La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Waterloo

1

Eble mi tute ne devas mencii, ke la miskomprenoj, kaŭzitaj de la strangaj hazardoj de la sorto, kiuj disigis Ŝebaon kaj lian malnovan amantinon, nomatan Anna, tiuj iom post iom klariĝis, kaj la du artistoj geedziĝis. Ili luis vilaon en Versajlo, kaj Zombori estis la konstanta loĝanto de la gastoĉambro. Ŝebao skribis sian unuan grandan verkon tie, kiun li filmigis kun la mondfama ĉefreĝisoro, Zombori kaj Anna estis la ĉefroluloj. Anna estis belega virino. Dum la somera sezono ŝi havis bronzkoloran hararon, ŝi dungis masaĝiston, kosmetikistinon, boks-trejniston kaj psikoanaliziston. Zombori, la iama ĉefreprezentanto de la moderna pentroarto, lernis kanti kaj danci. Tiel okazis la idilia vivo en Versaljo, bedaŭrinde, inter la tre malmultenombraj, sukcesintaj membroj de la mizer-taĉmento. Ankaŭ mi mem ofte partoprenis tiujn amuziĝojn, kie ĉiam troviĝis kelkaj budapeŝtaj gastoj, redaktoroj, aktoroj, bankieroj, pentroartisto, kiam ili vizitis Parizon, ili kunportis la plej agrablajn travivaĵojn el la vilao de Versajlo. La nomon de la vilao propagandis unumetrojn grandaj, neonaj literoj super la enirejo: “VILAO ANNA.” Ni havis gramofondiskojn, kaj grandagan radioaparaton, per kiu ni povis kapti ciganmuzikon el Budapeŝto, kaj la ciganorkestro de la hotelo Hungario de apud la bordo de Danubo akompanis Anna-n, kiu kantis la kanton “Ruĝa roza, blanka rozo” per sia varma, alda voĉo en Versajlo. Trinkinte glason da vino, tuj kaptis ni nostalgio pri niaj hejmaj travivaĵoj, pri Budapeŝto, pri Hungario, ni rankontis historiojn, ni kantis aŭ sidis malgaje, kubutante dum longa silentado super nia hejmsopiro. Ĉar vane… Tamen estus pli bone prosperi hejme… Baldaŭ komenciĝis ĉiuspecaj kolero kaj kverelado. Ŝebao volis mortigi sin kaj Anna-n pro io. Kio okazis efektive, tio neniam diskoniĝis, la senpera medio sciis nur tion, ke Ŝebao atakis la hejmenvenintan Zombori-on, li svingadis en sia mano multkilograman, bronzan objekton, kiel tomahaŭkon kaj kriis tion, ke li rompos la trunkon de sia fia amiko. Bonŝance la masaĝisto intervenis ĝustatempe, kaj li malhelpis, ke la bele prosperanta kariero rompiĝu. Anna eĉ tiun tagon forlasis la vilaon, ankaŭ Zombori, kaj Ŝabeo diris al mi, ke baldaŭ li mortpafos lin sur la strato. “Vi devas skribi tion”, mi proponis al li, kaj li skribis ĝin. Oni faris bonegan filmon el tio, kiel ĝenerale el ĉio, kio okazis al ili kaj en ili, iliaj animo kaj larmoj; la pentrita realaĵo absorbis tiujn eterne, entute, ĝis fine ilia vivo jam tute ne havis vere grandajn travivaĵojn kaj okazaĵojn. Kiam Zombori ekkoleris, li ĵetis preterkuran rigardon al la spegulo, ĉu li ne faras tion malbone, kiam Ŝebao estis malfeliĉa, bona temo venis en lian kapon pri ĝi. La fino de la intermezo estis tio, ke Ŝebao malkonstruigis la slogantabulon, kaj super la vilao ekbrilis la nova teksto: MI FORLASAS VIN. Tiam okazis la doktoriĝo de Nedda. Jam tre turmentis min, ke mi vivis en Parizo, kiel mia propra sozio. Mi angoris konstante, ke iu rekonos min. Tiel mi iris al la bankedo post la doktoriĝo de Nedda, timante mian senmaskigon, bonŝance la malmultenombra societo konsistis el novbakitaj kuracistoj, kies plimulto vivis izolitan, nomadan vivon en la kvartalo Latina, kiu urboparto ĝuste tial estas mondfama en Parizo, ĉar tie la okazaĵoj postrestas minimume cent kvindek jarojn de la nuno. Nedda trinkis kelkajn glasojn da vino, pro kio ŝi ruĝiĝis. Ŝi estis tiel bela, ke mi sentis interne sangoperdi malrapide, dum mi rigardis ŝin. Ni iris kune hejmen, tra senhomaj, mallarĝaj stratoj, en stelplena nokto. Mi decidis paŝi sur malpermesitan vojon. Mi komenci singarde paroli pri mi, pri miaj infanaĝo, ambicioj, post mallonga paŭzo mi daŭrigis:

