝi aldonis: ”Mi volis dronigi min; sed eksciinte, ke vi loĝas ĉi tie, mi diris: ĉar ekzistas ankoraŭ bonaj blankuloj en ĉi tiu lando, mi ne bezonas ankoraŭ morti.” Virginio, tute kortuŝita, respondis:
”Rekuraĝiĝu, malfeliĉulino! Manĝu, manĝu!”
Kaj ŝi donis la preparitan matenmanĝon. En kelkaj momentoj la sklavino ĝin tute englutis. Virginio, vidante, ke ŝi estas satigita, diris: ”Malfeliĉa virino! Mi intencas peti pardonon de via mastro; vidante vin, li kompatos; ĉu vi volas, ke mi konduku vin al li?”
”Anĝelo de Dio,” respondis la negrino, ”mi sekvos vin kien ajn.” Virginio vokis sian fraton kaj petis, ke li ŝin akompanu. La forkurinta sklavino kondukis ilin laŭ mezarbaraj vojetoj, tra altaj montoj, kiujn ili malfacile suriris kaj larĝaj riveroj, kiujn ili trairis.
Fine, en la tagmezo, ili alvenis malsupren de monteto, ĉe la rando de Nigra rivero. Ili tie vidis bone konstruitan domon, grandegajn plantejojn kaj multajn sklavojn okupatajn per ĉiuspecaj laboroj. Ilia mastro promenis inter ili, kun pipo en la buŝo kaj stangeto en la mano. Li estis altkreska, malgrasa, olivkolora kun kavaj okuloj kaj nigraj unuiĝantaj brovoj. Virginio, kortuŝata, tenante Paŭlon ĉe la mano, alproksimiĝis al la mastro kaj petis, ke li pardonu al sia sklavino, kiu staras kelkajn paŝojn poste. La mastro unue ne multe atentis tiujn malriĉe vestitajn infanojn; sed, kiam li rimarkis la elegantan talion de Virginio, ŝian belan blondan kapon sub blua ĉapelo kaj aŭdis la dolĉan sonon de ŝia voĉo, tremanta, kiel ŝia tuta korpo, kaj petanta tiun pardonon, li deprenis sian pipon el la buŝo kaj, levante sian bastonon al la ĉielo, li ĵuris, kun terura blasfemo, ke li pardonas sian sklavinon, ne pro amo al Dio, sed pro amo al ŝi. Virginio tuj signalis al la sklavino, ke ŝi aliru sian mastron, kaj ŝi forkuris, sekvata de Paŭlo.
Ili kune resupreniris la flankon de la monteto, de kiu ili venis, ĉe ĝia supro ili sidiĝis sub arbon, premitaj de laceco, soifo kaj malsato. Ili marŝis, ne ekmanĝinte, pli ol kvin leŭkojn[1] de la sunleviĝo. Paŭlo diris al Virginio:
”Fratino mia, estas pli ol tagmeze: vi malsatas kaj soifas; ni ne trovos nutraĵon tie ĉi; ni remalsupreniru la monton kaj petu manĝaĵon de la mastro de la sklavino.”
”Ho! ne! amiko,” respondis Virginio, ”li tro timigis min. Rememoru tion, kion diras kelkfoje nia patrino: La pano de la malbonulo plenigas la buŝon per ŝtonaĵo.”
”Kion do ni faru,” diris Paŭlo; ”tiuj ĉi arboj produktas nur malbonajn fruktojn; ne estas eĉ tamarindo-citrono por vin sensoifigi.”
”Dio kompatos al ni,” diris Virginio; ”li aŭdas la birdetojn, kiuj petas nutraĵon.” Apenaŭ ŝi diris tiujn vortojn, ili aŭdis bruon de fonto falanta el najbara ŝtonego.
Ili kuris al ĝi kaj, sensoifiginte sin per ĝia kristalklara akvo, ili kolektis kaj manĝis iom da kreso kreskanta sur
ĝiaj bordoj.
Rigardante ĉi tien kaj tien, ĉu ili trovos ian pli nutran manĝaĵon, Virginio ekvidis junan palmon inter la arboj.
La brasiko, kiun entenas la supro de tiu arbo inter siaj folioj, estas tre bona manĝaĵo; sed kvankam la arbotrunko ne estis pli dika ol kruro, tamen ĝi estis alta pli ol sesdek futojn. Vere, la ligno de tiu arbo konsistas nur el fadenaĵaro; sed ĝia alburno estas tiel malmola, ke ĝi malakrigas la plej bonajn hakilojn, kaj Paŭlo eĉ ne havis tranĉilon. Li pensis ekbruligi la malsupron de tiu palmo: alia embaraso; li ne havis fajroŝtonon, kaj cetere en tiu tiel ŝtonplena insulo, oni apenaŭ povus trovi fajroŝtonon.
