La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HUMORAĴOJ

Aŭtoro: Petr Tomašovský

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

• Pavianoj vivas en grandaj grupoj, kie perdiĝos iliaj plilongi ĝintaj vizaĝoj.

• Persikon sukcesas kulturi en pli varmaj teritorioj, aliloke estas el ĝi citrono.

• Per fremdaj aferoj ordinare fanfaronas tiuj, al kiuj estas nenio fremda.

• Orkestro estas granda muziko, kiu forte ludas.

• En opereto kantistoj ripozas per parolado.

• Li scias ja, kie estas lia loko, sed kian signifon tio havas, se li dormetas tie.

• Doni al li, kion ni vidas je liaj okuloj, signifas doni al li okulvitrojn.

• Oni ruĝiĝas tial, ke alie oni devus honti.

• Kafon ni donas al gastoj, por ili havu puran kapon, se ili ankoraŭ bezonus ĝin.

• Lumon en klasĉambro ni ne bezonas intiman, sed laboran.

• Infano estas maturiĝanta plenkreskulo.

• Mi havas por mi nur dormon.

• En baseno estis kapo sur kapo, sed plimulte ili estis apud si.

• Ni ludis tiel interesan ludon, ke ankoraŭ nun neniu scias, pri kio propre temis.

• Ĉiam, kiam sinjorino instruistino rememorigas al ni, ke konstrui fundamentojn en sablo estas al nenio, mi rememoros: ”Kaj piramidoj?”

• Nia taĉmento alkuris ja kiel la lasta, sed ni sciis tion kiel la unuaj.

• Ĉiu pensas, ke hundo ŝatas manĝi ostojn. Sed kio estas farebla, se viandon neniu donos al ĝi.

• Veturigisto estis veturisto sur rivero.

• Tiu ĉi situas ĝuste sur la loko de tiu ĉi makulo sur la mapo.

• Fajreroj el tendarfajro estis flugantaj alten, iuj eĉ tute supren.

• Ni jam ne havas klason en klasĉambro.

• Ne estas grave venki, sed akiri ateston pri ĉeesto.

• Pediatro: ”Nu, manĝu tiun bulketon! Pensu ekzemple, ke tio estas sableto.”

• Pino donas lignon nur por mola aŭ duonmola meblaro.

• Al vintro apartenas freŝa aero kaj tuso.

• Per longtempa sunbruniĝado ni atingos iam tian koloron, ke devas tuŝi ĝin nek aero.

• Dum ferioj la gepatroj prenas libertempon kaj ni vizitos per aŭtomobilo multe da memorindaĵoj kaj aŭtoriparejoj.

• Pafilo konsistas el kvar partoj. Tio estas tiuj ĉi tri partoj: paftubo kaj celilo.

• En la urbon ni veturis per trajno, reen mi denove sentis min malbone en aŭtobuso.

• Ĉevalido estas ido de ĉevalo en antaŭlerneja aĝo.

• Kukolo ne zorgas pri idaro, ĝi devas likvidi raŭpojn.

• Je via loko mi sidus sur loko.

• Bukloj estas haroj, sed eble ĉe bukligita knabino.

• Rivero akceptas apudajn enfluojn, plimulte el ĉiuj kvar flankoj.

• En kastelo estis multe da belaj aĵoj, ke ni havas ilin tiom nek hejme.

• Mi konas multe da fungoj. Precipe mi kolektas tiujn, kiujn mi trovos.

• En gantoj mi manĝas tial, ke mi havas malpurajn manojn kaj mi ne volas malpurigi la manĝaĵon.

• Tiu hodiaŭa tago bele komenciĝas al mi, diris kondamnito je morto survoje al ekzekuto.

• Al pakumita donaco mi alpaŝis tenere kun tranĉilo en la mano.

• El ĉiuj manĝaĵoj mi ŝatas plej multe limonadon kaj remaĉgumon.

• Kiel deziro mi dezirus esti jam tre granda, por ke mi povu iradi vespere kinejon.

