La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCO SEREBRJANIJ

Aŭtoro: Alekseo Tolstoj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXXIV – La arlekena kaftano

En la sama tago frumatene du stolnikoj de l’ caro venis al la bojaro Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.

Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj, preparis manĝaĵon.

Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala favoro por li.

Eksonoris la sonoriloj de l’ palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l’ ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj, de Aleksiso Basmanov, de Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.

Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko pli malsupera ol tiu de Godunòv.

– Altabliĝu, bojaro Druĵino! – diris la caro afable, montrante la liberan seĝon.

La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.

– Via cara moŝto, – li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo, tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto, por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!

Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.

– Boriso! – li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama respondo de l’ bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon! Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!

– Via cara moŝto, – humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!

Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.

– Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov! – li diris malvarmtone, – kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en konvulsietoj de l’ vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.

Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.

– Jes, – daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi ankaŭ ŝatas ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!

La konvulsioj sur la vizaĝo de l’ caro plifortiĝis, sed lia voĉo restis trankvila.

Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l’ caro Ivano lia mieno ŝajnis teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.

Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon, kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l’ caro, aliris la bojaron Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj sonoriletoj.

– Surmetu, via bojara moŝto! – diris Grjaznòj: la granda caro donacas al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!

– For! – ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu, kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!

Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.

– Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas disponi mian kapon, sed ne mian honoron!

La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.

– Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!

– Via cara moŝto, – daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn[92] apud la rivero Sviago, tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l’ tataroj. Multajn vundojn mi ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano, kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo, – mian honoron, kaj al neniu mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro? Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!

Ĉiuj silentis, frapitaj de l’ fiera kaj majesta parolado de Morozov; sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:

– Sufiĉe vi babilaĉis! – li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!

– Nu! – daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!

Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo, kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis la konata sendependeco de l’ princo.

En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj surmetis la arlekenan kaftanon.

Post la lastaj vortoj de l’ caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia koro estis okupita de ia interna laboro.

– Kaj la ĉapon ni forgesis, – diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov’n per multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron ĝisteren.

– Druĵino Andrèeviĉ, – li diris: ni salutas vin okaze de via nova ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!

Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

– Bone! – li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron. Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov. Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon al la nova arlekeno! Donu al li lokon kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!

Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole deflankiĝis.

Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne arlekenan kaftanon, sed caran veston.

– Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto? – li demandis, apogante siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l’ caro. – Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!

La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov’n, sed la caro per kapmovo detenis ilin.

– Sed, – daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis! Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn, sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj, ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!

– Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon, venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la caro de l’ tuta Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!

Morozov eksilentis.

Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu ĉiun sian vorton per aparta turmentego.

Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron. Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.

Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj demandis, montrante Morozov’n.

– Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!

– Silentu! – respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!

Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.

– Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan Vjàzemskij’n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin... Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.

– Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam, – daŭrigis Morozov, kaj lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...

– Tiam, – ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante, – tiam via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!

Minaca estis la aspekto de l’ maljuna vojevodo meze de silentantaj opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston, kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis malŝatinda.

– Via cara moŝto! – daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo la buŝo de l’ rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi, ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la diablo kaj por liaj servistoj!

Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.

Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:

– Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?

– Malliberigi! – diris Ivano, kun peno spirante. – Gardu lin! Ke li manĝu kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos per via kapo!

Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.

La bojaroj Kòliĉev’j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l’ caro kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.

Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto estis plenumota en Moskvo publike.

En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto, kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon. La sama sorto atendis la bojaron Morozov.

Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.