La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kvartalo Latina

1

Reĝino Ŝebao sidis ĉe la tablo kaj razis sin. Per foruzita razklingo, kiu ŝajnis, ke ĝi ne povas fari pli da plenumaĵo, tamen li klopodis deskrapi iom da barbeto kun la sapŝaŭmo de sur sia vizaĝo. Ludoviko Siro, la poeto maskis la ŝnurojn per inko en siaj ŝuoj nigra, por ke tiuj veku la impreson de normalaj laĉoj, kaj Zombori senkonsile turnadis sian blankan kolumon dekstren-maldekstren, sed li neniel povis decidi, kies tiu flanko estas malpli malpura. Tiun febran prepariĝon okazigis Ivan Bük, la arthistoriisto, ĉar li alvenis kuranta antaŭ kelkaj minutoj entuziasme kun la novaĵo, ke matene oni dungos statistojn al filmado ĉe la pordego Lillas! Nun ni ĉiuj rapidis, laŭeble kun ordigita eksteraĵo al la film-kafejo, troviĝanta sur la bulvardo Strasburgo, kie oni disdonas feliĉigajn, ruĝajn slipojn dum granda tumultado kaj kriegado. Mi mem estis nur du monatojn inter ili. Mi okupiĝis pri vendado de miaj lastaj vestoj, kiel nova, Pariza hungaro, kiam mi eniris hazarde en la restoracion Kato-piedo, troviĝanta sur la bulvardo St Germaine. Tie mi renkontiĝis kun la mizer-taĉmento, kiel ili nomis sin, kaj aŭdinte mian malfeliĉon, ili akceptis min en sian societon. La mizer-taĉmento, kiel mutuala societo, ankaŭ ties nomo montras ĝin, tio ne estis bena institucio, kaj ĝi donis nenion alian favoraĵon, ol la komunumon, kio faras ankaŭ la mizeran vivon eltenebla, kiel nek la senmastraj, vagantaj hundon sentas sin tiel elpelitaj, kiam ili pasigas la nokton kunpremiĝinte unu al la alia sur iu senhoma areaĵo. Ni ĉiuj loĝis kune en la kvartalo St Paŭlo, en la malnova strato Riu Sicilie kaj ni nomis nian mizerulejon “ĉefkomandejo”. Tie ni vivi kune, ni ĉiuj estis nobeluloj kaj terure malriĉaj, kiel Cyrano rimarkis tion, rilate la junulojn de Gaskono, kaj senkonsidere de nia intenco, koncerne la aferon de nia nobeleco, ni havis ankaŭ mankojn, rilate nian teruran malriĉecon, en tio ni multe superis la plej gaskonajn junulojn. Nia subluaĵo, nomata ĉefkomandejo estis koridore longa kaj mallarĝa ĉambro. Ĝiaj fenestroj malhavis la vitrotablojn, kaj tiel ni devis anstataŭigi la mankojn per kartonpaperoj, pro kio la malvarmo absolute ne malpliiĝis, sed arkta mallumo falis sur la ĉefkomandejon ankaŭ dum la plej helaj, tagaj horoj. La meblaro ne estis nova kaj komforta, sed bagatelojn ni ne konsideris. Du litoj, unu kanapo kaj du seĝoj, el kiuj sur iu ni povis sidi, konsistigis la meblaron, kompletigante tion per grandega hoka najlo, batita en la pordon, por demetitaj vestoj kaj por malesperiĝintaj homoj. Estas vere, ke iu lito sen ĉiu logika kaŭzo, sed ĝenerale nokte falis, sed, mi diras, ni ne konsideras bagatelojn, gravis, ke ni loĝis malkare kaj multope. Vintre dek-dekdu homoj restadis konstante tie, mortantaj duone pro malsato. Menciindaj estas, kiel fondintaj kaj konstantaj membroj: Rudolfo Zombori-Schalk, kiu estis iu el la ĉefreprezentanto de la moderna pentroarto, Stefano Ŝebao, artisto, kaj Ivan Bük, la arthistoriisto.

Nia plej eleganta kunloĝanto estis Stefano Ribári, la elmigrinto. Li havis apartan reputacion, ĉar ni admiris lin, kiel modernan roman-heroon. Ni ne demandis lin pri la doloraj vundoj de la paseo, kaj li izolis sin de ni kun tiu nuba malgajeco, kiu karakterizas la elmigrintojn tiel bone. Nur post longa tempo ni eksciis, ke Ribári devis elmigri el la Hungara Komerca Banko post financa kontrolo. Ni neniam menciis antaŭ li, ke ni konas la doloran paseon de lia ekzilo, kaj li manĝis la amaran panon de la elmigrintoj kun orgojla rezigno, parte el la fonduso por la subtenado de la rusaj, carismaj elmigrintoj, parte tiun de la italaj socialistoj.

