La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Champs-Élysées

1

Proksimiĝis la aŭtuno, kaj denove la dika tavolo de la malkonteco gluiĝis al mia gingivo. Ĉu Austerlitz kaj kapute? Nun jam ni perlaboris tion, kion ni bezonis, kaj ĝi estas grava afero en Parizo. Ni havis fotopligrandigilon kaj lakeon, sur kies uniforma ĉapelo estis skribite kun oraj literoj: “Foto Beauy-Arts”. Mi komprenis, ke tiu troa ambicio estas malbela trajto en mi, ĉar sendanke min ne kontentiĝas per la ĝisnunaj, eksterordinaraj rezultoj, sed mi senti tiel, ke sen totalaj venkoj nur tiam mi povus konsideri la celon trankvila punkto, se mi atingus la maksimumon de la ebloj. Kaj nun kvazaŭ la raketo de la kariero estus surteriĝinta kun mi. La formika laboro ne kontentigis min. Mi apenaŭ laboris, mi vagadis sur la bulvardoj dum la tuta tago, kaj la fotoaparato, kiel reviviĝinta simbolo de riproĉo pendis ĉeflanke. La vesperon de tia tago mi eniris la kafejon Globo, kiu estas fama en Parizo pri la bilardtabloj en la subteretaĝo. Iu mia konato vokis mian atenton pri la albana princo, kiu ludas ĉe iu malantaŭa tablo, sen bilardbastono. Li turnadas la globon per siaj fingroj, kaj li vetas je tridek frankoj ludi unu partion. Granda grupo de gastoj ĉirkaŭstaris la tablon, kaj eleganta homo en la mezo de la spektantoj turnadas la globon. Mi vidis surprizite, ke la albana princo estas la plej drameca membro de nia mizer-taĉmento: Ribári, la elmigrinto! Li ŝmiradis la pinton de siaj kvin fingroj per bilardkreto, kaj lia rigardo indiferente glitis de sur mi. Li turnadis la globon trankvile. “Naŭdek naŭ”. Kalkulis iu. Mi ne rekonis la “albanan princon”. Mi iris denove sur la straton kaj miksiĝis en la brua homamaso. Mi havis nek penson, nek ekideon, mi preskaŭ eĥis interne de la malpleno kaj malemo. Iu ektuŝis mian ŝultron. Ribáris atingis min. Ni iris kune en la tumulto.

– Amiko mia, ĝi estas malfacila metio – li diris kaj iris apud mi.

– Kiel vi vivas, kiel elmigrinto? – mi demandis.

– Ne demandu tion. La rusoj donas nenion, la polaj socialistoj divenis, ke mi estas kroata separatisto, restis ankoraŭ la hispanaj rojalistoj, sed nun ankaŭ tiuj faris malfacilaĵojn. Ĉar ili unuiĝis kun la franca partio de la reĝo, kaj nur al tiu ili donos subvencion, kiu partoprenos morgaŭ la demonstracion. Kompreneble mi lasis la subvencion tie.

– Kie estos la demonstracio?

– La respublikanoj iros al la monumento de la Invaliduloj kaj la elkriistoj de la reĝo provokos la demonstracion. Verŝajne ili provokos tiujn ĉe la placo Etoile aŭ ĉe Chams-Élysées. Je la deka horo.

Mi decidis iri tien, kvankam ĝi promesis nur bonan raportaĵon, eĉ en la plej bona okazo.

2

La sekvan tagon mi rapidis al la placo Etoile je la deka horo. Mi vidis jam de malproksime, ke mi alvenis malfrue. La polico dispelis amason da scivolemaj gapantoj, oni baris Champs-Élysées-on per kordono, kaj la ŝoforoj de la atendantaj taksioj staris en tre longaj vicoj antaŭ la hoteloj, premiĝinte ekster la homamason. Ok-dek fotoraportisto krozis tie kun ago-pretaj fotoaparatoj senpove. De malproksime aŭdiĝis frakasbruo, kriado konfuze. La ambulanco alvenas sirenante, la polica aŭto haltas, la personaro saltadas de sur ĝi… kuras al la ribelo. La bruo aŭdiĝas ĉiam pli laŭte el la malproksimo… La aŭto de la fajrobrigado turniĝas ĉe la stratangulo… Pafo!.. En mi bolas la sango de raportisto… mi ĉirkaŭrigardas,  kiel estus eble trairi la kordonon?…

