La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GULIVERO EN LILIPUTO

Aŭtoro: Jonathan Swift

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO TRIA

Mia ĝentileco kaj bona konduto tiel gajnis la bonan opinion de la imperiestro kaj liaj korteganoj, ke mi esperis esti liberigota baldaŭ. Mi klopodis pligrandigi la favorajn sentojn. La enlanduloj grade iom pli kuraĝis.

Foje mi kuŝiĝis kaj permesis al kvin aŭ ses el ili danci sur mia mano. Fine, geknaboj kuraĝis ludi sinkaŝon kaj serĉon inter miaj haroj. De tiam, kiam tio unue okazis, mi povis iomete paroli kaj kompreni ilian lingvon.

Iun tagon la imperiestro deziris amuzi min. Li ordonis spektaklon. En tiaj vidaĵoj ili superas ĉiujn naciojn, kiujn mi konas, rilate lertecon kaj pompon. La dancantoj sur la ŝnuro amuzis min bone. Ili montris sin sur maldika blanka fadeno, etendita proksimume unu metron super la tero.

Pardonu al mi se mi plilongigas mian historion per plua rakontado. La ŝnurdancistoj estis ĉiam viroj, kiuj celas grandajn poziciojn, kaj altan kortegan favoron. Ili pretiĝas en frua juneco preparante sin por tiu ĉi arto, kaj kelkaj el ili estas nek instruituloj, nek el nobelaj familioj.

Kiam granda ofico estas ne okupata pro morto aŭ malhonoro, kio okazas ofte, kvin aŭ ses kandidatoj petas la imperiestron, ke li permesu ilin amuzi la kortegon per ŝnurdancado. Tiu, kiu saltis plej alte sen fali, gajnas.

Ofte la imperiestro ordonas la ministrojn mem montri sian kapablon, por konvinki lian Moŝton, ke ili ne perdis sian lertecon.

Flimnapo, la trezoristo, laŭ ĝenerala famo saltas sur ŝnuro almenaŭ du centimetrojn pli alta ol ĉiu alia sinjoro en la tuta lando. Mi vidis lin renverssaltanta fojon post fojo, sur plado fiksita sur unu el iliaj ŝnuroj, ne pli dika ol niaj pakfadenoj. Mia amiko Reldresal, ĉefa privata imperiestra sekretario, estas, laŭ mia opinio, la dua en ordo de la ŝnurdancistoj. La aliaj ministroj estas preskaŭ egalaj inter si. Tiuj amuzaĵoj ofte kaŭzas mortigajn malfeliĉojn, el kiuj oni rakontas multajn. Mi mem vidis du aŭ tri kandidatojn rompi siajn membrojn.

La danĝero pligrandiĝas, kiam la ministroj mem laŭ ordono montras sian lertecon, ĉar, klopodinte superi sin mem, kelkaj nepre ĉiuokaze falas. Apenaŭ unu, kiu ne estas vundita. Oni diris al mi, ke antaŭ du jaroj Flimnapo falis sur kusenon de la imperiestro, okaze kuŝanta sur la tero, kiu sola malhelpis, ke li estu rompinta al si la kolon.

Pli malofte antaŭ iliaj Moŝtoj kaj la ĉefa ministro okazas alia sporto. La imperiestro metas sur la tablon tri maldikajn silkajn fadenojn, kies longeco estas dek kvin centimetroj. Unu estas purpura, dua flava, kaj la tria blanka, jen la premioj.

La ceremonio okazas en la granda trona ĉambro.

