La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Opero

1

Kaj aperis la speciala gasto de la vintro en Parizo: la neĝo. Mi luis triĉambran loĝejon en la mallonga strato Antine, kiu kunligas la placon de la Operdomo kaj la bulvardon Hussman. Ĉar mi redaktis la ilustritajn suplementojn memstare, kaj mi mem direktis la fotoraportaĵojn, mia salajro altiĝis al dekmil frankoj. Mi ne havas pli da interesa direndo pri mia rapide prosperanta kariero, tiel rapide kaj per si mem okazis ĉio. Mi havis grandmezure la fidon de la ĉefredaktoro, rilate mian personan simpation, jam de la unua momento. Poste li vidis, ke li povas uzi min multe pli bone, kiel memstaran laborforton, kaj mi ricevis tute liberan agosferon, mi ne fotografis, mi nur direktis la fotistojn, planante bildoseriojn.

Ne nur la bonŝanco, sed mia kredo kaj memfido, kreskiĝintaj pro la rezultoj, progresigis min. Estis memkomprenebla, kiam la entrepreno decidis, ke ĝi revivigos en sia konsterno iam ĉesigitan, pli grandan, parizan magazinon, la ĉefredaktoro nomumis nin, kiel la unuan homon de tiu ĵurnalo. Nun jam mi direktis memstare la artajn kaj politikajn kampanjojn. Mi perlaboris du milionojn da frankoj dum la balotado. Mi havis aŭton, mi kontaktiĝis ĉiutage kun ministroj, trust-grandpotenculoj, filmfabrikistoj. Mi atingis ĉion, nur Nedda, Nedda restis senŝanĝe neatingebla por mi, eble iom orgojla kaj malestima, rilate min. Tio nun jam ĝenis min pli ol ĉio, ĝi malbonigis la guston de la triumfo, sed kion ŝi povintus senti al homo, kiu malgraŭ tio, ke li estis viro, alvenis ĉiutage antaŭ ŝiajn okulojn deprimite, malesperiĝinte kaj en trivita vestaĵo. La kurknabo, kiu havis abiturientan ekzamenon, tute ne estas eksterordinare romantika en Parizo. Sed nun jam estis preskaŭ netolerebla tiu situacio, kiel en terura, vintra frosto mi devis demeti la peltmantelon, la dikplandajn ŝuojn de vespero al vespero, kaj aperi en nia komuna loĝejo portante miajn foruzitaj vestojn, en ĉapelo kun anguleca rando. Parte minacis min tiu danĝero, ke havante tian aspekton, mi renkontiĝos kun iu mia konato, parte mi devis timi tion, ke tage Nedda ekvidos min ie. Miaj nervoj tre malboniĝis en tiu ludo. Mian situacion faris eĉ pli ĝena tiu fakto, ke Nedda kun sia tuta memo eĉ nun apartenis tien, de kie mi dizertis jam tiel longe kaj radikale. Mi incitiĝis pro ŝiaj temoj, kaj estis malpermesate elmontri tion, eĉ mi devis absorbiĝi en la ekspliko de la teoriaj veroj, en literaturaj kaj sociologiaj diskutoj, kiam miaj ĉiuj nervoj sentis ridinda kaj ekstravaganca tiun pozeman draŝadon de pajlo. Sed tio nervozigis min antaŭ ĉio, ke Nedda vivis tiam en la plej granda mizero. Mi ne scias kial, sed oni ĉesis al-poŝtigi dehejme tiun malmulte da po-monata monsumo al ŝi, per kiu oni subvenciis ŝin, vane ŝi sendis eĉ plu siajn socio-korektajn artikolojn al la redaktejoj, ŝi estis antaŭ la lastaj, rigoraj ekzamenoj, kaj ŝi apenaŭ povis akiri ties kotizon. Ŝiaj botoj jam delonge perdis sian brilon, la rando de ŝia kravato disfibriĝis. Mi sciis bone, mi konis ŝin, se ĉesus la kamarada motivo, ŝi ne plu loĝus kun mi, kaj prefere ŝi finus siajn studojn, ol akcepti subtenon de mi, tiel do mi devis rigardi ŝian teruran lukton, kaj mi povis fari nenion por ŝi, al kiu mi plej volonte estus doninta ĉion. Kaj mi devis ludi ĝuste antaŭ ŝi nemerititan, malestimitan, senpovan rolon, tute ne rolon, ĉar kiam mi surprenis mian malnovan vestaĵon, subite mi fariĝis malbonhumora interne, kvazaŭ mi estus surpreninta mian iaman memon. Tiu duobla vivo estis kvazaŭ simila al opereto: eleganta sinjoro sur Champs Élysées, kaj trivita kurknabo en Montparnasse. Nedda sentis bonvolan superemon pri mia sorto, kaj ŝi opiniis sian situacion pli bona, ol la mia. Vespere, sidante sur la tablo kaj manipulante la samovaron, ŝi diris tiaĵojn:

