La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXXVII – Pardono

Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj siaj rabistoj.

En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de l’ caro.

Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis liberigi Serèbrjanij’n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili, sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de Kremlo...

Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda fenestreto super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de l’ caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan kruelaĵon.

Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la perono, akompanata de kelkaj stolnikoj.

Ĉe la apero de l’ caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.

Ivano silentis iom da tempo.

– Bonan tagon, ĉifonuloj! – fine li diris kaj, sin turnante al Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas sen malliberejo?

– Via cara moŝto, – respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!

– Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo? – demandis Ivano la rabistojn: kial vi lin konas?

– Via cara moŝto! – duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!

– En Medvedevka? – ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi regalis Ĥomjàk’n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?

Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la interparoladon.

– Por kio kalkuli liajn kulpojn? – kolertone ŝi sin turnis al Ivano. – Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la tatarojn kaj defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!

– Silentu, maljunulino! – diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo min instrui!

Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj, sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:

– Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!

Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.

– Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!

– Li ne konsentis? – ripetis Ivano. – Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron! Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!

– Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto! – ekmurmuretis la nutristino.

Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la rabistojn:

– Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj, mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu, maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?

La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.

– Vivu nia caro! – ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni meritos la pardonon per niaj kapoj!

– Oni donu al ili, – daŭrigis Ivano, – bonajn kaftanojn kaj po unu ora monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras, kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?

Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:

– Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!

– Kia estas via opinio? – sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?

– Sendube, ili taŭgas, – respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!

La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian honoron.

– Se mi iun pardonas, – li diris majeste, – mi pardonas tutplene kaj donas mian tutan favoron.

– Kia favoro, via cara moŝto? – interrompis Serèbrjanij.

Ivano ekrigardis lin kun miro.

– Via cara moŝto, – daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante: ili ja faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon Rjazanjo.

– Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj? – demandis Ivano, trapikante Serèbrjanij’n per siaj okuloj.

– Pro tio, via cara moŝto! – ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante trovi pli konvenan esprimon, – pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!

Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa figuro altiris lian atenton.

En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la caro, penadis atingi Serèbrjanij’n. Jam pli ol unu fojon li etendis sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon de l’ princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l’ rabistoj.

– Kiu estas tiu rato? – demandis la caro.

Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.

– Deflankiĝu, homoj! – komandis la caro. – Montru al mi tiun, kiu sin kaŝas tie!

Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.

– Kiu vi estas? – demandis la caro kun suspektplena mieno.

– Li estas mia ĉevalservisto! – rapide diris Serèbrjanij, rekoninte sian maljunan Miĥeiĉ’n: li min ne vidis, de kiam...

– Jes, jes, via cara moŝto! – jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam revidi!

– Kion vi deziris diri al li? – demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por kio vi vin kaŝis post la dorsoj?

– Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...

Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.

– Kiaj! – demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do, maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?

Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.

– Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ la litova militiro! – li tuj diris, kuraĝigita de l’ bonkora mieno de l’ caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe, nefidindaj, via cara moŝto!

La caro fikse rigardis Miĥeiĉ’n, mirante vidi la serviston same sincera, kiel lia mastro.

– Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn? – ree enmiksiĝis Onùfrievna: Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?

Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.

– Jes, avinjo, vi estas tute prava! – li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.

Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos! – li kvazaŭ deziris diri.

Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La enmiksiĝo de l’ nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de Serèbrjanij.

– Do vi ne ŝatas la opriĉninon? – li demandis Miĥeiĉ’n kun bonkora mieno.

– Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando, ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe, via favorato.

Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!

– Bonegan serviston vi havas! – diris la caro al Serèbrjanij. – Mi estus kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?

– Via cara moŝto, – enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se mi ilin havus, servus al liaj infanoj!

– Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo? – demandis Ivano ankoraŭ pli bonkore.

– Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ. Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la maldekstra mampinto.

Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano havis la vundon.

– Domaĝe! – diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis Miĥeiĉ’n kaj liajn filojn. – Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis ilin, oni devas ricevi aliajn.

– Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko mi ricevos infanojn?

– Nu! – respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia volo, novan edzinon oni povas trovi!

– Sendube, oni povas, se oni deziras, – diris Miĥeiĉ, kontente ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!

– Estas virinaĉo kaj virinaĉo! – diris Ivano kaj prenante Onùfrievna’n je ŝia talivesto: jen edzino por vi! – li diris kaj antaŭenŝovis la nutristinon.

– Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!

La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l’ caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo, sed Ivano restis serioza.

La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.

– Senhontulo! – ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku! Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!

La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.

– Ne koleru, avino, – diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino, maljunulo?

– Indulgu, via cara moŝto! – ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.

– Amo venos kun la tempo, – diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan doton!

Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis je la talivesto.

– Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, – li ekkriis genuante: ekzekutigu min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol edziĝos kun ŝi!

La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.

– Nu, bone! – li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro’n, al gvardia regimento. Se ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi, – li daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon sur la ŝultron de Serèbrjanij: – vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj; ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj forbalai per balailo!

Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.

– Nikito! – li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia ŝultro: – vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!

Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij’n, ili jam antaŭvidis novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn, starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.

Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.

– Via cara moŝto, – li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj fortoj sufiĉos!

– Jen kiel? – diris Ivano kaj demetis sian manon de l’ ŝultro de Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol fariĝi mia batalilestro? Bone, – li daŭrigis sarkasme: – mi ne deziras kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune! Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!

Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la dorson kaj eniris en sian palacon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.