Dekstre de mi staras aŭto, la unua el tiu tre longa vico, kiu restadas senmove sur Champs-Élysées, interne de la kordono… Fine ja kio okazis efektive? Post momenta pensado… ekregas min la ekscitiĝo subite… per unu salto mi estas sur la varmoforigilo de la unua aŭto… de tie sur ĝia tegmento… multaj homoj kriadas… iu policisto volas kapti mian maleolon, sed li jam ne atingas ĝin… li ĵetas sian gumbastonon post min, sed tio preterflugas mian kapon, kaj mi kuregas! Per grandegaj saltoj mi traflugas la kolrompajn interspacojn… Mi estas meze de la batalo!.. La homamaso kirliĝas ĉirkaŭ mi… gumbastonoj pumbruas… kriego… frakasbruo… fajfo!.. ŝriko. Vera batalo!.. Alpreminte la fotoaparaton sur mian bruston, mi eksponas unu post la alia… Mi faras la fotojn turniĝante dekstren-maldekstren, sola sur la tegmento de la aŭto, en la meza mezo de la revolucio, okazanta en nuksoŝelo…. Ĵetita ŝtono trafas mian vizaĝon, kiu rompas iun mian denton… Mi ankoraŭ faras unu foton. Du policistoj venas al mi kurante… Mi ĉirkaŭrigardas. Malantaŭ mi estas arklampo. Kaptinte ĝian stangon, mi grimpas sufiĉe alten… Krucinte la kandelabron per miaj femuroj, mi serĉas novan temon… Fumo leviĝas el iu vendejo, kaj la fajrobrigado ĵetas malsekajn, fulgajn meblojn sur la veturejon… La bildo iom post iom klariĝas, oni liveras per aŭtoj la ĉirkaŭitajn grupojn, ruboj, ĉapeloj kuŝas sur la asfalto, kaj mi fotas la renversitan aŭtobuson sur la lasta plako… La strato estas malplena, la ordo restariĝis. Glitinte de sur la kandelabro, mi viŝas mian vizaĝon kaj kraĉas sangon… Junulo elpaŝas el la pordego de la apuda domo kaj alparolas min ĝentile:

– Bonvolu veni kun mi, sinjoro.

Ĉar li invitas min amike, mi sekvas lin. Li gvidas min en elegantan laborĉambron. Grandega homo sidas malantaŭ skribotablo, mi tuj rekonas lin: la ĵurnal-reĝon! Li sidis tie, kiel giganta, orienta idolo, kaj li rigardis min longe, poste li ekparolis kun sia alta, nazvoĉo.

– Mi gratulas, mi vidis vian bravuron. Vi estas rezoluta, lerta homo. Kie vi laboras?

– Mi ne estas dungita. Mi laboras, kiel agento, vendante miajn raportaĵojn.

– Nevidinte mi aĉetus viajn fotojn. Mi donus mil frankojn por tiuj…

Ĝi estis bela prezo, sed mi volis ricevi pli ol mil frankojn. Mi tute ne avidis la monon. Mi decidis montri min karaktera homo.

– Bedaŭrinde la bildoj ne estas vendataj – mi respondis ĝentile.

– Nu? Kial ne?

– Hieraŭ mi informiĝis pri la demonstracio kaj mi devontigis min al la ĵurnalo Petite Parisienne por okcent frankoj.

Kompreneble eĉ unu vorto ne estis vera el la tuto, ĉar mi ne havis okazon prezenti mian bonegan karakteron, mi do estigis tian situacion.

– Vi ricevos trimil frankojn de mi – li proponis kun firma voĉo.

– Tio dependas ne de la mono, sinjoro ĉefredaktoro. Bedaŭrinde, mi interkonsentis.

– Ĉu tio estis parola interkonsento?

– Ĝi estas la sama ĉe mi, kiel la skriba.

Li pensadis.

– Mi donos al vi kvarmil frankojn, nu bone, portu la duonon de la fotoj al la ĵurnalo Parisenne.

– Mi tre bedaŭras, ke prezentiĝas tia okazo, kaj mi devas preterlasi tion, sed mi ripetas, ĝi dependas ne de la mono. – Mi staris por momento, poste mi kliniĝis kaj ekiris al la pordo. Li kriis post min:

– Sinjoro! – Mi turniĝis. Kelkfoje li okulmezuris min.

– Kiom da mono vi perlaboras dum unu monato?

– Kvarmil frankojn – mi diris sen palpebrovibro.

– Mi donos al vi kvinmil frankojn, se de nun vi laboros nur al mi. Portu tiujn fotojn al la ĵurnalo Petite Parisienne.