– Vi ne devas malesperiĝi. La malesperiĝo mortigas la ago-forton. Jen mia ekzemplo, nun mi estas modelo, dume mi lernas, kaj mi havas tempon eĉ por skribi artikolojn.

Ŝi klopodis kuraĝigi, instigi, reanimi min, ĉar ŝi pensis min malaplomba, sentimentala homo.

Sur la terasoj de la kafejoj aperis denove la stankoloraj fornoj por rosti maronojn, kiuj ebligas, ke la publiko de la kafejoj de Parizo ankaŭ vintre sidu ekstere sur la strato, kaj ŝajnas, ke tio tre konvenis al la francaj homoj, ĉar la terasoj estis plenaj de gastoj, portantaj vintran mantelon, kiuj sidante ĉirkaŭ la fornoj, trinkis la kafon. Mi iris malsupre sur la kajo Orsayn, kaj venis en mian memoron, ke ankoraŭ ne pasis unu jaro, kiam mi kubutumis ĉi tie sur la ponto, tri ĉemizoj estis sur mi, kaj pli ol mil malesperiĝintaj, senhejmaj, rezignintaj, sinmortigotaj homoj en Parizo. La konstruaĵoj el la reĝa epoko sur la alia flanko kun siaj grandegaj ombroj, malnovaj arkitekturaĵoj ŝanĝiĝis neniom de tiam. Kaj jen, kiel mi atingas la kajon Voltaire, kiun mi ekvidas samtiel kaj samtie, kie iam, en rajdpantalono, kiu tiam estis agnoskebla, karadita blanke-nigre, kun sia granda hokbastono, senĉapele, en jako, sed rigardante la statuon de Volteire kun scivolemo, staris homo infaneca: Ludoviko Siro!

– Interese – li diris, kiam li premis mian manon, tre indiferente, rilate mian elegantan aspekton – ĵus venis en mian memoron, ke antaŭ nelonge mi renkontis vin en la sama loko.

Antaŭ nelonge!

Se tio eblis, li estis multe pli maldika, ol iam, liaj okuloj brilis febre, lia raspa voĉo fariĝis raŭka flustrado, kaj la kroĉtrikita tuko eĉ nun pendis ĉirkaŭ lia kolo, kio memorigis lin pri Ernestro Nemecsek el la libro, kies titolo estas Knaboj el la strato Paŭlo, kiu jam morte malsana kaj nur sekrete vizitis la lud-grundon, kien li fuĝis en sia somnambula malsano de apud sia patrino, kaj li vagadis jam pli ol unu jaron miregante. Eble li jam ne cigaredis delonge, ĉar li ĝoje enspiris la fumon profunde. La dormemo ekregis lin en la aŭto per elementa forto, lia kapo balanciĝis dekstren-maldekstren, dume li diris apenaŭ aŭdeble:

– Mi ŝatus traduki volumon de Racine. Lastatempe mi okupiĝas multe pri tiu duone antikva poeto.

– De kiam vi ne dormis?