Ĝi estas provo tute malsimila al provoj kutimaj en aliaj landoj de la nova aŭ malnova mondo. La imperiestro tenas horizontale en siaj manoj bastonon. La kandidatoj iras antaŭen unu post alia, jen subrampas, jen supersaltas la bastonon, laŭ la deziro de la imperiestro, kiu pli aŭ malpli alte tenas ĝin. Foje la imperiestro tenas unu finaĵon de la bastono kaj ministro la alian. Kiu estas plej facilmovema kaj eltenema, ricevas la purpuran silkan fadenon. La flava fadeno estas donata al la dua kaj la blanka al la tria. Ĉiu portas la koloran fadenon ĉirkaŭ la talio. Multe da granduloj ĉe la imperiestra kortego havas tiajn.

La ĉevaloj de la imperiestro, kondukitaj ĉiutage antaŭ min, ne plu timis. Vidante min, ili kutimis alveni ĝis miaj piedoj sen ŝanceliĝi. Metinte manon sur teron, mi permesis rajdantojn supersalti ĝin.

Iun tagon mi havis la feliĉon amuzegi la imperiestron.

Unue mi proponis, ke li ordonu, ke oni alportu al mi kelkajn bastonojn, kies longeco devis esti kvindek centimetroj, kaj kies dikeco devas egali la mezdikecon de miaj bastonoj. Matene ses arbaristoj kun tiom da veturiloj alvenis. Ĉiun veturilon ses ĉevaloj trenis. Mi prenis naŭ bastonojn kaj forte fiksis ilin en la tero, je la anguloj de kvadrato.

Mi ligis mian naztukon al la bastonoj, streĉante ĝin firme, ĝis ĝi similis al tamburo.

Kvar horizontalaj bastonoj estis fiksitaj en la alteco de dekdu centimetroj super la naztuko. Ili utilis por randoj ĉiuflanke. Post la perfektigo de la konstruaĵo, mi petis, ke la imperiestro lasu dudek kvar el siaj kavalerianoj veni kaj ekzerciĝi sur tiu ebenaĵo. Lia Moŝto bonvolis konsenti, tial mi suprenlevis la rajdantojn unuope per miaj manoj, armitajn kaj pretigitajn.

La oficiroj ĉeestis por ekzerci ilin. Post kiam ili estis ordigitaj, ili apartiĝis duone, ili ŝajne bataletis, pafis senpintajn sagojn, eltiris la glavojn, forrajdis kaj sekvis, atakis kaj reiris, kaj per malmultaj vortoj, mi neniam vidis pli bonajn manovrojn. La randoj malhelpis ke la ĉevaloj falu malsupren. Tio tiel plaĉis al lia Moŝto, ke li ordonis, ke oni ripetu la spektaklon post kelkaj tagoj. Foje eĉ plaĉis al li esti levita de mi kaj komandi la soldatojn. Malfacile li decidigis la Imperiestrinan Moŝton, ke ŝi konfidu sin en miajn manojn, kaj mi tenis ŝin sidanta en seĝo sufiĉe proksime por vidi la tutan faradon.

Feliĉe, nenia malfeliĉo okazis dum tiuj paradoj, sed fine vivega ĉevalo, apartenanta al unu el la kapitanoj, piedobatante traskrapis truon en la naztuko. La ĉevalo faletis, deĵetante la rajdanton kaj sin mem. Mi tuj helpis ilin kaj, kovrinte la truon per unu mano, mi malsuprenmetis la tutan skadron per la alia mano sammaniere, kiel mi levis ilin. La falinta ĉevalo estis streĉvundita je la maldekstra ŝultro. La soldato estis tute sen difekto. Mi rebonigis mian tukon laŭ mia kapablo, tamen mi ne ree uzis ĝin tiel.

Foje, kiam mi amuzis la imperiestron kaj la korteganojn, alvenis rapide sendito, kiu diris al lia Moŝto, ke kelkaj regatoj, kiu rajdis proksime al la loko, kie mi unue estis trovita, vidis grandan nigran objekton kuŝanta sur la tero. Tio estis strange formita. Je la centro ĝi estis alta kiel viro. La randoj havis la larĝecon de la dormoĉambro de lia Moŝto. Unue ili supozis, ke ĝi vivas, sed ĉar ĝi kuŝis senmove sur la tero, ili vidis ke ĝi ne estis vivulo, kiel ili unue kredis.

