La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PARIZA FRONTO

Aŭtoro: Jenő Rejtő

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Granda Bulvardo, kiu komenciĝas ĉe Madeleine

1

Iun vesperon ni translokis la scenejon de mia skoldado de Montparnasse al la ĉirkaŭaĵo de la operdomo. Oferinte kelkajn frankojn, mi sidis en la kafejon Paco. Tiu grandega kafejo dividiĝas je du partoj, la kafejo mem estas sur la strata fronto de la bulvardo Kapucinoj, kie troviĝas grandegaj separeoj, inter ili estas mallarĝaj vandoj, la flanka parto al la operdomo estas restoracio. Mi renkontis Ribári-on ĉe la enirejo. Li fumis cigaron, portis aktujon sub sia akselo kaj diris kun enigma, eleganta mieno, ke li estas okupita pri gravaj, politikaj aferoj. Tiu kafejo ne estas unuaklasa loko, sed ties gastoj atribuas gravan signifon al la ŝajno, kaj malgraŭ ilia murmuranta stomako, ili trinkas nigran kafon por sia lasta mono, ke ili povu aferumi ago-prete ĉi tie. Almozuloj sidadas en elegantaj vestaĵoj kaj lakŝuoj, ili estas senhejmuloj kun freŝe kombita frizaĵo, ili fumas siajn lastajn cigaredojn Klismo kaj paroladas kun senzorga gemuto. Eksidinte en iu malantaŭa separeo, mi trinkas kafon kaj legas hungaran ĵurnalon. Ĉiuj ties linioj impresas min kun tiel stranga malĝojo, miksiĝanta kun ĝojo, ekzemple oni publikigas tiel grizan, enuan reklamon: “Aĉetu en la strato Király…” Estas en ĝi taga novaĵo: “Hieraŭ posttagmeze la vicdomprizorgisto freneziĝis en la domo, troviĝanta en la strato Üllői, n-ro l5…” Kiel malproksimaj aferoj estas tiuj. Mi malsereniĝas interne, kiel la ombro de rapide flosanta nubo trapasas super helverda kampo. Kaj subite mi ekvidas Negrulon. Adalberton Negron, pri kiu mi tute ne sciis, ke li estas en Parizo, kun kiu mi renkontiĝis en Budapeŝto antaŭ ses jaroj, li estis bors-konsignisto kaj li veturis per aŭto. Li iras al la elirejo. Mi alparolas lin. Post kelkaj vortoj ni interkonsentis, ke ni iros promeni, mi pagis, kaj ni jam staras antaŭ la kafejo. Estas vespero. La vizaĝo de Negro trankviligas min, ne sidas acerba ĝentileco sur liaj trajtoj, tiu anticipa, permanenta malkonfido, per kio la trivitan hungaron la pli elegante vestita sampatrujano ĝenerale kutimas akcepti en Parizo. La granda placo de la Operdomo estas plen-plena de homoj, kiel en foiro, kaj la du elirejo de la metroo eligas la pasaĝerojn, hom- kaj veturilamasoj brukrakadas, muĝas akresone en vivdanĝera, kirliĝanta, brilanta polvonubo kaj benzingaso… Pulsantaj kaj senmovaj lumreklamoj, luksaj montrofenestroj faras okulfenda la ĝenan rumoron. Mi ekscias, ke Negro kunportis iom da mono en Parizon, kaj li establis fotoartlaborejon. Ni iras tiel silente, tumultante, kunpremite sur la Granda Bulvardo. La interpuŝiĝado estas tiel kutima afero vespere ĉi tie, kiel ni alkutimiĝas konversacii kriegante, perdiĝi en la homamaso dum minutoj de tiu, kun kiu ni iras. Apud luksaj magazenoj, palacoj kaj bankoj estas foiraj kuirejoj, oni fritas flanojn, terpomojn, milda gras- kaj ole-odoro faras varia la fetoron de la benzino. Malpli supre sekvas la kafejoj de la Granda Bulvardo, kiuj preskaŭ estas malplenaj, ĉar la plimulto de la gastoj staradas sur la strato antaŭ la kafejo. Turniĝinte en iun flankstraton, ni atingas la borson. Ni staras vid-al-vide al la senluma, malnova konstruaĵo. Ia antikva digno, eksmodiĝinta orgojlo radias el la Boros, kaj sub ĝi, kiel ia salondando ĉe la piedoj de la fondinta virino: troviĝas prilumita stacio de metroo. Negro longe rigardas ĝin, poste li komencas paroli: – Vi vidas, ke mi blankhariĝas. Mi estis en Vilna, Krasnik, Bukovino kaj Inzolvenci-o, nun mi devas komenci ĉion denove. Mi estis borsisto, kaj rigardinte tiun konstruaĵon, mi devas pensi pri Courbet, kiu entreprenis ekbruligi Luvre-on, kiel pentristo. – Li ĝemas. Ni promenas plu, iom post iom mi direktas la parolon al mia afero, mi plendas mian fiaskon kaj mizeron al li. Li aŭskultas min atenteme, poste li diras:

– Nu, vidu, ankaŭ mi mem havas problemojn, mi ne povas fari multe, sed por ke vi ne devu lavi telerojn: kiom da mono vi ricevas en la hotelo, tiom vi povas perlabori ankaŭ ĉe mi.