– Du tagojn… Vi ne havas eĉ konjekton, kiel nova estas Racine eĉ hodiaŭ.

– De kiam vi ne manĝis?

– Du tagojn… Mi decidis restaŭri la nimbon de la malnovaj poetoj, elektante tiujn, kiujn ne koni vere estas damaĝe.

Lia kapo kliniĝis flanken, batiĝante al la ligna kadro de la fenestro, sed li jam ne sciis pri tio, ĉar li ekdormis, kaj certe li sonĝis pri antikvaj poetoj, kiujn ne koni estas tre damaĝe…

Sekvan tagon mi klopodis fari la eksteraĵon de Ludoviko Siro iom eŭropana. Mi tondis lian frizaĵon, similan al tiu de la prahomo, vivinta en la valo Neander, mi urĝe ŝanĝis lian mizeran, rajdistan vestaĵon al iom malpli okulfrapaj vestoj, eĉ post multhora persvado li konsentis demeti sian hokbastonon. Unu tutan tagon li nur manĝis, se oni ja povas nomi nutrado tiun agadon, kiu konsistas nur el fulmorapidaj glutoj, absolute neuzante la dentojn. La trian tagon mi iris kun li al Negro.

– Jen estas mia amiko, Ludoviko Siro, li estas tre inteligenta, faksperta junulo, li lernos ĉe vi la metion de la fotografado, donu al li dudek frankojn ĉiutage! – Ĉar mi restadis malmulte en mia hejmo, li loĝis ĉe mi. Li estis kontenta pri la loĝejo, sed li havis multe da konfliktoj kun la lakeo, kiu ŝajnis preskaŭ nekapabla alproprigi la hungaran lingvon de li, sed la franca lingvoscio de Ludoviko eĉ nun ne superis la dudek vortojn, kiujn li sciis antaŭ unu jaro. Li trovis ne nur rajta, sed memkomprenebla sian situacion ĉe mi, sed li atendis ankaŭ tion, ke mi estimu lian nervozan sentemon. Mi povis ekvilibrigi tiun situacion nur kun la plej granda sinrego kaj takto, ĉar kiel ajn malgrandan kontraŭan argumenton mi diris pri io, li tuj apelaciis sian pantalonon, kadritan blanke-nigre, en kiu li venis kaj minacis min, ke li tuj lasos min ĉi tie. Li estis en konstanta preteco por trovi humiligojn, el kiuj evidentiĝis, ke mi jam ne estas lia iama amiko. Kiam mi petis lin milde, se lia nepra agado estas elverŝi la inkon, li faru tion laŭeble en la banĉambro, kaj ne sur la tapiŝon: li ne respondis kaj rigardis sur min tiel, kiel enkaĝigita leono, kiun batis ĝia manĝiganto. Mia duobla vivo fariĝis ĉiam pli laciga. Mi ellitiĝis je la sesa horo matene por iri en mian loĝejon, troviĝanta en la starto Antine, tute alivestiĝi.

Vespere mi surprenis denove miajn foruzitajn vestojn, tiel mi iris en Montparnasse-on. Tamen mi ne povis decidi min disiĝi de Nedda. Sed finiĝis jam ankaŭ la bonetosaj vesperoj. Ni sidis malgaje, senvorte en la ĉambro ĉiuvespere. Mi mem suferis ĝuste tiel, kiel Nedda, eble eĉ pli, ĉar ankaŭ la kolero streĉis min interne, ke mi devas rigardi ŝian mizeron, kaj mi povas fari nenion. Ŝi ne perlaboris eĉ la plej minimuman monon, kiel manekeno, la ĵurnaloj tute neglektis ŝiajn arikolojn. Mi rigardis, kiel ŝi mekanike, senespere, plie obstine, ol kredante, tamen ŝi metas siajn verkojn en koverton, adresante ĝin al tiu ĵurnalo, ĝuste al la ĵurnalo, ĉe kies filio ankaŭ mi estis redaktoro. Kompreneble mi povis fari nenion en ŝia intereso, mi konis la skribaĵojn de Nedda, kaj mi sciis bone, ke en tiu ĵurnalo oni ne publikigas artikolojn, skribitajn en simila stilo.

