La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PRINCO VANC'Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam eĉ kunligis siajn proprajn laĉojn, estis por li iom malfeliĉa sorto, esti elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta korteganaro. Unue li preskaŭ sentis tenton forĵeti la skatolon, kaj kun ĝi ĉiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsaĝeco, kaj tial li formarŝadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la ŝultroj.
Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis ĝin; ĉar mi ofte vidas malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakaĵojn, kiujn ili kontraŭvole portas. Certe la Gereĝoj kaj la korteganoj preskaŭ marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la ŝancelado kaj svingado de tiu nova speco de veturilo.
Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran Sorĉiston, sed li tute ne sciis kie loĝas tiu persono, nek kiel agi por lin trovi; tial li nur rapidiris laŭpove, por foriĝi de la palaco, timante ke la nova reĝo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por lin kapti.
Estis ĉirkaŭ la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kuŝis laŭ la bordo de larĝa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta pro malsato, ĝojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovaĝaj fragoj, tute ruĝigante la teron. Unue li ĉirkaŭrigardis, serĉante iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis sian pakaĵon kaj komencis manĝi tre rapide, ne atentante la regulojn de bona societo.
Li eĉ ne ekpensis, ĝis li estis sin pleniginta ĝis la gorĝo, ke liaj kunvojaĝantoj eble povas ankaŭ malsati. Tiam li malfermis la skatolon, kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn, dum ili faletis kontraŭ malgrandajn ŝtonetojn, aŭ implikiĝis en la herbaĵo, kaj senforte baraktis, kvazaŭ kaptitaj en ia terura densejo. Du-tri sidiĝis ĉirkaŭ unu maturan beron, kaj regalis sin per ĝi tie, kie ĝi kuŝis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Ĉefkanceliero, kiu ŝajnis ĉiam renkonti malfacilaĵojn, iel malpaciĝis kun granda, verda akrido, – kaj la batalo fariĝis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu eliĝos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfeliĉan sinjoron, kaj fortimigus la insekton.
Malgraŭ tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj ĉiam konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kaŭzis al Vanc' tiajn fortajn paroksismojn de ridado, ke li ĉirkaŭruliĝis sur la herbo.
Kiam mallumiĝis, li tamen ĉesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li estis tiel laca, ke li apenaŭ povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la malseka herbaĵo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem kuŝiĝis sub etendiĝanta fagarbo, kaj profunde kaj dolĉe ekdormis.
La mateno trovis la Princon iom refreŝigita, kaj alportis al li freŝan decidemecon. Li decidis ekforiri por serĉi la Fragokoloran Sorĉiston, lasante nenian rimedon neprovita, ĝis li eltrovos lin, kaj konsentigos lin reŝanĝi la aliformitan korteganaron en ĝian staton antaŭan. Li do alŝultrigis la skatolon kaj brave ekpaŝis sur la vojo, tute nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedaŭri, ke li ne sufiĉe atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaŭ sciu, al kiu direkto lia propra regno sin etendas.
Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la ŝoseo viron, kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis laŭlonge de la vojo.
"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne ĉesante labori.
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur ŝtonon, kaj demetante la skatolon apude. "Vi faros el ĝi litkusenegojn, ĉu vere? Ili certe estos tre molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis strangeŝajna persono, portanta vestaron fabrikitan el ĉiuspecaj kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo, nur vidante lin, fariĝis malsata.
"Ĉu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo fariĝis pli komprenema per la vojaĝado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spiraĵo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li moviĝis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj dume turniĝis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la necesecon fari novajn.
"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel ŝparema pri la piedsignaĉoj; neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spiraĵo, vi povus malŝpari iom pli da tio; ĝi kostas nenion."
La viro ne atentis ĉi tiun iom malĝentilan diron, sed tre diligente daŭrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', ĉiun minuton fariĝante pli kaj pli senpacienca; "vi povas almenaŭ sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran Sorĉiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por serĉi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos ŝuojn," respondis la alia. Tiam li ĉesis, kaj kolektis la spiraĵon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj daŭre eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu respondo. "Kie li loĝas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' leviĝis de la ŝtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej ŝparema homo, kiun mi iam vidis. Vi eĉ ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion. Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus ŝajni pura idiotaĵo; sed, iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorĉisto ĉi tiun minuton!"
Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre ĉifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da ruĝe brilantaj okuloj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.