Neceso kreas lertecon kaj ofte la plej utilajn eltrovaĵojn ni ŝuldas al la plej mizeraj homoj. Paŭlo decidis bruligi fajron laŭ la negra maniero; per ŝtonkojno li faris trueton en tre sekan branĉon, kiun li metis sub siaj piedoj; poste, per la tranĉrando de tiu ŝtono, li pintigis alian sekan sed alilignan branĉaĵon; li poste metis tiun pintan lignaĵon en la trueton de lia subpieda branĉo, kaj ĝin rapide turnis en siaj manoj, tute kiel oni ruligas turnkrucon por ŝaŭmigi ĉokoladon; post malmulte da tempo fumo kaj fajreroj eliris el la kuntuŝa punkto. Li kolektis sekajn herbojn kaj aliajn branĉojn kaj ekbruligis la malsupron de la palmo, kiu baldaŭ frakase falis. La fajro ankaŭ utilis al li por senigi la brasikon de ĝiaj longaj, lignecaj kaj pikemaj folioj. Virginio kaj li manĝis parton de tiu brasiko krude kaj la alian post kuiro sur cindro, kaj ili trovis ambaŭ same tre bongustajn. Ili faris tiun simplegan manĝon, ĝojigitaj de la memoro pri la bona ago matene farita; sed tiun ĝojon konfuzis la nedubebla malkvieteco de iliaj patrinoj pro tiu longa foresto. Virginio ofte parolis pri tio. Tamen Paŭlo, kiu sin sentis denove forta, certigis, ke ili tuj trankviligos siajn familiojn.
Post la tagmanĝo ili estis tre embarasitaj, ĉar ili ne havis plu gvidanton por ilin rekonduki hejmen. Paŭlo, kiu miris pro nenio, diris al Virginio: ”Nia dometo sidas ĉe la flanko de la tagmeza suno, same kiel hodiaŭ matene, ni devas suriri la tripintan monton, kiun vi povas vidi tie. Nu, ni marŝu, amikino.” Tiun monton oni nomas la Tri mamoj[2], ĉar ĝiaj pintoj estas mamformaj. Ili do malsupreniris la monteton de la Nigra rivero norde, kaj alvenis post unu horo sur la randon de larĝa rivero, baranta la vojon. Tiu insula parto, tute kovrata de arbaroj, estas tiel malmulte konata, eĉ nuntempe, ke multaj el ĝiaj riveroj kaj montoj eĉ ne havas ankoraŭ nomon. La rivero, sur kies bordo ili estis, ŝaŭme fluis sur ŝtonoj. La
bruo de la akvo timigis Virginion; ŝi ne kuraĝis trairi piede la riveron. Tiam Paŭlo prenis Virginion sur sian dorson kaj, tiel ŝarĝita, paŝis sur la glitigaj riveraj ŝtonegoj, malgraŭ la bruego de la akvo.
”Ne timu,” li diris, ”kun vi, mi sentas min forta. Se la loĝanto de la Nigra rivero estus al vi rifuzinta pardonon al sia sklavino, mi estus batiĝinta kun li.”
”Kiel,” diris Virginio, ”kun tiel alta kaj malbona viro?
Al kia danĝero mi vin elmetis! Dio mia! Kiel malfacile estas fari la bonon! Nur la malbono estas facile farebla.”
Kiam Paŭlo alvenis sur la riveran bordon, li volis daŭrigi la iradon, ŝarĝita de sia fratino, kaj li esperis supreniri la monton Trimaman, kiun li vidis je duona mejlo antaŭ si; sed baldaŭ la fortoj mankis kaj li devis ŝin meti teren kaj ripozi apude. Virginio tiam diris: ”Frato, la tago mallumiĝas; vi havas ankoraŭ forton, dum la mia ekmankas; lasu do min ĉi tie kaj reiru sola hejmen por trankviligi niajn patrinojn.”