Ĝi sukcesis! Se mi ne mensogas pri la ĵurnalo Petite Parisienne (kiu ĵurnalo cetere aĉetis la bildojn por sescent frankoj), eble eĉ tiam li estus dunginta min, sed ne kun tia eksterordinara impreso, pri tio mi estas konvinkiĝinta, kies sekvo estis mia plua kariero. Tiel mi posteniĝis al la ĵurnalo por kvinmil franka salajro, kiel la unua fotoraportisto.

Ĝi estis Arcole, kie per bombasta tamburado mi anstataŭigis tutan armeon.

3

La Foto Beaux-Arts transloĝiĝis al Champc-Élysées. La redaktejo ĉiutage sendis min kun sia raportisto al ministroj, mondfamuloj, al balo de opero kaj al geedziĝaj festoj por fotografi. Mi utiligis miajn kontaktojn kun eminentuloj al la bono de Foto Beaux-Arts. Nia firmao subite ekprosperis, ni okupiĝis nur pri unuarangaj laboroj. Kompreneble ni jam estis negocpartneroj. Negro kaj mi dividis la en- kaj la elspezojn inter ni. Precipe mi havis la bonvolon de la “oldulo” Ofte li alparolis min, konversaciis kun mi, petis min rakonti mian vivhistorion. Multfoje mi iris en lian kontoron kaj prezentis iujn miajn raportaĵ-ekideojn, kiujn plej ofte li trovis bonaj. Zombori rikoltis la plej bruan karieron en la malmultenombra, hungara kolonio. Lia unua filmo pravigis la reĝisoron, oni prezentis ĝin kun granda sukceso. La ekspentro-artisto luis bonegan loĝejon en Versajlo, kaj li veturis al la scenejo de la filmado per aŭtomobilo. Li akceptis Renenon Kárpát en sian loĝejon, kiel “sekretarion”, kaj li donis monon al Maria Pataki, por ke ŝi reveturu hejmen. Li mem akompanis ŝin al la stacidomo, li atendis, ke la trajo ekveturu. Sed Maria descendis ĉe la ranĝostacio, kaj vespere ŝi jam estis sur la placo Pigalle. Kion ŝi povintus fari hejme.

Kie ajn mi plenumis mian tagan laboron, vespere mi revenis en la artlaborejon, surpreninte denove la trivitan vestaĵon, la malbonan ĉapelon, la distretitajn ŝuojn, mi iris hejmen al Montparnasse. Mi vivis tiel, kiel sorĉita reĝido. Ĉiuvespere mi devis ludi la rolon de malesperiĝinta, juna titano, kvazaŭ surmetinte mian polvokovritan maskon. Dum tiu tempo Nedda eksplikis pasie por mi indiferentajn, artajn kaj sociajn demandojn. Ŝia trompiĝo pri Vlasta ne deprimis ŝin tiom, malrapide revenis ŝia diskutemo, energio, elasteco, kiel ŝi alfrontis la luktojn. Eĉ nun mi prunte-petis ĉiusemajne kelkajn frankojn, nur tial, ke ankaŭ ŝi povu peti de mi trankvile, kiam ŝi bezonis monon. Aŭtuniĝis, la ŝtoneraj, flavaj vojoj de Bois de Boulogne estis plenaj de rufaj arbofolioj kaj aŭtunaj malpuraĵoj, kaj ofte falis la drizelanta, daŭra, pariza pluvo, alvenis la nebuloj kaj la epidemio de influenco el la direkto de la norda maro. Iun vesperon mi trovis Nedda-n hejme tusante, kaj kun purpura vizaĝo. Ŝi spiregis, deliris kaj kuŝis en malvarma ĉambro. Mi tuj telefonis por venigi kuraciston kaj hejtis la ĉambron. Kiam la doktoro alvenis, ŝia febro altiĝis timige. Ŝi konstante parolis bulgare kaj ruliĝadis de iu flanko al la alia.

– Nu, ĝi estas influenco – diris la kuracisto, ekzameninte ŝin. – Ĝi ne ŝajnas esti malgrava. En ĉiu dua horo ŝi devas ricevi malvarmakvan kompreson, nur tio povas savi ŝian pulmon.

Li foriris. Mi iradis tien-reen cerbumante. Nun kion fari? Kiel kompresi ŝin de la akselo ĝis la trunko en ĉiu dua horo? Kiel misuzi la situacion de virino senkonscia? Sed se mi ne faros tion, ĝis mateno certas la pulmito. Eh, fine ja temas pri ŝia vivo… Mi faris la malvarmakvan kompreson, poste mi sidis apud ŝian liton, zorgante pri tio, ke la kovrilo ĉiam estu sur ŝi. Noktomeze altiĝis ŝia febro, perforte mi donis al ŝi kininon. Malferminte siajn okulojn por momento, ŝi ekprenis mian manon kaj ekdormis tiel. Mi estis tre feliĉa pro ĝi. Ni dormis man’ en mano, ŝi en la lito, mi en la fotelo, vestite. Matene venis la kuracisto.