Iuj el ili marŝis ĉirkaŭ ĝi, fine ili staris unuj sur la ŝultroj de aliaj, kaj tiel suprenrampis sur ĝin, kaj, sin trovinte sur ebena supraĵo, ili piedfrapis kaj eksciis, ke ĝi estas kava interne.

Kredante, ke ĝi apartenas al Homo Monto, ili proponis al la imperiestro venigi ĝin per nur kvin ĉevaloj al la palaco. Mi tuj komprenis, kion ili trovis, kaj ĝojis aŭdi la sciigon. Ŝajne kiam mi atingis la bordon post la alveno, mi tiel konfuziĝis, ke mi ne rimarkis, antaŭ alveni al la loko, kie mi dormis, ke mi perdis la ĉapelon. Ĝi estis ligita per ŝnureto dum mi remis kaj naĝis, sed eble ĝi falis post la albordiĝo. Mi konjektis, ke la ŝnureto rompiĝis akcidente, ne observate de mi, tial mi kredis, ke mi perdis la ĉapelon. kiam mi estis en la maro.

Mi klarigis al la imperiestro la utilecon de la ĉapelo kaj mi petis lin, ke li ordonu la virojn venigi ĝin. La sekvantan tagon la veturigistoj alvenis kun ĝi en ne tre bona stato, ĉar ili traboris du truojn en la spaco de kvar centimetroj de la rando. En tiuj ili fiksis du hokojn kaj ligis per longa ŝnuro al la jungaĵo, kaj tiel ili tiris mian ĉapelon tra kilometro. Tamen, ĉar la lando en tiu insulo estas tre plata kaj ebena, ĝi ne estis tiel malbonigita, kiel mi timis.

Post du tagoj la imperiestro volis sin amuzi laŭ stranga maniero. Ordoninte, ke ĉiuj soldatoj loĝantaj en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefurbo sin pretigu, li deziris, ke mi staru kun piedoj apartigitaj kiel eble plej vaste. Li tiam ordonis al maljuna generalo, sperta estro kaj mia bona protektanto, ke li formu la soldatojn dense kaj marŝigu ilin sub mi. La infanterio po dudek kvar ĉiuvice, kaj la kavalerio po dek ses marŝis, tamburoj sonoris, standardoj flirtis kaj bataliloj brilis. Ĉeestis tri mil el la infanterio kaj mil el la kavalerio.

Mi sendis tiom da petoj al la imperiestro, ke fine li konsiliĝis kun siaj ministroj pri mia liberigo. Ĉiuj konsentis krom Skajreŝ Bolgolam, kiu elektis sen ia incitego esti mia malamiko. Sed la konsilantaro kune kun la imperiestro aprobis malgraŭ li. Skajreŝ estis admiralo, tre estimata kaj konfidata de la imperiestro, ankaŭ li estis kompetentulo, sed li estas malgajema kaj murmurema.

Tamen, fine, li konsentis, sed li postulis, ke mi devige ĵuru observi certajn kondiĉojn. Li aranĝis ilin, kaj li mem kune kun du ministroj kaj kelkaj eminentuloj alportis al mi tiujn kondiĉojn.

image-005

Post la lego de ili mi devis ĵuri, ke mi plenumos ilin, unue laŭ la kutimo en mia lando, kaj poste laŭ la legoj de Liliputo. Tio estas, ke mi devis teni la dekstran piedon en la maldekstra mano, meti la mezfingron de la dekstra mano sur la verton, kaj la dikan fingron sur la pinton de la dekstra orelo. Scivolemuloj volis legi la kondiĉojn, kiuj donis al mi liberecon.

