La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO VANC'

Aŭtoro: Eleanor Putnam kaj Arlo Bates

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VII

La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge serĉinte por certiĝi, ke en tiu ĉi loko estas nenio manĝebla, Vanc' alŝultrigis la skatolon kaj marŝis laŭlonge de la riverbordo. Estis belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermiĝis al la lumo kaj, se li ne suferus pro ĉiam pliiĝanta malsato, la juna migranto povus tre ĝui la marŝadon. Tamen li baldaŭ fariĝis tiel malsata, ke li povis pensi pri nenio krom la manĝado. Malgraŭ tio, li iradis ĝis la tagmezo, antaŭ kiam li trovis ion manĝeblan; tiam li ĝojege ekvidis grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj ruĝaj, kiel infaneta vango.

"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj preparante sin kolekti plenĉapelon de la bongustaj fruktoj.

Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron kuŝantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la buŝon malfermita.

"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Ĉu vi dormas, aŭ maldormas?"

"Maldormas," respondis la viro sen movo.

"Kial do vi ne leviĝas?" demandis Vanc'. "Ĉu vi estas malsana?"

"Ne," mallonge respondis la viro.

Kaj li ja ŝajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.

"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj opiniis, ke la alia devus almenaŭ malfermi la okulojn, por vidi, kiu al li parolas.

"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.

"Atendas kion?"

"Ke persiko enfalu en la buŝon."

"Unu kuŝas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian manon."

014

"Sed mi deziras ke ĝi falu en la buŝon," elĝemis la kuŝanta viro. "Mi estas tiel terure malsata!"

"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte la paciencon; kaj li komencis manĝi la bonegajn fruktojn. "Vi certe estas la plej mallaborema homo en la mondo."

"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian kuzon Loto, kiu loĝas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime laŭ rekta linio."

"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo, denove surŝultrigante la skatolon. "Ĉu vi scias, kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"

"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por sciigi."

"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi," kolere ekkriis Vanc'.

"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus ion fari, kaj mi neniam faras ion."

Nenion plu dirante, la Princo ekiris laŭ la vojo. Li eĉ ne restis por meti persikon en la malfermitan buŝon de la mallaboremulo, kion li unue iom pripensis.

Li iradis sufiĉan tempon laŭlonge de la rivero, kaj preskaŭ forgesis kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke ĝi estas kadavro de rabisto. Alproksimiĝante li tamen trovis, ke la korpo vivas, kaj estas pendigita per rimeno, kiu ĉirkaŭas la korpon sub la brakoj. Ŝajne la pendado neniel ĝenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo en la buŝon de la pendigito.

015

"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.

"Nu," respondis la blovanto, "tiu ĉi homo estas tro mallaborema por stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por spiri por si mem, tial li ĉiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi spirigu lin per la blovilo."

"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por manĝi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas sufiĉe sentaŭga, sed certe ĉi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."

"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon Gobo, kiu loĝas unu mejlon pli malsupre, rektalinie laŭlonge de la rivero."

Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila buŝo.

"La tuta familio ĝin havas," li raŭke flustris al la Princo.

"Havas kion?"

"Mallaboremecon. Atendu ĝis vi vidos Gobon!"

Sed li tiam rimarkis, ke Loto fariĝas purpura je la vizaĝo kaj malforta, pro manko de spiraĵo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj denove komencis energie blovi por la ĉiutaga kvarpenco.

"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "ĉu vi scias kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"

"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin ĝeni pro tio."

Ekĝemante pro laceco kaj enuo, la reĝa vojiranto sin turnis kaj daŭrigis sian marŝadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilaĝon, plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu el ili, por peti rifuĝejon, li vidis procesion venantan trans la kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torĉoj, kelkaj kun pioĉoj kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kuŝis viro kun la okuloj larĝe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antaŭen.

016

"Kio estas ĉio ĉi?" demandis la Princo al viro, kiu ŝajnis posedi ian aŭtoritaton inter la kunularo.

"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.

"Sed li ankoraŭ ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.

"Estas vere," diris la viro per ordinara voĉo, "sed li ne deziras vivi. Mi scias, ĉar dek jarojn li dungis min por pensi anstataŭ li. Nun tio tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio kompreneble estas same, kvazaŭ li mem tion opinius."

"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuziĝi pro la stranguloj, kiujn li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus maltrankviliĝi. Sed eble, antaŭ kiam li estos enterigita, li povos diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston."

"Li ne sin ĝenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu memoros por li."

"Nu," estis la penso, per kiu la malbonŝanca Vanc' sin konsolis, "tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.