– Diru, Nedda, ĉu vi neniam pensis pri tio, ke eble mi estas enamiĝinta al vi?

Mi haltis kaj ekprenis ŝian manon.

– Mi tre bedaŭrus tion, ĉar ni ne plu povus loĝi kune. – Kaj ŝi permesis, ke mi prenu ŝian manon. Tiu celkonscio estis multe pli malbona, ol ŝi estus fortirinta sian manon.

– Vidu – ŝi daŭrigis trankvile kaj milde -, mi estos sincera al vi: se mi retrospektas mian vivon, efektive mi havas neniun, kiu estus pli proksime al mi, ol vi. Mi alkutimiĝis al vi, mi ekŝatis vin, mi ne povas diri, ke tiel, kiel mian fraton, ĉar mi neniam amis mian fraton. Eble mi amas vin, kiel vi vian fratineton. Sed havi alian rilaton inter ni, mi tute ne povas imagi tion.

– Vlasta…

Ŝi eklevis sian ŝultron serioziĝinte.

– Mi sentas naŭzon rilate la malhonestajn homojn. Mi teruriĝus, se nur li ektuŝus mian manon. Kredu min, Nikolao, vi estas la sola homo, kiu mankus el mia vivo, se mi ne plu vidus vin, sed certas, ke mi ne estas amanta al vi. – Mi diris ĉe la pordego, ke mi ankoraŭ ne enlitiĝos, ŝi ekpremis mian manon kaj eniris. Mi ekbatis la muron tiel forte, ke mi sentis, ke mia pugno rompiĝos…

2

Antaŭtagmeze mi iris en tiun hotelon, kie mi iam lavis telerojn. La maljuna Puskás eĉ nun ordonis tie, kompletigante sian direndon per la dialektoj, uzataj sur la Granda Hungara Ebenaĵo, kiam la vorttrezoro de franca lingvo pruviĝis por li malmulta esprimi sian koleron. Li salutis min tre ĝoje, kaj mi informis lin per kelkaj vortoj, ke mi prosperis bone.

– Mi povas danki ĉion al vi, oldulo, ĉar mi akceptis vian konsilon, kaj mi absolute ne kredis je la virinoj.

