La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO VANC'

Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI

"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al ĉi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, ŝajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton."

"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"

"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antaŭe. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"

Kaj, sen pli da preparado, ĝi komencis, per terure raŭka kaj rompita voĉo:

"Snip-snap, frip-frap,
Bunga li, tiu ĉi kaĝ';
Ĝip-ĝap, nip-nap,
Tungati tinum, ĝi mi sap',
Donu botelon fromaĝ'."

"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencaĵo! Ĝi certe signifas nenion."

011

"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per ĝia briletanta okulo. "Ĉu vi komprenas la lingvon de amo?"

"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi ĉiam aŭdis, ke ĝi estas tre vanta."

"Parolante pri la limoj de reg-" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis.

"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis."

"– no," trankvile daŭrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojaĝas; tio estas-"

Sed, antaŭ ol ĝi povis daŭrigi la frazon, Vanc' ekprenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, ĝis kiam ĝi malaperis en la zenito.

"Dek kontraŭ unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laŭ la polva vojo.

La tutan ceteran tagon li marŝis, pli kaj pli laciĝante, ĝis je la sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur la bordo de la rivero.

"Hola!" kriis Vanc', ne tro ĝentile. La velkinta maljunulino rigardis la riveron, la arbon, la ĉielon, ĉion krom la polvokovrita Vanc'.

"Nu!" li diris ankoraŭ pli malĝentile, "kial vi ne respondas kiam oni parolas al vi? Ĉu vi scias, kiu mi estas?"

La maljuna virinaĉo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, ankoraŭ ne rigardante lin.

"Ne," ŝi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas ŝupoluriston, havante tiun skatolon sur la ŝultroj, sed ŝupoluristo pli ĝentile parolus."

Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaŭ ol ĝi povis eliĝi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li demetis la pupdomon, kaj ĝin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la familio.

Sur la planko, meze de la plej granda ĉambro en la pupejo, estis la tuta korteganaro, kunveninte ĉirkaŭ la maljuna Reĝo, kiu estis sveninta pro malsatego.

"Li mortmalsatis!" kriis la Reĝino, per penetranta malĝoja voĉeto.

"Mi mem malsategas!" blekis la Ĉefkanceliero, per akra sed eta kriego.

"Ni ĉiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per voĉoj pli-malpli aŭdeblaj.

"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili ĉiam malsategas."

"Treege!" eĥis la maljunulino mokridante.

Tiel parolante, ŝi elprenis, el sub sia senkoloriĝinta mantelo, korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn ŝi komencis manĝi, kun granda ĝuado, ŝajne tute ne pensanta pri la Princo, nek pri lia familio.

"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone mortas."

"Efektive?" ŝi respondis, trankvile maĉadante.

"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."

La maljunulino ne kontraŭstaris, sed simile al birdo ŝi nur saltflugis al branĉo de arbo, kie ŝi sidis manĝante tiel trankvile kiel antaŭe.

"Efektive!" kriis la malfeliĉa Vanc' surprizegite, "ĉu vi ankaŭ estas Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."

"Ŝi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi ĉion scias pri vi mem."

Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino alĵetis al li duonon da kuketo.

"Jen sufiĉe por via familio."

Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da pecetoj por si mem.

"Atendu," diris la virino, sur la branĉo super lia kapo, "ĝis mi vidos, kio estas en la manĝaĵejo."

Tre subite ŝi malaperis, sed baldaŭ, en la flanko de la arbotrunko, malfermiĝis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizaĝo elrigardis.

013

"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la ŝranko," ŝi diris. "Vi povos havi ilin. Mi opinias, ke ili estos sufiĉe bongustaj kun iom da mielo."

Tion dirante, ŝi proponis du-tri ŝimohavajn panpecetojn, kiujn Vanc' kiel eble bonhumore akceptis.

"Kie estas la mielo?" li demandis, ĉagrenite rigardanta la sekajn pecetojn.

"Ho, mi manĝos la mielon, dum vi manĝos la panpecojn. Tio sendube estos la plej bona plano."

"Mi opinias ke vi estas sufiĉe avara!" li kolere kriis.

Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en la mano de la maljunulino.

"Ho, tre bone," ŝi diris; "tute laŭ via elekto. Vi kompreneble ne estas devigata ilin ricevi."

La kompatinda Vanc' apenaŭ ne ploris pro ĉaĝreno kaj malsato, kaj ĉi tiu lasta malfeliĉaĵo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la panon, ke fine la stranga maljuna virinaĉo pentis, kaj ĝin redonis; kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj ŝimohavaj pecetoj da pano.

"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la manĝadon; kaj ŝi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu, kie ĝi estis aperinta.

"Ho, flankeparolante," ŝi kriis post momento, elpuŝante la kapon tra la arboŝelo, laŭ maniero kiu ŝajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj, vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorĉisto, mi ĵus estis dironta, – sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."

Kaj ŝi denove malaperis, kaj ne estis revidata.

"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj ĉiam okazas al mi." Kaj, kurbekuŝigante sin sur la musko, li pro laceco dormis profunde.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.