Sekvan tagon mi estis ĉe la “oldulo” por ricevi instukciojn, kaj mi kunportis lerte kelkajn stampitajn paperfoliojn de la firmao. Vespere estis festo en la malgranda ĉambro. La vizaĝo de Nedda brilis, ŝi iradis tien-reen kun siaj malnovaj, bruegantaj paŝoj, ŝi primetis la tablon bele, alportis bongustan vespermanĝaĵon, kredencis ankaŭ vinon, eble ŝi estus flagornaminta al ĉambron, se ŝia memrego ne limigus ŝian entuziasmon. Ĉar okazis tio, ke la ĵurnal-trusto akceptis ŝian lastfoje senditan manuskripton, kaj aldone oni sendis al ŝi ĉekon pri kvincent frankoj. Ĉe la pli gravaj, parizaj ĵurnaloj estas tiel nomata usona sistemo, oni tuj premias la akceptitajn manuskriptojn, kaj eble ĝi estos publikigita nur post monatoj. La triumfo de Nedda estis grandega! Eble ŝi moderigis sin nur por ne ofendi mian sentemon, ĉar mi partoprenis la feston tiel senespere, kaj tiel mizere… Ŝi klopodis meti bongustajn manĝopecojn sur mian teleron, babiladi senĝene kaj preteri tiun tiklan punkton de la situacio, ke ŝi, la virino estas pli forta kaj sukcesa, ol mi. La vino pelis iom da sango en ŝian vizaĝon, la sukceso ŝtele portis iom da konfido, varmo en ŝian vivon, ŝi estis tiel bela, tiel feliĉa kaj tiel kara… Unuavice ŝi donis al mi trude kvindek frankojn, ĉar ĝis nun, se iu havis monon el ni, tiu helpis la alian. Ŝi diris festparolon pri la energio, pri la lukto kaj ne forgesis diri analogaĵojn, rilate mian personon, pri mia situacio:

– Mi opinias, ke vi estas talenta homo, sed malforta, vi ne havas persistemon, internan forton, bezonatan al la rezultoj, kaj vi estas tre rezignema. Morgaŭ nepre aĉetu por vi paron da ŝuo, vi ja ne decas iri sur la stratoj tiel.

Venis en mian memoron mia aŭtomobilo Bugatti, kaj mi ĝemis.

– Ĉu vi ne pensas, ke mi ekspluatos vin tiom? Ĝis ni dividis nian malmulte da mono inter ni, estis alie. Sed nun jam temas pri tio, ke vi konstante donos pli multe al mi.

Ŝiaj okuloj brilis kolere.

– Vidu, tial sukcesas al vi nenio, ĉar vi estas tiel senpova homo, vi estas plena de kavaleriaj azenaĵoj, de burĝaj tradicioj. Se vi estus sukcesinta, vi certe agus same.

– Ĉu? Se morgaŭ mi fariĝus riĉega homo, samproporcie, kiel vi nun donis kvindek frankojn el la ducent, mi povus provizi vin per ĉio, mi povus lui loĝejon, kovri la kostojn de viaj lernolibroj, rigoraj ekzamenoj, vivteno, ĉu vi akceptus tion?

Ŝi konsterniĝis.

– Kompreneble ne. Tio jam ne estus reciproka helpo, sed nur subvencio, kaj kion aj mi sukcesintus, degradus la valoron de ĉiu rezulto tio, ke mi atingis ĝin ne propraforte, sed kun la helpo de alies subvencio. Mi ne estas malforta virino, en tiu formo mi neniam akceptus ion de iu.

Ni ambaŭ eksilentis, kaj la etoso jam ne varmiĝis inter ni tiun vesperon. Eble ĝenis Nedda-n tiu miskredo, ke mi envias ŝin, ke ŝia sukceso humiligas min, ŝia lasta frazo doloris min, kiu forblovis miajn cetere tute malmulte da esperoj.