Jen ili estas:

”Golbasto Momaren Evlamo Gurdilo Ŝefin Muli Uli Gue, potenca Imperiestro de Liliputo, ĝojo kaj teruro de la mondo, kies aŭtoritado etendiĝas kvin mil blustrugoj n[ĉirkaŭ dudek kilometrojn] al la randoj de la mondo, monarĥo, pli alta ol la filoj de homoj. Kies piedoj prenas malsupren ĝis la centro, kaj kies kapo tuŝas la sunon.

Kiam li faras kapsignon la princoj tremas. Li estas agrabla kiel printempo, komforta kiel somero, fruktodona kiel aŭtuno, terura kiel vintro. Lia Imperiestra Moŝto proponas al la Homo Monto la sekvantajn regulojn. Li ĵuru plenumi ilin.

”Unue. La Homo Monto ne rajtas foriri el la lando sen nia permeso.

”Due. Li ne rajtas viziti la ĉefurbon sen nia ordono, tiam la loĝantoj havos averton, ke ili restu dome.

”Trie. La Homo Monto marŝos laŭlonge de la grandaj vojoj, ne flankiĝante ĉu por iri aŭ por kuŝiĝi sur la kampoj.

”Kvare. Li devas zorgi, ke li ne premu per la piedoj, ĉu la korpojn aŭ ĉevalojn, aŭ veturilojn de niaj amantaj regatoj, kaj ne prenu ilin en siajn manojn sen ilia konsento.

”Kvine. La Homo Monto devas porti en la poŝo nian senditon kaj lian ĉevalon unufoje en ĉiu monato, kiam necesas, ke oni rapidu, kaj marŝi kun ili Liliputan veturadon sestagan, kaj reporti lin al nia ĉefurbo.

”Sese. La Homo Monto devos aligi sin al ni kontraŭ malamikoj, kiuj loĝas en la insulo Blefusku, kaj li penos detrui ilian militŝiparon, nuntempe preparanta sin por invadi nian landon.

”Sepe. La Homo Monto devos helpi la laboristojn dum sia liberaj tempoj, li metos iujn grandajn ŝtonojn sur la muron de la ĉefa parko kaj aliaj imperiestraj konstruaĵoj.

”Oke. En la daŭro de du monatoj la Homo Monto termezuros la insulon, kalkulante siajn paŝojn, ĉirkaŭ la marbordo.

”Fine. Post ĵuro, ke li observos ĉiujn regulojn, oni donos al la Homo Monto nutraĵon sufiĉan por nutri mil sepcent dudek kvar regatoj de nia lando. Li havos la permeson alproksimiĝi al nia Imperiestra Persono kaj aliajn signojn de nia favoro.

”Subskribita en la palaco de Belfaborak la dekduan tagon de la naŭdekunua monato de nia regado.”

Mi ĵuris kaj subskribis la regulojn tre kontente, kvankam iuj el ili ne estis honoraj. Mi sciis, ke Skajreŝ instigis ilin. Tiam oni malŝlosis la ĉenojn kaj mi estis liberigita.

Lia Moŝto mem ĉeestis la ceremonion. Mi falis teren apud la piedoj de la imperiestro, sed li ordonis, ke mi leviĝu, kaj post multe da afablaĵoj, kiujn mi ne ripetas por ne ŝajni tro malmodesta, li daŭrigis paroli pri sia espero, ke mi estos fidela servisto kaj meritos egale liajn estintajn kaj estontajn favorojn.

Kredeble plaĉos al la leganto rimarki, ke en la lasta paragrafo la imperiestro faris kondiĉon pri la kvanto da viando kaj trinkaĵo, kiam oni donos al mi, nome, sufiĉe da ili por mil sepcent dudek kvar Liliputanoj. Poste mi eksciis, ke per kalkulo pri la grandeco de mia korpo, ili trovis, ke mi estas dekduoble pli granda ol unu etulo.

Konsekvence, mi bezonos nutraĵon sufiĉan por mil sepcent dudek kvar da ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.