– Vi faris tion bone – li diris iom heziteme kaj okulmezuris mian sinjoran aspekton, kvazaŭ timante, ke mi donos al li ian donacon. Sed mi jam lernis el la ekzemploj, kaj mi sciis, kiel trakti miajn sampatrujanojn, pli malriĉajn, ol mi. Mi do diris al li, ke mi ŝatus malfermi hungaran restoracion, malgrandan, sed kun bonfama kuirejo, ke oni konu ĝin de Madeleine ĝis la strato Ludoviko Kossuth, kaj mi pensis, ke li, Puskás eble povus proponi bonan kuiriston, kiu bone posedas sian metion kaj estas honesta homo. Fine mi sukcesis persvadi lin, ni priparolis ĉion, kaj baldaŭ malfermiĝis la restoracio “Debrecen” en iu eleganta loko de la interna urbo. Puskás iradis en ĵaketo inter la gastoj, kaj li aspektis tiel, kiel boks-ĉampiono dum bankedo post la matĉo. Li apartenis al tiuj malmultaj homoj, al kiuj mi ŝuldis dankon, kaj mi povis helpi ilin. La plej malbona sento kaptis min tiam, kiam mi ricevis la poŝtkarton de Ludoviko Siro el Londono, sen poŝtmarko, kun tiu helpokrio: “Nikolao mia, se vi povas, sendual mi nur kelkajn frankojn, mi estas malsana, kaj mi ne havas loĝejon!” Kaj kara Ludoviko, ĝi tre karakterizis lin: li forgesis skribi sian adreson sur la poŝtkarton. Sed baldaŭ li skribis poŝtkarton kun telegrame mallonga teksto: “Mi atendis nenion alian de vi, ke vi forgesis viajn amikojn, tiel prosperinte. Nun mi okupiĝas pri Seinburn. Ludoviko.” Mi skribis en Londonon al miaj konatoj por serĉi lin, kompreneble estas senespera afero trovi en la plej granda urbo, la plej malgrandan poeton, kun la plej dika bastono… Reneo Kárpát denove ludis sur la placo Pigalle, kaj ĉesigis la salutrilaton kun Zombori. Sed inter Ŝebao kaj liaj iamaj kunloĝantoj okazis la Versajla packontrakto: post la divorcproceso Zombori edziĝis al Anna, kaj baldaŭ ili denove loĝis kune en la vilao kun tiu diferenco, ke nun Ŝebao dormis en la gastoĉambro, kaj Zombori sur la iama loko de Ŝebao, en la dormoĉambro.

 Sed ili neniam plu transmuntis la neon-tubon, kaj nun jam kalkulante ĉiun eblon, la blue ardantaj literoj brilis tie definitive: MI FORLASAS VIN.

3

Jam preskaŭ ektuŝis min la unua fru-aŭtuna melankolio de la vivo, kiel mi alkutimiĝis al la potenco kaj bonstato, kiel la tagoj pasis sen eventoj, samforme, plenumante nek nun, kiel ĝenerale la imagojn de la junulo pri la “sukcesinta” vivo, kiel la amo al Nedda fariĝis en mi kronika, obtuza doloro; estas malica ironio de la sorto, laŭ la malnova kanto: mi atingis ĉion, nur tion ne, kio valorus pli ol ĉio. Por ke ankaŭ la realo dekoraciu tiun animstaton, denove pluvis, kontinue, et-pluvere, farante plorinda vidaĵo la malsekaĉajn, sentonajn stratoj de la urbo, la urban vivon. Iun tian antaŭtagmezon mi sidis en mia ĉambro, en tiu domo, kie oni laboris febre, rapide sur ĉiu etaĝo, en ĉiu ĉambro, por mi kaj fare de mi. Nur mi sidis en brila, granda laborĉambro, elegante, deprimite. Mi piketis miajn ungojn per surtabla, osta tranĉilo sen tio, ke mi estus havinta ian ajn kaŭzon fari ĝin. Iu dungito enportis vizitkarton, ke iu volas tuj paroli kun mi. Jen tio estis skribita sur la vizitkarto:

D-RO GUNĈEFF

Mi rigardis tra la fenestro: pluvis, kaj malseka muro de vid-al-vida muro rigardis al mi. Mi ĝemis kaj diris: mi atendas la doktoron! Kaj ŝi venis! En vasta, impregnita surtuto, kun sia grenadista irmaniero, decikaraktere kaj rezolute. Ŝi haltis en la pordo. Mi ĝojis ankaŭ en mia senesperiĝo, ke fine ni estas ĉi tie, al kio mi ne havis forton, nun ĝi solviĝos fare de jam delonge atendita hazardo. Unue ĉiu vorto haltis en ŝia gorĝo, tiel surprizis ŝin la spektaklo, kiel en dek-paŝa perspektivo, malantaŭ grandega skribotablo, en pompa ĉambro mi sidis antaŭ ŝi. Mi iris malrapide, ĝentile por akcepti ŝin:

– Bonvolu…

Ŝi okulmezuris min de la kapo ĝis la piedoj, poste ŝi diris malvarme, malestime:

