La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() HUMORAĴOJAŭtoro: Petr Tomašovský |
©2023 Geo |
La Enhavo |
• Hundo malfermegis al leterportisto la dentojn.
• Gepatroj konsistas el patro kaj el patrino.
• En tendaro mi manĝos ankaŭ tion, kion mi mem kuiris.
• El tunelo eskapas mallumo el du flankoj.
• Optimisto estas viro, kiu edziĝos kun sia sekretariino esperante, ke li povos ankoraŭ iam dikti al ŝi.
• Oni diras, ke la plej bona defendo estas atako, sed se vi perdos dum dancbalo geedziĝ-ringon, estiĝas demando, ĉu estas plej konvene insulti pro tio la edzinonm ke ŝi ne fermkudris truon en via poŝo.
• En lernejo ni nunjare havos multe da laboro. Sinjorino instruistino diris al ni, ke ni estas lernontaj.
• Paĉjo volis iri kinejon kaj panjo teatron. Tial mi vidis novan operon.
• Kukolo vivas en arbaroj, kie ĝi trompas en nestoj.
• Stalagmitoj kaj stalaktitoj estiĝis per tio, ke ie gutis longtempe la akvo kaj neniu pri tio sciis.
• Birdoj havas bekon, laŭ kiu ni povos ekkoni, kian kanton ili kantas.
• Naĝante en rivero mi ne parolas, por ke mi ne ĝenu fiŝojn.
• Husanoj kapablis venki siajn malamikojn per kantado kaj per rido.
• Antaŭ la unuaj aŭtomobiloj devis paŝi viro kun flageto.
Hodiaŭ rapideco iom plialtiĝis.
• Venenajnkreskaĵojn ni metas al malsanuloj en teon.
• Ĉasisto vivas en arbaro tial, por ke li konservu inter arboj ordon.
• Dum festotagoj mi multe legas, precipe instrukciojn, kiel oni ludas ludojn.
• Al la fratino mi aĉetas utilajn donacojn, kiel ekz. remaĉgumojn, ĉokoladon aŭ bombonojn.
• Mi dezirus tian pupon, ke ĝi estu precize tia, kian mi volas, sed ankoraŭ iom pli bela.
• Ĉiu kverko antaŭe nomiĝis glano.
• Kristnaskan arbeton ni havas sur tablo en loĝoĉambro, dank’ al tio ni preskaŭ entute ne stumblos je ĝi.
• En arbaro estas danĝere bruligi fajron, ĉar ĝi povus ekbruli.
• Kelkaj kreskaĵoj estas venenaj kaj ni ne devas ilin igi primordi al pli junaj gefratoj.
• Malgrandaj infanoj kreskas tial, ĉar ili volas vidi pli malproksimen.
• Ĉu tiu ĉi retikulo estas el krokodilo? Tiuokaze certe bedaŭrindulo krokodilo ne estis en sia haŭto.
• Romantismo estas, kiam viandista hundo bojas al luno.
• Hieraŭ mi dum la tutaj du tagoj kuŝis.
• Al atako je arbitranto okazis tial, ke li rekonis golon, kiu ŝotis per la kapo unu el rigardantoj.
• Nokte mi tiel ŝvitis, ke la edzino vekiĝis.
• Ansera beko estas longa kiel ĝia kapo.
• Hieraŭ okazis al mi tio, ke mi estis dekjara.
• Ankaŭ mi anonmcas min. Ekzemple tiam, kiam instruistino demandas, kiu ne komprenas al tio.
• Ŝi gumis fraton, kiu la paĉjo tro ne sukcesis fari.
• En balaaĵejo superas fiodoroj de diversa bonodoro.
• Li saltis de sur ponto la akvon kaj spite al kelkfoja alvoko li ne elmergiĝis.
• Deliktulo estis en tia stato, ke al nia alvoko – haltu – li falis.
• Mi estis ĉe kuracisto, ne gustumis al mi manĝi, sed li trovis ĉe mi ian senapetitecon.
