La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() HUMORAĴOJAŭtoro: Petr Tomašovský |
©2023 Geo |
La Enhavo |
• Cikonio estas konata birdo, sed neniu plu kredas al ĝi.
• Peruko estas novaj haroj sen kapo.
• Mi volas fariĝi bestkuracisto. Ekde junaĝo mi estis edukata inter brutaro.
• Sklavoj rajtas nenion, eĉ ne iri kinejon.
• Per ŝvito estas foriranta el la korpo fluidaĵo kaj akvo.
• Ferrubon ni kolektas tial, ke ni faras el ĝi novan.
• Vento estas rapida aero, kiun ni ne povas malhelpi.
• Reĝoj ne ĝisvivis altan aĝon pro nesufiĉo de movo, kiun malebligis al ili trono.
• Ribobero estas sana. Plej multe manĝas ĝin nia avino, kiu estas senĉese malsana.
• Caesar konis bone la latinan lingvon, ĉar tiam oni parolis tiel.
• Tiel li ekkoleris, ke li povis dormi nek en sonĝo.
• Per kio vi volas esti? Ĉu per nenio?! Tiuokaze iru konsili kun la paĉjo.
• Se oni ne inventus seĝojn, oni sidus starante.
• Vitro estas kondukilo nekondukema.
• Mallumo estas tio, kion ni vidas, kiam ni nenion vidas.
• Li timis, ke li ne trafus lin, ĉar li tremis pro kolero.
• Duono de ok estas sep kaj tridek.
• Se oni ne inventus necesej-paperon, mi ne povus etendi al vi la manon.
• Rabistoj antaŭe ŝtelis, kaj iam ili ankaŭ poste bedaŭrindulon eĉ mortigis.
• Vi estas malordema kaj aroganta, Josefo. Kiam mi renkontos vian patron, mi diros al li la saman.
• Paŭlo sunbruniĝas tre rapide, matene tio estis li, vespere li ploris kiel tute alia knabo.
• Kaperistoj havis en blazono kadavran kapon, ke ĉiu timu ilin.
• Por ke li povu senkulpigi sin, li devis elturniĝi je tiuj ĉirkaŭe.
• Vaporŝipo estas droniĝinta.
• Se ni rigardas al la suno tra fulgigita vitreto, ni bele vidas suneklipson.
• Unusola animalo en la mondo, kies idoj devas skribi hejmajn taskojn, estas homo.
• Mambestoj nutras sin per nutraĵo kaj birdoj per insekto.
• Nigraj nuboj estiĝas pro vaporiĝado de malpura akvo.
• Homa korpo konsistas el kapo, korpo, ekstremaĵoj kaj vitaminoj.
• Ne kraĉu sub la tablon!! Tie estas amikoj!
• Hieno estas striita lupo.
• Kvar jarsezonoj estas: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro kaj ferioj.
• Leono vivas en dezerto en menaĝerioj.
• La plej maljuna ligno estas balailo, ĉar ĝi havas barbojn.
• Kapelo ludis kaj soldatoj iris kiel unu viro sur unu piedo.
• La panjo laboras en kancelario, de kie ŝi telefonas al homoj, ke ŝi ne povas disŝiriĝi.
• Mi havas por ĉiu aĵo lokon, sed mi ne povas tiun lokon ĉiam trovi.
• En vintra arbaro ni ne devas tro krii, ke la naturo ne vekiĝu.
• Plej multe mi ŝatas gimnastikon pro taskoj.
• Praga ponto de Karolo havas riĉan ornamaĵon el skulptistaj produktaĵoj.
• Ni distingas arbarojn koniferajn, foliajn, miksitajn, konatajn kaj nekonatajn.
• Karaktera estas ekzemple tiu homo, kiu scias, ke havas ion kiel karaktero.
• Ju pli multe mi drinkas, des pli multe vi estas pli bela.
• Biciklon mi havas, sed dum sufiĉe faligan.
• Leono ĉasas dum vesperkrepusko, ke ne estu tiom videbla, kion ĝi denove faris.
• Vojaĝado per aviadilo estas rapida kaj iam valoras eĉ ne enaviadiliĝi.
• Talpo estas konata per tio, ke ĝi markas sian loĝejon per butaĵo.
• Orangutango vivas en praarbaroj de Borneo, Sumatra kaj zoologiaj ĝardenoj.
• Inter vortprovizo apartenas ankaŭ novaj vortoj. Oni diras al ili neŭrologismoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.