– Mi estis tre bona amatora fotografisto…

– Tute ne temas pri tio, bedaŭrinde ankaŭ mi havas malmulte da laboro. Eble kiel kurknabon, se tio ne ofendos vian dignon. Vi farus ordon en mia laboratorio, vi portus la stativon, la fotoaparaton post min.

Mi dungiĝis al li. Sekvan tagon mi iris al Puskás kaj eksiĝis. Mi skuis lian brunan, grandan manon kun dankemo kaj amo, kiu tiel bonkore etendis al mi pecon da pano en la plej kriza horo. Ankaŭ li rigardis sur min patre.

– Sed gardu vin, knabo, ne senmoraliĝu, ĉar tio okazas rapide en Parizo. Tute ne kredu la virinojn.

Mi trankviligis lin, ke mi absolute ne faros tion, kaj se mi povos, mi multoble esprimos al li mian profundan dankon.

– Ca va! – li diris kun siaj larĝbuŝe prononcitaj literoj “a”, kiel ĉe turanoj, kaj li akompanis min sur la straton, kie li transdonis al mi dek kvin frankojn.

Ne danku ĝin. Hodiaŭ vi ankoraŭ estas en la etato, kial redoni la monon al la “grizuloj”? – Ni nomis la francojn “grizuloj”, por ke ili ne komprenu, kiam ni parolis pri ili.

2

Tio certas, ke mia posteno ĉe Negro ne estis nomebla konsiderinda. Mi portis de mateno ĝis vespero la stativon, la fotoaparaton, mi iris de iu redaktejo al la alia proponi niajn fotoraportaĵojn, aŭ mi transdonis la bildojn al la mendantoj, kaj mi enpoŝigis trankvile kelkajn frankojn da trinkmono. Trinkmono! Se oni estus menciintaj tion en Budapeŝto, kiel memkomprenebla ĝi estis ĉi tie, ĉiu fortostreĉo, humiliĝo, kiuj taŭgas al tio, ke aliiĝinte al la ĉiutaga vivo, oni vivtenu sin. Nia artlaborejo, nomata “Foto Beaux-Atrs”, troviĝis en la mallarĝa, kvieta, eleganta strato Surine, en la proksimo de la preĝejo Madeleine, kaj mi estis la agento, kurknabo, laboratoria asistanto de la firmao en unu persono. Ĉiuvespere mi kuŝis sur la kanapo lace, melankolie. Ankaŭ Nedda silentiĝis. Ŝi eĉ nun entuziasmis al Vlasta, sed la kotizoj de la ekzamenoj, la altprezaj libroj, notoj ĉiam pli malfaciligis la daŭrigon de ŝiaj studoj, kaj kio pleje ĉagrenis ŝi, la ĵurnaloj redonis ŝiajn artikolojn unu post la alia, kiel nepublikigeblajn. Sed kiel fiera ŝi estis pri sia geno, kiel ŝi kredis sian talenton…

Ĉiutage mi petegis Negron, ke li donu malgrandan fotoaparaton al mi, mi provos fari negocon. Komence Negro estis neŝanceligebla. Poste li tamen donis al mi la deziratan fotoaparaton kaj paketon da filmoj, kun tiu kondiĉo, se mi foruzos la materialon kaj mi komprenos, ke mi atingis nenian rezulton, mi lasos lin paca. Mi krozis nervoze trae-retrae en Parizo por bone uzi la dek du bildojn, kiuj estis je mia dispono. Mi estis decidiĝinta kaj sintrudema. Mi alparolis eksterlandanojn kaj persvadis ilin, mi direktis la fotoaparaton atakeme al ili, sed vane, mi prodigis la duono de la film-paketo, kaj mi jam vidis proksimiĝi la tagon, kiam mi devos redoni la fotoaparaton kun honto, kaj fariĝi kurknabo denove. Mia malesperiĝo atingis sian kulminon. Mi decidis mortigi min tiun tagon. Mi ne povis elteni, ke mi akceptu mian subigitecon. Jam nur kvar bildoj estis en mia fotilo, kaj nenia rezulto. Negro repetis la aparaton sub tiu preteksto, ke li bezonas ĝin. Mi diris, ke li atendu ankoraŭ unu tagon. Tiu tago estas antaŭ mi, kiel vera, klara filmo, kiu povas tuj aperi en mia cerbo je la butonpremo de mia memoro, ripetante eĉ la plej etan detalon de la tago. Matene Negro foriris dirante, ke li revenos je la tria horo. Nek nun mi dubas, ke tiun tagon mi estus mortiginta min, se okazintus nenio. Surŝultriginte la fotoaparaton, mi iris sur la straton. Kvazaŭ estus la kutima tago, mi eligis la fumon de la cigaredo en la aeron indiferente. Mi iradis sencele sur la bulvardo Haussman, kiam mi devis halti konsternite. Timige fremda, tamen bone konata figuro proksimiĝis al mi, tute ne figuro, sed aperaĵo, kun blonda, granda barbo, kun longa hararo ĝis la nuko, en stranga, rusa ĉemizo de sanktulo aŭ frenezulo, ĉe kies talio pendis loze ligitaj ŝnuroj kun kvasta ekstremaĵo. Sankta Dio, li estas Reneo Kápát!.. Sed kiel li aspektis! Kiel Leo Tolstoj, la ermito de Jasnaja Poljana, aŭ plie kiel Ripp von Winkle el la tria akto de la opero… Li petis min, ke mi ne faru sensacion, kaj li rakontis, ke li estas la membro de rusa orkestro en la amuzejo Raketo, kompreneble sur la placo Pigalle, kaj li devas vesti sin tiel, laŭ la kontrakto. Li estas kantisto de tangoj kaj ludas ukululon, li prezentas refrenoj tra funelo ĉe violkolora lumefekto de reflektoro, tamen li komponas operon… Kio estas al mi? Mi do fotografadas, mi laboras en laboratorio, tamen mi verkas. Ni premis la manon unu de la alia kaj disiĝis. La homoj turniĝis malantaŭ li…

