La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


GULIVERO EN LILIPUTO

Aŭtoro: Jonathan Swift

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO OKA

Tri tagojn post mia alveno en Blefusku, mi marŝis laŭlonge de la marbordo, kiam subite mi ekvidis ion sur la maro, kio similis boaton renversitan.

Mi deprenis la ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj vadis tra la maro. Atinginte la objekton, mi vidis klare, ke ĝi vere estas granda boato, kiun, mi supozas, ventego pelis tien. Mi rapide reiris al la bordo kaj marŝis al la urbo por peti, ke lia Moŝto bonvolu prunti al mi dudek el la plej grandaj ŝipoj kaj tri mil maristojn sub komando de admiralo.

La imperiestro konsentis kaj la ŝiparo veturis al la loko, kie mi trovis la boaton.

Mi ree vadis en la maron. La marfluo estis pelinta la boaton pli proksimen al la bordo. La maristoj havis ŝnureton torditan kvaroble kaj fortigitan. Mi piediris kiel eble plej proksimen al la boato kaj poste naĝis al ĝi. La maristoj ĵetis al mi la ŝnureton kaj per ĝi mi ligis la boaton al la militŝipo. Irante post la boato, mi naĝis kaj puŝis, ĝis mi povis meti piedon sur la fundon de la maro, kaj post nelonge atingis teron kune kun la boato.

image-007

Dumil viroj per ŝnuroj kaj maŝinoj helpis min renverse rektigi la boaton. Ĝi estis bonstata kaj mi laboris multajn tagojn farante remilojn kaj pretigante la boaton por veturi. La homoj de Blefusku venis kaj rigardis mirigitaj, ĉar la boato estis tiel granda! Mi diris al la imperiestro, ke bonŝanco donis al mi tiun boaton por forporti min al iu loko, de kie mi eble povos reiri al mia patrujo. Mi petis, ke li permesu al mi provizi la boaton per necesaĵoj, kaj ankaŭ ke li donu al mi permeson foriri, kiam ĉio estos preta. Tion lia Moŝto bonkore konsentis al mi.

Ĉiam mi miris, ke mi aŭdis nenion de la imperiestro de Liliputo. Poste oni diris al mi, ke lia Moŝto, kredante, ke mi nenion scias pri la puno, kiun li pretigis por mi, atendis mian tujan revenon. Sed ĉar mi restis tiel longe, li estis maltrankvila kaj sendis serviston al Blefusku, por doni al la imperiestro kopion de la denuncoj kontraŭ mi.

Tiu sendito rakontis al lia Imperiestra Moŝto mian kulpigon kaj pri la kompatema puno, kiun mi devas ricevi. Li diris, ke mi forkuris de justeco, kaj se mi ne revenos post du horoj, mi estos mortkondamnita. La imperiestro de Liliputo atendis, ke lia frato, la imperiestro de Blefusku, min malliberigu kaj li sendu min ligitan mane kaj piede al Liliputo.

Lia Moŝto pripensis dum tri tagoj, tiam li ĝentile petis, ke oni pardonu al li, se li ne agos laŭ la deziro de la imperiestro de Liliputo. Ankaŭ, ke oni devas scii, ke ne estus eble ligi min, ĉar mi ankoraŭ havas la uzon de miaj membroj. Plue ke, kvankam forpreninte la ŝiparon, mi tamen montris al li bonkorecon kaj bonvolon alimaniere, pro tio li povus esti kontenta pri mi, ĉar mi trovis boategon, sufiĉe grandan por porti min sur la maro, ke li permesis min provizi ĝin per iloj. Ke post ne longe mi forveturos kaj tiel forprenos de ambaŭ insuloj grandegan malhelpaĵon kaj malfacilaĵon.

La sendito reiris al Liliputo por doni tiun respondon al sia mastro. La imperiestro de Blefusku rakontis al mi la interparoladon, kiu okazis inter ili. Tiam li promesis sian afablan protektadon, se mi eventuale deziras loĝi sur la insulo kaj servi lin. Dankante lin multe mi diris, ke mi havas ŝancon reiri hejmen kaj ke mi volas foriri. La imperiestro ne ŝajnis ĉagrenita; efektive mi kredas, ke li kaj liaj korteganoj estis tre kontentaj pri mia foriro.