”Ho! ne,” diris Paŭlo, ”mi ne lasos vin. Se noktiĝas, dum ni estas en ĉi tiu arbaro, mi ekbruligos fajron, mi faligos palmon, vi manĝos ĝian brasikon kaj per ĝiaj folioj mi faros al vi rifuĝejon.” Tamen Virginio, iom ripozinte, kolektis sur trunko de maljuna arbo, klininta sur la riverbordo, longajn skolopendrajn (cervlangajn) foliojn, kiuj kreskis el ĝia trunko; ŝi faris el tio kvazaŭŝuetojn, per kiuj ŝi ĉirkaŭis siajn piedojn, vunditajn de la vojŝtonoj; ĉar, pro sia rapidemo esti utila al la sklavino, ŝi forgesis vesti la piedojn. Sentante, ke la malvarmeteco de tiuj folioj refortigas ŝin, ŝi rompis bambuan branĉon kaj ekmarŝis, sin apogante per unu mano sur tiun kanon kaj per la alia sur sian fraton.
Tiamaniere ili malrapide vojiris tra la arbaro; sed la alteco de la arboj kaj la denseco de la foliaro baldaŭ kaŝis al iliaj okuloj la monton Trimaman, al kiu ili celis, kaj eĉ la subirantan sunon. Post kelka tempo ili senrimarke forlasis la surmarŝitan vojeton, kiun ili ĝis tiam sekvis kaj ili troviĝis en senelireja kvazaŭlabirinto da arboj, lianoj kaj ŝtonegoj. Paŭlo, tre ekscitita, sidigis Virginion kaj serĉis ĉi tie kaj tie vojon el tiu dika densaĵo; sed li vane laciĝis. Li supreniris altan arbon, por almenaŭ ekscii, kie estas la monto Trimama, sed li vidis ĉirkaŭ si nur arbopintojn, de kiuj kelkaj estis lumigataj de la lastaj radioj de la subiranta suno. La ombro de la montoj jam kovris la arbaron en la valoj; la vento kvieti ĝis, kiel okazas ĉe la subiro de la suno; mallaŭta silento regas en tiuj izolejoj kaj oni aŭdis nur blekojn de cervoj, serĉantaj rifuĝejon en tiuj senhomaj lokoj. Paŭlo, esperante, ke iu ĉasisto povos lin aŭdi, kriis laŭ sia tuta forto: ”Venu, helpu al Virginio!” Sed nur eĥoj de la arbaro respondis lian voĉon kaj multfoje ripetis: ”Virginio!
… Virginio!”
Premita de laceco kaj ĉagreno, Paŭlo tiam malsupreniris la arbon: li serĉis rimedon por tie pasigi la nokton; sed estis nek fonto, nek palmo, eĉ ne seka ligna branĉaĵo taŭga por ekbruligi fajron. Li tiam spertis la nesufiĉecon de sia kapablo kaj li ekploris. Virginio diris: ”Ne ploru, amiko, se vi ne volas min ĉagreni. Mi estas kaŭzo de ĉiuj viaj malfeliĉoj kaj de la malkvieteco de niaj patrinoj. Oni devas nenion fari, eĉ bonon, ne petinte konsilon de siaj gepatroj. Ho! mi ja estis malsaĝa!” Kaj ŝi ekploris. Tamen ŝi diris al Paŭlo: ”Ni preĝu Dion, frato mia, kaj li kompatos al ni.”
Apenaŭ ili finis sian preĝon, ili aŭdis bojon. ”Tio ĉi estas la hundo de iu ĉasisto, kiu venas vespere por mortigi cervojn en embusko,” diris Paŭlo. Iom poste, la bojado pliiĝis. ”Al mi ŝajnas, diris Virginio, ke tio ĉi estas Fidela, la hundo de nia dometo: jes, mi rekonas ĝian voĉon; ĉu ni estus tiel proksime al nia hejmo kaj jam ĉe nia monto?”
Efektive iom poste Fidela aperis ĉe iliajn piedojn, bojante, blekante, ĝemante kaj ilin ĉirkaŭkaresante. Ili ne ankoraŭ sensurpriziĝis, kiam ili ekvidis Domingon alkuranta.
Je la alveno de tiu bona negro, ploranta pro ĝojo, ili ankaŭ ekploris, ne kapablante diri eĉ unu vorton.
Kiam Domingo rekonsciis: ”Ho, junaj gemastroj,” li diris, ”kiel malkvietaj estas viaj patrinoj! kiel ili miris, ne revidante vin post la reveno el la preĝejo, al kiu mi akompanis ilin! Mario, kiu laboris ie en la loĝejo, ne povis diri, kien vi iris. Mi iris kaj reiris ĉirkaŭ la domo, ne sciante, kie serĉi. Fine mi prenis viajn malnovajn vestojn, mi flarigis ilin al Fidela kaj tuj, kvazaŭ tiu besto komprenus min, li ekserĉis viajn paŝojn; li kondukis min, ĉiam movante la voston, ĝis la Nigra rivero. Tie, mi eksciis de iu loĝanto, ke vi rekondukis al li forkurintan negrinon kaj ke li konsentis pardoni al ŝi! Sed kia pardono!