Mi adiaŭis Nikolanon Kádár, tiun agrablan knabon, kiu efektive estis identa kun mi. Domaĝe pro mi, kiel ĝenerale pro ĉiu tia homo, kiun devigas ne ia malsano aŭ senila malforteco forlasi la vivantaron. Mi pensis tiaĵojn, kaj dume mi alvenis al Madeleine, kie komenciĝas la Granda Bulvardo, tiu Granda Vojo, ĉe kies komenco mi staras, kaj la hodiaŭan tagon ĝi kondukas ne al la pordego Clichy, sed en Tartaron, en la sferojn, aŭ Dio scias en kian eternecon, kun Napoleono, enkarniĝinta kiel kurknabo. Aŭtobuso restadis antaŭ la preĝejo, ĉirkaŭ ĝi staradis multe da eksterlandanoj, atendantaj la ekveturon… Mi sentis subite, kiel fajrero ekŝprucas el mia varmega cerbo. Ekideo! La aŭtobuso ekveturos je la dekdua horo, kaj farinte rondon en la urbo, ĝi revenos al Madeleine je la unua horo. La agemo trafulmis min, kiel kurento! Mi rapidis tien, kaj ne perdinte multe da vortoj, mi kunaranĝis foto-tabulon el la surprizitaj eksterlandanoj… La suno brilis belege, kaj metinte ĉiun sur unu foton, mi “kinps”-is la lastajn kvar plakojn, kiel oni diras tion en faklingvo. Kiam la konduktoro signalis la ekveturon, mi jam kuregis reen, supren en la artlaborejon. Mi rivelis la bildojn kun febra rapideco. Mi sekigis tiujn per alkoholo… Mia ĉemizo ekfamis… mi bruligis mian manplaton… mi renversis botelon da fiksilo… Estas la dekdua horo kaj tri kvaronoj posttagmeze!.. Mi estas preta… Mi saltas tri ŝtupojn samtempe… Mi ruliĝas sur la lastaj ok ŝtupoj… Mi kuregas lametante… Gravas la rapida marŝado, kiel mi faris tion ĉe Austerlitz…

La aŭtobuso alvenas kun mi al Madeleine. Mi disdonas rapide la fotojn inter la descendantaj pasaĝeroj, unu kostas dek frankojn, okaze de plusmendo ties dekduo kostas dudek kvin frankojn, oni transprenis tiujn rapide, post plua kvin minutoj mi havis tricent frankojn kiel plusmendon… Mi disdonis entuziasme la vizitkarton de nia firmao, mi ridetas, kliniĝadas, kaj ankaŭ la elegantaj aĉetantoj ridetas kaj frapetas mian ŝultron, mi estas tiel elĉerpiĝinta, feliĉa kaj servema en tiu ĉi momento. Mi staris tie, kvazaŭ mi estus veninta el vera batalo, lamentante, en ŝirita vestaĵo, polvokovrite, kun febraj okuloj… Ĝi estis tiu tago, kiam ĉe Madeleine mi trarompis la fronton de la pariza indiferenteco kun rapida marŝado, kaj vid-al-vide al mi komenciĝis tre longa vojo, sed en tiu momento mi jam sciis bone, ke tiu “granda bulvardo” kondukas ne el la vivo, sed tute alien, al nekonta, sed grandioza celo…

