La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXVI – Kunfratiĝo

Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience atendis la signon, por komenci la atakon.

– Princo, – diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...

– Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?

– Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...

– Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!

– Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj kaj – ĉu vi volas kredi al mi? – ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin, princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel, kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin, kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj malsaĝaj paroloj, – aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?

– Maksimo Gregòrjeviĉ, – diris Serèbrjanij, forte premante lian manon: mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!

– Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo, nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho, princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin, mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...

– Ne kolerigu Dion, Maksimo! – interrompis lin la princo: kial vi ne indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj, dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu, Maksimo Gregòrjeviĉ!

Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.

Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto, kisis ĝin kaj faris signon de kruco.

– Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!

Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.

Maksimo sereniĝis.

– Nun, – li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu vivi!

– Maksimo! – diris Serèbrjanij kortuŝita. – Dio vidas, mi tutkore fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!

– Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante opriĉniko?

Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis la manon de l’ princo.

Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la tendaro de l’ tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo pretergalopis antaŭ la rabistoj.

– Estas tempo! – diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.

– Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!

La rabistoj salte leviĝis de l’ tero.

– Estas tempo, estas tempo! – aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la princo!

Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam povis vidi la malamikajn fajrojn.

Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al la tendaro.

– Bravulo nia Ringo! – ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la malpiuloj!

La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je maltrankviligita formikejo.

La tataroj, savante sin de l’ fajro, senorde kuris renkonte al la rabistoj.

– Ataku ilin, kamaradoj! – ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu en fajron!

Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....

Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de alia – de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis al marĉaj bordoj de l’ rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj aliajn batalilojn, krom sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.

– Haltu, karuloj! Haltu, amikoj! – li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?

Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la leviĝanta suno.

– Ĉu ne tataroj ili estas? – demandis iu.

– Vi mem estas tataro! – indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?

– Rusoj venas! – aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj venas helpi al ni!

– Vi vidas, princo, – sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas. Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon, ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.

La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn, falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj, kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn ĉevalojn.

Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.

Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta taĉmento premegis ilin de la alia flanko.

Unu tutan horon jam daŭris la batalo.

Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.

– Bone, bonege, princo, – gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.

– Jes! – respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!

– Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?

– Ĉu vi konas lin?

– Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!

– Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?

– Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li dancadis – hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino. Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes, princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi, – daŭrigis Maksimo kun entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis. – Mi ne rekonas min mem, princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj, sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos! Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je Silvestro kaj Adaŝev[87]. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la tataroj ĉirkaŭas Basmanov’n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni ja devas helpi al li!

Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.

– Estu singarda, Maksimo, – li diris: ne ĵetu vin en batalon senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!

– Ne, ĝi estas sango de malamikoj, – respondis Maksimo, gaje rigardante sian ĉemizon; – mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!

En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.

Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si... Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.

Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino, ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!

Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan filon!

La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis Maksimon el la piedingo.

– Maksimo, mia kara! – li diris, genufleksante kaj levante lian kapon: ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu vorton!

Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.

– Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!

– Maksimo! – diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l’ mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?

– Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin rememoras, mortante!.. Kaj la krucon, – daŭrigis Maksimo, – la krucon, kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.

– Kara mia frato, – diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro? Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi bedaŭras, krom panjo?

– Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun amis...

Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.

Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.

– Frato, – li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...

El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al la mortanto.

– Nun mi sentas min pli bone, – diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!

La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn tatarojn kaj ekridetis.

– Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...

La sango ekfluis el lia buŝo.

– Dio, akceptu mian animon! – ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.