Mi rapide pretigis la boaton por foriri kaj la homoj, kiuj deziris sin liberigi de mi, helpis min bonvole. Kvincent kudristoj faris la velojn laŭ mia direkto. Estis necese kudri la plej maldelikatan tolon dektrioble. Mi kunplektis dudek ŝnurojn kiel eble plej fortajn. Post longa serĉado laŭlonge de la marbordo, mi trovis grandan ŝtonon por uzi kiel ankron.

Mi ŝmiris la boaton per la graso de tri cent bovoj. Mi tranĉis kelkajn el la plej grandaj arboj por fari remilojn kaj mastojn. La ĉarpentistoj de la imperiestro helpis min glatigi ilin.

Post monato mi sendis mesaĝon al la imperiestro por diri, ke ĉio estas preta kaj ke mi deziras la honoron vidi lin por adiaŭi. Iliaj Moŝtoj eliris el la palaco kaj permesis min kisi la manojn. La imperiestro donacis al mi kvindek monujojn, kiuj enhavis po ducent orajn monerojn, ankaŭ sian portreton tutfiguran. Mi tuj metis ĝin en mian ganton por gardi ĝin zorge.

Mi metis en la boaton cent bovajn kaj tricent ŝafajn korpojn, kune kun tiom da pano, trinkaĵo kaj kuirita viando, kiom kvarcent kuiristoj povis pretigi por mi.

Mi ankaŭ prenis ses vivantajn bovinojn, du bovojn kaj kvar ŝafojn por montri al miaj amikoj. Por paŝti tiujn bestojn, mi havis grandan faskon da fojno kaj sakon da greno. Mi volis kunpreni kelkajn homojn, sed la imperiestro ne permesis tion.

Tiel pretigita mi forveturis la dudekkvaran de majo en la jaro milsepcentunua, je la sesa horo matene. Mi voja ĝis longe antaŭ ol mi vidis malgrandan insulon. Atinginte ĝin, mi ĵetis ankron apud la bordo.

Foririnte el la boato, mi venis al la insulo, ĉar mi ne vidis iun ajn signon de loĝanto. Iom manĝinte, mi kuŝiĝis kaj dormis bone. Mi vekiĝis kiam ektagiĝis, mi matenman ĝis sur la boato kaj antaŭ la sunleviĝo mi foriris.

Mi vojaĝis la tutan tagon sen eltrovo, sed la sekvantan tagon mi vidis la blankajn velojn de malproksima ŝipo antaŭ mi. Mi vokis ĝin, sed neniu respondis. Mi klopodis atingi la ŝipon kaj veninte pli proksimen, mi vokis denove kaj tiam oni aŭdis min kaj respondis. Mi ne povas esprimi mian ĝojon, trovinte la okazon reiri hejmen. Kiam mi atingis la ŝipon, mi prenis la bestojn kaj, metinte ilin en la poŝon, transiris en la ŝipon. Ĝi estis brita komerca ŝipo, kiu revenis de Japanujo.

La ŝipestro estis bonkora. Unu el la kvindek homoj, kiuj estis en la ŝipo, estis malnova kamarado mia. Ĉiu sin montris ĝentila al mi kaj demandis, de kie mi venis kaj kien mi iros. Aŭdinte mian rakonton pri Liliputo kaj Blefusku, oni taksis min frenezulo, sed tirinte bovojn kaj ŝafojn el la poŝoj, mi montris ilin al la maristoj, mirigante ĉiujn sur la ŝipo. Poste mi montris ankaŭ la monon donitan al mi, kune kun la portreto de la imperiestro de Blefusku.

image-008

Mi donacis al la ŝipestro du el la monujoj kaj ankaŭ bovinon kaj ŝafon, kiuj tre plaĉis al li. Veninte hejmen, mi metis la bestojn sur malgrandan paŝtejon, kie ili amis la herbon. Dum la vojaĝo ili havis pulvorigitan biskviton miksitan kun akvo. Montrante la bestetojn mi gajnis multe da mono kaj antaŭ mia foriro por alia marvojaĝo mi vendis ilin je la prezo de mil ducent spesmiloj.

Mi restis hejme dum nur du monatojn.

Mia ĉiama sopiro al vagado malhelpis min ripozi. Zorginte, ke mia edzino kaj infanoj havu sufiĉe da mono, mi denove adiaŭis kaj eniris en ŝipon nomita n”Aventuro,” en kiu mi veturis orienten.

Sed la rakonto pri tiu vojaĝo estos aparta historio.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.