Venis Negro. Li haltis iom mirante en la pordo, ekvidinte la postsignojn de la batalo. Li aŭskultis min atenteme, rigidas min longe, poste ekpremis mian manon kaj transdonis cent frankoj al mi dirante, ke de nun lia artlaborejo estos je mia dispono, se nur eblas, mi domaĝu iomete la instalaĵon. Sekvan tagon ankoraŭ sukcesis la negoco ĉe Madeleine, la trian tagon jam sep fotografistoj kunkuris unu kun la alia, kaj konsiderinte, ke la interveno de la polico estis atendebla post minutoj, mi ĉesigis la negocon, rilate la aŭtobusojn. Sen legitimilo mi ne povis kunkuri kun la francaj fotografistoj. Kiel jam en tiom da fojoj, la francoj simple okupis la bonan, hungaran ideon. Sed nun jam kvazaŭ la unua rezulto altirus la pluajn, mi havis negocon. Mi persvadis kelkajn eksterlandanojn, al kiuj mi transdonis la grupan foton, ke ili fotigu sin, kaj mi sukcesis fari kelkajn raportaĵojn. Mi perlaboris mil kvincent frankojn en tiu monato, sed mi forsekretis tion singarde antaŭ Nedda, ĉar tiel ni estus havintaj nenian kaŭzon, ke ni loĝu kune eĉ plu. Vere nenian. Kiam en mia vivo okazis decidaj eventoj, ĉe ŝi restis ĉio la sama, kiel antaŭe. Ŝi vizitis la universitaton, admiris Vlasta-on en la kafejo Katedralo, kaj ĉiuvespere, kiam ni estis hejme, ŝi daŭrigis siajn pasiajn diskutojn pri siaj modernaj principoj, pri la sendependeco de la virinoj, pri la miskredo de la viroj, pri la grandiozeco de la ideoj de Vlasta, kaj kontraŭ ŝia malvasthorizonteco, de kiam mia financa stato pliboniĝis, mi fariĝis multe pli netolerebla, ofte kun malamo, atakante mian personon, parolante subtakse pri mi, ŝi defendis sian pravon. Lastatempe alportinte hejmen sukeron kaj teon, mi lerte miksis ĝin al la antaŭa, kaj kaŝe mi refreŝigis ŝian cigaredstokon.

Tiel alvenis la somero. La polvo dike kovris la urbon, la densaj arbokronoj de la ĝardeno Luksemburgo staris en sia plena pompo, kaj mi komencis novan negocon. Mi vizitis frekventatajn ekskursejojn kaj faris ekspresajn fotojn.

Ke iam mi estis verkisto, fantaziulo, kiu entuziasmis al principoj, pensoj, ĝi ŝajnis nun, kiel malreala, infanaĝa memoro. Nenio alia interesis min, ol la nuno, la laboro, la negoco. Dum la tuta tago mi veturis ĉien en la urbon per metroo. La ordo, la aktiveco kaj prudento, kiel bonegaj, novaj gastoj enloĝiĝis en mian vivon, kaj la eseo de Gustavo Le Bonn pri la psikozo de la homamasoj kuŝas eĉ nun ie en Parizo kun ĉe-meze faldita folio, kie mi interrompis ties legadon por momento, kaj mi neniam finis ĝin.

3

Iun tagon en julio mi iris hejmen pli frue. Mi sciis, ke Nedda ankoraŭ ne estos dome. Ofte ŝi sidadis en la kafejo Katedralo eĉ ĝis noktomezo. Estis la oka horo, kiam mi suprenvenis el la metroostacio ĉe la strato Bac, en tepida, sufoke varma, somera vespero. Paŝinte en la ĉambron, mi malfermis la fenestron. Mi staris tie kun bona sento, tamen kun iom stranga melankolio, kaj venis en mian kapon polvoodora, malnova, budapeŝta redaktejo, kie mi laboris uzante gluaĵon kaj tondilon en la intereso de la hungara informadservo. La somera ĉielo estis en plena stelpompo, senmova, scintila, kaj la trafika bruo de la malproksimaj bulvardoj filtriĝis obtuze al mi tra la pitoreskaj stratoj. En la tirkesto de la skribotablo mi havis kvinmil frankojn da ŝparita mono, en la maldekstra, supra poŝo estis la mirinda papero: la carte d’identitée. Ĉu rezulto? Nenion mi atingis per ĝi. Kaj jen mi prenis aparaton en mian manon, tute malgrandan maŝinon, kaj mi transflugis tiun oceanon de larmoj kaj suferoj sen surteriĝo, sen malmulte da fortostreĉo, kiu faŭkis inter la juneco kaj la vivteno. Mi pensis pri Nedda. Kaj la pordo malfermiĝis en tiu momento, kvazaŭ vokite pere de mia penso. Estis okulfrape, ke ŝi venis hejmen tiel frue. Ŝi aspektis pala, kun sia individua disharmonio survizaĝe, kion esprimis ŝiaj vastiĝantaj nazloboj, kaj la strikte fermitaj lipoj. Mi vidis tuj, ke io okazis al ŝi, sed mi diris nenion, ĉar mi ne rajtis trapasi la demarkacian linion de nia kontakto, kio ne toleris interveni en la privatan vivon de kamardoj kaj liberpensuloj. Baldaŭ mi diris indiferente:

– La sekvan semajnon mi statistos en filmo kvar tagojn.