Mia dormokunulo estis Reneo Kárpát, la komponisto, kiu estis tre alta, tre maldika junulo, kiu vivis intensan animan vivon. Fine mi mencias mina plej bonan amikon, Ludovikon Siron, la poeton. Li anonciĝis vintre ĉe la ĉefkomandejo, sen frapeto kaj en rajdista pantalono, kradita blanke-nigre. Neĝeroj scintilis inter liaj lane buklaj haroj, li tenis grandegan hokbastonon en sia mano. Li ne portis supran mantelon, nur larĝan, kroĉtrikitan tukon ĉirkaŭ sia kolo, kaj ĝi faris lian infanecan vizaĝon, lian tro maldikan staturon tiel karakterize malsana. Ĉiam mi vidos lin tiel, kiel li malfermis la pordon, li kliniĝis profunde kaj mallaŭte, kiel Laertes, aŭ alia eleganta rolulo en dramo, ekparolis jene: “Mi aŭdis, ke vi estas hungaroj, ĉu vi ne havas cigaredon hazarde?” Poste li kuŝis inter du ĉefreĝisorojn kaj ekdormis profunde. Matene li iris al Sejno kaj lavis iun el siaj du kolumoj, la alian li enpoŝigis por sekigi ĝin. Eĉ unu vorton li ne sciis france, en la poŝo de sia mantelo li kunportis la poemojn de Beneked Virág, kiel nedisigeblan kunvojaĝanton.

Statistinte en filmo, subite ni sentis nin riĉaj, kaj ni decidis funde reordigi nian vivon. Ni eksidis por kalkuli, ni notis la plej necesajn aferojn, kaj post ardaj diskutoj estis farita la listo, el kio evidentiĝis, ke ni bezonus kvardek-kvindek mil frankojn por aĉeti nur tiujn varojn, kies aĉeto momente estas neprokrastebla. Kompreneble fine ni aĉetis nenion, kaj vespere ni sidis en la restoracion Kato-piedo. Ni faris du aferojn tie: ni trinkis bieron kaj estis pozemaj.

– Mi elmigro! – diris ekzemple Zombori subite, ekscitite, kaj kiu pensas tion, ke la membroj de la societo eksaltadis timiĝinte aŭdinte tiun deklaron, kaj ili petis lin rezigni sian intencon, tiu eraras. La membroj de la societoj sciiĝis pri tio sen nervoziĝo, ke la ĉefa reprezentanto de la moderna pentroarto volas forlasi la kontinenton. Nur Ribári demandis lin:

– Kien vi vojaĝus?

– Tute egalas, ĉu en Patagonion, aŭ sur la Kilimanĝaron.

– Kilimanĝaro ne estas malbona – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam multfoje estus grimpinta tien, kaj li trinkis lian bieron.

– Ĉie estas la sama situacio – rimarkis Ŝebao, kiun oni nomis reĝino pro lia nomo, kvankam li estis finstudinta Ŝekspir-aktoro – la artistoj nun travivas malbonajn tempojn.

– Mi fariĝos idolano – respondis Zombori moroze.

– Fariĝi idolano ne estas malbona afero – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam plurfoje estus adorinta idolojn, kaj li trinkis ankaŭ mian bieron. – Vi donas tro da animo en la artojn – opiniis studento pri medicino, kiu ne razis sin ok tagojn. – Nun ni vivas la tempon de realistoj: la motoro, la rekordo kaj la politiko interesas la homojn antaŭ ĉio.

– Transflugu la oceanon – konsilis Ludoviko Siro al Zombori bonvoleme.

