La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXXI – Dia juĝo

Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l’ caro: preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj, kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.

La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la teron el la postsigno de l’ cara piedo kaj bruligis la teron en la fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir Andrèeviĉ[91] por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne, – Dio scias! Sed li malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis Basmanov’n, por ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi tiuj servistoj de Vjàzemskij.

Oni ne trovis Basmanov’n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ Basmanov mem.

– Kiu scias, via cara moŝto, – li diris, – kial li malobeis al vi? Eble, li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli certe pereigi vian caran moŝton!

La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.

Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu duelo.

– Nu, karulo! – diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado, vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen, eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj, donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian juĝon!

Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.

– Iru do, foko! – ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?

– Por kio ne? – apatie demandis la junulo.

Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.

– Dekstren, pli dekstren, – komandis la pli aĝa: por kio vi iras maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!

La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado – apogseĝo por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno, ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo, okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la ĉeno.

Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo atingis fine la duelkampon.

– Kien vi ŝovas vin? – ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.

La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado, sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj, komencis peti:

– Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi tie, sinjoroj!

Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la blankajn dentojn.

– Bone! – respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke mi ne forhaku viajn kapojn!

Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj, tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij, kiuj devis gardi la duelkampon, kaj du diakoj, kies devo estis observi ordon dum la duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado pri diversaj eblaĵoj dum duelo.

– "Kaj se ili venos al duelkampo", – li legis el la libro: "kaj tie ili deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:

– La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.

Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo, deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l’ estrado kaj, salutinte la popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi ion tre interesan.

Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.

Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon, kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan kolhararon, atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo konformiĝis al la griza barbo de l’ bojaro.

La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda arĝenta sonorileto.

Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj, apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov; sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron de l’ ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da plenblovitaj vejnoj.

Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.

– Brava ĉevalo! – li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!

Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam al Malbenita Ŝlimakvo!

– Aŭskultu, – li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante lin per kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?

– Tiu! – respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de Morozov.

– Vere? Kial do ne ĉi tiu?

– Ĝi estas pli dika! – respondis la junulo apatie.

La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de heroldoj.

– He, vi, homoj! – ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!

La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj demandis lin kun profunda saluto:

– Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?

– Oni komencu! – respondis Ivano.

La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris flanken.

La bojaro donis signon.

La kontraŭuloj eligis la sabrojn.

Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj prenis lian ĉevalon per la brido.

– Prenu ĝin! – diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj okuloj: mi batalos piedire.

Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis, kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.

La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita por piedira batalo.

Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.

– Kion vi havas, via princa moŝto? – samtempe ekkriis la oficisto kaj la atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la batalo egalas malvenkon!

– Demetu mian kirason! – diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la kirason! La radiko min sufokas!

Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso kaj forprenis de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun golubèc.

– Estu malbenita la sorĉisto! – li ekkriis, malproksimen ĵetante la saketon kun golubèc. – Estu malbenita, li trompis min!

Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.

– Kapitulacu, hundo! – li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!

Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.

– Ne, mi ne kapitulacos! – diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo ekflamis per antaŭa kolero! – Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!

Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar neniu batalo estis.

La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj alporti la objekton, ĵetitan de l’ princo. Plena je scivolo kaj timo, li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:

– Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun, – daŭrigis li voĉe: princo Vjàzemskij aliru!

– Nu, Afonĉjo! – li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov estas pli forta, ol vi!

– Via cara moŝto! – respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala: mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu anstataŭanton!

La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov’n.

– Bone! – li diris: – la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.

Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l’ ĉeno kaj vokis laŭtvoĉe:

– Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon Vjàzemskij? Eliru, vi, batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!

Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.

– Eliru, eliru, vi, batalistoj! – vokis la heroldoj, – eliru! Kiu venkos Morozov’n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.

Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro, malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto, kiam subite aŭdiĝis la voko:

– Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras! – Kaj sur la areno aperis Ĥomjàk.

– He, he! – li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij’n!

Ekvidinte Ĥomjàk’n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:

– Mi ne batalos kun servisto! – li diris fiertone: ne konvenas al bojaro Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!

Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.

– Via cara moŝto! – li diris: – vi permesis al mia malamiko sin anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.

Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov’n, – la pretendo de Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia juĝo.

– La heroldoj voku! – li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon kaj esti ekzekutota.

Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante la ĉeestantojn.

– Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?

– Nu, diablo, – diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi havus mian sabron. Rigardu! – li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin rekonas?

Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo, kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk’n per okuloj.

– Nu! – daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali kontraŭ mi? He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min venki?

– Mi volas, – aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.

Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.

Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk’n, jen la opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.

– Kiu vi estas? – demandis lin la oficisto.

– Mi? – siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.

– Kiu vi estas? – ripetis la oficisto.

– Dmiĉjo! – li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.

– Dankon al vi, bravulo! – diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank’ al Dio, mi havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!

Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk’n, preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin, ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo, – ĉiuokaze Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.

– Per kio vi volas batali? – demandis la oficisto, scivole rigardante la junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.

– Per kio? – ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de Dmiĉjo ne povis lin trovi.

– Nu? – ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas tempo komenci la batalon!

Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.

Liaj manieroj amuzis la caron.

– Donu al li batalilojn, – li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona batalanto.

Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.

Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj maldekstren, ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.

Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj ĉiuj ĉeestantoj.

– Kial oni disŝiras al si la gorĝon? – demandis Dmiĉjo malkontente: mi atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!

Li montris Ĥomjàk’n per fingro kaj komencis demeti la kirason.

Nova eksplodo de ridego.

– Per kio do vi estos batalanta? – demandis la oficisto.

Dmiĉjo gratis al si la nukon.

– Ĉu vi ne havas bastonegon? – li malrapide demandis, sin turnante al opriĉnikoj.

– Jen, malsaĝulo! – De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi, kamparanaĉoj?

Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin forpeli.

– Donu al li bastonegon! – li ordonis: li batalu, kiel li povas.

Ĥomjàk ofendiĝis.

– Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan serviston, – li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.

Sed la caro havis sian bonan humoron.

– Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk, – li diris: kaj la junulo batalos laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano defendos bojaron Morozov!

Oni alportis kelkajn bastonegojn.

Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la caro.

– Ĉu vi ne havas pli fortan! – li demandis apatie.

– Donu al li timonstangon! – ordonis la caro, atendante kun plezuro interesan spektaklon.

Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta ŝarĝveturilo.

– Nu, ĉu ĝi taŭgas? – demandis la caro.

– Kial ne? – respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!

Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.

– He, diablo! – interparolis la opriĉnikoj.

La caro sin turnis al Ĥomjàk.

– Stariĝu! – li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi, kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.

Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj, forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam rigardante Ĥomjàk’n. Lia konfuziĝo tute malaperis.

– He, he, stariĝu! – li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!

La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják’n.

La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.

– Komencu! – li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.

Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin, salte irante renkonte al Ĥomjàk.

Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.

Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu fajfegis super lia kapo.

– Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon! – li kriis, pli kaj pli furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk’n...

La simpatio de l’ rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.

– Bone! Bone! – kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l’ caro: batu, batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan partion!

Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.

– Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon! – li ĉiam ripetis la samon kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis Ĥomjàk’n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.

Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste super iliaj kapoj.

Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto per la timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la brakojn.

Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.

Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk’n kaj komencis lin sufoki.

– Sufiĉe, sufiĉe! – kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al la caro kun zorgoplena mieno:

– Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia plej valora opriĉniko!

– Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj! – ordonis la caro: superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!

Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed Ĥomják’n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:

– Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!

Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.