Ŝia vizaĝo ekkonvulsiis, deturnis sin kaj staris al la fenestro, dorse al mi, kvazaŭ ŝi hontus siajn larmojn. Mi silentis. Mi pensis, se mi trudos tiun silenton al ŝia cerbo, krevos ŝia ekscitiĝo, sed demandinte ŝin, mi donus forton al la silento. Pasis kvaronhoro tiel. Ŝi turniĝis subite kaj diris defie:

– Ĉu vi legis la vesperajn ĵurnalojn?

– Ne.

– Oni kaptis Vlasta-on je freŝa faro kaj arestis lin en la amuzejo Ritz. Li estas internacia trompludisto! – Kaj ŝi rigardis al mi tiel, jam anticipante malamante min pro la triumfo, ŝi tremigis siajn etaj, rozkolorajn nazlobojn, minace, kvazaŭ mi estus partoprenanto de la afero. Mi diris kun milda ironio:

– Dio mia, tamen li vere povas esti bonega filozofo, granda artisto. Vidu, Villon estis bandito, kaj Rembrand morala malsanulo…

Mi timiĝis, kiam ŝi turnis sin alvizaĝe min. Ŝi venis tri paŝojn pli proksime antaŭ min en siaj bruaj, grandaj botoj kaj rigardis sur min tiel, kvazaŭ ŝi tenus hundovipon en sia mano.

– Silentu! Tio karakterizas vin! Ĝi estas malkara triumfo… – ŝia voĉo mutiĝis kaj turnis sian dorson al mi spiregante. Ĉu eble ŝi ploras? Nun mi komprenis Vlasta-on, liajn flatemon, spiritan perfidon kaj penetran, esperan rigardon.

– Estas stultaĵo – mi diris konsole – fari el tio animan problemon. Vi provokis la sorton, ke vi havu similajn travivaĵojn. – Ŝi reiris al la tablo; nun mi vidis klare, ke larmogutoj sidis en ŝiaj okulanguloj, kaj fortostreĉe ŝi provas larĝigi siajn okulojn, por ke tiuj ne elfalu. Ŝi ekregis sin. Sidiĝinte, ŝi cigaredis kaj tamburis nervoze sur la tablo per siaj ungoj. Ŝajnis, ke ŝi ne povas kion komenci pri sia interna streĉiteco.

– Mi estas orfa… Mia onklo edukis min, sed mi devis forlasi lin… Li estas sesdekjara bienposedanto… Li enamiĝis al mi… De tiam mi vivas ĉi tie… – ŝi recitis tiel, kun montona, tremanta voĉo, kvazaŭ ŝi estus alveninta ŝanceliĝante ĉi tien, en la policejon, al la kapitano: “sinjoro, mi murdis”, kaj nun rezignante ĉion, ŝi rakontas siajn personajn indikojn: – Miaj fratoj estas drinkemaj, kverelemaj vilaĝanoj… Mi ankoraŭ neniam… apartenis al iu… al frato… al parenco… Vi ne scias, kiom multe mi jam suferis… – ŝi murmuris mallaŭte: oni batis min…

– Mi naskiĝis en Budapeŝto, en jaro mil naŭcent tridek kvar, mi finis ok klasojn en gimnazio, mi havas fratineton, mia patro estas advokato, mi nomiĝas Kádár, permesu, ke mi prezentiĝu – mi diris, ĉar ni jam loĝis kune kelkajn monatojn. Rompinte malbele la leĝon de la libera pensado, ŝi demandis poste:

– Kial vi forlasis vian hejmon?

– Ĉar la artistoj ĉe ni havas malbonan sorton, kaj mi estis malfeliĉa. Mi enamiĝis al deksesjara knabino, kiu promenadis kun mi kelkajn semajnojn posttagmeze, anstataŭ viziti muzikan lernejon, poste venis bankoficisto, li estis pli edziĝkapabla, ol mi, kaj mi staris tie senespere ankaŭ kiel amanta homo, ankaŭ kiel verkisto, ankaŭ kiel junulo, kaj mi elmigris en Parizon pro tiu animstato.

– Ĉu vi ankoraŭ amas ŝin?

– Ĝi okazis jam longe…

La sono de malproksima hupo de aŭto filtriĝis tra la malfermita fenestro. Certe ambaŭ nin hantis enpense nia paseo, ekzistanta eĉ nun en Sudorienta Eŭropo. La lampo estingiĝis. Ni enlitiĝis. Alumeto ekflagris en la alia fino de la ĉambro, kaj mi vidis por momento kelkajn durajn trajtojn ĉirkaŭ ŝiaj nazo kaj buŝo. Du homoj malrapidiris sur la forlasita strato, laŭte diskutante.

– Ĉu vi ne havas hejmsopiron? – ŝi demandis.

– Mi ŝatus vidi Budapeŝton. Konatoj sidas sur la terasoj de polvokovritaj, bulvardaj kafejoj… La brilaj lampo-vicoj de la hoteloj estas videblaj sur la bodo de Danubo, rigardante tiujn el la urboparto Buda. – Mi oscedis. – Ok jarojn mi vizitis la gimnazion, irante ĉiumatene tra la placo Almássy, dormeme kaj frostotremante… – Ni silentis. Pintiginte miajn lipojn, mi fajfis interne kanton el Budapeŝto, senvoĉe, kaj en la alia fino de la ĉambro ŝajne senmastra fajrokolora punkto leviĝis alten, poste ĝi ekardis susurante…

– Bonan nokton… – ŝi diris, kaj la ruĝa makulo estingiĝis definitive.