…Kaj la ĵurnal-trusto, kvazaŭ ĝi estus specialiĝinta al la skribaĵoj de Nedda, aĉetis ĉiumonate artikolojn de ŝi por mil kvincent-dumil frankoj, precipe sociologiajn eseojn, sed mi opinias, se Nedda estus skribinta eseojn pri la procedo de la vernis-rafinado aŭ pri la ŝanĝiĝo de la merkata prezo de la rostita krevmaizo, ŝi estus ricevinta la honorarion ĝuste tiel, kiel por la utopia verko, kun la titolo “Nova Eŭropo”, kies tri daŭrigojn aĉetis la ĵurnalo. Iom post iom revenis la malnova etoso en nian ĉambron. La samovaro murmuretis, Nedda legis nekredeble dikajn mecinajn librojn, denove komenciĝis la diskutoj ĝis la noktomezo, kiuj, senkonsidere de ties spirita enhavo, estis tiel agrablaj por mi, aŭdi ŝian voĉon, vidi ŝin, tio, ke ni estas kune, kaj ŝi parolas al mi… La fumo de la cigaredo Maryllan-Hohn kun stranga odoro ŝvebis blue ĉirkaŭ la elektra lampo, kaj la milda vetero de marto faris marĉa la stratojn de Parizo.

2

La membroj de la mizer-taĉmento, kvankam mi serĉis ilin, aŭ ili vojaĝis malproksimen, en aliajn landon, aŭ ili fariĝis netroveblaj, mi konis la sorton de kelkiuj. Plej ofte mi vidis Ribári-on, foje en eleganta loko kun ia okuofrape bela virino, alifoje li elvenis el fifama, nokta lokalo kun ĉiuspecaj, suspektindaj uloj, sed li restadis plej ofte, havante sian plej elegantan aspekton en la kafejo Paco, kien, Dio scias kial, li iris nur kun aktujo. Ivan Bük, la arthistoriisto, futbalis en Alĝerio, kie la duaklasoj teamoj pagas pli bone, ol en Eŭropo. Li informis min pri tio pere de bildkarto, sur kiu li estis fotita en burnuso, kun nazumo kaj sur la dorso de kamelo. Kárpát plendis multe, ke Zombori estas malagrabla kunloĝanto, de kiam li havas monon, li jam ne estas la iama homo, li pensas, ke nun jam li povas esti superema, sed li tre eraras pri tio. Li kaj Ludoviko Siro bone komprenis unu la alian, ilian tragikan situacion, la subpremitecon, ili ridetis en si mem malgaje, pugnigis siajn manojn, suferis kaj toleris. Kial ili suferis kaj kion ili toleris, ni neniam eksciis tion, nek Zombori, nek mi, sed ili okulvideble suferis kaj toleris. La ofte aperanta sunbrilo, la milda, frua printempo venigis la unuajn hirundojn de la filmado, kaj la homamasoj, dezirantaj statisti svarmis tie, antaŭ la filmkafejoj ĉe la estuaro de la bulvardoj Strasburgo kaj Sebastopolo. Iun tagon, ĉar mi serĉadis ĉiutage, fine mia espero plenumiĝis, kaj mi vidis staradi en iu grupo Stefanon Ŝebaon, la “reĝinon”, kun terure trampa eksteraĵo, en ŝiriĝintaj ŝuoj, li estis nerazita kaj portis krudmaterialan mantelon, sur kiu estis videbla multjara postsigno de laboro de masonisto, sed butonoj ne. Li staradis en cilindra ĉapelo, nehavante ties duonon da rando, kun plendinda vizaĝo kaj interfrotadis siajn manojn. Li estis la sola el ni, kiu elmigris kun aktoraj ambicioj, li volis ludi rolon en filmoj, kiel distingita, diplomita filmakademiano kun belega voĉo, kun bonega kondutmaniero, kun klasika instruiteco, kaj kun kulisofenda pozemo. Lin tre surprizis mia kariero, al li imponis mia aspekto, ĉar li estis adoranto de la elegantaj, belaj vestoj. Jam post kelkaj vortoj li diris kun moka, malgaja voĉo:

– Ĉu vi aŭdis, kian karieron faris Zombori? Ĝis nun li estis diletanto nur pri la pentrado, nun jam li estas fuŝulo ankaŭ en la filmarto. Mi tute ne scias, kiel ĝi povis okazi?