• Mi veturis la naturon, ke mi ravu ĝin per mia beleco.

• Unu miliono da virinoj estas grandega forto, sed kiomfoje sufiĉas sole unu.

• Ni ĉiuj estas homoj eraremaj, sed ne al ĉiu tio oni pardonos.

• En la kapo mi havas sufiĉe da nesufiĉoj.

• Hodiaŭ ni jam scias, ke en Luno estas polvo, sed oni flugos tien senĉese.

• Li diris pri si, ke li estas bona dancisto, sed plej bone li sciis viskion ĉi tien, viskion tien …

• Diferenco inter kontrabaso kaj violono estas tiu, ke kontrabaso pli longe brulas.

• Apenaŭ piloto komencos labori, tuj li elflugos.

• Paĉjo sekigas al panjo perukon sur sia kapo.

• Harpo estas muzikilo kun multe da interspacoj.

• Ekzemplo de egalrajteco estas kvindekjara viro, kiu havas du dudekkvinjarajn amikinojn.

• Ekskursante ni preskaŭ eĉ ne spiris, ĉar gvidinto kondukis nin je la nazo.

• Mi memoras ankaŭ forgesintaĵojn.

• Oni ŝparos, tio kostu kion ajn!

• Li drinkis kiel ĉielarko, sed entute li ne estis tiel ĉarma.

• Konstante li erarigis krompagojn por infanoj kun krompagoj por biero.

• Jam laŭ du sanitaraŭtoj, starantaj antaŭ enirejo ĉe stadiono, estis tuj klare, ke nomo ”amika matĉo” estas nur simbola.

• Estimata juĝa moŝto, irinte kun akuzato en arbaron mi sciis, ke mi perdos ion, sed ke tio estos retikulo, tio ekmemorus min nek en sonĝo.

• Kion vi povas fari hodiaŭ, prokrastu ĝis postmorgaŭ kaj morgaŭ vi estos libera.

• Se mi ne eraras, tie estis skribita io pri elektitaj virinoj, kiuj kapablas moviĝi sur limo inter emocia poezio de pura amantino kaj tortuta sorĉo de belega ĉiesulino.

• Platona amo estas tia amo inter geedzoj.

• Kiam ili estis markintaj novan vojon, estiĝis problemo, kiu surŝutos pluvglacion.

• Homoj estas balailo de alkoholaĵo.

• En arbaro mi orientiĝas plej bone laŭ tio, ke mi rigardas, kie arboj havas likenojn.

• Serpentoj estas reptilioj kun cilindra korpo en formo de gumtubo.

• Korpo bezonas dormon, kiu fortigos ĝin por pluaj lernejbataloj.

• Onklo estas viro kiel monto, sed iom pli malalta.

• En fabeloj gajnas bono, tiuokaze edziniĝos en ili preskaŭ ĉiu princidino.

• Frato ankoraŭ ne scias bone naĝi, dum li portas en la akvon diversajn aerajn aldonaĵojn.

• Ĉe tendarfajro ni kantis diversajn belajn kantojn kaj similajn prelegojn.

• Grandan Urson ni trovos sur firmamento facile, ĝi estas ja el steletoj.

• Akuta malsano estas malsano, kiam estas pro nenio subite malbone.

• Ensemblo kantis kaj estis rimarkinde, ke ni komprenis al ĝi.

• Lumbriko estas la sama el ĉiuj flankoj. Ĝi havas la kapon antaŭe kaj malantaŭe kaj fakte ĝi havas nenian, ĉar ĝi estas vosteto. Se ĝi elrampos en lumon, ĝi tuj enrampos, ĉar ĝi ne havas okulojn. Iaj lumbrikoj faras humon sur la tero kaj tial ili estas tre utilaj. En somero ili vivas en malprofundaĵo kaj en vintro en profundaĵo.

• Legolibron mi ne havas, mi devis ĝin forgesi sur la tablo, kiam mi submetis per ĝi varmegan tason da teo.

• Estis tia varmego, ke mi rigardis, ĉu en nia vilaĝo ne aperos kameloj.

