La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Montparnasse

1

Kiu estis en Parizo, tiuj jam certe vidis homon starantan je la dekunua horo apud la balustrado de la ponto Change, kiu sperta pri arto, rigardas la Conciergerie-on kun atento, kelkfoje li retropaŝas kaj klinas sian kapon iom flanken por percepti la akireblajn impresojn tute precize. Tiuj homoj ĉiam estas senhejmaj, kiuj volas eviti tiel la atenton de la deĵoranta policisto. Tial ili admiris kun granda scivolemo ofte viditajn, famajn konstruaĵojn, Notre-Dame-on, la hotelon Ville aŭ precipe la Reĝan Palacon, kvazaŭ montrante, ke tiuj reprezentas konsiderindan fremdultrafikon en sia persono, kaj ne estus konsilinde ĝeni ilin per sentakta eraro de policisto en la grava intereso de la lando. Spite al tio la realo estas la jena: matene surpreninte ĉiujn miajn tolaĵojn, mi enpoŝigis sapon, razklingon, vestobroson kaj parfumon Chamisseaux, ne lasanta aliajn objektojn en mia kofro, nur tri pensoriĉajn eseojn, kaj verŝajne butonojn de kolumo. Poste mi foriris el la hotelo, ĝuste tiel, kiel iu ankoraŭ revenos, iam. Mi iris sur la bordo kontraŭ la fluo. Efektive mi vidis tiun urbon batalkampo, kie nekontaj Cezaroj Julioj, Cavour-oj, Napoleonoj luktas por la vivopano, por la kariero, je vivo aŭ morto, ĝuste tiel, kiel iam sur la kampoj, kiuj havas sangan nomon, kaj ĉi tie decidas tiu sama interna forto, genio kune kun la bonŝanco, kiel en la vera milit-taktiko. Ĉiam hantis min tiu manio, ke mi estas la reenkarniĝo de Napoleono, kaj mi devas lukti miajn batalojn por la burĝa ekzistado, ne malpli glorajn, ol iam. Mi jam iris sur la havenkajo Voltaire… Ĝi estas stratetaĉ-odora, forlasita parto de la urbo… Kaj subite mi ekvidis fantomeske maldikan, infanan homfiguron, kiu portas rajdistan pantalonon kaj tenas en sia mano karakterizan hokbaston, li observas la statuon de Voltarie, el ĉiu flanko, miregante kaj kun plezuro de arto, kvazaŭ li estus vidintan ne nur tiun monumenton, sed ĝenerale ankoraŭ neniun statuon en sia vivo, Ludovikon Siron! Ni salutis unu la alian kaj ekiris malrapide al la havenkajo Orsay, kvazaŭ ni estus priparolintaj rendevuon ĉi tie.

– Ĉu vi loĝas nenie? – li demandis.

