La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO VANC'

Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IV

Princo Vanc' kelke da tempo iom brue daŭrigis la ploradon, kvankam oni devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorĉisto, pli ol pro bedaŭro pri sia propra malbonfarado. Eĉ tiam ne forte impresis lin tio, ke lia petolaĵo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post iom da tempo li viŝis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li ankaŭ kolektis la hometojn, kaj ilin kunaranĝis ĉe unu ekstremaĵo de la reĝa manĝotablo.

Ili fariĝis tiel ĉarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj juveloj, ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli interesaj ol blankaj musoj aŭ eĉ kobajoj. Cetere li povis aŭdi ilin, se li aŭskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la aliajn, pri la okazintaĵo; kaj tio ŝajnis al la malica Princo tiel ridinda, ke li frotis la manojn kaj vere dancadis pro ĝojo.

Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Ĉefkancelieron kuŝantan sur la fenestro, kaj lin forportis en la buŝo, nur tiam Vanc' komencis iom timi, kaj kompreni ke (ĉar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne povas sin defendi) li mem nun devas ĝin gardi kaj protekti kontraŭ danĝeroj.

Li malfacile sukcesis liberigi la Ĉefkancelieron de la faŭko de la reĝa kato, kaj tuj komencis kaŝi la malgrandajn familianojn en senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamaĵoj sur la muro; kaj, por la Gereĝoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan ĉambron en rozeruĝa porcelana konko, kiu pendis de la plafono per arĝentaj ĉenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la manĝoĉambro.

Farinte tion, la Princo iris por enlitiĝi; sed la palaco ŝajnis tre malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuraĝa kaj timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per la penso, ke almenaŭ ne okazos morgaŭaj lecionoj; ĉar la instruisto estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin obeigi.

"Mi iros al la konfitaĵejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukaĵo kaj makaronoj, kiom mi iel povos manĝi."

Sed, malfeliĉa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne realiĝos. Kiam li malsupreniris por matenmanĝi, malsaĝe revanta pri kolomba pasteĉo, alaŭdaĵo kun spicsaŭco, forta kafo (kiun oni permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la manĝoĉambro, paŝegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, bonŝance por si, faris ĉasadon en la arbaro la hieraŭan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataŭ malĝojiĝi pro tio, li evidente estis tre feliĉa, kaj intencis plejeble profiti pro la okazintaĵo. Li estis surmetinta la plej belan reĝan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la ŝultrojn per mantelo el reĝa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.

Vanc' neniam povis diri, kiel ĝi okazis, sed li subite eltrovis, ke detruitaj estas liaj revoj pri la agado laŭ lia bontrovo, kaj la laŭvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj ŝovita eksteren sur la ŝtuparon de la palaco;-li mem, la Princo heredonta la reĝan tronon, estis forpuŝita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la regnon, aŭ la morton atendi.

"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kaŝis for de la kato, kaj nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"

"Pri ilia malsatego mi ne ĝenas min," indiferente respondis la Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aŭ mi instigos la reĝajn sanghundojn kontraŭ vin."

Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kaŝinta ilin. Li estis ilin ŝovanta en siajn poŝojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis sufiĉe da dormoĉambroj, salonoj kaj manĝoĉambroj, sed ankaŭ estis bone provizita per ĉio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Ĉi tiun li humile petis de la nova reĝo, kaj ĝin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.

Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la palaco per subita puŝo, kiu preskaŭ ŝovis lin kapantaŭen al la fundo de la ŝtuparo. Antaŭ li kuris ridantaj paĝioj, kaj la Princo rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per pingloj. Ĉiu ŝajnis kore feliĉa vidante lin foriri.

"Koran adiaŭon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas ĝin atingi."

"Eliĝu!" akre diris la reĝa kato. "Kontenta mi estas, ĉar vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek ŝutos flartabakon en mian vizaĝon."

"Ne faru al vi la penon iam reveni," raŭke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin."

Simila estis la sento de ĉiu estaĵo en la reĝaj ĝardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, eĉ liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian feliĉecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Ĉiu vivanta kreitaĵo ĝojegis, kiam la reĝa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj ĝardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la ŝoseo, jam kore bedaŭranta sian petolaĵon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso.

008


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.