La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXX – La ensorĉita sabro

La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.

Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon; do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn nerebateblaj.

Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko. Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis, rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis al li la dorson, preta surseliĝi.

– Vi estos kontenta, via bojara moŝto, – parolis al li la muelisto, jese kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi samloke mortigita de tondro, se ne pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo neniu povas elteni!

– Bone! – respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo, memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin kiel hundon!

La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.

– Kial vi ne havos sukceson, karulo? – daŭrigis la muelisto, profunde kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn, kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran favoron!

La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij’n, pretertrotis apud li.

La princo rekonis Basmanov’n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan neatenditan konkuranton.

Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis, transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn okulojn de Vjàzemskij.

– Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov? – demandis Vjàzemskij.

– Ho, karulo! – eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?

– Respondu! – ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?

Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.

– Karulo mia! – ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via princa moŝto, nur lasu min viva!

– Pro kio estis ĉe vi Basmanov?

– Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!

Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.

La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.

– Kiel kolerema vi estas, karulo! – diris li, sin levante de l’ tero. – Mi ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la mateno mi jam atendas vin, karulo.

– Nu, kion do volas Basmanov? – demandis la princo per moligita voĉo.

La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.

– Basmanov rakontis al mi, – li diris kun konfidema mieno: ke la caro ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu al li tirliĉon. – "Donu, – li diris, – tirliĉon, por ke mi ree povu havi la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!

– Diablo lin prenu! – trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro, ĉu ne – tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion eksciis, maljunulo, pri la bojarino?

– Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas kaj nenion plu videbligas, karulo!

– Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?

– Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!

Vjàzemskij enpensiĝis.

– Maljunulo! – diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?

– Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi estu malakra?

– Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!

– Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...

– Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?

– Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?

Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime, kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis malliberigita, kaj li aŭdis de l’ kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin anstataŭigi per alia duelonto. Sekve, – decidis la muelisto: la princo Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.

– Permesu al mi, kara princo, – li diris, – ĉerpi akvon por rigardi vian kontraŭulon!

– Agu, kiel vi scias! – respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur faligitan arbostumpon.

La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj, ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.

– Ho, ho! – li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni! Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas kontraŭ li...

– Nu, nu? – demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la sitelo.

– Anĝeloj protektas la maljunulon, – daŭrigis la muelisto mistertone kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!

– Kaj min neniu protektas? – demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.

La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij, estis surprizita per efektive terura vizio.

– Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree nenion vidas, la akvo malklariĝis!

Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj ruliĝis de sur lia frunto.

– Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto, – flustris li tememe. – Estas eble ensorĉi vian sabron!

– Prenu! – diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!

La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton en la tero, enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante ensorĉigajn parolojn.......

...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo, forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.

– Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.

– Sed se li trempos?

– Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi marĉan golubec’n, kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l’ malamiko.

– Donu al mi la golubec’n! – diris Vjàzemskij.

– Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!

La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.

– Ne facile ĝi estas akirita, – li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon – Dio gardu!

La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto sakon, plenan de ormoneroj.

– Dio rekompencu vian princan moŝton! – diris la maljunulo kun profunda saluto. – Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia ensorĉaĵo desaltos de l’ sabropinto.

Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed subite li haltis.

– Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?

La muelisto ŝanceliĝis.

– Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!

– Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!

– Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo malklariĝis.

– Ĉerpu freŝan akvon! – ordonis Vjàzemskij.

La muelisto nevolonte obeis.

– Nu, kion vi vidas? – senpacience demandis la princo.

La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.

– Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas! – diris li, paliĝante: mi vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...

– Kies kapojn vi vidas sur stangoj? – demandis Vjàzemskij, plena je nevola teruro.

– Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.

La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis, ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie falis senkonscia.

Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis Moskvon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.