– Mi portas tri ĉemizojn. – Ĉar vere tiom estis sur mi. Ne nur ĉemizoj, sed ĝenerale tolaĵoj. Tri. Jam estis la fino de majo, kaj estis tre varme. Polvo ŝvebis super la senhoma bordo kaj rapidservaj restoracioj estis fermataj unu post la alia, kiel ni preteriris tiujn, kvazaŭ ĝi okazus kontraŭ ni. Ni trairis la ponton, kaj ĝuste ni atingis la finon de Rivoli, kiu kondukas al la placo Konkordo. Vid-al-vide al ni, en la fino de la tute rekta strato staris Reĝino Madeleine. Mem Madeleine! Ludoviko elprenis el sia poŝo paketon da tre malbonkvalita cigaredo Gouloise Blua, ekfuminte, ni jam estis sur Champs-Elysées, ni preteriris luksajn aŭtosalonojn kaj montrofenstrojn de loĝeja meblaro, kun rapidaj paŝoj, sencele kaj celkonscie… Tiel ni preterlasis la amuzejojn Ritz kaj Claridge, kaj se ni ne estus returniĝintaj ĝustatempe, ni alvenintus en Neuilly-on, kie komenciĝas la nenio trans Parizo. Denove la placo Étoile estis apud ni, kaj Ludoviko Siro disetendis siajn brakojn laŭte ĝemante ĝuste ĉe la stratangulo de avenuo Mac-Mahon, vid-al-vide al la mondfama triumfarko, en la senhoma, benzinodora krepusko, kaj miaj ĉemizoj tramalsekiĝis tiel, kiuj estis sur mi, ke dikaj ŝvitogutoj ruliĝis de sur mia frunto. Poste ni promenetis plu, sur la senfina Rivoli, kaj jam de malproksime estis videbla ankaŭ teatro Chátelet, kun ĝia svelta silueto, kovrita per aŭroraj vaporoj, Ludoviko Siro estis tia apud mi kun sia hokbastono, kiel Tannhäuser, aŭ plie, kiel miniatura ĉefdetektivo. Niaj gamboj tolporiĝis, nun jam eble ni povintus iri dum tagoj, tiel, inerte, sensente, monotone, ĉiam kaj nenien, sed ni eniris kun niaj lastaj frankoj en la unuan rapidservan bufedon, kiun oni malfermas je la tria horo, konsiderante la foirhalon, troviĝanta ĉe la stratangulo de la bulvardo Sebastopolo kaj Rivoli. Tie mi ŝvitis multe pli forte, mi do elprenis mian naztukon, sed disfaldinte tiun, mi rimarkis konsternite, ke ĝi estas noktoĉemizo. Mi viŝis miajn ŝvitkovritajn vizaĝon kaj nukon per tio.

– Kárpát iris en la azilejon – mi diris al Ludoviko Siro.

– Mi jam komprenas ankaŭ tion, post la okazintaĵoj… – kaj li diris ĝin al mi kun tiel laca grimaco, kun tiel senlime damnada maniero, kvazaŭ li estus rezigninta ĉion. La rapidserva bufedo pleniĝis de klamo, fumo, bruo, tintado kaj el la voĉtumulto kelkfoje elaŭdiĝis la sonorado de la kontrol-kasmaŝino. Ludoviko Siro, la poeto ekdormis kun morte pala vizaĝo, kun lipoj, kurbiĝintaj je ploro, lia infaneca mieno kaj la dorna ekstremaĵo de lia dentobroso, elpendanta el lia supra poŝo, ŝajnis al mi simbola vidaĵo en la pariza mateno. Buŝangule fumis algluiĝinta stumpo de cigaredo Gouloise Blua en ties postmorta ŝatato, kaj li estis tia kun ĝi, kvazaŭ ŝercemaj homoj estus metintaj tiun nekonvenan objekton en la buŝon de dormanta infano.

2

Ludoviko Siro paŝis tra la pordo la Savarmeo. Ankaŭ mia lasta samsortulo kapitulacis. Mi iris plu. Mi sciis bone: mi neniam enpaŝos tien, nek en la azilejon, maksimume mi paŝos de sur iu ponto en la eternan azilon de la akvo de Sejno. Miaj palpebroj komencis fermiĝadi, kaj mi batiĝis al la muro kelkfoje…

– Kio okazis al vi, ĉi vi estas malsana?

Mi larĝe malfermis miajn okulojn kun granda fortostreĉo. Ŝi estis Nedda.

– Mi ankoraŭ ne dormis. – Mi ne sciis, kion ŝi diris, kion mi respondis, ni iris ien kune, en la homtumulto, en bruo, poste mi sidis ie, kaj mi diris tiaĵojn, ke mi devas iri por Ludoviko Siro en la klubon de fakuloj….

– Vi ja havas febron…

Kapkuseno ektuŝis mian nukon malantaŭe kaj ĉesis ĉio ĉirkaŭ mi…

Mi malfermis miajn okulojn. Estis vespero. Amika lumo de lampo kun rozkolora ŝirmilo radiis, knabino sidis kaj legis ĉe la tablo. Mi rekonis Nedda-n post iom da tempo. Mi sentis plumban lacon en miaj membroj, kaj mi bezonis mian ĉiun forton por ellitiĝi.

– Ĉu vi fartas pli bone?

– Jes, tute. Mi pensas, ke mi estis nur dormema.

Mi ekprenis mian ĉapelon.