4

Mi saltis de sur la aŭtobuso ĉe la placo Pigalle. Vespere ĝi estas tia, kiel ia amuzkvartalo de havenurbo, plena de ĉiuspecaj muzikoj, misfamaj distrejoj, varieteoj kaj kafejoj, proksime al la pordego Clichy, kaj kio estas eĉ pli stranga, proksime al la monteto, de kie la monahejo de Sacré Coeur-oj rigardas al tiu urboparto kun anakronismo kaj digno, Reneo Kárpát, la tango-kantisto, la membro de la ĵazbando Kaŭkazo vere ludis ĉi tie ukululeon kaj prezentis refrenojn en la amuzejo Raketo, sed kia triaklasa loko ĝi estis eĉ sur la placo Pigalle, kie ankaŭ la unuarangaj artistoj kalkuliĝas sesarangaj en Parizo. Tiu “grafa orkestro” konsistis el malgajaj, malsataj homoj, el la metiistoj de la muziko, kiuj sen tio, ke ili ludus false, ili povas esti oreltranĉaj en sia monotoneco. Anticipe la saksofonisto estis la flutisto de la pariza poŝtista orkestro, de tie li elmigris al la placo Pigalle por fariĝi rusa grafo. Reneo Kárpát (la kapitano de la cara gvardio el la pacaj tempoj) estas la plej malgaja kaj la plej malsata el ili, kvankam li ludis ukululeon, tamen li impresis pro sia agado, kiel blinda fortepianisto. La orkestro iam vere konsistis el rusoj, sed la membroj ŝanĝiĝis, ĝis fine nur la popola kostumo restis la originala. Samtie laboris ankaŭ la alia membro de la mizer-taĉmento, Rudolfo Zombori-Schalk, inter la ĉefreprezentantoj de la moderna pentroarto, kiel ekspres-desegnisto. Estas fakto, ke li desegnis eksterordinare rapide, spite al tio, li malmulte zorgis pri tio, ke la bildo similu al la modelo. Li anstataŭis tiun bagatelon per la ĝentileco, ke li eternigis ĉiun bela kaj juna, kun tiu rezulto, kiu multe superis ĉiun eblon de la medicino kaj kosmetikado. Sed li portis monoklon, kaj la mizero ne rompis lian orgojlon, memfidon, aplombon, kontraste al la tro sentema Reneo Kárpát, kaj laŭ la deziro de la publiko, li kantis ankaŭ rusajn popolkantojn en solo, kiel “Kolonelo”. Tiuj popolkantoj senescepte estis konataj por mi, nur ĝi estis nekutima en tiuj, ke Reneo Kárpát miksis originalajn, rusajn vortojn en ties tekstojn, pro ke ĝi ŝajnu reala. La plej sukcesa tatara kanto ekzemple sonis jene:

Mi ŝatus somere de majo
Ĉiun siringon de Dnjester,
Kiam Volgo estas dolĉa sonĝ’ ktp, ktp…

Tiu novigo unue tre surprizis min, sed mi alkutimiĝis al tio ĝis noktomezo, kiel en Parizo, sed precipe sur la placo Pigalle, oni akceptas la plej nekutimajn aferojn. Zombori prezentis al mi iun dancistinon de la amuzejo, nian sampatrujaninon, Marian Pataki. Mi interesiĝis pri la membroj de la mizet-taĉmento, sed ili sciis nenion pri ties plimulto. Ivan Bük, la arthistoriisto fariĝis profesia futbalisto en duaklasa teamo. Lastatempe ili vidis Ŝebaon per biciklo, Rudolfo Saroltai, la eminenta skulptisto, faras eburajn galanteriojn por japanoj, el kazeo. Ludovikon Siron ensorbis la Savarmeo. Dume Maria Pataki fumis miajn cigaredojn rapide unu post la alia kaj rakontis, ke en februaro belga ĉefdirektoro volis edzinigi ŝin, poste li tamen ne faris tion. La muziko estas mallaŭta, tial la plandŝovo de la piedoj estas pli bone aŭdeblaj sur la de sube prilumita vitra pargeto. “Neĝbuloj” kaj paperserpentoj flugas ĉien, seriozaj sinjoroj portas turbanon surkape kaj ludas per aerbalonoj. Malpli proksime sidas silenta societo, ĉirkaŭ pli aĝa, blankhara viro, kiu havas anglecan vizaĝon. Multaj homoj atentas ilin, ĉar la blankharulo estas mondfama reĝisoro kaj la ĉirkaŭsidantoj estas la membroj de lia ĉefstabo.

– Vidu – mi diras al Maria Pataki -, en via situacio, nun mi irus al la ĉefreĝisoro, li estas bonhumora, ebrieta, li certa aŭskultus, eble li invitus vin morgaŭ en la filmfabrikon.

