La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PRINCO VANC'Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, eĉ por enspiri, ne haltis ĝis kiam li vidis la ĉielon ruĝiĝantan pro la venonta sunleviĝo; tiam, transgrimpinte branĉobarilon, li kuŝiĝis per ĝi ŝirmita, kaj tuj ekdormis profunde.
Kiam li vekiĝis, la suno alte sin montris, kaj li ekaŭdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaŭ li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li leviĝis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj ĵonglistoj faradis siajn mirindaĵojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris ĉiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, sufiĉaj por kaŭzi tutan kapturniĝon.
La Princo estis tiel ravata, ke li eĉ iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj ĉirkaŭiris de unu vidindaĵo al alia, kriante "hura!", dum la ĵonglistoj kaj ŝnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj danĝerajn ludaĵojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporiĝantan viandsupon, kiu al la malsata Princo ŝajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdaŭro iam flaris.
"Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!"
"Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere ĝi devus; ĉar ĝi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaĝajn leporojn, kaj ĉiun legomon kaj bongustan kreskaĵon, kiu sin trovas en Gajlando. Ĉu vi deziras plenpelvon?"
"Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletaĵo.
"Jen!" ŝi ekkriis, al li proponante ĝin, "jen ĝi estas; kaj sufiĉe bongusta por reĝa princo, se oni permesos ke mi, kiu ĝin faris, diru tion. Unu arĝentmoneron, mia bela junulo, kaj ĝi estos la via."
"Sed," balbutis la Princo, per buŝo malsekiĝanta pro la bona odoro, "sed mi ne havas arĝentmoneron. Se vi nur volos doni ĝin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston."
Subite li ĉesis, vidante ke la virino lin mokas. Ŝi jam ekprenis la supon, ŝajne for de lia buŝo mem kaj, laŭte kaj akre ridanta, ŝi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de ŝia ridado, ĉiuj kamparanoj alkuris kriantaj:
"Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la ŝerco? Diru, por ke ni ankaŭ povu ridi; ĉar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo."
"Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridaĉis la maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorĉiston."
Pri tio ĉiuj kamparanoj ĥore ridegis, ĝis kiam eĉ la montetoj resonis.
"Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias ke vi estas malsaĝuloj."
"Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsaĝe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, ĉar tiu ĉi estas Malsaĝurbo, la plej gaja urbo en Gajlando."
"Sed," demandis Vanc' ofendite, "ĉu neniu ĉi tie ion scias? Ĉu neniu posedas iom da saĝo?"
"Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion saĝo utilas? Ni ĝuas la vivadon, kaj tio por ni sufiĉas."
La Princo volis riproĉi la kamparanojn, ĉar ili tiel malsaĝe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj.
Intertempe la kamparuloj, ĉiam avidaj de novaĵo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.
"Se ĝi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ĝin ridu."
Sed la Princo ne opiniis, ke plaĉus al la gereĝoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaŭe montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon ĉe kampara foiro. Antaŭ kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilaĵoj rapide ŝanĝadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaŭ kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.
Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, ĉar nur pagante monon oni povas ricevi manĝaĵojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaŭ li ekpensis ke, eĉ se lia familio ankoraŭ havas sentojn, ĉi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis ĉiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manĝi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, ĉar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, ĉiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Ĉi tiu vidaĵo tiel plaĉis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da bonaj arĝentmoneroj; pro kio, li fine povis aĉeti por si matenmanĝon, kvankam vi povas certiĝi, ke li ne aĉetis ĝin de la maljunulino, kiu antaŭe lin mokis.
Kiam li jam finis sian manĝadon, sidante sur la herbo antaŭ budo, kie oni vendis kokpasteĉojn, li leviĝis kaj ĝentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.
"Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas ĉi tie ĉe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne ĉiam povas lin trovi."
"Tiu ĉi estas la Komikulo," kriis ĝoja voĉo. "Tiu ĉi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?"
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.