• Vundiĝo de turisto F. K. okazis pro falo en malsatmortigejon, pri kies rebonigo neniu zorgis ekde la jaro 1277.
• Knabon mi eltiris, sed kiam likriis, ke li havas en la fiŝlago ankoraŭ ĉapon, tio jam iom tuŝis min.
• Kiu vagulon, kiu ponton, kiu ĉe ŝoseo, kiu el Madrido ĝis Varsovio kondukas, staras, kuŝas, dehakis, denuncus, tiu anoncu sin.
• Tero turniĝas ĉirkaŭ Suno influe de Kopernik kaj Galileo Galilei.
• Pri tio, ke neĝo estas frostiĝinta akvo, ni konvinkiĝos ekzemple per tio, ke ni metos ĝin al iu sur la kolon.
• Cilindro en realeco similas al tre plenblovita paralelogramo.
• Homojn en loĝdomaro mi ne konas. Tio estas fremdaj loĝantoj de nia urbo.
• Kiso estas nenio dividita per du.
• Ovo havas formon de cirklo, kiu falis.
• Tuno estas dek kvintaloj en kilogramoj.
• Mi devas nian hundon Azoron laŭdi. Ĝi estas jam tiel saĝa kiel mi.
• Jam en ŝtonepoko havis homoj la tutan ilaron por tio, por ke ili fondu familion.
• Por bona vorto – kelke da vangofrapoj.
• Materio estas neneniigebla, sed ĉio estas disrompebla.
• Kiu mensogas, tiu ŝtelas kaj kiam tiu diras, ke li ne ŝtelas, tiam li mensogas.
• Urso havas grandegan forton, pli bone estas dum renkonti ĝo ne interbati kontraŭ ĝi.
• Fiŝoj havas nek manojn nek piedojn, ĉar pro malvarmo kaj humideco ili havus reŭmatismon.
• La akvo jam ĉesas esti. Bonvolu fari provizojn da aero.
• Stultaĵo ĉesas esti stulta, kiam oni faras ĝin inteligente.
• El arbaro aŭdiĝis profunda silento.
• Kiel oni riparas biciklon: Kaj poste ni trifoje pumpos per pumpileto en tion …
• Ganto havas unu truon ĉefan kaj kvin apudajn.
• Kuron mi ne trejnis, sed alie mi ĝiskuros ĉiun.
• Ni subenportis divanon de nia avino, kiu jam dek jarojn mallaboris en subtegmentejo.
• Proksime kuŝis en neĝo skioj ĉe liaj gamboj, kiujn li ĵus malbukis.
• Kiu laboras kiel ĉevalo, tiu estas azeno.
• Ĉu vi volas esti stultulo nur tial, ke sidadu sur vin feliĉo?
• Per unu mano li tenis la senspiritan korpon de sveninta virino kaj per la alia mano li helpvokis.
• Tiu ĉi geedzeco estas feliĉa. Li estas profesoro de matematiko, ŝi estas kalkulema.
• Vi malkonfesus la okulojn inter la nazo.
• Ĉu vi scias, kiel tio estas alte suben?
• Forĵetu la manon kun globo.
• Danĝeraj estas revuloj sen fantazio.
• Mi tagmanĝas, se mi ne revenos ĝis la 15-a horo, ankaŭ mi vespermanĝos.
Estro.
• Mi idiotiĝos ĝis vendredo, kaj ankaŭ mi ne freneziĝos.
• Mi bezonas kvaroble iun, kiu skribas legeble.
• Kiaj estis negativaj pozitivaĵoj ĉe tiu ĉi atenco?
• Homon speciale, diris kanibalo.
• Se mi saltos el fenestro, mi ne povas supozi, ke mi flugos supren.
• Vivo estas hundo. Kaj hundo estas la plej bona amiko de homo.
• Ĉio estas indiferenta por mi, vi povas eĉ trarigardi min.
• Studento Novulo, vi ne pensas malrapide, sed respektive, kiel ŝajnas, entute.
• Se rezulto egalas al nulo, ni kalkulis senbezone.