La okuloj de Maria ekbrilas kaj iras al la ĉefreĝisoro. “Vi dupigis bele ŝin”, diras Zombori ridante. La ĉefreĝisoro aŭskultas ŝin ridetante, li interflustras kun la societo, fine ili decidis provi Marian, sed tuj, ĉi tie. Ŝi staru sur la pargeton, kaj ili ludigos kun ŝi filmscenon. Maria konsentas ĉion, ŝi ne vidas, ke ili faras el ŝi amuzaĵon, ke ili ekspluatas ŝian malbonŝancon. La ĉefstabo ludas, kvazaŭ ili estus en la filmfabriko. La muziko ĉesas, estas ĝenerala silento, la publiko de Pigalle komprenas la ŝercon. Iu junulo metas subite libron sub sian akselon, kuradas tien-reen kaj ordonas, la ĉefredaktoro transprenas de la kelnero la funelon de Reneo Kárpát, la scenejisto krias al la kameraisto: Reflektoron! Ankoraŭ bluan koloron!” Maria staras meze, tremante, sub la alterne pulsantaj lumfaskoj, kelkaj homoj ĉitas. La ĉeffilmisto hodiaŭ havas tre boheman bonhumoron. Ili metas la ĉampanmalvarmigujon sur la kurbakruran servotableton, la kameraisto staras malantaŭ ĝin kaj ĝustigas la malvarmigujon, kvazaŭ filmilon. La fasko de la reflektoro ĉirkaŭkuras, poste ĝi haltas ie vibrante per ruĝa lumo ĉe Maria. La ĉefo ordonas:

– Littmann! Akiru sinjoron!

– Kaj Littmann kuregas! Liaj okuloj haltas sur Zombori kaj invitas lin paŝi sur la pargeton apud Marian. Zombori malamas la komedion, la degnan ŝercon de tiuj grandaj sinjoroj, kaj li tute ne volas fari amuzaĵon el si.

– Ĉu vi venis antaŭ nelonge, ke vi volas desegni? Nu, se vi partoprenos la ludon, ni aĉetos viajn kvar desegnaĵojn.

Kaj Zombori, la fiera, fortika Zombori pensante pri la proksimiĝanta unua de la monato, li ĝustigas sian monoklon kaj kun malestima orgojlo, kun malrapidaj paŝoj, li tamen staras sur la pargeton apud Marian. La reĝisoro diras la enhavon de la sceno:

– La artistino ludos la rolon de mondumanino, kaj la sinjoro estas ŝtatsekretario. La virino petegas sian malfidelan amanton, ŝi surgenuiĝas, etendas ilian komunan infanon al li, la ŝtatsekretario deturnas sin, prineas la amantinon, la patrinon kaj la infanon. – Li levis la paroltubon: – “Atenton”… filmado!.. Komencu!” – La kameraisto komencas turnadi sian manon sur la ĉampanmalvarmigujo, la reĝisoro ordonas tra la paroltubo. “Surgenuiĝu!.. Montru la infanon plorante…” Kaj Mari ludas. Kore-anime, plorante, baraktante, kaj ŝi suferas, Zombori staras indiferente por esprimi, kiom li ne volas ludi rolon, kiom li ne partoprenas la ŝercon, kiel subjekto, en kia deviga situacio li estas. La reĝisoro krigas al li: “La ŝtatsekretario deturniĝu”! – Kaj Zombori deturnas sin kun tia malestimo kaj naŭzo, kiel vera ŝtatsekretario, de tiu ebria, fia societo. La reĝisoro, kvazaŭ li estus incitanta lin, konstante kriadas al li: “La ŝtatsekretario krucigu siajn brakojn, okulmezuru la virinon, paŝu el ŝia proksimo, farante mallongan mangeston.” Maria endonas sian tutan koron, ĉiun sian ĉagrenon, impreson en la ludon, kiujn ŝi vidis iam en la kinejoj, Zombori agas tute kontraŭe, kiu en sia monokla orgojlo, alte malestimas la tutan bandaĉon. La reĝisoro kvazaŭ komencus interesiĝi, li paŝas antaŭen, ne ridetas, atentas kaj ordonas, Maria ludas eĉ pli senbride. Ĝi daŭras duon-minuton tiel, la reĝisoro akre krias en la paroltubon: prete!.. malŝaltu!.. Mi dankas. – Estĝas silento.

La reĝisoro ekparolas:

– Vi estas dungita! – li demetas la paroltubon. Maria feliĉe, ankoraŭ duone ne la tranco de la ludo, proksimiĝas unu paŝon, sed la “plejpotenculo” resendas ŝin mangeste:

– Ne vi. Sed la sinjoro.

Zombori pensas tion, ke ili eĉ nun ŝercas:

– Sufiĉe!

– Ĝi ne estas ŝerco – diras la reĝisoro. – Mi dungas vin, kiel ĉefrolulon en la filmo, kies titolo estas “Politiko kaj amo”. Vi estas multe pli bona, ol tiu, al kiu mi volis doni unue tiun rolon, jen estas mia vizitkarto, mi atendos vin je la deka horo en la kontoro de la entrepreno. Estu tie akurate!