– Jam tio estas esperiga afero, ke ŝia sanstato ne malboniĝis. Ni ne povas fari alion, ol doni al ŝi kininon kaj malvarmakvan kompreson. Tuta Parizo estas malsana je influenco, oni devas tre atenti, ĉar multaj homoj mortos ĉi-jare. – Posttagmeze komenciĝis la krizo, ŝia febro altiĝis denove, mi sciis, ke tiuj estas decidaj momentoj. Pro mia nervoziĝo, senpoveco kaj helpi-volo mi frotadis ŝiajn piedojn. Mi sentis tiel, ke ĝi helpas. Ŝi ekdormis. Ŝi parolis en sia sonĝo kaj diris kelkfoje la nomon de Vlasta, fine la mian. Aŭroris… Ŝia febro ĉesis preskaŭ de iu minuto al la alia, ŝia vizaĝo, kiu havis fajroruĝan koloron nun fariĝis helflava. Je la naŭa horo ŝi rekonsciiĝis kaj petis akvon. Ŝi parolis lace, kun ĝemetanta voĉo:

– De kiam mi kuŝas en la lito?

– Du tagojn.

Subite ŝi ekmiris kaj rigardis min timiĝinte.

– Kiu… metis… sur min la kompreson?

Nur malvarmsango povis helpi.

– La doktoro diris, ke via pulmo ne estas savebla alimaniere. Kion vi estus farinta en mia situacio? Jen kuŝas mia kamarado, kiu cetere estas virino, ĉu mi kompresu ŝin, aŭ mi lasu, ke la malsano ekregu ŝin morte?

Ferminte siajn okulojn, ŝi kunpremis siajn lipojn kaj tre ruĝiĝis. Ŝi kuŝis longe tiel, senmove. Mi vidis, ke ŝi ne dormas. Tagmeze el la restoracio mi portis al ŝi buljono, faritan el viando-ekstraktaĵo, ŝi trinkis la tuton, kaj la vivo revenis denove en ŝiajn okulojn. Ŝi rigardis sur min dankeme, tamen kun strangaj, severaj ekrigardoj.

Tiu knabino ne kredis la bonecon, ŝin ne karesis patrino, ŝi ne legis librojn de Julio Verne en blanka, varma infanĉambro, en tiu knabino la malnovaj, balkanaj tragedioj, slavaj brutalecoj profundigis tiun nekredmon, pro kiuj fortimigite de la homa komunumo, ŝi vivis en konstanta, anima revolucio.

Ŝi elprenis cigaredon el la tirkesto de la noktoŝranketo kun sia kutima movo. Mi petis ĝin de ŝi milde, kaj mi metis la tutan paketon en mian poŝon.

– Bonvolu doni al mi mian cigaredon – ŝi diris akre.

– Mi tute ne faros tion. Minimume unu tagon ne estas permesate fumi.

– Mi ne toleras, ke vi kontinue riproĉetu min!

– Morgaŭ vi resaniĝos, kaj tiam, se vi volas, mi iros al la azilejo loĝi. Kaj nun ne pro riproĉeto, sed simple laŭ la rajto de pugno, kiel la plifortulo, mi malhelpas vin en tio, ke vi cigaredu. – Ŝi turnis sian dorson al mi kolere, kaj mi legis ĵurnalon.

Sekvan tagon ŝi ellitiĝis. Ŝi ne menciis la incidenton, sed ni ne parolis eĉ unu vorton. Ŝi trovis unu permesitan cigaredon sur la noktoŝranketo, kiun ŝi fumis en du partoj. Ankaŭ posttagmeze ni silentis. Ŝi rigardis sian malgrasiĝintan vizaĝon en la spegulo, manipulis siajn kajerojn, flegis siajn ungojn, poste legis. Je la kvina horo ŝi ekparolis subite:

– Mi ne ŝatas Carlyle-on.

La pluvo ĉesis dnove, kaj aperis la suno. Ĝi donacis Parizon per kelkaj senvivaj, malproksimaj, friskaj radioj. Rigardinte tra la fenestro al la mallarĝa strato, mi vidis, ke bruna, rapidflua, mallarĝa akvo torentas sur la strato al la kanalo.

La samovaro murmuretis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.