La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

D-rino Gunĉeff

1

Tiu venko, kiun mi ambiciis pleje, en kiu mi fiaskegis, ĝi vanigis mian elanon, laboremon por longa tempo. Mi ellitiĝis malfrue, mi forlasis la redaktejon pli frue, mi estis pala kaj malbonhumora; ĉiu simptomo de obstina amo montriĝis sur mi. Bonŝance mi jam atingis tiun gradon de mia kariero, kiel la kartludistoj kutimas diri, “la karto ludas per si mem”, mi povintus iri ankaŭ ferii por kelkaj monatoj, sen tio, ke ĝi estus endanĝeriginta mian pozicion. Mi ofte restadis en Versajlo, mi ĝojis pro la brua amuziĝo, en kiu tolporiĝis la doloro, mi aŭskultis volonte distran, malĝojan muzikon, leĝerajn, gajajn virinojn, kaj mi havis malbonan humoron, se ne estis diboĉado en Versajlo, kio okazis plej malofte. Nedda malaperis. Mi povintus trovi ŝin, sed nun jam ankaŭ mi kunpremis miajn dentojn, kvankam mi sentis malklare, ke tiu afero ne povas finiĝi tiel. Mi decidis ne fari eĉ unu paŝon al ŝi. Sed mi ne volis rifuzi tion, ke almenaŭ mi aŭdi pri li, kaj tiurilate mi parolis kun Ribári, kiu vizitis min ricevi kelkajn frankojn por ia grava politika agado. Mi diris al li, ke mi ŝatus aŭdi ian novaĵon pri Nedda, li serĉu ŝin kaj tudiĝu en ŝian proksimon. Li karesadis sian mentonon mediteme kaj respondis kun aplombo, kutima de li:

– Mi havus planon… Hm… Ĉu vi povus disponigi al mi vestaĵon?

– Kompreneble. – Tute ne interesiĝante pri la detaloj, mi sciis, ke li preferas la misterajn aferojn, sed mi fidis lian eltrovemon. Li elektadis el miaj vestoj longe, artsperte kaj zorgeme, ĝis fine li trovis iun mian plej novan, plej elegantan vestaĵon Wipocord taŭga al la celo. Malfacile pasis du tagoj. Mi atendis Ribári-on, kiam iu enpaŝis al mi, vespere mi restis en la kontoro pli longe, matene mi eniris pli frue, mi kondutis netolereble al miaj kolegoj, kiuj cetere ŝatis min pro mia afableco. Post kvardek ok horoj, ĉirkaŭ vespere, aperis Ribári kun aktujo, en mia vestaĵo Wipocord. Ankaŭ Pitt aŭ Bismarc povintus envii la aspekton de lia persono. Eksidinte, li elektis cigaron Havano kun granda faksperto, kaj pesante ĉiujn siajn vortojn, tiel malrapide, ke mi koleriĝis, li komencis paroli:

– Nu, mi parolis kun ŝi. Jam en la kvara hospitalo oni respondis je mia interesiĝo, ke fraŭlino d-rino Gunĉeff ne laboras en la kirurgia sekcio.

– Kaj?

– Mi decidis iri al la ambulanco, kiel malsanulo. Eĉ konjekton vi ne havas, kiel komplika ĝi estas. Ĉar se ŝi estus en la sekcio de la internaj malsanoj, mi dirus simple, ke doloras mia pulmo, ĉu ne?

– Jes. Daŭrigu! – Mi pensis tion, ke mi vangofrapos lin.

– Sed ĉu en la kirurgiejo? Kun kia problemo mi anonciĝu? Mi ne volas detranĉigi mian brakon! Unue mi pensis pri tio, ke mi ekmordos mian langon, sed fine ja tio ne sufiĉas por kuraci min, kion oni povus fari tie al mia lango?

– Bonvolu rakonti pli rapide, ĉar mi estas tre nervoza…

– Vane, mi povas iri al la sekcio de la internaj malsanoj kun tiu problemo. Fine mi divenis. Mi iris al la ambulanco kun tiu plendo, ke oni forigis fiŝoston el mia gorĝo antaŭ tri tagoj, kaj de tiam mi havas doloron, kiam mi glutas. Mi tuj ekvidis Nedda-n, kompreneble mi ne rimarkis ŝin, kaj mi permesis, ke oni laringoskopiu min, kaj mi plendis tiel, ke fine tri kuracistoj, eĉ la profesoro mem ekzamenis min ĉiel. Poste oni portis ian provomanĝaĵon, ke mi glutu ĝin. Mi ne povis gluti tion. Nek vi povintus…

Mi jam estis apatia.

