La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Gare de l’Est

1

Mi vojaĝis hejmen. Mi diris al Nedda, ke mi veturos al Lyon, eble mi ricevos laboron tie, se mi ne skribos, tiam mi revenos post kelkaj tagoj. Ŝi donis trude kvindek frankojn denove, ĉar la antaŭan tagon oni akceptis ŝian alian eseon, kiu valoris mil ducent frankojn. Ŝi vidis prosperi sian memkonscion, laboremon tiagrade, ke la enspezo estis multe pli signifa por ŝi morale, ol finance.

La trajnoj ekveturis hejmen de la stacidomo Gare de l’Est.

Tiu stacidomo, kvazaŭ simbolante mian situacion, fariĝis pli bela kaj eleganta, de kiam mi elpaŝis el ĝi iun aŭroron, kun dudek florenoj en mia poŝo kaj ekiris sur la mallarĝa, malnova strato St Martino, pavimita per trivitaj granitkuboj… Oni konstruis ties enirejon pli ornamita, kaj ĝi rigardis dignoplene al la brua estuaro de la bulvardo Sebastopolo… La trajno jam veturigis min… Hejmen! Al Budapeŝto! Mi ne povis legi, dormi, pensadi… Mi rigardis kun stranga ekscitiĝo la preterkurantan, fremdan pejzaĝon…

… Kaj iun belan, printempan tagon, antaŭtagmeze ĉirkaŭ je la dekunua horo, sinjoro elpasis el la alvena flanko de la Orienta stacidomo kaj ekiris sur la placo Baross, al la strato Rákóczi. Li turniĝadis emociite, plej volonte li estus ĵetinta sian ĉapelon alten, kriante: Hura! Li estas hejme! Li ŝatintus karesi la konatajn domojn, brakumi la nekonatajn piedirantojn, sed ĉar tiu sinjoro atribuis gravan signifon al tio, ke liaj homkunuloj ne konsideru lin cerbmalsanulo, li do nur iris, silente kaj turniĝis en la straton Rottenbiller. Ĝi okazis tiel, ĝi ne estis fabelo, mi havis tridek unu jarojn, kaj estis printempo. Kompreneble tuj, preskaŭ inkognite, kiel mi alvenis, mi pilgrimis al la gimnazio. Ĉio estis sur sia loko: papervendejo, la drinkejo kaj vid-al-vide la konstruaĵo de la lernejo, kvazaŭ uinformigite inter la aliaj domoj, kun sia enkonstruita, oficiala karaktero, nur el la duaetaĝa fenestro ne elrigardis mia pala infanvizaĝo, kiel kelkfoje mi gapis malsupren al la strato. Tie diris mia klasestro iun tagon, restu starantaj, knaboj, hodiaŭ mi informas vin pri ĝoja afero, niaj venkintaj trupoj okupis Belgradon… Mi promenis ĝis la Urba Parko, kie du flugilaj, ercaj bestoj gardas, kiel cerberoj vid-al-vide al la sanatorio, ĝuste tiel, kiam mi vizitadis ĉi tien en la “arbaretan rondon” ludi eliminan ludon. Oni vendis ĉi tie krescentegojn kaj ĉiuspecajn, kolorajn trinkaĵojn…

Mi iris hejmen. La malnovaj ĉambroj, la malnovaj vizaĝoj ankoraŭ eksonigis kelkajn polvokovritajn melodiojn sur la muzikilo de la memoro. Kortuŝita, blankhara homo: mia patro, infano, adoleskiĝinta fianĉino: mia fratineto, mia plej nova parenco: la fianĉo kaj antaŭ ĉio el la revema rigardo de mia patro, el la mebloj, el la aero de la loĝejo, memoro de mortinta, sankta virino: la forsoninta voĉo, la iama humila irmaniero de mia patrino, vivas eĉ nun inter ni, kun ni, kvazaŭ ŝi ne estus forpasinta, ankaŭ ŝi, kiel tiom da aferoj de tiam, estas belaj, bonaj kaj veraj… La cetaraj estis konfuzaj, lacigaj kaj malbongustaj. Artista klubo “Nesto”, teatro Komedio, hotelo Hungario, la drivo kaptis min, kaj ĝi ne plu forlasis min. La bonaj amikoj, pri kiuj mi neniel memoris, kaj grandsinjoroj, kiuj nepre memoris min, ekscelencoj, kiuj nomis min “fraĉjo”, kelneroj, kiuj titolis min ekscelenco. Kie ajn mi estis, iu ĉiam flankentiris min en iun angulon kaj diris bonegajn ideojn, kiuj en Budapeŝto ne estas efektivigeblaj, sed en Parizo tiuj estus grandiozaj… Ili ĉiuj estas nervozaj fantaziuloj, dronantaj homoj kun maltrankvilaj okuloj, miaj oreloj, kapo kaj koro ekdoloris pro ili…

Poste mi renkontis ŝian sinjorinan moŝton en la strato Váci, nome sinjorinon Bárdi. Mi ĵuras, ke mi ne serĉis la renkontiĝon kun ŝi, mia komplico, la hazardo volis tion, kaj mi iris apud ŝi, mi akompanis ŝin ĝentile, konversaciante, pro kiu mi prenis dudek gramojn da aspirino en Városmajor, kaj nun ni iras ĉi tie, kaj kia printempo estas! Ŝi rakontas, ke ili vivas bone, sed Dio scias… Ŝia fileto havas du jarojn, kaj se ni jam renkontiĝis, ŝi diras sincere: ke ŝi imagis ĝi ne tiel. Ŝi rigardis malproksimen super la statuon de Verbőczy, kaj ĉe la hungara placo Sankta Marko, antaŭ la preĝejo de la franciskanoj densa kolombosvarmo paŝetadis sur la asfalto. Oni sonorigis. Kio estas al mi? Mi prosperas… Nu… Dio mia: oni multe troigas… Mi havas bonan salajron, mi povas diri nur tion. Mi fianĉiĝis al bulgara studentinon pri medicino, baldaŭ ni geedziĝos, ni loĝos en Auteilly, kaj mi kisas viajn manojn…

– Mia juna frato estas en Parizo. Ĉu eble vi povus fari ion por li?