– Prave – jesis Ivan Bük, kvazaŭ li jam plurfoje estus transfluginta la oceanon, sed ni ĉiuj kaptis niajn bierojn. Tio okulvideble malgajigis lin, kaj li ne ekparolis plu, li sinkis en la angulo de la loĝio, kaj metinte siajn krurojn sur la kontraŭan seĝon, elvidiĝis la ruĝa reĝo, kiel ĝi elrigardas melankolie al la vasta mondo tra la truo de lia plandumo. Ĉar dum pluva vetero Ivan Bük uzis keran majoron en la interno de sia ŝuo. Poste, ĉar la mono faris nin ekscititaj, ni decidis aranĝi vesperon de aŭtoroj. Zombori estis moroze pesimisma, rilate tiajn demandojn:

– Ĝi interesa neniun. Se vi volas tion, ke vi havu publikon, aranĝu konkurson de tabloteniso aŭ bankedon. Reneo Kárpát petis lin ne koleri, se li nomos lin koncize azeno, sed la diritaj tute elĉerpas la karakterizaĵojn de la epiteto, derivita el la vorto azeno. Niaj vesperoj pasi tiel en la restoracio Kato-piedo, diskutante sen konvinkiĝo, kun abunda semado sen la necesaj sulko, super marmortabloj kaj glasoj de biero. Baldaŭ aperis inter ni ankaŭ Nedda, kiu naskiĝis en Sofio, laŭ la familia nomo ŝi estis Gunĉeff, ŝi estis studentino pri medicino kaj skribis artikolojn. Ŝi atribuis gravan signifon al tio, ke oni konsideru ŝin samranga kun la viroj. Ŝi pozis entuziasme la liberpensulinon. Ŝia karaktero manifestiĝis en tio, kiel ŝi vestis sin: ŝi portis virecan jakon de kostumo, molan kolumon kaj longan kravaton. Ŝi havis botojn kaj ĉapon de studentoj. Ĉio ĉi multe da ekstavagancoj ne malutilis al ŝia delikata, bela staturo, al ŝiaj perfekte belaj trajtoj. Kverelemaj inklinoj latentis en ŝi, kiuj eksplodis precipe tiam, kiam iu provi proksimiĝi al ŝi, kiel al virino. Estu dirita je nia nacia gloro, ke inter la diversaj naciuloj de la restoracio Kato-piedo ŝi sidis ekskluzive nur al nia tablo. Nedda estis la honora, virina membro de nia mizer-taĉmento. Ŝi ĉiam sukcesis solvi la frostan atmosferon en bruaj diskutoj. Ŝi estis la plej batalema, la plej rezoluta, la plej ago-preta.

– Ni vivas en bonega epoko – ŝi kutimas diri -, ke la severaj kondiĉoj faras nian lukton tiel vera. La antaŭaj epokoj ĉiuj estis pli enuaj!

– Prave! – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam estus vivinta en tiuj epokoj, kaj li dormis plu kun kruroj, metitaj alten.

Ĉirkaŭ noktomeze ni iris hejmen.

2

Printempiĝis. Komenciĝis la svarmado sur la Bulvardoj St Michel kaj St Germaine ĝis la bordo de Sejno, kie la loĝantoj de la kvartalo Latina sidis sur la balustradoj, balancante siajn krurojn super la akvo, dum mildaj vesperoj, kiuj tamen estis sufiĉe malvarmaj, kvankam la ĉielo estis plena de steloj, kaj printempaj odoroj ŝvebis super la urbo. La ĉirkaŭaĵo de la Panteono, la publikaj ĝardenoj, la longaj, malnovaj stratoj pleniĝis per cent-lingve babilantaj, svarmantaj, tumultantaj, ĉifonaj homoj, havantaj fantastan eksteraĵon. Nekredeble maldikaj artistoj kuregas brak’ en brako kun cerbmalsanaj studentinoj pri medicino, febraj inventistoj rapidas ekzaltite kaj sencele, modeloj, apostoloj, anarkistoj kaj konfuza maso de homoj, havantaj nedifineblan ekzistadon, kiel abeloj, liberiĝintaj post la longa vintro, ili inundis ĉion kun grandega agemo, ekscitite, histerie, vortmuelante kaj gestadante. La katastrofo okazis tiam, kiu minacis nin jam de kelkaj semajnoj. Ĉar post la paso de la akra vintro nia loĝejo, nomata ĉefkomandejo povis kalkuli je pli bonordaj kaj pli pagivaj loĝantoj. Tiu cirkonstanco faris pli rigor la ĉambroluigantinon,