– Sed, mi estas pentristo…

– Kio vi estas, mi scias tion pli bone. Mi estas filmaktoro, amiko mia. Kredu min, mi komprenetas iom pri tiu metio… Nu sinjoroj, ni povas iri! Mi atendos vin je la deka.

Oni estingadis la lampojn, la orkestro pakis, ni ekiris en la aŭroro, kaj Maria restis tie, verŝajne porĉiam, sur Pigalle. Sur la bulvardo Sebastopolo ni eniris en tiun saman rapidservan restoracion, kie mi eltiris mian noktoĉemizon el mia poŝo. Ni trinkis kafon.

– Nun venu en la artlaborejon – mi diris al Zombori. – Tie ni priparolos, kiel plu. Antaŭ ĉio mi fotografos vin.

– Ankaŭ mi iros kun vi – diris Kárpát, kaj li jam ekprenis la ĉerkon de sia muzikinstrumento, tiun malgrandan muzikilujon, en kiu li kunportis la ukuleon, kiel infanan kadavron de siaj grandaj ambicioj. Ni iris en la artlaborejon, sur la Granda Bulvardo. La delikata, matena vento kuntrenis grandan ĵurnalpaperon en la mezo de la blanka, malplena strato. La du palaj, strangaj homoj preskaŭ fandiĝis en tiun profundan etoson, kiel ili paŝadis senvorte apud mi, en la senhoma Parizo. Mi iris kun ili en la artlaborejon.

Negro ankoraŭ dormis.

– Kio okazis? – li vekiĝis subite.

– Urĝa negoco – mi diris, prezentante la sinjorojn al li. Li tre miris, precipe pri Kárpát, pensante, ke mi fotografos lin, kiel ian hindan, pilgrimantan strangulon. Mi havis ĉe Negro du miajn elegantajn vestaĵon, ĉar mi aperis antaŭ Nedda ĉiutage kun la sama eksteraĵo, kia mi estis tiam, kiam ni komencis loĝi kune. Disponiginte mian plej bonan vestaĵon al Zombori, mi faris kelkajn fotojn pri li. Negro tute ne demandis la kaŭzon de tiu fantomeska, aŭrora apero en la artlaborejo, li vestis sin. Kiam mi estis preta pri la fotoj, jam estis tage. Zombori rigardis sin kelkfoje en la spegulo, ĝustigis sian monoklon, poste li rigardis min demande:

– Kompreneble vi aperos tiel ĉe la reĝisoro, la unua impreso tre gravas – mi diris.

Zombori povis diri nek unu vorton. Li estis ekscitita tiel, ke dum foriro li metis la tre delikatan, grizan ĉapelon de Negro sur sian kapon. Mi tuj komencis prilabori la fotojn, dume mi rakontis ĉion al Negro. Kárpát, kiu mirinde partoprenis la ekscitan aferon en la plej granda mezuro, ekdormis sur la divano, kaj li aspektis tiel, kiel la kapo de Johano el la dramo Salomea, kun la fermitaj okuloj, kun la pala, granda frunto de sia vizaĝo, elstaranta el la altkoluma, malhela ĉemizo. Nun sekvis la nervoŝiraj horoj de la atendo, plenaj de duboj. Eblas, ke la reĝisoro eldormis ĝis mateno la tutan historion el si. Kárpat vekiĝis subite kaj mordetis siajn lipojn. Negro elprenis el la murŝranko brandon, faritan el pruno, kaj ni trinkis. La nervoziĝo ne malpliiĝis. Kárpát prezentis havajajn kantojn sur ukululeo. La nervoziĝo kreskis. Estis la dek dua horo. La telefono sonis… ni salte leviĝis… Eraro! Ni triope iradis tien-reen en la ĉambro silente kaj nervoze. Kárpát ekkuŝis, ĉar li sentis fortan korbatadon, Negro kaj mi ludis kvizon. Estas la unua horo… La telefono sonas! Negro levas la aŭdilon, silentas, poste li diras mallaŭte: “Li” estas tiu… (Kárpát ekploras.) Ni ekscias la rezulton: oni dungis lin! Oni jam atendis lin malpacience, la reĝisoro rakontis al ĉiu, ke li trovis mirindan, novan talentulon… Mi pakis la bildojn kaj ekiris. Kárpát venis kun mi, ekscitite kaj fervore. Ni sidis en taksion. Kvazaŭ mi farus revuon de armeo, tiel mi rigardis triumfe la venkitan Parizon, preterkurantan la aŭton. Mi vizitis la redaktejojn unu post la alia, proponante al ili la fotojn de la plej nova filmstelulo. Nenie kredinte la historion, oni telefonis al la filmfabriko, poste ili aĉetis la fotojn. Mi vendis ĉiujn bildojn, ricevinte kvarcent-kvincent frankojn, mi donis ducent frankojn al Kárpát, sed li ne volis akcepti ĝin, ĉar ne tial li ekscitiĝis, dank’ al Dio li havas dudek frakojn. Mi lasis lin tie, metinte la monon en lian poŝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.