La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HUMORAĴOJ

Aŭtoro: Petr Tomašovský

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

• Gastojn ni retenadas per biskvitoj kaj per sukoriĉaj paroloj.

• Dum lernejvundiĝo plej multe doloras la kapo la direktoron.

• Kiu estas hardita, tiu bezonas timi nenian kompanion.

• Taskon mi ne sukcesis finskribi, ĉar estas mallogaj paŭzoj.

• La paĉjo punis min, ĉar li diris, ke li amas min. Tiom da amo mi ne meritis.

• Se mi ne trovos solvon de hejma tasko, tiuokaze ĝi estas nesolvebla.

• Ludinte je soldatoj mi falis en kavon, sed entute mi ne ploris, ĉar tie estis neniu.

• Ĉina silk-arto venis Eŭropon per maniero nomata kontrabando.

• Insulo Borneo estas troloĝigita de venenserpentoj.

• Kokino ne ekdormos sur la tero, ĉar ĝi tie ne havas kokinejstangon.

• Tineo estas kontenta kun malgranda nombro de nutraĵo.

Ĝi konsumas sole truojn.

• El ligno brulas plej longe alumeto.

• Heliko estas el ĉiuj bestoj la plej forta, ĉar ĝi kunportas ankaŭ domon.

• Vento estas utila pro tio, ke ĝi blovas kaj priblovas nin.

• Barometro estas metro je vetero.

• Kial estas ĉi tie tia bruo? Via puno estos kvin minutoj stari. Sidiĝu kaj hontu, • Iru en kabineton por libro. Nun tie estas neniu, do prenu ŝlosilon. Kaj ne forgesu ekfrapi.

• Estas necese skribi per la tiel nomata alineo. Tio signifas de ĉi tie ĝis tie.

• Jen vi vidas kranion de gorilo. Tio estas rara afero. En nia urbo ili estas nur du. Unu estas en niaj lernejkolektejoj kaj la alian havas mi.

• Tion ĉi vi ne bezonas scii, sed mi diras tion al vi tial, por ke vi sciu tion.

• Kion mi farus al kiu, ke la sorto punas min per tia klaso?

• Kapo estas grava por ĉio. Ankaŭ por manĝaĵo.

• Feriojn ni havas por ripozo, sed la paĉjo diris, ke ni ripozos nur post ferioj.

• Najbaroj bredis pursangajn kolombojn. Mi nur malgrandan hundidon.

• Tuj naskiĝinte mi heredis vestojn de la fratino.

• Malgrandaj infanoj havas tre klarajn okulojn, ĉar ili havas ilin ankoraŭ novaj.

• Kamelo havas hejmon nenie. Ĝi vagadas senĉese en dezerto.

• Plej mallongaj tagoj estas dum ferioj, eĉ kiam ili estas plej longaj.

• Mi ne scias multe legi, ĉar mi ne havas okulvitrojn kiel la paĉjo.

• Eĉ kiam cent leonoj penus, kontraŭ via kriegado ili ne havas ŝancon.

• Ni regule estus ekzercontaj … Unufoje matene, alifoje ekzemple alifoje.

• Dresisto prezentis sovaĝajn leonojn, kiuj plejparte kuŝetis.

• Abeloj vivas en kompanio. Tial ili svarmas estante tre sovaĝaj.

• Kun la frato ni interkompreniĝas tre bone, li ankaŭ sufiĉe kolerigas.

• Falanta pomo batis Newtonon en la kapon tiel forte, ke ĝi kaŭzis renverson en tiama fiziko.

• Testudo havas fortan karapacon kaj tiu ŝirmas ĝin tiel bone, ke ni povas bredi ĝin eĉ hejme.

• Eble mi neniam edziĝos. Kun tia atesto neniu volos min.

• Emancipado de la fratino devigis min iradi aĉeti.

• Mi estis en zoologia ĝardeno kaj unu besto tie havis peltmantelon de mia patrino.

• Hieraŭ mi forsuĉis per polvo-suĉilo okulharojn de la patrino, do ŝi ne povis iri en teatron.

• Hundo estas ĉe budo alligita tial, por ke ĝi gardu ŝteliston.

• Mia panjo havas ĉiam pli bonan ateston ol la via.

• Komuna posedaĵo estas tio, al kio ni estas nezorgemaj.

• Antaŭe oni plugis per plugilo, kiu estis iom tirata el unu flanko per ĉevalo, el la alia per pluginto.

• Nokte sonĝis al mi, ke mi vekiĝis, kaj tuj matene tio plenumiĝis al mi.

• Mi scias, kiel oni faras linietojn, sed mi ne scias kie.

• En Venezio fluas akvo el kanaloj rekte al homoj en ŝuojn.

• Historiajn memoraĵojn ni dividas je enfositaj, videblaj kaj diverse disŝutitaj.

• Montaraj riveretoj estis sekiĝintaj pro turisma trafiko.

• Mi ludas tiel, kiel deziris tion Johano Amoso Komenio en infanĝardeno.

• Montarojn Altaj kaj Malaltaj Tatroj ni diferencigas laŭ tio, kiel multe doloras nin sur ili niaj piedoj.

• La panjo rakontis al mi pri la vivo, kiu forkuris al ŝi kaj ni do veturis ekskursi post ĝi.

• Kampagariko kreskas eĉ en sterko, kiu gustas al mi plej multe.

• Tiu, kiu malsanas, devas suferigi la stomakon per dieto.

• Dum komedio mi kondutas dece tiel, ke mi senĉese ridas.

• Hundo jelpas, ĉar mia muziko nenion diras al ĝi.

• Hejmen mi venis nur vespere, ĉar ni kun knaboj ludis je trajno kaj ĝi estis malfruiĝinta.