– Kien vi volas iri nun? – ŝi demandis.

Mi staris.

– Vi ne povas vagadi denove ĝis mateno. – Ŝi ekfumis cigaredon kaj iradis tien-reen en la ĉambro ekscitite. – Vidu, Parizo efektive estas Doberdo por ni, kiuj luktas ĉi tie, lasitaj al ni mem, sur la fronto de la kulturo. Egalas, kiom da celon ni havas, de kie ni venis, kien ni iras: ni estas kamaradoj ĉi tie en la lukto, kun niaj grandaj ambicioj kaj malriĉeco, nekomprenite. – Ŝi metis iun sian botkovritan piedon sur la seĝon kaj kubutumis sur siajn genuojn. – Estus fiaĵo, se vi nun irus en la nenion pro demando de etiketo, kiam jen estas malplena kanapo. – Ŝi eldiris tion! Ĝi jam estis antaŭsentebla, tamen ni ambaŭ konsterniĝis.

– Respondu tiun kaprompan demandon: kiu estas pli granda kulpo kontraŭ la homa moralo: ĉu lasi morti kamaradon sur la batalkampo, aŭ pasigi nokton sub la sama tegmento viro kaj virino, kiel kamaradoj?

– Kiel do vi imagas tion?

– Vi estas decidkaraktera homo, mi scias bone, ke vi ne forgesos eĉ por momento tiun vorton: kamarado! La honoron de du homoj ne povas ruinigi situacio, en kiun ili falis. Se ni havas firman karakteron en ni, ni restos tiuj homoj eĉ en pli granda proksimeco, kiuj ni estis, se ne, tiam nek tiom da tento sufiĉas. Mi petas vin, pasigu la nokton ĉi tie kaj estu mia kunloĝanto, ĝis okazos ŝanĝo en viaj cirkonstancoj. Maksimume vi kontribuos al la luprezo de la domo.

Tra la fenestro vasta lumo de arklampo videbliĝis, pendanta super la strato. Mi estis en amikema, malgranda ĉambro kun kurteno, librobreto kaj kromolitografio sur la muro…

Mi restis…

3

Nedda loĝis inter agrablaj cirkonstancoj en iu kvieta strateto de Montparnasse, en ĉambro kun balkono de sesĉambra loĝejo. La ĉefluanto havis grandan loĝejon en la urbocentro, sed li tenis ankaŭ sian antaŭan hejmon, por ke ĝi ne restu sen gardo, li ludonis tiun ĉambron malmultekoste al Nedda, kiu estis lia malnova konatino. Li estis bona ĉefluanto, kiu ni vidis neniam. Nedda alportis la luprezon de la domo en lian internurban loĝejon la unuan de ĉiu monato.

Sekvan tagon matene mi ekiris frue, sen penso, celo kaj decido por serĉi laboron. Kaj tiam mi renkontis la hazardon la unuan fojon en Parizo. Mi preteriris elegantan hotelon, kaj mi ekaŭdis hungaran blasfemadon el la kelo.

Mi kriis tra la fenestro de la kelo kun subita decido:

– Bonan tagon! Kiu estas tiu hungaro ĉi tie?

– Mi estas tiu. Nu, kion vi volas? – respondis la nekonata sampatrujano. Mi malsupreniris al li. Mi alvenis en grandegan kuirejon, kaj brunhaŭta, alta, korpulenta homo staris antaŭ mi, deveninta el la Hungara Granda Ebenaĵo.

– Mi nomiĝas Puskás, la kuiristo. Kion vi deziras?

Mallonge mi skizis mian situacion: mi havas nek permesilon labori, nek monon, mi ne akceptos kveston, sed mi farus ĉiuspecan laboron. Se li pelos min sur la straton de tie ĉi, baldaŭ tutcerte trafos min granda malfeliĉo. La skito ridis dirante, ke li dungos min, kiel laviston de vazo, mia salajro estos dek kvin frankoj potage. Tiel mi fariĝis “plonjeur”, kiel oni nomas la telerlavistojn en Parizo. Al tiu laboro ne estis nepre bezonata labor-permesilo, la tiel nomata carte de’identiée. Mi do havis laboron. La plej amara periodo de mia vivo komenciĝis per tiu laboro. Malsekiĝinte ĝishaŭte pro la tepida akvo, simila al bestnutraĵo, mi naŭzis pro la densaj vaporoj de la manĝaĵoj, sed mi havis dekkvin frankojn potage, subplanda persisto en Parizo, kaj onklo Puskás mezuris la manĝaĵporciojn kun sampatrujana koro, tiel do mi povis manĝi el tio abunde ankaŭ vespere.

