La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO VANC'

Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO II

Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorĉisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la buŝo; kaj ĉiuj partoj, hararo, haŭto, dentoj kaj vestaĵoj, estis tiel bluaj kiel sennuba ĉielo en Junio. Li ankaŭ havis kutimon fortege skui la kapon, laŭ tre konfuzanta maniero, ĝin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaŭ la tuta apudaĵo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre ĉe la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.

La Princo ŝanceliĝis. La Blua Sorĉisto certe ne estis sufiĉe bela, ke oni dezirus alproksimiĝi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino ŝajnis grave malaprobi ĉi tiun saman sorĉiston; tial, por malplaĉi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.

002

Vidata proksime, la Sorĉisto aspektis eĉ pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la buŝon, oni vidis, ke blua ankaŭ estis eĉ la lango.

"Nu!" li diris al la Princo per iom ĉagrenita voĉo, "mi opinias, ke vi atendigas min sufiĉe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon."

"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre ĝuas artifikojn. Kio ĝi estas?"

"Ĝi estas en ĉi tiu," diris la Blua Sorĉisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li manĝu unu el ĉi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos."

La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la buŝon por fari alian demandon; sed, antaŭ ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorĉisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.

"Unue mi ĝin provos je la instruisto," li decidis, "ĉar certe ne ĝenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciiĝi, kio estas la kurioza ruzo."

Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Moŝto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.

Jen kio okazis. Puf! La malfeliĉa instruisto tuj mallongiĝis simile al teleskopeto, kaj iĝis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!

Kiel Princo Vanc' ridegis! El ĉiuj sorĉistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Moŝto estis koninta multajn sorĉistojn; li preskaŭ ĉiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fiŝkapti), li opiniis, ke la Blua Sorĉisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzaĵon.

"Ho ve! Via Moŝto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta voĉo, ke la Princo apenaŭ povis lin aŭdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!"

"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica Princo, ĝoje ridaĉante.

003

Li prenis la malfeliĉan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis ĝis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej facile fari petolaĵojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, ĉar ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciaĵon, kiun oni en tiu momento estis preparanta por la reĝa ĉefmanĝo; tiamaniere ĉiu almenaŭ manĝetos porcion de la ŝerca frandaĵo; kaj, ŝtelirante en la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj danĝeran intencon.

004


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.