– Oni faris ion al mia laringo, pro kio ĝi tre doloris, poste mi ekiris al la elirejo. Nedda alparolis min. Ni konversaciis. Mi interesiĝis, kio estas al vi, ĉar ĉiu kredis tion, ke vi geedziĝos.

– Idioto.

– Ankaŭ ŝi diris tion. Sed ĝuste tiel ŝi konvinkiĝis, ke mi estas bonfida, hebeta homo. Ŝi diris, ke vi kondutis malbele al ŝi. Mi demandis, ĉu vi forportis ion de ŝi? Ŝi respondis, ke ne, eĉ, kaj ŝi ruĝiĝis tiel, kiel tiu gimnazianino, kiun mi ĉiĉeronis antaŭ nelonge en Folies-Bergéres, okaze de ŝia studvojaĝo.

– Ni do lasu la analogiojn…

– Laŭ via deziro. Ŝi vivas bone, oni nomumis ŝin, ŝi havas loĝejon en la hospitalo, baldaŭ ŝi laboros apud profesoro, sinceredire, mi ne tre komprenas, kial ŝi ĝojas pro tio, ĉar la profesoro estas vivanta bildo de paviano.

Li ekstaris. Io venis ankoraŭ en mian kapon:

– Hm… mi ŝatus demandi, se vi ne koleras, kial vi bezonis novan vestaĵon?

– Ĉar la mia jam estas tre trivita – li diris, salutis kaj foriris dignoplene.

2

La obstino, kaŝiĝanta en mia naturo ne konis rezignon, nur la neanstataŭigeblan amon. Mi sciis, ke ĉi tiun tagon mi suferos decidan, eksterman malvenkon ĉe tiu punkto, ke ekzistas neniu kaj nenio, kio povus returni tiun intensiĝantan tendencon, nur tiu ĉi neatingebla triumfo,

 la plenumiĝo de la sopiroj de la junaj jaroj apud la sociaj ambicioj: la akiro de la elektita vivkunulino. Mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon per malsalubra dormo kaj ekscesa diboĉado. Iun vesperon la “Oldulo” telefonas al mi, kiun mi vidis jam delonge en la lasta tempo, li donis instrukciojn, rilate komenciĝontan aferon. Pro la afero mi devis viziti tiun tagon vespere la ĉe-hejman balon de deputito. Mi koleretis, ke mi devas intertrakti pri delikata kaj tikla afero en tiu animstato, antaŭvideble partopreni enuan ĝenan amuziĝon. Mi sukcesis fuŝdifekti tri kravatoj pro nervoziĝo, dum mi surprenis mian abomenindan frakon, kaj tute mankis tiu anima harmonio, la aplombo, kiuj ebligis, ke mi atingu la plej bonajn rezultoj en similaj aferoj. La sinjoroj de la gastiga domo, kaj la plimulto de la elegantaj gastoj havis ĉiun kaŭzon akcepti min kun distingita estimo. Kaj tie mi renkontis Neddan.

Ŝi estis en la alia fino de la salonego, sed mi tuj rimarkis ŝin kaj vidis, ke ankaŭ ŝi ekvidis min. Mi tute ne proksimiĝis al ŝi, mi retiriĝis en angulon, meblitan per divano, kie ĉirkaŭis min la interesataj sinjoroj, ili klarigadis longe, kaj mi povis kontraŭpezi mian internan nepreparitecon, ke mi silentis multe kaj pozeme. Interese, ke tiu inerteco reduktiĝis grandmezure, sciante, ke mi estas sub la sama tegmento kun Nedda. Poste por neglekti la interkonsiliĝan karakteron de la vesperfesto, ni iris inter la gastojn, kaj subite la dommastrino ekparolis apud mi:

– Permesu, ke mi prezentu vin, sinjoro ĉefredaktoro, al la plej bona kirurgo, kiu savis mian vivon – kaj Nedda staris vid-al-vide al mi. Ni ambaŭ sentis, ke nun estus strange klarigadi al la dommastrino, ni do prezentiĝis unu al la alia; la duan fojon, sed pli oficiale, ol lastfoje. Estis ia nekontraŭstarebla komiko en tiu tre ceremonia sceno. La dommastrino iris plu, kaj ni staris tie plumpe, embarasite, rigardante unu la alian en la meza mezo de la salonego. Fine ekreginte min, mi diris la sekvan banalaĵon:

– Je mia honorvorto, mi ne sciis, ke vi estos ĉi tie.