Eĉ plu mi loĝis kun Nedda. Ni dormis, vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro kaj dum la tuta tempo ni restis kamaradoj. Eble inter pli bonaj cirkonstancoj tiu nekutima proksimeco estintus pli stranga aŭ pli nervoziga., sed en tiu zorgoplena vivo, kun trostreĉita nervosistemo, malesperiĝinte okupis nian ĉiun penson, senton la batalo por la ĉiutaga vivo. Ni trovis natura tiun situacion kaj ni vivis tiel trankvile, alkutimiĝinte unu apud la alia, kvazaŭ ni tute ne estintus sanaj kaj junaj homoj de la malsama sekso. Vespere ni skribis en ĉifitajn kajerojn, diskutis, kverelis, kaj ni trovis epokfara tiun senmakulan komunumon, en kiu ni vivis. La membroj de la mizer-taĉmento, eble mi eĉ ne devas mencii, ili ĉiuj fariĝis entuziasmaj adeptoj de la afero, ili senescepte kredis la senmakulecon de nia kunloĝanta rilato, ili preskaŭ festis nin, eble ili estus aĉetintaj ankaŭ florojn, se tiutempe, rilate la aĉetojn, ili havis monon nur por pano. Nia ekzemplo estis plie triumfo de la virto, ol ties falo. Ofte ni pruntedonis monon unu al la alia, kelkajn frankojn, ni uzis la teon ambaŭ, kaj ni demandis nenion, ke efektive kiu kaj kio estas la alia homo, por ke la komuna loĝado ne subfosu nian sendependecon. Iom post iom mi disiĝis de la mizer-taĉmento, kaj anstataŭ la retoracio Kato-piedo mi vizitis Rotonde-on aŭ Kupolon, aŭ mi iris en la kafejon Katedralo, kie estis la konstanta tablo de Nedda. Kelkfoje mi miksiĝis tie kun la plej strangaj avangardistaj societoj, kies kapo estis Vlasta, la ĉeĥoslovaka geniulo. Li faris mallaŭtvoĉajn prelegojn dum ĝenerala atento pri la perspektivo de la literaturo. Li estis kalva, altfrunta sinjoro, portanta nazumon, li vestis sin pedante kaj ĵetis strabajn, konfidencajn ekrigardojn al tiu, al kiu li parolis. Mi ne ŝatis tiun homon, ĉar mi sentis lin hipokrita, malvarmsanga, mensoga. Sed la okuloj de Nedda pligrandiĝis kelkajn milimetrojn, kiam ŝi aŭskultis lin, ŝiaj lipoj moviĝis senmove, kiel ŝi murmuris en si la vortoj de Vlasta. Hejme ŝi ripetis tiujn deklarojn entuziasme, kaj kiam ŝi vidis, ke min tute ne kortuŝas la grandiozeco de la ideoj de Vlasta, subite, kun malestima mieno ŝi ĉesis parolis, kaj ŝia simpatio al mi certe malpliiĝis. Dume mi lavis la vazojn. Tiuj estis teruraj semajnoj. La tepida akvo, la plumoj de la kortbirdoj ĝismaleole, legom-defalaĵoj, kaj la abunde ondruliĝantaj vaporoj de manĝaĵoj naŭzis min. Ĉiutage mi iris en la kuirejon labori tiel, kvazaŭ mi estus transdoninta min al pentofaro pro grava kulpo.

Kaj pri miaj malsukcesaj operacioj mi skribis tiun malgajan moton al mia sampatrujano, restinta hejme:

“La mizero en Parizo estas senŝanĝa…”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.