La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() HUMORAĴOJAŭtoro: Petr Tomašovský |
©2023 Geo |
La Enhavo |
• Malpuran ludon ili ludis kun li tial, ke li rifuzis malpurigi kun ili la manojn.
• Ili tiris je unu ŝnuro, sed ĉiu aliflanken.
• ”Mi” estas personalo de la unua mia persono.
• Se ni laŭdos nian malgrandan fraton pro io, li ridetas, ĉar li ankoraŭ ne havas prudenton kaj li volas por tio nenion.
• Li voli edziĝi kun ŝi, ĉar li jam ci-diris kun ŝi.
• Kiam estas kinejo malnova, do ĝi ankoraŭ prezentiĝos en televido.
• Ŝoforoj estas timo de ŝoseoj, ĉar ŝoseoj estas timo de ŝoforoj.
• Kio tiel fiodoras ĉi tie? Ke tiuj floroj tiel bonodorus?
• Li suprenkuris sur ŝtupoj tiel rapide, ke nur post momento estis aŭdebla lia spurbatado.
• Ni ripozis ĉe valbaraĵo, kie la gepatroj post dek kvar tagoj konstatis, ke ili ne konas min.
• Koĉero estis homo, kiu kun ĉevalveturilo atendis en flughaveno pasaĝerojn.
• Al bestoj de afriksavanoj apartenas ĝirafoj, zebroj, elefantoj kaj baobaboj.
• Lernanto renkontiĝis kun laŭta silento de la tuta klasĉambro.
• Knabo havis longajn malantaŭajn krurojn.
• Petro alkriis la tutan straton per mallaŭta kaj trankvila voĉo.
• Laboroj en lernej grundo amuzigas min, precipe kiam mi estas kolektanta rafanetojn.
• Vaganto iradis ĉe domo al domo lernante esti riĉa.
• Matene komencis pluvi kaj posttagmeze ĉesis. Ekpluvegis.
• Pugnoj estas ĉe kelkaj bestoj hufoj.
• Ĉirkaŭbaritaj arbaroj estas fondataj por edukado de arbara bestaro.
• En haveno estas naĝantaj multe da ŝipetoj kaj hometoj.
• Dum somero ni devas ĝardenon priverŝi ĉiutage, aliokaze anstataŭ herbo kreskus fojno.
• Orientigkuro estas bona, ĉefe por tiuj, kiuj trovos celon.
• Mi konas tiujn ĉi akvorezervujojn: maro, fiŝlago kaj bankuvo.
• Turisto demandis, kiel malproksime troviĝas la plej proksima urbo, do ni montris al li tiun malproksimecon.
• Teorio estas tio, kiam ĉiu scias ĉion kaj nenio funkcias.
• Praktiko estas tio, kiam ĉio funkcias kaj neniu scias kial.
• Korpo de fiŝo konsistas el kapo, kiu malrapide ŝanĝi- ĝas en voston.
• Leono kriegis kiel tigro.
• Multe da tagoj pluvis, ĉar oni prognozis tion.
• Mia fratino estas ankoraŭ tro malgranda, ke ŝi ne distingos nian hundon de ceteraj familianoj.
• Opero estas, kiam mortigito ne mortos, sed kantas.
• Avino ne rigardas televidon, ĉar ni senĉese manĝas kaj drinkas ĉe ĝi.
• Eĉ kiam mi nomiĝas kiel li, iam la paĉjo diras al mi, ke li ne povas rememori mian nomon.
• Kiam oni ne scias ion, oni demandu aŭ lernu.
• Ŝakludo estas ludo, en kiu reĝo ankoraŭ povas ion pruvi.
• Malnovan muelejon aĉetis iaj homoj el urbo, dum ili muelas tie senĉese nur morteron kaj betonon.
• Mutulo diris al surdulo, ke senpiedulo kuru.
• Joĉjo kuŝas, pro sunbruniĝado doloras lin io, sed li ne scias kie.
• Tre frumatene ni iris por kolekti fungojn, sed ni trovis sole nur dormemajn fungokolektantojn.
• Fiŝlago havas pli puran akvon ol rivero, sed ni ne bani ĝas en ili.
• Barometro estas aparato por veterkreado.
• Plej bone estas ne timi kaj ekpaŝi rekte en la vivon.
• Urson ni povas forpeli sole per energia kriado.
• Ĉe fiŝlago montris batalpretecon plej multe kuloj.
• Elfosaĵoj estas instruaj, ĉar ili estis elfositaj.
• Materio estas neneniigebla, ĉar atomoj ne estas videblaj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.