• Ĉiu naskiĝos kiel analfabeto.

• Homoj, kiuj renkontis nin, pensis, ke junulino, iranta apud mi, estas mia fratino. Ili pravis, tio estis mia frato.

• Kuracisto diris al mi, ke mi estas kiel beto. Poste li aldiris, ke eĉ ne tiel sana kiel malpura.

• Ĉu neniu vidis mian tablotenisan pilketon, kvankam mi detale priskribis ĝin? Ĝi estis tia eta ronda.

• Hieraŭ mi ne ĉeestis dum testo en lernejo tial, ĉar mi konjektis, ke doloros min la kapo.

• La plej rapida besto estas aŭtomobilo, ĉar ĝi havas 40 ĉevalojn sub kapoto.

• Hundo havas bonan flarsenton kaj ĝi ne kunpuŝiĝos kun obstaklo, eĉ kiam la obstaklon ni forigos.

• Kio kuŝas je nia koro, tion ni estus dirontaj de la pulmo.

• Ĉevalo ne povas salti flopmaniere, ĉar ĝi kuŝkovrus rajdanton.

• Monologo estas tio, kiam paĉjo senĉese hejme silentas.

• Kiam panjo tranĉvundos sin, tio signifas, ke ni vesperman ĝos konservaĵon.

• Venis instalisto kaj formanĝis nian vespermanĝon.

• Dum epidemio ankoraŭ neniam mi sukcesus kapti gripon.

• Difekto ne estis en nia radioaparato, sed en ĉizilo de paĉjo.

• Aŭreolo estas tio, kio entute ne estas.

• Atleto estas homo, kiu ion kulturas.

• Doloron mi sentas nenian. Mi havas nazkataron.

• Multe da vilaĝoj havas nomon laŭ tio, ke tie estis travadejo aŭ alia komunikilo.

• El limonadoj mi plej multe ŝatas glaciaĵon.

• Sovaĝa bestaro estas utila pro tio, ke ĝi lasas sin ŝtopi en muzeojn.

• Korniko estas birdo, kiu havas nigrajn plumojn, la fortan bekon kaj ĝoje ĝi sidadas sur branĉo kun peco da fromaĝo en la buŝaĉo.

• Regiono enhavas kelke da distriktoj kaj vilaĝoj.

• Maturiĝinte frukto falos malalte super teron.

• Kortbirdara viando estas facile digestebla tial, ke ĝi en viva stato flugas.

• Mi ne povis iri lernejon, ĉar hardante mi malvarmumis.

• Milibaroj estas iaj vesperaj pli malgrandaj drinkejoj.

• Paĉjo havas malsanon pro profetaĵo.

• Mi ne volas lerni, sufiĉas al mi, ke mi vivas.

• Mempriservado estas tio, kiam mi mem devas skribi mian hejman taskon.

• Plej volonte mi plorus super la gepatroj, sed ili ree super mi.

• Kiam mi devos razi min, mi ne devos lerni.

• Ni havas loĝoĉambron sole por montrado.

• Jam mi estas unusola lernanto en la 5-a A, kiu ne proprumas komputeron.

• Oni super tiu difino preskaŭ miras, kio restis el ĝi.

• Divano estas farilo ripoziga.

• Se el tio, pri kio mi ĉi tie rakontas al vi, en tiuj viaj kapoj restos nenion, do skribu tion por vi. Mi ankaŭ skribas ĉion por mi.

• Eklernu iradi ĝustatempe al la leciono. Ĉu vi vidis min, ke mi estus venanta en la klasĉambron dum klarigado?

• Do mi rememoris, ke mi forgesis tion.

• En klarneto estas muziko ŝtopita per truetoj.

• Nemenciita formulo validas eĉ dum tiuj ĉi supozoj.

• Tiel mi ĝojas, ke vi finfine eklernis botanikon. Nu, vi vidas, kiel vi sukcesas, kiam difektiĝis via televido.

• Montogrimpanto faras truetojn en rokojn, por ke ili povu erozii.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.