La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HUMORAĴOJ

Aŭtoro: Petr Tomašovský

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

• Estroj grupigis nin en kabanetojn laŭ tio, ĉu ni naski- ĝis kiel knaboj aŭ knabinoj.

• Lumbriko estas utila, se estas iu fiŝkaptisto kaj povas kun ĝi fiŝkapti.

• Al homo estas iksodo danĝera per tio, ke ĝi povas postlasi la piedeton en la korpo.

• Alveturinte al avino ni purigas ĉiam ŝiajn ŝtupojn, por ke brulu en kameno.

• Ĉapon mi portas tial, por ke mi povu depreni ĝin.

• Pramontaroj estas konataj per tio, ke tie vivis fosilioj.

• Kaprino estas parazito, ĉar ĝi ĝoje parazitas en fremdaj ĝardenoj.

• En la kapo ni havas kaŝitan prudenton, al kiu oni diras cerbo.

• Karapaco ŝirmas testudon tiel bone, ke ĝi rampas viva.

• Taŭro estas bovo, kiu sovaĝiĝis.

• Nigra humoro estas, kiam ŝercas kamenpurigistoj.

• Antaŭkuri ceterajn estas ebla per subgrimpado.

• Kie nenio estas, eĉ ne morto prenas. Kaj kie nenio prenas, tie estas fiŝkaptistoj.

• Kelkaj viroj pagas per mono, aliaj per libereco.

• Viro, kiu haltos antaŭ nenio, ne apartenas malantaŭ stirrado.

• Pluraj faros transkapiĝon, ke ili komprenu, ke sufiĉas fari paŝon.

• Vekhorloĝo vekos neniun el tiuj, kiuj ekdormis je gloro.

• Malfortuloj plej multe laciĝos dum fortiga parolado.

• Edziĝinta mi ankoraŭ ne estis, sed da malsukceso mi travivis sufiĉe.

• Nian konflikton ni trankvile solvis per kverelo.

• Silentu!! Aŭ mi ĉi tie faros bruegon!

• Kiel vi vidas, karaj gelernantoj, vi nenion vidas. Kaj kial vi nenion vidas, tion vi tuj ĉe eksperimento ekvidos.

• Dum leciono ne dormu, tio ne valoras. Tamen estos post momento paŭzo.

• El legomo mi plej prefere manĝas karoton kun viando, sed karoton mi forĵetas.

• Mi ŝatas iradi lernejon, mi ŝatas iradi el lernejo, sed mi ne ŝatas esti tie.

• Pizo estas legomo en piloloj.

• Erinaco, rano kaj paruo helpas ĝardeniston manĝegi raŭpojn.

• Tio estas interesa. Ludantoj estas numeritaj kaj ili estas kurantaj, kiel ili volas.

• Mineralo, kiu eĉ nokte lumas, estas ampolo.

• Fajro estas multe eksplodema aĵo.

• La aero estas kondiĉo de la vivo. Se ni provos firme fermi la buŝon kaj samtempe premi nian nazon kaj se ni eltenos, kiel longe ni volos, do se tio sukcesos al ni, ni estas sufokitaj.

• Konkursantoj kuras al celo tial, ke la unuaj tri ricevu rekompencon.

• La avino skribas, kiel ŝi ĝojas vidi min, ke onidire ŝi jam longe ne ekkloris.

• Paŭlino tute bone sportas, ĉar ŝi estas bela.

• Konstrui atombombon ne estas malfacila. En lernolibroj de fiziko estas pri tio instrukcioj.

• La paĉjo diras, ke infano estas feliĉo en la familio, ĉar ekde l¥ naskiĝo de Manjo mi ne devas gitarludi.

• Kiam la patro kverelas kun la patrino, tiam li silentas.

• Se vi veturos per okdekkilometra rapideco en abruptan vojkurbiĝon, vi estos agrable surprizitaj.

• Tio estas bela, eĉ rekte belega, sed prefere rapide forviŝu tion.

