La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Piednotoj

[1] Titolo de lia famekonata poeziaĵo.

[2] Nobelo.

[3] Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj herboj kaj beroj.

[4] "Zèmŝĉino" – institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto "zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero".

[5] "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo de Volgo.

[6] La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi siajn ĉambrojn vespere.

[7] Speco de biero, hejme preparata.

[8] La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj: interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.

[9] "Carlina" (lat.).

[10] "Gentiana" (lat.).

[11] "Litrum salicaria" (lat.).

[12] "Baccinum uliginosum" (lat.).

[13] "Melampirum" (lat.).

[14] "Razrìv" – ruse "rompi" aŭ "krevigi".

[15] "Crex pratensis" (latin.).

[16] «Okòlniĉij» – de rusa radikvorto «òkolo» – signifas «apud»: viro, kiu devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi ĉion dum vojaĝo de l’ caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj al la caro.

[17] «Pugnobatalo» – kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo. La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero. La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je l’ ventro, je l’ vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis, ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis sur la batalkampo.

[18] «Terliko» – longa laŭtalia supervesto.

[19] Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro, sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto" – ruse "loko") estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito. Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!

[20] "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo, eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.

[21] Nefajropafa armilo.

[22] Parto de Moskvo.

[23] Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".

[24] Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).

[25] Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj – ruse signifas bruli), t. e. kaptas. Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la "brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi), li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon kaj la nekaptita parano devas "bruli".

[26] Ornamaĵo de l’ harligo.

[27] Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.

[28] Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro; kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.

[29] Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.

[30] Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".

[31] «Vorto kaj faro» – estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi iun ajn, por turmente esplori la aferon.

[32] «Kravĉij» – ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij: honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante oficon de okòlniĉij.

[33] Kunveno de bojaroj.

[34] Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.

[35] Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo, fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin Triunuo Sergij.

[36] La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi tiu ĉaso vidu ĉapitron XX.

[37] "Volinko" – popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca bovida aŭ kapra felo; "balalajka" – popola korda muzika instrumento.

[38] La loĝantoj de l’ antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero "slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".

[39] "Kelaro" – monaĥeja ekonomo.

[40] Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.

[41] Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn servistojn de l’ kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de l’ kortego.

[42] Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran ringon, enfosigitan en la teron.

[43] Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo ("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj. Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj, pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan oficon.

[44] Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili staris ĉe ambaŭ flankoj de l’ cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre, dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis la caron, portante liajn batalilojn.

[45] "Saadako" – plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.

[46] Nomoj de la tiamaj vinoj.

[47] Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto) kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la dorson.

[48] Popola virina vesto.

[49] Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.

[50] Monero.

[51] Rusa proverbo.

[52] Prikazoj ("prikàz" – ruse "ordono") estis organoj de centra administrado kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn de l’ regno, aŭ havis apartajn fakojn de l’ ŝtataj aferoj. Tiel ni konas prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan, presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan, Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l’ prikazo estis: 1 – 2 juĝistoj, kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj estis elektataj de l’ caro mem. La loĝantoj en la sfero de l’ influo de ĉiu prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj ili rajtis plendi nur al la caro mem.

[53] Longa laŭtalia vesto.

[54] Pudo=proksimume 15 kilo.

[55] Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj spicaĵoj.

[56] Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume 23 de metro.

[57] Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj.

[58] Porzana marulta (lat.).

[59] Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.

[60] Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.

[61] Urbo de Moskva gubernio.

[62] Heroo de rusaj antikvaj legendoj.

[63] Esaulo – estro de kozakoj.

[64] «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon «kolcò» por ne esti rekonata.

[65] Rusa proverbo.

[66] Rusa proverbo.

[67] Printempa pormortinta festo de l’ antaŭkristaneca epoko. La idolistoj kredis, ke la animoj de l’ mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por partopreni la festenon de l’ vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l’ mortintoj kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.

[68] Biblio.

[69] "Kikimora" – mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l’ animoj de mortintaj praavoj.

[70] Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.

[71] Rusa proverbo.

[72] Rusa proverbo.

[73] Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ vestojn de l’ ĉasisto.

[74] Rusa proverbo.

[75] Ŝercoj sensencaj.

[76] Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa, kun dutranĉa pinto.

[77] "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi.

[78] Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). La caro, indignante pro la enhavo de l’ letero sed ne povante puni la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la letero, sin apogis sur la piedon de l’ malfeliĉa Bazilo per sia akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la fidela servisto ĉi tiun turmentegon.

[79] Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj, ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto estas tute ne tradukebla. Rim. de la Red.

[80] La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.

[81] Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.

[82] Historia fakto.

[83] Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.

[84] Azia popolo.

[85] Rusa proverbo.

[86] Sentalia longa bluzo.

[87] Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio.

[88] Laŭ la kredo de l’ epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas esti purigata per preĝoj kaj pento.

[89] Virina nomo.

[90] Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro de l’ mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante ĉiujn ecojn de l’ mortinto.

[91] Vidu ĉapitron XII.

[92] Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo.

[93] Parto de Moskvo.

[94] Muzikinstrumentoj.

[95] Uralaj montoj.

[96] Riverbranĉo de Kamo.

[97] Unua princo en Ruslando.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.