 rilate nin. Mi konfesas, ke mi kaŭzis la katastrofon konkrete, kiam mi konatiĝis kun la eminenta skulptisto Rudolfo Saroltai en la ĝardeno Luksemburgo, kie Dio scias kial, oni plie inklinas trovi sampatrujanojn. Tiu sinjoro jam kvar tagojn vivis en Parizo sen hejmo, kaj la elĉerpiĝo atingis tian gradon ĉe li, ke li povis dormi starante, kaj manĝi dormante. Kiel li mem diris, li estis pli dormema, ol la patro de Árpád. Mi invitis lin al la ĉefkomandejo, kie malgraŭ la modera amplekso de la ĉambro, ne gravis ĉu kvar-kvin loĝantojn pli aŭ malpli, mi do sciis, ke estos loko ie pro li. (Se aliloke ne, nu do sur la tablo.) Sed ni trovis ankaŭ liton por li, ĉar en iu oni dormis nur triope tiun tagon, do unu homo ankoraŭ havis sufiĉe da lokon tie. Malvestiĝinte, li ŝovis sin sub la kovrilon timeme, ĝentile, kaj etendinte sian manon ceremonie al la vekiĝinta praloĝanto, li ekparolis jene:

– Mi estas Rudolfo Saroltai…

– Mi ĝojas – diris Ribári kolere kaj preminte Ludovikon Siron al Ŝebao, li dormis plu. Sed la vekiĝo estis amara. La ĉambroluigantino surprizis nin pordo-puŝe, sen frapeto. Certas, ke la stalo de Aŭgio estis multe pli bonorda loko, ol nia ĉambro tiun matenon, kie, senkonsidere de ĉio, ni estis duoble pli multe, ol kiom da homo havas lokon en tiom da aerkubometroj, laŭ normala kalkulo. La starpunkto de la ĉambroluigantino koncize estis la jena, ŝi fermis siajn okulojn antaŭ tio, ke la kvin praluantoj venigis siajn du amikojn, ŝi diris nenion, ke la du amikoj invitis siajn tri samsortajn amikojn loĝi ĉi tie, sed kiam ŝi vidis, ke nun jam ni volas aranĝi la loĝejon azilejo de evidente senmoraliĝintaj homoj, ŝi starigis nin antaŭ la sekvajn alternativojn: aŭ ni malplenigos la luaĵon ĝis la dua horo posttagmeze, aŭ ŝi iros al la policejo kaj anoncos, ke kvin senmonaj kaj pluraj neregistritaj eksterlandaj civitanoj damaĝadas en sia loĝejo. Konante la nekoncedemon de la polico, rilate la tiel kvalifikitajn eksterlandanojn, ni devis forlasi la loĝejon. Tagmeze la membroj de la mizer-taĉmento post varma adiaŭo disiris al ĉiu direkto de la ventorozo. Kárpát, mia malnova dormkunulo restis kun mi, kaj ni iris kune al Bastilo, portante niajn havaĵojn. Tie ni haltis kaj faris militan interkonsiliĝon, dume la tagmeza trafiko tumultis ĉirkaŭ ni kun nepriskribebla varieco. Reneo Kárpát estis malesperiĝinta. Li staris meze de la surdiga rumoro, tiel amare naniĝante sub la grandega obelisko, kun sia blondeco, trosentemo, senenergie kaj kun tremantaj genuoj, kvazaŭ li dezirus morti. Poste li rigardis sur min heziteme. Mi vidis, ke li volas diri ion.

– Ĉu vi havas ian planon? – mi demandis.

– Ne… Aŭ mi nur pensis… La azilejo…

– Vi pravas. Dormu en la azilejo.

– Kaj… Ĉu vi ne malestimas min, pro tio?

– Ba! Kial? Morgaŭ eble ankaŭ mi estos tie. – Mi ne diris tion kore, ĉar mi teruris la azilejon, kiel civila junulo, sed mi volis kuraĝigi Kárpát-on. Sed li sciis bone, ke li faras malkuraĝan aferon, ke li malesperiĝis dum la lukto, plej rapide el ni.

– Ne koleru – li balbutaĉis kaj iris kun pendanta kapo, ŝanceliĝante, post tiu militfakto de sia vivo, simila al la kapitulaco ĉe urbo Világos, en la koro kun la ĥimero de la azilejo, kaj mi restis tie, en la mezo de la granda placo, kie staris iam la eleganta kaj mondfama prizono, surloke de la nuna subtera tramveturilo, sub la obelisko, sur la trotuar-insulo, kiu tiam izolis min de la tuta vivo, pulsanta ĉirkaŭ mi, kvazaŭ ĝi estus vera insulo en tiu sensente agitiĝanta hom-oceano, kun mi, simile al la ŝiprompinta, borden-ĵetita Robinsono.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.