• Paĉjo scias ortografion tiel bone, ke li faros eraron plimulte nur tiam, kiam li skribos ion.

• Plej valoraj malkovroj estas tie, kie estas nenio.

• Praepoko estas periodo, pri kiu ne estas konservitaj skribinformoj, sole filmoj.

• Konsciu, ke nur brasiko donas signifon al timigilo. Ne male.

• Li forbrulis pro honto, kaj ne, ke liestis mortbruligita.

• En lia buŝo formiĝis salivoj anstataŭ vortoj.

• Ŝtelisto estas homo, kiu netradicie solvas sian loĝejproblemon.

• Ĉiuj ĝenroj estas brilaj krom vivprozo.

• Per cindro ŝutata sur la kapon laŭrokrono densiĝas.

• Katapulteto servis al ŝtonĵetado sur burgojn, kastelojn kaj aliajn kulturmemoraĵojn.

• Skurĝo estas substantivo, kiun oni ne uzu.

• Ido de ŝafo nomiĝas ŝafido; ĝi estadas plimulte granda kiel malgranda ŝafino.

• Enciklopedia klereco estadas dense anstataŭata per krucenigma.

• Homoj kavernaj eĉ ne sonĝis, ke duonlumo foje iĝos moda lumigo.

• Se prenos virino sorton de sia edzo en la proprajn manojn, ŝi povas eĉ levi lin ankaŭ el brakseĝo antaŭ televido.

• Kian klerecon devas havi instruistino de genia infano?

• Mielo estiĝas tiel, ke abeloj viŝas siajn kruretojn.

• Kolumbus trovis Amerikon hazarde. Malbone li orientiĝis kaj kunpuŝiĝis.

• Johano Amoso Komenio devis foriri el patrujo tial, ke li volis, ke lernejo estu ludo.

• Malgrandan fraton ni veturigas en infanveturilon; li estas nur gefrato.

• Televidon mi povas rigardi nur tiam, kiam mi tute solvis lernejon.

• Montaro Altaj Tatroj apartenas al plej bela partituro de Slovakio.

• Plataĵo estas senfina loko de plataj punktoj.

• Lernanto neas sian nomon kaj la klaso asertas, ke ĝi ne konas lin.

• Urbojn ni estus konstruontaj en vilaĝoj, ĉar tie estas pli pura aero.

• Necertajn cifrojn ni uzas ekzemple tiam, kiam ni postulas de la patrino poŝmonon.

• Atmosferajn perturbojn ni ekkonos en radioaparato.

• Paĉjo ne pritaksis veturvojon kaj skrapdifektis sian malantaŭan parton.

• Supraĵa minejo estas elfosita truo en la terglobo.

• La aero estas io, kio ne estas videbla kaj estas multe da tio.

• Masonisto portas kaskon, por ke li en paneldomo ne skrapdifektu sian cerbon.

• El historio mi konas plej bone hieraŭan tagon.

• Terpomoj alnaĝis Eŭropon en devena stato surmare.

• Mi manĝis melonon, sed tio estis pomo.

• El ĉio mi plej multe ŝatas gimnastikon, ĉar mi estas liberigita de ĝi.

• Kiam en mia biciklo ĉesos funkcii bremso, do mi prefere tuj haltos kaj iros piede.

• Hodiaŭ mi havas en skriblaboro eĉ ne unu ortografian eraron. Ni skribis matematikon.

• Sano estas neniam aĉetebla, ĉar ĝi estas nevendebla.

• Manbestoj, kiuj nutras sin per insekto, nomiĝas birdoj.

• Doktoro mi ne fariĝos, ĉar mi kapablus mortigi eĉ ne muŝon.

• La patro punis min tiel, ke mi devis elfumi ankoraŭ unu cigaredon.

• Mi havas reŭmatismon kaj kvar infanojn sekve de humida loĝejo.

• Tiu oficisto, kiu ne volis doni al mi karbon, estus ironta dormi al mi, por ke li ekkonu, kiel mi havas humidan truon.

• Finante mi volus altenlevi s-ron Agleton por ovoj kaj lian edzinon por lakto.

• Kial ili ŝotas en tiun golejon, kiam tiu knabo kaptas tion?

• Pezlevisto pezlevas halterojn malrapide, por ke spektantoj pli longe ĝoju el tio.

• Alten mi saltis 150 centimetrojn. Sed de supre.

• Ĉar mi ankoraŭ estas malgranda, mi ne povas vagi tra la urbo kaj serĉi miajn gepatrojn.

• Vendejon mi iradas tial, por ke mi eklernu esti pacienca dum atendado.

• Mumio estas homo ŝmirita per ĉiuj ŝmiraĵoj.

• Saliko povus envii al vi kavecon.

• En nia genealogia arbo mi havas lokon sur branĉo.

• Prahomo varmigis sin per frotado.

• La paĉjo lernas esti saĝa telestude.

• Neandertala homo estas antaŭulo de mia patro, kiu jam estis klera.

• Husanoj ne timis malamikoj, ĉar ili iris kun siaj edzinoj.

• Serpentoj estas sibluloj.

• Se ne estus akvo, ni havus nenie por lerni naĝi kaj ni ĉiuj dronus en ĝi.

• Kiel io sekiĝos kaj bonodoros tio, tiuokaze tio estas fojno.

• Strobilo dehiskos kaj semoj elflugos en la fekundan aeron.

• Mia edzino vundiĝis sekve de svingo de vosto.

• Mi praktikas diversajn specojn de sporto, sed plej multe mi ŝatas pidpilkon kaj futbalon.

• Kolekti fungojn en arbaron mi iradas tre ĝoje, eĉ pli prefere ol lernejon.

• Vespere ni havis komencante tendarfajron, kiu plej baldaŭ ne volis bruli, sed poste ĝi ne volis sin estingigi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.