La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() HUMORAĴOJAŭtoro: Petr Tomašovský |
©2023 Geo |
La Enhavo |
• Trajno, enveturinte en tunelon, postlasas post si malfermitan truon.
• Por ke mi havu antaŭ la gepatroj alibion, mi skribas por mi sekretan taglibron.
• Kiu pensas, ke jam sufiĉe scias, tiu komencas esti stultulo.
• Malsukcestimo estiĝis en mia biŝo, tuj kiam ili estis suprentirintaj kurtenon.
• Naĝante en baseno mi alterne estas distiranta la akvon kaj la amikojn.
• Ludi futbalon mi ankoraŭ ne scias, sed piedbati jes.
• Vojo rampas ĉe herbejo.
• Ĉar mi ne estas maldiligentulo, mi forportis kuŝilon en ombron sub arbon.
• Ankaŭ mi vizitas ĵudon. Mi sternas tie matracojn.
• Telefonis prezidanto de kooperativo el instruado al zooteknikisto: ”Kadavriĝis nia bovo, ĉu ni aĉetu novan aŭ ĉu ni atendu vin?”
• Ni petas pri redono de bovino, kiu estas graveda post kooperativestro, kiu transloĝiĝis.
• Mi petegas, ke mi estu kontentigita, aliokaze mi turnos min al publiko.
• Mi ricevis skiojn, sed malbonajn, mi scias stari sur ili sole sur tapiŝo.
• Li ekridis tiel, ke li ekploris.
• Ĉevalo havas kvar krurojn kaj tio ebligas al ĝi iradi ĉiuflanken eĉ retroen.
• Mi ŝatas veturi per biciklo, ĉar mi jan scias vojturni kiel plenkreskulo.
• Kiam estas hejma medikamentujo elĉerpita, mi kuras al sav-deĵorkuracisto.
• Bovino peligas siajn malamikojn per la vosto.
• Leono estas reĝo de bestoj, sed por nia hundo tio estas tute indiferenta kaj tial ĝi bojas je kiu ajn.
• Al infanoj en jun aĝo estas alumetoj forprenataj, ĉar ili estas tro brulemaj.
• Ĉar estas vespere sur la firmamento steletoj, ne povas rigardi ilin infanoj, se ili ne estas geamantoj.
• Montogrimpanto sur ŝnurego ofte sentotimas pro streĉo, ĉu ĝi ne traŝiriĝos.
• Kolumbus devis trovi Amerikon, ĉar ĝi estas granda.
• La unua mondmilito estis la unua milito, kiun oni numeris.
• Al infano sinsekve naskiĝos 25 laktodentoj.
• Bildoj havas prezon de katalogo.
• Kontraŭ muŝoj ni hejme batalas per araneaĵoj.
• Koko kokokrias frumatene, ĉar pli malfrue kokinoj ne plu permesos tion al ĝi.
• Nuntempaj porkaĉoj estas porkoj.
• De fioŝlago estas aŭdebla kvakado de ranoj kaj dum bela vetero ankaŭ de infanoj.
• Hejmriparisto povas permesi al si en ĉion bori.
• Konkursanto estas homo kiel mi, sed tiu havas numeron.
• Nia aŭtomata lavmaŝino estas paĉjo.
• Paĉjo neniam eklernos simuli kiel futbalisto.
FINO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.