La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO VANC'

Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VIII

Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da ŝima pajlo; kaj tie li pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaŭ li kuŝus sur la propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmanĝo estis almozpetita ĉe la pordo de unu el la dometoj en la vilaĝo; kaj la tutan tagon li sekvis la riveron, ĝis li venis, preskaŭ vespere, al la griza marbordo kaj al la kabanoj de la fiŝkaptistoj.

"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna sulkplena fiŝkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta suno.

"Ĝi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Ĝi estas la orienta limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."

"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Ĉu vi povas doni al mi manĝaĵon?"

"Ni estas malriĉuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni povos doni al vi peceton, se vi pagos."

"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Ĉu vi scias, kiu mi estas?"

"Ne precize," diris la fiŝkaptisto, "sed, pro via ŝajno, kaj pro la skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la skatolo?"

"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Ĉu vi scias, kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"

"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke laŭborde. Kian familion vi havas? Feliĉan familion?"

"Mi certe esperas, ke ili estas feliĉaj," estis la respondo. "Mi scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli ĝuas esti portataj, ol mi ĝuas porti ilin."

"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fiŝkaptisto. "Ĉu ili povas danci, kaj manĝi bulkojn, kiel urso, ĉu ili bataletas kaj batas unu la alian, simile al pulĉinela ludo?"

"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Ĝi tute ne estas spektaklo. Ĝi estas-"

Tiam, rememorante ke, se li estus malĝentila al la fiŝkaptisto, certe estus neeble ricevi vespermanĝon, li fariĝis pli ĝentila, kaj fine diris:

"Ili estas-mi volas diri, ili ŝajnigas sin gereĝoj kaj ilia korteganaro."

"Vere," kriis la fiŝkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindaĵo. Mi neniam vidis tian. Eniru kaj manĝu, kaj ni poste elprenos la pupojn."

017

Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Ĝi estis tre malbonŝajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la fendoj estis ŝtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro brulis sur aro da plataj ŝtonoj, kiuj servis anstataŭ kameno. La edzino de la fiŝkaptisto, maljuna kaj sufiĉe kurbiĝinta pro reŭmatismo, ĉirkaŭe lametis, preparante la vespermanĝon, kiu, kiel ŝi diris, preskaŭ estas preta. Kiam ĝi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgraŭ sia malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfreŝan akvon, el kiuj konsistis la manĝaĵoj.

Post kiam li finis la manĝon, – kiu ne okupis longan tempon, kiel oni povas supozi, – li starigis la skatolon sur la tablon kaj ĝin malfermis.

"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutraĵo, kaj vi vidos, kiel bele ili ŝajnigos manĝi kaj trinki."

Tamen, se la nutraĵo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke ĝi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis manĝi eĉ peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la poŝtuketojn; kaj la Reĝo eĉ frapetis la orelon de la Ĉefkanceliero, tiel ĉagrenita li estis, ne povante manĝadi.

Ĉio ĉi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazaĵo nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, ĝis la mallumo tute kaŝis la kvazaŭpupojn.

Dum la nokto, kiam Vanc' kuŝis sur la malmola argila planko de la dometo, vane penante dormi, li subaŭdis la geedzojn mallaŭte kunparolantaj.

"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe ĝin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton kiel mian propraĵon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu tagon dum foiro, ol mi ricevas ĉi tie tutan jaron fiŝkaptante."

"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino, – "vi ne suferigos la knabon, ĉu vere, edzo?"

"Suferigos lin? Ne," respondis la fiŝkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi vendos lin, kiel mariston, al la ŝipo naĝanta en la haveno; kaj poste mi prenos la spektaklon, kaj ĉirkaŭvagados, gajnante monon."

Oni povas imagi, ke Vanc' tion aŭdinte timtremis pro la penso, ke la familio estas ŝtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen li tre kviete kuŝadis, ĝis laŭta ronkado montris ke la geedzoj dormas; tiam li senbrue leviĝis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li alŝultrigis la ŝarĝon, kviete ŝteliris el la dometo, kaj, spite la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican fiŝkaptiston kaj lian kabanon.

Je la tagiĝo, li renkontis viron ŝovantan sian boaton for de la bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la laŭborda vojo.

"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, aranĝante la remilojn, "ĉar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu ĝin, ĉar ĝi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."

Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata ĝin sekvi, ĉar li ne kuraĝis reiri; li tial marŝadis antaŭen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en ĝi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, ĉar ili devis tiel longatempe esti sen manĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.