– Vi ne devas senkulpigi vin. Vi tute ne povis sciis, ke mi venos ĉi tien.

Ni povis fari nenion alian, ol paroladi. Mi memoras, ke temis pri ia arta demando, ĝi estis banala, ne interesa temo, kaj malantaŭ la indiferenta konversacio pulsadi multe pli da streĉiteco, ol en ĉiu intimeco de nia du jara kunloĝado. Mi konfesas, de post unu minuto mi forgesis la tre gravan aferon, la ekscititajn sinjorojn kaj ĝenerale ĉion alian, escepte Neddan. Kiam sekvis la vespermanĝo, ne ni povis agi alimaniere, ol la aliaj: mi etendis mian brakon al Nedda, kaj metinte sian manon leĝere en mian kubutflekson, ŝi ekiris kun mi… Neniam batis mia koro tiel forte, ol nun pro tiu konvencia ektuŝo. Ankaŭ Nedda estis embarasita, kelkfoje ŝi rigardis al mi timiĝinte kaj ruĝiĝis, paliĝis ĉiuminute. Tiu situacio estis precipe ekscitita por ni, en kiu ni staris unu apud la alia tiel elegante vestitaj… Tiam mi jam solvis la enigmon. En nia kunvivado ne estis iluzioj, ĝenaj formalaĵoj, ni vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro, en ĝi malsatmortis la fantazio, ne ricevinte nutraĵon. Ni ekiris de la celo, ni do povis nur malproksimiĝi de tio. Baldaŭ eksonis la muziko, kaj kiel strange estis: mi invitis ŝin danci! Ŝi metis iun sian manon sur mian ŝultron facilmove, mi ĉirkaŭprenis ŝian talion, apenaŭ tuŝante ĝin, eble ĝuste tie, kie mi kompresadis ĝin en ĉiu horo, kaj tamen, pro tiu ektuŝos la sango nun leviĝis en mian kapon tamburante, ke la muroj de la salonego ekmoviĝis ĉirkaŭ mi, kaj mi diris tute stulte:

– Kiel bela vi estas…

Kiel ia freneza, inversa filmo, kiun oni komencas projekcii ĉe la fino, nun okazis inter ni tio, kion ni preterlasis siatempe pro la kaprico de la vivo: ni konatiĝis, paroladis unu kun la alia, kiel novebakitaj konatoj, ni ĝentiladis, demandadis unu la alian, en vesperfesto, kiel societaj, fremdaj homoj. Nedda havis prosperantan, privatan, medicinan praktikon, kelkajn, riĉajn malsanulojn, belajn, kuracistinajn sukcesojn. Estas vere, ke ŝi laboris multe, ĉar antaŭtagmeze ŝi devis esti en la hospitalo, sed ŝi ŝatis sian profesion, ŝi vivis bone el ĝi, kaj kio estis la plej trankviliga: ŝi jam delonge ne skribis artikolojn. La homo, ekster la favoraĵoj de la socio, kiu sentis la neatingeblajn vinverojn acida. Rangaltiĝinte, ŝi mildiĝis pro la profesio, pozicio, kunlaboro, kiuj krevis en ŝia animo la ŝveliĝintan absceson de la mizantropio. Nun jam verŝajne ŝi trovis la homojn pli bonaj, la vivon pli racia kaj respektinda.

