La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXXVI – Reveno en la antaŭurbon

Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj. Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l’ caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie serĉi perfidon.

Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj, subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo silentis, lia konscienco dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo. Trankvila estis la animo de l’ caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum kelkaj tagoj.

Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.

Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.

Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l’ caro, fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile divineblan karakteron de l’ terura caro kaj la rimedojn por ne perdi lian favoron, ne partoprenante la farojn de l’ opriĉnikoj, – kiam subite eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.

Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.

Serèbrjanij estis malfavorato de l’ caro, kondamnita al morto. Li estis forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian agadmanieron.

Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.

– Estu la bonveninta, princo, – li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston: bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?

Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.

– Diru, mi petas, princo, – demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi supreniris la ŝtuparon?

– Mi ne scias, – naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por la opriĉnikoj!

Godunòv sulkigis la vizaĝon.

– Boriso Teodòroviĉ, – daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.

– Kion vi diras, princo? – ekkriis Godunòv.

– Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!

– Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?

– Mi ĉion scias, – respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn. – Mi veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?

– Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la caro, ĉu li obeus min?

– Tute egale, – obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de vi?

– Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?

Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis garantio kontraŭ perfido.

– Ne, princo, – li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l’ caro estas en la mano de Dio", – diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron al la caro, – kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi, sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?

Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron, kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.

– Nu, Boriso Teodòroviĉ, – li diris al Godunòv, respondante al lia demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!

– Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun, ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.

– Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja bone elpagis siajn kulpojn!

Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la naiveco de l’ princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis al Godunòv nenatura.

– Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi? – li demandis.

– Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij: timo ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!

– Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel mi – resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo, celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de l’ caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi, – io nepre restos en lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara princo, nenio estas farebla!

– Se li ne estus la caro, – malgaje diris Serèbrjanij, – mi scius, kion mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke – mi ne povas simpatii por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun opriĉnikoj!

– Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov’j kaj Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.

– Kaj ĝis tiam kion fari? – demandis Serèbrjanij.

– Ĝis tiam, – respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas utila faro!

En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.

– Jes, – li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj! Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti Krimeon!

Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.

Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis antaŭ du pokaloj da vino.

Fine Serèbrjanij leviĝis.

– Adiaŭ, bojaro, – li diris: jam vesperiĝis!

– Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.

– Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte irus al li kun nia pento, – estu, kio estos, – sed estas danĝere resti longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas veni...

– Adiaŭ, princo, – diris Godunòv. – Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis kiam mi sendos voki vin.

– Atendu! Kien vi iras? – aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis lin tra la korto.

– Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ! – li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la princon. – Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!

Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.

La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon, kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.

Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:

– Besto! – ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla militistaro!

Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l’ maljunulino tute ne impresis la caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de l’ palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.

– Atendu, atendu! – ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian tutan malpian antaŭurbon!

Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ ŝi, plenaj je superstiĉa timo.

En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.

En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj nekovritaj, – tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia – pli larĝa, estis kovrita per mola ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.

Bone oni devis koni la naturon de l’ caro, por ĉiam senerare diveni lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l’ konscienco li fariĝis pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn konsciencriproĉojn al artifikoj de l’ diablo, kiu deziris malhelpi al li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li, por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn, sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.

Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn de l’ karaktero de l’ caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.

Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:

– Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!

– Kiu? – demandis Ivano, oscedante.

– Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon Vjàzemskij kaj estis malliberigita.

– Ha! – diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?

– Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn, kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.

– Ili retrovis la prudenton, bone! – diris Ivano. – Ĉu vi vidis lin?

– Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!

Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo, kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ estis elkondukanta Serèbrjanij’n per la korta pordo, li tute ne havis la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l’ ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.

La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv, observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.

La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.

Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:

– Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?

Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun dormantan.

Li fikse ekrigardis Godunòv’n.

– Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj? – li diris severtone: la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!

Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda saluto.

Ĉio nun dependis de l’ humoro de Ivano post lia vekiĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.