Mi komprenis lin, kiu finis filmakademion, kaj li staras ĉi tie, dume alia homo, kiu havas nenion komunan al la aktorado, tiu faris brilan karieron.

– Kial vi ne vizitis Zombori-on? Li certe estus helpinta vin volonte.

– Ĉu mi lin? – li diris preskaŭ timiĝinte. Ĉu li? La filmakademiano? – Ke tiu kondutu supereme, ke li protektu min per sia influo dungiĝi, kiel statisto?

– Venu kun mi, ni faros ion!

Mi invitis lin al Negro, ni priparolis, ke sekvan tagon la kameraisto de la Foto Beaus-Arts faros provfilmojn pri Ŝebao. La provfilmado okazis, en kiu Ŝebao prezentis siajn ĉiujn ŝatatajn pozojn en miaj vestaĵoj, li ridetis, freneziĝis, rajdis, agoniis, amkonfesis en proksimaj kaj sekundaraj planoj. Tiutempe mi sukcesis solvi eksterodinare ĝenan aferon de iu dramaturgiisto de la direktoro de la filmfabriko ĉe la ĵurnaloj, ke ĝi ne estu publikigata. Mi iris kun li al tiu homo por fari provfilmadon. La dramaturgiisto ĝojis, ke li povas rekompenci mian volontecon, kaj li tuj projeciigis al si la multflankan agadon de Ŝebao. Ke la artisto finis la akademion kun stipendio, li nur eklevis siajn ŝultrojn kaj mansvingis. Ŝebao ankoraŭ ne sciis, kion mi jam tre longe lernis, ke en Parizo ne gravas dokumentoj, kvalifikoj, nur la produkto. Oni projekciis la filmon malrapide, la dramaturgiisto rigardis ĝin atente. Kiam fariĝis lumo, li silentis por iom da tempo, poste li diris al la projekciisto, ke ferminte la pordon post nia foriro, li portu la ŝlosilon en la kontoron. Ni triope iris sur la ŝtuparo malsupren. La dramaturgiisto invitis nin en la vid-al-vidan rapidservan restoracion por trinki aperitivon. Kiam ni eksidis, li frapetis la ŝultron de Ŝebao dirante:

– Mi tre ŝatus helpi vin, ĉar mi malofte vidis pli simpatian homon kun saĝa vizaĝo, ol kia vi estas. Ni elpensos ion. Kompreneble vi ne taŭgas, kiel filmaktoro, eĉ konjekton vi ne havas pri tiu profesio, ĉar ĝi ne estas arto, sed profesio. Eĉ inklinon vi ne havas al tio.

Li mendis absinton kaj klarigis al Ŝebao gaje, kun bonvolo, ŝajnis, ke tiu malgaja, junulo kun simpatia vizaĝo plaĉis al li. La lango de Ŝebao malligiĝis malrapide, post la kvara glaso da drinkaĵo, sen ĉiu transiro, li fariĝis tre ebria, larmoj sidis en liaj okuloj kaj rakontis sian vivon. Li diris, ke oni parolis pri li en la akademio, kiel pri la plej granda multpromesa aktoro, li jam ludis rolon en la Nacia teatro, kiel studento, kaj li enamiĝis al sensignifa, juna studentino, kiun oni nomis laŭ la persona nomo Anna. Poste intervenis la vivo por miksi la ludkartaron, aranĝitan fare de la homoj, kaj ĉiu karto estis alia: li, kiel finstudinta stipendiulo ne povis dungiĝi, la sensignifa, juna studentino faris brilan karieron. Apatie, elreviĝinte el la senespera, provinca aktorado, li vojaĝis al Parizo, en triaklasa vagono; la virino en unuaklasa dormovagono, kun bonega kontrakto. Kaj iun tagon ili staris dudekope, kiel halebardistoj en la filmfabriko, kaj aperis la ĉefrolulino: la reĝino. Anna! Ŝi preterpaŝis la halebardistojn kaj ekvidis lin, la statiston, la stelulon, kaj ŝi haltis antaŭ li ridetante: “Ho! Ĉu vi estas ĉi tie? Ĉu vi bezonas ion?…” Ŝi demandis tion, ridetante, kaj la statisto forĵetinte siajn halebardon kaj kaskon, li forkuregis el la fabriko, du tagojn li vagadis en la periferioj de Parizo sen manĝo kaj trinko, kaj nur tial li restis vivanta, ĉar li volas montri… li volas montri…