Poste ni sidadis en kvieta ĉambrego sub artefaritaj palmoj. Estis strange, ke nun kiom multe da aferoj ni povis klaigi pri ni, pri nia interna mondo, nur tiajn aferojn, kiujn ni neniam diris dum longaj vesperoj, dum longaj monatoj en la mizero, anstataŭe pozema diskuto, personataka mokado, malpacienco estis kutima inter ni, kaj maskante nian veran memon, ni staris unu kontraŭ la alia. Nun nia sincereco ekfontis per si mem kaj fluetis plu en la vesperfesta atmosfero, la fido, la komprenemo, la simpatio, akompanate de muziko, aŭdebla de malproksime. Mi jam longe mildiĝis, kaj nun ŝajnis, ke nek Nedda volis esti per forto de perforto pli interesa kaj pli ekstravaganca, ol la aliaj virinoj. Eble krom la vesperfesta ĉeesto ŝi jam ne portis botojn, kaj mi vidis tion klare, ke ŝia hararo estas ondumita. Mi rakontis ĉion al ŝi pri la lacegoj de mia duobla vivo, pri miaj senpovaj suferoj, vidante ŝin en la mizero. Ŝi cigaredis, elblovis la fumon delikate, kaj mirinde: ŝiaj ungoj ne estis flavaj, sed manikuritaj! Venis io en mian kapon, kiel ŝi rigardis reveme en la malproksimon.

– Ĉu vi kutimas ankoraŭ pensi pri Vlasta?

Kiel strange estis, kiam ŝi iom kokete kaj ridetante rigardis al mi.

– Ĉu vi eĉ nun havas problemon pri Vlasta?

Konstante hontis min frazo, kiun mi povis koncepti neniel, kiun mi volis eldiri proksimume centfoje dum la daŭro de la vespero: kie mi povus revidi ŝin denove, ĉu jam estas permesate revidi ŝin? Kaj neniel mi povis eldiri tion, mi timis, ke ŝi rifuzos min. En la vestiblo ĝi jam estis sur mia langopinto por proponi veturigi ŝin hejmen per mia aŭto, kaj kiel ia timema lernanto, mi nur staris tie kaj lasis ŝin foriri. Mi ankoraŭ eklevis mian ĉapelon, kaj la taksio jam forveturegis, kaj restis nenio alia el ŝi, ol la rapide forvaporiĝinta nubo de la benzinfumo…

3

Pasis unu semajno. Mi ne pensas, ke mi estus fuminta pli ol mil cigaredojn tiun semajnon, mi ne pensas, ke mi estus etendinta mian manon por levi la telefonon malpli ol mil fojon, kaj mi scias certe, ke mi ĵetis en la paperkorbon minimume cent duone komencitan aŭ tute skribitan leteron. La memoro pri mia unua malsukcesa amkonfeso vanigis ĉiun mian iniciatemon antaŭ la ekago. Mi tute ne povis dormi, labori. Kion mi ankoraŭ neniam faris en Parizo por liberiĝi de la turmentaj noktoj, vizitinte klubon por kartludistoj, mi gajnis dekmil frankojn, sed mia kapo ekdoloris pro la fumo, pro la ludo, pro la konjako. Poste kie ajn mi havis laboron, mi klopodis preteriri la hospitalon, minimume kvarfoje ĉiun tagon, kompreneble mi ne renkontis ŝin, ĉar la hazardo ĝis nun neniam venis por helpi min tiam, kiam mi kalkulis ĝin, sed ĉiufoje hazarde. Mi ne hontis viziti Ribári-on por rememori lian antaŭ nelonge okazintan renkontiĝon kun ŝi. Feliĉe liaj politikaj afero nun bezonis lian ĉeeston nek en la amuzejo Globo, nek en la kafejo Paco. Fine mi denove decidis min kun mort-defia rezoluto de venkinta militestro, ke mi provokos respondon de ŝi. Mil kaj unufoje, sed lastan fojon por ĉiam mi levis la telefonaŭdilon. Mi sentis min tiel, kiel en tiu sekundo, kiam mi decidis salti sur la unuan aŭton, vice starantaj. Ekaŭdinte ŝian voĉon, mirinde, mia nervoziĝo ĉesis, kaj mi komencis paroli kun ŝi senĝene, gemute pere de la telefono:

– Alo! Mi havas du biletojn por la prezentado en la teatro Komedio, ĉu vi havus emon veni kun mi tien?

Silento. Mi sciis, ke nun ĝi estas la momento de la fina decido. Pasis pli ol dek sekundoj, kiam ŝi respondis:

– Kiam ĝi komenciĝos?