– Vere, vi estas kelkajn centimetrojn pli alta tiel. Iom pli frue mi ankoraŭ estus veninta per skurĝo ĉi tien. Sed tio jam ne gravas por mi. Vi surtretis mian fierecon inside, embuske – ŝi spiregis kun pugnigitaj manoj, mi nur atendis, kiam vi batos. – Vi ludis abomenindan komedion kun mi, vi priridis kaj ridindigis min ĉiutage, rilate ĉiujn miajn vivprincipon, volon, klopodon… Kio estis la plej sakrilegia, la plej kruela, ke vi humiligis, vangofrapis kaj mokincitis min en mia literaturo… kiel spiriton. Vi kredigis al mi, ke mi povas verki, nur tial, ke vi povu subvencii min. Vi sukcesis pruvi, ke mi estas ridinda kun miaj artikoloj, ke mi povas danki mian memstarecon al patronado de viro – ŝajnis, ke ŝi eksplodos per histeria ploro -, vi… vi… vi estas ridinda heroo de kolportaĵliteraturo!.. Mi volis diri tion – ŝi daŭrigis iom pli trankvile -, mi volis bati en vian vizaĝon anstataŭ skurĝo, ke vi estas sendanka, malfidela kamarado, ke vi estas ĝuste tia, kiel tiuj, kiujn mi povintus ami: mensoga, superema, malbona, egoisto… – ŝi senspiriĝis por momento -, vi volis devontigi min, inside, starigi min al pretaj faktoj, kaj poste aperi tiel, plaĉaspekte, grandsinjore, kiel grasiĝinta bonfaranto, por ke ne sekvu poste alia, ol vi… Sed vi tre eraris, tiel vi estas multege malpli antaŭ mi, kiel la malriĉa, revema kurknabo, kiu estis mia kamarado en ĝojo kaj malĝojo… kiu ne estis parfumodora heroo de romano…

– Bonvolu verŝi sur min vian koleron – mi diris trankvile, ĉar tio, ke mi mem staris vid-al-vide al ŝi, redonis mian aplombon.

Ŝi embarasiĝis momenton, ĉar kion ajn ŝi diris, ŝi ne povis liberiĝi de la komparo, kaj sekrete ŝi tamen devis iom miri, ke ŝi vidas min tiel, kaj ĉi tie. Sed ŝi denove kolektis sian forton kaj daŭrigis malgaje, unu tonon malpli alte.

– Neniam mi estus renkontinta vin – ŝi diris mallaŭte. Bonŝance, ke la pli granda parto de la lukto estas antaŭ mi, kaj nun jam mi faros tion definitive kaj tute sola.

– Mi amas vin – mi diris mallaŭte, ĉar mi povis atendi nenion alian de ŝi, eble iom indiferente. Ŝi turniĝis kaj formarŝis senvorte en siaj grandaj botoj, en la soldateca, vasta, impregnita surtuto. Vespere mi iris al nia loĝejo, la unuan fojon senmaske, mia aŭto haltis la unuan fojon antaŭ la pordego. La ŝranko de Nedda estis larĝe malfermita, ĝi faŭkis malplene al mi, la bildoj kaj la tablokovriloj malaperis; malpuraĵo, fatraso, kiel ĉe transloĝiĝo, la breto sen libroj, kaj nun mi volonte estus rezigninta la “madeleine-an venkon”, volonte mi estus portinta la stativon post Negron, se estus fermita la pordo de la ŝranko, kaj Nedda sidus denove ĉi tie, ĉe la tablo, apud la samovaro, “laborante”. Letero kuŝis sur la tablo:

Sinjoro!

Se vi volas, ke ne trafu vin pli da elmerititaj lecionoj, rilate la aferon, ne okupiĝu pri mi, ne serĉu min, eĉ mi petas vin, evitu la renkontiĝon kun mi. Mi pravigas vin en tio, kion vi diris foje, ke mi provokas la sorton, kaj tiajn travivaĵojn. Mi esperas, la subvencion, kion mi ne petis de vi, per kio vi humiligis min, mi povos repagi. Mi ne koleras vin, post la okazintaĵoj mi ne estas via malamiko, sed via iama kamarado.

D-RINO GUNĈEFF.

Mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje… Mi havis nenion serĉi ĉi tie, mi foriris, kaj kiam mi frapfermis la pordon malantaŭ mi, ke ĝi fermiĝis tondre, kaj ties bruon reeĥis multoble la volboj de la malnova domo, unu vorto venis en mian kapon…

Waterloo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.