…Ŝebao klinis sian kapon surbraken kaj faligis absintajn, amarajn, ebriaj kaj tamen morte verajn larmogutojn. La proprietulo ĵus lavis glasojn per globforma broso kaj rigardis tien mirante… La dramaturgiisto batis sur la tablon kaj diris:

– Ĝi estas aĉetita! Tio estas bonega ideo. Bonvolu verki ĝin tute mallonge, sur tri tajpitaj paĝoj kaj portu tion al mi, kiel eble plej baldaŭ. Ĝi estos mia sekva filmo. En vi estas fantazio, filo mia, vi ne devas aktoradi, konfidu vin al via fantazio, el tio vi povos bone vivteni ĉi tie. Mi volas pagi! Kelnero!

Mi iris kun Ŝebao en la redaktejon. Li volis hejmeniri por pensadi iomete, bonegaj, novaj detaloj venis en lian kapon, sed mi sciis, ke la rapida antaŭeniro estas gravega, mi invitis lin en mian laborĉambron. Elmetinte paketon da cigaredoj kaj sidiginte tajpistinon apud lin,

 mi ŝlosis la pordon. Post unu horo estis preta la tri tajpitaj paĝoj, kaj la tajpistino elakompanis Ŝebaon kun lirikaj ekrigardoj, kiam li foriris. Posttagmeze je la kvina horo Ŝebao havis dudek mil frankojn, li parolis pri aliaj filmhistorioj kaj deklaris, ke ankaŭ li luos loĝejon en Versajlo, kiel Zombori, ĉar la trafika bruo de Parizo tute nervozigas lin… Post mallonga tempo li estis dungita dramaturgiisto de la filmfabriko. La okuloj de Parizo trompiĝis nek en lia kazo, lia fantazio levis lin inter la plej eminentulojn. Li estis la tria kaj bedaŭrinde la lasta hungaro el la multe da talentaj kaj penadantaj sampatrujanoj, kiu tiutempe faris karieron en Francio. Krom la talento ankoraŭ du nemalhaveblaj akcesoraĵoj estas bezonataj al la prospero en Parizo, iu estas tiuj nekonataj, nenomeblaj, internaj kredo kaj forto, kiuj altiras la sukceson, la alia kompreneble estas la fortuno, sen kiu oni vane kaptas la plej taŭgan momenton, kiu ofte en la plej malespera situacio neatendite okazigas la grandan sortoturnon el la nenio. Antaŭkondiĉo: rezigni ĉiun fiksitan celon kaj konformiĝi kun servutula mimetismo al la prezentiĝantaj ebloj Tiam ni devas salti en la trajnon de Fortuno, kiam ĝi preterveturegas nin, egalas, kien ĝi portas vin, ĉar malbona, hezitema salto, kaj vi vane atendas alian trajnon dum via tuta vivo: englutos vin la senfunda bulvardo.

