La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO VANC'

Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XI

Forlasite sola en la altependanta kaĝo, la kompatinda Princo ja tute malesperis. Nenian elvojon el siaj malfeliĉaĵoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, ĝemante pri sia mizera sorto.

"Tiu malica Blua Sorĉisto estas kulpa pri ĉio," li kriis; ĉar ne envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue venigis la Bluan Sorĉiston al la palaco.

Je tiu momento, dum paŭzo inter siaj plorĝemoj, la Princo ekaŭdis konatan moleplaŭdantan sonon sur la ŝtona planko sub la kaĝo; malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antaŭan kunulon, la meduzon.

"Kiel vi fartas?" ĝentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne estas tre feliĉa min vidante."

"Ho jes, mi vere estas," ne tre ĝentile kriis la Princo. "Nuntempe vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus feliĉa. Kiamaniere vi pasis la hundegojn?"

"Mi flugis," respondis la kreitaĵo.

"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."

"Nu, mi do naĝis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, ĝi estas malvera, mi supozas. Eĉ vi povas vidi la saĝecon de tio, ĉu ne? Tamen, estante ĉi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Ĉi tiu kastelo estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras ĉe la okcidenta limo de Gajlando, kiu-"

"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Ĉu vi havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"

"– venigas min al mia temo," trankvile daŭrigis la meduzo. "Kiam ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Ĉi tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Ĉu mi deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, ĉesu manĝi siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aŭ ĉu mi deziru ke oni liberigu vin kaj la korteganaron en la daŭro de katokulsigno?"

"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eliĝu el tiu ĉi loko terura, kaj vi povos ĉien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi neniam plu parolos malĝentile al vi, tiel longatempe kiel vi vivados."

"Ha!" ĝi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas natura. Nu, malfermu la buŝon kaj fermu la okulojn."

La Princo obeis, kaj sur lia lango subite troviĝis tre maldolĉa gusto; fajreroj dancis antaŭ la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraŭ si bloveton de freŝa malvarmeta aero.

"Malfermu la okulojn," diris la voĉo de la meduzo.

La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.

"Ho, kara, bonega meduzo!" li ĝoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin danki?"

"Ŝajne vi amas min pli ol antaŭe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorĉiston, antaŭeniru rekte laŭ ĉi tiu vojo, ĝis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!"

Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.

"Kia domaĝo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al ĝi, kiel forte mi bedaŭras mian malĝentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas 'flubalu'."

Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis ĝin forlasi. Do, ŝultriginte sian ŝarĝon, li vigle ekiris laŭ la ŝoseo, ne kuraĝante resti ĝis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekiĝos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.