Mi kuris nun jam sur la tegmento de la aŭtoj…

4

Post la teatra prezentado ni vespermanĝis kune. Ni trinkis ankaŭ botelon da ĉampano, kaj la koloraj lumfaskoj de la turniĝantaj reflektoroj, kvazaŭ tiuj estus ultravioloj radioj, ili penetris ĝis mia koro. Nun la unuan fojon mi spertis, ke Nedda estas sprita, gaja konversaciantino, kaj ankaŭ ŝi rigardis sur min multfoje kun tiu kompara miro, kiun mi vidis la unuan fojon en ŝiaj okuloj tiam, kiam ŝi prirespondigis min en la redaktejo. Baldaŭ mi rimarkis, kiel belajn manojn ŝi havas, ŝi elblovis la fumon ridetante kaj zumkantis tangon… Poste ni vagadis per aŭtomobilo sur la stratoj de la nokta Parizo, iom ebriete, kaj denove, vane, ĝi jam estas refreno en mia vivo kaj en tiu ĉi romano: estis printempo. Freŝa, pluvodora vento blovis… Ŝi sonorigis ĉe la pordo, mi eklevis mian ĉapelon, kaj sekvis la refuto de la paseo de Nedda, promeso je miaj suferoj: mi ekkisis ŝian manon per subita decido! Kaj ŝi permesis tion. Fine ja ankaŭ tio estis neglektita societa formalaĵo ĝis nun en nia kontakto. Estas vere, ke mi tenis miajn lipojn sur ŝia mano tre longe, tute male al la kutima formalaĵo, kaj neniu scias, kiom longe mi estus teninta tiujn sur ĝi, se iu ne venintus plandŝove de interne al la pordego.

…Ankaŭ ĝi eblas, ke la vento kaŭzis tion, sed dum momento mi sentis bone, ke delikata ektuŝo vibris tra miaj haroj… La pordego frapfermiĝis, kaj tiun tagon tre malgaja domo kaj tre feliĉa homo staris vid-al-vide: la hospitalo kaj mi…

…Kompreneble ni vojaĝis al Budapeŝto por pasigi niajn mielajn monatojn. Mi gvidis Neddan antaŭ la gimnazion, en la Urban Parkon, al la korso apud la bordo de Danubo, avizantaj aŭtunon, kaj mi prezentis ŝin al la kolomboj de la hungara placo Sankta Marko, eĉ ankaŭ al Stefano Verbőczy mem, sur la placo Apponyi. Nedda ĝojis pro ĉio, sed plej bone pro mia patro, en kiu ŝi ekkonis iun, kiun ŝi malhavis tiel longe el sia vivo: la patron. Kio ankoraŭ restis en ŝi, malfido kaj suspekto, rilate la homojn, tio solviĝis en ŝia animo porĉiam, kiam tiu harmonia, basvoĉa, bela maljunulo metis ŝian kapon sur sian ŝultron kaj karesis ĝin. Ie kraketis ankaŭ meblo, kaj se ekzistas vivo transmonda, tiel ankaŭ la astraj manoj de mia patrion certe etendiĝis ĉi tien el la tombejo de urboparto Rákos por karesi ŝin…

Neniam plu mi aŭdis pri Ludoviko Siro, lia memoro restis en mia animo, kiel pala, mallarĝa ombro. Nu kaj kompreneble Reneo Kárpát edziĝis al Maria Pataki, sed ili resti eĉ plu sur la placo Pigalle. Inter la multaj novaĵoj eĉ tio diskoniĝis, ke la kontraŭaj paroj en Versajlo volas ŝanĝis lokon denove… Nova divorcproceso, malnova geedziĝa festo… Onidire Zombori revenis en la gastoĉambron, kaj ĉio restis tiel, kiel antaŭe, precipe la neonaj literoj super la vilao. Kaj la granda rado nur turniĝas, turniĝas monotone kaj konstante, plenplena de nigraj kaj blankaj foiraj planedoj, sur kiuj estas skribitaj la sorto de homoj…

…Nedda eĉ nun estas liberpensulino, sed ni vivas tre feliĉe, kaj ni havas du belajn infanojn…


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.