3

La ĵurnalo estis presota, kiam mia plej bona fotoraportisto enkuris kaj metis bildon sur la tablon triumfe. Ĝi estis arĥaika foto de la polica registrado, farita per speciale primitiva tekniko, de sur kiu Vlasta rigardis al mi, sen kolumo, sur lia brusto pendis tabulo kun pluropa cifero. Mi rigardas la bildon, mi memoras pri Vlasta, mi malgajiĝis pro Nedda, kaj dume la raportisto diras, ke nun ĝi estas sensacia foto, ĉar Vlasta Crmoviĉ, la trompludisto, serĉata en tuta Eŭropo, kiam oni akompanis lin de la policejo al la arestejo de la prokurorejo, li fuĝis aŭdace. Mi forlasis la redaktejon kun peza deprimo, kaj mi iris en la amuzejon Ritz por serĉi iun. Enpaŝinte, mi mangeste venigis la ĉefkelneron. En tiu momento tolpora teruro trakuris mian korpon de la kalkano ĝis la nuko. Nedda sidis vid-al-vide, je dudek paŝa distanco de mi! En bonega, velurkolora, silka vestaĵo, belege, admirinde… Mi kolektis mian forton dum dekono da sekundo, mia rigardo glitis supren ŝi malvarme, poste kiam mi vidis, ke ŝi fiksrigardas min konsternite, mi okulmezuris ŝin kun tiu stranga, impertinenta rideto, kiu aperas sur la vizaĝo de viroj, kiam ili vidas, ke frivola virino koketas kun ili. Poste mi diris al la kelnero rapide:

– Kiam mi foriros, virino interesiĝos pri mi. Diru al ŝi, ke mi estas aktiva kolonelo en la franca armeo, esceptokaze mi portis civilan vestaĵon. Sed la virino ne akceptos ĝin. Se vi lerte kredigos tion al ŝi, vi ricevos ducent frankojn.

Mi direktis ankoraŭ unu impertinentan rideton al Nedda, kiu sidis ŝtoniĝinte, kaj mi paŝis tra la pordo trankvile. Ekstere mi jam des pli rapide saltis en la aŭton, kaj mi diris al la ŝoforo:

– Chaussée D’Antine, veturu, kiel rapide vi povas!

Mi kuris supren sur la ŝtuparo, kiel ventego, tute ne parolante kun Ludoviko Siro, dum sekundoj mi surprenis mian mizervestaĵon, hontigante eĉ Frigoli-on, kaj mi jam kuregis reen al la aŭto:

– La altigo de via salajro dependas de tio, kiel rapide vi atingos la straton Bac!

Tiun vesperon la aparta graco de Dio gardis mem dek minutoj la nedifektecon de la parizaj piedirantoj, kiam mia aŭto veturegis, kiel raketo ĝis la strato Bac… Mi alvenis!

Ekfuminte cigaredon rapide, mi kuŝiĝis sur la divano. Ne pasis du minutoj, kiam envenis Nedda, ŝi haltis ĉe la pordo kaj rigardis mirante, longe, poste ŝi ekridis subite.

– Mi ankoraŭ en mia vivo ne vidis tian similecon. Imagu, ke vestinte min per nova kreaĵo de la modsalono, oni sidigis min en la amuzejon Ritz. Subite enpaŝis vi. Tute simila homo, kiel vi! En la amuzejon Ritz! Li aspektis tute same, kiel vi, nur lia irmaniero ŝajnis pli aplomba, kaj mi opinias, ke li estis kelkajn centimetrojn pli alta, sed lia vizaĝo kvazaŭ estus la via. Mi kredis, ke mi sonĝas… La ĉefkelnero poste klarigis, ke li estas ia kolonelo en civila vestaĵo, tiu ĉefkelnero kondutis tre afable, li rakontis la genealogian arbon de la kolonelo ĝis Ludoviko la XII-a.

– Kiel damaĝe, ke vere ne mi estis tiu…

– Vi jam denove malesperiĝis. Vi estas olda fraŭlino! Mi kunportis kolbasaĵon, venu vespermanĝi!

Mi opinias, ke mi ludis la rolon de Ludoviko Siro ĉe ŝi, simpatian, senpovan, malgajan knabon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.