La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I – La "opriĉnikoj"

En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2], princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.

Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.

La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l’ diplomatia arto, li deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj, kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la veremecon de l’ princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en kunsido de l’ deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo, estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon. Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en Litovujo.

La fizionomio de l’ princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu, en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia rideto – senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn, ĉar meditado ne estas lia fako.

Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska, larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele konturigis la lipojn kaj la mentonon.

Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova, kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.

Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj, – ĉio estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron, similan al Ivano.

De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis gajan kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta vilaĝo!

La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis lia ĉevalservisto.

– He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati oni povas per hakiltenilo...

– Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime? – demandis la princo, kiu tute ne deziris ripozi.

– He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40 verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas tre lacaj.

– Nu, bone, – konsentis la princo. Ni ripozu!

– He, he, – ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu, demetu kaldronojn, faru fajron!

La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj demetis la kirason.

Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la festadon.

– Ne ĝenu vin, bonuloj! – afable diris Serèbrjanij: unu falko ne malhelpas la aliajn!

– Dankon, via bojara moŝto, – respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni! – Nu, vi, malsaĝulinoj! – li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne opriĉnikoj? Jes, via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!

– Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj! – demandis la princo.

– Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi – "zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!

Serèbrjanij ekkoleris.

– La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas, de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?

– Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin tuŝi! – Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov, – jen tien, kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.

Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.

– Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas, ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?

– Jes, kara princo, – ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn ili havas, kiuj portas signojn – balailon kaj hundan kapon. Certe, ili estas caraj viroj!

– Malsaĝulo! – ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj! Mi ne komprenas – li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte Moskvon, mi nepre ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne indulgos, je Dio, ne indulgos.

La dancoj daŭris kiel antaŭe.

Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino – fianĉinon; la fianĉo profunde salutis la geparencojn de l’ fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis junuloj kaj knabinoj.

– Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro: – donu al mi bieron!

– Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!

– Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!

Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al kontraŭa.

La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:

– Al la diablo, bopatro!

– Al la diablo, bopatrino!

– Al la diablo, bofrato!

Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.

La vilaĝanoj laŭte ridis.

Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis en la rondon.

– Savu! Kaŝu min! – li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.

– Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble opriĉnikoj?

Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne povis elparoli eĉ unu vorton.

– Tie, tie, – fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin, – ili ŝin prenis, Dunjon, kaj min...

Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...

– Malfeliĉo, malfeliĉo! – ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj, kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj Sergèevno’n ili mortigis...

Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo kaj hunda kapo.

– Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn, forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!

La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.

– Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la princo: – defendu nin, malfeliĉulojn.

Sed la princo jam estis for.

– Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante ĉirkaŭen. – Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!

La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.

– He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?

La vilaĝano silente kliniĝis.

– Pendigu lin sur betulo! – ordonis la nigraharulo: se li ŝatas silenton, li silentu sur la betulo!

Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de la vilaĝano.

– Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj. Indulgu!

– Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne ŝercu alian fojon! Pendigu lin!

La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l’ strato, kun laŭtaj krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon rekonsciiĝi, la princo desaltis de l’ ĉevalo, ekgenuis sur lian bruston kaj premis lian kolon per la mano.

– Kiu vi estas, kanajlo? – li demandis.

– Kaj vi? – per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.

La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.

– Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.

– Ne al vi mi servas, rabisto, – respondis la nigraharulo, ne perdante kuraĝon: – vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!

La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.

La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj, kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.

– Ligu ankaŭ lin! – li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman vizaĝon, li malgraŭvole miris.

– Bravulo, vera bravulo! li pensis: – domaĝe, ke li estas rabisto!

Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.

– Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj: – kiajn ilojn ili kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon mortigi homojn!

La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.

– Kiuj estas tiuj ĉi viroj? – demandis la princo. Kial vi ilin alligis al seloj?

– Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.

– Malligu ilin!

– La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos la sorto de venkitoj.

– Aŭskultu, kanajloj! – diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj. Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?

– Ĉu vi perdis la okulojn? – respondis unu el ili. – Ĉu vi ne vidas, kiu ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!

– Malbenitoj! – ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la veron!

– Certe, vi falis el la ĉielo, – ridante diris la nigraharulo, se vi neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin prenu!

La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.

– Nu, bravulo! – li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio, – mi vin pendigos.

La rabisto prenis fieregan aspekton.

– Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis, – ĉevalservisto de Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l’ caro. – Jen vi scias, kiu mi estas; diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam mi havos la okazon rompi vian kapon?

La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron. Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l’ morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron – tion ne povis toleri Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l’ rabistoj ili ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.

Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono de Serèbrjanij, aliris lin.

– Permesu al mi paroli, via princa moŝto!

– Bone, mi aŭdas.

– Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la manoj de ĉi tiuj bestoj, – tial mi nun volas pagi al vi per bona ago. Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj kamaradoj!

La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de l’ vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia rigardo – konstantan kutimon obeigi.

– Kiu vi estas, bravulo? – demandis la princo. Kial vi penas savi la homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?

– Jes, via bojara moŝto, – sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie! Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj! – Se mi povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo! Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre kulpigos vian bojaran moŝton!

Malklara parolado de l’ nekonata viro malmulte impresis la princon, sed lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l’ rabistoj malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn, – kaj li mem volis daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.

– Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!

Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj profunde salutis lin.

– Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin pendigi, – pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi, – permesu nun, ke ni, antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!

Kaj, akceptante la silenton de l’ princo kiel signon de konsento, li tuj ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.

– Plej utila afero! – diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda afero por ili ĉiuj!

La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis la antaŭan esprimon.

– Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi: se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi du.

Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn. Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.