Li montris ŝin al mi, ligita al ligna ŝtipo, kun ĉeno ĉe la piedoj kaj fera trikroĉa ĉirkaŭkolo. De tie Fidela, ĉiam flaresplorante, kondukis min sur la Nigran riveron, kie li ankoraŭ haltis bojante: tio okazis sur la vindo de fonto, apud renversita palmo kaj ankoraŭ fumanta fajro.
Fine li kondukis min tien ĉi: ni estas sub la monto Trimama kaj ni devas marŝi ankoraŭ kvar mejlojn ĝis nia hejmo. Nu, manĝu kaj refortiĝu.” Li prezentis al ili kukon, fruktojn kaj grandan nuksbotelon, plenan de trinkaĵo konsistanta el akvo, vino, citronsuko, sukero, muskato; iliaj patrinoj ĝin preparis por ilin refortigi kaj sensoifigi.
Virginio sopiris, rememorante pri la malfeliĉa sklavino kaj la maltrankvileco de iliaj patrinoj. Multfoje ŝi ripetis: ”Ho! kiel malfacile estas fari la bonon.” Dum Paŭlo kaj ŝi refortigis sin, Domingo ekbruligis fajron kaj, serĉinte inter la ŝtonoj tordecan lignon, kiu brulas malvelka, ĵetante grandan flamon, li faris per ĝi torĉon, kiun li bruligis, ĉar jam estis nokto. Sed li estis multe pli embarasita, kiam ili volis ekiri: Paŭlo kaj Virginio ne povis plu marŝi; iliaj piedoj estis ŝvelintaj kaj tute ruĝaj. Domingo ne sciis, ĉu li devas iri malproksimen por peti helpon aŭ pasigi la nokton kun ili en tiu loko.
”Kie estas la tempo,” li diris, ”kiam mi portis vin ambaŭ samtempe en miaj brakoj? Sed nun vi estas altaj kaj mi estas maljuna.”
Dum lia ŝanceliĝo, aro da förkurintaj negroj aperis je dudeko da paŝoj. La estro de tiu bando, proksimiĝante al Paŭlo kaj Virginio, diris: ”Bonaj geblankulidoj, ne timu; hodiaŭ matene ni vidis vin preterirantajn kun negrino de la Nigra rivero; vi iris por peti pardonon por ŝi de ŝia malbona mastro: ni danke reportos vin hejmen sur niaj ŝultroj.”
Li tiam signalis kaj kvar fortikaj forkuruloj tuj faris portilon per branĉoj kaj lianoj, sur ĝin metis Paŭlon kaj Virginion, levis ilin sur siajn ŝultrojn kaj ekvojiris, dum la tuta bando ĝoje benis ilin kaj Domingo paŝis antaŭe kun sia torĉo. Virginio, kortuŝita, diris al Paŭlo: ”Ho, amiko! Neniam Dio lasas bonfaron sen rekompenco.”
Ili alvenis noktomeze ĉe la malsupro de sia monto, kies deklivojn lumigis kelkaj fajroj. Apenaŭ ili eksupreniris, ili aŭdis voĉojn kriantajn: ”Ĉu vi, infanoj miaj?”
Ili respondis kun la negroj: ”Jes, jen estas ni!” kaj ili baldaŭ ekvidis siajn patrinojn kaj Marion alvenantaj kun flamantaj brulbranĉoj.
”Malsaĝaj infanoj,” diris sinjorino de La Tour, ”de kie vi venas? Kiel multe vi maltrankviligis nin!”
”Ni venas,” diris Virginio, ”de la Nigra rivero, kie ni petis la mastran pardonon por kompatinda forkurinta sklavino, al kiu mi donis la familian matenmanĝon, ĉar ŝi estis mortanta pro malsato; kaj jen tiuj vagistaj negroj rekondukis nin.”
Sinjorino de La Tour, ne povante paroli, kisis sian filinon; kaj Virginio, sentante sian vizaĝon malsekigatan de la patrinaj larmoj, diris: ”Vi pagas al mi por ĉiuj miaj suferoj.”
Margarito, ĝojega, ĉirkaŭpremis Paŭlon kaj diris: ”Kaj vi ankaŭ, filo mia, vi bone agis!”
Kiam ili alvenis en siajn dometojn, ili donis nutraĵon al la vagistaj negroj, kiuj reiris en la arbaron, dezirante al ili ĉiaspecajn sukcesojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.