• Nulo estas la plej malgranda ronda numero.
• Subjekto neesprimita en frazo estas, kiam ĝi tie ne estas.
• En maro de vivo naĝas ankaŭ multe da nenaĝantoj.
• Labordormo estas dormo kun zorgema mieno en la vizaĝo.
• Ŝi vestas sin nur tiom, por ke ili ne kulpigu ŝin pro elvestado en publiko.
• Kelkaj homoj el vintra dormo estas vekiĝantaj en printempan laciĝon.
• Kaj hodiaŭ ni ĵetiĝos je pluaj du aŭtoroj.
• Hundo bojas, ĉar ĝi insultas min per tio.
• Elefanto timas musojn, por ke ili ne enrampu en ĝian rostron.
• Veturante per trajno ĉiuj arboj estas revenantaj.
• La naturo legas nin al si.
• Petveturantinojn mi principe ne prenas. Mi nome ne havas aŭton.
• Fotosintezo estas, kiam iu iun fotas en la naturo.
• Tendaron ni alveturis ĉiuj en ordo krom tiuj, kiuj entute ne alveturis.
• Enviciĝinte ni ekkantis kune ĉiu ion alian.
• Dum la tuta unua nokto ululis al ni strigo kaj apenaŭ ĝi finis ululi, ektrumpetis tendarestro, ke jam estas mateno.
• Globo ne similas al kapo, ĉar ĝi havas orelojn.
• Legomon ni devas bone sterki, ĉar ĝi estas sana.
• Fungoj povas veneni homojn. Parte venenaj kaj parte, se oni ne trovos tiujn ĝustajn.
• Lerni mi devas tial, ke la panjo ne blasfemu al mi, ke mi ne lernas.
• Mikaelo jam ne scias, kiel li mensogus, do li diras, ke li ŝatas lernejon.
• En mezepoko oni serĉis vivakvon, ĉar da pura estis sufiĉe.
• Pri Pythagoras mi scias, ke li diris frazon.
• Geografio estas por mi la tuta mondo.
• Kantistino rigardis tuj al plafono kaj tuj denove al siaj ŝuoj, ĉar ŝi hontis, kiel ŝi kantas.
• Frazoj kun personaloj ”mi” kaj ”vi” estas ekzemple: Mi diros: ”Mi iros eksteren.” La panjo diros: ”Vi restos hejme.”
• La langon mi ne povas pli multe montri, ĉar ĝi estas malantaŭe alligita.
• Li amis sian laboron je nivelo de epoko. Li estis al ĝi malfidela.
• Tion, ke li havas ankaŭ la kapon, ni ekkonis nur tiam, kiam li serĉis sian ĉapelon.
• Ili ŝtelis en entrepreno tiel konscience, ke ankoraŭ ili estis kapablaj konsigni eĉ ŝparaĵojn.
• Kiu kapablas manĝi per la okuloj, tiu ne bezonas manĝilaron.
• Muziktalento ne signifas ĉion eltrumpeti.
• Ĉe kelkaj filmoj estas malfacile distingi, ĉu la filmo finiĝis aŭ tratiriĝis.
• Ĉiuj ricevos rimarkon pro ĝenado krom lernanto Novulo. Mi vidas, ke li dormas.
• Kiu volus pri la afero ekscii pli multe, tiu trovos pli proksimajn detalaĵojn en la dua ĉapitro sur la paĝo 35.
La nomon mi bedaŭrinde forgesis.
• Bono por homo estas ekzemple fragoj kun ŝaŭmkremaĵo.
• Amiko estas tiu, kiu la alian ne forlasos, eĉ ne tiam, kiam tiu iras por momento for.
• Krokodilo atingas longecon ĝis 7,5 metroj, iam eĉ je unu centimetro pli multe.
• Salo estas kombinaĵo de acido kun bazo kaj ĝi malbonigas nutraĵojn, se ni ne donos ĝin en ilin.
• Tiu, kiu ĉion vidas per propraj okuloj, estas orela atestanto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.