– Volonte. Li vizitu min… – Eklevinte mian ĉapelon, mi ekiris facilmove sur la strato Ludoviko Kossuth. Knabineto vendis violojn, mi aĉetis ĉiujn de ŝi, kaj mi portis tiujn al mia patrino en la tombejon, estanta en la urboparto Rákos.

2

La unua surprizo trafis min en mia loĝejo, troviĝanta en la stato Antine. La lakeo raportis malgaje, ke sinjoro Siro en la frumatenaj horoj suprenis sian rajdpantalonon, kraditan blanke-nigre, li renversis ĉion en la loĝejo, ĝis li trovis sian bastonon kaj foriris. Li lasis leteron sur la tablo: “Negro estas fia ulaĉo, kaj vi estas lia amiko. La mono tre ebriigis vin. Mi vojaĝos al Londono, kaj notu bone, ke mi ne estas fotografisto, sed Ludoviko Siro, la poeto.”

Mi malgajiĝis. Fine ja estis antaŭvidebla, ke la normala laboro, kaj la konstanta loĝejo estas peza ŝarĝo por la nomada naturo de Ludoviko Siro, tamen ĉagrenis min, ke mi ne povas subteni ĝuste tiujn per miaj abundaj monrimedoj, kiujn mi pleje ŝatatintus helpi. Ekzemple la juna frato de la sinjorina moŝto, kiu cetere estas simpatia, sed por mi indiferenta, fremda homo, vere vizitis min. Dunginte lin, mi akiris por li dokumentojn, kaj li atingis bonan postenon ĉe la ĵurnalo dum mallonga tempo per sia diligentemo, delikata maniero, dume la kompatida Ludoviko, kiu estis mia amiko, certe vagadis malsate en sia karakteriza pantalono, kun la vulpokapta bastono en la azilejoj de Anglio. Mi iris al Nedda malbonhumore, preskaŭ sentante, ke nek tie atendos min agrabla akcepto. Mi vidis jam dum la enpaŝo, ke estas problemo. Ŝi sidis ĉe la tablo, fiksrigardis antaŭ sin serioze, kaj la densaj fumnuboj, ŝvebantaj en la ĉambro pruvis, ke ŝi cigaredis longe kaj multe ĉi tie, sola. Laŭkutime mi kuŝiĝis sur la divanon malesperiĝinte. Baldaŭ ŝi ekparolis:

– Hieraŭ mi vizitis la redaktoron…

La sango glaciiĝis en miaj vejnoj.

– Mi interesiĝis, kiam oni publikigos miajn akceptitajn artikolojn. Imagu… Serĉinte tiujn, oni respondis, ke miaj artikoloj ja alvenis, sed ili… forĵetis… kun tiuj de la nepublikigeblaj! – Ŝi diris tion pene kaj rigardis sur min timiĝinte, kvazaŭ ŝi atendus la solvon de mi.

– Certe ĝi estas ia eraro… – mi balbutaĉis.

Fariĝis silento. Ŝi pensadis, enspiris la fumon profunde kaj diris mediteme:

– Ĉu vi aŭdis, ke Vlasta fuĝis?

Miaj manoj pugniĝis, ĉar mi sentis, kion ŝi pensas, kaj preskaŭ paroksismo de kolero kaptis min.

– Tiu fripono, tiu ĉarlatano certe estas freneza, se li povis transsavi sian haŭton ien en Afrikon. – Nedda respondis nenion. Ŝia stranga, revema rigardo direktiĝis de sur la ardaĵo de la cigaredo al la perpendikle leviĝanta, maldika fumkoloneto. Estis videbla sur ŝi, ke ŝia cerbo, inklina la fantaziado jam dronis kun melankolio en tiu esperplena ideo, kaj ŝi tute ne aŭdis tion, kion mi diris:

La trian tagon ŝi ricevis la sekvan leteron:

Fraŭlino!

Mi eksciis, ke antaŭ nelonge vi vizitis la redektejon, kaj mi opinias verŝajna, ke surprizis vin la informo, ricevita pri viaj manuskriptoj. Por ne starigi vin antaŭ mistikojn, mi sciigas vin pri la sekvaj aferoj: mi estas ĉeffunkciulo ĉe la ĵurnalo, sed kontraŭ mia konvinkiĝo, pro financaj kaŭzoj mi entreprenis tiun postenon. Viaj artikoloj hazarde trafis en miajn manojn, kiuj ne akordas kun la pensmaniero de la ĵurnalo, sed tiuj koincidas kun mia opinio. Mi kolektis ĉiujn viajn artikolojn, ĉar mi estas konvinkiĝinta pri tio, ke ni havos okazon puglikigi tiujn. Mi trovis komprenebla pagi la honorarion al vi.

Via sincera estimanto.

Tio trankviligis ŝin, sed ŝi ne plu sendis aliajn manuskriptojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.