• Izolaĵon pentru en la akvon.

• Se vi ne atentos notojn, do mi diros al viaj gepatroj, ke vi havas talenton.

• Pianludistinoj vestas sin kolore, por ke ili reflektiĝu de la piano.

• Krom lernado proponas printempo ankoraŭ pluan amuzon.

• Ĝoje mi hejme legas, ĉar mi baldaŭ ekdormos.

• El diversaj sportoj mi plej multe ŝatas gajnon.

• Tiun fenestron mi disrompis, sed mi celis vere en golejon.

• Klimato estas ĉe ni malseka.

• Ankoraŭ li ne troviĝis kaj jam li estis perdita.

• Tial mi havas multe da eraroj, ke la tasko tuj ne plaĉis al mi, sed mi sidiĝis al ĝi nepensante pri ĝi kaj skribis.

• Ŝirma masko servas al tio, ke malamiko ne ekkonu nin.

• Li faras simple kion li volas. Precipe nenion.

• Li kapablis paroli eĉ nenion dirinte.

• Kiam vi dronas en mono, ne zorgu pri savonto.

• Okulo pro okulo, dentoj pro botelo.

• Antaŭe junulinoj skribis por si taglibretojn, nun ili havas kartotekon.

• Pli bone estas estro mankaptita ol fianĉo sur tegmento, diras sekretariino.

• Mi ne pafas malbone, nur mi malbone celas.

• Miksaĵoj estas miksitaj substancoj, kiujn ni ne povas apartigi per nura okulo.

• Firman volon mi havas. Ekzemple tion, kion mi volas manĝi, tion mi manĝos.

• La paĉjo estas timemulo. Ĉiam, kiam ni estas transirantaj vojkruciĝon, tiam li ĉiam prenas min je la mano.

• Al homoj, kiuj senĉese informdemandas, ni diras instruistoj.

• Gardostarante mi ne timas. Ni ĉiam timas du.

• Kalvulo lamentis, ke kombiloj estas pli multekostaj.

• En la akvo spiras el mambestoj ekzemple skafandristoj.

• Pafante mi devas fermi unu okulon. Se mi fermus ambaŭ, mi ne vidus, kion mi trafis.

• Nia instruistino en la klasĉambro dissidigis nin kaj nun ŝi atendas, kio elkreskos el ni.

• Oni povas manĝi ĉiujn fungojn, sed kelkajn sole unufoje.

• Kiu ne laboras, tiu … ne laboras.

• La akvo komencas boli tial, ĉar ĝi ne plu povas tion elteni.

• Gorĝa rajto estis rajto porti ĉirkaŭ la kolo apartajn ornamaĵojn.

• La unuan loĝiĝon ni trovos ĉe ni en lernolibro.

• Strigoj estas noktaj rabobirdoj, dum la tago ili estas obeemaj.

• Por ke mi ne streĉu vin, tial mi haŭlos vin.

• Inter kornoj de malgrasa bovino havas neston tintilivantilio.

En la nesto estas kvin tintilivantilietoj. Kiu detintilivantiliulo kapablos ilin detintilivantiliigi, tiu iĝos reĝo de detintilivantiliuloj.

• La akvon ni pesas per akvonivelilo.

• Multego de pluvo dependas de distanco de la bordo de la maro.

• Ĉasistoj de mamutoj mortbatis mamuton per ŝtonoj kaj per gaja krio.

• Birdoj flugas, eĉ kiam ili havas du krurojn.

• Multe da incendioj estiĝas ankaŭ per tio, ke oni lasas ie kuri sen kontrolo elektron.

• Elektra ampolo estas konservaĵo kun lumo sur droteto.

• Termometron ni uzas kontraŭ febro.

• Kelkaj antikvaj popoloj ne havis lernejojn, do hodiaŭ ni ne solvos iliajn skribsistemojn.

• Krokodilo insultanta pulojn ekkokokriis tiel forte, ke el dezerto forflugis ĉiuj kameloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.